4. Duope
Fortresaj maljunulinoj lavis kaj vestis la mortintan suferinton. Silvestro Petroviĉ ordonis doni por Nikeforo sian malnovan Preobraĵenskan kaftanon, la soldato iru en sian lastan vojon dece, ĉiuj vidu — nun oni sepultas ne sennoman vagulon, sed bravan rusan militiston.
Ferdekestro Semisadov trovis bajoneton, metis sur la bruston de la mortinto. Kaj la vizaĝo de Nikeforo subite iĝis signifa kaj treege trankvila, kvazaŭ li faris ĉiujn siajn laborojn kaj nun ripozas; la laboroj estis malfacilaj, kaj al neniu estas permesite malhelpi al lia ripozo.
En la domon, kie kuŝis la forpasinto, krucosignante sin, eniradis fortresaj konstruistoj — masonistoj, ĉarpentistoj, forĝistoj; ili riverencadis longe, silente rigardis en la signifan vizaĝon de la mortinto. Jam preskaŭ ĉiuj sciis, ke Nikeforo rekonis svedan spionon, ke li mem fuĝis de la svedoj, ke li alportis iun sekretan kaj gravan leteron, kaj ĉiuj riverencadis al la forpasinto ne simple laŭ la moro, sed tial, ke li estis ĉi tie la unua, kiu ne cedis al la sveda latrono, iranta nun al Arĥangelsko.
Vespere por adiaŭi la mortinton venis kun tuta respekto la kapitan-komodoro — kun spado, en trikorna ĉapelo, en blankaj gantoj. Kanonistoj, ŝtontajlistoj, soldatoj disiĝis. Silvestro Petroviĉ surgenuiĝis antaŭ la ĉerko, ĝistere riverencis. La homoj en la domo suspiris per unueca suspiro, ĉiuj aprobis Ievlev-on: jen kiel oficiro respektas veran heroecon. Ekploris maljunulinoj. La maljuna popo, patro Johano, legis psalmaron anstataŭ ekdrinkinta sakristiano:
«Vi kaŝas Vian vizaĝon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo. Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreiĝas; Kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero.»
— Kaj renovigas la vizaĝon de la tero, — mallaŭte, per solaj lipoj ripetis Ievlev.
Elirante, li ekvidis Rjabov-on, — tiu staris ĉe la pordofosto, atente aŭskultante la vortojn de la Skribo. Mallaŭte ploris Manjo, senmove, tre pala staris Taisja. Kaj en la korto, apud la domo, en kiu kuŝis la mortinto, intervokante per gajaj voĉoj, estis ludantaj kaj kurantaj Ivaĉjo de Rjabov kun la filinoj de Silvestro Petroviĉ.
Ievlev eksidis sur benkon en la fortresa korto. Hirudoj sage flugadis super la kapo, ili jam elkovis birdidojn sub la rando de la kupolo de la hodiaŭ konstruita fortresa preĝejeto. Kaj la birdidoj elŝovadis el la nesto la bekajn kapetojn, avide malfermadis la bekojn, pepadis...
Silvestro Petroviĉ sidis longe, fumis, pensis. Pretere sur viŝtukoj soldatoj ekportis la ĉerkon en la preĝejon — por sepulta servo; popo Johano, malalte levinte la kapon, estis svinganta la incensilon, blua dolĉa fumeto de incenso ne solviĝis en la senmova aero.
Al Ievlev alsidiĝis Rjabov. Silvestro Petroviĉ demandis:
— Ĉu vi ĉion rigardis, Ivano Sabateiĉ?
— Rigardis mi ion! — respondis la rudristo.
— Nu, kiel? Ĉu rebatos ni?
Rjabov respondis ne tuj:
— La afero estas ne facila. Via citadelo, Silvestro Petroviĉ, ne pretas ankoraŭ. Unu muro tute ne estas finita, tie eĉ kanonon ne eblas meti. Kio, se ili morgaŭ aŭ postmorgaŭ venos, — tiam kiel?
Silvestro Petroviĉ silentis. Pretere, mallaŭte konversaciante, trairis Manjo kaj Taisja. Li akompanis ilin per rigardo, ree pensis: «Jen, mi forprenas de vi vian rudriston, povas esti — por ĉiam. Ĉu multe gastis la edzo ĉe la edzino, ĉe la filo? Kaj ree li foriru!»
— La muro ne estas konstruita, tamen malprofundaĵo ruza antaŭ la citadelo estas! — obtuze diris Ievlev. — Tiu malprofundaĵo multan bonon povas porti al nia afero, se kun rapido, ĉe bona vento la flagŝipo surgrundiĝos...
Li ree eksilentis. Lia koro batis forte, tiel forte, ke al li iĝis subite malfacile spiri. Jen, venis la malfacilaj minutoj.
— Pensadis mi, Ivano Sabateiĉ. Pensadis nemalmulte. Necesas sendi al la latronoj sur la eskadron rudriston, tiu rudristo devas esti homo kuraĝa, homo, kiu estas konata al svedoj kiel sperta piloto. Kaj iras kun la eskadro niaj malnovaj konatoj: ŝipestro Urquhart, eskortulo Golgolsen kaj aliaj negocistoj...
— Konas mi ilin, — nelaŭte prononcis Rjabov. — Kaj ankaŭ ili min konas.
La rudristo subridis, ruzaj lumetoj ekbrilis en la verdaj okuloj.
— Ja ruza vi estas, Silvestro Petroviĉ! — diris li bonanime. — Ruze vi elpensis. Do... Ĉu amikoj sur la eskadro? Servi al ili dece, al la malnovaj amikoj, — tio eblas.
Ievlev sendeŝire rigardis al la rudristo.
— Ŝajnigadis sin negocistoj, diabloj! — diris Rjabov. — Ĉi Urquhart-on mi neniam forgesos... Do, kvazaŭ hazarde al ili trafi? Kvazaŭ mi fiŝkaptis, kaj ili min kaptis?
— Hazarde! — diris Ievlev. — Pli malproksime de Arĥangelsko. En la gorĝo... La malprofundaĵon ni ankoraŭ fortikigos por certeco: boaton dronigos kun ŝotro, aŭ du boatojn. Buojn ni metos trompajn, kvazaŭ la ŝanelon ili montros, sed reale — la malprofundaĵon. Ĉio povas esti, la rudristo povas malĝuste kalkuli...
— Kial do malĝuste kalkuli? — demandis Rjabov. — Mia kapo, mi pensas, ne havas truojn, mi ne forgesos. Ĝuste mi iru, alian ne eblas trovi...
Ievlev profunde suspiris. Delonge li ne spiris tiel facile kaj trankvile, delonge la animo ne estis tiel plena kaj ĝoja. Li suspiris — kvazaŭ ĉio malfacila jam pasis, kvazaŭ li eliris el densa arbaro sur larĝan vojon, suspiris, kiel suspiras laca vojaĝanto, ekvidinte la tegmenton de la propra domo.
— Ruze vi elpensis! — ankoraŭ foje diris Rjabov. — Ĝuste.
— Monon de ili postulu! — prononcis Ievlev. — Kaj pli multe. Marĉandu...
— Certe! Ne sen marĉando...
— Longe marĉandu...
— Ja nepre, tio estas pli certa...
Ili silentis iom. Rjabov diris malgaje:
— Hejme mi preskaŭ ne gastis. Taisja turmentiĝos...
Li balancis la kapon, enpensiĝis.
— Krom vi ne eblas trovi iun, — diris kvazaŭ kulpe Silvestro Petroviĉ. — Mi pensadis, — ĉu Semisadov-on? Sur la ligna kruro ne povas li. Tie, eble, lukti kaj fuĝi necesos, kaj sur lignaĵo ĉu eblos longe salti? Ankoraŭ Longinov — rudristo bona, sed ne havas saĝan kapon: ĉu vi aŭdis, kiel li en ĉerko la duan alvenon atendadis?
Rjabov ekridis negaje:
— Aŭdis, Silvestro Petroviĉ! Ja ne, ĉi tie eĉ disputo ne povas esti, mi iru, alia ne necesas. Certe, se cerbumi, la laboro estas tia — eblas ankaŭ la kapon perdi, sed ja ĉie estas ne sen malprofito. Se kun ruzo fari, tiam, eble, ni ankoraŭ vivos. Lamenti ne necesas; oni diras, ĝis vespero vi lamentis, kaj sen vespermanĝo restis. Pri morto ni same ne pensu, ĝin ni superruzos. Mi nun pri alio: Taisja ne sciu, ĉu? Sufiĉas por ŝia viva da malfeliĉo. Nu, se mi ne revenos, tiam nenion eblas fari, sed dume... Kion vi konsilos diri al ŝi?
Silvestro Petroviĉ ŝultrolevis:
— Al malbono Taisja Antipovna ne kredos, pensi necesas — kio estos konvena...
Aliris Ivaĉjo kun la filinoj de Ievlev, alportis ŝipeton, rabotitan el ŝelo. La rudristo prenis el la manoj de la knabo la tranĉilon, korektis la maston, poste streĉis ŝnuron.
— La urbon ili, latronoj, bruligos, se ĝin atingos, — estis diranta Rjabov, — sangegon verŝos, ne eblas ilin lasi atingi Arĥangelskon! Kaj la popolo nenien povas foriri. Ne eblas foriri kun senfortaj maljunuloj kaj etan infanoj. Granda ruinigi...
— Kaj jen ankaŭ kanonoj estas ĉe mi! — diris Ivaĉjo, almontrante per la fingro la ferdekon de sia ŝipeto.
— Kanonoj estas ĉe li! — diris Venjo.
— Kanonoj! — konfirmis Irenjo.
— Nu, iru, fileto, iru! — ordonis Rjabov. — Iru, promenu!
La infanoj foriris, la rudristo penseme daŭrigis:
— Tiele, Silvestro Petroviĉ. Tiel ni decidos: mi iros malproksime en la maron, renkontos ilin, kvazaŭ hazarde, afektos ĉiel, kaj poste jen — vendiĝos kontraŭ oro. Ili estas tia popolo — ĉion kutimiĝis aĉeti. Nu, kaj se io ne sukcesos — do ĉe ni, blankmaranoj, oni ne vane diras: se fali — tiam en la maron, en flakon ja tute ne indas.
Silvestro Petroviĉ volis respondi, ne sukcesis — ektremis la lipoj. Rjabov rimarkis tion. Kvazaŭ hontante pro la malforteco de la kapitan-komodoro, li ekparolis pri alio: en la arestejo sidas majstro de la Kanona korto Forĝisto, oni torturas lin kruele. Sidas sub aresto ankaŭ kelkaj aliaj metiistoj, kial en la nuna malfeliĉa tempo oni homoj turmentas?
Pretere, lamante sur la ligna kruro, iris Semisadov, kaj Ievlev vokis lin, ordonis:
— Vi, ferdekestro, prenu pli saĝajn matrosojn, du dekojn, kaj kun tiuj matrosoj urĝe — en la urbon. Ĉiujn, kiuj en la arestejo sub gardo sidas — liberigu. Al torturitoj, senfortuloj — kuraciston. Al sanuloj — vodkon po granda glaso. Estas tie rabisto, ŝtelistoj, de la kancelariano per mia nomo severe demandu, — tiujn al laboroj en la urbon. La arestejon — ŝlosi...
Semisadov aŭskultis kun ĝojo, lia granda efelidhava vizaĝo lumis.
— Kaj la torturiston kun la helpanto kien? — demandis li.
— Afero, eble, ankaŭ por ili troviĝos, — respondis Ievlev. — Ili en la urbo laboru — tie ankaŭ nun oni baraĵojn starigas, podiojn, fostojn...
— Ilin ne mortigu tie la popolo ja! — kun subrido iris la ferdekestro. — Hazarde, ĉio povas okazi...
Rjabov demandis rekte:
— Kaj por vi estas domaĝe, ĉu? Nu kaj mortigu por bona sano... Dirite estas al vi: la arestejon ŝlosi...
— Kaj la ŝlosilon — en Dvinon! — gaje, per plena voĉo findiris la ferdekestro.
Li ne povis stari sur la loko, ĵetiĝis plenumi la ordonon, sed Ievlev vokis lin:
— Atendu! La kancelarianojn pro neneceso forliberigu dume, ili iru al siaj hejmoj...
— Nu, Silvestro Petroviĉ! — ekkriis la ferdekestro. — Nu! Diras mi al vi sincere; ne forgesos mi la nunan tagon. Kaj la popolo ne forgesos, pri tio ni zorgos...
— Iru, iru, faru! — ridetante, diris Ievlev. — Iru!
— Eble, ankaŭ mi kun li iros! — tirinte sin, diris la rudristo. — Tempas ankaŭ la hejmon viziti. Ĉu la velboato nemalgranda iros? Ĉu vi kunprenos min kun la edzino kaj Ivano?
Akompaninte la rudriston, Silvestro Petroviĉ ree eksidis sur la benkon apud la preĝejo. Jam venis vespero, sed en la fortreso oni plu laboris, aŭdiĝis egalmezuraj fortaj batoj de marteloj, knaris tabuloj sub pezaj piedoj de portistoj, kiuj estis levantaj sur la nefinitan fortresan muron korbojn kun brikoj. Kalkule, laŭte, kanonistaj helpantoj estis akceptantaj de velboato kuglegojn, transĵetadis unu al la alia, kriadis:
— Tenu, Simono!
— Ankoraŭ!
— Aĥ, bona pomo!
— Akceptu!..
Apoginte sin sur la bastono per la monoj, metinte sur la manojn la mentonon, Silvestro Petroviĉ ĉiam pensis: li imagis subite, kiel Semisadov liberigas nun el la prizono ĝuste tiun homon, kiu en tiu humida nokto ĵetis al li, Silvestro Petroviĉ, la tranĉilon. Momenta kolero kunpremis la koron, sed li tuj rememoris la desperan viron tiam, en la arbaro, survoje al Ĥolmogoro, kaj pensis, ke ne li juĝu: se sen tio ne eblas, juĝu aliaj. Sed li devas defendi la urbon, kaj kiel defendi, se komenci nun esplori sortojn de elturmentitaj de malfacila vivo masonistoj, terfosistoj, forĝistoj, ĉarpentistoj?
Antaŭ nelonge la vojevodo diris pri oficiroj. Sed kiuj ili estas, tiuj oficiroj?
Silvestro Petroviĉ rememoris Krikov-on, rememoris multajn liajn vortojn. Do, ne riverencema estas Atanazio Petroviĉ Krikov, severa li estas al la vojevodo, al aliaj maljustaĵoj, en kies ajn masko ili estu. Sed tamen ne perfidos la kapitano la standardon, al kiu li ĵuris, ne, ne tia li estas homo, eblas kalkuli je li, eblas lin fidi, kiel sin mem, kiel rudriston Rjabov-on, kiel ferdekestron Semisadov-on, kiel Jegorĉjon kaj Ĥagajon Pustovojtov-ojn. Ne mensogu absurdaĵon princo Prozorovskij! Tio estas plu samaj kalumnioj de damnitaj dungitoj-fremdlandanoj, plu samaj denuncoj, plu sama mensogo. Nu, ili, amikoj de la vojevodo, sidas nun ŝlositaj, sub forta gardo. Ili sidu ĝis la tempo, ĝis tiu horo, kiam finiĝos tio, kion kun maltrankvilo atendas ĉiuj en la urbo kaj en la distrito de infano ĝis maljunulo. Siatempe veturos tiuj fremdlandanoj al si trans la maron. Ne laŭdos oni lin, Ievlev-on, pro tio, ke li arestis la fremdlandanojn, sed kion fari? Alie ne eblas, pro multo oni ne laŭdos! Kaj pro tio, ke li hodiaŭ sendis Semisadov-on ŝlosi la arestejon, same oni ne laŭdos, ne atendu!.. Sed eble, post la viktorio, kiu scias...
Volviĝante en ŝalo, venis Manjo, eksidis apude, demandis:
— Kien Ivano Sabateiĉ ekiris? Taisja mienis kiel mortanto. Ŝajne al amiko en Onegon?
Ievlev, kuntirinte la brovojn, respondis:
— De kie do mi sciu, Manjo? Li pli bone scias...
Manjo frostosenteme movis la ŝultrojn, diris kun riproĉo:
— Li ĵus hejmen revenis — ree ien bezonas. Eble, vi ordonus al li? Vi estas ĉi tie estro.
— Provu, ordonu! — subridante, respondis Silvestro Petroviĉ. — Li estas ne soldato, ne matroso, — kiel mi lin komandu? Eble, li vin obeos...
Manjo alpremiĝis al lia ŝultro, riproĉis:
— Mokas vi min, mokulo! Kaj kio do estas gaja?