5. En la arestejo
Teodozo Forĝisto, ĉarpentisto Kapulo kaj kupristo Hermilo estis kuŝantaj sur bastomatoj en la vestiblo. La eltorditajn en la unua torturo artikojn la senterulo reartikigis, la alia senterulo alportis al la prizonuloj supon por manĝi. Teodozo diris kun dolora mieno:
— Por la nuna tago stofo da vodko estus tute bona...
Torturisto Pozdjunin elrigardis el la pordo, demandis:
— Stofo? Vi ja estas de la malnova kredo, kian por vi vodkon?
— Iru for, kanajlo! — respondis Forĝisto. — Iru, ankoraŭ renkontiĝos ni sur arbara pado, ekkonos vi mian tranĉilon!
Pozdjunin palpebrumis, diris kun riproĉo:
— Vi prefere preĝu, ol minacu!
— Mi ja preĝis! — malfacile leviĝante, kriis Teodozo. — Mi ja vian Dion jen kiom spertis, sufiĉas! Kaj vi, kanajlego, min ne instruu, ne ŝoviĝu...
La torturisto foriris, aŭdeblis, kiel li riparas pulion en la torturejo. Forĝisto ree kuŝiĝis, grumblis:
— Dio! Kie li estas, Dio via? Kiom da jaroj mi aĝas — ne vidas mi lin, ne aŭdas, sola stultaĵo — jen kio estas Dio via! Torturisto, ekzekutisto, la manoj en sango ĝis kubutoj — sed preĝas! Kial do la ĉielo ne faŭkas? Ĉu? Kapulo, kial vi silentas?
— Lasu! — konsilis la ĉarpentisto.
— Ne, ne lasos mi! Dio! Scias ni, aŭdis vian Dion. Juĝon atendis, sed kie ĝi estas, la juĝo? Ĉio estas trompo. Kaj kie estas la vero?
Frapis la pordo: la senteruloj alportis novajn faskojn — por bruligi per fajro. Kapulo fermis la okulojn, por ne vidi, Hermilo flustre faris preĝon, nur Forĝisto plu estis parolanta:
— Jen ĝi — vero! Faskoj! Kaj Sinjoro rigardos, kaj neniel reagos! Sed en kio do estas peko nia? En la petskribo? Al kiu ni skribis ĝin? Al la caro! Ne, vi atendu...
Li ree ekmoviĝis sur la humida pajlo, kun peno metante la disbatitan korpon, sed sian penson ne perdis.
— Vi atendu! Al la caro? Kaj li estas sanktoleita? Do kiel tio rezultas? Ne, fratoj, mi Dion ankoraŭ ne atingis. Mi lin je la barbo tiel skuos, — li por mi pro ĉio respondos. Li al mi ĉion diros...
— Silentus vi prefere! — petegis Kapulo. — Timas mi!
Forĝisto ankoraŭ longe insultadis Dion, poste senfortiĝis, ekdormetis. Ekdormetis ankaŭ Hermilo kun Kapulo. Pozdjunin ree elŝoviĝis el la pordo, petis Forĝiston ripari al li la feran pulion. Teodozo longe palpebrumadis, ne komprenante, poste tiel longe kaj draste sakris, ke la torturisto nur ojis.
— Ne plaĉas! — diris Kapulo.
— Vi pli proksime aliru, hundaĉa ido, ni vin eĉ ne tiel komunios! — diris Forĝisto. — Aliru, ne timu.
Kaj subite kriis:
— He, fratoj, ni pendigu lin mem, dum fremduloj ne estas! Ĉu ni lin ne superos?
La torturisto ekĵetis rapidajn rigardojn disen, minace levis martelegon en la mano, kankroiris. Forĝisto ŝovis du fingrojn en la buŝon, fajfis, ululis kiel arbara koboldo, Hermilo ŝrikis, kaj tiel terure kaj stride, ke unu el la senteruloj fulmrapide elkuris. Kapulo ĵetis post lin argilan kruĉon. La pordo frapfermiĝis.
— Nun oni katenos nin! — promesis, restariginte la spiradon, Hermilo.
Oni ne katenis, ne sukcesis: anstataŭ dragonoj kun ebria Meĥonoŝin, anstataŭ la kancelarianoj kaj la vojevodo en la torturejon per rapidaj paŝoj malleviĝis unukrura ferdekestro Semisadov, post li iris liaj matrosoj, en maristaj senmanikaj jakoj, kun sabroj, en trikitaj ĉapoj. Semisadov tenis en la mano peĉan torĉon.
— Elportu ilin, knaboj! — ordonis li per laŭta voĉo.
La kverka pordo al libero estis malfermita, la blindan fenestron unu el la matrosoj elbatis per tortura tenajlo, tra la arestejo ekiris gaja somera trablovo. Pozdjunin ion ekbalbutis, oni ĵetis lin en la malgrandan malhelan kameron. La kanona majstro ne povis stari, iu metis lin sur sian dorson, ekportis supren, en la legomĝardenon, kiun kultivis Pozdjunin — li kreskigadis ĉi tie rafanojn, brasikojn, kukumojn. Post Forĝisto oni elportis ĉiujn, kiuj ne tenis sin sur la piedoj. Kiu povis iel iri mem, tiun oni garde kondukis subtenante sub la brakoj. Forĝiston en la legomĝardeno oni mallevis sur benkon. Li demandis de Semisadov per raŭka voĉo:
— Do kiel? Unuj sur pendigilon levas, aliaj sur la dorso portas? Kiuj do estas kun la vero? Ĉu vi, aŭ tiuj, kiuj pendigadis?
— Vi pli bone vidas! — kun ofendiĝo respondis Semisadov.
— Ja ĝuste ne vidas. Se mi vidus, mi ne demandus. Ordonu en la Kanonan korton min veturigi.
Semisadov sendis por ĉaro, Forĝisto eksidis sur pajlon, anstataŭ dankon diris:
— Ni eknecesis, tial ili nin liberigis. Kaj se ni ne estus necesaj, ĝis morto ili nin torturis!
La ferdekestro riproĉe balancis la kapon, sed pensinte, konsentis:
— Ja vere!
Pozdjunin-on kaj la senterulojn ili pelis al la kajo — treni trabojn, la kverkan pordon de la torturejo Semisadov mem ŝlosis per peza seruro, la ŝlosilon pendigis sur la kolon, por ne perdi. La matrosoj viciĝis, la ferdekestro komandis:
— Livan supren! Paŝe! Livan — ek!
Ĉe la pordego de la arestejo li diris al la gardanto el rajdistoj:
— Iru vi prefere dormi, kara! Hodiaŭ vi sufiĉe gardis! Iru, frato, dormu dum horo...
La gardanto ne disputis, oscedis, ekiris laŭ kovrita de lapoj strato.