6. Semisadov

Monaĥoj de la Nikola-Korela monaĥejo, iĝintaj en la fortreso portistoj, vigle leviĝis en siaj tendoj, kie li dormis, kaj sub tamburado eliris al Dvino, al granda malnova barko. Barsanufo, forrazinta la barbon, maldikiĝinta, staris sur la albordiĝejo, glatumadis la lipharojn, skoldante la monaĥojn, ke ili malrapide hastas. Jegoro Rezen eliris antaŭen, per forta voĉo promesis, ke se la portistoj ĝis la mateno sukcesos kun ambaŭ barkoj, estos al ili donita ne malpli ol po duonstofo da brando por du personoj, kaj se ne sukcesos — restos ili en la laboroj ĝis la vespero. En sufokeco kaj humida varmego de antaŭfulmotondra blanka nokto, en arĝenta nokta lumo la monaĥoj kun korboj, plenaj de ŝotro, per rekta vico ekiris de la bordo al la barko. Barsanufo urĝadis, liaj pipraj ŝercoj sonadis super la kvieta, senmova rivero. En la nokto malproksime aŭdeblis sono de ŝutiĝanta ŝotro, knarado de ponteto, fleksiĝanta sub la piedoj de la portistoj, plaŭdado de remiloj de la velboato, alkondukanta al la bordo la duan barkon.

En la tagmanĝa tempo, kiam kaj sur la Marka insulo kaj en la citadelo laborantoj, forĝistoj, kanonistoj, soldatoj, masonistoj, portistoj, terfosistoj, ĉarpentistoj, kuniĝinte en brigadoj, estis manĝantaj per lignaj kuleroj likvan kaĉon kun fiŝo, ferdekestro Semisadov kaj Silvestro Petroviĉ eliris en malgranda boato sur Dvinon — meti buojn.

Varmege bruligis la suno. Semisadov ligis la kapon per tuko en virina maniero, fumetadis la pipon, per stango mezuradis limojn de la Marka malprofundaĵo, kiu etendiĝis laŭlonge de la tuta Marka insulo, iam eliradis al la ŝanelo, — al la vojo de grandaj ŝipoj.

— Jen bone! Tiel taŭgas! — diradis Ievlev. — Metu, ferdekestro, buon ĉi tien...

Semisadov mallevadis la buon kun ŝnurego kaj fundoŝtono, ĝi malrapide balanciĝadis sur la akvo. Ok buoj markis la malprofundaĵon antaŭ la gardaj ĉenoj. Silvestro Petroviĉ perokule determinis, kiel flugos ĉi tien fortresaj kuglegoj, pafi estos oportune — proksime. La ferdekestro sen scivolemo ĵetadis rigardojn al la kapitan-komodoro, snufante per sia pipeto.

— Kial vi rigardas? — demandis Ievlev.

— Tial mi rigardas, Silvestro Petroviĉ, ke ĝuste ĉi tie ilin dronigi necesas — transverse de la ŝipa iro...

Ievlev ŝajnigis, ke ne komprenas:

— Kion dronigi do?

— Ja la barkojn! — kun ĉagreno respondis Semisadov. — Mi ne estas infano, komprenas, kio por kio estas farata. Sed nur malpli da popolo tion vidu. Hodiaŭ estus bone diservon vespere fari en la fortreso, ĉiujn tien peli, kaj la matrosoj kun ni farus la aferon. Dum ĉiuj dece kantos kaj per la fruntoj al la tero batos — ĉe ni ĉio estos preta...

Tiel ili faris.

Brigadestroj kaj dekestroj kun nekutima severeco ordonis al ĉiuj esti ĉe la diservo. Obstinis la maljuna popeto patro Johano — neniel li povis elpensi, por kio estu la diservo. Ievlev devis eĉ krii al li. La popeto, palpebrumante per la maljunaj okuloj, vestis sin, la diakono-drinkemulo priverŝis sian kapon per malvarma akvo, snufis, ĉirkaŭrigardis, ekiris bloveksciti la incensilon. La fortresa popolo, vestinte sin pli pure, iris amase al la placo, kie estis metita pupitro. Sur la remparo estis bruantaj marteloj. Silvestro Petroviĉ ordonis preni la forĝistojn de la urĝa afero — ankaŭ ili, laborantoj, preĝu hodiaŭ. La matrosoj tiutempe estis sidiĝantaj en siajn rapidajn boatojn, ŝnurante la peze ŝarĝitajn per ŝotro barkojn. Ievlev diris al ili grave:

— La afero, kiun ni faras, estas sekreta. Kiu havas tro longan langon, ni mallongigos, kaj la kapon forigos — ne kompatos. Tamen en ĉi afero je via timo kalkuli mi ne deziras. Je la militista ĵuro mi kalkulas, je tio, ke vi mem scii devas: iras al ni la svedo, latrono iras...

La matrosoj, starante en la boatoj, estis solene silentantaj. Ievlev krucosignis sin, ordonis dronigi la barkojn. El profundo de la ŝipo aŭdiĝis batado de marteloj — la matrosoj estis trahakantaj la karenon. Sur alia barko, lamante sur sia lignaĵo, iris Semisadov, ion morne pripensante. Poste li eliris al Silvestro Petroviĉ, diris enigme:

— Nun la buojn ja turni necesas.

— Por kio turni?

— Ja por tio, sinjoro kapitan-komodoro, ke ne la Markan malprofundaĵon ili gardas, sed la ŝanelon.

Ievlev subridis, — ruza estas la ferdekestro. Kaj por ne plu paroli pri la buoj, li rompis:

— La buoj dume staras, ĝis la svedo. Demeti ilin ni ĉiam sukcesos.

Li silente rigardis, kiel malrapide komencis enakviĝi la unua barko. La duan oni dronigis apude. Dum estis farataj tiuj laboroj, dufoje necesis sendi matroson al patro Johano, ke li ankoraŭ preĝu. La popo preĝis pli longe. Kiam ĉiuj finis, Semisadov per raŭka baso demandis Ievlev-on:

— Ĉu fini do la diservon?

— Ŝajne, tempas.

— Ja laciĝis nia popo.

— Laciĝis...

La ferdekestro plu rigardis al Silvestro Petroviĉ. Poste diris mallaŭte:

— Estu trankvila, sinjoro kapitan-komodoro. Neniu diros eĉ vorton. Kaj se mi ion sentos — mi mem al tiu hundo la langon plene deŝiros. Ne ŝercas ni nun...

Hejme Ievlev-on atendis Jegoro Rezen — rakonti, kiel novmaniere starigi kanonojn en la baterio.

— Starigu, starigu, — pensante pri siaj aferoj, respondis Silvestro Petroviĉ.

— Sed vi ja min tute ne aŭskultas! — diris Jegoro en la germana. — Vi lastatempe tro multe pensas, sinjoro kapitan-komodoro!

Ievlev plenigis la pipon, bruligis ĝin per braĝo, diris gaje, fiksrigardante la glate razitan, sunbrunan vizaĝon de la inĝeniero:

— Ho, Jegoro-Jegorĉjo, nenion vi, frato, komprenas. Neniegon!

— Kio estas tio — «neniegon»? — ĝojante pri la gajo de Ievlev, demandis Rezen.

— Kanonoj! — ekkriis la kapitan-komodoro. — Mortiroj! Haŭbizoj! Ĉu en ili estas la ĉefa afero, amiko mia bona? Kanonojn ni konas, sed la popolon nian — kanonistojn, soldatojn, aliajn ceterajn — ĉu konas? Ne, ne konas, Jegoro. Ĉiam ni al kanonoj esperas.

Kiam Rezen foriris, Silvestro Petroviĉ trairis la ĉambron, malfermis la fenestron, aŭskultis glatan bruon de laboroj en la fortreso.

Do, nun venu la svedo! Ni renkontos kiel necesas!