Ĉapitro tria

Venas-kuras el trans maro blua
Nigraj ŝipoj, ŝipoj tri.
Kanto

1. Iras ŝipoj

En frua mateno la 14-an de julio de la jaro 1701 subadmiralo grafo Gyllenstierna donis ordonon al la ŝipoj de la eskadro ĵeti ankrojn apud insulo Sosnovco, en la gorĝo de la Blanka maro. Sur la pobferdekoj ritme ekbatis tamburoj, ekkantis signalaj klarionoj. Nemalproksime maraj ondoj estis batiĝantaj al la morna, ŝtona bordo, diafana fumeto estis leviĝanta super fiŝista setlejo.

Sur la eskadro komenciĝis urĝaj laboroj: la kanonajn paftruojn la subadmiralo ordonis fermi plene, ŝipaj ĉarpentistoj alnajladis laŭ la ŝiprandoj lignajn skulptitajn girlandojn el floroj, folioj kaj gajaj homaj vizaĝoj. Kupraj kaj feraj kanonoj sur la supra ferdeko estis kovrataj per tegoj, lerte konstruitaj el malplenaj bareloj, falsaj sakoj kaj korboj. Sur la pobferdeko de la flagŝipo «Krono» Gyllenstierna ordonis meti du kestojn, altajn je homo, por ke tie eblu kaŝi sturmajn soldatojn, pretajn al pafado. La antaŭaj septoj de ambaŭ kestoj povis momente defali antaŭen, sesdek soldatoj kun mallongaj fusiloj povis eliri en tri vicoj sur la ferdekon, pretaj por batalo.

Soldatojn, fiksitajn por batalo en Arĥangelsko, ekzercadis kolonelo James. En minutoj de ripozo li, ne avarante vortojn, rakontadis pri riĉaĵoj de la blankmaranoj. La okuloj de la soldatoj avide brilis.

En norvega urbeto Tromsø ŝipanaroj de la ŝipoj de lia reĝa moŝto sukcesis iomete rabi la loĝantaron. Grafo Gyllenstierna eksciis pri tio, sed eĉ vorton ne diris al la ŝipestroj de la eskadro. Kaj la dungitoj komprenis: ĉiun, kiu deziros, atendas vera riĉo tie, en Moskvio.

Ili rabadis ankaŭ survoje al la gorĝo de la Blanka maro: haltigadis norvegajn ŝipojn, forprenadis peltojn, fiŝon, monon, vodkon. Ili rabadis fiŝistajn setlejojn. Ĉi tie eblis ĉio, nenio estis malpermesata, ĉi tie al Benkt Murdis Amikon ne plu minacis pendumilo, ĉi tie Ŝvabrilo povis murdi senpune. En poŝoj de matrosaj pantalonoj tintadis oro, sur kanonaj ferdekoj oni drinkis brandon kaj vodkon, pasie ludis ĵetkubojn.

La flagoj sur la ŝipoj de la eskadro en Tromsø estis anstataŭigitaj, la subadmiralo ordonis al la navigistoj elporti el la kajutoj la sigelitajn sakojn, en kiuj konserviĝis tukoj de Nederlandaj, Angliaj, Bremenaj standardoj. Kun ĉiu horo la milita ŝiparo pli iĝadis simila al trajno de pacaj negocistaj ŝipoj.

La oficiroj de la eskadro demetis la uniformon, kaj la spadojn ĝis la tempo fordonis al la ŝipaj armilistoj. Por rabado restis tranĉiloj kaj pistoloj, tio estis sufiĉa.

Gyllenstierna mem, vestita en varma holanda kaftano, nun havis aspekton de maljuna negocisto, per kio tre gajigis sian edzinon Margret-on. Sed la admiralo, rigardinte al si en spegulo, eĉ ne ridetis. Li nur kunpremis la lipojn kaj foriris el la kajuto morna.

Kiam ĉiuj laboroj finiĝis, grafo subadmiralo faris inspekton de la eskadro kaj propramane punis nur du matrosojn. Tio signifis, ke li estas tre kontenta. Nun, kiam la ŝipoj aspektis pacaj negocistaj ŝipoj, eblis komenci serĉi piloton.

Vespere de la flagŝipo «Krono» deiris sesremila gigo. Ĉe la rudro sidis la hispana ferdekestro Álvarez del Robles, ĉe la remiloj — silentemaj sobraj kaj fidindaj knaboj, sub la ĉemizoj kaj kamizoloj de ĉiu el ili estis kaŝita po paro da bonaj pistoloj kaj po bona tranĉilo. Sed la fiŝista setlejo kvazaŭ formortis. La fumeto ne plu leviĝis super domoj de rusaj fiŝistoj, nur kriis mevoj kaj bojis al la venintoj hundo kun griza muzelo...

La ferdekestro eniris en kabanon, disŝovelis cindron, sub la cindro ankoraŭ bruletis braĝo. Nefinmanĝita supo staris sur lama tablo. Álvarez del Robles kunpremis la sekajn lipojn: la fiŝistoj fuĝis, la akiraĵo foriris el la manoj.

Por ajna okazo li kun siaj knaboj trairis la tutan insulon: nenie estis eĉ unu homo, sed flanke de la Sosnovska markolo, apartiganta la insulon disde la bordo, la ferdekestro ekvidis finbrulantan lignofajron, kaj poste ankaŭ barkojn de rusaj pomoroj. La rusoj foriris el ĉi tie tute antaŭnelonge, sed atingi ilin estis jam malfrue.

— Mi neniam vidu miajn infanojn, se la moskvianoj ne trompis nin! — diris la ferdekestro. — Sciigo pri niaj ŝipoj antaŭis nian eskadron. Tamen, Dia favoro estas kun ni. Ni esperu al pli bona...

Antaŭ nokto la fregato kaj la jaĥto levis la ankrojn kaj ekiris krozi, por interkapti iun fiŝistan ŝipon, sur kiu povus troviĝi piloto. Al leŭtenanto Brems fortunis: li altrenis trimastan rusan barkon kaj du grandajn velboatojn, kiuj iris al fiŝkaptado.

Grafo Gyllenstierna ordonis meti sur la pobferdekon tablon kun bona regalo kaj afable, kiel malnovan kaj bonan konaton, akceptis la rudriston — grizharan denskorpan viron kun atenta kaj ruza rigardo.

La rudristo, antaŭ ol drinki, krucosignis sin, drinkinte — laŭdis la brandon, ke ĝi estas sen aĉa odoro, de duobla, ŝajne, rektifiko. Li almanĝis per peceto de vianda flano, interesiĝis, kia estas nomo de la ŝipestro. La subadmiralo pensis, sulkigis la vizaĝon, nomis sin negocisto Shebald.

— Nu, kaj mia nomo Nilo Demetrieviĉ Longinov! — diris la rudristo. — Do, ni estus konataj. Ĉu vi iras komerci?

La subadmiralo, abomene mienante, sciigis, ke li komercas per vitro, tranĉiloj, vino, sekvinberoj, pipro, — sed jen, al li malfortunis, en la Blankan maron li ne iradis, kiel iri en Dvinon, li ne scias.

Okke Lepora Nazo, starante malantaŭ la fotelo de la subadmiralo, estis tradukanta.

— Multajn ŝipojn vi havas! — ne respondante al la demando de la subadmiralo, diris la rudristo. — Jen kiaj grandaj! Riĉe vi komercas. Eble, eĉ domon propran vi havas trans la maro, bienon, ĉu bone vivas? Jen kiom da varo...

— Sinjoro ŝipestro atendas respondon al sia demando! — diris Okke.

Loginov pensis, poste trankvile konsilis iri ĝis la Dvina buŝo, — tie la doganejo mem, post leĝa pririgardo de la ŝipoj, sendos spertan piloton. Tiel ĉiuj faras, ankaŭ sinjoro ŝipestro devas fari same.

— Mi ne bezonas doganejon! — seke diris la subadmiralo. — Mi ne bezonas piloton tie. Mi bezonas piloton ĉi tie!

La rudristo demandis simplanime:

— Sed por kio ĉi tie? Ĉu vi mapon ne havas?

Al subadmiralo tedis tia ludo. Turniĝinte al Okke, li diris abrupte:

— Demandu lin, ĉu ne kondukos li kontraŭ bona pago la ŝipojn ĝis urbo Arĥangelsko. Komprenigu la malĝentilulon, ke okaze de rifuzo lin atendas terura morto. Kaj pli rapide...

Okke tiris la nazon, ekparolis, la rudristo aŭskultis atente, liaj fortaj makzeloj estis maĉantaj la viandan flanon.

— Nu? — demandis la subadmiralo.

— Li pensas! — respondis Okke.

— Li pensu pli rapide! — ordonis Gyllenstierna.

Longinov bedaŭre suspiris, mensogis, ke konduki la eskadron li neniel povas: li mem estas ne el Arĥangelsko, devenas el Onego, laŭ la Dvina ŝanelo ne iradis.

— Pri la puno vi diris? — demandis Gyllenstierna.

— Jes, herre subadmiralo.

— Kaj kio?

— Li respondas, ke ĉio estas en la mano de Dio...

Gyllenstierna ordonis forkonduki la rudriston kaj sidigi en la ĉenkeston. La matrosoj silente ligis al la rusa viro la manojn malantaŭ la dorso, la ŝipa forĝisto nitis katenojn sur liaj piedoj. Oni alpelis aliajn rusojn — de la velboato kaj de la barko. La fiŝistoj iris trankvile, sed ekvidinte la rudriston, haltis, interrigardis. Unu demandis:

— Do, ĉu bone vi gastis, Nilo Demetrieviĉ?

— Bone! — respondis Longinov. — Gardu vin, knaboj. Svedoj! Ne obeis ni la ukazon — en la maron ne iri, nun necesas teni nin.

Matroso kun orelringo peze batis la rudriston al la dorso, tiu, ne retrorigardante, ekiris per etaj paŝoj de la katenitaj piedoj. La subadmiralo mallarĝigis la okulojn al la rusaj fiŝistoj, suĉante la pipon. Ili staris en liberaj pozoj — iu ŝovinte la manon sub la zonon, iu elmetinte la piedon antaŭen, iu entute ne rigardis al la subadmiralo.

Malantaŭe al la grafo aliris ŝipestro Urquhart, diris per dolĉa voĉo, ke kun tiuj ĉi homoj fari ceremoniojn li ne konsilas: ilin necesas pendumi antaŭ la okuloj de aliaj, tiam, eble, iu iĝos pli konsentema. Grafo Gyllenstierna fermis la nekutiman, kun lanuga subŝtofo kaftanon, prenis de la pleto tason da kafo, kiun alportis Jakobo...

— Diru al ili, — ordonis Gyllenstierna al Okke Lepora Nazo, — diru, ke tiu, kiu konsentos konduki nian eskadron al urbo Arĥangelsko, iĝos riĉa homo. Kiu ne konsentos — estos ekzekutita...

Okke tradukis.

La rusoj interŝanĝis rigardojn. Kopilov, nejuna rudristo kun severa rigardo, en trikita jako, en fiŝistaj botoj, subridis:

— Ĉu vi freneziĝis? Tie oni kontraŭ la svedo sin gardas, ĉu ili lasos pasi? Sur la tuta Dvino por gardo kontraŭ la svedaj latronoj estas kanonoj metitaj, karonadoj, mortiroj, — oni dek fojojn dronigos, antaŭ en la buŝon eniri...

Okke ĵetis timigitan rigardon al la admiralo, tradukis delikate, mildigante la krudecon de la rusa. Jakobo, tenante la pleton, sendeŝire rigardis al la fiŝistoj: jen kiaj ili estas, simplaj rusaj homoj!

La subadmiralo glutis kafon, ordonis traduki al la fiŝistoj, ke li donas al ili por pensado ekzakte dek minutojn. Oni alportu ĉi tien dekminutan sablohorloĝon, la navigisto havas tian.

Urquhart palpebrumis al Okke, tiu, svingante la manojn, ekkuris en la navigistan kajuton, revenis anhelante, renversis la horloĝon, la sablo ekŝutiĝis per maldika strieto. La rusoj rigardis al la sablo, nehaste interparolante, kaj iliaj vizaĝoj estis trankvilaj.

— Vere, ne indis en la maron iri! — diris unu, sunbruna, kun lanugo sur la supra lipo, tondita ronde. — La heroldo kriis ĝuste, vere estas svedoj...

— Indis, ne indis! — respondis alia. — Manĝi la ventro ja petas, jen kio estas malbona. Sen maro kiel nutri sin...

Tria — maljunuleto kun gaja brilo en la okuloj — diris moke:

— Longinov ja Nilo Demetrieviĉ ĉe la tablo sidis, sed al ni oni ne verŝas. Ne, koleriĝas la olda hundo; vidu, iradas. Iradu, iradu, nemulton vi ricevos...

La junulo ekridis, kovris la buŝon per la polmo. Poste diris serioze:

— Ni ŝercas, sed la avo estas kolera. Povas esti, ke ni vere niajn vivojn finos ĉi tie...

La sablo plu ŝutiĝis — per maldiketa orkolora strieto. Kun krioj, oblikve, sur disetenditaj flugiloj rapidis al akvo mevoj. La svedaj matrosoj ĵetadis mornajn rigardojn al la rusoj. Grafo Gyllenstierna nelaŭte demandis de Okke:

— Pri kio ili parolas?

— Ili pensas, kiel agi! — singarde respondis Okke.

— Ili komencos pensi post kiam ni pendumos duonon de ili! — diris ŝipestro Urquhart. — Mi scias, kia estas tiu popolo!

Gyllenstierna strabis al la ŝipestro kaj ordonis voki ŝipan ekzekutiston. Larĝŝultra malalta matroso kun eltorditaj piedoj rapide ekgrimpis sur la maston — meti maŝon sur jardon. El luko nehaste, oscedante en pugnon, eliris ekzekutisto Svante Bagge, — en ruĝa pinta ĉapo, kun nudaj harkovritaj brakoj.

— Kiun? — demandis li, ĉirkaŭrigardante la rusojn.

— Ĉiujn, komencante de la plej juna! — ordonis Gyllenstierna. — Kaj pli rapide!

Svante Bagge kriis al la matroso, ke tiu malĝuste metas la maŝon, la matroso korektis kiel necesas. La sablo transŝutiĝis tuta el la supra ujo en la malsupran. Matrosoj — Kristofero, Bill Hartwood kun orelringo, Ŝvabrilo — aliris al la plej juna ruso. Ŝvabrilo per gestoj ordonis al li demeti la kaftanon. Okke haste tradukis:

— La veston demetu, homo, la veston...

La ruso ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ perplekse, lia sunbruna vizaĝo iĝis tute infana, li depuŝis Ŝvabrilon, diris kolere:

— Ĉu vi freneziĝis? Pro kio do pendumi?

— Mi atendas! — diris Svante Bagge.

La maljunulo eliris antaŭen, ŝirmis per si la junulon, frapis sin per pugno al la kava brusto, diris al Ŝvabrilo malrapide, dise, kiel al surdulo:

— Min por komenco! Li estas juna! Min faru!

Li krucosignis sin per tremanta mano, riverencis al la siaj malalte, petis:

— Pardonu, knaboj, se io estis...

La fiŝistoj morne silentis, la maljunulo aparte riverencis al rudristo Kopilov:

— Pardonu ankaŭ vi...

Kaj flustris:

— Kial vi fostas, stultuloj! Saltu en akvon, naĝu! Mi ne sukcesos, sed vi estas ne maljunaj, sanaj, dum ili rekonsciiĝos — jen kie vi estos... Pendi sur pendumilo ne estas granda honoro...

Kopilov prenis la maljunulon je la ŝultroj, rigardis en liajn okulojn, kisiĝis kun li trifoje. La maljunulo ankoraŭ flustris:

— Mi ilin nun kolerigos, kaj vi faru kiel mi diris. Nu, adiaŭ!

Li malbutonis sur la kolo trivitan kolumon de la ĉemizo, mem, lerte paŝante per la maldikaj piedoj, ekiris al la balanciĝanta maŝo, per la senkoloriĝintaj okuloj ĉirkaŭrigardis la malafablan bordon de la insulo, la griz-verdan maron, la vizaĝojn de la svedaj matrosoj, vicigitaj ĉe la randoj de la flagŝipo. Li ree krucosignis sin kaj diris per laŭta kolera voĉo:

— La ŝanelon ĝis la urbo Arĥanĝela mi scias, sed ne kondukos! Kaj ne trovos vi, latronoj, tian homon sur nia tero, kiu kondukus viajn ŝipojn, ne trovos judason. Jen, jen!

Li kunmetis el la fingroj spitsignon, etendis ĝin al Gyllenstierna, mem enŝovis la kapon en la maŝon, elbatinte per la piedo la benkon.

Ekzekutisto Svante Bagge ektiris per la tuta korpo la kanaban ŝnuron, ŝrike ekknaris la pulio. Grafo Gyllenstierna diris al ŝipestro Urquhart:

— La pulio ne estas ŝmirita, skurĝu la kulpulon!

En tiu momento eligis teruran krion matroso Ŝvabrilo. Grafo Gyllenstierna turniĝis al la krio kaj ekvidis, ke la rusoj, destinitaj al ekzekuto, disĵetinte la matrosojn, saltas en akvon. Matroso Hartwood estis tordiĝanta sur la ferdeko, matroso Ŝvabrilo kriis en akvo.

— Pafu! — komandis Urquhart. — Pafu al la fuĝantoj!

Sed dum sur la ferdekon elkuris soldatoj kun fusiloj, dum ili komprenis, al kiu necesas pafi, pasis tro multe da tempo. Pafoj tondris vane, du fiŝistoj jam elgrimpis sur ĉebordajn ŝtonojn, la ceteraj estis alnaĝantaj al la bordo.

— Al tiuj, kiuj perdis la rusojn, po tridek skurĝobatojn por ĉiu! — ordonis Gyllenstierna al ŝipestro Urquhart. — Eble, ili iĝos pli saĝaj kaj komprenos, en kian landon ni iras. Damnitaj gapuloj! Skurĝi senprokraste, tuj!