2. Ni akceptos ilin kiel gastojn!
Baldaŭ en la eskadro oni rimarkis ankoraŭ iun fiŝistan ŝipon. «Dia sonorado» impetis atingi ĝin.
Leŭtenanto Johan Morat ordonis ludi artilerian alarmon, kanonestroj, finmanĝante la tagmanĝan salviandon, ekkuris al siaj kanonoj. La artileria oficiro fajfis per korna fajfilo trifoje, tio signifis: pafu nur la prua kanono, la ceteraj estu pretaj. Kanonestro enpremis meĉobastonon en fuzeon, la prua kanono pafis, sur grizaj ondoj obtuze tondris la pafo. La velboato plu estis foriranta.
— Li nemalbone boardas! — diris Johan Morat.
La artileriisto kriis al la kanonestro:
— Ŝargu!
Kaj poste:
— Pafu!
La kanono batis duan fojon. Estis videble, kiel la kuglego kovris per ŝprucoj la pobon de la rusa ŝipeto. Leŭtenanto Morat minacis per la pugno al la kanonestro. La artileria oficiro mem kuris al la kanono, depuŝis la kanonestron, komencis per levstango mallevi la kupran kanontubon. La tria pafo, evidente, vere timigis la rusajn fiŝistojn, ili malhisis la velojn. Nun ilia ŝipeto estis senhelpe balanciĝanta sur la akvo.
Morat ordonis al tamburisto bati atakan alarmon. «Dia sonorado» premis la velboaton per la maldekstra flanko, soldatoj en feraj brustokirasoj, kun kurbaj tranĉiloj en la manoj, komencis salti malsupren — sur fiŝistajn retojn, sur sakon da sekala faruno, sur senartifikajn rezervojn, kunprenitajn de la fiŝistoj en la maron. La matrosoj per hokoj tenis la fiŝistan ŝipon dense ĉe la ŝipflanko, Morat mem malleviĝis sur la velboaton. Da kaptitoj estis nur du. La leŭtenanto ne kredis, mem plonĝis en la malgrandan kajuteton, kie sur la tablo li trovis libron pri navigarto. La libro mirigis lin, li demandis pri ĝi la pli aĝan fiŝiston:
— En kies kapon venis ideo studi navigarton?
La pli aĝa ne komprenis, la malpli aĝa respondis en bona germana lingvo:
— Tio estas mia libro. Redonu ĝin al mi.
— Ĉio dependos de tio, kiel vi kondutos poste! — prononcis leŭtenanto Morat.
Kaj ordonis meti sur la kaptitojn ĉenojn kun braceletoj sur gorĝo kaj sur manoj. Ambaŭ fiŝistojn oni transirigis sur «Dian sonoradon», la velboato estis dronigita. Plie en tiu tago ili sukcesis kapti neniun, kaj la leŭtenanto ordonis iri al Sosnovco, kie staris la eskadro.
En nebula arĝenta krepusko de blanka nokto jam el malproksime videblis pendumita sur masto de la flagŝipo rusa fiŝisto. La leŭtenanto miris — kial nur unu? Artileriisto de «Krono» Plomgren kun malgaja rideto diris, ke la ceteraj fuĝis.
— Kiel fuĝis?
— Tre simple — fuĝis. Komencis salti de la rando en akvon dum la ekzekuta rito. Álvarez del Robles ĝis nun serĉas ilin sur la insulo, sed apenaŭ trovos...
— La insulo estas malgranda! — diris Morat. — Ne trovi ne eblas...
Plomgren kun dubo balancis la kapon:
— Tio estas kuraĝaj uloj, Johan. Fuĝante, ili frakasis la kapon al matroso, kaj alian puŝis en la akvon. Dum ni estis mallevantaj savboatojn, la fuĝantoj jam estis sur la insulo.
— Kion diras la subadmiralo?
La artileriisto svingis la manon.
Morat reĝustigis sian kaftanon, tuspurigis la gorĝon; tenante la ĉapelon en la mano, li frapis al la pordo de la flagŝipa kajuto. La subadmiralo per grandaj paŝoj estis iranta el angulo en angulon, sinjorino Gyllenstierna, tuta en rozkolora vesto, sidis kun la piedoj en la fotelo. La fenestroj kaj la pordoj al la galerio estis malfermitaj, post la pobo de la ŝipo estis obtuze bruanta la maro.
— Nu? — demandis Gyllenstierna.
La leŭtenanto raportis, ke li sukcesis kapti fiŝistan velboaton, sur kiu, laŭ lia opinio, estis irantaj du spertaj maristoj.
— Kial vi opinias ilin spertaj? — demandis la subadmiralo.
Morat metis sur la tablon la libron, kiu estis sur la velboato. En la okuloj de la admiralo brilis scivolemo.
— Se simplaj fiŝistoj legas naviglibrojn, — prononcis la subadmiralo, — tiam trioble pravas lia reĝa moŝto, sendante ĉi tien nian ekspedicion... Al la moskvianoj, konstruantaj floton, tempas meti finon por ĉiam...
Li enpensiĝis.
Sinjorino Gyllenstierna sidis en la fotelo, ŝiaj okuloj estis moke mallarĝigitaj.
Leŭtenanto Morat silentis.
En la triklapa pordo, kondukanta al la galerio, aperis kolonelo James en pudrita peruko, kun muŝo ĉe la buŝo, langvora, orgojla.
— Sur la insulo oni pafas! — diris li. — Necesas esperi, ke nia del Robles kaptis la ulojn.
— Estas tre probable, ke ili kaptis lin! — diris Margret el sia angulo.
— Kiuj — ili? — demandis la admiralo.
Sinjorino Gyllenstierna ekridis.
— Tiuj, kiuj kaŝiĝas sur la insulo.
— Mi pensas, ke ĉio ĉi estas ne tro gaja! — prononcis kolonelo James. — La sinjorino ŝercas, sed ni ne ridas...
— Antaŭ nelonge vi parolis pri la ekspedicio al Arĥangelsko kiel pri amuza vojaĝo, — diris Margret. — Kiel do mi ne ridu? La eskadro de lia reĝa moŝto ne povas superi dekduon da simplaj kampuloj...
Ŝi ekstaris — alta, bela, svelta; fleksinte la brakojn, ŝi korektis la harojn, poste, mallarĝigante la okulojn, demandis de James:
— Ĉu vi pensas, ke estas ne tiel?
James ŝultrolevis, ne sciante, kion respondi. Sinjorino Gyllenstierna ekparolis moke:
— Eble, estas tempo ĉesi timigi ilin? Ili estas ne tro malkuraĝaj — tiuj rusaj kampuloj, pri kiuj en Stokholmo firmiĝis opinio kiel pri malsaĝa grego. Ĉu vi ne rimarkas, ke la morto ne terurigas ilin? Tiu rusa maljunulo, kiu ĝis nun balanciĝas sur jardo, ne timis la ekzekuton, ĉu vere? Do, necesas promesi al ili tian rekompencon, ke al li turniĝu la kapo! Ho Dio, mi tute komprenas mian edzon grafon Gyllenstierna-n — al li ne povas esti agrable babili kun rusaj kampuloj, sed se ne ekzistas alia rimedo por atingi la deziratan, kial ne babili kun ili? Necesas superi sin. Ni staras sur ankro dum dua tagnokto, sed kia estas rezulto? Ĉu ni estos pli proksime al Arĥangelsko, se pendumos ankoraŭ dekduon da moskvianoj? Sed ni ja iras en Arĥangelskon, nia celo estas Arĥangelsko, kaj nur Arĥangelsko.
Ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la okuloj de la edzo, la pupiloj de la subadmiralo malvarme brileris kaj estingiĝis. Margret forturnis sin.
— Ni aŭskultas vin, sinjorino! — diris James.
— Kaj tiu ĉi maskerado! — ekkriis Margret. — Por kio ĝi? Subadmiralo kaj oficiroj de la floto de lia reĝa moŝto devas esti kun spadoj, nur tiam ili faros necesan impreson al rusaj kampuloj, sed tiel, sinjoroj, vi estas simple ridindaj. Rigardu al vi, kolonelo James! Al kiu vi similas en vesto de negocisto?
La kolonelo rearanĝis sur si la kaftanon, diris milde:
— La sinjorino sendube pravas. Ni ankoraŭ nenion faris, sed la rusoj jam vidis nin kaj senpune foriris el la insulo, por averti la siajn...
— Por mi ne estas klara, tamen, la esenco de via penso, Margret, — prononcis la admiralo. — Mi komprenas, ke vi laciĝis pro la vojaĝo kaj havas deziron kiel eble plej baldaŭ paŝi sur firman teron de urbo Arĥangelsko, sed kion ĝuste vi konsilas?
En la voĉo de la edzo sinjorino Gyllenstierna kaptis multsignifajn intonaciojn kaj por momento konfuziĝis.
— Aĥ, ĉu ne estas egale! — eviteme respondis ŝi. — Ĉi tie ĉiuj agos laŭ sia deziro, mi ja scias. Vi pendumados, pafados, ree pendumados! Poste via ekzekutisto elpensos novan torturon. Eble, vi pravas, — mi, certe, nenion povas konsili al vi...
En ŝia voĉo aŭdiĝis larmoj.
— Sendube, la sinjorino estas lacigita de la vojaĝo, — kun suspiro diris James.
— La sinjorino deziras pli baldaŭ trafi en Arĥangelskon! — per ligna voĉo rimarkis Gyllenstierna.
La pordo malfermiĝis, adjutanto raportis, ke de la bordo venis del Robles. La hispano eniris konfuzita, liaj buŝo, mentono kaj kolo estis ligitaj per sanga ĉifono.
— Nu? — demandis Gyllenstierna,
— Malbone, herre subadmiralo! — malklare diris del Robles.
— Kio estas malbona, diablo vin prenu?
— Ili ŝiris mian buŝon! — aŭdiĝis el sub la ĉifono.
Sinjorino Gyllenstierna kun abomeno movis la ŝultrojn, foriris trans la septon. Tuj iĝis aŭdeble, kiel ŝi kantetas tie: «Pompe, fidela servisto de l' reĝo...»
— Ili sidis en groto... — estis balbutanta la hispano. — Tio estas diabloj, sed ne homoj, herre subadmiralo. Ni ne sciis, ke la groto havas alian elirejon. Kaj kiam kugloj kaj pulvo al ili elĉerpiĝis, ili komencis bati nin per ŝtonoj. Sed tio ankoraŭ ne estas malfeliĉo, malfeliĉo estas en tio, ke tie ili estas tre multaj. Tie kaŝiĝas ne nur la fuĝintoj, kondamnitaj al pendumo, tie kaŝiĝas ankoraŭ iuj kreaĵoj... Ho, Dio mizerikorda, mi ne scias, ĉu estas mortintoj inter ili, sed ni perdis kvar bonajn matrosojn...
— Kvar! — ekkriis la subadmiralo.
— Kvar! — konfirmis la ferdekestro.
— Ankoraŭ ne komencinte la aferon, ni perdis tiom da homoj! — diris kolonelo James. — Tio estas tre malbone, ferdekestro...
— En la ŝipanaroj cirkulos diversaj onidiroj! — suspiris leŭtenanto Morat. — Tio estas tre danĝera...
— Vi povas iri, leŭtenanto! — diris Gyllenstierna. — Mi ne retenas vin...
Morat foriris.
— Ni perdis kvar, — per kulpa voĉo balbutis del Robles. — Sed ĉu ni povis preventi la malfeliĉon? Kiam ili iris al nia ariero, kelkaj el ni perdis spiritĉeeston, kaj okazis tiel, ke la fiŝistoj ekposedis du tranĉilojn kaj muskedon...
— Ĉu sen pulvo kaj kugloj? — demandis James.
— Ne, tiu muskedo estis ŝargita...
— Mirinda koincido! — diris el trans la septo sinjorino Gyllenstierna.
La pupiloj de del Robles kolere brileris, sinjorino Gyllenstierna eliris el la dormoĉambro, demandis moke:
— Per kio do tio finiĝis?
La ferdekestro silentis, mallevinte la okulojn.
— Iru for! — diris la subadmiralo.
— Mi mem iros sur la insulon! — diris kolonelo James. — Vere, la sinjorino pravas. Ni iĝas ridindaj...
La subadmiralo abrupte turniĝis al la kolonelo, diris venene:
— Vi devus fari tion iom pli frue. Ĉu vi vere pensas, ke ili estas tiom stultaj — sidas kaj atendas novan taĉmenton? Trans la markolo estas setlejo, el la setlejo oni certe sendos por ili boaton...
— Jes, sed la setlejo estas senhoma! — kontraŭdiris James.
— Por ni, tempas kompreni, ke nur por ni...
Gyllenstierna malfleksiĝis sur la dorson de la fotelo, ekparolis malmilde:
— Oni konduku ĉi tien la fiŝistojn, kaptitajn de leŭtenanto Morat. Ni parolos kun ili alie, ol parolis ĝis nun. Estu primetita tablo, ni akceptu ilin kiel gastojn, diablo prenu tiujn obstinulojn. Ni persvadados ilin, ni drinkos kun ili, kaj se mi tro laciĝos, tiam anstataŭ mi daŭrigos la konversacion vi, herre James. Oficiroj ludu liutojn, kaj sinjorino Margret, eble, kantos al ni. Kial ŝi ne kantu, ja ŝi kantos, por trafi al Arĥangelsko. Ĉu vere, Margret?
Sinjorino Gyllenstierna ne respondis: la admiralo estis iĝanta maldiskreta. Tamen, ŝi pardonis lin — la ekspedicio estis malfacila.
— Post ne pli ol horo ĉi tie kunvenos la tuta plej bona kompanio de la eskadro! — diris la subadmiralo, leviĝante. — Mi bezonas ripozon. Mi fartas ne tro bone...
Restinte sola, sinjorino Margret sonigis la sonorileton kaj ordonis al Jakobo primeti tablon por vespermanĝo. Jakobo foriris. La ĉambristino-negrino alportis nigran robon kun perlaj kudraĵoj. Vestante sin, la sinjorino parolis:
— Ho Dio, kia enuo. Estas rare enue! Ĉiuj ĉi oficiroj estas malĝentiluloj kaj drinkuloj, de ili certe ne eblas atendi ion bonan. Se doni al ili liberon — ili nur drinkus. Kaj kolonelo James estas simple kaduka ruino. Li farbas la vangojn kaj nigrigas la brovojn. Krome li, ŝajne, estas ankaŭ iom malkuraĝa...
La ĉambristino nevole tro forte streĉis ŝnureton de la korsaĵo, sinjorino Gyllenstierna pinĉis ŝin per la rozkoloraj ungoj, diris kaprice:
— Streĉe!
Al la pordo oni frapis.
— Kiu estas tio? — demandis Margret.
— Tio estas ni, sklavoj de sinjorino Gyllenstierna! — prononcis voĉo de artileriisto Plomgren.
— Ĉu jam pasis tuta horo? — demandis sinjorino Margret.
— Por mi pasis jaro! — ekkriis el trans la pordo la artileriisto.
— Pli ol jaro! — konfirmis Morat.
— Pasis tuta jarcento! — per voĉo de mortanto prononcis galanta Brems.
Vestinte sin, ŝi permesis eniri. Ili riverencis tre malalte kaj eksidis apud la klaviceno, por agordi siajn liutojn. Sinjorino Gyllenstierna ĉe la spegulo estis surmetanta braceletojn.
— Kion ni hodiaŭ festas? — flustre demandis Olof Brems.
— Probable, ni faros funebran festenon pri tiuj kvar matrosoj! — same flustre respondis Plomgren. — Kaj eble ankaŭ pri ni mem... Niaj aferoj iras ne tro bone...
— Nur unu aferon mi nun scias firme, — prononcis apenaŭ aŭdeble Johan Morat. — Kiam mi maljuniĝos — eĉ Satano mem ne devigos min edziĝi al junulino!
Li ekridis kaj, tuŝinte la kordojn de la liuto, ekkantis:
Di', indulgon al mia anim'...