3. Marĉando kaj interkonsento

En la ĉenkesto estis sufoke, odoris je kanabfibroj, je ratoj, kiuj sentime bataladis kaj pepadis sub la piedoj. Maldekstre, trans septo, per krudaj voĉoj estis parolantaj matrosoj, unu insultadis, alia lin humiligadis, poste aŭdiĝis rido, frapado de ĵetkuboj.

— Ĉu en la sveda ili parolas? — demandis Rjabov Demĉjon.

— Diverse! — diris Demĉjo. — Unu en la sveda, kaj alia estas anglo. Kaj ankoraŭ unu — eble holandano...

— Po paro da ĉiu kreaĵo! — subridis Rjabov.

Ili ree eksilentis por longe. Demĉjo ekdormetis, tremerante dum dormo, flustrante iajn vortojn. Rjabov pensadis. Du ratoj kun pepo trakuris sur lia kruro, li tremeris, ree enpensiĝis. Estis aŭdeble, kiel la matrosoj per hurlantaj voĉoj komencis kanton. Demĉjo tute vekiĝis, eksidis sur ŝnurega volvaĵo, demandis:

— Kio do nun estos, oĉjo?

— Tio, frato, estos, ke vane vi kun mi ligiĝis.

— Ne vane! — obstine kontraŭis Demĉjo. — Vi ĉiam kun mi pare en la maron iradis, tial viva revenadis. Sed se irus sen mi — estus malbone...

La rudristo ekridis, frapis Demĉjon al la ŝultro.

— Bravulo! Laŭ vi rezultas, ke se vi estas kun mi — malfeliĉon ni ne atendu...

Ili silentis iom.

— Tamen la ŝipo estas granda! — diris Demĉjo. — Kaj la ceteraj same estas grandaj. Mi ĉiujn distingis...

Rjabov ne respondis.

— Oĉjo! — nelaŭte vokis Demĉjo.

— Nu, kio?

— Mi pri tio, oĉjo, — por kio do ni en la maron ekiris?

— Mi ekiris, kaj vi post mi kiel vosto ligiĝis! — respondis Rjabov edife. — Elspuris kaj ligiĝis. Kiu vin vokis? Nu, diru, ĉu mi vokis vin? Nun do vin mem riproĉu!

— Oĉjo, kaj por kio ni la velojn malhisis? Eble, ni povus fuĝi de la svedo?

— Sed ili ja per kanono pafis?

— Jen! Pafis, sed ne trafis.

— Ili ankoraŭ foje pafus kaj trafus.

— Ne tiel simple...

— Simple, ne simple! — kun ĉagreno diris Rjabov. — Ĉiam vi rezonadas. Ni kaptiĝis — do sidu nun kaj silentu...

Sub la piedoj ree ekmoviĝis ratoj. Demĉjo tremeris, grimpis pli alten sur ŝnuregojn, el tie demandis:

— Oĉjo, kaj la libron oni al mi nun ne redonos?

Rjabov subridis:

— Pri kio vi rememoris! Pri la libro! Mi ne scias, kiel ni vivaj el ĉi tie revenu...

— Mi sen tiu libro eĉ ne povas reveni en Arĥangelskon! — suspiris Metrio. — Ievlev Silvestro Petroviĉ ĝin donis; gardu ĝin, diris, kiel la vivon kaj studu tage kaj nokte, tiam mi sendos vin en la naviglernejon, en Moskvon...

— Malproksima estas por ni nun, knabo, Moskvo! — malgaje diris la rudristo. — Pli malproksima, ol Grumanto.

— Ĉu ili pendumos nin? — rapide demandis Demĉjo.

— Nu, ne pendumos...

— La avon ja ili pendumis. Mi rekonis, tio estas Simono Gregorieviĉ.

Rjabov silentis.

— Ne, ili certe pendumos! — konvinkite prononcis Demĉjo. — Ili nin ŝlosis, ĉenojn surmetis, kial ne pendumi? Nun baldaŭ pendumos...

— Kaj se oni pendumos, por vi la vojo estas rekta — en la paradizon. Vi estas preĝulo! — diris Rjabov. — Tie tiajn oni ŝatas. Diru tie ankaŭ pri mi vorton: diru, strangolis oni nin kune, la viro estis peka, sed mi lin forpreĝos... Vi, frato, ne havas kion timi. Por mi estas pli malbone. Min — en inferon: ardajn patojn leki...

Demĉjo supre maltrankviliĝis:

— Pu, pu, por kio tielajn vortojn diri?

— Jen, mi la veron diras...

Ili ree eksilentis por longe. La matrosoj trans la septo insultadis, ludadis ĵetkubojn. Estis aŭdeble, kiel kun susuro alkuradis ondoj, kiel batis tamburoj, kiel ekkantis unu klariono, poste — multaj. Sur la tuta eskadro respondis signalaj tamburoj.

— Oĉjo, kio estas nun — ĉu mateno aŭ vespero? — demandis Demĉjo dormeme.

— Sed ĉu por ni ne estas tutegale? — respondis Rjabov.

Poste trans la septo oni eksilentis — eble, kuŝiĝis dormi. Bruante per la ĉeno, Rjabov leviĝis, kliniĝis al Demĉjo, diris al li serioze, kun graveco:

— Jen kio, Metrio: kion ajn vi vidos kaj aŭdos — silentu. Silentu, kaj kiel mi faros, tiel ankaŭ vi faru. Bone mi faros aŭ malbone — vi nur silentu.

Demĉjo malfermis la okulojn, en la mallumo brileris la pupiloj.

— Jen, kiel vi okulumas, — kun ĉagreno diris la rudristo. — Kiel estas ordonite al vi — tiel faru...

— Bone! — flustre respondis Demĉjo.

Ree bruis la ĉenoj — Rjabov kuŝiĝis sur ŝnuregojn. Kaj tuj trans la septo, al kiu li alpremiĝis per la dorso, arde kaj rapide ekflustris ies voĉo:

— Viroj, he, viroj! Respondu!

Rjabov turniĝis, alpremiĝis per la orelo al la humida putra tabulo. Tie, trans la septo, iu estis peze moviĝanta, snufanta.

— Ĉu ruso? — per streĉita laŭta voĉo diris Rjabov.

— Jes, ruso, ruso, fiŝisto el Arĥangelsko. Kaj vi kiu estas? Laŭ la voĉo ŝajne konata. Diru, mi petas, vi ŝajne similas al unu rudristo... Ĉu Rjabov?

— Nu, Rjabov...

— Kiu estas tie, oĉjo? — kun maltrankvilo demandis Demĉjo.

La rudristo forsvingis.

— Rjabov mi estas, Ivano Sabateiĉ. Kaj vi kiu estas?

— Ja Longinov, ĉu vi ne rekonas? Kiom da jaroj ni kune iradis...

— Nilo?

— Ĝuste! Kun Kopilov ni ekiris, la diablo nin puŝis, la edzino ĉiam instigadis — por Aleĉjo kaj Liza ne estas manĝo, akiru almenaŭ iom da fiŝo. Jen ni akiris...

— Ĉu oni vin katenis?

— Firme! Sed vi aŭskultu, Ivano Sabateiĉ. Eble, ni ankoraŭ foriros...

Longinov ekflustris ankoraŭ pli mallaŭte. Rjabov pli divenadis, ol aŭdadis. Kvazaŭ estas sur la ŝipo iu propra, promesis segileton — trasegi truon en la kameron, kie ŝipa provianto estas metita. El tie foriri estas afero ne malsimpla. Li promesis ankoraŭ veston doni svedan...

— Sed kiu li estas? — demandis Rjabov.

— Ulo ĉi-tiea, en nia lingvo parolas, kiu — mi ne scias, la vizaĝon ne vidis. Apude estas ŝipa provianto, li tie ĉiam portadis kaj metadis ion. Tra septo, kiel kun vi, ni parolis. Hodiaŭ li devas ankoraŭ veni, mi diros pri vi, li helpos...

Rjabov silentis.

— Ĉu vi ne aŭdas? — mire demandis Longinov.

— Mi aŭdas.

— Kial do vi silentas?

— Ja kion diri...

Longinov ekmoviĝis trans la septo, poste insultis, poste tute mallaŭte demandis:

— Ĉu reale Rjabov?

— Oĉjo! — maltrankvile vokis Demĉjo.

Trans la pordo aŭdiĝis krudaj voĉoj de matrosoj, grincado de armiloj, insultoj.

— Oĉjo!

— Ne surda mi estas! — respondis Rjabov. — Aŭdas...

— Pendumos oni nin, oĉjo...

— Do ploru...

En la seruro kun knaro turniĝis ŝlosilo, Kristofero kaj Bill Hartwood kun oleaj lanternoj en la manoj haltis ĉe la sojlo. Post ili kun muskedoj en la manoj staris kelkaj soldatoj kaj ekzekutisto Svante Bagge.

— Eliru! — ordonis Bill Hartwood.

— La seruron necesas malfermi! — diris la ekzekutisto. — La ĉeno estas ŝlosita. Gardu vin, Kristofero, vi kliniĝos, kaj li batos vin al la nuko...

La soldatoj ŝovis la tubojn de la muskedoj en la pordon, al la vizaĝoj mem de Demĉjo kaj Rjabov, Kristofero malŝlosis la seruron, volvis la ĉenon sur la manon. Sur Demĉjon oni surĵetis lazon. Laŭ ŝtuparo ili leviĝis sur la pobkastelon. Kristofero per la kruro batis Rjabov-on al la flanko — montris, ke necesas iri sur la pobferdekon. Tie aŭdiĝis muziko, virina voĉo estis kantanta kanton. La adjutanto de la subadmiralo pririgardis la rusajn fiŝistojn, balancis la kapon:

— Kie estas iliaj kaftanoj? Ŝteluloj! Jam sukcesis priŝteli! Kiel ili en tia aspekto aperos al herre subadmiralo? Tamen, tio estas ne mia afero!

Rjabov, bruante per la ĉeno, sen kaftano, en ŝirita ĉemizo, ne haste eniris en la admiralan kajuton, kie brulis kandeloj, brilis arĝento kaj kristalvitro, kie kantis rufhara virino en nigra, brodita per perloj robo, kie viroj en perukoj ludis liutojn kaj klavicenon, fumante per mallongaj pipoj...

Sinjorino Gyllenstierna finis la kanton, ordonis al Okke:

— La rusoj eksidu kaj estu niaj gastoj. Transdiru — ilin atendas nenio malbona, honoro de grafo subadmiralo estas garantio! Ili ne havas kion timi...

Okke tradukis, Rjabov respondis pigre:

— Dum ni atendis vian inviton, de mi kaj jen de la junulo oni kaftanojn ŝtele deŝiris, ĉenojn anstataŭ kaftano surmetis, — jen kiel bone estas gasti ĉe vi...

Okke, afable fleksiĝinte antaŭ sinjorino Gyllenstierna, komencis traduki, Rjabov lin interrompis:

— Li povas mensogi ion, ne bezonas ni vian interpretiston. La mia pli bone diros...

Demĉjo klare, mallonge, sentime tradukis ĉion, kion diris la rudristo. En la kajuto estiĝis silento, la oficiroj interrigardis, la subadmiralo estis malkonfide oblikve pririgardanta la impertinentan rusan piloton. Sen raporto eniris ŝipestro Urquhart, kunfrapis la manojn:

— Granda Ivano! Jen feliĉa renkontiĝo! Nun ja ni estos amikoj, mi esperas! Ho, se vi tiam forirus kun mi en la maron, kiel ŝanĝiĝus via sorto...

Kaj, ne sidiĝante, li komencis rapide rakonti al la subadmiralo — kia bonega maristo estas Granda Ivano. Li trairis la tutan Malvarman maron, plurfoje estis sur Nova Tero, iradis al Grumanto. Antaŭ multaj jaroj la ŝipestro pagis grandan monon al monaĥejo, kiu posedis tiam la piloton, por havi Grandan Ivanon en sia ŝipanaro, sed tio ne sukcesis...

— Kion li mensogas? — demandis Rjabov Demĉjon.

— Li laŭdas vin, oĉjo, — flustre respondis Demĉjo.

Leŭtenanto Johan Morat konfirmis la vortojn de Urquhart:

— Ankaŭ mi inklinas supozi, ke tiu homo estas sperta maristo, pli bonan ol kiu ne eblas trovi. Sur lia ŝipo ni trovis kompason, gradbastonan mezurilon, libron pri navigarto. Kaj li jam estas ne tiom juna, ĉiuokaze li estas matura viro. Probable, li nemalbone konas la maron...

Urquhart aliris al Rjabov, frapis lin al la ŝultro, ekparolis bonanime:

— Tiu Ivano estas vera maristo! Mi ne forgesos, kiel en la malproksimaj jaroj, kiam mi ankoraŭ estis ŝipestro sur «Ora nubo», li enkondukis mian ŝipon en Dvinon. La ŝipo, kiun mi komandas, ne havu dek futojn da akvo sub la kilo, se mi kaj Granda Ivano ne faris miraklojn sur la Dvina ŝanelo. Ĉu vi ne rekonas min, Ivano? Kvankam multaj jaroj pasis post tiam...

Rjabov trankvile pririgardis la dikiĝintan ŝipestron, respondis dece:

— Saluton, ŝipestro! Longe ni ne intervidiĝis, jen kia matura vi iĝis. Kial en Arĥangelskon ne plu venas?

— Jen, nun mi iras! — ekridis Urquhart. — Iras kun riĉa ŝiptrajno. Nu, Ivano? Kiel oni diras tion en la rusa? Kiu rememoras la pasintecon — tiu restas blinda? Vi havis ofendiĝon kontraŭ mi, sed mi deziris por vi bonon. Se vi tiam forirus kun ni — mi vetas la animon — nun al vi oni konfidus tutan ŝipon. Vi portus bonegan veston kaj tintigadis ormonerojn en la poŝo...

— Li eksidu al la tablo! — ordonis la subadmiralo en la sveda. — Se li vere estas tiom elstara maristo, kiel vi diras, — li sidu kun ni.

— Eksidu, Granda Ivano! — diris Urquhart. — Eksidu, malnova kamarado! Ni volas konversacii kun vi kiel kun nia amiko. Ni deziras al vi bonon, kaj nur bonon! Eksidu!

— Do, ĉu mi en la ĉenoj sidu? — demandis la rudristo. — Ne, ŝipestro, tiel ne taŭgas! Aŭ mi estas via kaptito, tiam mi sidu ne ĉe tablo, sed en la ĉenkesto; aŭ mi estas via gasto — tiam renkontu per riverenco!

Urquhart ekridis, karese balancis la kapon:

— Aĥ, Granda Ivano, mi rekonas vian karakteron! Kiom multaj jaroj pasis, sed vi tute ne ŝanĝiĝis. Kia vi estis — tia vi estas. Sed mi tre, tre ĝojas, ke ni renkontiĝis. Nia renkontiĝo en la maro estas donaco de la sorto kaj por vi kaj por ni...

Ŝipa forĝisto rapide demetis la ĉenojn. Rjabov forpuŝis ilin per la piedo, glatumis la kolon, la manojn; varmigante la muskolojn, turnis la kapon, poste diris al la ŝipestro:

— Ankoraŭ ordonu, sinjoro, ke oni la kaftanon redonu. Ne estas bone sidi inter vi ŝirita kaj malriĉa. Kial malhonoriĝi...

La subadmiralo strabis al leŭtenanto Morat, tiu rapide ekparolis, ke nun la vesto ne troveblas, probable ĝi restis sur la dronigita velboato. Gyllenstierna ordonis alporti aliajn kaftanojn, la adjutanto ekkuris plenumi la ordonon, grumblante sub la nazon:

— Tutegale ni ilin pendumos, por kio ankoraŭ kaftanoj...

Rjabov eksidis en fotelon apud la septo, liaj verdaj okuloj estis flagrantaj per malbonkora fajro, ruza rideto apenaŭ glitis sur la lipoj:

— Eksidu, Metrio, pli bonas sidi ol stari. Vidu, kia riĉa kajuto. Nemalbone ili vivas, bonstate. Kaj tapiŝoj, kaj sur muroj ora ledo, kaj mem ili estas sataj, ĉu?

La adjutanto alportis la veston, Rjabov etendis sur la manoj malvastan svedan kaftaneton, subridis:

— Ne, amikoj, tiel la afero ne iros! Ĉu vi min opinias stultulo? Mia kaftano estis bona, de maldika drapo, kun ostaj butonoj, ĉirkaŭkudrita per ŝnuro, ankaŭ zono estis. Kaj vi alportis ian veŝton... Kaj ankaŭ knabo mia havis kaftanon bonan, ankaŭ kamizolon varman...

Demĉjo per malvarma voĉo tradukis ekzakte, la oficiroj ekridetis, kolonelo James en la rusa demandis, kion la rudristo deziras anstataŭ sia kaftano. Kaŝante koleran rideton, la rudristo respondis, ke li ne komercas per vestaĵoj, ke anstataŭ kaftano li bezonas kaftanon, kaj ne inan sarafanon, sed ion kiel sur kolonelo James mem — tia ankaŭ al li konvenus...

Okke tradukis, sinjorino Gyllenstierna sonore ekridis:

— Kaj li estas amuza, tiu muĵiko! Amuza kaj kuraĝa! Herre James, fordonu al li vian kaftanon. Ja vi ne domaĝas, ĉu? Ni vidu, kiel aspektos rusa muĵiko en kaftano el arĝenta brokaĵo. Tio vere estas interesa...

— Mi tute ne vidas en tio ion ajn interesan, — malvigle diris ofendita James, — sed la ordono de la sinjorino por mi estas leĝo!

Kaj, kunpreminte la lipojn, li eliris.

Demĉjo surmetis sur sin la svedan kaftaneton, glatigis per la polmoj la harojn, eksidis gravmiene. Urquhart estis duonvoĉe rakontanta pri la pomoroj, pri tio, kiel ili estas fieraj kaj kiel ŝatas respekton. La subadmiralo aŭskultis, trinketante malfortan vinon, atende tamburante per la fingroj sur la tablo. La kajuta vaĉanto alportis la kaftanon de James, Rjabov enmetis la brakojn en la manikojn — la kaftano tuj krakis. Sinjorino Gyllenstierna diris kun rido:

— Urso, vera rusa urso...

Urquhart penis butonumi sur Rjabov la kaftanon, la kaftano ne kuniĝis, la rudristo grumble diris:

— Ankoraŭ zono sur li estis, mi vidis! Kial do sen zono, la mia ja estis kun zono kaj per ŝnuro ĉirkaŭkudrita... Vidu, ne kuniĝas, sed kun zono ĝi kuniĝus...

Li mem, ne atendante inviton, eksidis en tiun fotelon, kie antaŭe sidis James, pririgardis atente la tablon, plendis al Demĉjo:

— Ĉiam estas tiel ĉe la fremduloj. Pladojn ili metas multajn, diversajn tranĉilojn, kulerojn, glasojn, sed da bonaj manĝaĵoj estas preskaŭ neniom. Vidu — fiŝeto malgranda, vidu — biskoto, iomete da viando — kaj estu sana! Ne, ili al ni, karaj amikoj, velboaton dronigis, ili min nuda faris, do ili nutros min laŭ la rusa kutimo, sed ne laŭ ilia. Diru al ili, Metrio, en Rusio oni manĝas plenforte, dum tiele estas nur sola moko. Ili portu brasiksupon, fiŝajn kapojn, viandaĵon ian, alion...

Demĉjo kun miro, timide, ĵetis rigardon al la rudristo, tiu estis apenaŭ rimarkeble ridetanta, en liaj okuloj brilis rapidaj malbonkoraj fajroj, inter la brovoj kuŝiĝis falto. Demĉjo konis tiun vizaĝesprimon de la rudristo: tia li iĝadis en la maro, dum kruela ŝtormo...

Frapis la pordo, revenis James.

Rjabov levis glason kun vino, diris al la kolonelo:

— Do, sinjoro, ankaŭ via alia kaftano estas ne malpli bona, ol la brokaĵa. Vidu, same kun arĝento, kia kudraĵo. Riĉe vi ĉi tie vivas, senrifuze. Komercas, mi pensas, kun profito, sen perdoj...

James eksidis apud sinjorino Gyllenstierna, kliniĝis al ŝia rozkolora aroma orelo, diris flustre:

— Li estas simple stultulo, tiu rusa Ivano. Ĝis nun li ne komprenis, ke ni tute ne estas negocistoj...

— Li estas simplanima kaj fidema! — respondis sinjorino Gyllenstierna. — Infano de maro... Ne gravas, kun tempo li ĉion komprenos kaj bonege servos al ni!

Ĉio iris bone. La rusa rudristo ŝajnis al ili enkorpiĝo de simplanimeco, ili ridis interne kaj plenumadis ĉiujn liajn dezirojn. La ruso estis tia, kia ili deziris vidi lin, kaj ĉio iris glate en tiu ludo, ĝis kiam la rudristo eksentis sur si ies atentan kaj malbondeziran rigardon. Li ĉirkaŭrigardis — ĉio estis kiel antaŭe, nur James ruĝiĝis pro la trinkita vino, kaj Johan Morat estis pri io interflustranta kun sia amiko Brems...

— Nu! — diris grafo Gyllenstierna. — Ĉu ne venis tempo paroli pri la afero?

Ili sidis unu kontraŭ la alia — la subadmiralo, retrokliniĝinta en la fotelo, kaj Rjabov. Ŝipestro Urquhart komprenis, leviĝis, palpebrumis al aliaj oficiroj. Sinjorino Gyllenstierna estis fingrumanta la klavojn de la klaviceno. Artileriisto Plomgren prenis liuton, Morat ekkantis malnovan kanton pri malbona sorĉistino. Grafo Gyllenstierna estis malrapide parolanta:

— Vi kondukos nian eskadron laŭ la Dvina ŝanelo al urbo Arĥangelsko. Se nin atendas batalo — ni akceptos ĝin kaj frakasos la malamikon. Vi estas sperta maristo. Niaj ŝipoj estas militaj ŝipoj, plej probable vi tion rimarkis. Tre multo el tio, kio nin atendas, dependas de sperteco kaj lerteco de la rudristo, tial ni ne avaros pri mona rekompenco. Eĉ pli, herre piloto. Kiam ni plenumos nian devon, viaj meritoj estos taksitaj de la reĝo de Svedio. Dum tuta mia vivo mi servis al la krono en la floto. Por mi sufiĉas rigardi al homo, kaj mi vidas, ĉu li estas maristo aŭ ne. Vi estas maristo! Vin atendas granda estonteco. Vi iĝos luterano, kaj, sendube, lia moŝto reĝo de Svedio nomumos vin ŝipestro de unu el siaj gloraj ŝipoj...

Rjabov turniĝis al Demĉjo: tiu sidis pala, liaj lipoj sensone moviĝis. La rudristo ordonis per trankvila voĉo:

— Traduku kion li diras.

Demĉjo ekparolis. Rjabov aŭskultis kun mallevitaj okuloj, fojfoje balancadis la kapon. Ĉe la klaviceno oni plu kantis kanton kun stranga refreno:

Karabi,
Titi Karabi,
Toto Karabo,
He, oĉjo Guillery,
Ne dronu en ebri'...

— Ĉu vi ĉion diris? — demandis Rjabov.

— Ĉion, oĉjo.

— Nun respondu!

La rudristo komencis paroli, kaj subite komprenis, kies atenta rigardo maltrankviligis lin: servisto en mallonga ruĝa kaftano estis foriganta de la tablo manĝilaron kaj de tempo al tempo kvazaŭ celis Rjabov-on per obstinaj grizaj malmildaj okuloj. Rimarkinte, ke la rudristo eksilentis, la subadmiralo ordonis al Jakobo iri for. Tiu, alte tenante la pleton, ekiris al la pordo. La rudristo ekparolis denove. Li ne rigardis al Demĉjo, sed vidis, kiel la junulo kunpremas la manojn, aŭdis, kiel li subite sufokiĝis kaj kiel ree komencis spiri rapide kaj mallonge.

— Nu? — kun minaco en la voĉo demandis Rjabov.

— Ne tradukos mi tielaĵon! — laŭte diris Demĉjo. — Ne tradukos. Ja kio estas tio, oĉjo?!

— Se ne tradukos, do ne necesas! — kun la sama minaco prononcis Rjabov kaj manvokis al si Okke-n, kiu staris ĉe la pordofosto.

Okke aliris kun preteco. Demĉjo alkroĉiĝis al la mano de Rjabov, tiu forskuis liajn varmegajn fingrojn, ekparolis malrapide, rigardante al la subadmiralo:

— La eskadron mi konduki povas, sed tio estas afero serioza, necesas atendi grandan batalon, kaj kiu viva la urbon Arĥanĝelan atingos, tiu eterne al Dio preĝu. Kanonoj estas multaj, kaj tiuj kanonoj faros tondron. Pri tio mi avertas. Ankoraŭ en la skansoj estos dogana pririgardo — tie komenciĝos batalo. Do, eble, eĉ la tuta afero por vi ne estas profita?

La subadmiralo aŭskultis atente, rigardis sendeŝire en la okulojn de Rjabov, suĉis la estingiĝintan pipon. Ĉe la klaviceno oni gaje kantis:

Titi Karabi,
Toto Karabo,
He, oĉjo Guillery...

— La afero estas granda, — parolis Rjabov, — kiel oni ĉe ni en Rusujo diras: aŭ en piedingon per la piedo, aŭ al arbostumpo per la kapo. Se oni kaptos viva — same la haŭton deŝiros. Kaj ne eblos poste vivi en sia lando, sinjoro, neniel eblos. Ajna knabo en la vizaĝon kraĉos, kaj kiel ne kraĉi — perfidinto, judaso, — tie indulgon atendi ne eblas... Do, rezoni necesas: se tiun aferon fari, la judasan, do fari tiel, ke ĝis la morto mem vivi kaj ne koni malriĉon...

La subadmiralo kapjesis, konsentante. En la kajuton ree eniris la servisto en ruĝa kaftano, alportis kruĉon kun maltbiero. Gyllenstierna ne rimarkis lin, la servisto atente, diligente estis dismetanta la kruĉetojn...

— Kio poste estos — kiu scias! — daŭrigis Rjabov. — Ĉu laŭdos la reĝo aŭ ne laŭdos, kun mono ĉiam eblas vivi, kaj sen ili — ne. Ne saĝa estas homo, sed forta estas lia monujo. Do mi tiel juĝas. Mia prezo estas granda, mi ne kaŝas, sinjoro, sed ankaŭ intenco via estas nemalgranda...

— Kiom do li deziras da mono? — tra la dentoj demandis la subadmiralo Okke-n.

— Multe! — respondis Rjabov, kaj liaj okuloj ree ekbrilis. — Pli multe, ol Judaso...

— Oĉjo! — ekkriis Demĉjo. — Oĉjo! Dion timu...

Rjabov turniĝis al Demĉjo, diris kun kruela subrido:

— Sed kial mi en ĉi afero Dion timu, Metrio? Ne flamiĝu, knabo, alie oni vin tuj katenos. Sidu...

Okke flustre tradukis al la subadmiralo, pri kio estis parolantaj Rjabov kun Demĉjo, grafo Gyllenstierna kapmontris al Demĉjo, demandis:

— Ĉu li dezirus, ke oni lin pendumu? Ĉe ni tio estas farata rapide... Kaj se via prezo estos tro alta, mi vokos la ekzekutiston, kiu scipovas marĉandi...

La rudristo ruze mallarĝigis la okulon:

— Scipovas? Ĉu vere, sinjoro? Se li scipovus, tiam ne starus ĉi tie via eskadro...

Li leviĝis, dankis pro gastamo, diris firme:

— Do, ni ne interkonsentis. Kia povas esti marĉando, se oni minacas per ekzekutisto...

Rapide aliris ŝipestro Urquhart, maltrankvile demandis, kio okazis; Rjabov respondis, ke li ne ŝatas, kiam oni al li minacas per ekzekutisto.

— Unue ĝentile, kiel necesas, sed nun tuj pendumi? Ne tro multe da utilo estas de via pendumilo... La velboaton vi dronigis, la ŝnuraro estas sur la fundo, kaj nun — ekzekutiston... Ne, amikoj, ne tia homo estas Ivano Sabateiĉ Rjabov, kiun trompi kaj prifriponi eblas, kiam li sian profiton vidas...

— Kiom do, diablo prenu?! — kriis Gyllenstierna.

Rjabov flustris, kvazaŭ kalkulis mense, movis la fingrojn, diris firme:

— Da taleroj oraj kvin centojn. Tricent hodiaŭ — kaj sur la tablon meti, ducent — kiam la afero estos farita. Atendu, tio estas ne ĉio. Nutrado en la maro ne de la matrosa tablo iru, sed de ĉi tie, kaj kiam mi diros — tiam alportu...

Okke estis tradukanta, en la admirala kajuto ĉiuj eksilentis, aŭskultis mirege. Ŝipestro Urquhart ridetis, kolonelo James rigardis tra la malfermita pordo de la galerio al kurantaj post la pobo ondoj...

— Kaj ne tenu min en la ĉenkesto! — estis diranta Rjabov. — Kajuton por mi, kiel por ĉiuj ceteraj maristoj, kaj oni kun tuta respekto al mi parolu. Kaj per pendumilo min ne timigu — mi spertis timojn!..

Li pensis iom kaj aldonis en silento:

— Kiam mi ion ankoraŭ rememoros — mi diros...

Okke finis traduki, la subadmiralo Gyllenstierna kunpremis la pugnojn, kiel li faradis tion antaŭ ol bati kulpan matroson al la dentoj, rigardis al siaj fingroringoj, respondis:

— Arogantulo!

— Kio? Kio? — kun scivolemo demandis Rjabov.

Okke ne respondis — rigardis al la subadmiralo. Sinjorino Gyllenstierna diris edife:

— Mia amiko, ne hastu kun rifuzo. Pripensu.

— Ĉesu iradi antaŭ la okuloj! — kun incitiĝo kriis Gyllenstierna al Jakobo. — Kiu bezonas nun tiun stultan bieron?

Kaj, vokinte per sonorileto la adjutanton, ordonis tuj sendi la trezoriston de la eskadro kun mono. Okke riverencis al Rjabov, rakontis, ke liaj kondiĉoj estas akceptitaj.

— Jen, akceptis! — morne respondis la rudristo. — Kial necesis brui al mi, per pugno minaci...

La monon li kalkulis longe, poste postulis al si monujon, streĉis sur ĝi rimenetojn, sed maldecidis, kaj ankoraŭ foje komencis kalkuli la orajn monerojn. Stupora Demĉjo el sia angulo rigardis al li per larĝe malfermitaj timigitaj okuloj: antaŭ li estis alia homo — terura, avida, tute ne simila al tiu Rjabov, kiun li konis kaj amis tutkore...

Ferminte la monujon, la rudristo diris al ŝipestro Urquhart:

— Ankoraŭ nemulte mi prenis de vi. Kalkulu mem — por velboaton aĉeti kiom necesos? Retojn bonajn, ŝnuraron ian. Al la monaĥejo ŝuldon redoni. Al la edzino regalon, al mi mem por festeno... Kaj vestiĝi necesas, ja ne indas tiel: ĉapo el haroj, gantoj el haŭto, bastoŝuoj anstataŭ botoj. Kaj ankoraŭ vivi necesas — do jen rezultos ĝuste!

Li frapis Urquhart-on al la grasa dorso, ekridis kaj diris:

— Kial do vi kantojn kanti ĉesis? Vi festenu, festeni estas bona afero, nun mi vivas, kaj kio morgaŭ estos — kiu scias? Rabisto estas viva mortinto...

Urquhart ne komprenis, miris:

— Sed ĉu povas esti viva mortinto?

— Tio estas proverbo! — respondis la rudristo. — Kaj en proverbo multo povas esti...

Demĉjo plu rigardis al la rudristo, — ne, tio estis li, Ivano Sabateiĉ, kaj la okuloj estis antaŭaj, tiaj, kiaj fariĝadis al li en la maro, en kolera malbonvetero, kiam aliaj fiŝistoj jam kantis al si mortopreĝon, sed li rigardis malproksimen, serĉis la horizonton, mallarĝiginte la okulojn, kaj koleraj fajretoj brulis en la verdaj pupiloj...