Ĉapitro kvara
1. Knabo iĝas viro...
La adjutanto kaj la kajuta vaĉanto kun olea lanterno en la mano kondukis ilin tra la koridoro en la kajuton, kiun destinis por la rudristo la ŝipestro de «Krono». Malforta fajro prilumis ŝipatakajn hokojn, pendantajn sur la muroj, sitelojn por okazo de incendio, mallongajn lancojn, oportunajn por batalo en mallarĝaj ŝipaj pasejoj, volvitajn feltajn tapiŝojn, duonbarelojn kun sablo.
— Ĉi tie! — diris la adjutanto.
Rjabov la unua eniris en la malaltan sufokan kajuton. La kajuta vaĉanto mallevis la lanternon en la neston. La adjutanto ĝentile demandis, ĉu sinjoro piloto havos iajn dezirojn. La rudristo oscedis, ĉirkaŭrigardis, diris pigre:
— Vi almenaŭ felton sternu sur kofrojn, por kio do tiel sur nudaj tabuloj dormi? Kaj vinon al li ordonu, Metrio, ke li alportu, aŭ bieron, kaj ion por ronĝi pro enuo...
La adjutanto riverencis, lia vizaĝo estis esprimanta malestimon. La kajuta vaĉanto staris senmove.
— Pli rapide moviĝu! — ordonis la rudristo. — Per gajaj piedoj, vigle...
La svedoj foriris, la rudristo subridis. Demĉjo estis rigardanta al li per rigidiĝinta rigardo.
— Kial vi rigardas? — demandis Rjabov. — Ĉu ne rekonis?
Demĉjo mallevis la okulojn, suspiris, liaj lipoj tremeris — li deziris ion diri, sed ne diris. La servisto en ruĝa kaftano alportis sur kupra pleto flavan bieron, maltajn flanojn kun salo kaj kumino, brunan vodkon kun maceritaj galangaj radikoj.
— Mi ne plu deziras drinki! — diris Rjabov al Demĉjo. — Li forportu...
La servisto elaŭskultis Demĉjon, foriris kun sia pleto. Demĉjo forturniĝis de la rudristo, kunpremis la vangojn per la polmoj, tuta ŝrumpis, kvazaŭ pro malvarmo.
— Metrio! — vokis Rjabov.
Demĉjo ne moviĝis.
— Vane vi kondutas stulte, knabo! — diris la rudristo. — Tio ne estas via zorgo...
Demĉjo silentis, ŝrumpis ankoraŭ pli forte, maldika, mizeraspekta, en malvasta sveda kaftaneto. La rudristo kuŝiĝis sur kofron, metinte la manojn sub la kapon. Ili silentis longe...
— Jen kio, Metrio! — ekparolis finfine Rjabov. — Vi al mi de la infaneco jen kiel kredis! Vi ankaŭ nun min kredu. Vi ne povu ne kredi min...
Demĉjo ekstaris, batiĝis per la maldika ŝultro je la pordofosto, lame ekkuris tra la koridoro. Rjabov eksentis malbonon; bruante per la botoj, li ekkuris post li, kriis:
— Metrio? Kion vi faras? Metrio...
La mallonga kaftaneto de Metrio glitis apud la lanterno, pendinta ĉe la ŝtuparo, Rjabov ekkuris pli rapide, elsaltis post li al masto, kriis al sveda vaĉanta matroso:
— Tenu lin! Tenu!
La matroso komprenis — submetis la piedon, Demĉjo stumblis, falis sur peĉitajn tabulojn de la ferdeko. Rjabov levis lin, li komencis ŝiriĝi el la manoj, per malamanta voĉo diris:
— Tutegale mi dronos min, ne vivos tiel...
— Sed vi aŭskultu! — ordonis Rjabov. — Vi min aŭskultu, stultulo...
La lipoj de Demĉjo tremis; senfortiĝinte, li malrapide ekiris laŭ la pobkastelo. Svedoj interparoladis, rigardante al li; unu vekis Urquhart-on, raportis, ke la rusoj, ŝajne, deziris fuĝi. La ŝipestro, surmetinte ĥalaton, eliris el la kajuto, severe demandis Rjabov-on, por kio li diboĉas. Rjabov sidis sur kabla volvaĵo, rigardis al la maro. Urquhart ripetis sian demandon.
— Iru vi, sinjoro kara, for de mi! — respondis Rjabov.
— Sed via interpretisto deziris fuĝi? Eble, necesas surmeti ĉenojn sur lin?
— Iru for, sinjoro! — kun angoro reagis Rjabov. — Iru, ni ne havas pri kio paroli...
Urquhart ŝultrolevis, ordonis al la vaĉantoj senĉese observi la rusojn. La svedoj, interflustrinte, trenis Demĉjon en la kajuton, poste aliris al Rjabov...
— Bone, — diris li, — mi iros. Kaj vere — dormi tempas.
Demĉjo plu sidis sur la kofro, tute kunpremiĝinte kiel bulo. Rjabov kuŝiĝis sur la felton, senvorte turniĝis al la septo, sed ekdormi li ne sukcesis. Sur la pobkastelo kaj la pobferdeko ekalarmis tamburoj, supre tondris muskedaj pafoj, knaris pulioj — matrosoj estis mallevantaj savboaton de la rostroj. Dufoje bojis kanono.
La rudristo levetiĝis:
— Kio estas tie?
— Ruso, probable, fuĝis! — fiksaŭskultante, mallaŭte respondis Demĉjo.
Rjabov silentis.
— Tiu, kiu apud ni en mallibero sidis, — diris Metrio. — Foriris li nun. Kaj ni...
— Ĉu vi eksilentos? — kriis Rjabov. — Sufiĉas boji!