2. Sankta Brigita estas malkontenta

Nokte sur Sosnovco kaj en la malproksima setlejo trans la markolo pafadis per muskedoj soldatoj de Golgolsen, sed tute vane — la fiŝistoj kvazaŭ malaperis senspure. Matene Golgolsen mem, elspirante vodkan odoron, leviĝis laŭ la ŝtuparo de «Krono»; frapante per la ŝuoj, li ekiris en la admiralan kajuton — raporti al la subadmiralo. Grafo Gyllenstierna, sen peruko, kun elstarantaj kartilagaj oreloj, kun pendantaj brovoj, estis trinkanta en sia kajuto dekoktaĵon kontraŭ incitiĝo de galo. Liaj okulblankoj dum la nokto ricevis koloron de okro, la vizaĝo iĝis tute flava...

— Nu? — demandis la subadmiralo.

— Sankta Brigita estas malkontenta pri ni! — respondis la maljuna eskortulo. — Ni ne sukcesis kapti eĉ unu homon... Kaj tiu fuĝinto... Estas neniaj spuroj...

La grafo altrinkis la dekoktaĵon per vino, ordonis al la kajuta ŝipknabo doni la perukon.

— Estas malrekte, herre subadmiralo! — diris Golgolsen. — Tro klinita al la maldekstra orelo...

Ili ekfumis pipojn. Golgolsen movadis la lipharojn, pensadis, poste diris singarde:

— La matrosoj estas ne tro kontentaj, herre subadmiralo. Ili plendas pri tio, oni ilin multe punas en tia malfacila ekspedicio...

Golgolsen ne findiris. Bruego de terura forto skuis la ŝipon, trans la septo kriis sinjorino Gyllenstierna, matrosoj, soldatoj, oficiroj — en tiuj vestoj, kiujn ili surhavis ĉi-momente — ekkuris al la pobo de «Krono». La subadmiralo kaj Golgolsen elkuris sur la galerion de la admirala kajuto, la subadmiralo kaptis sian kapon: «Kolera urso» — la ŝipo, kiun komandis Golgolsen, — levinte la skulptitan pobon, estis rapide mergiĝanta en akvon.

Sur «Krono» jam estis batantaj alarmon kupraj sonoriloj, de la rostroj oni estis mallevantaj savboatojn. Urquhart estis krianta en paroltubon komandajn vortojn, kiujn neniu aŭdis. De la aliaj ŝipoj estis irantaj savboatoj por helpo de la pereantoj. Golgolsen, griza, kun pendiĝinta makzelo, estis balbutanta:

— La pulvokamero! Eksplodo en la pulvokamero! Dio indulgu min! Sur la insulo ili trovis vodkon kaj ebriiĝis. Mi ordonis al ili ne preni tiun vodkon, sed ili tamen ĝin prenis...

El la ŝipanaro de «Kolera urso» saviĝis nur sepdek tri homoj. Frostiĝintaj, timigitaj, malsekaj, ili vagadis en la ŝipoj, donintaj al ili azilon, diradis, ke nun de la ekspedicio ne indas atendi bonon, ke la pereo de «Kolera urso» estas malbona antaŭsigno, ke la maran demonon per io kolerigis la maristoj de la floto de lia moŝto reĝo de Svedio. Tra la eskadro flugis onidiro, ke Birge Kornusa kruro en la pasinta nokto mem vidis la demonon, kiu al li rememorigis, ke dum ŝarĝado en Stokholmo «Kolera urso» kliniĝis al la dekstra flanko, kaj tio, kiel scias maristoj, aŭguras nenion bonan. Alia matroso — portugala dungito — la demonon ne vidis, sed konversaciis en sonĝo kun sankta Antonio, kiu esprimis malbone pri grafo Gyllenstierna kaj konsilis ne iri al Arĥangelsko. Tria — liphara dikulo el ŝipataka taĉmento — deklaris en la pruferdeko, ke la tuta afero estas en la ruso, kiu sukcesis fuĝi de la flagŝipo. La fuĝinto ja estas sorĉisto!

Kiel okazis la eksplodo — neniu sciis, kaj tial ĉiuj ŝultrolevadis kaj diradis, ke ĉi tie estis ne sen la rusaj fiŝistoj. Kvankam en la eskadro oni sciis, ke la rusoj neniel povis penetri en la pulvokameron, tamen onidiron pri tio, ke la ŝipo eksplodis kulpe de ebria kanonestro, multaj neadis, ĉar timo jam penetris la eskadron kaj glaciigadis la korojn de la maristoj de la floto de lia moŝto reĝo.

Je la dua horo posttagmeze grafo Gyllenstierna leviĝis sur la pobferdekon kaj ordonis al la tamburistoj bati ekiron. Super la maro sterniĝis malalta nebulo, sur la ĉielo estis grimpantaj ŝiritaj nuboj, estis tre sufoke.

— La vetero, herre subadmiralo, malboniĝas! — diris ŝipestro Urquhart. — Necesas atendi ŝtormon.

— Ĉu vi supozas, ke mi tion ne vidas? — demandis Gyllenstierna.

Sur la pobferdekon leviĝis ekzekutisto Svante Bagge, demandis, kion li faru kun la pendumita maljunulo.

— En la akvon! — abrupte diris Gyllenstierna.

— Sed pendumito sur ŝipo alportas sukceson! — kontraŭdiris Bagge. — La malnovaj reguloj de mara irado instruas nin pri tio, ke virino sur ŝipo antaŭsignas danĝeron en navigado kaj nur korpo de pendumito povas favorigi la sorton...

Gyllenstierna turniĝis al la ekzekutisto per la flava vizaĝo; svinginte la manon, li batis lin per la pugno al la dentoj, poste diris dise:

— Kiam mi bezonos korpon de pendumito, mi ordonos pendumi vin! Vi mem bone scias, ke pendumi ekzekutiston signifas vere favorigi la sorton...

La ekzekutisto riverencis kun tordita vizaĝo, foriris ĵeti la korpon de la ekzekutita maljuna fiŝisto en akvojn de la Blanka maro.

Dum li estis trapuŝiĝanta al la masto, oni mokis lin:

— Jen iras prikraĉita ekzekutisto!

— Nu, eble, nun Bagge iĝos iom pli bonkora...

— Li ne iĝos pli bonkora eĉ en tombo...

— Mi aŭdis, knaboj, ke punita ekzekutisto ricevas duonan monon...

— Lasu trairi malfeliĉan Svante-n Bagge-n...

La korpo de la ekzekutito mergiĝis en ondojn.

La ŝipoj unu post alia eliradis sur grandan akvon. Gyllenstierna morne rigardis, kiel oni hisas velojn, kiel la grandegajn tukojn plenigas vento, aŭskultis signalajn tamburojn, kantadon de klarionoj. La kuracisto de la eskadro diris al la subadmiralo, ke pro troa galo dolĉa ŝajnos al li amara, bona — malbona. Ĉu pro la malsano aŭ pro io alia, sed grafo Gyllenstierna en tiu tago estis multe pli morna, ol kutime, kaj senĉese sendadis al la ŝipoj signalojn pri kruelaj punoj. Matrosoj, insultante kaj blasfemante, kuŝiĝadis sub knutojn de ekzekutistoj; sur jaĥtoj, fregatoj, batalŝipoj fajfadis lineoj kaj vergoj. Sur ŝipoj rampis onidiroj:

— En la eskadro estas rusoj: neniu alia povis helpi tiun fuĝinton. Li mem segis siajn ĉenojn...

— La virino en la eskadro alportas malfeliĉon...

— Kaj ŝi krome estas rufa.

— Ŝi ne estas sola: kun ŝi estas ŝia ĉambristino — nigra, kiel edzino de Satano.

— La rusa fuĝinto trasegis septon en la kesto.

— Por tio necesas segilo...

— Kaj la ĉielo? Kion eblas atendi de tia ĉielo?

Kaj la ĉielo kaj la maro estis antaŭdirantaj ŝtormon. Ial ŝtormo ĉi tie ŝajnis pli terura, ol tie, en propraj maroj. Tio estis fremda maro, kun fremdaj, malamikaj, streĉiĝintaj bordoj.

Kaj matrosoj en la eskadro interflustradis:

— Ĉu ne estus pli bone turni malantaŭen?

— Se la demono kaj sankta Brigita ne interkonsentus inter si...

— Ni jam perdis unu ŝipon...

Sed timigitoj estis ne tiom multaj. Ilia flustro, onidiroj, kiuj de ili venadis, valoris nenion: Arĥangelsko estis jam nemalproksima, ĉiuj sciis, ke Gyllenstierna por tri tagoj donos la urbon al la dungitoj. Soldatoj kaj matrosoj revis pri amasoj da oro, karaj peltoj, brokaĵoj, preĝeja ilaro — ĉio, kion ili ricevos pro fidela servo al la krono. Kaj ju pli proksima estis la urbo, des pli laŭte, des pli furioze revadis la dungitoj.

— Post la ekspedicio mi revenos en Svedion kaj malfermos butikon. Por mi sufiĉas maro! — diradis unu.

— Mi havos bakejon! — asertadis alia. — Bakejon kun du bakistoj! Kaj mi mem sidos kaj nur krios instige!

— Mi malfermos tavernon! — rakontadis tria. — Mi nomos ĝin «Gemuta bordo» — jen kiel! Kaj mi mem drinkos kiom deziros. Kio koncernas la demonon kaj sanktan Brigita-n, do mi fajfas pri ili! Nur estu mono, jen kion mi diros al vi, knaboj...

Iuj revis iĝi monŝanĝistoj; kelkaj fanfaronis, ke entute nenion faros; estis ankaŭ tiaj, kiuj silentis: tiuj jam akumulis iom kaj post la ekspedicio intencis uzuri...

Malgraŭ tio, ke la ŝtormon oni atendis, ĝi tamen aperis neatendite, faligis «Kronon» flanken kaj momente disĵetis la ŝipojn de la eskadro. Sur la flagŝipo oni apenaŭ sukcesis malhisi la suprajn velojn, kaj eĉ perdis matroson dum tio; sur «Justa kolero» la vento disŝiris al pecoj la antaŭtopvelon; sur «Aroma floro» falis la ĉefmasto, la ŝipo kuŝiĝis sur la flankon. La matrosoj per hakiloj hakis la vantojn, kaj la jaĥto rektiĝis. La vento, deŝirante de grandegaj ondoj ŝaŭmajn pintojn, fajfis kaj hurlis en ŝnuroj, la ŝipoj enakvigadis la buspritojn. Kun ĉiu minuto la ŝtormo iĝadis pli feroca.

Vespere, en duonmallumo, sub malaltaj nigraj nuboj, neatendite proksime malkovriĝis la Vintra bordo. Subadmiralo Gyllenstierna ekstamfis al la navigisto; tiu respondis, retenante koleron:

— Mi havas nek sunon, nek stelojn por fari astronomiajn kalkulojn kaj determini ekzaktan lokon...

Gyllenstierna vokis la vaĉantan oficiron, ordonis pafi per signala kanono, por ke la ŝipoj sciu, kie estas la flagŝipo, sed respondajn pafojn neniu aŭdis.

Urquhart sendis por la rusa piloto, tiu pigre leviĝis laŭ la ŝtuparo, indiferente pririgardis kurantajn ŝaŭmajn ondegojn, diris al la ŝipestro:

— He, kien vi iras. Vi eĉ krucosigni vin ne sukcesos — sur rokojn sidiĝos, saĝuloj. Jen ili — la Kedaj, mi ilin konas, — vidu, la akvo tie bolas...

Urquhart, paliĝinte, kriis: «Stiru dekstren!» Fortegaj rudristoj duope ekpremis la grandegan stirradon, «Krono» ruliĝis dekstren. Rjabov diris:

— Tre forte hodiaŭ ludas la vetero. Rigardu atente, ĉi tie droni estas simplege...

Sur la ŝtuparo la rudristo kunpuŝiĝis kun la servisto en ruĝa kaftano, tiu estis portanta sur la ŝipestran ponton al la subadmiralo varmegan flinon en kruĉo, ĉirkaŭvolvita per viŝtuko. La ŝipo kliniĝis, Jakobo surfalis sur Rjabov-on. Atenta rigardo de la servisto kruciĝis kun moka rigardo de la rudristo, li forpuŝis la serviston, konsilis trankvile:

— Iru sur viaj piedoj, kial vi falas...

Kaj ekiris en sian kajuton.

Jakobo ĵetis rigardon post la rudriston, surkuris laŭ balanciĝanta ŝtuparo en la pobferdekon, kie en leda mantelo kun kapuĉo estis senmove staranta Gyllenstierna kaj aŭskultanta, ĉu respondos al la pafado de la flagŝipo iu ŝipo de la eskadro.

— Kiel fartas la sinjorino? — demandis Gyllenstierna.

— La sinjorino tagmanĝis kun bona apetito.

— Kiu kunmanĝas kun ŝi?

— Kolonelo James kaj ŝipestro Golgolsen, herre subadmiralo.

— Kion ili faras nun?

— Mi portis al ili kafon kaj benediktanan likvoron, herre subadmiralo.

— Ĉu ŝipestro Golgolsen estas sobra?

— Ne tro, herre subadmiralo.

Grafo Gyllenstierna rimarkis rideton, glitintan sur la vizaĝo de la servisto. Ne prokrastante eĉ por sekundo, li batis lin per la pugno al la buŝo — demalsupre supren, tiel, ke krevis la delikatleda ganto.

— Nun vi ne plu ridetos ĉe mi! — diris li.

Jakobo viŝis la sangon de la vizaĝo, rigardante al la okuloj de la subadmiralo. Tiu per malrapidaj glutoj estis trinkanta la flinon. Vento fajfis ankoraŭ pli stride, la korpo de «Krono» knaradis, tremadis, ĝemadis...

Kiam Jakobo malleviĝis laŭ la ŝtuparo, iĝis tute malhele pro nigra grandega nubo, kovrinta la tutan ĉielon. En la bufedo tondradis vazaro, kupraj kaseroloj balanciĝadis kaj sonoradis, kvazaŭ sepultaj sonoriloj, stanaj kaj arĝentaj teleroj saltadis en siaj nestoj. La admirala bufedisto, elturmentita de marmalsano, estis dormanta sur kofro.

Jakobo eksidis sur malaltan benketon, malfermis keston kun bulboj, disfosis ilin, prenis de sur la fundo elastan, tre longan kaj akran hispanan faldeblan tranĉilon de toleda ŝtalo kun klingo, foriranta en la tenilon. Kaŝinte la tranĉilon ĉe la brusto, li fiksaŭskultis: sur la pobferdeko estis melankolie sonoranta sonorilo — signalo, ke oni ĉie estingu fajrojn, en tia ŝtormo eĉ unu fajrero povus fari nekorekteblan malfeliĉon.

— Ho, ankaŭ vi estas ĉi tie! — diris la bufedisto, dolore oscedante. — Ĉu vi senŝeligos cepon?

— Jes, por la vespermanĝo! — respondis Jakobo.

— Ni donos bovaĵon en cepa saŭco, — ree oscedante, diris la bufedisto. — Kio estas tie supre?

— Ŝtormo...

— Sankta Brigita koleras al ni...

Ili silentis iom. La bufedisto tute vekiĝis kaj, kliniĝinte al Jakobo, ekparolis flustre:

— Aŭskultu, Jakobo, ĉu vi ne vidis nian segilon? Malaperis la segilo, — vidu, kia malagrabla historio. Mi traserĉis ĉie — ĝi mankas. Se la ekonomo ekscios, ni ne eliros el la manoj de la ekzekutisto, — ĉu vi divenas, kial? Tiu fuĝinto trasegis truon en la septo per ĝuste tia segilo, kia estis ĉe ni...

— Ĝi troviĝos! — diris Jakobo. — Ĝi simple enfalis ien dum tia balanciĝado.

— Ĉu vi tiel pensas?

— Mi estas certa pri tio!

— Sed mi ne estas certa, — kun suspiro diris la bufedisto. — Mi pri nenio estas certa... Nekompreneblaj historioj okazas en la eskadro...

La bufedisto ŝatis paroli. Dum li estis rakontanta, Jakobo senŝeligadis kaj tranĉadis cepon por rostaĵo, poste, kiam la bufedisto ree ekfartis malbone, Jakobo eliris el la kuirejo. Laŭ malhela ŝtuparo palpe li trairis en tute malhelan koridoron kaj ekiris al tiu kajuto, kie loĝis la rusa perfidulo-piloto. Ĉe la leda, forte streĉita septo li fiksaŭskultis: egalmezura ronkado de trankvile dormanta homo estis aŭdiĝanta el la kajuto.

Nun necesis ekscii, kie estas la tradukisto de la rusa perfidulo, tiu, pri kiu oni diris, ke li volis ĉu dronigi sin, ĉu fuĝi de la sveda ŝipo. Demĉjon Jakobo ekvidis sur la orlopa ferdeko: la junulo sidis ĝibetiĝinte, ĉirkaŭpreninte la genuojn, liaj okuloj estis fermitaj.

En la koridoro Jakobo ree haltis, — lia koro batis malglate, la polmoj iĝis humidaj. Li ankoraŭ neniam mortigis homojn, kaj nun li subite pensis, ke, eble, li ne trovos en si fortojn per tranĉilo bati dormantan homon al la brusto. Sed li tuj imagis al si, kiel tiu homo, kiun li ne mortigos, ekstaros al la stirrado de la malamika ŝipo kaj kondukos la eskadron al Arĥangelsko, imagis al si, kiel ekbrulos poste la urbo, kiel ebriaj teruraj dungitoj iros tranĉi kaj bruligi, kia malfeliĉo trafos al centoj, miloj da homoj nur pro tio, ke li, Jakobo, homo, en kies vejnoj fluas rusa sango, ne kuraĝis mortigi la perfidulon, judason.

Li lekis la sekiĝintajn lipojn, viŝis la polmojn je la pantalono, premis risorton en la tenilo de la tranĉilo — la klingo kun obtuza susuro elsaltis eksteren, — provis per la fingro la pinton. Poste li ĉirkaŭrigardis kaj nehaste ree ekiris laŭ la longa malhela blinda koridoro preter la oficiraj kajutoj.

Ĉe la kajuto de la piloto li haltis. Tio estis ĉambreto — la naŭa de la ŝtuparo, en la maldekstra flanko. La piloto plu estis egalmezure ronketanta, kaj Jakobo pensis, ke estas mirinde, kiel homo kun konscienco de maliculo povas dormi tiel trankvile. Sed li pelis de si tiun penson kaj per mallaŭtaj paŝoj eniris en la kajuton, kie staris forta odoro de tanita ledo kaj tabako.

Ĉi tie estis tiel malhele, ke Jakobo nenion vidis kaj nur aŭdis ronketadon — glatan kaj monotonan. Atendinte, li faris moviĝon en la direkto de la dormanto, levis la tranĉilon kaj jam intencis bati, kiam subite la piloto vekiĝis kaj rapide demandis:

— Metrio?

Jakobo batis.

Tuj li aŭdis insultadon kaj eksentis, ke li falas. Neniam en sia vivo li konis homon de tiom frakasa forto, kia estis tiu rusa rudristo. La piloto ne batis Jakobon kaj ne sufokis lin je la gorĝo, li nur ĉifis lin, surfalis lin per la flanko kaj, snufante kaj grumblante kvazaŭ urso, insultante kaj ĝemetante, serĉis liajn manojn, por depreni la tranĉilon. Sed la tranĉilo jam antaŭ longe falis, ĝi kuŝis sub la skapolo de Jakobo. Finfine la piloto trovis ĝin, deĵetis flanken kaj tiam levis Jakobon sur la piedojn. Pensante, ke la piloto tuj mortigos lin, Jakobo, streĉinte ĉiujn fortojn, ŝiriĝis malantaŭen, kliniĝis, batis la rudriston per la kapo al la ventro kaj mem tuj senkonsciiĝis, ree faligita sur la ferdekon per fortega movo de la mano de Rjabov.