3. Ni estas triope!

Eble, pasis nemalmulte da tempo, antaŭ Jakobo rekonsciiĝis. Malferminte la okulojn, li ekvidis, ke li kuŝas ne sur la ferdeko, sed sur la kofro, ke la kajuto estas hela — rozkolora flamo de lampo, metita en gliman kloŝon, prilumis la koncentritan vizaĝon de la rudristo, kiu kun scivolemo estis turnanta en la manoj la faldeblan tranĉilon, jen kaŝante ties klingon, jen premante la butonon...

«Tuj li eldonos min al la subadmiralo! — kun trankvila angoro pensis Jakobo. — Eldonos, kaj oni min pendumos. Pendumito alportas feliĉon al ŝipo, kial do ne pendumi tuj».

Li suspiris kaj ekĝemis pro doloro en la artikoj; la piloto ĵetis al li atentan rigardon kaj subridis. La subrido estis tia senkolera kaj malfermita, ke Jakobo ne kredis al siaj okuloj. La piloto subite diris mallaŭte kaj malgaje:

— Vi pensis, pensis — kaj elpensis. Ho, kapo! Per ruza tranĉilo, kiel kokidon... Ne, amiko, tiel oni ne faras...

Kaj li severe aldonis:

— Ankaŭ ni ne estas stultaj! Ja mi de la infaneco estis instruita dormi atente...

Malbutoninte sur la brusto la ĉifitan kaj trivitaj kaftanon de James, li malligis rubandojn de la ĉemizo kaj montris malhele brilintan, tre maldikan kaj elastan kirason, ĝuste sur kiu glitis la pinto de la tranĉilo.

— Ĉu vi vidas?

— Vidas! — per solaj lipoj prononcis Jakobo.

— Jene. Ĉu Longinov-on vi liberigis?

— Mi...

— Por kio?

— Por tio, ke li estas bona ruso! — per sia karaktera voĉo prononcis Jakobo. — Por tio, ke li ne faru perfidon, sed faru nur bone, — jen por kio...

La rudristo ekrigardis al li per bonaj malgajaj okuloj.

— Iru for el ĉi tie, stultuleto! — diris li karese. — Iru! Ne indas al vi ĉi tie resti, oni atentos. Kaj por ni ne konvenas, ke oni nin ambaŭ kune vidu. Iru, kaj mi la lampon estingos, aŭdu, oni sonoras — fajrojn ne bruligi...

Jakobo eksidis sur la kofro, lia kapo turniĝis, en la oreloj estis senĉese batantaj sonoraj marteloj.

— Ĉifis mi vin iomete! — diris la piloto. — Nenion, frato, eblas fari. Se oni demandos, diru — mispaŝis, de la ŝtuparo falis, batiĝis. Tranĉilon vian prenu, forĵetu ĝin, — ĝi estas ruza, sed nefidinda. Kaj al mi, amiko, se vi povas, alportu hakilon, ĉu?

— Hakilon? — redemandis Jakobon.

— Jes je, per kio oni brulŝtipojn hakas. Pli malgrandan, kaj la tenilo estu pli oportuna por mano. Ĉio povas okazi...

Dum kelkaj momentoj ili silente rigardis unu al la alia, poste Jakobo respondis:

— Jes, mi alportos hakilon.

— Alportu, amiko, alportu, hodiaŭ ankoraŭ ne necesas, kaj kiam al la buŝo ni estos alirantaj, tiam mi ĝin bezonos. Ne trompu nur...

— Mi alportos hakilon, — ripetis Jakobo.

Li ekstaris, ŝanceliĝis, kaptis la pordofoston kaj ankoraŭ iom staris tiel, fiksrigardante la rusan piloton.

— Do, mi esperu, ke vi alportos hakilon? — ankoraŭ foje diris Rjabov. — Mi ĝin povas treege bezoni.

— Mi alportos! — diris Jakobo, sed nun ili ambaŭ estis parolantaj ne pri la hakilo. Ili sen vorton estis parolantaj pri tio, ke ili kredas unu la alian kaj komprenas unu la alian, ke ili helpos unu la alian kaj kune faros tiun aferon, kiu estas destinita al ili fari.

— Nu, iru!

— Mi iras...

Ŝanceliĝante, Jakobo eliris. Plu estis ululanta kaj ĝemanta la maro, plu pro batoj de ondoj skuiĝadis la korpo de la ŝipo. Rjabov estingis la lampon, kuŝiĝis sur la humidan felton, en mallumo silente ridetis al siaj pensoj: «Jen, vivo! Tiel vivi ankoraŭ unu semajnon, kaj vere la kapo povas ekdolori».

Poste venis Metrio, frostiĝinta en la ŝtorma vento, komencis en mallumo instaliĝi sur sia kofro. Estis aŭdeble, kiel li preĝas, flustras kaj tremas pro malvarma humideco.

— Metrio, he, Metrio! — mallaŭte voki Rjabov.

Demĉjo ĉesis preĝi, respondis per fremda voĉo:

— Ĉi tie mi estas.

— Hodiaŭ min preskaŭ tranĉmurdis unu Dia sklavo...

Li atendis, ekparolis ree:

— Ĉu vi silentas? Ĉu vi pensas — prave, laŭmerite? Stultuloj vi ambaŭ estas, kiel mi vin vidas. Bone, tiu ja min ne konas, sed vi?

Metrio flustris ion neaŭdeblan, kliniĝis pli proksime.

— Pensu per la kapo! Pensu! Ne stulta ja vi al la mondo naskiĝis, pensu do!

— Oĉjo... — kun ĝemo diris Demĉjo.

— Oĉjo mi estas kiom da jaroj! Intence mi al vi nenion diris tuj, malsaĝa vi estas, arda, juna, ne eltenos malhonoron aŭ konversacion iaj, kiel hieraŭ kun la admiralo ĉe la tablo estis. Sed tiel ĉio bone pasis, kaj laŭ vi videblis, ke ne estas inter ni interkonsento, unu monon avidas, kaj alia — alie. Kaj marĉandis mi ne por mono, sed por ke pli da kredo al ni estu. Ili per mono ĉion mezuras, laŭ mono juĝas, eble al mono preĝas. Vi mem vidis — ili kredis, ke troviĝis perfidulo, kredis, hundaj idoj, ĝojas, ke ili veturigas kun si rudriston, kaj ne havas penson, kiom kostos al li tiu rudristo...

Li ekridis karese, eksentis, ke Demĉjo estas apud li, firme premis lian manon, ekparolis denove:

— Ĉu vi kredas nun? Ĉu vi komprenis, kial mi vin eĉ preni ne deziris? Ĉu vi komprenis, al kio ni iras? Ke tiuj ĉi ŝipoj...

— Mi komprenis! — kun admiro respondis Demĉjo. Kaj rapide, pasie ekparolis mem:

— Sed ĉu mi, oĉjo, ĉu mi... Kiel mi vivis — en mizero, ĉu en la monaĥejo, ĉu ĉe homoj... Oĉjo, mi ne timos! Ĉu mi iam timis? Kion ajn estis, kiajn teruraĵojn ni travivis, sed ĉu mi timis? Mi, oĉjo, Ivano Sabateiĉ, se oni vin antaŭ la tempo mortigos, mi mem ĉi ŝipon sur sablaĵon sidigos, mi ja scias, kie, — plurfoje ni iradis. Mi sidigos!

— Parolu malpli laŭte, — ridetante en mallumo, diris Rjabov.

— Mi — mallaŭte, oĉjo. Vi estu certa, oĉjo. Mi ne ektimos! Kial do tiele vivi, sub la svedo kia povas esti vivo! Ni lin venkos, en Moskvon mi veturos, en la navigistan lernejon. Tiam oni provu ne preni min pro mia lameco, provu! Tiam mi al la caro mem, al Petro Aleksejeviĉ. Diros ĉion, kiel estas...

— Kaj vi diros! — infektiĝante per la emocio de Demĉjo, konsentis Rjabov. — Kaj li, frato, juste juĝos. Li tiajn aferojn komprenas — kiu estas maristo, kaj kiu ne tre. Vi al li diru senkaŝe, ja vi maron vidis...

— Vidis! — ekkriis Demĉjo. — Vidis kaj ne tro ĝin timis. Kaj ke ni vivaj el ĉi afero eliros, pri tio, oĉjo, mi ne havas dubojn. Ni rebatos!

— Rebatos, — konfirmis la rudristo. — Se agi kun saĝo, tiam rebatos!

— Se ne flamiĝi. Ĉi tie necesas havi komprenon.

— Jen, kia saĝa...

— Ankoraŭ ne tiel al ni, oĉjo, okazadis. Nur la solan Grumanton rememori, do ĉio cetera estas ridinda...

Tiel ili interflustradis longe, konsolante unu la alian per promesoj, ke ili nepre venkos en la estonta terura batalo kaj ne nur venkos, sed eĉ restos vivaj kaj sanaj. Demĉjo, pro juneco kaj pro ardeco de la imago, vere estis certa pri tio, sed Rjabov pensis alie, nun firme sciis nur tion, ke li plenumos la aferon, kiun li estis plenumonta. La cetero estis malklara kaj maltrankviliga.

Tamen al Demĉjo li pri tio ne diris eĉ vorton.