2. Sur la fortresa turo
— Pafu! — ordonis Ievlev.
— Pafu! — kriis Semisadov.
— Pafu! — kriis Teodozo Forĝisto al siaj kanonistoj.
Kaj tuj tremeris la pordega turo, tremeris la remparoj, kaj flava flamo elŝiriĝis en kanonaj tuboj. Kuglegoj kun fajfo kaj muĝo enpikiĝadis en la ferdekon de la flagŝipo, trabatadis la flankojn de la fregato, rompadis ferdekajn superkonstruaĵojn, splitadis rostrojn, savboatojn, mastojn. Pulva fumo, brulodoro, fulgo momente, kvazaŭ nubo, kovris la fortreson, kaj en tiu nubo kanonistoj purigadis la kanontubojn, enruladis kuglegojn, direktadis, pafadis. De kanono al kanono kuradis nigra Teodozo Forĝisto, korektadis direkton, larĝe malfermadis la buŝon, atendis pafon. Kaj kelkajn minutojn post la komenco de la batalo al la homoj ŝajnis, ke la batalo iras jam delonge, ke estas nenio speciale timinda en tiu afero, ke la svedo ne rebatos kaj baldaŭ al li estos fino.
— Viktorio, sinjoro kapitan-komodoro! — kriis Rezen. — Ili ne plu havas kion fari, krom kapitulaci. Rigardu!
Elŝovinte sin el la embrazuro ĝis la zono, li per la mano almontris al Ievlev la leviĝintan pruon de la flagŝipo, la fregaton, kiu iris kolumne post «Krono» kaj trafis ties pobon. De la randoj de la fregato, de la pruferdeko, kriante, dispuŝante unu la alian, estis saltantaj svedoj; iuj penis mallevi savboaton, aliaj grimpis laŭ vantoj supren, triaj preĝis, etendante la manojn al la ĉielo.
— Al ili estas fino! — diris Rezen. — Ili surgrundiĝis. Kiel tio okazis, ke ili surgrundiĝis?
— Ilin surgrundigis rudristo Ivano Rjabov! — diris Ievlev. — Estis plenumita granda heroaĵo, Jegoro. Kaj koncerne tion, ke ni povas celebri venkon, — oni rapide diras, sed ne baldaŭ faras. Ne du ŝipoj estas en ilia eskadro, kaj ankoraŭ ne nun ili levos blankan flagon. Venkon necesas akiri, kaj ni nemalmulte laboros, ĝis ĝi trafos en niajn manojn. Ni iru al la kanonistoj!
La inĝeniero almontris siajn orelojn — ne aŭdas mi.
— Al la kanonistoj ni iru! — kriis Ievlev.
Ili eliris sur la eksteran remparon, kie laboradis la kanonistoj, per tenajloj metadis en kanonajn faŭkojn ardigitajn ŝtonajn kuglegojn, priverŝadis la siblantan kupron de la tuboj per vinagro, direktadis, enpremadis meĉojn en fuzeojn...
La svedoj ankoraŭ ne respondis.