3. La batalo

— Blankan flagon! — kriis Urquhart. — Blankan flagon, herre subadmiralo! Ni devas levi blankan flagon. Ekvidinte la blankan flagon, ili ĉesigos pafadon, kaj ni saviĝos, herre subadmiralo! Alie pereo, nur pereo atendas nin...

Gyllenstierna kliniĝis, petis:

— Ripetu, mi nenion aŭdas.

— Blankan flagon! — kriis Urquhart.

Gyllenstierna subridis per la bluaj lipoj, levis pistolon, pafis demalsupre supren en la dikan vizaĝon de la ŝipestro de «Krono». Urquhart falis dorsaltere, la kupra kasko ruliĝis sur la ferdeko...

Ĉirkaŭe oni plu pafadis per pistoloj, serĉadis la rusan piloton, kvazaŭ tio povus helpi almenaŭ al io. Gyllenstierna faris kelkajn paŝojn sur la kovraĵo de la pobferdeko, puŝis la tubon de la senŝarga pistolo en la makzelon de tremeganta Plomgren, batis la artileriiston per la piedo, kriis, rompante la voĉon:

— Malpura poltrono! Staru rekte, kiam kun vi parolas admiralo!

Plomgren globigis la okulojn, rektiĝis. La subadmiralo rigardis al li kun abomeno, — li mem en nenio ŝanĝiĝis, grafo Gyllenstierna: la sama trankvila flava vizaĝo, la samaj kartilagaj oreloj, la samaj kafkoloraj okuloj.

— Ekzekutiston al mi!

— Ekzekutiston al grafo subadmiralo!

— Ekzekutiston, kaj pli baldaŭ!

Svante Bagge troviĝis tuj.

— Dekduon da knaboj prenu por helpo! — ordonis Gyllenstierna.

Dek du uloj viciĝis post la dorso de Bagge.

— Malkuraĝulojn kaj perfidulojn mortigi sur la loko! — maĉinte per la lipoj, ordonis Gyllenstierna. — Ni devas gajni la batalon. La moskvianoj ne povas venki eskadron de lia moŝto reĝo de la svedoj, vandaloj kaj gotoj. Ni havas kanonojn, kuglegojn, artileriistojn....

Kaj la subadmiralo vokis per sia raŭka, maljunula, sed tute trankvila voĉo:

— Leŭtenanto Plomgren!

— Leŭtenanto Plomgren estas ĉi tie, herre subadmiralo!

Gyllenstierna, plu maĉante per la lipoj, ĉirkaŭrigardis, pensis kaj ordonis plu trankvile kaj klare:

— Kanonojn de la tribordo al batalo! Kanonojn de la babordo al batalo! Klarionistoj, «Gloron al la reĝo!»

Du restintaj vivaj klarionistoj, apenaŭ tenante sin sur la kliniĝinta ferdeko, almetis la klarionojn al la lipoj. Matrosoj, pelataj per skurĝoj de ferdekestroj, jam estis priverŝantaj la bruletantan ferdekon, per rompostangoj disbatantaj bruligitajn de kuglego baŭojn de la ĉefmasto, estingantaj fajfantan flamon sur la pobferdeko. La ŝipatakaj soldatoj jam estis baskuligantaj brakojn de pumpilo...

Sur la supra ferdeko malakorde ektondris malpezaj kanonoj, sur la kanona ferdeko batis unu — peza. La tuta korpo de la ŝipo skuiĝis: nun batadis kanonoj kaj de la babordo kaj de la tribordo — al la fortreso kaj al la baterio de la Marka insulo. Rusaj kuglegoj kun muĝo enflugadis en kanonajn truojn, unu batis al piramido de pulvujoj, blanka flamo brulvundis samtempe kelkajn artileriistojn, alia kuglego trafis al artileriaj helpantoj, kiuj estis puŝantaj afuston. Malgraŭ penoj de incendiaj pumpiloj, senĉese — jen tie, jen ĉi tie — aperadis flamo.

Leŭtenanto Plomgren, tenante la spadon en la maldekstra mano, ĵetiĝadis sur kanonaj ferdekoj, kriadis en orelojn al surdiĝintaj ferdekaj oficiroj:

— Mitrajlon! Al la remparoj — per mitrajlo! Ĉien — mitrajlon! Mi murdos!.. Prepariĝu!

La ferdekaj oficiroj kun timo rigardis al sia leŭtenanto — ĉu li ne freneziĝis...

Gyllenstierna, senmove starante sur la pobferdeko, ordonis:

— Al elŝipiĝo!

La klarionistoj levis la klarionojn, la tamburisto timigite batis ruladon. La ŝipataka leŭtenanto kun vindo sur la frunto kure leviĝis sur la pobferdekon, alkuris al la subadmiralo. Gyllenstierna, almontrante la Markan insulon, ordonis:

— Vi elŝipiĝos sur la bordon kaj per ajna kosto silentigos la kanonojn.

La leŭtenanto ne komprenis, Gyllenstierna ripetis. Apude tondris du muskedaj pafoj: la uloj de Svante Bagge mortpafis kaŝiĝintan matroson. Svante Bagge mem venigis oficiron de komunikado, la subadmiralo ordonis al li transdoni sur la ceterajn ŝipojn malkontenton de la flagŝipo: la flagŝipo deziras vidi pafadon per ĉiuj kanonoj, sed ne unuopajn pafojn...

Ordonante al la oficiro de komunikado, li rigardis tien, de kie la knaboj de Svante Bagge estis akompanantaj la soldatojn de la ŝipataka grupo sur la insulon. Ĉiun, kiu malrapidigadis paŝojn, ili detrenadis de la ŝtuparo kaj mortigadis aŭ per bato de tranĉilo, aŭ per pafo.

Iom post iom ĉio reordiĝadis, kvankam kuglegoj de rusaj kanonoj plu detruadis la ŝipojn. Nun la eskadro komencis pafi. Kaj sur «Krono» kaj sur aliaj fregatoj kaj jaĥtoj estis ankoraŭ nemalmulte da kanonoj kaj lertaj artileriistoj. Unue svedaj kuglegoj trafadis aŭ en Dvinon, aŭ en la korton de la fortreso, sed poste, kiam la svedoj trovis ĝustan direkton, la kuglegoj ĉiam pli ofte semis morton kaj detruon sur la remparoj kaj en la batalaj turoj de la citadelo. Jam dufoje en la rusa fortreso komenciĝis incendioj, kaj nigra densa fumo leviĝis al la ĉielo, sed la rusoj, evidente, estingis la fajron. Jam peze tondris eksplodo en la citadelo — probable, kuglego trafis en pulvan kelon. Jam kelkaj mortigitaj rusaj kanonistoj falis de la muro en la grizajn Dvinajn akvojn. Kaj sur la Marka insulo ektondris finfine muskedaj kaj fusilaj pafoj — la batalgrupo, evidente, estis faranta sian aferon. Venis tempo prepari atakan grupon en la fortreson, kaj Gyllenstierna jam deziris fari ordonon pri tio, kiam subite Svante Bagge altrenis al li sur la pobferdekon soldaton el tiuj, kiuj estis sur la Marka insulo. La dentoj de la soldato klakadis, sur la vizaĝo fluis sango; stumblante, li rakontis, ke sur la insulo, krom kanonistoj, estas multaj barbaj moskvianoj-kampuloj kun hakiloj kaj palisoj. Tuj kiam la ataka grupo surpaŝis la bordon de la insulo, tiuj kampuloj elsaltis el siaj kavoj kaj batis al la soldatoj kun tia forto, ke ili povis fari nur du salvojn kaj estis frakasitaj. Multaj falis sur la genuojn, kapitulacis, multaj estis mortigitaj, kelkaj penis saviĝi per fuĝo, sed la moskvianoj atingadis ilin kaj senkompate mortigadis...

— Poltrono! — diris Gyllenstierna kaj forturniĝis.

La soldato plorkriis, Svante Bagge ordonis al siaj knaboj fini lin.