4. Demĉjo
Silentulo demetis sian kitelon, eksidis sur arbostumpon, longe, avide trinkis akvon. Kampuloj estis interparolantaj per lacaj voĉoj, unu — fortega, kolera — balancadis la kapon, turnadis en la manoj hakilon: kia bona hakilo estis; sed nun sur la pinto estas breĉo — difektiĝis sur sveda kiraso.
— Du muskedoj anstataŭ hakilo, sed al li plu estas malmulte! — diris Silentulo.
La kampulo bruske respondis:
— Por kia diablo mi bezonas muskedojn? Ĉu mi per ili ĉarpentos? Prenu jen ambaŭ, donu anstataŭ ili hakilon...
Aliaj laboristoj ekridis: kia ruza — donu al li hakilon kontraŭ muskedoj. Ili komencis paroli, kiom kostas nun en bazaro hakiloj, kiom kostas muskedoj, tranĉiloj. Rezultis tiel, ke muskedo estas por nenio taŭga aĵo: se oni kaptos kun muskedo — forprenos, kaj ankoraŭ knutos.
Post arboj, post faligitaj arbotrunkoj estis ĝemantaj vunditaj svedoj. Kvankam ankoraŭ estis pluveto, sed la ĉielo iuloke estis blua. Plu de Dvino venadis humido, acida pulva odoro. Peze, ofte, rule tondris la fortresaj kanonoj, la svedoj senĉese pafadis el ĉiuj ŝipoj. La baterio sur la Marka insulo silentis, la kanonistoj estis purigantaj la tubojn, malvarmigantaj la ardiĝintan kupron, lunĉantaj.
— Kaĉon ili manĝas! — envieme diris kampulo kun makulo en la okulo. — Grasan kaĉon, viandan, kaj ankoraŭ kun butero, je Dio tiel...
— Kiuj?
— La kanonistoj. Ĝissate, je Dio!
Silentulo ĉerpis el barelo per sitelo, donis al junulo, ordonis:
— Iru, portu al la svedoj trinki.
La junulo ne prenis la sitelon, lia vizaĝo iĝis obstina.
— Ĉu mi al vi diras, aŭ al kiu? — demandis Silentulo.
La junulo leviĝis, sendezire prenis la tenilon de la sitelo per la granda mano. El la arbaro, el post arboj brigadestro de terfosistoj maljunulo Nikandro elirigis iun — maldikan, malfortan, — svingis la manon, kriis:
— He, helpu...
Silentulo ekiris renkonten, subkaptis Demĉjon ĉe alia flanko, rigardis en lian bluan vizaĝon, demandis:
— Ĉu el akvo?
— Vundita li estas! — diris la brigadestro. — Neniel per la piedoj iri povas. Kaj la kapo vidu kiel... Ne teniĝas...
Fiskrigardinte Demĉjon, Silentulo rememoris la Solombalan ŝipkonstruejon, Rjabov-on, la nigraokulan laman junulon, kiun prizorgadis la rudristo.
— Interpretisto li estas, — diris Silentulo, — kun rudristo, kun Rjabov sur fremdlandajn ŝipojn iradis. Kiel do tio okazis, ke nun li el akvo eliĝis vundita?
Kaj, trafita de diveno, rememorinte subite, kiel la antaŭa sveda ŝipo surgrundiĝis, kriis:
— Ĉu vi aŭdas, Metrio? Ĉu vi kun li estis, kun la rudristo? Sur la latrona ŝipo? Do parolu vi, pro Dio, ne silentu! La rudristo kie estas?
Demĉjo silentis, faladis flanken, lia vizaĝo tute bluiĝis.
— Li mortas! — diris la viro kun okulmakulo. — Kuŝigu lin ĉi tien, sur pajlon, — estas pli mole morti...
Silentulo zorgeme mallevis Demĉjon sur la pajlon, eksidis apud li, kune kun brigadestro Nikandro komencis demeti de li la mallongan kaftaneton, la ĉemizon — ĉion pezan, malsekan. La brigadestro kun suspiro turnis la kapon — nu, ricevis la junulo!
— Tuta batita! — diris tiu kampulo, kiu antaŭ nelonge insultis pro la hakilo. — Vidu, kiom vundita. Kaj kiel li ankoraŭ vivas...
— Estu ostoj, karno kreskos! — diris alia kampulo, ŝirante per la dentoj ĉifonaĵojn por pansado.
Ree en la baterio de la Marka insulo ektondris kanonoj. Demĉjo subite malfermis la okulojn, liaj arkaj okulharoj tremeris, li ekspiris ofte, demandis:
— Kie oni pafas? Kies kanonoj?
— Niaj, kara, niaj, — karese, flustre respondis Silentulo, — niaj, la baterio pafas...
— Kaj oĉjo, oĉjo kie estas? — timigite, penante leviĝi, demandis Demĉjo. — Oĉjo kie estas, Ivano Sabateiĉ?
— Ĉu li la ŝipon surgrundigis? — per demando respondis Silentulo.
— Li... Mi kaj li en akvon, en Dvinon falis! — kun peno movante la lipojn, diris Demĉjo. — Sed ĉu ĉi tie li ne estas?.. Mi naĝis ankoraŭ, sed li ne estas kaj ne estas...
Li skuiĝis per tuta sia maldika korpo, en la brusto aŭdiĝis stertoro. Silentulo per la mano subtenis lian kapon. Demĉjo ĉiam movadis la okulojn, kvazaŭ serĉante Rjabov-on, poste longe, spasme suspriris kaj ekflustris, balbutante kaj konfuziĝante:
— La ŝipon ni firme surgrundigis, ne eliros ili, ne, nun jam neniel eliros, kion ajn ili faru... Kaj Krikov-on oni same mortigis, Atanazion Petroviĉ-on. Multaj tie estis mortigitaj, mi vidis, kiel apud la skansoj en Dvinon oni ĵetadis dragonojn kaj doganistojn niajn... Multajn ili mortigis, latronoj, sed vidu, nun ankaŭ al ili la fino venas...
Li ree komencis rigardi al flankoj kaj, rimarkinte faligitajn en amason svedajn kaskojn, muskedojn, fusilojn, demandis:
— Ĉu estis batalo?
— Estis, Metrio, estis, negranda, sed estis.
— Ĉu rebatis?
— Rebatis! — diris Silentulo. — Kial ne rebati! Iun mortigis, iun ligis, iun instruis — aŭdu, ili oĥas...
— Trinki... — petis Demĉjo.
Silentulo submetis sub la kapon de Demĉjo sian kitelon, ordonis kuŝi kviete, ekiris al la kaptitaj svedoj. Ekvidinte ruson, la svedoj ekbabilis ion en sia lingvo, komencis pri io plendi aŭ ion peti — Silentulo ne komprenis. Li aliradis al ĉiu, pririgardadis, turnante antaŭ si la kaptiton, — serĉis, finfine trovis — platbotelon. La oficiro timigite elŝiris ĝin el la rimena maŝo, kun flatema vizaĝo, riverencante, eltiris la ŝtopilon. Silentulo ne trinkis, revenis al Demĉjo, malleviĝis apud li sur la genuojn, disigis liajn forte kunpremitajn dentojn. La vodko verŝiĝis pretere, la viro kun okulmakulo ĉagrene diris:
— Verŝu, ne domaĝu!
La vizaĝo de Demĉjo nun griziĝis, la okuloj montris la blankojn el sub la nigraj okulharoj. Silentulo malsekigis ĉifonon, metis sur la frunton de Demĉjo. Tiu ree skuiĝis tuta kaj kvietiĝis. Silentulo senmove rigardis al li. En folioj de arboj trasusuris vento, aperis la suno, ekludis sur malsekaj trunkoj de betuloj, en gutoj de nesekiĝinta pluvo. Estis aŭdeble, kiel oficiro en la baterio krias per rompita voĉo:
— Kanonoj prepariĝu! Meĉojn bruligu! Pafu!
— Li forpasas! — diris Silentulo, prenante la manon de Metrio per siaj malmolaj polmoj.
La viroj demetis la ĉapojn. La okuloj de Demĉjo malrapide malfermiĝis, li suspiris, vokis:
— Oĉjo, ha, oĉjo!
Kaj plendis:
— Kial li ne venas?..
La kanonoj ree skuis la teron de la malgranda Marka insulo. Silentulo firme kunpremis la malvarmiĝantajn manojn de Demĉjo, konsolis kiel povis:
— Atendu, baldaŭ venos la oĉjo. Troviĝos.
Sed Demĉjo jam ne aŭdis, kaj Silentulo, kuntirinte la brovojn, fermis liajn okulojn. La viroj silente surmetis la ĉapojn. La viro kun okulmakulo, demetante de lignofajro gispoton, en kiu estis bolanta supo, vokis:
— Ĉu ni tagmanĝu? Ne frue, mi pensas...
La aliaj viŝis kulerojn, krucosignis sin. Silentulo plu sidis kaj sidis apud la korpo de Demĉjo, pensadis. Poste diris:
— Mi jen kiel rezonas: serĉi ni devas Rjabov-on, la rudriston. Eble, li kuŝas ie en salikaro. Moviĝu, brigado, leviĝu...
— Jen ni tagmanĝos, kaj tiam leviĝos, — diris la viro kun okulmakulo. — Dum kiom da tempo varman manĝon ni ne havis. Eksidu, Paŭlo Stefanoviĉ, prenu kuleron...
Silentulo aliris pli proksime al la ceteraj viroj, eksidis kaŭre, ĉerpis la supon...