5. La brulŝipoj ekiris

La bela festa kaftano de Rezen jam antaŭ longe ŝiriĝis kaj makuliĝis per sango de vunditoj, jam antaŭ longe la inĝeniero deĵetis ĝin en batala febro, turnante kune kun Teodozo Forĝisto pezajn kanonojn kaj mem enpremante meĉojn en fuzeojn. Jam iĝis vundita Silvestro Petroviĉ, avino Eŭdoĥa pansis lian kruron, kaj ree la kapitan-komodoro revenis sur sian pordegan turon, bombarditan per svedaj kuglegoj. Jam dufoje oni estingis incendiojn en la fortreso. De la remparo oni jam forportis laŭ knarantaj ŝtuparoj malsupren multajn mortigitajn kanonistojn kaj kuŝigis apude sur pavimŝtonoj de la ekzercoplaco, kaj svedaj kuglegoj, ŝrikante, daŭrigadis sian aferon: jen enpikiĝadis en fortresajn remparojn kaj murojn, jen faladis sur tegmentojn de soldataj kaj oficiraj domoj, jen disŝiradis je pecoj kanonistojn, soldatojn, matrosojn.

Jam dum dekdu horoj seninterrompe plu daŭris la batalo.

La fortresa maljuna popeto estis faranta funebran diservon. Kelkaj maljunulinoj staris apud siaj mortigitaj edzoj-nutrantoj, tenis en la manoj maldikajn kandelojn, kunkantis al la popo. Same apude, en fornoj, forĝistoj kun kaviĝintaj okuloj, kun vizaĝoj, kovritaj de fulgo, estis ardigantaj ŝtonajn kuglegojn, tiradis ĉenon al la remparo — al la kanonistoj, la ardigitan kuglegon la kanonistoj levadis en fera korbo, ĝi ŝprucigadis fajrerojn, sibladis, kiam oni ĝin enruladis en la kanonan tubon, malvarmigitan per vinagro kaj viŝitan per skovelo. Same per ĉenoj oni levadis supren gisajn kaj ferajn kuglegojn. Fiŝistaj edzinoj, dvinaninoj, venintaj kun siaj edzoj konstrui la fortreson, serĉadis en la korto, trans la domoj, trans amasigitaj tabuloj kaj ŝotro svedajn kuglegojn. Ĉiu virino en la mano havis kelkajn rondojn, per tiuj rondoj ili mezuradis amplekson de kuglego. Okazadis, ke ĝi konvenis, — tiam infanoj kun ŝriko trenadis ĝin al la fortresa muro, al la forĝistoj. La forĝistoj subridadis en la barbojn, — tiele la milito ne finiĝos eterne...

En la korto, post la fortresaj keloj, virinoj kuiradis por soldatoj, kanonistoj, matrosoj, forĝistoj kaĉon kun porka lardo, kun bovaĵo kaj kun pipro. Unu virino, dika, ruĝvanga, svingante ĉerpokuleron, kriis per forta vira voĉo:

— Kaj mi al li diras: hundaĉo, donu, mi diras, lardon. La komandanto, mi diras, ordonis. Kaj li, ŝtelisto, metis la manojn sur la flankojn kaj min moke senhonorigas. Mi al li diras: vi, mi diras, estas hundaĉo, al mi la kapitan-komodoro mem...

En la aero kun fajfo traflugis kuglego, batis en la muron de kelo. La kuiristino daŭrigis:

— Ja aŭskultu min, virinoj, aŭskultu. Mi diras...

Kaj ŝi rakontis, kiel ŝi leviĝis «en la plej ardan inferon mem», kie sinjoro Ievlev sidas, — en la turon, kaj kiel sinjoro kapitan-komodoro nomis ŝin «kara» kaj ordonis lardon por nutrado de militistoj doni nepre, kaj se la tenisto ankoraŭ obstinos, «pafi al li sur la loko per malpura kuglo»...

— Kial do vi ne pafis? — demandis alia virino, lulante sur la manoj infanon.

— Malpuran kuglon mi ne havas, tial ne pafis! — respondis la kuiristino kaj, ekstarinte sur ŝtupon, profunde mergis sian ĉerpokuleron en la grandan gisan kaldronon, kie bolis kaĉo, siblante per lardo.

Alia kuiristino alportis en tino raspitan ajlon kun cepo, demandis:

— Ĉu meti, Pelagia?

— Ĉu ne estas frue? Kiam vi metos, tiam disdoni necesas, sed ili, ŝajne, ne havas tempon, — ĝuste nun pafas...

— Ili pafados eterne! — diris tiu, kiu lulis la infanon. — Ni portos al la remparoj, ili manĝos, ne taŭgas ja kun malsata ventro... Faru, Pelagia, verŝu, mi al mia brigado portos. Simĉjo mia, ŝajne, jam ekdormis...

Metinte la infanon sub la muron, sur benkon, ŝi prenis lignan bovlon kun du teniloj, apogis ĝin per la firma genuo kaj ordonis:

— Verŝu pli densan — por kanonistoj ja estas la kaĉo...

Pelagia kun tondro ĵetis sur tabulojn la ĉerpokuleron, prenis per la fortikaj manoj ĉerpilon sur bastono, kirlis en la kaldrono, por ke ĉiuj ricevu saman kaĉon, plenigis la bovlon ĝis la randoj kaj demandis:

— Ĉu vi sukcesos sola, Justinjo?

— Eĉ ne tiom mi portadis! — respondis Justina, prenis la bovlon, ekiris, lerte kaj bele balanciĝante dum irado, malaperis malantaŭ angulo de la kelo.

En la sama momento en la aero aŭdiĝis kvakanta, ĉiam kreskanta ŝriko, kaj kuglego, kirlinte teron apud la nudaj sunbrunaj piedoj de la virino, batiĝis al la ŝtona muro de la kelo kaj ekturniĝis tie, ŝmacante kaj siblante en flako. Justina ŝanceliĝis, sidiĝis.

La virinoj kuŝigis ŝin sur herbon, apud pado, kovris la delikatan vizaĝon per tuko... Unu rekonsciiĝis:

— Ho Dio, sankta Nikolao, la kaĉo ja malvarmiĝas. Ek, Glanjo, ni portu...

Simĉjo vekiĝis kaj komencis krii sur la benko, kuiristino Pelagia prenis lin per la dika mano, alpremis al la brusto, diris kun larmoj en la voĉo:

— Silentu, orfo, ĉit! Jen ni disdonos la kaĉon, trovos por vi panjon, vi ankoraŭ suĉos... Silentu, infaneto, silentu...

Tenante per unu mano la orfon, per la alia lerte manipulante la ĉerpilon, Pelagia disverŝadis kaĉon por venantaj virinoj kaj, lulante la bebon, demandadis per diversaj voĉoj:

— Kaj jen mi kian fianĉon havas, virinoj, ĉu ne havas vi fianĉinon konvenan? Aj, bona estas fianĉo, aj, bela, aj, kia prodo naskiĝis! Kanonisto estos, matroso estos, oficiro estos, generalo estos, — ĉu ne bezonas vi, onklinoj?

Pli dense kaj pli grase — kun lardo kaj tripo — la kuiristino verŝis nur en unu bovlon — al Taisja por vunditaj batalistoj, kiujn kuracis avino Eŭdoĥa per siaj ŝmiraĵoj, herboj kaj tizanoj. Taisja dankis per riverenco, ekportis la bovlon tra la fortresa korto, preter brulanta tenejo, el kiu monaĥoj, priverŝante sin per akvo, por ne ekbruli, estis trenantaj sakojn kun faruno kaj grioj, salviandon en bareloj, salitan fiŝon en korboj; trenis preter la granda domo de la kapitan-komodoro, preter la fortresa foskavo, en kiu kolumne staris la brulŝipoj, pretaj al batalo. Ferdekestro Semisadov, viŝante ŝviton sur la kaviĝinta vizaĝo, frapante per la lignaĵo, lerte saltadis de unu brulŝipo sur alian, disŝutadis en kanaletoj kaj korboj pulvon, almetadis ekbruligajn tubojn. Matrosoj en trikitaj ĉapoj fiksadis sur mastoj kaj jardoj de la malnovaj, duonputrintaj velboatoj, prenitaj kiel brulŝipoj, hokojn kaj pikilojn, per kiuj la brulŝipoj devis kunkroĉiĝi kun la ŝipoj de la svedoj...

Taisja vokis Semisadov-on. Li lerte transsaltis sur la bordon, demandis, karese ridetante:

— Ĉu por vunditoj estas la kaĉo?

Taisja kapjesis. Ŝiaj okuloj rigardis fiere, ŝi kvazaŭ atendis ion de la ferdekestro. Tiu konfuziĝis, elprenis el la poŝo pipon, komencis plenigi ĝin, alpremante tabakon per la nigriĝinta fingro. Sur la remparoj ree batis kanonoj, sur Dvino fore disflugis peza, ululanta tondro, la ferdekestro diris, fiksaŭskultante:

— Ni militas, Taisja Antipovna... Nun ni jen la brulŝipojn sendos, bruligos lin, latronon, por ke ne plu venu al ni...

Taisja plu rigardis en la okulojn de Semisadov, estis videble, ke ŝi ne aŭskultas lin. Ŝi demandis:

— Homoj diras, sinjoro ferdekestro, ke kiel rudristo ĉe ili Ivano Sabateiĉ iris. Ĉu tiel?

— Ĝuste li iris! — tuj respondis Semisadov, kvazaŭ atendis tiun demandon kaj nun ĝojis, ke povis ĝin respondi. — Ĝuste li iris, Ivano Sabateiĉ! Honoro al li, gloro por ĉiam!

Ŝi kapjesis trankvile kaj ekiris plu sur ŝtonoj, apud la foskavo. Semisadov paŝis post ŝi, ektiminte ian ŝanĝon, kiu okazis en ŝia vizaĝo, penis preni el ŝiaj manoj la pezan bovlon, sed ŝi diris, ke ĝisportos mem — ne ferdekestra afero estas porti manĝaĵon, por tio estas edzinoj kaj vidvinoj. Kaj helaj larmoj subite ŝprucis el ŝiaj okuloj. Kaj Semisadov lamis apud ŝi kaj, neniom kredante siajn vortojn, konsoladis:

— Revenos li, Taisja Antipovna! Revenos, vi kredu! Al ĉiu en la libro de la vivo estas skribite, kaj li vivos longe, li jen kiom longe vivos. Li estas en sep akvoj lavita, kun cindro boligita, droninta, sur Grumanto enterigita, per neĝoj kovrita, per frostoj frostigita, sed viva. Vi min aŭskultu, Taisja Antipovna, aŭskultu min, mi malbonan ne diros, mi mem estas ŝipano, mi scias, kia li estas — Ivano Rjabov filo de Sabateo...

Kun fajfo, kun tondro en la mezon de la korto falis unu kuglego, poste alia, alte super la remparoj ekŝrikis mitrajlo. Semisadov turnis reen al la brulŝipoj, kriante sur la bordo al Taisja:

— Revenos li, vi kredu! Li estas viva!

— Kiu estas viva, oĉjo? — demandis juna matroso, fiksanta hokojn sur masto de brulŝipo.

— Oĉjo, oĉjo! — en kolero mokimitis Semisadov. — Kia mi por vi estas oĉjo? Mi estas ferdekestro, sed ne oĉjo! Oblikve la hoko staras, ĉu vi ne vidas?

Desupre, de la turo ekfajfis per fajfilo Ievlev, poste kriis en paroltubon:

— Ĉu vi pretas, ferdekestro?

— Pre-etas! — respondis Semisadov.

— Eliru, bruligu ilin, latronojn!

Semisadov bruligis torĉon, komencis ŝovi flamon en ekbruligajn kornojn de la brulŝipo, ŝtopitajn per vakso. La kornoj ekbrulis hele. Al la pordego, metita super la akvo, ekkuris soldatoj kun lancoj, defaligis lignajn trabojn, levis ferajn trabojn. La pordego ekknaris. La matrosoj, premante per la brustoj hokstangojn, puŝis antaŭ si la antaŭan brulŝipon, akcelis ĝin, por ke ĝi rapide eliru sur Dvinon. Semisadov lerte saltis en malgrandan boateton, ekkondukis antaŭ si la brulŝipon al la flagŝipo «Krono». Aliaj brulŝipoj iris malantaŭe, vento blovis de la fortreso; la flamanta, fulganta, arda velboato kun pikiloj malrapide moviĝis al «Krono». Tie ekkrakis muskedaj pafoj, kugloj trabatadis la velojn de la brulŝipoj, kun hurlanta sono enpikiĝadis en sakojn kun pulvo, la pulvo ekbrulis, ekbrulis ankaŭ la veloj. Semisadov, apoginte sin per la lignaĵo al la benko, remis al la flagŝipo, puŝante antaŭ si la flamantan brulŝipon kaj ĉiam retrorigardante, — kiel iras la aliaj, ĉu ne estas ie halto. Sed la aliaj kvar flamantaj velboatoj iris en larĝa duonrondo iomete malantaŭe. Super la brulantaj velboatoj flugis kuglegoj, svedaj kugloj flugis proksime de la ferdekestro, unu gratvundis lian brakon, alia splitis remilon. Nun li devis remi per unu remilo. Super la brulantaj veloj la ferdekestro jam vidis la mason de la baŭminta sveda ŝipo, premis ankoraŭ foje — per lastaj fortoj. La velboato per flanko batiĝis al la flanko de «Krono», la hokoj kaj pikiloj enpikiĝis en la lignon, fulganta flamo lekis la ŝelon de la ŝipo, sur ĝi ekkuris oraj fajreroj. De supre al Semisadov oni pafadis per muskedoj kaj fusiloj, tute proksime li vidis lipharajn vizaĝaĉojn de svedoj, iliajn malfermitajn kriantajn buŝojn, vidis kanonajn paftruojn, el kiuj estis elstarantaj eligantaj tondron kaj flamon tuboj de kanonoj, vidis transpendiĝintan oficiron, kiu svingis la spadon kaj celis al li per pistolo. Sed Semisadov malmulte atentis ĉion ĉi, tiel absorbita li estis de sia brulŝipo, de ĝiaj brulantaj veloj, de langoj de fajro, kiuj furioze fleksiĝis en la kanonajn truojn de la malsupra ferdeko...

Per hokstangoj kaj hokoj la svedoj penis deŝiri de la ŝipflanko la algluiĝintan brulŝipon, sed flamo lekis iliajn manojn, brulvundadis la vizaĝojn, la ligno de la ŝipo jam estis brulanta. Kaj tiutempe jam estis alirantaj la aliaj brulŝipoj, pikiloj kun forto enpikiĝadis en la ŝelon, brulis pulvo, peĉitaj ĉifonaĵoj, la kanonistoj fuĝis de siaj kanonoj, fumo kaj flamo kovris la paftruojn.

Nun estis pafantaj nur la malpezaj kanonoj de la supra ferdeko, kaj eĉ tiuj ne ofte, ĉar la incendio fortranĉis la alirejojn al la pulvokamero kaj portantoj de pulvujoj ne plu povis fari sian aferon...

Semisadov, reveninte en la fortreson, kun peno lamis al avino Eŭdoĥa, anhelante sidiĝis sur la benkon, plendis, ke li estas grave vundita.

— Kie, fileto? — kompateme demandis la avino.

— La kruro, krureto mia blanka estas vundita, — diris Semisadov, — per kuglo vundita, avinjo...

La avino ekklopodis, komencis ŝiri tolojn. Semisadov sidis kvieta, malĝojis, poste flankenigis la avinon per la mano, postulis:

— Brandon, avinjo! Kiu homo estas vundita, al tiu oni brandon donas, mi mem aŭdis — Silvestro Petroviĉ diris. Ne avaru, avinjo...

Eŭdoĥa per la lacaj manoj verŝis gdanskan vodkon ĝis la randoj. Semisadov krucosignis sin, petis almanĝon. Taisja donis al li panpecon kun lardo. La ferdekestro eltrinkis, brave retroklininte la kapon, viŝis la buŝon, suspiris. Eŭdoĥa staris super li kun toloj, kun ŝmiraĵo, kun pura akvo. Semisadov manĝis.

— Manĝi, fileto, vi sukcesos, antaŭe lasu min pansi vin! — diris avino Eŭdoĥa.

La ferdekestro levis la krurumon. La vunditaj kanonistoj, matrosoj, soldatoj tuj tondris ride: la lignaĵo, kiu servis al Semisadov anstataŭ kruro, estis malsupre tute splitita de sveda kuglo. Avino Eŭdoĥa unue ne komprenis, poste ekridis per bonkora maljunulina rido, faligis la tolon, eksvingis al la ferdekestro siajn manojn. Ekridis ankaŭ Taisja — unuan fojon dum ĉiuj ĉi teruraj tagoj.

— Kaj kio? — base diris la ferdekestro. — Se mi estas vundita — do donu brandon... Kaj sur kia kruro mi militas — estas mia afero. Hodiaŭ sur betula, morgaŭ sur pina, kaj poste, eble, eĉ propra nova elkreskos pro ĉiuj miaj laboroj. Oni diras, ke Solovkiaj miraklistoj ĉion povas... Ili preĝos diligente, kaj iros mi sur viva kruro...