6. La afero estas aĉa

— Aĉe! — diris Reger Ripley. — Malbone, Loftus. Viaj svedoj estas batitaj. Mi vetas dek kontraŭ unu, ke estas ĝuste tiel!

Loftus levis la manojn, ekkriis kun angoro:

— Mi ne vidas kaŭzojn ĝoji, sir! Mi ne komprenas, kial vi havas tiom gajan humoron. Kaj min, kaj vin, kaj herre Lebanius-on, kaj herre Swenberg-on atendas ŝnuro...

La veneciano ĝemis, kvieta Swenberg subite komencis malkonfesi: laŭ liaj vortoj rezultis tiel, ke li tute pri nenio kulpas, ĉio okazinta kun li estas stulta miskompreno, la rusa caro, kiam ekvidos Swenberg-on, tuj liberigos lin...

— Sed vi forgesas, ke mi ĉion konfesis! — diris per sia naza voĉo Loftus. — Mia vivo estis konservita nur tial, ke mi estis sincera kun la rusa kapitan-komodoro...

Super la tegmento de la domo, servanta por la fremdlandanoj kiel prizono, kun ŝriko traflugis kuglego kaj batiĝis apude. Kruĉeto, starinta sur la tablo, falis kaj frakasiĝis. Tuj batis dua kuglego.

— Jen al vi «batitaj»! — diris Loftus. — Ni ĉi tie pri nenio povas juĝi. La floto venis — tio por mi estas sufiĉa. La floto de lia moŝto reĝo estas ĉi tie.

Reger Ripley ekridegis:

— Kie ĉi tie? Ĉu sur la fundo? Diablo prenu vian moŝtan reĝon! Kiomfoje mi diradis al tiu sveda ĉefagento, kiu troviĝis ĉi tie antaŭ vi, ke militi kontraŭ la moskvianoj estas stulte, sed necesas komerci kun ili, kiel komercas Anglio.

— Vi diradis! — kriis Loftus! — Vi diradis! Sed monon vi tamen ricevis de ni, sir! Kaj nemalbonan monon. Kaj kio koncernas vian Anglion...

La kanonmajstro minacis al Loftus per la fingro:

— Ne tuŝu mian honoron, Loftus, mi tion ne ŝatas!

— Ho, fiera brito! — ekkriis Loftus. — Fiera, ofendita brito! Se ne via Anglio...

Ne leviĝante de sur la benko, Ripley batis Loftus-on per la pinto de la ŝuo al la femuro. La svedo retiriĝis al la muro, blanka pro furiozo, serĉante almenaŭ ion similan al armilo. La veneciano kun petego en la voĉo persvadis:

— Sinjoroj, mi petas vin, mi admonas en la nomo de ĉio por vi sankta. Eble, tio estas niaj lastaj horoj...

Ripley trinkis akvon, grumblis:

— Abomena kanajlo! Mono! Atendu, mi iam ĵetos al via vizaĝaĉo la monon! Li arogas riproĉi min per la mono! Ĉu mi malmulte faris pro tiu mono? Via Karolo devus superŝuti min per oro pro tio, kion mi faradis por li en tiu ĉi lando, sed al mi oni pagis bagatelojn. Mono!

En la domo aperis odoro de fumo, Swenberg tiris aeron per la multharaj nazotruoj:

— Ie brulas! Kaj forte brulas...

— En ilia fortreso estas multaj incendioj! — klarigis Loftus. — Mi aŭdas, kiel oni kuras kaj krias...

Reger Ripley respondis kun malica ĝojo:

— Kiom ajn ili havu da incendioj — la svedoj en Arĥangelsko ne estos! Arĥangelsko restos por ni, kaj ni ĝin akiros...

Li deŝiris peceton de papero, ekbruligis per flamo de kandelo, ekbruligis per ĝi la pipon.

— Ĉu nun estas tago aŭ nokto? — demandis Loftus.

En la domo, en kiu estis tenataj la fremdlandanoj, Ievlev antaŭ la batalo ordonis fermi la fenestron per tabuloj.

Ripley forturniĝis. Li havis horloĝon, sed paroli kun Loftus li ne deziris. Lin ronĝis kolero: la rusoj frakasis la svedojn, caro Petro, certe, estos tre kontenta, ĉiuj partoprenintoj en la batalo estos rekompencitaj. Nu, se ne ĉiuj, tiam multaj. Li, kanona majstro, ĉiuokaze estus rekompencita. Caro Petro aprezas tiajn fremdlandanojn. Kaj kiu scias, kia iĝus la vivo de majstro Reger Ripley, se li ne tentiĝus pro la sveda mono, sed servus nur al la angla krono...

Snufante per la pipo, la kanona majstro koleris: jen Lefort, ĝenevano, diboĉulo kaj nenio pli, eĉ metiojn li ne scias bone, sed kia iĝis persono. Estus Lefort la unua ministro, se li ne mortus tiel frue. Saĝa homo! Nenion eblas diri, — li komprenis, al kiu necesas servi. Kaj li, Ripley? Per kio finiĝos tuta tiu ĉi stulta historio? Ĉu vere ili pendumos? Se iu kaptiĝis ĉe ili — estos malbone! Post Narvo ili iĝis koleraj, la moskvianoj, kaj ne tro ŝatas fremdlandanojn...

— Vere, odoras je fumo! — diris la veneciano. — Miaj okuloj larmas...

Ripley snufadis per la pipo. Li deziris bieron. Se li nun estus sur la remparo, sendube, rusa servisto donadus al li bieron. Li trinkadus bieron kaj komandadus pafadon. Kaj poste caro Petro kisus lin kaj promocius lin ĉefa kanona majstro. Ĉefa kanona majstro — tio estas multe pli, ol generalo. Generaloj lernas sian aferon, sed kanonaj majstroj — naskiĝas. Li konstruus por si domon en Moskvo, plantus florojn, elfosus stavon kaj venigus per poŝto sian Jenny. Kiel ŝi mirus, ekvidinte tian lukson. Kaj post kelkaj jaroj la senfortiĝintan en la milito kontraŭ la svedoj Rusion konkerus Anglio. Frue aŭ malfrue, Anglio ĉion konkeros, ankaŭ la stultajn svedojn. Tiel oni diras en Londono...

— Aŭskultu, ni brulas! — diris Loftus.

Ripley kolere kraĉis. Li ne ŝatis, kiam oni malhelpas al li revi.

— Ni brulas! — pli laŭte diris Loftus.

La veneciano salte ekstaris de sia loko. Swenberg, alpremante la manojn al la brusto, ĵetiĝadis en la domo, ekkriadis:

— Tiuj barbaroj volas bruligi nin vivaj! Jes, jes!..

Da fumo estis jam tiom, ke flamo de la kandelo apenaŭ flagris. Ripley ektamburis per la boto al la pordo, la gardanto ne respondis. Tiam Lebanius kaptis la benkon kaj, svinginte, komencis bati per ĝi al la sekfendiĝintaj tabuloj kun tia forto, ke unu el ili tuj defalis...

— He! Zoldato! — kriis en la truon la veneciano.

La gardanto, kiu kutime ĉiam staris en la vestiblo, ne respondis. La mordanta fumo plu rampis kaj rampis, kaj nun aŭdeblis eĉ krakado de proksima flamo.

— Zoldato! — kriis la veneciano, trostreĉante sin.

Ripley elprenis el la manoj de Lebanius la benkon kaj, tusante pro fulgo kaj fumo, batis ankoraŭ kelkajn fojojn. Defalis dua tabulo, poste tria. En la angulo, kie staris lama tablo, jam estis brulanta stupo, flavaj langetoj de flamo estis kurantaj inter traboj.

Sufokiĝante, Ripley plu batadis kaj batadis per la benko, ĝis elfalis ĉiuj pordaj tabuloj. Sed por saviĝi, necesis rompi ankoraŭ unu pordon — la eksteran, kun krado, kovritan per fero. Ili ree komencis bati per la benko, tamen la pordo ne cedadis, dum la domo jam brulis per arda flamo. La vesto sur Loftus komencis bruleti, la veneciano perdis la konscion, falis sur la plankon sub la piedojn de la aliaj. Ankoraŭ nemulte, kaj ili forbrulus ĉiuj, sed iu komencis rompi la pordon el ekstere. Loftus, ŝrikante pro doloro — langetoj de flamo jam estis vipantaj lin al la dorso, — ekstaris kvarpiede. Ripley same komencis malleviĝi sur la plankon, kiam la pordo finfine malfermiĝis kaj iuj virinoj eltrenis la fremdlandanojn en la fortresan korton. Ĉi tie, nemalproksime de la domo, kuŝis la gardanto, morte trafita de kuglego, lia frakasita halebardo kuŝaĉis apude. La virinoj, kompatante la brulvunditojn, alportis akvon, vokis iun kaporalon; la kaporalo kuris sub fajfantaj kuglegoj — serĉi Ievlev-on. Silvestron Petroviĉ-on li ne sukcesis trovi, sed trovis inĝenieron Rezen-on, kiu, nenion bone kompreninte el konfuzaj klarigoj de la kaporalo, tamen venis kun li, por klarigi la situacion. Veneciano Lebanius jam mortis — sufokiĝis pro fumo, ankaŭ Loftus estis en tre malbona stato, spasme oscedadis kaj ĝemadis; nur anglo Ripley, vigle ridetinte, diris, ke dezirus drinki iomete da rusa vodko, kaj tiam ĉio estos bona. La inĝeniero ordonis alporti vodkon, sed lin oni tuj vokis, kaj li kuris en la remparojn al siaj kanonoj. Ripley eltrinkis la vodkon, diris al juna fortika pomorino:

— Rusa virin' — bona virin'!

La pomorino ekridis, montrante etajn egalajn dentojn. Ripley pensis: «Jenny-n eblas ne inviti, Jenny estas magra, eblas edziĝi al rusa virino!» Kaj li ankoraŭ trinkis vodkon.

Loftus ĝemis, Ripley puŝis lin per la pugno al la flanko, diris en la angla, kun gaja, malfermita rideto, por ke la rusaj virinoj pensu nenion malbonan:

— Vi, diablo vin prenu, ekregu vin. Nia vivo dependas de ni...

Swenberg same malfermis la okulojn, komencis aŭskulti. Larĝe ridetante, Ripley daŭrigis:

— Poste ni diros, ke ili bruligis la venecianon kaj deziris bruligi nin, sed nun nia loko estas sur la remparo, kie pafas kanonoj. Ĉu vi komprenas? Brulvunditaj, maljuste ofenditaj, ni, kiel herooj, pafos al la svedoj. Kolektu viajn fortojn kaj sekvu min!

Loftus ĝemis, demandis:

— Ĉu pafi al svedoj?

— Kiam temas pri vivo kaj morto, tiaj, kiel vi, pretas pafi al propra patro! — kun la sama malfermita rideto diris Ripley. — Leviĝu, alie ni malfruos!

Li la unua leviĝis sur la fortresan remparon kaj per sperta okulo de malnova dungito tuj taksis la staton de la svedoj: ili malgajnis la batalon, kvankam ankoraŭ estis plu batalantaj. Sur la flagŝipo plu pafadis nur kelkaj kanonoj, sed la ŝipanaro estis forlasanta ĝin — la ŝipo brulis. Sur la fregato estis pafantaj kanonoj de la kanonferdeko.

Sur la dua fregato estis pafantaj ĉiuj kanonoj, sed ĝi por nenio taŭgis, tiu fregato, ĉar la du jaĥtoj kaj la tria fregato jam estis prepariĝantaj forlasi Dvinon kaj foriri, uzinte favoran venton. La tri lastaj ŝipoj ankoraŭ estis defendantaj sin per pafado, sed nur por havi eblon foriri. Al ili same estis malbone: kuglegoj de la baterio de la Marka insulo atingadis ilin. Krome, Silvestro Petroviĉ ordonis al kanonistoj malleviĝi kun kanonoj pli malsupre laŭ Dvino kaj bati al la fuĝanta fregato tiel, ke ĝi perdu stirkapablon kaj haltigu la jaĥtojn...

Ĉi tie, sur la remparo, la rusoj same havis nemalmultajn perdojn, sed ĉi tie regis ordo, kaj laŭ vizaĝoj de simplaj kanonistoj videblis: ili gajnas la batalon kaj scias, ke venkos. Ordo estis en ĉio: kaj en tio, kiel vigle kaj rapide estis liverataj supren kuglegoj, kaj en tio, kiel oni portadis pulvon, kaj en tio, kiel oni obeadis Rezen-on, Teodozon Forĝiston kaj aliajn estrojn. Kaj la vizaĝoj de la rusoj esprimadis severan trankvilon, tiel karakteran por tiu popolo en minutoj de granda laboro.

Ripley trairis la ĉefan eksteran remparon, ŝovis en la buŝon la pipon, levis la manikojn de la bruldifektita kaftano kaj mem, per la fortaj, blankaj, kovritaj de rufa lanugo manoj, grakinte, turnis kanonon «Lupon», kiun li ankoraŭ antaŭ nelonge riparis en la Kanona korto. La kanono estis sendifekta, kaj tuj kiam Ripley turnis ĝin, al li alkuris rusa junulo — helpanto de la pereinta kanonisto.

— Ho, ĝi estas bonega kanono, — per karesa, ankoraŭ juna voĉo ekparolis la helpanto, — ho, kiel ĝi pafas! Nur nia kanonisto — Filipo Filimonoviĉ — estas mortigita, kaj mi sola ne povas, ne estas mi instruita, kiel direkti; mi pafis dufoje, sed maltrafe, nun mi timas...

Ripley kapjesis, ordonis purigi la tubon. La helpanto per ambaŭ manoj levis la skovelon, poste donis pulvujon, poste kuglegon. Ripley, kunmetinte la lipojn, kolerante al la svedoj, ke ili malgajnis la batalon, kolerante al si, ke li ne divenis, al kiu servi, mallarĝigante la okulojn, direktis la kanonon al iomete sub la pobkastelo, atendis, kiam ĉesos pafado, en silento, laŭte, por ke ĉiuj rigardu al li, kriis al si mem komandon: pafu! — kaj enpremis la meĉon en la fuzeon. La kanono tondris, la kuglego kun ŝriko impetis super Dvino, trabatis la ŝelon de la ŝipo, el tie tuj elĵetiĝis flamo.

Rusaj kanonistoj rigardis al la fremdlandano, — bone batis, scipovas pafi. La helpanto jam estis priverŝanta la tubon per odora vinagro, preparanta duan ŝargon. Ripley ekiris sur la remparo, firme tenante la pipon en la dentoj, korektadis kanonojn por rusaj kanonistoj, frapadis la moskvianojn al la ŝultroj, diradis raŭke:

— Rusa kanonist', bona kanonist'! Tre bona!

Loftus-on kaj Swenberg-on li starigis al alia karonado, diris per minaca voĉo, en la angla:

— Direktos mi! Kaj vi pafados kiel eble plej rapide! Ĉiuj vidu nin! Ĉiuj!

— La sveda flago! — ekkriis Loftus. — La ora kruco de Svedio... Vi ne aŭdacas pafi al tiu flago!

Ripley dolore puŝis Loftus-on al la ŝultro, almontris per la okuloj dekstren: el tie estis iranta, apogante sin sur bastono, pala pro sangoperdo kaj laco kapitan-komodoro Ievlev. Kvazaŭ ne rimarkante lin, la anglo kontrolis la ŝargon, turnis sur pivoto la tubon, enpremis la meĉon. La kanono ree tondris, la kuglego enflugis en malfermitan paftruon de la meza ferdeko...

— Granda viktori'! — diris li en la rusa al Ievlev tiel laŭte, ke aŭdu ĉiuj ĉirkaŭe. — Kolosa viktori'! Diablo prenu, damna sved'!

Kaj, ekrideginte, aldonis:

— Aj-aj-aj, sir! Ni preskaŭ brulis en la dom'. Unu nia — mort'. Mortis. Li iĝis rostaĵo, jes, tiel...

Silvestro Petroviĉ larĝe malfermis la okulojn, ne komprenante. Ripley ree kliniĝis al la kanono:

— Ne nun, sir! Nun necesas militi! Nun necesas fini tiu sved'!