3. Ĉio estos bona!
Kiam antaŭ multaj horoj la antaŭa sveda ŝipo kun elstarantaj el la paftruoj kanonoj, kun flirtantaj flagoj, kun soldatoj en maŝkirasoj kaj kupraj kaskoj, kliniĝante, sub plenaj veloj aperis sur la Dvina ŝanelo, Taisja staris sur la ekstera remparo de la fortreso. La flagŝipo, elirinte el la pluva vualo, estis moviĝanta al la citadelo; Taisja, etendinte antaŭen la maldikan kolon, atendis. Ŝia koro batis laŭte, la vizaĝo paliĝis. Per tuta sia esenco ŝi sciis, ke devas okazi ia mirinda evento, kaj en la menso ligis tiun eventon kun sia subite malaperinta antaŭ kelkaj tagoj edzo.
Kaj la evento okazis: al ŝi ne necesis klarigi, kio fariĝis. Kaj ŝia juneco kaj la jaroj de knabineco pasis ĉe la maro. Rudristo, kiu kun tia certeco kondukis la grandegan multkanonan ŝipon laŭ la Dvina ŝanelo, ne povis erare trafi al malprofundaĵo. Li povis fari tion nur intence, propravole, oferinte sian vivon por siaj amikoj, kaj tiu rudristo estis, sendube, Rjabov.
En tiuj mallongaj momentoj, kiam la skulptita el ebono grandega virgulino super la busprito de la flagŝipo leviĝis en la aeron, kaj la tuta ŝipo kun knaro kaj grinco kliniĝis, kiam sur la pobkastelo ekkrakis pafoj kaj komenciĝis batalo, Taisja tuj komprenis: estis farita heroaĵo, kaj ŝia rudristo estas tie, inter malamikoj. Streĉegante la vidsenton, aŭdante nek tondradon de kanonoj, nek fajfadon de kuglegoj, nenion rimarkante, ŝi rigardis al la ŝipo, kie, probable, en tiuj minutoj furiozantaj svedoj estis turmentantaj kaj mortigantaj la karan por ŝi homon, la homon, kiun ŝi tiomfoje perdadis kaj ree trovadis. Ŝi tamen ankoraŭ plu esperis, ke li saviĝos, ĵetiĝos de la ŝiprando en la akvon kaj naĝos al la fortreso, al ŝi, sia edzino, al sia filo...
Sed tempo iris, la rudristo ne estis.
Ĝis doloro en la okuloj fiksrigardadis Taisja la grizajn akvojn de Dvino, sed vidis en ili nur kadavrojn de svedoj en verdaj kaftanoj...
Poste, pansante vunditojn, donante al ili akvon kaj manĝon, helpante al avino Eŭdoĥa en ties mizerikorda laboro, ŝi eĉ por unu momento ne forgesadis pri sia terura malfeliĉo, sed ŝia aflikto kvazaŭ malproksimiĝadis, kvazaŭ kvietiĝadis, kaj la koro ĉiam pli kaj pli pleniĝadis per sento de hela fiero, kiam aŭdis ŝi konversaciojn de vunditaj kanonistoj, matrosoj kaj soldatoj pri la rudristo, kiun oni per forto devigis konduki la eskadron, kaj li submetis ĝin sub la kanonojn de la fortreso...
La nomon de la rudristo multaj ankoraŭ ne sciis, sed ŝi ja sciis firme, ke tio estas ŝia Ivano Sabateiĉ, kaj tamen al neniu diris, trovante konsolon al sia malfeliĉo en tio, ke vunditoj en ŝia ĉeesto konjektadis la sorton de la kuraĝa kaj fidela rudristo. Kun avido kaj danka lumo en la okuloj ŝi aŭskultis tiujn, kiuj supozadis, ke la rudristo tute povus saviĝi. Unu vundita kanonisto certigadis, ke li eĉ vidis mem, kiel iu homo sur la pobkastelo estis batalanta per hakilo, forirante de atakanta lin homamaso.
La batalo daŭris kaj daŭris, kanonoj pafadis, vunditoj kaj mortigitoj ĉiam pli multiĝadis, kaj Taisja jen esperadis, jen ĉesadis kredi. Al ŝi ŝajnis, ke la rudristo iras sur la fortresa remparo kaj jen tuj vokos ŝin, diros ŝian nomon. Aŭ ŝajnis al ŝi, ke li vokas ŝin de la bordo, vundita, ne povas eliĝi el la akvo kaj mortas sur la ĉeborda sablo. Tiam ŝi konfuziĝadis, rigardis senmove aŭ subite kuradis sur la remparon, super kiu fajfis kuglegoj, kaj ree longe, kun malgajo rigardadis al la Dvinaj akvoj, sur kiuj estis balanciĝantaj korpoj de mortigitaj svedoj...
Kiam Silvestro Petroviĉ estis vundita kaj soldatoj portis lin sur mantelo sub la fortresan muron al avino Eŭdoĥa, Taisja senmoviĝis pro ektimo, — ŝajnis, ke tuj li diros al ŝi certan kaj teruran sciigon. Sed li silentis. Sur lia sensanga vizaĝo brilis la bluaj okuloj. Ŝi donis al li kruĉeton kun akvo, li lipis, suspiris, prenis Taisja-n je la mano. Eble, li ne rekonis ŝin, eble, simple estis en senkonscieco, kiam diris laŭte, firme, klare:
— De la rusa homo la nomon teni honore kaj minace!
Taisja nenion respondis, aliaj vunditoj levis la kapojn de la pajlo, fiksaŭskultis. La kapitan-komodoro ree eksilentis por longe.
— Honore kaj minace... — ripetis juna matroso flustre.
Silvestro Petroviĉ aŭdis la flustron, klarigis:
— En malnovaj tempoj oni tiel diris: por ke en la tuta mondo la nomon de la rusa homo oni tenu honore kaj minace.
Avino Eŭdoĥa strikte streĉis lian kruron per tolo, li ankoraŭ iomete kuŝis, vokis siajn soldatojn, ili ekkondukis lin reen sur la pordegan turon — komandi. Liaj brovoj estis severe kuntiritaj, la lipoj kunpremitaj. Taisja akompanis lin ĝis la ŝtuparo, plu esperante aŭdi vorton pri la rudristo. Ĉe la ŝtupoj li haltis por retrovi la spiradon, diris kvazaŭ en disputo:
— Fortreso! Kion valoras fortreso? Homo — jen fortreso vera, nevenkebla. Homo!
Taisja aŭskultis, retenante spiron, al ŝi ŝajnis, ke Silvestro Petroviĉ parolas pri la rudristo. Kaj li vere parolis pri li.
— Fortreso! — ripetis li, profunde rigardante en la okulojn de Taisja. — Rjabov, la rudristo, — jen fortreso, pli fidinda ol kiu ne estas sur la tero. Li faris heroaĵon. Al li ni ŝuldas multon en ĉi batalo, al li, kaj al forpasinta Krikov, Atanazio Petroviĉ, kaj ankoraŭ al samaj rusaj homoj...
— Silvestro Petroviĉ! — ekkriis ŝi. — Silvestro Petroviĉ!
Sed al li aliris Jegorĉjo Pustovojtov kun demando pri tio, kiel eliru la ŝipatakaj boatoj, kaj la kapitan-komodoro foriris kun li.
Pli proksime al vespero Taisja eksciis, ke inĝeniero Rezen pridemandas kaptitajn svedojn, elnaĝintajn sur la Dvinan bordon apud la fortreso. Malsekaj, frostiĝintaj, timigitaj de atendo de morto, ili tremante sidis sub la muro, kien ne faladis kuglegoj, per sovaĝaj okuloj rigardis al rusaj forĝistoj, ardigantaj en forno rondajn ŝtonojn. Unu — alta, kun blankaj haroj — estis vundita al la ŝultro kaj tenis la vundon per la mano; la sango fluis laŭ liaj fingroj. Alia, same vundita, penis ion klarigi al sia gardanto, almontrante la muskedon, poste sian bruston.
— Mortpafi sin li petas! — klarigis matroso. — Ne bezonas li, diras, tian vivon...
— Nu, do stultulo! — kriis la gardanto. — Ne bezonas. Al ni po unu estas donita, ne po du. Unun li perdos, alian ne ricevos...
Taisja aŭskultis, trovis Rezen-on, demandis de li nekuraĝe:
— Ĉu svedaj homoj pri la rudristo nenion scias, sinjoro? Eble, ili almenaŭ unu vorton diris?
Rezen ne komprenis. Taisja rakontis detale, li, konsolante, tuŝis ŝian manon:
— Ho ne, ne, ĉu ni povas diri, ke li estis mortigita? Li malestas — tio estas vero, sed tio ankoraŭ ne signifas, ke li estas mortigita, tio ankoraŭ nenion signifas. Unu, kiu estis kun li, mortis, tion ni bone scias, la tradukisto, li mortis sur la Marka insulo. Sed la piloto — ne, pri la piloto ni ankoraŭ ne scias...
Taisja senspire rigardis al la inĝeniero. Li ankoraŭ foje tuŝis ŝian manon:
— Ĉio estos bona, jes, jes, la kapitan-komodoro sendis serĉi, oni lin serĉas, la piloton, lin serĉas soldatoj, matrosoj, serĉas ĉiuj. Ili trovos lin. Oni neniam perdu esperon...