4. Rusa flago
Fulganta akra fumo rampis sur la pobkastelo de la ŝipo, forlasita de la ŝipanaro.
Gyllenstierna turniĝis sur la flankon, stertoris, faris ankoraŭ unu penon kaj ekvidis super si la bluiĝantan nordan nehelan ĉielon, sur kiu kuris ŝiritaj nuboj.
Kiom da tempo pasis?
Eble, plu daŭris la sama senfina tago, eble, venis la nova?
Li streĉiĝis, kvietiĝis: al li ŝajnis, ke li aŭdas tondron de kanonado. Sed estis tute ne tiel: sur «Krono» — sur ferdekoj, ĉe kanonoj — estis eksplodantaj pulvujoj. La subadmiralo suspiris kun faciliĝo: tamen la batalo ankoraŭ ne finiĝis, la sorto favoris lin, li mortos sub tondro de siaj kanonoj. Kaj por morti kun honoro, kiel decas al admiralo, li devigis sin turni la kapon — tiam li ekvidos la svedan flagon sur la ĉefmasto, la bluan flagon kun ora kruco, la flagon, al kiu li servis dum tuta sia longa vivo.
Sed la flago ne estis.
Anstataŭ la blua tuko li ekvidis blankan ĉifonon, kiu flirtis en Dvina vento. Ankoraŭ unu bato de la sorto, ankoraŭ unu lasta humiligo; la damnitaj dungitoj kapitulacis kaj fuĝis de la ŝipo, por ili plej grave estis konservi siajn vivojn, siajn aĉajn, al neniu necesajn vivojn...
Sufokiĝante pro doloro kaj furiozo, mallonge kaj raŭke spirante, kolektinte lastajn fortojn, li ekrampis al la masto, por peni deŝiri tiun hontindan blankan ĉifonon. Sed fortoj ne estis, rampi li ne povis. Li povis nur alpremi al la ferdeka kovraĵo sian flavan maljunan vizaĝon kaj kuŝi tiel senmove, alvokante Dion kompati kaj sendi al li baldaŭan morton, kiu ĉiam ne venadis, ĉiam prokrastadis...
Li ree perdis la konscion kaj rekonsciiĝis pro tio, ke iu per lertaj kaj rapidaj moviĝoj estis priserĉanta lin, palpserĉis en liaj poŝoj. Li ne havis fortojn turniĝi, sed la fortaj manoj turnis lin, kaj li ekvidis proksime super si la malhelan, malmildan vizaĝon de ferdekestro del Robles. La hispano, preminte subbrake la pistolon, estis prirabanta sian admiralon, kaj Gyllenstierna ne miris pri tio, li nur petis apenaŭ aŭdeble:
— Mortigu do min, kanajlo! Mortigu antaŭe...
Sed la ferdekestro faligis la pistolon kaj retropaŝis. Kaj ree ektreniĝis tempo, senfina tempo.
Probable, pasis ankoraŭ multaj horoj, antaŭ ol Gyllenstierna rekonsciiĝis. Estis abrupte kaj proksime krakantaj muskedoj kaj fusiloj. Li devis fari nekredeblan fortostreĉon, por levi la kapon. Per siaj flavaj nepalpebrumantaj okuloj li longe rigardis al altaj homoj en mallongaj jakoj sen manikoj, en trikitaj ĉapoj, rigardis, kiel ili mastre iras sur la pobkastelo, malleviĝas en lukojn, surverŝas la bruletantan pobon kaj interparolas inter si per lacaj krudaj voĉoj de batalistoj, venkintaj en batalo. Kaj subite li komprenis, ke sur la ŝipo estas rusoj, ke la ŝipo estas kaptita kaj ke la sorto preparis por li ankoraŭ lastan teruran baton — oni militkaptos lin.
Kvazaŭ en nebulo, li vidis nemalproksime de si pezajn grandajn botojn, vidis, kiel al la piedoj de rusa maristo falis la blanka ĉifono, vidis, kiel la ruso alligas al la ŝnuro tukon de trikolora flago, saman, kiel tiu, kiu flirtis sur ilia fortreso.
Jen kion preparis al li la sorto antaŭ la kaptiteco: li devis ankoraŭ vidi, kiel sur la ĉefmasto de la sveda milita fregato leviĝos rusa flago.
Ne, tion li ne vidos. Sufiĉas da malhonoro en lia vivo. Sufiĉas por li da humiligoj.
Flustrante insultojn per la sekiĝintaj sensangaj lipoj, li levis la pistolon, faligitan de la hispana ferdekestro-rabisto, kaj komencis celi al tiu ruso, kiu jam estis tiranta la flagon. La rusa flago, flirtigata de Dvina vento, estis malrapide leviĝanta sur la maston. Kaj Gyllenstierna celis, celis senfine longe.
Sed la pafon li ne aŭdis.
En la pulvujo de la pistolo ne estis pulvo.
Kaj neniu el la rusoj aŭdis, kiel klakis la ĉano.
La rusoj per ardaj okuloj rigardis al la ĉefmasto, tien, kie gaje flirtis sub vento la grandega, nova, trikolora flago. Kaj eksplodo, kiu tondris super Dvino, — duone disrompiĝis kovrita de flamo «Krono», — kvazaŭ salutis la venkon de la rusoj kaj samtempe sciigis la svedojn, ke ilia komandanto, subadmiralo grafo Eriko Gyllenstierna direktis sin en la lastan navigadon, el kiu neniu kaj neniam revenadis.