5. Viktorio

Per rapidaj paŝoj Taisja ekiris laŭlonge de la fortresa muro trans la preĝejon, kie ĉe ferkovrita barilpordeto staris gardisto kun muskedo, puŝis la barilpordeton, batis al la fero per la maldika mano.

— Kial vi frapas? — demandis la gardisto. — Ne estas permesite tien iri...

— Soldatoj tien iris kun matrosoj! — diris Taisja. — La rudriston serĉi, Rjabov-on, tiun, kiu la svedan ŝipon surgrundigis, kaj mi estas de li, de la rudristo, edzino, tralasu min pro Dio...

La gardisto tiris feran riglilon, la barilpordeto malfermiĝis, Dvina vento puŝis la vizaĝon de Taisja. Ĉi tie estis tombejo, fortresa sepultejo, en kiu laborantoj, kunpelitaj per la cara ukazo el ĉiuj flankoj de la Dvina tero, enterigadis mortintojn dum la konstruado de la citadelo. Sub betulaj kaj pinaj krucoj, ĉe de ili mem konstruitaj muroj, eterne dormis Kargopolaj, Kevrolaj, Mezenaj masonistoj, portistoj, ĉarpentistoj, terfosistoj el Ĉarondo, Pinegaj, Arĥangelskaj, Ĥolmogoraj forĝistoj. Kaj estis strange vidi nun sur tiu tombejo svedajn matrosojn kaj soldatojn, saviĝintaj de morto...

Ili estis ĉi tie multaj, ili iris renkonten al Taisja, sub gardo de monaĥoj kun halebardoj, stumbladis sur tombaj holmetoj, ĝemadis, faladis, ree ekstaradis — palaj, silentaj, elturmentitaj...

Ĉe la akvo ŝi haltis, pensis — kien povus naĝi la rudristo. Kaj, nenion decidinte, ŝi ekiris laŭlonge de la rivero, fiksrigardante al ondoj, alirante al ĉiu mortinto, kiun la akvo elportis al la bordo.

Ŝi iris longe, ŝiaj piedoj enfaladis en profundan ĉebordan sablon, dronis en marĉo, la kapo de tempo al tempo komencadis turniĝi pro laco, sed ŝi nepre devis ĉirkaŭiri la tutan insulon kaj mem, per la propraj okuloj ekvidi ĉiujn mortintojn.

Ĉe malnova gardista budo Taisja haltis, vokis:

— Ivaĉjo-o-o!

Ŝia forta voĉo dronis en malproksima tondrado de kanonoj.

— Ivaĉjo-o-o! — pli laŭte vokis ŝi.

Kanonoj nun silentis, kaj en la silento ŝi kvazaŭ aŭdis respondan vokon aŭ ĝemon.

Enfalante ĝis la genuoj en marĉo, kolektinte ĉiujn fortojn, ŝi ekkuris al la bordo, al salikaro. Por momento ŝi ektimis, sed ŝi superis la timon kaj disigis per la manoj densajn branĉojn de saliko. Ĉi tie, sur arbostumpoj, sur trunkoj kaj radikoj, amasigitaj de la fluo de la rivero, flanke, maloportune kuŝis homo en mallonga ruĝa malseka kaftano kaj atente rigardis al ŝi per grizaj okuloj...

— Ne timu! — diris li per firma voĉo. — Ne timu min. Mi ne estas malamiko por vi, mi estas rusa, sed ne sveda homo. Helpu al mi leviĝi kaj ekvidi vian estran oficiron. Mi devas hasti, ĉar la fortoj forlasas min, kaj estas tre probable, ke mi baldaŭ mortos...

Taisja aliris al li pli proksime, surpaŝis balanciĝantajn sur akvo trunkojn, li alkroĉiĝis al ŝia mano, sed ne sukcesis ekstari kaj kulpe ridetis, kiel ridetas fortaj kaj kuraĝaj homoj, konvinkiĝintaj pri propra malforteco.

— Mi perdis multan sangon, — kvazaŭ ekskuzante sin, diris li. — Sed ne gravas! Ankoraŭ foje helpu min...

Taisja ree etendis al li la manon, li kunpremis la dentojn kaj ekstaris sur la piedojn. Kune ili trairis la marĉan bordon kaj suriris holmon, sed ĉi tie la fortoj tute forlasis lin, kaj, ekĝeminte, li malleviĝis sur malsekan herbon. Taisja staris super li, kompatante, kaj ne sciis, kion fari. Li estis mallonge kaj ofte spiranta.

— Ne! — diris la nekonato. — Tiel ne estos. Vi sendos ĉi tien fortajn virojn, kiuj dum mallonga tempo ĝisportos min ĝis via estra oficiro. Ĉu li estas viva — kapitan-komodoro Ievlev?

Taisja kapjesis.

— Viva, nur vundita...

— Mi nun same estas nur vundita, — subridis la nekonato, — sed baldaŭ povas esti ankaŭ morta. Necesas hasti. Iru! Kaj diru al la kapitan-komodoro mian nomon: Jakobo.

Ŝi ekiris, obeante la forton, kiu sonis en lia voĉo, obeante la obstinan esprimon de liaj grizaj okuloj.

En la fortreso, sur la remparoj, tamburoj batis malalarmon, gaje, jubile, venke intervokadis klarionoj. Taisja demandis, kio okazis, — kuranta pretere matroso kriis per sovaĝa, kvazaŭ ebria voĉo:

— Viktorio! Kapitulacis la svedaj latronoj!

Taisja leviĝis sur la pordegan turon, — Ievlev tie ne estis. Sub pezaj nuboj, ree venintaj de la maro, estis finbrulanta la pobo de «Krono». La pruo de la ŝipo, deŝirita de la eksplodo, jam malaperis sub la akvo. Kaj sur ĉiuj ceteraj ŝipoj de la eskadro vento estis flirtiganta tukojn de rusaj flagoj, kaj videblis, ke tie jam mastras rusaj matrosoj en siaj trikitaj ĉapoj kaj mallongaj jakoj. Kaj laŭ Dvino, al la fortreso kaj al la kaptitaj ŝipoj, tien kaj reen afereme kaj rapide navedis boatoj, liverante sur la ŝipojn rusajn matrosojn, kaj el tie ili transportadis vunditajn kaj kapitulacintaj svedojn.

Sur la remparoj, sur la turoj, ĉe la kanonoj silente staris la kanonistoj, ne kredante, ke ĉio estas finita. Kelkaj viŝadis ŝviton kaj fulgon de la vizaĝoj, aliaj krucosignadis sin, triaj frotpurigadis kanonojn kaj interparoladis inter si per lacaj voĉoj. En la plene malfermitan fortresan pordegon pafistoj enkondukadis militkaptitojn; la svedoj iris silente, mallevinte la kapojn; iliaj botoj tondris sur pavimŝtonoj.

Silvestron Petroviĉ-on Taisja trovis sidanta sur benko apud la fortresa preĝejo, li estis pridemandanta kaptitan svedan oficiron. Taisja kliniĝis al Ievlev, flustre rakontis pri la homo en ruĝa kaftano. La kapitan-komodoro unue ne komprenis, redemandis, sed tuj ordonis forkonduki la svedon kaj vokis ferdekestron Semisadov-on. Tiu venis, frapante per la lignaĵo. Ievlev ordonis al li kolekti senprokraste ĉi tien, al la preĝejo, matrosojn kun sabroj, soldatojn, pafistojn, tamburistojn, klarionistojn. Kvar homoj kun brankardo ekkuris tien, kien almontris Taisja. Ievlev sendis por kuracisto Loftus, diris al li en la germana:

— Mi ne scias, kia vi estas kuracisto, sed mi ordonas al vi apliki tutan vian arton al tiu homo, kiun oni tuj alportos. Se vi savos lin, via sorto faciliĝos.

Loftus riverencis malalte, alpremis la disŝovitajn fingrojn al la brusto. La matrosoj jam estis alirantaj, zorge kaj gardeme portante la brankardon. Silvestro Petroviĉ kun peno leviĝis. En unu lia mano estis promenbastono, per la alia li apogis sin sur lambastono. La promenbastonon li metis sur la benkon, per la nun libera mano levis la spadon por honora prezento de armilo. Matrosoj kun sabroj ĉe la ŝultroj, pafistoj kun muskedoj, soldatoj kun fusiloj — senmoviĝis, ne komprenante, kiun ili renkontas kun tiaj honoroj. Ievlev mallaŭte demandis:

— Jakobo?

— Jakobo! — respondis la homo en ruĝa kaftano, levetiĝante sur la brankardo.

Silvestro Petroviĉ salutis per la spado, la klarionoj kaj tamburoj batis «al militiro». Jakobo penis eksidi, liaj implikitaj helaj haroj pendis super la frunto, en la okuloj tremis larmoj. Ievlev kliniĝis al li, ekparolis mallaŭte, retenante emocion:

— Saluton, amiko bona. Mi ricevis pri vi leteron de sinjoro Izmajlov. Nun vi ripozos, morgaŭ ni parolos pri ĉio longe. Ĉu vi estas vundita?

Jakobo respondis trankvile:

— Mi supozas, ke vundita morte. Nun mi volas diri nur pri tio, ke mi havis honoron vidi, kiel estis farita granda heroaĵo de la piloto, kiun mi ekkonis kaj anime ekamis dum nelonga tempo. La flagŝipo «Krono» estis surgrundigita de ĉi estiminda kavaliro antaŭ miaj okuloj. Svedaj oficiroj kaj matrosoj penis tuj mortigi la piloton, sed li kuraĝe rezistis kaj faris nemalmultajn batojn al la svedoj per sia forta mano, armita per hakilo. Li sukcesis salti el la ŝipo en la akvojn de la rivero, kaj mi ne plu vidis lin... Gloro al li eterna!

— Gloro! — ripetis Ievlev.

La matrosoj levis la brankardon, ekportis Jakobon al la domo de Rezen — nur la domo de la inĝeniero ne suferis pro svedaj kuglegoj. Maria Nikitiŝna brakumis Taisja-n je la ŝultroj, restis kun ŝi sidi sur la benko apud la preĝejo. Post la brankardo hastis Loftus, diradis vortojn de konsolo, afablaĵojn, fanfaronis pri sia arto.

Antaŭe frapadis per la lignaĵo Semisadov, kriadis de tempo al tempo:

— He, for de la vojo, kristanoj! Devojiĝu!

Pafistoj, kanonistoj, soldatoj, monaĥoj, fortresaj laborantoj jam deiris de la remparoj, lasis gardistejojn, pordegojn, turojn; ili amasiĝis sur la placo, ripozis post la batala laboro, manĝetis sub la fortresaj muroj, apud detruitaj kaj forbrulintaj domoj kaj tenejoj, sur la preĝeja perono, intervokadis:

— He, kaporalo, ĉu vi estas viva?

— Jes, iel-tiel viva...

— Sed oni diris — via kapo estis deŝirita.

— La mia estas alkudrita firme...

La placo bruis, kiel foiro, soldatoj jam elrulis el keloj barelojn kun vodko kaj medo, ĉiam pli laŭta iĝadis rido, pli salaj iĝadis ŝercoj. Apud la detruita de kuglegoj fortresa banejo kanonistoj estis regalantaj kaptitan svedan kanoniston per vodko kaj biskotoj. Li estis avide trinkanta kaj manĝanta. La kanonistoj ridis:

— He, fraĉjo, ĉi vi prenis la Arĥanĝelan urbon?

— La edzino, verŝajne, ploras, malĝojas, ĉu? Ĉu vi havas edzinon?

— Li estas juna, promeni al ni venis, por riĉo...

La svedo kapjesadis, stulte ridetadis, feliĉa, ke li estas viva, ke nun oni ne mortigos lin.

La monaĥoj, drinkinte, iris al Ievlev peti ne peli ilin en la monaĥejon. Silvestro Petroviĉ, metinte la vunditan kruron sur la benkon, sidis apud la kelo, kie dum la batalo li kaŝis la filinojn kaj la filon de Rjabov Ivaĉjon. Barsanufo riverencis, Ievlev demandis:

— Sed kion do vi ĉi tie faros?

— Festenos ni, sinjoro kapitan-komodoro, iomete...

— Ĉu en la monaĥa stato? — ridetante, demandis Ievlev.

Barsanufo glatigis la soldatajn lipharojn, tusis en la pugnon. La aliaj monaĥoj same tusis. Semisadov diris:

— Kaj kio, Silvestro Petroviĉ, eble ni lasos iujn en la citadelo...

Malantaŭ la kelo fortaj virinaj voĉoj komencis kanton, ĝi ekflugis super la fortresa placo, super la remparoj, super la turoj, super kvieta Dvino — brava, laŭta, festa:

Brando, brando, mia brand',
Ebriiga mia brand',
Forta brando, maltigita...

En la fortresa pordego kun tondro furioze ekbatis tamburoj, venke ekkantis klarionoj. La homoj leviĝis sur la piedojn, la homamaso ĵetiĝis al la vojo — rigardi, kiel oni portas standardojn de la svedaj kaptitaj ŝipoj. Pafistoj, soldatoj, matrosoj, ĵetante ĉapojn supren, kriis:

— Gloro!

— Bone!

— Hu ra-a-a!

La homamaso premis, la antaŭaj, kunkroĉinte la manojn, ne lasadis tiujn, kiuj estis malantaŭe, alie la popolo ĉifus la tutan procesion. La tamburoj batis ĉiam pli forte, ĉiam pli proksime al Ievlev. Li ekstaris, apogante sin per la mano al la muro de la kelo, la filinoj kaj Ivaĉjo grimpis kun la piedoj sur la benkon apud li, per brulantaj okuletoj rigardis al Jegorĉjo Pustovojtov, kiu kun spado, etendita antaŭen, estis egalmezure marŝanta sur pavimo, pala, kun solene severa vizaĝo. Post li vice paŝis kvar tamburistoj, post la tamburistoj iris klarionistoj — ludis «kunvenon». Poste iris la sola saviĝinta dogana soldato Stefano Smirnoj, brulvundita, kun brako sur skarpo, — li portis la poban flagon de la kaptita ŝipo. Post li matrosoj, retroklininte sin, alte ĵetante la piedojn, portis flagojn de aliaj ŝipoj de la sveda eskadro — vimplojn, pruajn kaj mastajn flagojn.

Je du paŝoj de Silvestro Petroviĉ Jegorĉjo haltis, kunfrapis la kalkanumojn, levis la spadon super la kapo, diris per rompiĝanta, sed laŭta voĉo:

— Sinjoro kapitan-komodoro! La flagoj de la kaptitaj svedaj ŝipoj, en honesta batalo de ni akiritaj — pruaj flagoj, vimploj, flagetoj, — estas liveritaj en la Novdvinan citadelon, en viajn manojn, ĉar vi estas la supera mara estro kaj komandanto super la fortreso!

Al Ievlev tremeris la vizaĝo. Per mallonga ekzakta gesto li almontris antaŭ si la pavimon:

— Sternu ĉi tie!

Doganisto Smirnoj larĝe svingis la stangon, la blua kun oro tuko de la poba flago, faldiĝante, kuŝiĝis sur la ŝtonojn. La matrosoj eliris antaŭen, ĵetis sur la pavimon pruflagojn, flagetojn, vimplojn1. Silvestro Petroviĉ, kuntirinte la brovojn, klare ordonis al Semisadov:

— Prenu Ivaĉjon, ferdekestro!

Semisadov prenis la etan Rjabov-on sur la brakojn, glatigis liajn harojn per la aspra kala polmo, ĵetis demandan rigardon al Ievlev. Silvestro Petroviĉ kapmontris al la flagoj, kovrantaj la teron. La ferdekestro, diveninte, paŝis antaŭen, per la fortaj manoj alte tenante Ivaĉjon, kvazaŭ montris lin al la popolo; poste per unu movo starigis la knabon per la fortikaj piedetoj en ferumitaj botetoj sur la bluan silkon de la flagoj kaj vimploj. La homamaso suspiris per unueca feliĉa suspiro, fiŝistaj vidvinoj kaj edzinoj, patrinoj kaj fratinoj, viŝante larmojn, etendis la kolojn por ekvidi la orfon; kampuloj, soldatoj, matrosoj ekkriis, ekparolis ĉiuj samtempe:

— Gloro!

— Bone!

— La knabo de Rjabov!

— Ni ŝatas, ŝatas! Vi prave faras, kapitan-komodoro!

— Kiu la ŝipon sur malprofundaĵon sidigis — de tiu estas la orfo!

— Bonon al li.

La popolo bruis, kvazaŭ maro en ŝtorma vetero, premadis la matrosojn, kiuj ĉirkaŭis la svedajn flagojn, la voĉoj iĝadis ĉiam pli laŭtaj, pli fortaj.

— Plaĉas tio, plaĉas!

— Gloro!

Ivaĉjo staris iom sur la silkoj, ĝeniĝis, ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ kutimiĝante, poste, ne sciante, kien kaŝi la manojn, ŝovis ilin sub la broditan zoneton de la malpurigita en la incendio ĉemizo kaj ekiris sur la flagoj, sur la blua kun oro silko, ekiris al tiuj, kiuj batalis dum la tuta hodiaŭa tago kontraŭ la svedo, — al fulgokovritaj lacaj kanonistoj, al matrosoj, kiuj kondukis la brulŝipojn al la malamikaj ŝipoj, al terfosistoj, forĝistoj kaj ĉarpentistoj, kiuj konstruis la fortreson kaj batalis egale kun militistoj. Ies fortikaj manoj ankoraŭ foje levis Ivaĉjon super la kapoj, ies ĝoja voĉo kriis:

— Jen li, Rjabov Ivano filo de Ivano! Gloro!

— Gloro! — daŭrigis la popolo.

— Honore kaj minace por eterne! — sensone, per la solaj lipoj flustris la kapitan-komodoro. — Por eterne!

Post lia dorso estis ploranta, ne viŝante larmojn, Taisja.



1. La sceno tre multe asociiĝas kun la Parado de la Venko de 1945 en Moskvo, kiam standardoj kaj flagoj de la venkita nazia Germanio estis ĵetitaj sur la pavimon de la Ruĝa Placo. Mi opinias, ke tio estis la intenco de la aŭtoro. La filmita sceno de tiu parado estis konata de probable ĉiu sovetiano kaj rusiano, kaj la asocio estis tre facile divenebla por ili. Sed por alilandaj legantoj mi deziras speciale substreki tion. (trad.)