4. Timas la vojevodo

Antaŭ longa vojo la vojevodo longe instruis Meĥonoŝin-on, kiel konduti en Moskvo kun la Siro kaj aliaj potenculoj, al kiu riverenci en la germana kvartalo — Kukujo, kiun pridonaci en kancelarioj. La leŭtenanto mordadis la lipojn, rigardis en la muron, preter la princo — maltrankvilis. En la korto en densiĝanta krepusko balancadis la kapojn ĉevaloj, tintigadis sonoriletojn, la maljunaj fraŭlinoj princidinoj estis ordonantaj al la servistoj meti por la leŭtenanto en la kaleŝon manĝon por vojaĝo.

Servosoldato donis al Meĥonoŝin mantelon, servisto de la vojevodo aliris pli proksime kun pleto — drinki antaŭ la foriro. La princo mem verŝis grandan kalikon, princino Eŭdokia alportis ĝin per siaj manoj. Meĥonoŝin renversis la vodkon en la malfermitan buŝon, el la polmo almanĝis maceritan vakcinion. La princino eklamentis:

— Por kio vi nin forlasas, fileto, turmentiĝos la princo en klopodoj, kiel al li estos sen vi kun liaj malsanoj...

— Ĉit, stultulino! — stamfis Prozorovskij. — Iru for de ĉi tie, ne necesas...

La princino, plorlamentante, foriris, la vojevodo plu instrukciis:

— Pri Ievlev, se li mem ne demandos, silentu. Se demandos, rakontu kun malgajo — tiel, diru, kaj tiel, la vojevodo-princo ne kredas, kredi estas terure. Sed pro suspekto ni prenis sub areston. Kaj la suspekto estas, ke estis li proksima amiko de via, Siro, latrono kaj malica krimulo Krikov... ĝuste ĉi tie pri la pafistoj menciu, kaj ruze: ke estis iuj fiaj venintoj en Arĥangelsko, ribeluloj kaj instigantoj el Azovo, latronoj. Pri tiu antaŭlonga krimo sur Dvino-rivero rememoru, pri la murdita homo. Kaj viajn okulojn malsupren turnu ĉiam, kvazaŭ timas vi lin, patron-caron, kolerigi. Por li la pafistaj aferoj fariĝis osto en la gorĝo, li pro tio tuj koleriĝos. Ankoraŭ la pridemandan folion de Longinov, kaj kion la fremdlandanoj pri Ievlev skribis — al li mem en la manojn donu. Kaj ne hastu, — ĉu vi komprenas, ke ĉi damnita Silvestro pro paso de tempo ĉi tie en la malliberejo sub aresto mortu. Li estas malforta, vundita, eble gangreno okazos, ĉi tie ni lin entombigos...

Meĥonoŝin severe interrompis:

— Staranta akvo muelradon ne movas, princo-vojevodo. Mallibero povas esti malsama. Se vi ektimos, pereos ni. Faru racie, li putru vive, hundaĉo. Alŝutu al li, diablo, en kaĉon aŭ en supon venenon, — kaj adiaŭ. Amikojn li havas en Moskvo — kaj Menŝikov kaj Apraksin, kaj aliaj famaj viroj por li viva kiel muro staros, sed se li mortis — nenion ili faros. Pri tio pensi necesas...

La princo akompanis Meĥonoŝin-on ĝis la kaleŝo, krucosignis lin trifoje, kisis. La maljunaj fraŭlinoj princidinoj staris apude, kaŭriĝis riverence laŭ la nova modo, petis ne forgesi ilian deziron: alveturigi el Moskvo friziston, por ke tiu konstruu hararanĝojn kaj metu muŝojn. Meĥonoŝin promesis. La kaleŝo ekveturis, knarante, balanciĝante; eksonoris la vojaj sonoriletoj...

Kaj en la sama nokto, kiam forveturis Meĥonoŝin, ĉio ekiris pene-svene, dise-mise: tuj kiam la princo kuŝiĝis dormi, venis kancelariano Abrosimov kun terura sciigo — la fuĝintaj rabistoj, kiuj loĝis sur la Marka insulo, ne lasis sin kapti al la pafistoj, foriris en arbarojn, multaj kun armiloj, prenitaj de svedoj, kaj kiam estis aranĝita persekuto, tiam ili komencis pafadon kontraŭ la pafistoj kaj dumaanon Larionov-on mortigis malice. Tamen, Larionov-on ili mortigis ankoraŭ antaŭ la komenco de ĉi persekuto, sed la kvindekestron kaj ankoraŭ kelkajn pafistojn ili mortpafis ĉe arbara rando...

La dumaanon oni enportis en la princajn ĉambrojn, kuŝigis sur bastomaton, sur la plankon, sub la ikonojn, ligis al li la makzelon per tuko, sakristiano komencis legi libron-psalmaron.

— Por kio ĉi tien do, por kio al mi? — per ploranta voĉo kriis la vojevodo. — Vi portu lin en la preĝejon, ŝtipkapuloj...

— En la preĝejon la popolaĉo ne permesas! — kun suspiro respondis Abrosimov. — Ili minacas lin el tie elĵeti...

Kaj li ree ekparolis, ke la fuĝintaj rabistoj estis la iniciatintoj de ĉiuj malfeliĉoj, ili ankaŭ la kaŝan petskribon pri la princo skribis, kaj kvankam foriris la rabistoj en arbarojn, sed en la urbo ili havas proprajn homojn, tiuj homoj en Arĥangelsko ribeligajn vortojn lanĉas kaj ĉiel minacas, ke venĝitaj estos al la vojevodo liaj maljustaĵoj, koruptaĵoj, subpremoj, ankoraŭ bruligos ili lian palacon, surmetos la kapon sur palison kaj post li la familion ekstermos...

— Ho Dio, kaj mankas konsilantoj, mi estas solsola! — ekkriegis la vojevodo. — Larionov estas murdita, la leŭtenanto al Moskvo veturas...

Globigante la okulojn, li eksidis sur benko, ordonis voki al si Vilhelmon Noble-on kaj Remezov-on. La fremdlandano venis tuj, sed Remezov-on oni nenie sukcesis trovi — lin kvazaŭ la tero englutis.

— Kaj lin, kaj lin oni murdis, — ekbalbutis la princo, — sentas mia koro, oni murdis la subkolonelon...

En timo li ordonis voki la malfavoratan nun pafistan estron Simonon Borisoviĉ-on. Tiu venis ne sola, sed en akompano de morna Ĥagajo Pustovojtov. Nek la pafista estro, nek Ĥagajo deziris eksidi, staris foste ĉe la pordo. Vilhelmo Noble ĵetadis al ili timajn rigardojn, silentis. La vojevodo ekturbulis, ekparolis kaĵole, ke estas malfeliĉo, ĉio estas malbona, granda krimo estis farita, la fidela cara servanto dumaano Larionov estis malice murdita, la fuĝintaj servutuloj kaj malnobluloj foriris en arbarojn, tiel eblas atendi ribelon... Ĉi Larionov, nun forpasinta...

— Laŭmerite oni lin murdis! — per obtuza baso sentime interrompis la vojevodon Ĥagajo Pustovojtov. — Ne iru, rufa muzelo, la laborantojn aresti. Ili kontraŭ la svedaj trupoj batalis brave, ili la baterion sur la Marka insulo savis, kaj ilin — en malliberejon?

Prozorovskij eksplodis pro la arogantaĵo de Ĥagajo Pustovojtov, komencis krii, sed al li paŝis Simono Borisoviĉ, grincis per la dentoj, ekparolis per mallaŭta pro kolero voĉo:

— Ĉu freneziĝis vi, princo? Kion vi faras? Kiun vi arestas? Sinjoron Ievlev-on kapitan-komodoron vi enprizonigis? Se estus la savinto de la urbo rudristo Rjabov viva, ĉu vi ankaŭ lin kaptus? Pro kio honestan homon, kuraĝan junulon Pustovojtov-on Jegoron vi en subteraĵo tenas? Ĉu pro tio, ke li per ŝipatako svedan ŝipon kaptis kaj sur tiu fregato la rusian flagon levis? Ho, princo-vojevodo, ni ĉiuj mortos, grandan pekon vi sur vian animon prenis. Ŝlosiĝis vi trans via palisaro — kaj tion ne scias, kion en la urbo la popolo diras! Ĉio mise nun iras, ĉio dise, ĉio al malbono. Ĉu vi pensas, ke ne scias homoj, kiu ĉe la vojevodo estas la dekstra brako? Ĉu ili ne scias pri dragona leŭtenanto Meĥonoŝin? Ĉu vi pensas, ili forgesis, kiel ĉi judaso, sian militistaron forlasinte, de la batalo fuĝis? Rekonsciiĝu, princo! Tuj liberigu el la prizono Silvestron Petroviĉ-on, Pustovojtov-on Jegoron, fiŝiston Longinov-on...

La vojevodo batis per la pugno la tabloplaton, kriis alte, ŝrike:

— Leŭtenanto Meĥonoŝin por vi estas judaso, kaj latrono Ievlev estas venkinto de la svedo? Tro rapida vi estas, sinjoro pafista estro, rapida kaj kuraĝa, tamen kuraĝa kie ne necesas! Pensis mi — prudentiĝis Simono Borisoviĉ, malvarmiĝis en frosto, divenis, kiu estas latrono, kaj kiu pri la urbo zorgas. Sed ne, kia vi estis, tia vi restis — insultanto, obstinulo. Do, nenion eblas fari, eble! Eksigos mi vin de via servo. Sinjoro Noble ekde la nuna nokto estu la pafista estro, al li latronoj, kaj spionoj, kaj veraj judasoj ne estas amikoj, nek kamaradoj, nek fratoj...

Simono Borisoviĉ fiere levis la kapon:

— Ne de vi mi estis enpostenigita, ne vi min forpelu.

— Mensogas vi! — moke kriis Prozorovskij. — Mensogas! Vi estas estro de pafistoj, kaj ĉiuj vi por la Siro estas latronoj kaj ofendintoj, ĉiujn vin malfavoras Petro Aleksejeviĉ, ĉiuj vi por li estas maliculoj. Ne vane oni diras: ĉiu pafisto estas kiel dento. Ne kompatos oni vin en Moskvo, kaj mi al tio helpos...

Ĥagajo Pustovojtov diris kun angoro:

— Ni foriru, Simono Borisoviĉ, kion ni faru ĉi tie...

La pafista estro turniĝis al Ĥagajo, ne riverencinte al la vojevodo, peze paŝante, ekiris al la pordo...

Vilhelmo Noble sidis sur la benko, ĉiam silentis, rigardis al la vojevodo per nekomprenebla rigardo, maĉis pinton de longaj lipharoj.

— Remezov kie estas via? — demandis la vojevodo.

La fremdlandano ŝultrolevis.

— Eble, ankaŭ lin oni murdis?

Noble ree ŝultrolevis.

— Parolu! — ordonis Prozorovskij. — Kial vi silentas? Vi ekde nun estas la pafista estro, mia konsilanto, helpanto fervora, defendanto. Do konsilu, — mi ja sola estas, solsola. Meĥonoŝin leŭtenanto al Moskvo veturas, — kion mi faru nun?

— Mi faros ĉion, kion vi al mi ordonos! — respondis finfine Vilhelmo Noble. — Mi estas militisto. Sed mi en viaj aferoj nenion komprenas kaj nenion deziras kompreni. Mi nur servas ĉi tie. Viaj kancelarianoj skribu al mi viajn ordonojn sur papero, jes, jes, sur papero. Kaj tie sur folio estu via subskribo. Tiam mi faros. Sed sen folio kun via subskribo — mi nenion povas, ĉar mi havas familion kaj responsas pri ĝi antaŭ la Plejalta. Tiel.

— Jen kia vi estas! — diris Prozorovskij.

— Jes, tia! — prononcis Noble. — Nur tia, kaj ne alia.

— Ruza ansero!

— Mi estas maljuna ansero! — diris Vilhelmo Noble. — Mi servis al multaj regnestroj, kaj nun mi saĝiĝis. Estu papero...

Li eksilentis. Prozorovskij snufis, ne sciante, kiel agi. Trans la pordo estis interflustrantaj la maljunaj fraŭlinoj princidinoj, oĥanta maltrankviligita de la noktaj gastoj princino Eŭdokia. La princo ree ion ektimis, liaj manoj subite ektremis, la koro ekdoloris. En la korto subite ŝajnis fremdaj voĉoj, li fiksaŭskultis, — ne, la voĉoj estis de propruloj, estis babilantaj la ĉevalistoj...

Subite malfermiĝis la pordo, venis kancelariano Abrosimov, alportis malbonajn sciigojn: apud la arestejo, malgraŭ la malfrua horo, amasiĝas metiistoj, matrosoj, soldatoj — krias, insultas la vojevodon, la kancelarianojn. Al la torturisto Pozdjunin oni trabatis la kapon per ŝtono, al la senteruloj-helpantoj same batis la flankojn. Virinoj trovis iun fremdan ĉefpopon, tiu sentime faris por Silvestro kaj por la mortigita rudristo Ivano diservon en la preĝejo de Sankta Paraskeva. Virinoj kaj soldatoj, matrosoj kaj portistoj tiel ĉirkaŭis la preĝejeton, ke en ĝin ne eblas trapuŝiĝi. Kaj la rajdistojn ne eblas kunpeli, ili timas pro malfrua tempo eliri sur la straton.

La vojevodo elaŭskultis, ordonis al Vilhelmo Noble elirigi siajn pafistojn.

— Paperon! — per griza voĉo respondis Noble.

Prozorovskij diktis al la kancelariano la paperon. La nova pafista estro, movante la lipharojn, legis la vojevodan ordonon, gardeme kaŝis en la brustan poŝon, surmetis la gantojn. La vojevodo ordonis doni al si peltmantelon, ĉapon, sabron. Lia vizaĝo iĝis tute grizbruna, kiam li ĵetis rigardon, elirante, al la akriĝinta blanka nazo de la dumaano...

Eksidante sur ĉevalon, li ordonis al la servistoj gardi la domon kiel propran okulon, neniun enlasi sub minaco de morto, neniu dormu, eĉ duone.

Malantaŭe, tintante per la armiloj, interinsultante, sonorigante piedingojn, estis enseliĝantaj pafistoj, ĉasistoj, la eskorto de la princo-vojevodo.

Elveturante el la pordego, Prozorovskij ankoraŭ ne sciis, kion li faros, pensoj neniel povis kuniĝi en lia kapo, la koro batis ofte, kiel ĉe pasero, la timo ne ĉesis, sed kune kun la timo li jam sentis alfluon de tiu kuraĝo, kiu estas tiel karaktera por malkuraĝuloj, kiam temas pri ilia propra vivo.

Post ne pli ol horo Vilhelmo Noble starigis sur la stratoj barierojn, ĉe kiuj estis ordonite deĵori al gardantaj pafistoj el la novaj regimentoj. Tra la silentiĝinta urbo Prozorovskij sendis raziojn — kapti vagabondojn, trampojn, fuĝintajn servutulojn, treni ilin en la arestejon. Ĉe la palisaro apud la malliberejo estis starigitaj rajdistoj kun lancoj kaj ŝargitaj muskedoj. La kuraĝan ĉefpopon, kiu servis por Silvestro en la preĝejo de Sankta Paraskeva, oni kaptis kaj ĵetis en la kavon. Du fiŝistajn edzinojn, kiuj nomis la princon per insulta vorto, oni trenis por puno al Pozdjunin. La kanonojn, kiuj staris antaŭe por gardo kontraŭ la sveda latrono, la princo-vojevodo ordonis turni al la vojoj, kondukantaj al Arĥangelsko, ŝargi per mitrajlo, pafi por ajna gardo — senkompate.

La urbo silentiĝis, kaŝiĝis. Ĉie estingiĝis fajroj.