Ĉapitro tria
1. Por la vero kaj justo
Mateniĝis.
Dormeme, enue, raŭkete intervokadis virkokoj en Moskvaj stratetoj. Noktaj gardistoj, foriginte la barierojn, estis forirantaj dormi. Sonorilistoj, surĵetinte ŝiritajn peltmantelojn, kuntiriĝante pro aŭtuna malvarma humido, insultante sub vento, atendis sur kampaniloj, kiam batos la sonorilturo Ivano la Granda, kaj dume jam treniĝis al bazaroj, tondrante sur pavimo, knarante per neŝmiritaj aksoj, ĉartrajnoj kun vivaĵoj, kun salviando, kun fiŝo, kun apudmoskva ĉasaĵo, kun mortigitaj anseroj, kun brulligno. Komerckortanoj, firme fermante post si pordetojn, fervore krucosignante sin al la kupra, basa, longa sonoro, iris komerci, tavernistoj estis malfermantaj carajn drinkejojn, tabakisto — sian novmanieran butikon, virinoj kun patkukoj, kun pirogoj, kun ajlaj bulkoj laŭdadis sian varon, kovritan per grasmakulitaj ĉifonoj. Tombistoj sur bastomatoj portis korpojn de homoj, murditaj nokte de rabistoj, al la kruciĝejo ĉe Sankta Barbara por identigo fare de la parencoj. Gardistoj trenis iun korpulentan, grizharan, sen ĉapo, — li estis amare adiaŭanta al kurantaj post li virinoj. Preterpasanta viro kun malica ĝojo diris:
— Jen, kaptiĝis. Prenis oni finfine la Dian sklavon...
— Ĉu rabisto? — demandis Silentulo.
— Kial rabisto? Bojara filo. Li nun jam kvindekjariĝis, sed ĝis hodiaŭ estis kalkulata «forestanta», skribata kiel juna bojarido. Do, jen nun oni lin ektrenis. Nun li servu...
Moskvo estis vekiĝanta.
Dum irado manĝetante, kuris laborantoj trans Neglinkon, al la Kanona korto, trans Moskvo-riveron, al la Voroneĵa vojo — al metiejoj, al fandejoj, lignaĵejoj, teksejoj. Popoj kun deca kantado ekportis sur la manoj, sur tukoj, miraklan ikonon al biendomo de ekmalsaninta bojaro. Ĉevala militistaro per senfina torento, vico post vico estis movanta sin sur la strato, la soldatoj morne rigardis el sub larĝaj randoj de ĉapeloj, la oficiroj kaŝadis la mentonojn en skarpojn, tralasante antaŭ si la kavalerion, komandadis novmaniere, per nekompreneblaj vortoj. Post la kavalerio veturis novaj kanonoj, kanonistoj en la ĉaroj saltetadis sur benkoj, — tian kaj Silentulo, kaj Teodozo Forĝisto ankoraŭ ne vidis.
— Ĉu vi vidas, kiaj estas kanonoj? — demandis Forĝisto.
— Grandaj! — diris Silentulo.
Forĝisto akompanis la artilerion per lacigita rigardo, alpremiĝis al barilo, fermis la okulojn. Silentulo maltrankvile ĉirkaŭrigardis — ili ne kaptiĝu antaŭ la fino mem de la vojo, tiris Teodozon je la maniko de la kaftano, diris nelaŭte:
— Ni iru, Teodoĉjo! Ja estas proksime! Aŭ — jen drinkejo, eble pro glaseto iĝos pli facile...
— Iru ĝi al diablo! — insultis Forĝisto.
Lia vizaĝo tute griziĝis, la haŭto iĝis seka, kvazaŭ ĉe malvivulo, nur la pupiloj restis antaŭaj — brulis kiel braĝoj. Sur la tuta vojo al Moskvo — en arbaro kaj en gastejoj, en garbejoj kaj sur forno de bonkora kampulo — Forĝisto longe malfacile tusadis, neniam povis bone varmiĝi, manĝis malmulte, sen deziro. Ju pli proksime estis al Moskvo, des pli malfortiĝadis Teodozo, kaj en la lastaj tagoj Silentulo jam tute prepariĝis al tio, ke li entombigos la amikon apud vojo. Sed Forĝisto plu iris kaj iris, laŭte tusadis, kraĉadis kaj ne plendis, kvazaŭ estus sana, nur ĉiam esprimadis antaŭtimon:
— Ni ne kaptiĝu ĉe la bariero. Jen kian vojon ni trapasis, kio, se oni kaptos nin. Vi estas fuĝulo, mi estas por la vojevodo la unua malamiko. Oni katenos nin, kaj fino. Pereis nia petskribo...
Kaj kun timo en la okuloj li kaptadis la bruston, — tie estis enkudrita la valorega papero.
— Ni trairos! — konsoladis Silentulo.
La barieron ili ĉirkaŭiris, longe erarvagis inter apudurbaj domoj, legomĝardenoj, bariloj. Tiu lasta nokto multe kostis al Teodozo, li tute malfortiĝis, la kruroj tremis, glueca ŝvito de tempo al tempo aperadis sur la frunto, tuso disŝiradis la kavan bruston.
— Ĉu pirogon vi maĉos? — demandis Silentulo. — Bonaj pirogoj, kun viando...
— Ne...
— Eble, en preĝejon ni eniru, tie estas pli varme...
— Iru vi for kun viaj preĝejoj...
Finfine ili ekiris pluen. Silentulo demandadis pri la vojoj, pasantoj indikadis malsame. La domon de Poluektov ambaŭ vojaĝantoj atingis tute senfortaj. Silentulo longe frapadis al la pordego, neniu respondadis, eĉ hundoj ne bojis trans la alta barilo, kovrita de musko. Teodozo sidis sur trabo — spiris ofte, raŭke.
La pordegon malfermis la maljuna servisto Pafnutjiĉ, el sub la polmo, per larmantaj okuloj ekrigardis al Silentulo, demandis, kiun li bezonas.
— Riverencon al vi de Taisja Antipovna! — respondis Silentulo.
— Kiu Taisja Antipovna?
— Ja tiu virino bona, ĉe kiu loĝas nun la edzino de kapitan-komodoro Ievlev — Maria Nikitiŝna.
— Ĉu kun la riverenco vi venis el Arĥangelsko?
— Kun afero ni venis, kaj ĉar Moskvo por ni estas urbo nekonata, do decidis ni, avĉjo, de vi konsilon peti...
— Kion mi povas konsili! — suspiris la avo. — Vidu, maljunas mi, kiel putra arbostumpo, apenaŭ la piedojn trenas. Kaj afero via, karuloj, estas, ho, malfacila. Rodiono Kiriloviĉ, la adopta patro de Maria Nikitiŝna, ĉiam pri tiu afero cerbumadis, sed mortis, ne ĝisatendinte ĝian bonan finon...
Forĝisto plu tusis. Sub grizaj nuboj, malalte rampantaj super Moskvo, estis stride krianta kornikaro. La maljuna pordegisto suspiradis, kun kompato rigardis al la vojaĝantoj: ili estis tro elturmentitaj, ĉifonaj, ronĝitaj de malsato kaj malvarmo.
— Kia do estas via afero? — demandis Pafnutjiĉ.
— La caron-patron ni serĉas.
— Kaj li vin, certe, atendas. Por kio do vi lin serĉas?
— Por la vero kaj justo, avo. Enlasu nin ripozi. Malsanas mia kunulo, kaj ankaŭ mi laciĝis. Ni ne havas alian lokon por iri. Se ni restos tiel sen loĝejo en Moskvo — oni tuj kaptos nin, tiam ni pereos...
La maljunulo pensis iom, enlasis. Hirta kato, miaŭante, renkontis la gastojn. La maljunulo starigis sur breĉetitan tablon poton da senvianda brasiksupo, metis lignajn kulerojn, tranĉis panon. Silentulo, ne krucosigninte la frunton, eksidis manĝi, Teodozo rifuzis la manĝon, kuŝiĝis sur benkon, forturniĝis al la muro.
— Ne tro grasa estas via supo, avĉjo! — diris Silentulo.
— Kun akvo mi ĝin kuiris, — subridante, respondis Pafnutjiĉ.
Manĝinte, Silentulo same kuŝiĝis ripozi, kaj vespere, kiam la maljunulo bruligis kopekan kandelon, la vojaĝantoj konfidis al la avo tion, kion konfidis al neniu: rakontis pri la petskribo pri vojevodo Prozorovskij.
La maljunulo aŭskultis, glatumante sian hirtan katon, la kato estis trankvile ronronanta. Silentulo parolis, Forĝisto, tusante, sugestadis al li. Tra la malnova domo de forpasinta Rodiono Kiriloviĉ estis pasanta kolera aŭtuna vento, knaris per deŝiriĝinta ŝutro, hurlis en fornaj tuboj, — sed ĉi tie, en la pordega dometo, estis varme, kviete, odoris je bakita pano, je vakso.
Elaŭskultinte ilin, la maljunulo diris:
— Por vi ĉi tie ĉio estas nova, sed mi la vivon travivis, mi scias. Juston oni ne tuj trovas. Tiun juston homoj eble ekde la naskiĝo ĝis la morta horo ĉiam atendas, ne povas ĝisatendi...
— Ni ne atendas! — interrompis Silentulo. — Ni por ĝi iras...
— La senco estas sama, ĉu atendi, ĉu iri. Rodiono Kiriloviĉ, forpasinta, same sur la loko ne sidis. Kaj ĉe Apraksin li estis, kaj Menŝikov-on Aleksandron Daniloviĉ-on vizitis, kaj Golovin-on mem atingis. Ĉiuj pro la malfeliĉo kompatas, ĉiuj anime helpi deziras, sed kiel — tion neniu scias. Atendu, ili diras, Rodiono Kiriloviĉ, — kun tempo ni solvos. Kun tempo! Kaj venis de vi el Arĥangelsko oficiro — mi forgesis, kia estas lia nomo, — diras homoj, oron ne avaris kaj pro tio, aŭ pro io alia grandan forton akiris...
— Ĉu Meĥonoŝin? — demandis Silentulo.
— Ŝajne tiel, Meĥonoŝin. Tre favorata. Kaj bienon oni al li donacis, pro lia fervoro al la cara servo, kaj servutulojn multajn, kaj terojn kaj arbarojn... Oro — ĝi multon faras...
Forĝisto interrigardis kun Silentulo, diris raŭke:
— Oro! Kio pri oro? Ni ankaŭ oron havas, ne malriĉaj...
— Ĉu vi?
— Ni, avĉjo.
La maljunulo kun dubo balancis la kapon.
— Vi al ni direkton almontru! — petis Silentulo. — Vi al ni homon kun kapo donu, kaj ni repagos... Oficiston ruzan, kancelarianon spertan, ni ne nur dankos, ni pagos konvene...
Kaj, koleriĝinte, li elprenis profunde kaŝitan monujon, dense plenigitan per oraj moneroj.
— Jen! Rigardu! Ĉi tie da ĉervoncoj estas pli ol kvar centoj...
Pafnutjiĉ eksvingis la manojn, ekpalpebrumis, kvazaŭ blindigita, ekmiris — kun tia riĉo, sed mem estas malsataj, la botoj de Silentulo estas trivitaj, Forĝisto estas en bastoŝuoj.
— Ne nia mono! — severe diris Teodozo. — Por la afero estas mono! De tiu mono la vivo dependas de bona homo...
— Kaj ĉu vi mem malbonuloj estas? — same koleriĝis la avo. — Jen vi atingis, ke preskaŭ mortis! Kun kapo la aferon fari necesas...
Iom poste, antaŭ nokto, li surmetis peltan ĉapon, prenis en la manojn bastonon kaj ekiris al ruza kancelariano, al kiu li plurfoje iradis laŭ komisioj de forpasinta Poluektov. Al tiu kancelariano estis decidite la monon ne montri, sed doni unu ĉervoncon pro konsilo. Ankoraŭ malgrandan parton da arĝento ili elspezis por regalo — por ke la kancelariano sidu bone kaj revenu hejmen per gajaj piedoj.
La kancelariano estis ruza, akranaza, globokuleta, tuta kovrita de blanka kokideca lanugo. Sur lia kolo pendis sur rimeneto inkujo, ŝtopita per ĉifono, en saketo estis pintigitaj plumoj, tranĉileto, stampopapero. Drinkis li multe, manĝis same — ne eblis kompreni, kiel ĉio ĉi lokiĝis en li, kaj ĉe tio li estis magra tiom, ke la kaftano pendis sur liaj ŝultroj.
Post vodko kaj galantino li retrokliniĝis al la muro, klinis flanken la maldikan kolon, prepariĝis aŭskulti. Teodozo dekudris la volvaĵon, en kiu estis la petskribo, zorge malvolvis la folion, donis al la kancelariano. Tiu, klakante per la lango, suspirante, tralegis, levis al Forĝisto la globajn palajn okuletojn, demandis — en kio do estas obstaklo, se la petskribo estas skribita kaj per sango subskriboj sub ĝi estas parafitaj? Forĝisto respondis, ke la obstaklo estas en tio, kiel doni ĉi petskribon en la carajn manojn.
— Jen, kiel doni! — subridis la kancelariano.
— Ĝuste pro tio ni al vi riverencas! — diris Forĝisto. — Instruu, estu por ni kiel patro.
— La Siro ja eĉ en Moskvo nun ne estas.
— Kion do ni faru?
— Ĝustan homon serĉu!
— Kie do lin trovi?
— Jen, kie trovi! — ree subridis la kancelariano. — En tio nur eraru — kaj vi pereos, per malbona morto mortos. Mi pensas, via vojevodo, princo Prozorovskij, ne avaros oron pro ĉi folio. Tion oni en ajna kancelario scias. Kaptos skribisto la petskribon, kaj rajdos al vojevodo Prozorovskij... Pensi necesas, poste fari...
Silentulo elprenis el la poŝo ormoneron, metis sur la tablon antaŭ la kancelariano. Tiu provis la moneron per la dento, miris, ke ĝi estas sveda, demandis, de kie ĝi estis prenita.
— Ĝuste de la svedo prenita! — enigme respondis Silentulo. — Pri ĉi monero eblus eĉ fabelon rakonti, sed mankas tempo nun...
— Sed vi rakontu! — petis la kancelariano.
— Ĉu rakonti, Teodozo?
— Rakontu! — respondis Forĝisto. — Eble, la kancelariano pli favora iĝos al nia afero...
Ne hastante, per obtuza voĉo Silentulo rakontis al la kancelariano la historion pri la heroaĵo de Rjabov kaj pri la savo de urbo Arĥangelsko kontraŭ la sveda invado. La kancelariano aŭskultis, kapjesante, liaj okuloj ekbrulis, la lipoj ektremis, la kokida lanugo sur la vizaĝo ekskuiĝis. Snufante, li ĵetis la moneron reen sur la tablon, diris per mildiĝinta voĉo:
— Ankaŭ mi, fratoj, estas rusa homo, ne prenos mi tiun orfan monon. Li sian vivon ne timis fordoni por amikoj siaj, kaj ĉu mi pagon prenu de lia amara malfeliĉo? La hommanĝantoj sufokiĝu pro avido, sed mi ne bezonas, mi povas sen tio min nutri...
Kaj li ree komencis demandi: kie nun estas rudristo Rjabov, ĉu ne mortis ankoraŭ en mallibero sinjoro kapitan-komodoro Ievlev, kiel estis skribata la petskribo, ĉu plu same furiozas la princo-vojevodo. Silentulo kaj Forĝisto respondadis interrompante unu la alian, la globokula kancelariano aŭskultis penseme, sulkiĝadis, cerbumadis. Estis videble, ke li deziras helpi, serĉas, sed ne scias, kiel. Leviĝinte, li diris firme:
— Atendu. Morgaŭ mi venos. En Moskvo ne vagu, nun oni fuĝintojn forte kaptas, vi pereos pro nenio. Mi ekscios, per kio helpi, kiun el bonaj caraj amikoj kie trovi...
Dum la tuta longa aŭtuna nokto deliris kaj amare plendadis en deliro Teodozo Forĝisto: jen li arde disputadis kun la Dio kaj riproĉadis lin per la Sankta Skribo, jen demandadis, kiel la homo vivu, jen blasfemadis kaj minacadis sian malican malamikon morthaki per hakilo. Kaj terure estis aŭdi fragmentajn, raŭkajn, kolerajn kaj funebrajn vortojn en obskuro de la senfina nokto...
Matene Teodozo, ne leviĝante de la benko, pririgardante la nigriĝintajn polmojn, mallaŭte rakontis al avo Pafnutjiĉ, kiel li ekmalsanis: sveda kuglego dum la batalo batis al fortresa remparo, defalis briko, la kanono ekrampis malsupren kaj falus de la muro, se li ne kroĉiĝus al la afusto per ĉiuj fortoj. Dum alkuris aliaj kanonistoj, dum ili submetis platojn, dum levis per trabo, — li ĉiam tenis la afuston. Ekde tiu tago li komencis tusi sange.
— Okazas! — diris Pafnutjiĉ. — Ŝiris vi, karulo, la ĉefan vejnon. Nun preĝi necesas...
Forĝisto brilis per la okuloj, demandis la maljunulon:
— Al kiu preĝi, avo?
La maljunulo ektimis, ekpalpebrumis per la duonblindaj okuletoj:
— Kial vi? Kiel vi parolas...
Silentulo, kudrante la truiĝintan boton, paceme diris:
— Lasu, Teodozo, ne bruu. Kaj ekmalsanis vi, fraĉjo, multe pli frue. Jam kiam ni la ĉenon metis sur la Marka insulo — vi ĉiam tusadis. Ne gravas, kun tempo vi ekspiros. Ni nian aferon faros, foriros al Volgo, tie estas varme, la suno jen kiel brilas! Kumison vi trinkados, de ĝi granda utilo al homo okazas...
Teodozo silentis, hele rigardante antaŭ si, kvazaŭ vidis varmegan tagon super Volgo, la spegulon de la rivero, kvazaŭ varmiĝis sub la favora suno.
— Niaj viroj, eble, jam tie promenas... — diris Silentulo.
— Kiaj viaj?
Silentulo, ruze kaj mallonge subridinte, respondis:
— Niaj, avĉjo! Kiuj sur ĉeno sidi ne deziras. Diversaj viroj...
— Ĉu fuĝintoj?
— Nomu fuĝintoj...
— Kaj vi tio... — timeme diris la maljunulo, — vi pli kviete!
— Kaj ni jam eĉ tiel pli kviete!
Antaŭ frua krepusko venis, anhelante, la kancelariano, hastante, tenante la kapon klinita flanken, glutante vortojn, rapide rakontis ĉion, kion li sukcesis ekscii en kancelarioj: Menŝikov Aleksandro Daniloviĉ estas ĉu en Novgorodo, ĉu en Pskovo, serĉi lin estas malfacile — hodiaŭ li tien rajdis, kaj morgaŭ en alian lokon. Apraksin Teodoro Matejeviĉ estis antaŭhieraŭ en Moskvo...
— Estis, estis, certe, — konfirmis la avo, — estis preterveture, sed tamen trovis tempon — venis ankaŭ ĉi tien...
— Ĉi tien? — miris la kancelariano.
— Kaj kio! Ĉe ni eĉ Petro Aleksejeviĉ mem estadis, ne abomenis nian panon kaj salon. Librojn kelkajn al li, al la Siro, Rodiono Kiriloviĉ donadis. Kaj Apraksin al Ievlev Silvestro Petroviĉ estas bona amiko, kiel frato. Li venis, demandis, kiel sinjoro Poluektov mem mortis, rigardis la librojn kaj foliojn de la forpasinto, ordonis al mi kun tuta severeco: konservu, avo, kiel propran okulon ĉi riĉaĵojn. Nu kaj kio por mi? Ĝuste tio estas mia servo...
— Ĉu vi al li pri Ievlev nenion diris? — demandis Teodozo.
— Ne kuraĝis, patro mia. La afero estas delikata. Li povus brui kontraŭ mi. Malfavoro cara estas malbeno malica, kaj mia afero estas serva... Juĝu mem — eĉ Rodiono Kiriloviĉ nenion fari povis, — kion do mi faru? Eble, ankaŭ la vidvino penas...
— Kia tia vidvino?
— Ja Maria Nikitiŝna! Kiu homo estas en malliberejon kaptita — tiu estas kiel mortinto. Torturas oni nun forte, ne eblas elteni...
— Maljuna vi estas, avo, sed saĝon ne akiris! — kolere diris Teodozo. — Torturo! Scias ni, vidis...
— Nu, nu! — timeme petis la maljunulo. — Por kio ĉi vortoj...
La kancelariano interrompis signife:
— Jen pensas mi, homoj miaj bonaj, pensas kaj elpensis: vivas en Moskvo nur unusola homo plej forta, al la caro mem proksima, al li la petskribon doni estas kiel al Petro Aleksejeviĉ mem...
— Ni devas al la caro! — morne eldiris Silentulo. — Ni al la caro iras, ne alie.
— Jen kia vi estas! Ne alie, ol al la caro? Ne estas simple, barbulo, nun al la caro trafi. Celu malpli alte. Kaj malpli alte, sed pli proksime...
— Kiu do estas tiu via — malpli alte, sed pli proksime?
— Atendu, ne urĝu, tro terura estas lia sankta nomo, — sen krucosigno ne eblas eldiri. En lian pordegon al li neniu venas. La Siro mem sian kariolon sur la strato, apud la domo, lasas. En kaleŝo eĉ apude ne eksidas, kaj ĉiam kontraŭ, kaj vokas li lin, oni diras, besto. Eksidi antaŭ ĉi famega viro eĉ ne penu, kiu ajn vi estu, kia ajn persono: grafo aŭ princo aŭ iu alia kavaliro. Antaŭ ol al li riverenci — necesas kalikon da pipra vodko eltrinki, kaj donas tiun vodkon neniu alia, ol kolera urso. Se ne eltrinkos vi la kalikon — la urso punos...
— Ĉu Romodanovskij? — morne divenis Silentulo.
— Ĝuste li, princo-cezaro Teodoro Jurijeviĉ...
— Ĉu koruptaĵojn li prenas?
— Neniam.
— Ĉu la petskribon al la caro li liveros?
— Kiel li deziros. Se li kredos — liveros, ne kredos — vin mem pendumos. La Siro pro lia honesteco en ĉio al li kredas. Eble, iam malfavoras, sed poste pardonas...
— Do... Ni nur eniru... — prononcis Silentulo.
Pafnutjiĉ eksvingis la malfortajn maljunulajn manojn:
— Ho, karulo, eĉ ne pensu, patro! Pereigos li la homojn, kaj fino, li estas feroca besto, torturanto, kiom da sango li verŝis...
— Atendu, avo, ne bruu vane! — ordonis Silentulo kaj, turniĝinte al la kancelariano, komencis demandi, kiel eblas trafi antaŭ la okulojn de ĉi princo-cezaro.
La kancelariano diris, ke ne ekzistas tia seruro, kiun ora ŝlosilo ne malfermus. La cezaro mem estas honesta, sed ĉirkaŭ li diversaj homoj sin nutras, aliron trovi eblas. Teodoro Jurijeviĉ estas pia: se ŝajnigi sin pilgrimo kaj doni al ĉi besto iajn de sanktaj lokoj donacojn, eble li elaŭskultos la aferon...
— Ne iru, Stefanoviĉ, por nenio! — kriis de sur la benko Teodozo. — La petskribon li ŝiros, tretos, — kion ni tiam faros?
— Kaj mi, Teodoĉjo, sed la petskribo. La petskribo ĉe vi restos.
— Sed ne eliros vi de li viva! Li ekzekutos!
— Ĉu min? — kun malbonkora subrido diris Silentulo. — Ne, fratoj! Ne naskiĝis ankoraŭ tiu homo, kies sorto estas fini min. Mi estas sorĉita...
Kaj li komencis dekalkuli al la kancelariano oron, necesan por subaĉeto de homoj, kiuj gardas la princon-cezaron kontraŭ petantoj.