2. Sen ordo, sen tempo...
Vekiĝinte ĉe mateniĝo kaj sentante sin ne satdorminta kaj laca post la longa vojo el Pskovo, Petro ordonis voki la barbiron kaj sendis por Romodanovskij. Apude, en la najbara ĉambro, malgraŭ la frua horo, jam amasiĝis homoj, malklara zumado de voĉoj atingis la caran dormoĉambron, kie la barbiro, akrigante la razilon je la rozkolora polmo, per egalaj movoj estis ĝispure razanta la rondajn vangojn kaj la mentonon kun kaveto.
— Pli, pli pure! — ordonis Petro. — Jen, apud la orelo vi lasis. Kaj ne malrapidu, kiel maljunulino, mankas nun libera tempo...
— Kio koncernas la nerazitan flokon apud la orelo, — en la germana respondis la barbiro, — do via sanktoleita moŝto ne ĝenu vin per maltrankvilo. Tiu loko ĉe vi estas iom iritita kaj estos razita per nur unusola tuŝo de mia razilo antaŭ la fino mem de la proceduro. Kaj kio koncernas la vortojn de via sanktoleita moŝto pri tio, ke mi malrapidas, kiel maljunulino, do kion fari? Mi estas ne juna, Siro, mi estas en tiu aĝo, kiam mi havas nenion por fieri antaŭ la malforta sekso, sed razi Siron estas grandega respondeco, kaj, certe, mi ne povas permesi al mi hasti, per kio ajn al mi minacu malrapidemo. Kaj, fine, via lasta rimarko pri manko de libera tempo. Sed ĉu vi ĝin havis iam, ĉi liberan tempon, Siro?
— Vi babilas kaj babilas! — diris Petro. — Nu kial vi babilas? Iru for, al mi tedis. Ne bezonas mi viajn kompresojn, iru, iru...
La servosoldato donis al li kaftanon, li strikte zonis sin, ordonis:
— Voku, kiu tie la unua venis. Kaj manĝon ordonu doni ĉi tien, malsatiĝis mi dum la vojo...
Eniris Jaguĵinskij1, riverencis:
— Bonan...
— Al vi mem tian bonon! — bruske respondis Petro. — Diabloj, sentaŭguloj. Ne vin mi vokis. Kiu tie atendas...
Jaguĵinskij, ofendiĝinte, kunpremis la lipojn:
— Mi, Siro, pro aferoj senprokrastaj sidas ekde la nokto.
— Nu?
— Iuj pastroj monaĥejaj tre multaj skribas al via cara moŝto...
— Kaj en Pskovon ili skribis! — ne eksidante kaj rigardante al Jaguĵinskij per siaj konveksaj, mokaj okuloj, diris Petro. — Ne eblas spiri pro ili. Se iuj ankoraŭ skribos — minacu per bastonbatado. Kaj ripetu al ili, diabloj, ke servistojn en monaĥejoj kaj laborantojn ili lasu nur en la plej malgranda kvanto, kie estos superfluaj — ni punos. Ankoraŭ skribu, ke monaĥejoj neniujn terenojn nek vilaĝojn arogu aĉeti sub granda minaco. Kaj la Novgorodan prioron ordonu jam hodiaŭ en mia nomo degradi al monaĥo...
Jaguĵinskij rapide skribis sur ardeztabulo.
— Mi al li jam antaŭ longe ordonis — ĉiujn muelilojn, transpasejojn, pontojn, neuzatajn terpecojn, fiŝejojn doni sub tributo al dezirantoj, hieraŭ komerciston Novgorodan en la vojo mi renkontis — ne donas oni, li diras, sub tributo. Sed ni tributajn enspezojn nun ekstreme bezonas. Kaj ĉi prioron senigi je rango. Post plugilo li iru, teron skrapu...
La servosoldato alportis nefinrostitan pro hasto kokinon. Petro starante disŝiris ĝin, komencis ronĝi per la firmaj dentoj, kriis:
— Kaj pano kie estas, Snegirjov?
Kaj, ne kolerante, bonanime grumblis:
— Ĉiuj tute la kapojn perdis, en la cara palaco eĉ manĝi bone ne eblas.
— Ne kutimiĝis ili, Siro, — diris Jaguĵinskij. — Kie oni vidis tion: ne en manĝohalo, sen ajna ordo, sen tempo...
Kondukata sub la brakoj de du preobraĵenskanoj, eniris Romodanovskij, ĝistere riverencis, anhelante eksidis sur la benkon. Petro, kvazaŭ ne rimarkante lin, ankoraŭ dum pli ol horo aŭskultis Jaguĵinskij-on, diktadis ukazojn, jen pri elfarado de ĉapeloj el kastora lanugo kaj pri tio, ke ĉi lanugon oni ne plu veturigu trans la maron, jen pri sendo al Moskvo el Siberiaj urboj de vivaj zibeloj kaj de magneta ŝtono, jen pri tio, ke necesas brullignon segi, sed ne haki per hakilo. Post Jaguĵinskij estis ordonite voki iun fremdlandan mariston kaj navigiston kun familinomo Botsis, venintan por servi en Rusio. Pri Botsis Romodanovskij diris kun suspiro:
— Ĉi mariston mi fidas, Petro Aleksejeviĉ, ne tutkore. Li venis al ni sen ajnaj kontraktoj, monon tute ne postulis, pri via cara soldo ne interesiĝis. Por kio do ni al li necesas?
Petro strabis al la princo-cezaro, konsilis per malbonkora voĉo:
— Kaj vi lin, Teodoro Jurijeviĉ, torturu iomete! Ĉu?
Kaj minacis:
— Nu, atendu, besto! Mi parolos hodiaŭ! Vi en Arĥangelsko...
La pordo malfermiĝis, per firmaj paŝoj, ne riverencante, glate portante sian komenciĝantan dikiĝi korpon, eniris komodoro Botsis kun tradukisto el la Ambasada kancelario. Alirinte al Petro, li ĵetis al li rapidan kaj severan rigardon kaj nur tiam riverencis. Sur li estis mallonga uniforma kaftano, brodita arĝente, sub la kaftano estis kamizolo el maldika bovledo, ĉe la kokso estis Toleda malnova spado sen portepeo, en ringo.
— Botsis? — demandis Petro. Li ĉiam ĝeniĝadis, komencante konversacion, ĝeniĝis ankaŭ nun, sed por nelonge. Abrupte movinte la vangon, li ordonis al la tradukisto ekscii, kio venigis sinjoron komodoron en Rusion.
Botsis atente elaŭskultis la tradukiston, pensis, ekparolis nehaste, per malalta, trankvila voĉo. La tradukisto balancis la kapon:
— Komodoro Botsis aŭdis en fora Dalmatio pri tio, ke ĉi tie komenciĝis konstruado de floto. Lin altiris penso esti utila ĉe komenco de granda afero, kiam ankoraŭ...
Li komencis serĉi vortojn, Petro helpis:
— Mi komprenas la germanan.
— Kiam ankoraŭ ne estas faritaj nekorekteblaj agoj...
— Stultaĵoj — li diris, sed ne agoj! — ridetis Petro. — Poste, li volis diri, al nenio eblos helpi, sed en la komenco eblas komenci bone. Ĉu tiel? Do, la komodoro rezonis prave. Kie sinjoro Botsis servis antaŭe?
— En la Venecia floto. Komandis galerojn.
Petro enpensiĝis. Lia akra rigardo falis sur la manon de Botsis, sur nigran, fermitan, senornaman fingroringon. Li demandis:
— Por kio estas tio?
Botsis rigardis al sia fingroringo, respondis nehaste:
— Ĉi ringo, via sanktoleita moŝto, signifas eternan por mi funebron.
— Pri kiu?
— Tio havas signifon nur por mi sola.
La caro abrupte movis la vangon, — tiel al li respondadis malmultaj. Sed Botsis rigardis sen ajna aroganteco, lia rigardo estis honesta, malfermita. Petro Aleksejeviĉ ree vokis Jaguĵinskij-on — ordonis skribi ukazon pri destino de komodoro Botsis al konstruado de galera floto. Kiam la dalmato ekiris al la pordo, Petro vokis lin, miris:
— Kial do vi pri la cara soldo ne demandas?
— Mi venis ne por jaro, ne por du, — respondis Botsis. — Mi venis, via sanktoleita moŝto, por eterna servo. Mi servos — poste ni vidos...
Kaj, riverencinte, li foriris kun sia tradukisto, kaj Petro fermis post li la pordon per riglilo, eksidis sur la benkon, turniĝis al Romodanovskij. Tiu sidis senmove, kvazaŭ ŝtipo, suĉis lipharojn, viŝadis ŝviton per silka, brodita per folioj kaj vinberujoj poŝtuko.
— Kion vi tie, hundo, faris? — demandis Petro. — Por kio vi heroojn en malliberejan kavon enfosis?
La princo-cezaro elblovis la lipharojn el la buŝo, kun peno turnis la senkolan kapon, respondis per glata alta voĉo:
— Por kio? Ja por tio, Petro Aleksejeviĉ, ke ĉi herooj estas tute ne herooj, sed malicaj por vi malamikoj. Kiuj ankaŭ ĝis nun estas torturataj — la latronoj de Azovo, — ili por tiuj latronoj pafistaj estas la unuaj amikoj. Herooj! Kapitano Krikov estis por la Arĥangelskaj pafistoj la gvidanto, ili ribeligajn foliojn legadis, insultajn vortojn pri via cara persono diradis, ili...
— Ja tio estas iu Krikov! — kriis Petro. — Sed Ievlev-on kial vi aligis?
— Sed vi atendu, patro, ne kriu! — per sia certa, mallaŭta voĉo interrompis la caron la princo-cezaro. — Krii ne estas aferon fari, kaj mi estis jam timigita, ne ektimos. Kiam vi en la pasintaj jaroj el trans la maro venis, kiu estis kulpa pri la pafista ribelo? Ĉu ne mi? Kaj mi konfesis, diris: haku mian kapon per la cara mano, prenu la toporon, mi kulpas, Siro. Vi min al la lipoj kisis...
Romodanovskij per la fingro demetis larmon de la okulo, silentis iom. Silentis ankaŭ Petro, ĵetante strabajn rigardojn al la princo-cezaro.
— La pafistoj ree kapojn siajn serpentajn levas, ree siblas, per siaj langoj celas. Por kio, Siro? Por, seniginte vin je la vivo, Rusujon turni al la revena vojo. Nu, la Moskva ribelo estis antaŭ longe, ni firme pro ĝi homojn batis, sed la Azovo? La Azovo ja ne estas finita! De la Azovo fadenoj — maldikaj, sed estas, tra la tuta patrino-Rusujo kuras. Kaj ankoraŭ komploto pafista malkovriĝis sub regado de via fidela servanto — princo Prozorovskij. La urbo estas riĉa, da fremda popolo estas multe, svedaj militistoj venis, por ĉi afero eblas kuiri fortan kaĉon, kaj kiam ĉi kaĉo prepariĝos — estos malfrue. Ĝi Moskvon atingos. Ĉu vere mi diras, Petro Aleksejeviĉ?
Petro silentis, penante bruligi sian pipon. La tabako estis humida, la tindro bruletis malbone.
— La afero estas malklara, amara, terura, Siro! — ree ekparolis Romodanovskij. — Kaj ĉu vi pensas, ke por mi estas ĝojo vin per ĉi sciigoj malgajigi? Mi preferus kviete la restaĵon de la vivo pasigi kaj por vi ĝojon post ĝojo aldonadi, sed ne aflikti vin per ĉi amaraj sciigoj. Mi, Siro, serioze kun tuta atento la venintan de Arĥangelsko bravan vian servanton leŭtenanton Meĥonoŝin-on elaŭskultis, mi ne unu kaj ne du fojojn kun li konversaciis, ĉiujn detalojn esploris, mi foliojn legis kelkajn kaj flanke pri vojevodo princo Prozorovskij eksciis. Fidela li estas al vi, kiel ankaŭ en Azovo estis fidela, kiel ankaŭ forpasinta Lefort estis al vi fidela. Kaj li bone faris, ke ĉi insidantojn li en malliberejon metis...
La pipo finfine ekbrulis, Petro tuta kovriĝis per fumo, silentis. Romodanovskij plu parolis per sia alta, glata voĉo, rakontadis pri la komploto en Arĥangelsko, pri ribelintaj sur insulo kampuloj, pri tio, kiel estis murdita fidela cara servanto — dumaano Larionov, pri tio, kiel foriris la kampuloj rabi en forajn arbarojn, kiel tiujn kampulojn almetis al la laboro siatempe Silveĉjo Ievlev — latrono kaj ŝtatkrimulo. Oni kvazaŭ aŭdis, ke tiuj arbaraj rabistoj, ekscesante sur vojoj, murdis la caran oficiron sinjoron Remezov-on, ke...
— Pri Remezov vi mensogas! — interrompis Petro. — Remezov-on ne ili murdis, sed la nevo de princo Ĉerkasskij, kiun vi neniel povas kapti...
— Ili! — obstine ripetis Romodanovskij. — Ili eĉ Moskvon atingos, de ili ĉion eblas atendi. Ili fidelajn al vi homojn — bojarojn, kaj princojn, kaj vojevodojn ĉiujn ekstermos...
— Ja bojaroj kaj princoj — kiun trovi pli fidelan! — kriis Petro. — Ekzemple Ĥovanskij-oj kaj Miloslavskij-oj2. Mi ja memoras...
Princo-cezaro silentis, suspiris.
— Mi ne kredus pri Ievlev, se ne Prozorovskij! — diris Petro. — Sed tamen, ke Alekseo Petroviĉ estas fidela homo, tio estas vero. Se la Azovaj malnobluloj kaj servutuloj en Arĥangelsko leviĝus — Silvestro la unua kontraŭ ili irus, vere...
Romodanovskij silentis; per brilantaj, ŝvelaj okuletoj li rigardis al Petro, aŭskultis, kiel tiu, abrupte movante la vangon, laŭte jen asertas senkulpecon de Ievlev, jen subite dubas, rememorante iujn malnovajn vortojn, diritajn de Silvestro Petroviĉ ĉu sur la Perejaslavla lago, ĉu en Preobraĵenskoje... Li aŭskultadis kaj jesadis al la caro:
— Tiel, tiel, Petro Aleksejeviĉ, tiel, karega, tiel, suno mia. Ne simpla estas tiu afero, ne, ne simpla. Kaj nun la tempoj estas malfacilaj, vi mem diras — antaŭ grandaj aferoj ni staras, multon ni atendas, kun ne elsarkitaj radikoj pafistaj — kiel tiujn aferojn fari? Se malordo komenciĝis, turniĝo fariĝis...
— Sed Silvestro ja! — ree suferante kaj ne kredante kriis Petro. — Silvestro! Al mi antaŭ nelonge Menŝikov diris kaj Golovin — ambaŭ samvoĉe, ke iu ajn povus, sed ne Ievlev... Jen kio, vi, Teodoro Jurijeviĉ, sendu al Arĥangelsko iun homon pli inteligentan. Li mem pridemandu — kun saĝo. Aŭ, eble, ĉi tien lin alveturigi? Ĉi tie paroli?
— Sed por kio ĉi tien, Petro Aleksejeviĉ? Tie estas homoj, tie ili scias pli bone. Kaj pri la homo, do kio, pri la homo ni pensos. Ĝis oni ilin ĉiujn kaptos, ne tuj tio fariĝos. Ja la ribelo estis preparata. Terura afero. Ja la dumaanon...
Petro svingis la manojn, dentomontris:
— Mi aŭdis, scias. Nu, iru, laboru, iru. Iel vi tute bestosimila iĝis, princo! Ĉu vinon vi multe drinkas? La muzelo ŝvelis, tuta estas blua...
Kun peno leviĝinte, la princo-cezaro respondis humile:
— Vinon mi eĉ ne vidas. Laboroj estas multaj, Petro Aleksejeviĉ, kaj ĉe tiuj laboroj mi estas sola. Ĉiuj aliaj aŭ tempon ne havas, aŭ estas tro kompatemaj. Sed mi...
Li ree viŝis larmon, aliris por kisi la manon. Petro la manon retiris:
— Nu-nu, iru, iru.
Kaj, silentinte iom, aldonis:
— Nur unu bona afero en vi estas — ne monavida. La unusola. Ne monavida kaj ŝajne fidela. Ŝajne...
Kiam la princo-cezaro estis jam en la pordo, li demandis:
— Atanazio kion skribas? Li ja scias! Sen li ne eblas, ĉu vi aŭdas?
— Mi aŭdas, Siro! — kun peno riverencante, respondis Romodanovskij. — Kiel mi povas ne aŭdi!
Petro vokis la servosoldaton, kolere ordonis jungi la kariolon.