3. Besto

Al la plenpotenca cara proksimulo Silentulo trafis en la tria tago post la konversacio kun la kancelariano kaj en la korto renkontis Meĥonoŝin-on, kiu per rapidaj paŝoj estis iranta al barilpordeto. La leŭtenanto estis ion fajfetanta kaj estis en tia bona humoro, ke eĉ ne rimarkis la grizbarban kampulon, alpremiĝintan al alta palisbarilo.

«Malbone, — pensis Silentulo, — tute malbone!»

Tamen li ne foriris, sed restis atendi kaj traatendis de la tagmezo ĝis krepusko. Antaŭ la vespero mem vigla junulo eliris al li apud la akcesora perono kaj demandis:

— Por kio la princo necesas?

— Tion, frato, mi al li mem rakontos.

— Jen kiel...

— Ja tiel.

— Kaj se tiel, do iru, malnoblulo, for de la korto, kaj al Dio preĝu, ke revenis viva el ĉi tie.

Silentulo afliktiĝis, ke malsukcesas tiom kara afero, kaj, penante paroli pli miele, rakontis:

— Eksciinte pri granda pieco de la princo-cezaro, dezirus mi, sklavo malinda, al ĉi Teodoro Jurijeviĉ en liajn proprajn manojn donaci hazarde trafintan al mi kandelon Carurban1, fiolon da sablo de rivero Jordano, kaj ankoraŭ spliton de la Abrahama kverko...

La junulo klakis per la lango, balanciĝis de la kalkanumo sur la piedpinton kaj ordonis sekvi lin. Silentulo ekiris, memorfiksante, por ajna okazo, la vojon. Unue la junulo leviĝis sur galerion, poste ekpaŝis laŭ ŝtuparo malsupren. En malhelo ili trairis multajn silentajn ĉambrojn, kie antaŭ ikonoj flagris lucernoj; poste ili eniris en malaltan, blindan vestiblon kun volba plafono. Fenestroj ĉi tie estis ŝirmitaj per dornaj feraj rustaj kradoj, en la muroj Silentulo rimarkis ferajn ringojn kun ĉenoj, la benkoj estis priskrapitaj, kaj odoris, kvazaŭ en sovaĝa arbaro, je besto. Malklara lumo estis apenaŭ rampanta en la malgrandajn glimajn vazistasojn, baldaŭ ankaŭ ĝi estingiĝis, la vespero finbrulis. Estis sufoke, tre sensone kaj iom horore.

— Kiam la princa ĉefservisto eniros — tiam al li vi donos viajn donacojn, — kun stranga subrido diris la junulo. — Li vin pro tio eĉ per brando regalos, vi ne ĝeniĝu, drinku...

— Mi preferus al la princo mem en la manojn...

— Ne nia volo. La ĉefservisto, eble, faros. Atendu...

Silentulo eksidis sur benkon, ankoraŭ ĉirkaŭrigardis. Antaŭ negranda ikonostazo, antaŭ malnove pentritaj ikonoj milde lumis lucerno. En anguloj de la vestiblo en kandelingoj kraketadis novaj, evidente ĵus ekbruligitaj kandeloj.

Kun peza ŝmaca humida sono malfermiĝis subite malalta, ferita pordo. Silentulo fiksrigardis, tremeris, ekstaris, alpremiĝis al la muro. Anstataŭ la princo, kiun li atendis, en krepusko, flarante, tenante la grandegan, grandfruntan kapon klinita iomete flanken, briletante per saĝaj kaj malfidemaj etaj okuloj, el profunda truo estis eliranta bruna, en feltiĝinta lano, maljuna, granda kaj forta urso.

Obtuze grumblante, ĵetante sian altan postaĵon, ĝi tute eniris en la vestiblon, enspiris la aeron kaj ekfiksrigardis al la homo. Post la dorso de Silentulo, el trans la dorna fero oni vokis la urson. Lamante kaj fiksflarante, per molaj anasaj paŝoj ĝi ekiris al la voko kaj, ekstarinte sur la malantaŭaj piedoj, prenis pleton, sur kiu estis stofo da brando, kaliko kaj bulko.

— Vi lin pridonacu! — aŭdiĝis el trans la fera krado trankvila moka voĉo. — Li akceptos!

Silentulo pensis dum momento, respondis kun ruzeco:

— La konsekritan kandelon Carurban, la sablon de rivero Jordano, la spliton de la kverko Abrahama ĉi besto ricevos de mi, kiam mi mortos. Ĉi sakrilegion vi, sklavoj de la piega princo, sen lia scio faras, kaj vi respondos pro tio antaŭ Teodoro Jurijeviĉ, same kiel antaŭ la caro-patro...

El trans la krado oni mallonge fajfis, la urso, ŝanceliĝante kaj flarante, ekiris al Silentulo. Silentulo ne retiriĝis, sed pli firme apogis sin per la dorso al la muro, elprenis tranĉilon, kiun li ĉiam kunhavis, kaj, tenante ĝin sur la alto de la brusto per la pinto antaŭen, prepariĝis atendi tiun lastan momenton, kiam necesos bati — trafe kaj nur unu fojon, ĉar longe batali kontraŭ tia matura besto estas nepenseble.

— Forprenu la tranĉilon! — aŭdiĝis la sama trankvila moka voĉo.

— Forigu la beston! — respondis Silentulo.

La urso aliris kaj ankoraŭ flaris, poste subite ridinte riverencis.

— Trinku la kalikon! — diris oni el trans la krado.

— Je kies sano?

— Je la sano de princo-cezaro bojaro Romodanovskij.

— Do mi trinkos!

Tenante plu la tranĉilon en la dekstra mano, Silentulo verŝis per la maldekstra el la stofa botelo en la kalikon ĝis la rando, eltrinkis per grandaj glutoj kaj almanĝis per la bulko. La brando estis simpla, kun granda kvanto de pipro. Almanĝinte, Silentulo rapide ĉifis la bulkon, subite neatendite ŝovis en la malfermitan varmege spirantan faŭkon de la urso. La besto komencis maĉi, sed la bulko algluiĝis al la palato, kaj la urso ekŝmacis. Ĝi estis tiel proksima de Silentulo, ke tiu vidis pajlajn tigojn en ĝia feltiĝinta lano sur la brusto kaj sentis odoron de sanga viando, kiu estis eliranta el la roz-blua faŭko de la besto...

— Donu do al li tion, kion vi alportis por la princo! — ordonis la trankvila voĉo el trans la krado.

— Mi ne donos!

— Tiam li mem, kara, prenos, sed kun via vivo!

Kaj strida fajfo — akuta kaj mallonga — subite aŭdiĝis en la malalta, sufoka vestiblo. Silentulo tuj kaptis de la pleto la kalikon, en kiu estis nefintrinkita pipra brando, verŝis tiun brandon en la sangajn okulojn de la urso kaj, ĝisatendinte, kiam la besto, ronkante kaj etendiĝante supren, levis super li sian fortegan ungohavan manegon, batis svinge per la tranĉilo en la brunan lanan bruston, turnis la klingon kaj, sentante sur sia vizaĝo varmegan sangon, desaltis flanken — rigardi, kiel kankroiras, rorante kaj raŭkante antaŭ la morto, tio, kiu estis destinita por lia murdo.

La urso falegis, batiĝinte per la grandega kapo al la benko, konvulsio trairis ĝian korpegon, fluo de malhela sango verŝiĝis sur la plankon, kaj kun kompatinda ĝemo la besto kadavriĝis. En la vestiblo ree estiĝis silento. Silentulo viŝis la manojn, prenis el la sino la pakon kun la donaco, suspiris.

Ne tuj malfermiĝis la dorna krado. Snufante, metante grizan hartufon sur la orelon, eliris dika, korpulenta bojaro, batis per la piedpinto la mortintan urson, demandis abrupte:

— Por kio vi mian urson mortigis, sklavo? Ĉu min vi per la tranĉilo celis? Oni venadas, portas donacojn, ni scias, — parolis li, el sub la frunto fiksrigardante Silentulon, — kaj ĉiu havas aŭ tranĉilon, aŭ maŝon, aŭ venenon...

La grizaj lipharoj pendis super liaj ruĝaj, malsekaj lipoj, la okuloj rigardis malbrile, malklare, la dikvanga vizaĝo estis kovrita de ŝvito. Kaj el pordoj unu post alia aperadis helpantoj — fortikaj viroj el la princa servistaro...

— La urson mortigis, kun tranĉilo venis, por kio tiel?

Kun angoro aŭskultis liajn malbrilajn vortojn Silentulo. Por kio venis li ĉi tien? Li venis, por plendi pri teruraj maljustaĵoj kaj subpremado de Prozorovskij, por diri vorton por Rjabov kaj Ievlev, venis por la vero kaj justo — kaj jen oni ĉasas lin per urso, kaj se li mortigis la urson, tiam respondos pro tio per sia vivo! Jen al vi justo!

— Parolu!

Silentulo ankaŭ nun nenion diris — nur ekrigardis al la princo-cezaro. Tiu abrupte tiris la ŝultrojn, forturniĝis. Kaj tuj kontraŭ lin ekiris la servistoj de Romodanovskij. Li povis ankoraŭ defendi sin, la tranĉilo estis en lia mano, sed tia terura, tia amara angoro kunpremis lian koron, ke li tute moliĝis, sidiĝis sur la benkon kaj lasis ligi sin per rimenoj...

En la kvieta korto, sub grandaj, malvarmaj steloj, oni batis lin. Li ne sentis. Poste oni ĵetis lin en ian kelon, poste sur ĉaro, nokte, ekveturigis ien malproksimen, probable por morto. Sed en strateto trans forbrulintaj domoj la ĉaro subite haltis, al li oni donis trinki, levis, surmetis popan sutanon. Stumblante, malbone komprenante, li ekiris post maljunulino, kiu klarigadis al noktaj gardantoj, ke ŝi kondukas ne rabiston, sed pastron — konfespreni mortanton. La gardantoj ridadis:

— Jen kia bona popo! Evidente, de bona regalo vi lin kondukas...

La maljunulino kraĉadis, plendadis, ke sobran popon en ĉi tempo trovi neniel eblas.

Ĉe mateniĝo, ĉe kokokrioj, en la horo, kiam kun grinco kaj knaro malfermiĝas la feraj klapoj de la pordego de Sankta Floro en Kremlo, la maljunulino kondukis Silentulon en la korton de forpasinta Poluektov. Ĉi tie oni atendis lin kun manĝo, kun vodko, kun hejtita banejo. Teodozo, rigardante al la amiko, viŝante subite verŝiĝintajn el la okuloj abundajn, etajn larmojn, diris:

— Jen, Stefanoviĉ... Mi diris ja... Sed vi neniam aŭskultas...

Silentulo ne respondis, rigardis antaŭ sin per angora rigardo. La kancelariano ĝojis, fanfaronis per sia lerto kaj ruzeco, ke li de Romodanovskij mem el la manegoj lin eltiris. Silentulo diris al Teodozo:

— Malbona estas nia afero: Meĥonoŝin-on mem — la fian leŭtenanton mi tie vidis, li iris gaja. Ja li ĉi tie konsilos...

Pafnutjiĉ ĝemis:

— Ĉio sen rezulto. La oron vi preskaŭ finis, — ho, Dio, kiom multe da mono, sed por kio...

Post la bano ili faris konsiliĝon kaj decidis laŭ konsilo de la kancelariano iri al Voroneĵo: tie estas Apraksin, li, eble, akceptos la petskribon, kaj se akceptos, tiam estos tiu petksribo en la manoj de Petro Aleksejeviĉ.

— Ĉu estos? — kun morna kolero demandis Silentulo.

— Do tiam por kio iri? — kriis Teodozo. — Prefere ĉi tie mortaĉi...

— Nu, do ni iru! Nur ne havas mi nun tranĉilon, kaj sen tranĉilo iri por justo estas timinde...

Pafnutjiĉ aĉetis kontraŭ negranda prezo bonan mallongan ponardon, Paŭlo Stefanoviĉ dum duono de tago akrigadis ĝin sur ŝtono en ŝedo. Ankoraŭ post unu tago la kancelariano, por ke ne interkaptu Silentulon kun Teodozo sur la vojo gardantoj, faris al ili folion kun subskribo kaj kun pendanta nigra vaksosigelo. En la folio estis skribite, ke ili estas komercistoj de la Drapa cento, veturas al Voroneĵo pro sia komerca kaj negoca neceso.

— Kio estas negoca? — demandis Teodozo.

— Ja kiu ĝin scias! — respondis la kancelariano. — Estas ordonite tiel skribi, kaj ni skribas. Negoca — signifas negoca...

Teodozo prenis el la manoj de la kancelariano la paperon, rigardis tra ĝi al lumo, balancis la kapon:

— Ruza laboraĵo! Ĉu vi mem faris?

— Ja kiu alia?

— Vi bone penis. Pro komerca kaj negoca. Jen...

La kancelariano drinkis pro siaj penoj glaseton da vodko, almanĝis brasikon, diris, ke devus la vojaĝantoj vesti sin, alie eĉ kun ajna «negoco» oni ilin kaptos. Pafnutjiĉ, pensinte, diris, ke en la domo de Poluektov restis iuj vestaĵoj, la forpasinto, verŝajne, neniom malaprobos, se li tiujn vestaĵojn donos por la dioplaĉa afero al Forĝisto kaj Silentulo. Iel-tiel, ĉio ĉi estas por utilo de Silvestro Petroviĉ...

— En propra ĉareto veturi necesas! — renversinte ankoraŭ glaseton, konsilis la kancelariano. — Eblas aĉeti nemultekoste. Kaj perpiede kun ĉi papero ne taŭgas.

Silentulo kaj Teodozo interrigardis: da mono restis tute malmulte.

— Li prave diras! — diris la avo. — Dum vi perpiede iros, Teodoro Matejeviĉ forveturos. Nun ja oni longe sur unu loko ne sidas... Por kiu estos bone, se vi lin ne atingos?

En la sama vespero la vojaĝantoj elmarĉandis paron da falvaj ĉevaloj, belan ĉareton, sub kovrilon metis fojnon kaj, vestinte sin en malnovaj, bondrapaj kaftanoj de la forpasinta bojardumaano, ĉe malvarmeta matenruĝo elveturis el la pordego de la korto de Poluektov. Pafnutjiĉ, plorsingultante kaj kuntiriĝante en matena malvarmo, riverencis post la ĉareto kaj diris al la kancelariano, kiu estis almanĝanta la adiaŭan glaseton per bulko:

— Ho, kancelariano, kiom ankoraŭ da malfeliĉo ili travivos, kiom da suferoj. Kaj ĉu ĝisveturos Teodoĉjo Voroneĵon? Malforta lin nun estas, malsana...

— Tio estas vero...

— Ne ĝisvivos li la aferon!

— Estas vero, ke ne ĝisvivos. Nu, tamen Silentulo ĝisvivos. Tiun nenia forto rompos. Unuvorte — viro nefleksebla...



1. Carurbo — antikva rusa nomo de Konstantinopolo (trad.)