4. Ĵuro

Ili veturis laŭ granda vojo al Serpuĥovo -Tulo, Jeleco — Voroneĵo, hastis, por trovi Apraksin-on sur la loko, dormadis malmulte, pli zorgante pri la ĉevaloj, ol pri si mem. Forĝisto estis multe pli malpacienca, ol Silentulo, urĝadis senĉese kaj ĉiam malĝojis, ke ili ne sukcesas...

En mateniĝoj jam estadis fortaj aŭtunaj matenaj frostoj, voja koto kraketadis sub la feritaj radoj de la ĉareto, sed poste pro sunaj radioj iĝadis varme. Silentulo, pririgardante kvietajn aŭtunajn kampojn kaj holmojn, malriĉajn vilaĝojn, solecajn ĉevojajn domojn, rekonadis la gepatrajn lokojn, malgaje rakontadis al Teodozo pri la antaŭ longe pasintaj jaroj, pri tio, kiel vivis li ĉi tie sian teruran mizeran vivon de servutulo, kiel oni batis lin per bastonoj sur la korto de bojaro Zubov, kiel, levinte tranĉilon kontraŭ sia princo, li foriris en arbarojn kaj en vintra tempo vivis tie, kiel lupo...

Teodozo aŭskultadis distrite, rigardis antaŭ si al la vojo per febraj okuloj, por longe enpensiĝadis kaj, kiam Silentulo vokadis lin, kvazaŭ timiĝadis, tremeradis. De tempo al tempo li ĉiam fartis pli malbone. Li por longe ne povis enspiri, kaj tiam lia griza, konsumita de la malsano vizaĝo bluiĝadis, la fingroj tordiĝadis, li faladis en la ĉareton aŭ petadis halti kaj kuŝadis sur malvarma humida tero. El lia brusto eliĝadis raŭkoj kaj stertoroj intermite kun insultoj al si mem. Kaj Silentulo staradis super Teodozo, larĝe dismetinte la piedojn, rigardadis al li per malhela trista rigardo kaj konsoladis mallerte:

— Vi atendu... De Voroneĵo mi kun vi al Nigra Krutaĵo1 iros, al Volgo-patrino. Tie niaj viroj atendas, ni ripozos iomete. Kaj el tie al Astraĥano. Mi tie kaj amikojn havas, kaj domon ni trovos. Vi varmiĝos, ĉu vi aŭdas, Teodozo... Atendu!

Nemalproksime de Jeleco Silentulo ne eltenis, petis turni la ĉareton de la granda vojo flanken. Per obtuza pro emocio voĉo li klarigis:

— Vilaĝeto tie estas — Kortoj. Mi nur duonokule rigardos, kaj ni veturos pluen. Eble, vivas ankoraŭ la patrino kaj la patro, la fratino, la frato...

Teodozo respondis kun timo:

— Gardu vin, ne kaptiĝu. Se ekscios iu...

— Mi iros malfrue, nokte.

— Kiu bezonas, eĉ nokte vidas...

— Tranĉilon mi kunhavas.

La ĉareton ili starigis en arbareto, la ĉevalojn maljungis, ligis al ili la krurojn, Silentulo foriris. Forĝisto kuŝis senmove, rigardis en la nigran, stelkovriĝintan ĉielon, konversaciis kun Dio, amare riproĉadis lin pro maljustaĵoj, kiuj estas sur la tero, pro homaj malfeliĉoj, pro teruraj plagoj. Sombre, kun kolero kriadis gufo, maltrankvile ronkadis la timigitaj de io ĉevaloj. Flagradis sennombraj, foraj, malvarmaj aŭtunaj steloj, — Teodozo parolis kun ili, kiel kun Dio, insultadis ilin, ke jen ili rigardas, sed nenion vidas, ĉu justo aŭ maljusto — por ili estas egale...

Ĝene daŭris la longa nokto. Nur antaŭ mateniĝo revenis Silentulo. Teodozo demandis lin, ĉu vidis li la siajn. Silentulo respondis, ke ne vidis, ne sukcesis.

— Ĉu ili estas vivaj?

— Bruligis ĉiujn bojaro Zubov jam en tiuj antaŭaj tempoj! — jungante la timonĉevalon, respondis Silentulo. — Bruligis la domon kaj miajn gepatrojn bruligis vive, kaj la fratinon, kaj la fraton...

— Ĉu vive?

— Vive!

— Ĉiujn?

— Ĉiujn tute!

— Sed pro kio?

— Pro mi, pro tio, ke mi tranĉilon levis kontraŭ la bojaro kaj de lia kolero foriris al Volgo...

Tage Forĝisto vidis, kiel malvolvis Silentulo puran ĉifonon, en kiu estis kolektita manpleno da tero, kiel li ree ligis nodon kaj kaŝis la ĉifonon ĉe la brusto. Plu Silentulo ne rememoradis kaj ne rakontadis, rigardis same, kiel Teodozo, antaŭ si al la vojo, kuntirinte la brovojn, firme kunpreminte la lipojn.

Nemalproksime de vilaĝeto Usmanjo Teodozo ordonis al Silentulo halti kaj petis sterni drelikaĵon sur holmeto apud la vojo. Silentulo kun perplekso ekrigardis al la kamarado, diris, ke en la vilaĝeto estos pli oportune ripozi.

— Ne, — severe prononcis Teodozo, — alveturis mi, amiko. Sternu — mi mortos.

Silentulo sternis. Estis serena, kvieta, varma tago. El la vilaĝeto aŭdiĝis sonorilado, Silentulo rememoris, ke hodiaŭ estas dimanĉo.

— Oni sonorigas! — per obtuza voĉo prononcis Teodozo. — Al li oni sonorigas, ke li sciu: Forĝisto iras, pri ĉio demandos... Kaj mi demandos.

Li fermis la okulojn, ripozante, poste ordonis al Silentulo elpreni el lia boto ormonerojn, kaŝitajn tie, kaj preni la monon al si. Silentulo, ne disputante, transmetis la monujon, eksidis apud Teodozo sur la drelikaĵon, glatumis lian maldikan ŝultron.

— Baldaŭ! — promesis Forĝisto.

— Kuŝu, kuŝu!

— Jan nun mi ne ekstaros kaj ne kuros! — subridis Teodozo. — Ĝisveturis mi la lokon. Kiel tie en la dokumento pri ni estas dirite...

Li longe rememoradis, poste kun gaja graveco prononcis:

— Por komerca kaj negoca neceso...

Kaj subite, levetinte sin sur la kubutoj, per alia voĉo severe ordonis:

— Per la forbrulintaj patro kaj patrino viaj, Stefanoviĉ, per la frato kaj fratino, per ĉiuj orfoj kaj vidvinoj, per ĉiuj malfeliĉoj kaj larmoj, kiujn vi scias, — ĵuru al mi nun, ke ne rezignos la aferon, kiu estis de ni komencita, fordonos la petskribon, per sango subskribitan, timos nek torturon, nek morton mem... Vi estas sola nun, al solulo estas multe pli malfacile...

Silentulo aŭskultis, rigardis en la malforte brilantajn okulojn de Forĝisto.

— Parolu! — kun maltrankvilo petis tiu.

— Mi faros ĉion kiel necesas! — firme respondis Silentulo. — Vi estu certa...

— La petskribo ja estas sur mi.

— Mi scias.

— Prenu, dum mi estas viva...

Silentulo malbutonis la kaftanon sur Teodozo, per tranĉilo tranĉis dikajn fadenojn. Teodozo, kvazaŭ trankviliĝinte, kuŝiĝis sur la dorson, ree komencis rigardi al la ĉielo kun kurantaj en ĝi malpezaj blankaj nubetoj.

— Ĉe ni nun, eble, estas frostoj! — diris li subite.

— Kie ĉe ni?

— En la Arĥanĝela urbo.

— Probable tiel...

— Se mi nun oksikokon acidan povus manĝi...

Li humile suspiris.

— Vi enterigos min ĉi tie, apud la vojo. Ja tiel estas pli gaje: homoj veturas, iuj kantojn kantas, iuj pri siaj aferoj konversacias. Kaj sur tombejo... kuŝi kun mortintoj...

— Mi enterigos.

— Estas ĝene por vi, mi pensas, sidi kun mi. Vi en la vilaĝeton iru, rigardu, kiel tie estas, kaj mi dume sukcesos...

Sed Silentulo nenien iris, sidis ĉe Teodozo, ĝis li senkonsciiĝis antaŭ morto. Samloke, riverencinte al la mortinto kaj kisinte lian malvarmiĝantan frunton, li elfosis per prenita de preterveturanta kampulo fosilo tombon, ĉi tien alveturigis al li ĉarpentisto el la proksima vilaĝeto nefarbitan ĉerkon, ĉi tien en espero pri profito venis ankaŭ popo kun sakristiano. Antaŭ vespero, en venta krepusko, sub malaltaj grizaj nuboj Silentulo mallevis la ĉerkon en la tombon, staris ĉe la nealta holmeto, kaj iom poste en la vilaĝeto Usmanjo, en drinkejo, drinkis rememore al la ĵus forpasinta Teodozo glaseton da vodko. Por ne perdi valoran tempon, dum tuta tiu nokto li veturis sen halto...



1. Nigra Krutaĵo (Чёрный Яр) — vilaĝo (iam urbeto) kun fortreso apud Astraĥano; dum la ribelo de Razin la fortreso estis kaptita de la ribelantoj en 1670–1671 (trad.).