5. En Voroneĵo
Veninte en la urbon, Silentulo dum du tagoj persiste serĉis alirojn al Apraksin kaj, malgraŭ ĉiuj penoj, ne sukcesis trovi. Ĉi-tieaj novuloj — alpelitaj de vojevodoj laŭ la cara ukazo lignosegistoj, fusilaj, kirasaj, kanonaj majstroj, pulvistoj, kalfatristoj, ĉarpentistoj kaj lignaĵistoj — nenion bone sciis, kaj se iu sciis, tiam timis diri troan vorton. Ŝipkonstruaj laborantoj al obstinaj pridemandoj de Silentulo nur neadis kaj ŝultrolevadis: de Teodoro Matejeviĉ ili eĉ la vizaĝon ne vidis, nenion pri li scias, ĉu ni, kotuloj, povas rigardi supren, pro tio, eble, oni punos.
Paŝante en la mirinda pro sia multhomeco Voroneĵo, en ĝiaj kvartaloj, en la tera, kaverna urbo, kie mizeris la laboristoj, Silentulo koleris: «Jen kia popolo! Kiom multas ili ĉi tie — eĉ per vicoj eblas meti, tamen homo ne videblas».
En angoro li eliris al la rivero, rigardis ŝipojn, konstruitajn de la alpelitaj laborantoj: ŝipoj estis multaj, ili staris linie, kvazaŭ parade. Malalta vireto kun bonkoraj infane bluaj okuletoj, kun lina barbeto, en kuspita sur la vejnecaj kruroj pantalono, kun plezuro en la voĉo parolis:
— Vidu, jen tiu — longbarko nomiĝas, de princo Ĉerkasskij konstruita. Kaj post ĝi «Tamburo» — de bojaro Ŝeremetev. Jen «Pesilo» — de tablestro Saltikov, ankoraŭ «Forto», kaj «Malfermita pordego», kaj «Floro de milito» — de princo Trojekurov...
— Ĉu de Trojekurov? — demandis Silentulo.
— De li...
— Ĉu li konstruis?
— Certe! — haste konsentis la vireto. — Lia kompanio...
— Kompanio, kompanio! — kun kolero en la voĉo mokimitis la humilan vireton Silentulo. — Lia kompanio! Kampuloj la dorsojn fleksas, kampuloj mortas, sangas, sed li — kompanio!
La vireto ekpalpebrumis konfuze, Silentulo ekiris flanken, kuntirinte la flokajn brovojn, severe rigardante antaŭ si al tedaj vicoj de terkabanoj, en kiuj loĝis la konstruantoj de la cara ŝipa floto. El sufokaj truoj sentiĝis peza, humida odoro, infana ploro, maljunula tusado, ebria insultado. Samtie en kaldronoj estis kuirata mizera manĝo, ĉi tie oni manĝadis, ripozadis, dormadis, laciĝinte de la bagna, superforta laboro. El ĉi tie oni ankaŭ fuĝadis en forajn arbarojn, en translagan nordan landon, en malproksiman varmegan stepon...
Pasante tra la urba placo, Silentulo ekvidis ekzekuton: ĉirkaŭ dek du nejunaj viroj staris, tenante sin je la apogilo de la kancelaria domo; apud ili estis lace pasumanta la ekzekutisto, movante la akrajn skapolon sub ŝvitkovrita pro laboro ĉemizo, batadis kun retiro per vergaj bastonoj al sangantaj, bluaj, ŝvelintaj suroj de la viroj. Unu — grandega, grizbarba, kun kaviĝintaj okuloj kaj ŝvita vizaĝo — rimarkiĝis al Silentulo per speciala esprimo de ia funebra kaj kolera pacienco...
— Pro kio oni ilin? — demandis Silentulo maljunulon, starantan apogiĝinte al bastono apud la preĝejo.
— Ili estas starostoj, patro. Fuĝas ilia popolo de la ŝipkonstruado, kaj nun oni ankoraŭ riveron Voroneĵon kaj Donon entreprenis purigi, por estu pli profunde por la ŝipoj. La homoj do tute ekfuĝis. Nu, kaj ili respondecas...
Du maljunulinoj kun lignaj laktositeloj alportis al la suferantoj lakton. La ekzekutisto eksidis flanke, la starostoj trinkis el la laktositelo avide, la maljunulinoj krucosignadis la martirojn, viŝadis iliajn ŝvitajn vizaĝojn.
Pli poste, vespere, en la cara drinkejo sub ŝafa kranio Silentulo aŭskultis rezoneman ŝipmajstron, venintan el fora Kolo, nehastan, kun malrapida parolo. La majstro rakontis, kiel malfacile estas konstrui ĉi tie en Voroneĵo ŝipojn. Bienuloj sendas en la kompanion maljunulojn, kaj iam knabojn de ok aŭ naŭ jaroj, nomante ilin laborantaj animoj. Maljunuloj tute ne povas labori, mortas tuj. Fremdlandanoj, same kiel en Arĥangelsko, kiam tie estis konstruataj ŝipoj, plej ofte nenion scias pri la ŝipa afero, sed nur insultas kaj skribas al sinjoro Apraksin denuncojn unu pri la alia; holandanoj ne deziras obei danon, dano grincas per la dentoj al italo, la popolo pro ĉi afero suferas tiom, ke ne eblas rakonti. Estis admiralejano Protasjev — homo kun kapo, sed nun li estas arestita kune kun vojevodo Polonskij, mensogis pri li fremdlandanoj nesciate kion...
— De tiuj bonon ne atendu! — diris Silentulo.
La ŝipmajstro, regalita per vino, finfine montris al Silentulo, kie loĝas Teodoro Matejeviĉ Apraksin. Sed tuj kiam Silentulo eniris en la barilpordeton, li ekvidis Tadeĉjon Miroŝnikov-on — la ĉefintendanton ĉe princo Zubov. Tadeĉjo estis la sama, kiel antaŭ dudek jaroj: grandmuzela kaj obeza, kun grandegaj balanciĝantaj manoj. Sur lia konscienco kuŝis pluraj dekoj da vergitaj ĝismorte servutuloj de la princo, sed Silentulo retenis sin, por ne iri al certa pereo. Preskaŭ tutan tiun nokton li ne fermis la okulojn — ĉiam konjektadis, por kiaj aferoj Miroŝnikov estis en la korto de Apraksin kaj ĉu longe li ankoraŭ estos tie.
En la sekva tago li ree ekvidis Tadeĉjon, kaj okazis tiu renkontiĝo tiel, ke ankaŭ Miroŝnikov lin rimarkis, eĉ vokis, sed Silentulo foriris ne returniĝante, kaj la intendanto ne penis atingi lin, — decidis, probable, ke misrekonis.
Tiel venis ĵaŭdo. Matene de tiu tago skribisto de la ŝipkonstruejo konfirmis, ke Teodoro Matejeviĉ nepre forveturos morgaŭ, vendrede. Necesis decidiĝi, kaj Silentulo decidiĝis.
En krepusko li eniris en la korton de la domo, en kiu loĝis Apraksin, kaj leviĝis sur la nealtan peronon. En la vestiblo malforte lumis glima lampo, odoris je acida brasiksupo, sur ŝafaj peltjakoj, faligitaj amase, estis dormetanta deĵoranta soldato. El trans la pordo aŭdiĝis bruo, laŭtaj voĉoj de disputantoj, brava kanto.
— Kiun vi bezonas? — demandis la soldato.
— Apraksin-on Teodoron Matejeviĉ-on pro cara afero! — klare respondis Silentulo. — Ĉu li estas ĉi tie?
La soldato demetis de hoko malhelan lampon, ekrigardis al Silentulo.
— Ĉu komercisto?
— De la Drapa cento.
— Trairu!
Silentulo eniris.
Rekte kontraŭ la pordo, apogiĝante per la pugnoj al larĝa benko, retroklininte la kapon, estis ridanta pri io dika, rozkolorvanga, ĝis nun ankoraŭ buklohava bojaro Zubov. Kelkaj kandeloj, enŝovitaj en kolojn de stofaj boteloj, estis prilumantaj lian brilantan mentonon, la orbroditan kaftanon, glasetojn, botelojn, telerojn sur la tablo, ruĝajn pro vino kaj sufokeco vizaĝojn de aliaj festenantoj.
— Je Dio, mi tro drinkos! — ridante, estis diranta Zubov. — Ne povas mi tiom drinki! Kaj la aĝo jam ne estas konvena, kaj la afero ankoraŭ ne estas farita, — la arbaro ne estas vendita...
— Vi vendos, princo!
— Vian arbaron ne eblas ne vendi!
— Drinku!
— Sufiĉas, vere, sufiĉas! — plu ridis Zubov. — Hodiaŭ jam sen tio estas multege drinkite. Kaj kien hasti — ja ne al nupto...
Silentulo staris senmove: kontraŭ tiu ĉi homo pro ties multaj maljustaĵoj levis li tranĉilon en la pasintaj jaroj. De li, de Zubov, foriris li en arbarojn. Zubov en siaj ĉasterenoj ĉassekvis lin per hundoj, kiel beston. Zubov vive forbruligis la tutan familion de Silentulo, de li, de la princo, fuĝis Silentulo al Volgo, de Volgo — al la fora libera nordo. Kaj jen hodiaŭ la sorto kunvenigis ilin — okazis renkontiĝo.
Per malrapida movo ŝovis Silentulo la manon en la sinon, kunpremis la ponardon, sed tuj rekonsciiĝis: kio ajn okazu, li devas atingi Apraksin-on, ne povas li pro sia afero pereigi la petskribon, subskribitan per sango. Necesas humiliĝi, kvietigi sian koron.
— Kiun vi bezonas? — kriis al Silentulo homo, sidanta apud Zubov.
Zubov same ĵetis rigardon al Silentulo, por momento liaj larĝaj brovoj leviĝis, kvazaŭ li rekonis sian fuĝintan servutulon, sed al li oni alportis glason, kaj li formovis la okulojn.
«Ĉu li rekonis aŭ ne rekonis? — pensis Silentulo. — Ĉu rememoris aŭ ne rememoris?»
Kaj per solidaj paŝoj li pasis preter la brua festeno en la malproksiman ĉambron, kie en lumo de kandeloj, demetinte la kaftanon, pensante super desegnaĵo, kun cirkelo en la manoj staris Teodoro Matejeviĉ Apraksin, tamen ne tia, kia li estis antaŭ multaj jaroj en Arĥangelsko, kiam li venadis al la Solombala ŝipkonstruejo, sed alia: kun profundaj kalvaĵoj sur la alta frunto, kun sakoj sub la ruĝaj okuloj, kun mallevitaj ŝultroj.
Ne tuj li ekrigardis al Silentulo per sia laca rigardo. Kaj kiam ekrigardis, tiam kvazaŭ ne ekvidis, plu flustris por si ciferojn, kaj liaj blankaj fingroj estis ludantaj per la cirkelo.
— Kiu vi estas? — demandis li finfine. — Estis ordonite neniun enlasi ĉi tien, tutegale vi ĉiuj venas de mateno ĝis nokto. Kion vi bezonas?
— Legu, Teodoro Matejeviĉ! Kaj jam nun legu — sinjoron Ievlev-on koncernas, — insiste diris Silentulo kaj metis la petskribon sur la ŝipan desegnaĵon antaŭ Teodoro Matejeviĉ. — Legu kaj rigardu — subskribita per sango.
Apraksin ĵetis la cirkelon, eksidis, etendis la manon al pipo, sed ne atingis, — lia mano ekpendis super la tablo. Longe, malrapide, vorton post vorto li legadis kaj relegadis la rakonton pri suferoj kaj torturoj, pri eltrudoj kaj perfortoj, pri pendigilo kaj knuto, pri ĉio, kion faradis vojevodo Prozorovskij dum tiuj jaroj, kiam li regis la Nordon. Li legis pri tio, kiel per forto kaj mensogo devigis li neobeemajn dvinanojn skribi al la caro la paperon, legis kun streĉita atento, pensis, kaj sur lia pala vizaĝo aperadis ruĝaj makuloj de kolero. Sed strange: al Silentulo subite ŝajnis, ke ne nur koleras Teodoro Matejeviĉ, sed samtempe antaŭ kontentas, kvazaŭ li atendis tian paperon kaj nun kaŝe ĝojis, ke ĝi estas en liaj manoj.
— Kiu skribis ĉi folion? — demandis li poste.
— Multaj dvinanoj.
— Ĉu ne Krikov kapitano?
— Ne Krikov! — post paŭzo respondis Silentulo.
Kaj ree al li ŝajnis, ke pri lia respondo Apraksin estas kontenta.
— Ĉu vi ĝuste scias, ke ne Krikov?
— Mi scias, ke ne li.
— Mensogas vi!
— Mensogi mi ne estis instruita!
Iliaj rigardoj renkontiĝis, ili ambaŭ eksilentis. Kaj sciante, ke li agas saĝe kaj ĝuste, Silentulo prononcis:
— Ĉi petskribo, se en la manojn de la Siro trafos, multe povas faciligi la sorton de nia kapitan-komodoro Silvestro Petroviĉ Ievlev...
— Kaj vi kiel al li rilatas? — demandis Apraksin.
— Ja tiel mi al li rilatas, ke sub li ni la svedajn militistojn en Dvino batis, li el la fortreso, ni el la insulo. Ĉu pri elŝipiĝo de la svedoj vi aŭdis? Kiel sur la insulo tiuj svedoj estis batitaj de iuj kampuloj? Ĉu aŭdis? Jen en tiu tempo ni ekkonis Ievlev-on Silvestron Petroviĉ-on...
— Kion oni en Arĥangelsko parolas? Pro kiaj pekoj li estis ĵetita en malliberejon?
— Kaj li estis kaptita kaj Rjabovon-rudriston oni serĉas ne pro pekoj, sed pro praveco...
— Ĉu ĝuste tiel ĉiuj parolas?
— Ĉiuj, sed ĉu estas utilo? Fremdlandanoj, oni diras, pri li skribis mensogon, kvazaŭ li svedan militiston kun honoroj en la citadelo akceptis; li mem kvazaŭ estas perfidulo kaj la rudriston por perfida afero li sendis al la svedoj sur la ŝipojn...
— Ĉu estas tiaj, kiuj kredas tion?
— Tiajn mi ne konas.
Ili ree silentis. Teodoro Matejeviĉ subite demandis:
— Vi mem ja kiu estas?
— Sed tio por vi ne necesas, Teodoro Matejeviĉ! — respondis Silentulo. — Se mi diros mian nomon — estos nek malpli, nek pli bone. Preteriranta homo mi estas, kaj fino.
— Ĉu fuĝulo?
— Nu, fuĝulo!
— De kiu fuĝulo?
— Fuĝulo mi estas de sinjoro Zubov, kiu en via manĝoĉambro vinon drinkas. De li mi estas fuĝulo.
— Kaj ĉu vi vidis lin, kiam al mi iris?
— Vidis, Teodoro Matejeviĉ.
— Sed tamen iris?
— Iris.
— Eble, li vin eĉ ne memoras?
— Se li ne memoras, liaj homoj memoras.
— Por kio do vi iris?
— La petskribon mi portis. Ne miaj larmoj, ne mia sango. Mi portis — kaj ĝisportis.
— Kaj poste kio estos?
— Poste ni vidos...
Teodoro Matejeviĉ kun intereso ankoraŭ ekrigardis al Silentulo, demandis:
— Ĉu ne maristo?
— Ŝajne ne.
— Bedaŭrinde!
Li vokis homon, ordonis al li elkonduki Silentulon el la domo.
— Se en la manĝoĉambro oni haltigos ĉi negociston, diru: al li mankas tempo. Ĉu vi komprenis?
La soldato diris, ke komprenis, sed Paŭlo Stefanoviĉ vidis laŭ liaj okuloj, ke li eĉ ne supozas, pri kio temas...
La festeno en la manĝoĉambro iĝis eĉ pli gaja: du bienulidoj estis dancantaj sub korna muziko, oficiroj, lokaj nobeloj, fremdlandaj ŝipmajstroj aplaŭdis, piedfrapis, ululis. Zubov staris ĉe la pordo, trinketante medon el kaliko, sen palpebrumi rigardis al Silentulo. Paŭlo Stefanoviĉ haltis, sed la akompananta soldato neforte puŝis lian dorson, dirinte:
— Iru, iru, sinjoro komercisto, iru pli vigle...
Post la dorso de la princo en griza tabaka fumo staris senmove, kvazaŭ malvivaj, liaj homoj, servistoj en frambokoloraj strikte zonitaj kaftanoj — fortikaj, sataj. Kaj Tadeĉjo ne estis — li atendis en la korto...
— He, la komerciston tralasu! — diris la soldato post la dorso de Silentulo, — nu, rapide. Mankas tempo al sinjoro negocisto...
La princo, ĵetinte oblikvan rigardon, iom flankeniĝis, la soldato diris post Silentulo, ke jen la tuta afero, kaj tuj Paŭlo Stefanoviĉ ekvidis Miroŝnikov-on, kiu estis kankroiranta antaŭ li en la korto. De ĉiuj flankoj al li estis moviĝantaj homoj de Zubov, lunaj rebriloj saltis sur iliaj vizaĝoj, kaj la ponardo, kiun li tenis en la mano, nun ne povis helpi al li.
Li ŝoviĝis malantaŭen — kaj al la barilo, lin oni tuj atingis kaj faligis. Preskaŭ en la sama momento la princa servistaro kovris lin per drelikaĵo, por ke li iomete sufokiĝu, kaj komencis bati lin per la botoj. Poste oni ĵetis lin sur ĉaron kaj ekveturigis ĝis morgaŭ en la Voroneĵan bienon de la princo. Tie estas kaj propra malliberejo, kaj kelo kun pendigilo, kaj ekzekutisto por servutuloj...
En malfrua nokto Silentulo rekonsciiĝis, trinkis el ĉerpilo akvon, komencis pensi, kiel helpi al sia embaraso. Kaj subite rememoris — kie estas la ormoneroj de Rjabov?
La ormoneroj troviĝis en la botoj, la princa servistaro lin ne senbotigis.
Trinkinte ankoraŭ akvon kaj restariginte la spiradon, Silentulo alrampis la pordon kaj vokis la gardanton.
— Kion al vi? — demandis kruda voĉo.
— Eniru! — petis Silentulo.
— Kion vi elpensis! — diris la gardanto. — Eniri! Ruza vi estas! Ne estas ordonite al ni.
— Ĉu Serĉjo? — ruze demandis Silentulo.
— Serĉjo antaŭ longe estis anstataŭita.
— Kaj vi kiel nomiĝas? Ĉu Luĉjo? — konjektis Silentulo.
— Simĉjo mi estas...
— Ĉu el Gordejevka?
— Ne... El Partenovka...
— El Partenovka, Simĉjo! — ĝoje, flustre diris Silentulo. — Parenco, je Dio parenco! Ja vi, probable, estas baptofilo de mia avo... Aŭskultu! Mi oron havas. Multe! Liberigu min, mi fordonos...
Simĉjo subridis, estis aŭdeble, kiel li gratas sin trans la krada pordo.
— Oro?..
— Je Dio, oro! — pli laŭte, pli kuraĝe ekparolis Silentulo. — Se vi ne liberigos — tutegale la mono trafos al la princo. Sed la mono estas multa, kun ĝi vi faros kion ajn. Ĉu vi havas edzinon?
— Ne, ne havas...
— Kaj tute bone. Kun mi kozaki vi iros. Nur rigardu...
Li ŝovis tra la krado moneron, la gardanto prenis ĝin, miris:
— Kaj vere, oro...
— Pensu, Simĉjo. Kiam mateniĝos — estos malfrue...
Simĉjo pensis, diris kun suspiro:
— Mi ne sola estas. Ĉe la pordego ankoraŭ gardanto staras, sur la strato gardisto iradas. Pereos ni ĉiuj...
— Da oro estas multe! — diris Silentulo. — Vi min aŭskultu, Simono, aŭskultu kion mi diros... Ĉevalojn necesas ankoraŭ ŝteli. Sur ĉevaloj ni foriros! Al Volgo! Aŭskultu, amiko, mi tie homojn havas — virojn fervolajn. Kaj se vi vendos min — tutegale la oron la princo ricevos. Vi kliniĝu pli malalte, aŭskultu, kion mi diros... Mi havas plenan monujon da oro. Iru, veku Serĉjon, aliajn knabojn — por ĉiuj sufiĉos...
Ankoraŭ ne mateniĝis, kiam Simĉjo, mem ne spirante pro timo, malŝlosis la pordon de la malliberejo. La gardanton ĉe la pordego Silentulo batis per rompostango, tiu falis sen krii, kvazaŭ sako kun lano. Simono tiutempe estis elkondukanta el la ĉevalejo ĉevalojn. La gardisto trans la palisaro estis frapanta per klakilo, krianta: «aŭskultu!» Lin same li devis batsvenigi. Kaj por kio kompati ilin, bojarajn servilulojn-gardistojn?
Tage la fuĝintoj jam estis en sekura distanco de Voroneĵo, veturis ne hastante. Silentulo demandadis, kie kaŝiĝas fuĝuloj, kiel trovi ilin. Simono nenion sciis bone.
La tago estis suna, sed malvarma, la grandega diafana blua ĉielo pendis super la stepo. Silentulo, kun peno movante la ŝvelintajn lipojn, parolis:
— Kompanioj! Kiaj tiaj kompanioj? Ŝipojn, vidu, bojaroj konstruas! Certe, bojaroj! Alpelis ili popolon por morti, jen kia fortego — kampuloj. Ni rampas antaŭ ili. Sed sen ni kio estos? Nek pano, nek ligno! Ni timas, pro tio malbonon toleras. Se ni kunvenus pli multe, tiam ili timu nin, tiam la bojaroj al ni riverencus, tiam ankaŭ la caro pri ni la veron ekscius. Princojn, kaj bojarojn, kaj vojevodojn pendumi, la caron demandi: kiel ni vivos? Eble tiam ni ekvivus juste, kiel necesas...
Simĉjo estis maĉanta panpinton, ĵetadis timemajn rigardojn al la ŝvelinta pro batoj vizaĝo de Silentulo, aŭskultis lian firman, severan parolon, respondadis nedifinite:
— Tio estas vero, certe... Se kun saĝo fari...
Silentulo subite kuntiris la brovojn, ordonis:
— Veturu post mi! Abomene por mi estas paroli kun vi! Kaĵoluloj vi estas bojaraj, veraj serviluloj...
...En la sama tempo Teodoro Matejeviĉ Apraksin estis montranta al Teodoro Aleksejeviĉ Golovin la petskribon, subskribitan per sango de dvinanoj, kaj, kvazaŭ pensante voĉe, parolis:
— En proksimaj tagoj estos la Siro ĉi tie, mi donos al li ĉi petskribon, sed ĉu estos utilo? Okazas, ke li eĉ ne legas, demandas nur, pri kiu? Nu, pri la princo, pri Alekseo Petroviĉ, estu li damnita.
Teodoro Aleksejeviĉ kuntiradis la brovojn, skuadis la kapon, suspiradis:
— Ĉi tie sentimeco necesas, Teĉjo. Ĉi tie ne eblas artifiki. Vere — gutoj traboras ŝtonon... De ĉiuj flankoj — vi, mi, Menŝikov, ĉiu po malmulte...
— Ni po malmulte, sed Romodanovskij po multe.
Golovin subridis:
— Ĉiuj ni estas en la manegoj de ĉi diablo. Kion li deziros — tion li konsilos. Per la pafistoj li ĉiam timigas...
Poste Apraksin diris:
— Eksciis mi ĝuste: tri fremdlandanoj pri li, Silvestro, denuncon skribis. Ĝuste per ĉi denunco komencis insidi princo Alekseo Petroviĉ. Li eligis fadenon, aperis araneaĵo! Dio Plejsankta, kiom da larmoj la fremdlandanoj el la popolo elbatis, kiom da sango per volo de ĉi dungitoj estis verŝita, alia Volgo povus flui. Kiel ĉi maljustecon ripari?
Golovin subridis:
— Per pacienco, Teĉjo, per nenio alia, krom per pacienco. Per pacienco kaj persisto...