4. Hejme
Rjabov sidis ĉe la tablo, retrokliniĝinte sur la benko, senhaste drinkis vodkon. La avino jam ŝanĝis unu stofan botelon, kun timeto ĵetadis rigardojn al Ivano Sabateiĉ, ke li ne almanĝas. Li ne ebriiĝadis, nur liaj okuloj iĝadis pli helaj, kvazaŭ pli akrevidaj, kaj la vizaĝo iĝadis pro vodko pli severa. Maria Nikitiŝna sen larmoj, rekte rigardante antaŭ si, estis rakontanta, kiel antaŭ nelonge estis ĉi tie kancelarianoj Abrosimov kaj Gusev, ĉiujn elpelis for el la domo, komencis ŝin demandi pri Silvestro Petroviĉ, ĉu ofte vizitadis Ievlev-on forpasinta Krikov, kion ili kune faradis, pri kio parolis, ĉu menciis ili carajn malicajn malamikojn — Miloslavskij-ojn, kaj Ĥovanskij-ojn, kaj aliajn ceterajn...
— Nu?
— Certe, ne menciis, mi diris. Kaj ili ree pri la samo. Unu jen ĉi tie sur la benko sidis, kaj per la okulegoj min boris, kaj la alia malantaŭe, ĉiam krietis...
— Forpelus vi ilin kiel hundojn, Maria Nikitiŝna!
— Ili per malliberejo timigadis, Ivano Sabateiĉ. Ni, li diris, vin, malgraŭ tio ke vi estas bojara filino, en feraĵojn katenos, kaj sur pendigilon levos, tie vi kukuos laŭ ni, bone. Kaj ili ĉiam demandadis pri iu sveda homo, kiu en la citadelo estis kun honoroj akceptita. Kaj mi ja scias, al mi Silvestro Petroviĉ jam en tiu tempo rakontis, ke tio estis ruso, Jakobo lia nomo estis, nia, de la ortodoksa kredo... Ili ne kredis. Insultadis ili min per fiaj vortoj...
Ŝi firme viŝis la vizaĝon per la polmoj, movis la ŝultron.
— Kaj kion fari, mi ne scias, kion pensi. Jegorĉjon oni liberigis, Longinov-on same, sed Silvestro Petroviĉ plu suferas, kaj neniu scias, kiam finiĝos liaj turmentoj.
— Pri kio ili tie kun Jegoro parolis? — demandis Rjabov.
— Pri la samo! Ĉu amikis forpasinta Krikov kaj Silvestro Petroviĉ.
— Kaj li kion diris?
— La veron diris: amikis. Kaj konversaciis longe, kaj duope estadis. Do, ili ambaŭ estas militistoj, ne indis mensogi...
La rudristo atente fiksrigardis al Maria Nikitiŝna, verŝis por si vodkon, malrapide filtris ĝin tra la dentoj, poste eldiris:
— Kaj pro kio vi, Maria Nikitiŝna, pensas, ke al tiuj kancelarianoj-rabobirdoj ni la veron diru? Nenion ili de ni aŭdu, eĉ ne unu vorton. Silentu kaj silentu, kaj ankoraŭ silentu. Kaj se silenti vi ne povas — diru nur: ne scias mi, ne aŭdis, ne vidis. Tiele... Ĉi kancelariano al vi nur malbonon deziras, pro via malbono al li estas bone. Do ne donu al li eĉ grajnon, eĉ se li krevus antaŭ viaj okuloj...
— Mi ja... kiel pli bone deziris, Ivano Sabateiĉ...
— Al diablo ilin, ĉi kancelarianojn! — diris Rjabov. — Poste memoru, kion mi diris. Mi ĉion vidis, Maria Nikitiŝna, mi estas muso saĝa, min oni ne trompos per fromaĝo...
Li enpensiĝis por nelonge, poste demandis:
— Teodozo Forĝisto ĉi tien ĉu ne venis?
— Probable, venis! — respondis la avino. — Sed ĝuste mi ne memoras, Ivaĉjo. Multaj ja homoj al ni venas — ne kalkuleble, ni ne solaj vivas. Kaj al ni, kaj al Maria Nikitiŝna...
La rudristo ekrigardis al Ievleva, ŝi kapjesis:
— Vere, multaj venas. El Moskvo kelkaj homoj. Strange iel. Iu venas, sidas, de kiu li venis — ne diras, poste subite iun ŝuldon redonas — kvazaŭ delonge al Silvestro Petroviĉ ŝuldas. Kiu estas li mem — silentas, poste, forirante, esperigas. Kaj ne rekte, sed kun singardo...
— Kaj ĉu multaj estis tiaj?
— Do jen — ni plu vivas, kaj monon havas...
Rjabov subridis, hele ekrigardis al Maria Nikitiŝna, demandis:
— Do, ne ekzistas la mondo sen bonuloj?
— Rezultas tiel. Malfavoron ili evitas, sed sian aferon faras...
Li ŝtopis per tabako la pipon, premis la tabakon per la fingro, ekfumis. Maria Nikitiŝna estis nelaŭte rakontanta, kiel ŝi travivis tiun tempon, kiel ŝi pereus sen Taisja kaj sen avino Eŭdoĥa, sen Ivaĉjo...
— Ne pereus! — diris la avino. — Kial kalumnii pri si.
Ŝi returniĝis kaj prononcis edife:
— Kvankam vi, patrino Maria Nikitiŝna, estas de nobela deveno, sed nobela orgojlo en vi ne estas eĉ je groŝo. Virino kaj virino, kiel aliaj kelkaj niaj dvinaninoj. Laboron vi ne neglektas, vane larmojn ne verŝas, infanoj viaj estas prizorgitaj, hieraŭ eĉ brullignon vi fendis...
— Ne mi fendis — Ivaĉjo! — ridetis Maria Nikitiŝna. — Li ne permesis!
— Ĉu same viro? — demandis Rjabov.
— Kaj kio? — diris avinjo Eŭdoĥa. — Ĉu ne viro? Ne solaj ni virinoj kaj knabinoj en la domo loĝas, ĉe ni estas knabo. Antaŭ nelonge la knabinoj — Venjo kaj Irenjo — muson ektimis, li tiun muson per balailo pelis. Viro!
— Ĉu ne timis li la beston muson?
— Li ne estas senkuraĝa...
La rudristo findrinkis vodkon, tiris sin, eliris eksteren. Jam tute mateniĝis. Ventomontrilo sur la tegmento de la domo estis plende knaranta, en la subetaĝo kriis virkoko. Estis frosto. El la banejo iris fumo, tempis porti akvon. Avinjo Eŭdoĥa same eliris sur la peronon, diris, tremerante en malvarmo:
— Kaj kio do en la mondo fariĝas, Ivaĉjo? Kiam oni lin liberigos, Silvestron Petroviĉ-on? Ĉio ŝajne estas en ordo, sed ne dormas ŝi. Ne dormas kaj ne dormas. Kiam mi nokte vekiĝas — vi mem scias, mia dormo estas maljunulina, malprofunda, — kiam mi la okulojn malfermas — ŝi rigardas. Kaj estas malhele, sed mi sentas — ŝi rigardas. Rigardas kaj rigardas...
Rjabov ne respondis, ordonis:
— Ivaĉjon veku, avinjo, mi kun li ĉiam ŝatas ŝvitbani. Li ankoraŭ ne scias, ke mi hejmen revenis. Kaj samojedon Sermik-on veku, li dormis sufiĉe. Li al sia nomadejo rakontu, kiel lin granda Ivano per vaporo kaj sapo lavis, ili aĥos...
Ivaĉjo elkuris sur la peronon, ankoraŭ ne plene malferminte la kungluiĝintajn dormajn okulojn, aĥis, ekvidinte la patron, ridinde ŝrikis pro la boacoj, kiuj, kvazaŭ en tundro, estis promenantaj sur la fortikaj hufetoj en la korto.
Duope kun la filo la rudristo longe klopodis kun Sermik, ĝis li permesis, ke oni deŝiru de li ĉiujn liajn vestaĵojn. Avinjo Eŭdoĥa, albalaante profundan neĝamason en la korto, balancadis la kapon, aŭskultis la gajan bruon en la banejo, ridetadis:
— Nu, diabloj, pardonu Dio, vere diabloj! Por malliberejo li sin ŝvitbanas, sed kion faras...
Kaj batadis al la baneja muro per la tenilo de la balailo:
— Frenezuloj! La banejon vi rompos!
Tie ree per lepora voĉo kriis Sermik. Base respondis, persvadante, Rjabov. La pordo skuiĝis, poste ree ĉio kvietiĝis. Rjabov estis diranta al Sermik:
— Ja kial vi obstinas, knabo! Jen kia viro vi naskiĝis, sed banejon timas. Kiom da ursoj vi venkis, la unua ĉasisto en la tundro, sed akvo kun sapo por vi estas timo. En banejo sin lavi estas malbonon kaj mizeron forlavi, belon kaj bonon allavi...
Ivaĉjo saltadis supre, sur la kuŝbreto, de tie kriadis:
— Paĉjo, li al ni rigardos — kaj mem komencos laviĝi. Paĉjo, je Dio tiel!
Sermik — nuda, muskola, kolera — insultadis:
— Morta mi estos pro bano, kial vi malbone faras?
Rjabov ĉerpis per ligna sitelo bolakvon, enverŝis en tinon kun malvarma akvo, petole ŝprucigis al Sermik. Sermik saltis, ekkriis, post la patro ŝprucigis Ivaĉjo, poste ankoraŭ foje Rjabov. Sermik ĉesis ŝriki — ekridetis, rigardante al Rjabov kaj Ivaĉjo, frotis ĉifonon per sapo, disŝmiris sapan ŝaŭmon sur la brusto kaj la larĝaj ŝultroj.
— Kiel, frato, ĉu bone? — demandis Rjabov.
— Bone, bone! — respondis Sermik. — Se mi ne estos morta — tiam tute bone...
Ili lavadis sin kaj ŝvitbanis longe.
Kiam ili estis ripozantaj, sidante triope sur la kuŝbreto, Ivaĉjo demandis mallaŭte:
— Paĉjo, kaj ĉu tio estas vero, ke vi latronan ŝipon surgrundigis antaŭ kanonoj?
Rjabov ekĝeniĝis; glatumante la filon sur la malseka, en etaj bukloj kapo, respondis:
— Ne gravas tio...
Ivaĉjo levis al la patro la okulojn, demandis obstine:
— Do ĉu surgrundigis aŭ ne?
— Necesis, tial surgrundigis, fileto...
Ivaĉjo kapjesis kontenta, poste ankoraŭ demandis, pririgardante cikatrojn sur la dorso, sur la ŝultroj de la patro:
— Ĉu pro tio estas la vundoj, paĉjo?
— Pro tio, infano...
— Do, honestaj vundoj, paĉjo?
— Honestaj, Ivaĉjo! — komprenante, ridetante, respondis la rudristo.
Sermik same movis la fingron laŭ la cikatroj, klakis per la lango, balancis la kapon:
— Ĉu urso?
— Urso, urso, frato! — plu ridetante, respondis Rjabov. — Sveda urso...
Ne findirinte, li subite ululis per kobolda voĉo, puŝis per la kapo la pordeton, ĝi defalis eksteren en la frostan tagon. Rjabov elĵetiĝis en la neĝamason, albalaitan de avinjo Eŭdoĥa. Ivaĉjo, ŝrikante, ĵetiĝis post la patro. Ambaŭ, kvazaŭ turboj, ekturniĝis en la loza neĝo, leviĝis, ekkuris reen en la banejon, en la plej varmegan bruligantan vaporon; Sermik rigardis al iliaj ruĝegaj korpoj per globiĝintaj okuloj, klakadis per la lango...
Post la bano, langvoraj, ili trinkis kun gastoj kvason, kun Timoteo Koĉnev, kun Ivano Kononoviĉ, kun ferdekestro Semisadov. Ili parolis pri la ŝipoj, savitaj kontraŭ la svedo. Nun la floto staris en Solombalo. Samloke estis rigataj ankaŭ aliaj ŝipoj. Ivano Kononoviĉ plendis, ke nun sen Ievlev laboroj iras malrapide, la fremdlandaj majstroj tute nenion faras, la vojevodo en ŝipkonstruado nenion komprenas, kaj oni aŭdas, ke la caro ĝis somero intencas esti en Arĥangelsko...
— Do, konservis ni la ŝipojn? — morne demandis Rjabov.
— Konservis! — diris Ivano Kononoviĉ, kaj liaj okuloj post la okulvitroj ekbrulis. — Ho, ŝipoj! Se vi vidus, rudristo! Grandaj, bonaj, por oceana iro...
— Ni konstruis, kaj ni konservis! — same morne rimarkis Rjabov.
Ferdekestro Semisadov per singarda voĉo rakontis novaĵon, ke li antaŭ nelonge aŭdis: veturas en Arĥangelskon nova vojevodo — tablestro Bazilo Andrejeviĉ Rĵevskij, kaj pri la princo kvazaŭ oni nenion scias. Ĉu estos li ĉi tie sen posteno, ĉu li veturos nutri sin en aliajn lokojn.
Rjabov aŭskultis indiferente, al la novaĵoj ne ĝojis.
— Eble, estos pli facile iomete al la popolo! — diris Semisadov.
— Pro ili estos pli facile, atendu! — respondis Rjabov. — Tiu estas tablestro, ĉi tiu — princo. Popo popon riproĉas — nur per fingro minacas...
— Nu, mi esperas, — diris Koĉnev. — Mallongigos oni, eble, la voston al Prozorovskij...
— Sed povas esti, io vere Moskvon atingis? — demandis Semisadov.
La rudristo ne tuj respondis, rigardis al flamo en la forno. La avinjo ĉe la fenestro estis faranta paston por pirogoj, suspiranta:
— Necesas paston fermentigi, sed ĝojo ne estas, — ne leviĝos la pirogoj, ho ve...
Ĉe la pordego, kie blovis malvarmo de la korto, estis dormetanta Sermik, trans la muro estis pri io disputantaj la filinoj de Ievlev. Ivaĉjo staris apud la patro, rigardis al li kun atento, aŭskultis, kiel tiu parolas:
— Moskvon atingis, certe... En akvo, fratoj miaj, estas niksoj, en tero — vermoj, en Krimeo — tataroj, en marĉo — ranoj, en urbo — ĉikanoj. Iru en balenan ventron, tie faru fenestron kaj vintre restu, nenien plu iri eblas...
La ŝipaj majstroj kaj la ferdekestro ridis. Ivaĉjo demandis:
— Ĉu tio estas fabelo tia, paĉjo?
— Ne fabelo — realaĵo! — respondis Ivano Kononoviĉ.
Ili ankoraŭ iom sidis, parolis. Semisadov diris:
— Nesingarde vi tamen, Ivano Sabateiĉ, en la urbon ja venis. Ne okazu malbono...
La rudristo ĵetis rapidan rigardon al la ferdekestro.
— Kia malbono? Mi mem en la malliberejon iros, al la arestejo. Kiom eblas kaŝiĝi? Kaj li, la kapitan-komodoro, kion atendu bonan, kiam la rudristo fuĝis?
— Ĉu vi malsaĝiĝis? — demandis Semisadov.
— Mi estas pli saĝa, ol vi! — respondis Rjabov. — Li tie estas senforta, liaj vundoj doloras, sola, kaj ankoraŭ pro mi respondas. Ne, mi al ili, hundoj, mem respondos. Bonon necesas memori, kaj ĉu ne Silvestro Petroviĉ en tiuj malnovaj jaroj la paperon por mi elpetis de la caro, ke la monaĥoj min en sia subteraĵo ne putrigu? Kaj ankaŭ vi, mi pensas, memoras, kiel ni kun soldatoj en la monaĥejon venis, liberigis la fiŝistojn kun Metrio forpasinta. Li ankaŭ al Taisja mia multe helpis, kiam mi sur Grumanto vintris, li ankaŭ por Ivaĉjo mia estas baptopatro... Ne, frato, hontas mi tiel vivi.
Ivano Kononoviĉ suspiris:
— Honte, tamen sate...
Semisadov interrompis:
— Tio estas vero, ke homo li estas nemalbona, kaj kiam la batalo estis — de lia kapo la afero estis solvata. Li kaj la fortreson konstruis, kaj la kanonojn gisis, kaj...
— Vere, li.
— Tio ne estos malbona, eble! — konsentis Semisadov. — Devas ĉio al bono fariĝi. Al vi, Ivano Sabateiĉ, ĉio ajn okazadis, tamen vi plu estas viva. Kaj en la maro, kaj sur Grumanto, kaj sur la sveda ŝipo. Nu, ankaŭ nun vi viva revenos. Eble, pro tio, ke vi vivas laŭ justo...
Rjabov ekridis, respondis ruze per anekdoto:
— Kiel tiu virino, kiu gastinon regaladis, sed, ektiminte, diras: finmanĝu, baptanino, la naŭan flanon, tutegale mi de la edzo estos batita...
La ŝvela pordo kun bruo malfermiĝis, eniris Taisja, per timigita voĉo demandis de la sojlo:
— Ĉu venis?
— Venis! — leviĝante renkonten al la edzino, respondis Rjabov. — Sufiĉas en tundro sidi.
Kiel ĉiam publike, li parolis kun ŝi mallonge, per abruptaj vortoj, sed liaj okuloj rigardis arde kaj atente, same, kiel antaŭ multaj jaroj, kiam li dungiĝis kiel ĉasisto al ŝia patro. Kaj same, kiel tiam, ŝi kvazaŭ malfortiĝis pro tiu rigardo.
— Vivus vi kviete en la tundro, — mallaŭte diris ŝi. — Jen, dank' al Dio, kia vi sana iĝis... Kion vi ĉi tie faru?
— Eĉ kapro, oni diras, estas okupita, — ridetante, respondis la rudristo. — Ankaŭ ĝi havas sian klopodon: necesas ĉevalojn al trinkejo akompani...
— Kaptos oni vin, Ivaĉjo...
— Sed mi ne lasos! Mi mem la unua tien iros.
Taisja sciis, ke li ne ŝercas, same, kiel komprenis, — li venis en la urbon nur por mem iri al la arestejo... Sed ĉio ĉi estis tiel terura, ke ŝi ne deziris kredi, kaj ŝi nun nur forsvingis kaj silente komencis detiri la ledajn fiŝistajn pugnogantojn, malvolvi la kaptukon, demetis la piedvestojn. Ŝi eĉ ridetis, sed larmoj malgraŭ ŝia volo fluis sur la vangoj, kaj la ŝultroj komencis skuiĝi pro ploro.
— Do kial vi, Tainjo? — konfuziĝante pro la vido de la ploranta edzino, demandis Rjabov. — Ĉu laciĝis vi?..
— Ne laciĝis, — ploregante kaj ne sciante, kion respondi, parolis ŝi, — ne laciĝis mi, sed... ankoraŭ malfeliĉo, Ivaĉjo: de sinjoro Krikov la spadon oni trovis, de Atanazio Petroviĉ... Veturigis ni tiun spadon en preĝejon, — ne prenis la patro... Ĉiuj timas, la vojevodon timas. Eĉ la popo timas, sed pro kio? Per kio li, la forpasinto, pekis? Pro kio oni la spadon en la preĝejon ne prenas?
Taisja, plorsingultante, fermis la buŝon per la polmo, en la domo estiĝis plena silento. Poste Semisadov diris kun obtuza minaco en la voĉo:
— Ne gravas, ni ne timos! Ne timemaj ni estas! Ni faros, kiel necesas! Morto ne estas ludo, kaj kiel Atanazio Petroviĉ akceptis la morton — donu Dio al ĉiu militisto. Estos lia spado en preĝejo, kaj ne en la Paraskeva, sed en la nia, fortresa. Kun honoro ni tiun lian gloran spadon enportos, kaj neniu nian vojon baros, kaj se iu baros — ni lin forigos. Ĉu prave mi diras, Ivano Sabateiĉ?
— Prave! — firme kaj trankvile respondis Rjabov.