5. Kiel alie fari?
La novaĵo pri la trovita spado de la heroa kapitano Krikov, origina dvinano kaj bona homo, fulme ĉirkaŭflugis la tutan urbon Arĥangelskon. Tiuj, kiuj amikis kun Atanazio Petroviĉ, kiuj konis lin proksime, multe zorgis pri tio, kaj per drastaj vortoj insultadis la arĥangelskanoj tiun raban popon, kiu aŭdacis rifuzi akcepti en la preĝejon la armilon de la pereinta kapitano.
Pafista kolonelo Vilhelmo Noble raportis pri ekscitiĝo de la popolo en la urbo al princo Prozorovskij. Tiu kolere snufis, tamen kontraŭagi ne kuraĝis, nur diris:
— Estus bone malgrandigi al ili, diabloj, fervoron, sed kiel tion fari? Jen kio, kolonelo... vi, tio! En la fortreson ne indas la spadon treni, sed estas ĉi tie apud la Komerca korto kapelo nome de la Tuko Nehomfarita1, tie oni lian spadaĉon pendigu. Ne por ĉiam, sed nur por tempo. Tutegale ĉi Krikov estas transfuĝinto — li al la svedoj en kaptitecon foriris, ĝuste tiel mi al Moskvo skribis...
Vilhelmo Noble kun miro levis la brovojn: la vojevodo en la lastaj tagoj komencis diri tiajn absurdaĵojn, ke eĉ la al ĉio kutimiĝintaj kancelarianoj nur interpalpebrumadis.
— Sed la loĝantoj, ĉiuj lokaj metiistoj kaj aliaj plebanoj dezirus vidi la spadon ĝuste en la fortresa preĝejo! — prononcis la kolonelo.
— Ne indas!
— Ili bruos!
— Kiel ordonite faru! — prononcis, ne aŭskultante, Prozorovskij.
La kolonelo parolis. La vojevodo, apoginte per la manoj la ŝvelintan, nekomprenantan vizaĝon, rigardis al la murtapiŝo, sur kiu estis pendigita riĉa armilaro. «Ho, mia Dio, li ree estas tute ebria!» — pensis Noble, riverencis kaj foriris.
Post la konversacio kun la kolonelo la vojevodo okupiĝis kun la kancelarianoj. Kancelariano Abrosimov dismetis antaŭ la princo pridemandajn foliojn kaj rakontis, kio hieraŭ estis farata en la arestejo: kiu estis torturata facile, kiu duan fojon, kiu forte de torturo «konsternita» estis, kaj kiu ne eltenis — ellasis la animon.
— Kio pri Pustovojtov? — demandis la vojevodo.
— Liberigita, kiel de vi, patro princo, estis ordonite. Ke forte amikis inter si Krikov kaj via maliculo Ievlev — ĉio ĉi laŭ liaj vortoj estis skribita, kaj kion plian ni bezonas?
— Kiu la petskribon al Moskvo veturigis? — demandis la vojevodo.
Kaj kriis per furioza, freneza voĉo:
— Mi ekstermos ĉiujn, ekscios la veron, maliculoj kontraŭ mi, murdistoj, herodanoj! Kie estas tiuj latronoj, kial ne torturitaj, pro kio ne kaptitaj? Kiu fidelan mian dumaanon Larionov-on mortpafis? Kun muskedoj, kun fusiloj al Volgo ili foriris por rabi, malicaj malamikoj de la caro, sed por vi tio estas nenio? Kien vi rigardis, hundoj? Kie estas malamiko mia, kampulo Forĝisto?
La kancelarianoj, konfuziĝinte, balbutis galimation, la vojevodo ŝovadis la grasan pugnon al iliaj vizaĝoj, piedfrapadis; ardiĝinte, li tiris Molokojedov-on je la barbo, ektrenis por torturo. Tiu ŝrikis per porkida voĉo, la princo forĵetis lin, falis sur la benkon. Abrosimov, etendante la kolon, flustris:
— Ne alie, ol de Maria Nikitiŝna estas la tuta malbono, ne alie, ol de ŝi. Ŝi sidas en la domo de Rjabov — fiera, pala, eĉ guto da sango en la vizaĝo ne estas, sed plu al ni kiel al favaj hundoj rilatas. Sentima sorĉistino! Kaj de ŝi homoj en Moskvo estadis, kaj al ŝi iuj vizitantoj venadis — tio estas certe sciate, princo-vojevodo. En hela tago ili timas, sed kiam estas pli malhele — ili tuj tien, al Muskoj.
— De kiu estis la venintoj?
— Tio ne estas enketita. Eble, ĝuste de sinjoro Apraksin mem — malica via malamiko, eble, de Golovin Teodoro Aleksejeviĉ, eble, de Menŝikov... Antaŭ nelonge en la bazaro oni diris: kvazaŭ estis ĉi tie kaŝe iu homo, nomis sin inspektisto, pri vi arogante demandis, kaj kiam oni intencis ligi liajn manojn, li malaperis senspure...
— Ne kaptis lin, herodoj! — ŝrikis la princo.
— Tute ne! — diris el malproksime, nelaŭte, sed kun aroganteco en la voĉo, la batita Molokojedov. — Tute ne tiel, princo! Ĉi inspektisto havis paperon kun sigelo kaj subskribo...
— Kies subskribo?
— Jen, kies! De Apraksin mem. Malkvietigas li tie kaj en Moskvo kaj en Voroneĵo, ĉion kontraŭ la princo-cezaro faras, kroĉiĝis per la dentegoj tiel, ke ne eblas deŝiri.
La vojevodo leviĝis, piedbatis ekkurintan for de li katon, ekiris el angulo en angulon. La kancelarianoj staris time ĉe la pordo, li kvazaŭ forgesis ilin, kaj ili foriris sen ajna ordono.
Pli poste alveturis Meĥonoŝin, maltrankvila, kolera. Ĉirkaŭlekante la maldikajn lipojn, li demandis, ĉu estas vero, ke Rĵevskij jam estas sur vojo el Moskvo al Arĥangelsko. Al la princo malfortiĝis la kruroj, li malfermis la buŝojn, longe ne povis eldiri eĉ vorton, poste flustre demandis:
— En Moskvo do, en Moskvo kion oni al vi diris? Ĉu pri tio temis? Oni favoris, pridonacis, sed nun subite...
— Evidente, oni ion novan eksciis! — diris Meĥonoŝin. — La princo-cezaro tiel, sed aliaj alie. Tro vi simpla estas, Alekseo Petroviĉ, tro malforta estas via kapo. Ĉi tie pensi necesas...
— Sed kiel pensi, se Rĵevskij veturas?
— Li veturas senhaste. Al li ankaŭ en Vologdo aferoj estas komisiitaj.
Kaj, tordante la vizaĝon pro malamo al la vojevodo, Meĥonoŝin ekparolis pri tio, ke pri la malfeliĉo neniu kulpas, krom la princo mem: antaŭ longe necesis fini kun Ievlev, mortintoj ne babilas, li mortis en malliberejo — kaj ne estas demandoj. Malfeliĉon havas nedecidemaj, malfortaj, tiuj, kiuj neniun aferon ĝis la fino povas fari. La latrono kapitan-komodoro, se post la batalo tenus pli firme la fremdlandanojn, eble ne enkaĉiĝus, kiel nun. Kaj eĉ pli bone por li estus mortigi en la fortreso kaj Ripley-on, kaj Swenberg-on, kaj Loftus-on. Verŝajne, nun li pro ĉagreno la fingrojn ronĝas...
— Do vi instruu, kion mi faru? — ekbalbutis la princo. — Kiel mi vivu do, ho Dio favora...
— Kiel?
Meĥonoŝin kliniĝis al la vizaĝo mem de la vojevodo:
— Ja tiel, ke unue fini kun Ievlev! Nokte kun fidelaj homoj strangoli lin en la subteraĵo, — kiu ekscios, pro kio li mortis?
— Kie do tiujn homojn preni?
— Se ili forte necesos — vi trovos. Antaŭ longe vi devus tion fari, jam en tiu tempo, kiam mi en Moskvo estis, pulvoron alŝuti, aŭ per maŝo strangoli, aŭ per hakilo en malhela horo al la kapo. Kaj Jegoron kun Longinov vi vane liberigis, ne necesis...
— Por vi estas facile diri, kiam la letero de Apraksin estis ne al vi, sed al mi...
— Kaj vi transsendus tiun leteron al Romodanovskij: diru al mi, patro princo-cezaro, kiun mi aŭskultu... Kaj kun ruzo, por ankaŭ sur Teodoron Matejeviĉ-on pli nigran ombron ĵeti. Sinjoro Romodanovskij sola kontraŭ ili ĉiuj staras, sola al neniu kredas, sola sian penson pensas. Li vian epistolon, princo-vojevodo, eble ĝis tempo tenus, kaj kiam super Apraksin ia nubo pendos — la letero taŭgus. Vizitadis mi lin, mi scias, kion la princo-cezaro deziras. Kaptas vi ĉi tie en Arĥangelsko kontraŭcarajn latronojn, kiel en Azovo faradis, batas ilin senkompate por plezuro de la cara moŝto, hakas la radikojn, sed tiuj radikoj malproksime etendiĝis — kaj al Ĥovanskij-oj, kaj al Miloslavskij-oj, kaj ankoraŭ al nesciate kiu. Mi mem pri tio al la princo-cezaro diris en Moskvo. Kaj la iniciatintoj de la tuta afero ĉi tie estas du: la unua — Krikov, lin pri ĉio kulpigi eblas, li ne respondos. Diru, ke la pafista ribelo en Moskvo same ne sen li okazis. Se Jegoron oni levus sur pendigilon, li ankaŭ pri Ievlev samon dirus. Silvestro nun estas malforta — post dua, post tria torturo mortus...
Meĥonoŝin pensis iom, aldonis:
— Ne, nun, verŝajne, estas malfrue, princo. Vi jam ne venkos. Timema vi estas. Vi mem ĉion pereigis. Kaj la kampulojn, kiujn mi kunpelis tiam, ne indis liberigi, en torturo ili multon dirus...
— Sed ĉu mi... Ho Dio... Ili per sia volo, ili mem foriris...
— Por tio vi estas vojevodo, ke ne per ilia volo ĉio fariĝu, sed per via, Alekseo Petroviĉ. Nun, anstataŭ tordiĝi en via malliberejo — ili estas liberaj. La dumaanon murdis, foriris rabi, bruligas bienojn...
— Kion fari do? — per tremanta voĉo demandis Prozorovskij. — Ĉu ni pereos nun?
— Kiuj ne finfaras — tiuj pereu! — senkompate respondis Meĥonoŝin. — En tio timo ne konvenas. Aŭ tiel, aŭ ĉi tiel. Aŭ vi kapon hakos, aŭ al vi oni hakos. Kaj pro kio haki — estas. Kaj vere li, la caro, longe silentas, paciencas, atendas. Estis fidela por li servanto princo Prozorovskij. Sed se ĉio malkovriĝos...
La vojevodo tute malkuraĝiĝis, ekpetegis:
— Leŭtenanto, kara! Sola mi estas, estas neniu konsilanto, ordonu, kion fari, ĉio laŭ vi estos: per kiuj homoj Ievlev-on fini, kiun kapti. Instruu, kara, ne lasu min en amara horo, savu...
La leŭtenanto, oscedetante, kvazaŭ li mem tion ne bezonis, komencis diri, kiel necesas fari plu. Prozorovskij aŭskultis, flate kapjesadis, dankadis...
Al la pordo oni frapis, venis Molokojedov, alportis leteron. La princo deŝiris sigelon, Meĥonoŝin akceptis el liaj tremantaj manoj la paperon, legis unue mense, poste per impertinenta, senhonta voĉo laŭte. La letero estis tute mallonga: ke veturas al Arĥangelsko kiel vojevodo por Dvino princo Bazilo Rĵevskij, kaj princo Prozorovskij pro multaj liaj servoj kaj pro maljunaj jaroj kaj fortaj malsanoj loĝu ekde nun kie li deziros — ĉu en sia bieno, ĉu en Arĥangelsko, ĉu en Ĥolmogoro...
— Vidu, kiel! — flustre eldiris Prozorovskij.
— Jen tiel, — subridis Meĥonoŝin. — Evidente, atingis la petskribo...
— Kial do evidente? — demandis la vojevodo. — Estas dirite: pro multaj servoj kaj pro maljunaj jaroj kaj fortaj malsanoj. Se ĝi atingus — ĉu tiel estus?
— Atingis, atingis la petskribo, patro! — enmiksiĝis Molokojedov, kaj lia vizaĝo jam esprimis nenian respekton al princo-vojevodo Prozorovskij. — Forigis oni vin, Alekseo Petroviĉ, de la nutriĝo — tio estas unue, kaj poste, probable, estos juĝo, denuncojn oni legos, homojn pridemandos. Oj, malbone estas al vi, patro, malbone, princo, tute malbone...
Kaj sen permeso, sen riverenco Molokojedov ekiris al la pordo — distrumpeti en la urbo, ke al la vojevodeco de Prozorovskij venis fino, rakonti pri li verojn kaj malverojn, suspiri, balanci riproĉe la kapon kaj plendi, kiel malfacile estis sub li plenumi la caran servon...
— Vi... kien? — laŭ la malnova kutimo kriis la princo, sed tuj rekonsciiĝis kaj svingis la manojn: — Iru, iru! Iru jam...
Sed Molokojedov ankoraŭ staris iom kun ridetaĉo, palpebrumis, kaj, same ne riverencinte, foriris por ĉiam el la vojevoda domo.
— Kion do ni nun faros? — demandis Prozorovskij per tute timida, kulpa voĉo Meĥonoŝin-on. — Kion nun fari, leŭtenanto? Eble vere por eviti pekon iri en la bienon, kaj trasidi tie kvietege la minacon. Kion vi diros?
— En la bienon? — kun malbona subrido prononcis Meĥonoŝin.
— Tien. Kvietege.
— Kaj el tie oni prenos! — diris Meĥonoŝin. — Apraksin havas longan brakon. Se ne hodiaŭ, do morgaŭ, sed tamen prenos. Nepre prenos... Ja ne estas urĝe. Pri viaj aferoj ne ĉiuj scias, kaj, verŝajne, oni ankaŭ memoras viajn meritojn en Azovo. Alie oni tuj en lazo vin ektrenus, ĉar, princo, faris vi ĉi tie aferojn, misis grave...
Prozorovskij raŭkis ion malklaran, sidis molaĉa, rigardis per malplenaj okuloj. Meĥonoŝin leviĝis, diris, ke venos poste, kaj tiam ili decidos, kion fari; senhaste, fajfetante, li ekiris al kancelariano — ricevi caran salajron por ĉiuj servantoj de la Novdvina citadelo. La mono estis multa, ili kalkulis longe, Meĥonoŝin ne unu kaj ne du fojojn ĉion rekalkuladis dekomence. Por vigleco la leŭtenanto ordonis alporti duonstofon da vodko.
— Kiel estas la vojevodo? — demandis la kancelariano.
— Malbone! — respondis Meĥonoŝin. — Respondecigos oni lin, severe respondecigos.
— Ja neeviteble...
La kalkulitan monon la kancelariano serveme enŝutis en ledan sakon, ekiris akompani la leŭtenanton ĝis la perono, Meĥonoŝin alligis la sakon al la selo, kaptis per la piedo la piedingon, ne retrorigardante elrajdis ekster la pordegon.
Ĉi tie lin atendis du soldatoj — akompani la monon. Li diris al ili, ke monon hodiaŭ ricevi li ne sukcesis, pririgardis per distrita rigardo la straton, ĉirkaŭveturis la Komercan korton kaj, frapinte per la tenilo de la skurĝo al la drinkejo de Magrulo, ordonis elporti la plej bonan vodkon. Magrulo elportis.
— Jen, kaptu! — diris Meĥonoŝin kaj ĵetis al la drinkejmastro oran moneron.
Magrulo kaptis la moneron, riverencis.
Meĥonoŝin, ne glutante, elverŝis en sian gorĝon la vodkon, almanĝis per pankrusteto kaj forte kunpremis per la spronoj la flankojn de la ĉevalo. La virĉevalo tuj ekgalopis al la Ĥolmogora vojo.
Magrulo akompanis la oficiron per rigardo, revenis en la drinkejon, diris al du matrosoj el la citadelo, kiuj estis ludantaj ĵetkubojn pri fingrofrapoj:
— Via leŭtenanto mem venis. Malavara! Ŝajne riĉiĝis!
— Domon al li je ses tabuloj2! — respondis unu el la matrosoj. — Hundaĉo li estas, sed ne leŭtenanto...
La alia aldonis:
— Bonaj homoj ne vivas, mortas, sed tia fiulo — ĉu vi vidas? Per gajaj piedoj iras...
La pordo knaris, eniris ankoraŭ ĉirkaŭ dek matrosoj; Magrulo verŝis al ili vodkon po malgranda glaseto, ĵetis en bovlon salitan fiŝon. Ili eltrinkis ne sidiĝante; la supera — larĝŝultra, ruĝvanga — ordonis:
— Ni iru rapide! Post la liturgia servo oni tuj la spadon elportos!
Magrulo divenis:
— Ĉu de Atanazio Petroviĉ?
Li vokis la diklipan helpanton — gardi la drinkejon, surmetis vulpan peltmantelon, ĉapon, pugnogantojn. Laŭ la strato estis haste iranta popolo: pafistoj en buntaj kaftanoj, subŝtofitaj per tondita ŝafa pelto, matrosoj en siaj malmolaj senvarmaj jakoj, metiistoj, fiŝistoj, fiŝistaj edzinoj, ĉasistoj, doganaj soldatoj.
Ĥagajo Pustovojtov kolumne kondukis siajn matrosojn, la dogansoldatojn komandis Jegorĉjo, sur ĉevaloj rajdis la dragonoj. En la mallarĝa Trabata strato la popolo subite haltis, la vojon baris la pafistoj de kolonelo Vilhelmo Noble. Sidante en alta selo, grandnaza, grizblua pro malvarmo, li kriis, ke trairo al la rivero ne estas, ke la spadon estas ordonite porti en la kapelon de la Tuko Nehomfarita, ke en la fortreso teni ĝin estas nekonvene. Iu malalta, larĝŝultra ŝarĝisto kun malamo en raŭka voĉo kriis:
— Vi viajn fremdlandanojn instruu, ni mem scias, kion ni faru!
Kupristoj, panistoj, kvasistoj, aliaj metiistoj tuj ekbruis, ekinsultis:
— Forrajdu de la vojo!
— Ni respekte petas!
— Amikoj, premu!
— Je la brido lin prenu, je la brido!
La bunta virĉevalo de la kolonelo retropaŝis, la pafistoj, subridante, komencis turni siajn ĉevalojn en la flankan strateton. Noble-on oni alpremis al alta palisbarilo, la popolo traŝiriĝis, ekiris per rapidaj paŝoj. La spadon sur pura, brodita de la manoj de Taisja kuseno portis doganisto Smirnoj, dekstre alia soldato portis la doganan vimplon. Post la urba bariero tamburistoj akorde elbatis paradan marŝon. Sur la neĝo hele, vintre blindige lumis la suno, de piceoj, de betuloj estis falantaj brilantaj neĝeroj. Rjabov iris apud Ivaĉjo, laŭvice prenadis sur la brakojn la rapide laciĝantajn filinojn de Ievlev. La popolo rigardis al li, ĉiam pli laŭte interparoladis homoj: jen iras la rudristo Rjabov, tiu, kiu surgrundigis la malamikan ŝipon, tiu, kiu kvazaŭ estis mortigita. Loĝantoj turniĝadis al li — grandega, larĝŝultra, hele rigardanta antaŭ si, rekonadis Ivaĉjon, rememoradis tiun tagon, la viktorion, tondradon de kanonoj, fajfadon de kuglegoj, la svedajn standardojn sur la ŝtonoj de la fortresa placo.
Post Smirnoj la spadon portis Jegorĉjo Pustovojtov, poste kanonisto — maljuna, grizhara. Pri li oni rakontis, ke li per sia kanono debatis svedan poban flagon. Ju pli malproksime laŭ la bordo de Dvino moviĝis la procesio, des pli da homoj aliĝadis al ĝi. Dvinaj fiŝistoj, zonante sin dum kurado, kuratingadis la popolon, kuris edzinoj, infanoj.
Jam krepuskis, kiam la popolo atingis la pramon. Dvino jam preskaŭ tute glaciiĝis, la pramo tute kovriĝis per glacio, iam haltadis. Sur la eksteraj remparoj de la fortreso la malfavorata pafista estro Simono Borisoviĉ ordonis bruligi peĉajn torĉojn, la fortresaj kanonistoj staris ĉe la kanonoj kun bruligitaj meĉoj — prepariĝis al kanona pafsaluto. En la larĝe malfermita pordego de la fortreso staris matrosoj kun nudaj sabroj, la fortresaj tamburoj batis «renkonton». Ĉi tie por mallonga tempo fariĝis konfuzo: Ĥagajo Pustovojtov per forto eltrenis antaŭen Rjabov-on, donis al li la kusenon, sur kiu malhele briletis la spado de la forpasinta Atanazio Petroviĉ.
La rudristo deĵetis la ĉapon, malvarma vento distaŭzis liajn orajn kun grizo harojn. Al li estis varmege, la ŝafan peltjakon li malbutonis, lia fortika brusto estis egalmezure leviĝanta. La tamburoj batis ne eksilentante. Kiam la procesio trairis la pordegon, sur la remparoj ekkantis klarionoj, solene eksonoris la sonorilo sur la fortresa preĝejo. Tute kadukiĝinta fortresa popeto Johano en la preĝeja pordo akceptis la kusenon, kisis la tenilon de la spado, ekportis pendigi ĝin sub la ikonoj.
Semisadov, starante sur la preĝeja perono, levis kaj mallevis torĉon.
La kanonistoj sur la remparoj ŝovis la meĉojn en la fuzeojn, fortega tondro skuis la murojn de la fortreso, en la preĝejo ekbalanciĝis fajretoj de kandeloj. La kanonistoj pafis trifoje, trifoje pulva flamo prilumis Dvinon, la glaciiĝintan pobon de «Krono», betulojn sur la Marka insulo.
Kiam ĉio finiĝis, Semisadov demandis Rjabov-on:
— Nu? Ĉu ni bone faris? Meĥonoŝin-on, dank' al Dio, ien la diablo forportis, alie li ne permesus kaj per kanonoj pafi, kaj la spadon en la preĝejo pendigi.
La rudristo respondis:
— Vi faris bone, nun necesas drinki rememore. Mi al Magrulo jam hieraŭ ordonis atendi gastojn.
En malfrua vespero Magrulo, riverencante, estis renkontanta amikojn de forpasinta Atanazio Petroviĉ. Sur la tablo jam estis metita tablotuko, trans septo maljunulino estis bakanta blinojn, — neniom taŭgas funebra festeno sen blinoj. Renkontante homojn, la tavernisto diradis afable:
— Ni rememoru ĉiuj, kaj riĉa kaj malriĉa. La de sinjoro kapitano memoron ne respekti — al la diablo la animon vendi.
La gastoj subridadis:
— Vi ĝin jam antaŭ longe vendis.
— Vi kun la diablo jam antaŭ longe interfratiĝis!
— Kion ni manĝos — ni pagos, via regalo estas konata.
La unua rememoris Atanazion Petroviĉ-on helpanto de la kanona majstro Forĝisto, viro kun fulgokovrita vizaĝo kaj atenta rigardo de saĝaj brunaj okuloj. Li levis kruĉeton, diris severe:
— Do, Atanazio Petroviĉ, amiko bona! Ni servos ankaŭ en la transmondo al la bojaroj: ili en kaldronoj bolos, kaj ni brulŝtipojn metos.
Rjabov kaj Semisadov interrigardis: la vortoj estis strangaj. Sed la helpanto de Teodozo Forĝisto parolis tiel, kvazaŭ sciis ion pri Atanazio Petroviĉ, kion aliaj ne sciis. Li unuglute eltrinkis sian vodkon, kuntiris la malhelajn brovojn, enpensiĝis. Magrulo alportis al li bovlon da blinoj. Ĥagajo Pustovojtov ankoraŭ disverŝis vodkon al kruĉetoj. Oni rememoradis senhaste, ĉiu parolis, kiel li memoris Krikov-on, kia li estis homo, parolis kaj pri granda kaj pri malgranda, kaj pri gaja kaj pri malgaja. Ĉasisto, maljunulo Kuskov, ridetante, rememoris, kiel Atanazio spuris beston, kiel ĉasis urson. Dogansoldato Smirnoj rakontis, kiel sinjoro kapitan-leŭtenanto instruis doganistojn serĉi kontrabandajn varojn, por ke ne plu eksterlandaj ŝipestroj priŝtelu la caran fiskon. Kaj ĉiuj subite kvazaŭ aŭdis la ruze mokan voĉon de Krikov, ĉiuj, kun ĝojo kaj fiero pri sia kampulo-dvinano, rememoris lian simplan aspekton, la gajan, oblikvan rigardon, la kuraĝan kaj saĝan obstinon en la dogana malfacila laboro.
Post Smirnoj parolis Rjabov, parolis obtuze, malrapide, kaj kvazaŭ alia Atanazio Petroviĉ aperis en la festeno: tiu, kiu, amare ofendita de maljustaj koruptuloj kaj potenculoj, ne cedis al la amara ofendo, sed ankoraŭ trovis en si fortojn honeste servi kiel kaporalo; tiu, kiu helpis en mizero al orfoj kaj ne nur per bona konsilo, sed ankaŭ per faro; tiu, kiu, iĝinte oficiro, ne forgesis siajn fratojn — kampulojn-fiŝistojn, ne forgesis soldatojn, ne forgesis, el kies li estas karno kaj el kies sango; tiu, kiu kaj en bona kaj en malbona tempo — ĉiam estis ekvilibra, kvieta, amika; tiu, kiu amis aŭdi kanton, amis festenon, laŭtan ardan konversacion...
Kiam la homoj estis disirantaj, la helpanto de kanonmajstro Forĝisto, subridante, demandis Rjabov-on:
— Ĉu ne komprenis vi, rudristo, kion mi tiam pri kaldronoj kaj bojaroj diris?
— Nun, ŝajne, komprenis! — respondis Rjabov.
— Ĉu vere komprenis?
— Komprenis, amiko. Kaj mi al vi tiel diros: forpasinta Atanazio Petroviĉ per tio estis bona, ke ne bruis multe. Li sciis la proverbon, kiel oni ĉe ni diras: mallaŭte esprimu — bojaroj proksime.
Jam fariĝis nokto, kiam Rjabov venis hejmen. Ivaĉjo, laciĝinte dum la tago, disĵetinte la manojn kaj piedojn, dormis sur la larĝa benko. Taisja leviĝis renkonten al la edzo, brakumis lin, almetiĝis al la larĝa brusto.
— Ĉu vi preparis? — mallaŭte demandis li.
Taisja senvorte kapmontris noditan paketon, kuŝantan sur la benko ĉe la forno. Ŝi ne ploris, nur ŝia vizaĝo estis tre pala.
— Ĉu al vi frostas? — demandis la rudristo.
— Ŝajne, frostas! — kaŝinte la vizaĝon sur lia brusto, respondis ŝi.
Li silentis, ne sciante, kiel kvietigi ŝiajn suferojn, karese glatumante ŝian tremerantan ŝultron...
— Ĉu estas malvarme ekstere? — demandis Taisja.
— Frosto!
Ivaĉjo suspiris en dormo, ŝmacis per la lipoj, ekmoviĝis sur la benko.
Rjabov turnis la kapon al li, pli forte brakumis la edzinon.
— Ne timu, kara! — diris li mallaŭte. — Kiel alie fari? Ĉu estus bone alie?
Ŝi ne respondis.
— Ĉu ne iri? — tute mallaŭte, kvazaŭ elprovante ŝin, demandis la rudristo. — Ĉu fuĝi?
Taisja silentis.
— Vidu, kiel! — kun suspiro diris la rudristo. — Necesas, kara, iri. Laŭ la konscienco, alie la vivo ne estos vivo. Kiel do alie? Ivano elkreskos, riproĉos: vi, diros, kial ne bone tiam faris? Kial Ievlev-on kapitan-komodoron forlasis en malfeliĉo? Kiel mi tiam finu mian vivon? Kaj al Maria Nikitiŝna, malfeliĉa, promesis mi. La vorto ja estas dirita...
Taisja retroklinis la kapon, avide ekrigardis en liajn verdajn okulojn, diris kun ĝemo:
— Kiom do eblas tiel, Ivaĉjo? Senfortiĝis mi, Ivaĉjo, elturmentiĝis tuta. La kapo malklariĝas, ne plu povas mi.
Li silentis, rigardis al ŝi desupre kun malgaja tenereco, kvazaŭ vere estis kulpa. Kaj ŝi parolis, sufokiĝante pro larmoj, riproĉante lin pri tio, ke la plej malfacilan, la plej teruran li ĉiam prenas sur siajn ŝultrojn, ĉiam faras mem: kaj en la monaĥejo li iris kontraŭ la frataro la unua, kaj kiam la ŝipojn en la ŝipkonstruejo li konstruis — al neniu riverencis, kaj sur Grumanto al li estis pli malbone, ol al la aliaj, kaj la ŝipon svedan li entreprenis surgrundigi, kaj en la malliberejon li nun iras por kruelaj suferoj...
— Nia filo sen patro kreskas, Ivaĉjo! — ploregante diris ŝi. — Mi ĉiam estas sola, vidvino ĉe viva edzo...
— Do — ĉu mi restu? — severe demandis Rjabov.
Ŝi ne respondis — subite kvietiĝinte, rigardante al li kun timo. Larmoj plu ruliĝis sur ŝiaj vangoj, sed ŝi ne plu ploris, atendis, mordinte la lipon.
— Jen, ne povas mi resti! — al si mem respondis li kaj prenis la paketon de la benko.
Taisja impetis al li, ŝirmis per si la pordon.
— Ĉesu, Tainjo! — kun severa tenereco diris li, flankenigante ŝin de la vojo. — Ĉesu, kara. Atendu. Ni ankoraŭ revidiĝos...
Kaj li fermis post si la pordon.
Taisja ekkriis, ŝiaj manoj lasis la pordofoston, je kiu ŝi tenis sin, la kruroj fleksiĝis. En silento ŝi klare aŭdis liajn firmajn nehastajn paŝojn sur knaranta neĝo, aŭdis, kiel li malfermis la barilpordeton. Poste ĉio silentiĝis.