Ĉapitro kvina
Suferas mi pro prava far';
Kaj ĉu mi hontu pri l' ĉenar',
Se por Patrujo ĝi min ligas.
1. Bonan renkontiĝon, Silvestro Petroviĉ!
Sur knaranta frosta neĝo, svingante la pakon, senhaste, tra stratetoj li eliris al Dvino kaj haltis por longe. La ronda malvarma luno estis prilumanta per sia malafabla lumo englaciiĝantajn ŝipojn — ĝuste tiujn dek tri ŝipojn, kiu restis sendifektaj post la sveda invado. Semisadov kondukis ilin por vintrado al la urbo, kaj nun Rjabov kun ĝojo kaj fiero rekonis konatajn konturojn, mastojn, jardojn, buspritojn. Jen «Paŭlo», kiun li kondukis tiam antaŭ la fremdlandaj ŝipoj. Jen alia ŝipo, sur kiu ili iradis en la maron kaj saviĝis en la Unaj kornoj. Jen ŝipo, kiu estis konstruita en Solombalo. Jen ankoraŭ «Sankta profetaĵo». Jen «Apostoloj»...
Mallarĝiginte la okulojn, suĉante mallongan pipon, kraĉante amaran salivon, li rigardis al la ŝipoj, al fajretoj, kiuj kuradis tie, aŭskultis etendajn sonojn de malnova pomora kanto, kiun kantis matrosoj, kaj, mirante, balancadis la kapon: estis strange, ke sur tiaj grandaj, por oceana iro, ŝipoj rusaj matrosoj kantas rusajn kantojn, estis nekutime vidi rusajn multtonelajn militajn ŝipojn — la rusan floton!
«Kaj kio? Ankaŭ mi mem tiujn ŝipojn konstruadis! — pensis Rjabov. — Mi, kaj ankoraŭ Ivano Kononoviĉ, kaj Silentulo malaperinta, kaj samojedo Pajga, kaj Timoteo, — ĉu malmultaj ni estis. Konstruadis, kaj jen — elkonstruis. Nun jam nenion eblas diri, nun estas floto».
Li rememoris la svedajn militajn ŝipojn kaj «Kronon», kiun li surgrundigis kaj sur kiu oni mortigis Demĉjon; li suspiris, bedaŭris, ke Demĉjo ne vidos, kiel printempe, en plenan akvon ekiris la ŝipoj en la maron.
«Ne bruligis! — trankvile pensis Rjabov, aŭskultante la vastan liberan motivon, venantan de la granda ŝipo, — ne bruligis la svedaj latronoj! Jen, estis proksime, sed ne fariĝis. Kaj Semisadov kun Ievlev bone elpensis tiam forkonduki la floton. Se min la svedoj, kiel Metrion, mortigus, eble sukcesus ili, damnitaj, en la urbon penetri. Tiam ili, latronoj, forbruligus la ŝipojn...»
Li ankoraŭ staris iom, bedaŭrante pri la floto, kiun oni povus forbruligi, — multe ĝi kostis, pro ĝi mortis tiom da popolo. Poste li streĉis la zonon sur la peltjako kaj, kvazaŭ hastante por afero, ekiris laŭlonge de Dvino, preter la ŝipoj — al la arestejo.
Ĉi tie, malgraŭ la malfrua tempo, la rudristo trovis ian malklaran maltrankvilon kaj eĉ tumulton. Kancelariano Gusev, ekvidinte Rjabov-on, formovis de li siajn ŝvelintajn okuletojn kaj ŝajnigis, ke ne rimarkis la rudriston. Alia kancelariano, Abrosimov, ŝovante pugnojn al la vizaĝo de maljuna dragono, kriis al li, ke se la persono ne troviĝos, tiam post la dragono eĉ spuro ne restos. Samtie en angulo, kolere globigante la okulojn, estis larĝe skribanta en lumo de torditaj kandeloj pafista kolonelo Noble. Knarema nigra pordo de tempo al tempo frapadis, enlasante kaj ellasante matrosojn, rajdistojn, pafistojn kaj dragonojn; sub fenestreto, fermita per feraj stangoj kun dornoj, ofte aŭdiĝadis ĉevala piedfrapado, henado, raŭka insultado de frostiĝintaj homoj.
Rjabov eksidis sur benkon, metis apud si la pakon, atendis. Poste demandis:
— Ĉu mi hejmen iru, aŭ kiel?
La kancelariano ne aŭdis la demandon. Apud la rudristo sur la benko estis ŝanĝanta botojn rajdisto kun gajaj viglaj okuloj. La rudristo demandis lin flustre:
— Ĉu ili ĉi tie ĉiuj freneziĝis?
La rajdisto levis la boton, korektis la krurumon, diris nedifinite:
— Ne mirinde!
— Kiun ili serĉas do?
— La komandanto fuĝis de la fortreso — sinjoro Meĥonoŝin. Kaj la tutan monon forportis...
Rjabov fajfis, en liaj okuloj ekbrulis gajaj fajretoj.
— Ĉu multe da mono?
— Mi ne kalkulis, sed oni diras, ke multe. La cara salajro, pago por la kontraktintoj. Eble, por vi kaj mi tiu mono por la tuta vivo sufiĉus... Nun serĉu la venton sur la kampo. Li havas bonan ĉevalon, li mem estas lerta, oron li nun havas... Kaj tio ankoraŭ ne estas ĉio, sed nur komenco...
— Kaj kio estas la fino?
— Nova vojevodo venas. Rĵevskij — tablestro.
— Kaj la nia?
— Ŝajne tute malsanas. Kiel pri Meĥonoŝin li eksciis — tiam falis. Eĉ ne kriis.
— Ĉu mortis?
— Kial mortis? Vivas. La langon perdis. Muĝas ŝajne kaj nur per fingro al si vokas. Komunion li akceptis.
Rjabov balancis la kapon:
— Jen kio...
La rajdisto ŝanĝis sian piedveston, piedfrapis la plankon per la botoj, diris gaje:
— Tiel estas pli bone, ja tute frostiĝis la piedoj. Oni ree sendas — serĉi.
Li foriris, Rjabov leviĝis de la benko, aliris al kancelariano Gusev. Tiu levis al li la ŝvelintajn okuletojn, kvazaŭ rememorante, kiu homo estas antaŭ li. Abrosimov, forturniĝinte, estis penseme maĉanta pirogon.
— Kiel do estos? — demandis la rudristo.
— Kio kiel estos?
— Ja tio! — kun moko respondis Rjabov. — Jen estas mi. Aŭdis, ke oni serĉis min. Mi venis. Konduku kien necesas, alie — mi la vojon hejmen ne forgesis...
— Vi al mi ne indiku! — diris Gusev.
Kaj li ekflustris kun Abrosimov. Kolonelo Noble plu skribis, same globigante la okulojn. Al la arestejo ankoraŭ alveturis dragonoj, ree frapis la pordo. Post malgranda tempo venis du gardistoj, en la mano de unu estis glima lanterno. Gusev kapmontris la rudriston. Silente ili elkondukis lin en la vestiblon, ekkondukis laŭ ŝtupoj malsupren. El mallumo spiris malvarmo kaj ŝimo, kiel en la subteraĵo de la Nikola-Korela monaĥejo. Rjabov paŝis malrapide, palpserĉante per la piedo kurbajn ŝtupojn. Unu gardisto puŝis lin al la dorso, kriis:
— Vigle, ĉifonulo!
Rjabov turniĝis, kaptis la gardiston je la kolumo, alpremis al ŝtona muro, — tiu tuj ekraŭkis. La alia, turniĝante en la mallarĝa trairejo, penis bati Rjabov-on per halebardo al la kapo — ne sukcesis, ne povis turniĝi.
— Vi memoros ĉifonulon! — kun furiozo diris Rjabov. — Vi por eterne min memoros...
Kaj li ekiris pluen.
Sube estis ankoraŭ vestiblo kun fera krada pordo. Ŝlosisto en ŝirita peltjako estis trinkanta el ligna bovlo senkreman bluan lakton. La gardistoj, timigitaj, ekstaris malproksime.
— Kiu estas? — demandis la ŝlosisto per maljunula lispa voĉo.
— Kaj ĉu por vi ne estas tutegale? — respondis Rjabov.
La maljunulo fiksrigardis, aĥis:
— Ivano Sabateiĉ! Ho Dio ĉiopova, prenis vin tamen la antikristoj...
Rjabov silentis, ne rekonante. Poste rememoris — ili fiŝis iam kune.
— Trovis vi por vi lokon, avo, por maljuneco.
La ŝlosisto svingis la manon, eklamentis:
— Sola mi estas, Ivano Sabateiĉ, unusola en la mondo. Manĝi-trinki ja necesas... Oj, malfeliĉo... Kiam vi min en tiu misfortuna jaro el la akvo elprenis, kiam mi restis sen la filo, kiam iĝis mizera... Kaj la kruroj ja doloras, la manoj tordiĝas, kaj da havaĵo entute estas nur hundino kaj katino...
Rjabov plu rigardis al la maljunulo, poste diris malmilde:
— Kial, avo, paroli. Se mi scius — ne elprenus el la akvo. Konduku kien necesas.
La maljunulo ekbruis per la seruro, petis mallaŭte:
— Pardonu pro Dio, Ivano Sabateiĉ. Mi servos rekompence.
— Do Dion petu! — diris Rjabov. — Por li estas pli oportune vin ĉiujn pardoni.
— Mi servos, Ivano Sabateiĉ...
— Vi servos ankaŭ sen pardono.
La maljunulo entiris la kalvan kapon en la ŝultrojn, malfermis la pezan pordon. Rjabov eniris, pririgardis la murojn, sur kiuj rampis akvo, ŝimon en anguloj, putrintajn trabojn. Fiksaŭskultis: en la malliberejo estis silento, kiel en tombo.
— Ievlev kie estas — Silvestro Petroviĉ? — demandis la rudristo.
— Jen — la kamero.
— Ĉu vi lin ĉi tie tenas — malsanan?
— Tamen estas pli seke. Kaj forno estas — ni hejtas.
— Al li min konduku!
— Malbona li estas. Nelonge vivos.
— Malfermu do.
La maljunulo ree ekbruis per la ŝlosiloj. La rudristo eniris la unua. La maljunulo malantaŭe levis super la kapo argilan poton, en kiu estis fulganta meĉo. Rjabov tuj ekvidis Ievlev-on: li sidis kontraŭ la pordo ĉe la muro, alpremiĝinte per la flanko al la forno.
— Venis! — per malforta, sed ĝoja voĉo diris Silvestro Petroviĉ. — Mi sciis, ke vi venos.
— Mi venis! — respondis la rudristo. — Mi venis, Silvestro Petroviĉ. Donacon al vi alportis. Saluton!
— Saluton! — plu ĝoje diris Ievlev. — Saluton, se vi ne ŝercas, je ĉiuj kvar ventoj. Ĉu mi ĝuste diras? Ĉu ne forgesis mi ankoraŭ en la malliberejo, kiel vi, pomoroj, salutas?
— Ne forgesis! — eksidante apud Ievlev kaj malnodante la pakon, diris Rjabov. — Tio estas afero simpla. Ricevu, sinjoro kapitan-komodoro, regalojn. Unue — tabakon, bonan. Fajroŝtonon, kaj fajrilon, kaj tindron. Mi la regalon por vi en mia maniero kolektis, kiel por Grumanto, kvazaŭ por vintrado: kio tie necesas, tio ankaŭ en malliberejo necesas. Jen pocioj, por ke ni ambaŭ ne ekskorbutu. Ŝmiraĵon avinjo Eŭdoĥa sendis, ni vin kuracos. Plue. Jen pipo — prifumita, bona. Nun de via edzino akceptu...
Li parolis, kaj kvazaŭ eĉ ne rigardis al Ievlev, dum dismetadis sur la lignotabula lito la regalojn. Silvestro Petroviĉ ekregis sin: rapide viŝis la malsekajn okulojn, komencis spiri pli glate, pli trankvile, ree ekridetis.
La lumilon Rjabov ordonis ne forporti. La ŝlosisto penis disputi, ke ne estas ordonite, sed la rudristo ĵetis al li tian rigardon, ke tiu riverencis kaj foriris.
— Kaj estas humide! — post la maljunulo kriis Rjabov. — Hejtu, olda pekulo!
Poste ili ambaŭ ekfumis la pipojn.
— Nu, kio do! — eldiris la rudristo, pririgardante la murojn de la kamero. — Ne gravas. Sur Grumanto ja multe pli malbone estis. Hodiaŭ ni ripozos, kaj ekde frua mateno ni okupiĝos pri afero — vi ne rekonos, Silvestro Petroviĉ, kia palaco ĉi tie estos...
Ievlev silentis. Liaj bluaj okuloj hele brilis en duonmallumo.
— Ni bone ekvivos! — estis diranta Rjabov. — Kaj dume aŭskultu, mi al vi novaĵojn rakontos.
Kaj li komencis rakonti pri princo Prozorovskij, pri fuĝinta leŭtenanto Meĥonoŝin kaj pri nova vojevodo Rĵevskij, kiu baldaŭ devis veni al Arĥangelsko.
— Unu Rĵevskij-on mi konis en pasintaj jaroj, — penseme prononcis Ievlev, elaŭskultinte la rakonton de la rudristo. — Bazilo estis lia nomo. Ĝuste li, verŝajne, estas...
— Kia viro?
Silvestro Petroviĉ respondis kun malplezuro:
— Princo Rĵevskij estas homo prudenta, ne agas senpripense, singardema, estas vojevodo ne unuan jaron...
— Ĉu bojaro?
— De bona deveno...
— Mi pensas, ne pli bona, ol la nuna?
— Vojevodo per cara ukazo estas enpostenigata! — preskaŭ kun kolero abrupte respondis Ievlev. — Ne nia estas afero pri li paroli...
— Oj, nia! — malgaje subridinte, diris Rjabov. — Nia, Silvestro Petroviĉ. Ili nin enpelis pro nenio en malliberejon, kaj juĝu ilin ne ni. Ne, sinjoro kapitan-komodoro, ni!
— Ni vivos — ni vidos! — morne prononcis Ievlev.
— Tio estas alia afero: antaŭ tempo la kapon rompi ne indas. Ni, Silvestro Petroviĉ, manĝu iom, kaj dormi kuŝiĝu ĝis la mateno. Hodiaŭ mi havis klopodan tagon...
Li sternis sur la tabullito puran tukon, lerte tranĉis fumaĵitan boacaĵon; ruze palpebruminte, eltiris el la boto botelon da vodko, etendis al Ievlev, tiu, retroklininte la kapon, glutis. Rjabov diris karese:
— Bonan renkontiĝon, Silvestro Petroviĉ. Estu, kiel oni ĉe ni diras, — en la sekva jaro, kaj en la sama tempo, kaj kun la sama amiko, kaj ankoraŭ kun kuko.
Li drinkis, turnis la kapon, miris:
— Vidu, kiel ĝi eniras! Kiel birdo! Kvankam nun, post kiam mi el la tundro eliris, malebria mi ŝajne eĉ minuton ne estis...
Kaj li aldonis malgaje:
— Malbone, sed kion fari? Devas ja homo ripozi?