2. Vojevodo Rĵevskij

Kaj ekiris unu post alia malliberejaj, similaj unu al la alia tagoj...

Ie tie, supre, kie lumis la suno kaj tago diferencis de nokto, kaj vespero de mateno, — kancelarianoj Gusev kaj Abrosimov zorgis pri tio, ke ĉi tie, malsupre, en la humida kamero, pli baldaŭ mortu la du malliberuloj. Ili mortos — kaj fino, ili mortos — tiam sola Prozorovskij kulpas pri ĉio, ili mortos — serĉu tiam la komencojn kaj finojn. Kaj la prizonaj gardistoj, kaj la gardistoj de la arestejo, kaj la kolera ino, kiu kuiris por la malliberuloj manĝon, kaj la senteruloj ĉe torturisto Pozdjunin, kaj Pozdjunin mem — ĉiuj sciis, kion deziras la kancelarianoj, sed timis pereigi la malliberulojn sen rekta ordono pri tio. Kaj la kancelarianoj ne kuraĝis doni tian ordonon sen konsento de vojevodo Prozorovskij, kiu kuŝis senmove, rigardis en la plafonon per malklaraj sensencaj okuloj kaj plende muĝadis.

Kaj la nova vojevodo Rĵevskij plu ne venadis.

Kaj la malliberuloj ne mortadis, kaj eĉ pli — malsana Ievlev komencis resaniĝi.

La kancelarianoj, konfuziĝinte, insultadis kaj timigadis la gardistojn per kruelaj punoj, sed la gardistoj nun ne tiel timis la kancelarianojn, kiel antaŭe, kaj plie aŭskultis Jegoron Rezen-on, kiu vizitadis iliajn domojn kune kun la unukrura ferdekestro. Rezen estis malavara je regaloj kaj ofte ripetadis, ke venos caro Petro, kaj tiam ĉiuj ekscios, kiaj homoj estas la kapitan-komodoro kaj rudristo Rjabov. Kaj la ferdekestro kolere subridadis kaj promesadis al tiuj, kiuj estos kruelaj al la malliberuloj, tian punon, ke frostotremo trakuradis la dorsojn de la gardistoj. Krome, multaj sciis pri la heroaĵo de Rjabov dum la sveda invado, sciis ankaŭ pri tio, ke li mem venis en la malliberejon, por ne lasi en malfeliĉo Ievlev-on. Kaj ju pli longe, des pli multe da indulgoj estis farataj al la du malliberuloj, kaj la kancelarianoj jam penis rimarki nenion kaj eĉ ne demandadis, ĉu vivaj estas Rjabov kun Ievlev aŭ mortis.

Tagoj iris unu post alia — monotonaj, sen ŝanĝoj — ĝis la Kandelofesto1 mem, kiam venis finfine la nova vojevodo. Onidiroj pri li estis negajaj. En la malliberejo tuj iĝis sciate, ke vojevodo Rĵevskij estas malfidema, parolas malmulte, respondojn al rektaj demandoj evitas, alveturigis al la ŝipkonstruejoj multajn fremdlandajn ŝipmajstrojn kaj sian tempon pasigas kun ili. Koĉnev-on kaj Ivanon Kononoviĉ-on li de la laboro forpelis, eĉ ne konversaciinte kun ili. Kun inĝeniero Jegoro Rezen Rĵevskij tuj forte kverelis kaj ne plu enlasas viziti. Diris oni ankaŭ — kaj tio estis la plej mirinda kaj malagrabla por la malliberuloj, — ke princo Bazilo jam kelkajn fojojn vizitis malsanan Prozorovskij-on, konsoladis lin, ke kalumnioj dispolviĝos kaj lia fidela servo al la Siro estos rekompencita, ke li mem, Rĵevskij, venis ĉi tien provizore, por tempo, kaj poste Alekseo Petroviĉ mem plu honeste kaj saĝe regos la Ĉedvinan regionon. Kaj li, princo Bazilo, forveturos al antaŭ longe promesita al li vojevodeco multe pli varma — al nutriĝo en Astraĥanon...

Aŭskultante la malgajajn novaĵojn, Rjabov morne subridadis:

— Jen vero! Mano kun ganto ĉiam amikas. Ne, Silvestro Petroviĉ, mi tiel rezonas: devas ni el ĉi tie kaŝe foriri. Tiun juston plu atendante, per la kapoj ni pagos...

Ievlev koleris:

— Ne stultumu! Mi de la cara juĝo ne fuĝos! Kaj ĉu decas al mi, kapitan-komodoro, kiel latrono kaŝe fuĝi...

En la tago de sankta martiro Blazio2 malfrue nokte la ŝlosisto vekis Ievlev-on kaj Rjabov-on kaj per tremanta flustro diris al ili, ke Rĵevskij tuj estos en la arestejo por konversacio kun ili. La kancelarianoj jam venis kaj atendas. Silvestro Petroviĉ, apogante sin sur lambastono, kun peno leviĝis laŭ la krutaj glitaj ŝtupoj kaj tute konsumita malleviĝis sur benkon. La rudristo, ne atendante de la nova vojevodo-bojaro ion bonan, morne staris ĉe la forno.

Ili atendis longe.

Finfine la frostiĝinta pordo malfermiĝis, la gardistoj levis halebardojn. Rĵevskij, en mallonga jako el tanita ŝaffelo, larĝe paŝante, eniris en la domon, per malvarmuma voĉo de la sojlo demandis Ievlev-on:

— Kial vi sidaĉas? Ĉu al asembleo oni vin invitis?

Ievlev, ne ekstarante, respondis:

— Ĉu vi ne rekonis min, Bazilo Andrejeviĉ?

La vojevodo, penante ne renkonti rigardon de Ievlev, subridinte per sola buŝo, paŭzis, poste klare prononcis:

— Jen kien vi celas? Ne, hodiaŭ mi ne rekonas. Kaj ne por tio nin la Siro kiel vojevodoj enpostenigas, ke ni, fidelaj liaj servantoj, iujn aliajn, forgesintajn sian honoron, kiel malnovajn amikojn rekonu...

— Amikoj ja mi kaj vi, princo, ne estis, tion vi mensogis! — nelaŭte, sed forte prononcis Ievlev. — Kaj koncerne la honoron, do se vi, ne atendinte juĝon, al mi ankoraŭ foje tion diros — mi la lambastonon ne domaĝos, kripligos vin! Je mia flota rango min ankoraŭ neniu senigis, pri tio memoru...

Princo Bazilo ree subridis kun aspekto de homo, kiu multe scias, kriis:

— Kiu estas tie! Fajron!

Gusev, tremante pro la ricevita honoro, donis kandelon. Rĵevskij ekfumis pipon; eligante fumon, li komencis foliumi paperojn. Singarde spiris ĉe la sojlo la gardistoj, la kancelarianoj senmove staris post la dorso de la vojevodo. Ievlev pensis, mallevinte la kapon. Rjabov, mallarĝiginte la okulojn, rigardis flanken — pro fiero, por ke la nova vojevodo ne pensu, ke ĉi tie oni lin tre timas kaj atendas de li decidon. Rĵevskij legis longe, de tempo al tempo almontrante per la fingro al folio, incitite demandadis la kancelarianojn:

— Kio estas ĉi tie? Pri kio? Tuj diru, al mi mankas tempo...

La kancelarianoj, rigidiĝintaj pro timo, konfuzis, diradis absurdaĵojn, interrompadis unu la alian. Paperoj pri la afero de Ievlev estis tre multaj — la kancelarianoj manĝis sian panon ne sen laboro, kaj tio, kion ili diradis al la vojevodo, estis tiom absurda kaj sensenca, tiom senmezure stulta, ke Rjabov laŭte kun angoro suspiris.

Rĵevskij levis sian rigardon al li, la rudristo kun trankvila kolero ekrigardis al la princo.

— Aliru! — ordonis Rĵevskij.

La rudristo aliris je paŝo pli proksime.

— Ĉu estas vi Rjabov Ivaĉjo? — demandis Rĵevskij orgojle.

— Estas mi Rjabov, tamen ne Ivaĉjo, sed Ivano Sabateiĉ! — kolere kaj morne respondis la rudristo. — Ivaĉjo oni min nomadis antaŭ dudek jaroj, aŭ eĉ pli. Nun eĉ drinkuloj, fordrinkintaj ĉion en drinkejo, eĉ tiuj tiel ne nomas...

— Jen, kia! — retrokliniĝinte sur la benko, diris la vojevodo.

— Tia, kia estas!

— Ĉu rudristo?

— Estis rudristo, iĝis malliberulo.

— Ankoraŭ mortinto pro viaj bonaj aferoj vi iĝos! — promesis Rĵevskij. — Atendas ja vin maŝo!

— Tion ankaŭ vi, vojevodo, ne evitos! — kun la sama trankvila kaj glata kolero diris Rjabov. — Morto ankaŭ vin forprenos. Pocion kontraŭ tombo eĉ por princoj oni ne eltrovis...

La kancelarianoj oĥis pro la terura arogantaĵo, la gardistoj metis la halebardojn en la angulon, prepariĝante tordi la brakojn de la rudristo, sed Rĵevskij kvazaŭ tute nenion rimarkis, nur apenaŭ paliĝis. En la domo ree estiĝis silento. Silvestro Petroviĉ levis la kapon, ekrigardis al la larĝa dorso, al la larĝaj fieraj ŝultroj de Rjabov: la rudristo staris senmove, firme...

— Ne kvieta vi, kiel mi vidas, naskiĝis! — rimarkis Rĵevskij.

— Rusujo — ne karasujo, perĉoj pli multas!

— Ĉu vi vin opinias perĉo?

— Kial perĉo? Mi estas homo!

Princo Bazilo eksidis rekte, apogiĝis per la manoj al la tablo. Li sentis sin ĝene antaŭ tiu sentima kampulo, li ĉiam iel ne povis diveni — ĉu li ridetu orgojle, ĉu li simple ordonu bati per bastonoj la rudriston, ĉu li ekstaru kaj batu lin al la dentoj. Per obtuza voĉo li demandis:

— Ĉu vi tiel la tutan vivon travivis, kiel perĉo?

— Ne travivis, travivos!

— Ne laŭ rango vi paŝas, tro larĝe...

— Gruo kamplimojn ne scias, tra ili paŝas!

Rĵevskij pensis iom, turnante la lipharojn, demandis kun malestimo:

— Kiel do vin, jenan gruon, la svedoj subaĉetis?

Rjabov sufokiĝis, liaj manoj spasme kunpremiĝis en pugnojn, sed la gardistoj de malantaŭe surfalis lin. Gusev batis sub la genuojn, la rudristo glitis, falis dorsen. Dum lin tenis la gardistoj kun la kancelarianoj, el trans la septo elkuris por helpo soldatoj kun la senteruloj de Pozdjunin.

— Forigu lin el ĉi tie! — laŭte, pli laŭte, ol decus al vojevodo, diris Rĵevskij. — For!

La rudriston oni eltrenis. Rĵevskij longe sidis silente, poste ordonis foriri al ĉiuj, krom Ievlev, mem riglis la pordon, ekparolis, penante esti pli trankvila:

— Vi antaŭ nelonge demandis — ĉu mi vin ne rekonas, Ievlev? Do, mi rekonis, kiel mi povas ne rekoni, memoras mi kaj la lagon kaj aliajn niajn diversajn okazojn...

— Pri okazoj vi estas kapabla, princo! En tiu juna aĝo vi denuncadis, kaj nun, vidu, en malliberejojn homojn tiras...

Rĵevskij lace forsvingis:

— Lasu, Silvestro! Kial babili bagatelojn. Estis, multo estis, sed iĝis tiel, ke mi estas multe pli prava ol vi ĉiuj nun, post paso de tempo. Mem juĝu, kia popolo estas en la cara servo: unu estas ŝtelisto, alia por li helpanto, tria koruptulo, kvara spiono, kvina kaj koruptulo, kaj ŝtelisto, kaj spiono. Mi ekde la juna aĝo al neniu fidis, ĉiujn suspektadis, al neniu estis amiko. Kaj prave mi faris, prave...

— Ja pli prave ne eblas!

— Atendu, kial vane kvereli. Vi nun estas malliberulo, mi — vojevodo. Se okazus, ke vi estus sur mia loko, ĉu vi min kisus?

— Ne, princo Bazilo, sed ankaŭ Prozorovskij-on kun konsoloj mi ne vizitadus...

Rĵevskij ĵetis rapidan, akran rigardon al Ievlev, nenature subridis:

— Kaj pri tio vi ĉi tie scias?

Silvestro Petroviĉ kapjesis:

— Kaj pri tio ni scias.

La vojevodo kuntiris la brovojn, silentis iom, demandis, foliumante la paperojn:

— Ĉu estis sendita de vi petskribo al Voroneĵo, por Apraksin, Ievlev?

— De mi? — miris Silvestro Petroviĉ. — Kia petskribo?

— Ĉu vi vere ne scias? Kvazaŭ ne vi sendis tien fuĝintan servutulon de princo Zubov!

Ievlev rigardis kun tia neŝajniga miro, ke Rĵevskij nur ŝultrolevis kaj ekparolis pli simple, ne kiel juĝisto, sed kiel konversacianto:

— Ĉi servutulo en la pasinta tempo levis la manon kontraŭ sia bojaro, poste al Volgo foriris, serĉi akiron, kiel ili, latronoj, pri la rabado diras. De Volgo ŝajne li ĉi tien, al Dvino, venis, kaj kiam lin nun en Voroneĵo Zubov ordonis kapti, li duan fojon de li fuĝis, kaj ankoraŭ murdon faris kaj unu servutulon kun si en la stepon forkondukis. Ĉi fuĝulon, alnomatan Silentulo, ĉi tie oni konas, li ankaŭ ĉi tie malklarigadis akvon, al ribelo instigis kaj firme amikis kun la malica malamiko de la Siro kapitano Krikov...

— Krikov! — ekkriis Ievlev.

— Do, lin vi konas, ja mi pensis, ke ankaŭ pri ĉi homo vi miros.

— Krikov Atanazio Petroviĉ pereis glore, kaj lia honesta nomo...

Rĵevskij malsimpatie sulkiĝis:

— Sufiĉas, Ievlev! Via Krikov kun tiu sama Silentulo ribeligajn foliojn legadis, kiujn ankaŭ vi konas. Kial vane mensogi! Ĉu ne scias vi, kiaj sekretaj konversacioj en la domo de Krikov okazadis? Aŭ vi ne havis okazon tie sidi? Jen Jegoro Pustovojtov depozicias, ke pri multo vi kun Krikov inter kvar okuloj parolis, — pri kio? Ĉu eĉ unu fojon Azovo ne estis menciita, kie princo Prozorovskij ŝtatajn malamikojn kaptadis? Ĉu pri tio, ke de Prozorovskij servutulojn lokaj latronoj kiel rabobirdo kokinojn mortigas, ne konversaciis vi? Ĉu ne pensis vi, Ievlev, eĉ unu fojon, ke via fama Krikov estas latrono, de nia Siro perfidulo, ke...

— Princo Bazilo! — severe interrompis la vojevodon Silvestro Petroviĉ. — Vi pensu, kion vi deziras, sed por mi ĉi vortojn aŭskulti estas abomene. Se vi por afero min ĉi tien vokis, do diru la aferon. Ĉu vi vere mem kredas tion, pri kio vi nun diras? Ĉu la ebria ŝtelisto, nenifarulo kaj stultulo, monstro Prozorovskij tiel vin trompis? Vi la veron serĉu...

— Veron? — kriis subite Rĵevskij. — Veron? Sed kie ĝi estas, la vero? Jen pri vi kiom estas skribite — monto, ĉu vi vidas? Kaj en la angla, kaj en la germana, kaj en la Venecia! Kie ĝi estas, la vero, en kiu folio? Kiel via rudristo mi diros: mi estas homo. Mi kredus al vi, sed en la folioj estas skribite — ne kredu! Mi liberigus vin el ĉi malliberejo, sed ankaŭ mia propra kapo, mi pensas, estas kara, min oni demandos, kaj nun en Rusio ne per vorto oni demandas, pli ofte per pendigilo, kaj rado, kaj per ekzekuta ŝtipo. Ĉie oni malsamon flustras. El Moskvo oni homojn sendas, ke kvazaŭ Prozorovskij pri nenio kulpas, estas kalumniita, kaj eksigita nur provizore...

Silvestro Petroviĉ levis rigardon, demandis bruske:

— Por kio ĉi lamenta konversacio? Por ke mi, aŭskultante vin, ekploru pri viaj malfeliĉoj? Ne, mi ne ploros! Mi vin, amiko kara, ekde Perejaslavlo memoras, kia vi estas saĝulo! La veron li ne povas trovi. Sed ĉu vi ĝin serĉas? Por kio ne trovis vi la plej unua devo mian historion malĝojan esplori, kiam vi ĉi tien venis? Ĉu tiel estas pli trankvile? Por ke iel alie, hazarde, la fortuno ne turniĝu. Por ne erari antaŭ la Siro? Vi ankoraŭ ekmalsanu, alie oni vin tutegale demandos...

Rĵevskij frapis per la polmo al la tablo, kriis:

— Silentu!

— Kaj se mi silentu, tiam ankaŭ vi ne plendu pri via sorto, — abrupte diris Ievlev. — Plu eĉ ne indas paroli...

Rĵevskij revenis al la tablo, ree komencis foliumi la paperojn, kvazaŭ ĝuste en ili estis la vero. En la estiĝinta silento iĝis aŭdeble, kiel trans la pordo kvazaŭ longe starintaj ĉevaloj paŝas surloke la gardistoj, kiel ekstere, trans la glimaj, kradaj fenestroj oni kriadas «atentu!». En la frosta nokta aero frapadis klakiloj, sur la sonorilejo de la preĝejo de Sankta Paraskeva oni sonorigadis horojn. Malrapide estis pasanta la nokto, Rĵevskij plu legadis. Antaŭ mateno Ievlev ĵetis rigardon al la princo, pensis: «Malforta homo! Tute malforta! Timas li eĉ pensi, des pli fari».

— Kiu estas Ripley? — demandis la vojevodo.

— Spiono kaj kaŝobservisto! — abrupte respondis Ievlev.

— Loftus kiu estas?

— De la sveda reĝo Karolo spiono!

— Georgo Lebanius?

— De Loftus la dekstra brako.

Rĵevskij retrokliniĝis sur la benko, rideris, interesiĝis:

— Tiele eĉ forpasinta Lefort...

— Poste oni vidos, — morne interrompis Ievlev. — Nepoj ekscios...

— Kion, tamen, ili ekscios? — streĉiĝinte, demandis la vojevodo.

Silvestro Petroviĉ komencis rakonti pri Azovo, kiel Lefort faris sapeon sub skansoj, pro kio pereis pli ol tricent homoj, sed tuj komprenis, ke pri tio paroli ne indas, kaj svingis la manon, abrupte interrompinte sin...

— Same ankaŭ la ribeluloj pafistoj en Moskvo babilis, — seke diris la vojevodo. — Vere tiel: herezulo Fraĉjo Lefort. Ne koleru, Ievlev, sed ĉio ĉi — de via Krikov, — ĝuste diras princo Prozorovskij...

— Prozorovskij-on vi ekuzis! — amare subridis Silvestro Petroviĉ. — Certe, ĝisatendos mi la veron...

La vojevodo foliumis ankoraŭ, oscedis, tiris sin. Trans la glimaj fenestroj estis malrapide rozkoloriĝanta frosta aŭroro.

— Ĉi tie per unu fojo ne eblas solvi! — diris li, kunmetante la foliojn. — Ĉi tie, Ievlev, ne unu kaj ne du tagoj necesas. Kaj ankoraŭ mi pensas: ne rajtas mi pri ĉi afero decidi...

— Kiu do rajtas?

— Decidi pri vi nur sola Siro povas — Petro Aleksejeviĉ...

— Kaj mi pensis, ke vi! — kun moko en la voĉo prononcis Ievlev. — Ĉiam mi atendis: legos vi la foliojn, kaj liberigos. Sed ne!

Li kapjesis, leviĝis, ekiris, peze apogiĝante sur la lambastono. Rĵevskij vokis lin:

— Kun la kruro kio estas?

— Ja mi, vidu, princo Bazilo, en batalo estis, do tie oni pafadis...

— Kiel do la rudristo sendifekta eliris?

Silvestro Petroviĉ returniĝis apud la pordo, sulkiĝante pro doloro en la kruro, diris:

— Dek sep vundoj estas sur li — tranĉilaj, sabraj, kuglaj. Viva loko mankas. Kaj ne vi pri li ridu, princo Bazilo...

Lia vizaĝo tordiĝis pro furiozo, per ŝiriĝanta voĉo li kriis:

— Kuraĝan batalanton, veran kaj glorindan heroon, sur kiaj Rusujo staras, pro kalumnioj de fremdlandanoj kaj de maliculo Prozorovskij, oni malliberigis en prizono, por ĝojo de torturistoj! Ĉu vi ne freneziĝis, Rĵevskij? Tempo pasos, la vero supren leviĝos, ne okazis ankoraŭ en la mondo, ke post paso de jaroj la vero perdiĝus, ĉion ekscios la homoj, nu, kaj kiam ekscios — kia vi tiam aspektos? Mi ne al konscienco via alparolas, vi ĝin ne konas, mi — al la ruzeco alparolas. Stulte, stulte, princo Bazilo, vi faras, do, diablo kun vi, kial riverenci al vi, pri kio vin peti...

Li turniĝis al la pordo; forgesinte pri la riglilo, li tiris la krampon, faligis la lambastonon, kontuzis la kruron kaj kun mallonga ĝemo alpremiĝis al la traba muro de la arestejo. Rĵevskij kaptis lin je la ŝultroj, levis la lambastonon. Silvestro Petroviĉ spiris malglate, malvarma ŝvito ruliĝis sur lia griza vizaĝo.

Malferminte la pordon, la vojevodo kriis al la kancelarianoj. Gusev kaj Abrosimov eniris kun riverencoj, tute timigitaj, nenion komprenantaj: ili subaŭskultis, kiel malliberulo Ievlev kriis al vojevodo princo Rĵevskij. Princo Bazilo ekparolis severe:

— Sinjoron Ievlev-on teni en la malliberejo, firme memorante, ke li estas kapitan-komodoro kaj je tiu sia rango de neniu estas senigita. Hodiaŭ al li estos sendita kuracisto, kaj tiu kuracisto venados al li kiel deziros. En manĝo kaj ĉio cetera ĉi malliberuloj rifuzon ne aŭdu. Rudriston Rjabov-on teni kune kun sinjoro kapitan-komodoro, sed tamen, kiel ili mem deziros...

La kancelarianoj riverencadis unue nur al la vojevodo, poste eĉ pli forte — al Silvestro Petroviĉ. Post la malfermita pordo avide aŭskultis la gardistoj: aperis al la malliberuloj indulgo, — verŝajne, pravis inĝeniero Rezen kaj la unukrura gaja ferdekestro. Ho, malfacilas cara servo — kiel scii, kiel diveni, kio morgaŭ okazos.

Silvestron Petroviĉ-on oni forkondukis, subtenante ĉe la kubutoj, la malliberulo tuj iĝis persono. Rĵevskij ree malleviĝis sur la benkon, kolere komencis foliumi la paperojn. La kancelarianoj snufadis malantaŭ la dorso, prepariĝante klarigi, se demandos la vojevodo, nun jam favore al la kapitan-komodoro. Jam tute tagiĝis, matenaj sunradioj estis penetrantaj en la fenestrojn. Rĵevskij turniĝis al la kancelarianoj, demandis per laca voĉo:

— Ĉu kulpas Ievlev pri ĉi malicaĵoj kaj avaraĵoj aŭ ne kulpas?

Kancelariano Gusev alpremis la polmojn al la brusto, ekkriis:

— Vojevodo-princo, se turni tutan lian aferon tiel, ke ĝi eliru al senkulpeco...

Kancelariano Abrosimov puŝis sian kamaradon per la akra kubuto, interrompis:

— Fremdlandanoj, princo, estas tiaj, ke povas nesciate kion skribi, sed nur...

— Ĉu kulpas li pri perfido? — kriis per furioza voĉo Rĵevskij. — Kulpas aŭ ne? Kial vi staras kiel fostoj? Ĉu vi estas kancelarianoj aŭ ŝlemiloj?

Gusev kaj Abrosimov alpremiĝis al la muro, atendis de la princo batadon. Rĵevskij trairis la domon, ordonis kaŝi la foliojn, surmetis la ĉapon, forirante demandis Abrosimov-on:

— Nu? Ĉu kulpas aŭ ne?

Tiu ŝrumpis tuta kaj respondis rapide:

— Tion ne ni sciu, princo-voejvodo. Tion scias Dio kaj granda Siro.



1. La 2-an de februaro laŭ la Julia kalendaro, en la 18-a jarcento respondis al la 13-a de februaro laŭ la Gregoria kalendaro (trad.).
2. La 11-an de februaro laŭ la Julia kalendaro, en la 18-a jarcento — la 22-an de februaro laŭ la Gregoria (trad.).