3. Mallibereja vivo
Kaj morgaŭ, kaj post semajno, kaj post monato vojevodo Bazilo Andrejeviĉ Rĵevskij la arestejon — ĉu pro manko de tempo aŭ pro alia kaŭzo — ne vizitis, kaj pri la malliberuloj oni kvazaŭ denove forgesis. La mallibereja vivo revenis al la rutina vojo, kaj ree ekiris samaj, similaj unu al la alia tagoj...
La unua en la kamero ordinare vekiĝadis Rjabov; dolĉe kaj longe oscedadis, kun krakado tiradis sin, demandadis Ievlev-on senzorge — kiel tiu dormis. Silvestro Petroviĉ, kiun turmentis sendormeco kaj pezaj pensoj, respondadis kolere, ke dormis li plej malbone...
— Kiele! — miradis Rjabov. — Kaj por mi — nenio! Venis dormo sen vorto kaj faligis per forto...
Kuŝante, ili dum ioma tempo konversaciadis en mallumo, Ievlev — kolere, Rjabov — kun sia ĉiama trankvileco kaj bonanimeco. Ekstari Silvestro Petroviĉ ne deziris, sed li sciis la kruelan nepetegeblecon de la rudristo en ĉio, kio koncernis malliberejan tagordon, kaj kvankam sendezire, sed tamen leviĝadis, iom post iom komencante senti ion similan al plezuro pro tio, kiel li en ĉio subiĝas al la volo de Rjabov. Kaj tiu jam estis frapanta per la botoj al la pordo, postulante fajron de la ŝlosisto kaj interinsultante kun gardisto, ne komprenanta, por kio la malliberuloj leviĝas antaŭaŭrore.
Tuj kiam la obeema maljuna, kalva ŝlosisto alportadis lumilon, Rjabov komencadis prepari sian herban salaton, kiu sur Grumanto savis lin de skorbuto. Li alverŝadis al ĝi oleon, haketadis cepon, ajlon, salitan fiŝon kaj metadis la bovlon sur la tablon, ĵetante ruzajn rigardojn al Ievlev, kiu ridinde angoris en atendo de terura matenmanĝo. Ili altrinkadis la salaton per malvarmigita konifera infuzaĵo.
— Bona estas la diabla salato! — diradis Rjabov, ŝovante lignan breĉetitan kuleron sur la fundon de la bovlo. — Ĝi, Silvestro Petroviĉ, sen kutimo eble al vaporkuirita basto similas, sed kiam oni kutimiĝas — estas bonega! Vi per kvaso ja altrinku, la kvaso estas bona, ŝaŭma, nur ne ebriiĝu...
Ievlev retenadis sin, por ne insulti, ne frapi per la pugno la tabloplaton. Al la rudristo li penis ne rigardi, manĝis mallevinte la kapon. Sed foje li ne retenis sin, frapis per la polmo la tablon, kriis:
— Sufiĉas stultumi! Unu kaj samo, ĉiun tagon la samo...
Rjabov respondis trankvile:
— Malliberejo, Silvestro Petroviĉ, nenion eblas fari. Ne min mem ja mi gajigas, vin — malsanan, nekutiman. Mi ja estas ne vi, inter homoj vivis, la mondon vidis: hakilon sur piedon surmetadis, per tenilo zoniĝadis. Kaj la tablon ne batu — estas malbone...
Li glatumis per la mano la tablon, klarigis:
— Avino Eŭdoĥa jam antaŭ longe min instruis: ne batu, Ivaĉjo, al tablo, tablo estas polmo de Dio, de tablo ni panon kaj fiŝon manĝas. Ĉu de Dio aŭ ne — mi ne scias, sed estis dirite bone...
Ievlev impetis de la loko, kuŝiĝis sur la tabulliton, forturniĝis al la eterne humida muro. Li deziris respondi al la rudristo per io tia, ke li eksilentu por longe, sed vortoj ne aperis, kaj la kolero malaperis.
Kiam venis tempo tagmanĝi, la rudristo, kvazaŭ nenio okazus, metis sur la tablon bovlon kun supo, tranĉis panon, vokis:
— Silvestro Petroviĉ, he, Silvestro Petroviĉ...
Ievlev abrupte eksidis al la tablo, prenis kuleron, ne rigardante al la rudristo, petis:
— Pardonu, Ivano Sabateiĉ! Pardonu, amiko... Ofendis mi vin hodiaŭ. Ne intencis...
Rjabov respondis trankvile:
— Se vi ofendus! La malsano ofendis, kaj ĝin ne eblas riproĉi.
Post la tagmanĝo en la mallibereja subtera vestiblo subite ekbruis voĉoj, aŭdiĝis laŭta rido, gaja insultado — venis inĝeniero Jegoro Rezen kun letereto de la vojevodo, ke oni ne obstaklu lin en vizitado de la malliberuloj.
— Mi nun estas medicinisto! — diris Rezen. — Kaj kial mi ne estu medicinisto? Mi kuracos viajn animojn, ĉu ne?
Elprenante el la poŝoj manĝaĵojn, tabakon, kompresojn, ungventojn, dekoktaĵojn, saltante de la rusa al la germana, Rezen rakontis novaĵojn pri vojevodo Rĵevskij, pri la ŝipkonstruejoj, pri la fortreso; poste li subite frapis sin per la polmo al la frunto, ekkriis:
— Viktorio, kapitan-komodoro, bonega viktorio. Sinjoro Ŝeremetev kun granda armeo ekiris en Livonio al svedo Schlippenbach kaj la dudek naŭan de decembro ĉe bieno Errastfer plene frakasis la svedan armeon. Tri mil svedoj estis mortigitaj, tricent kvindek homoj estis kaptitaj. Feldmarŝalo sinjoro Ŝeremetev per tio siajn aferojn ne finis. Estas kolektata granda armeo — plue bati la svedon.
Silvestro Petroviĉ, paliĝinte, aŭskultis, tradukis al Rjabov. Tiu per tranĉileto estis rabotanta bastonon, por ripari la triviĝintan lambastonon de Ievlev. Rezen rakontis, kiel Menŝikov veturigis al la venkinto ordenon de Sankta Andreo, caran portreton en briliantoj, ukazon pri promocio al general-feldmarŝalo; rakontis, kiel en Moskvo en tiuj tagoj estis farataj dankaj diservoj, tondris kanonoj, kiel sur la Kremlaj turoj kaj muroj flirtis deprenitaj de la svedoj standardoj.
— Por iu — sonĝo, por iu — realo, por iu — trezoro, por iu — nenio! — diris Rjabov. — Sed ne gravas, Silvestro Petroviĉ, ne por ni mem ni penis.
Kaj li demandis:
— Kaj kio estas tiu Sankta Andreo?
Silvestro Petroviĉ klarigis, kiaj ekzistas ordenoj. Rjabov elaŭskultis sen speciala intereso, eĉ ne diris sian ordinaran «jen kiele!» Poste nur subridis, plendis:
— Se oni donus tian signon, ke kun ĝi en malliberejon oni ne trenus. Pendas sur vi plateto kaj signifas: «Ĉi viron laŭ ies ajn volo per bastonoj ne bati, sur pendigilon ne levi, la naztruojn per tenajlo ne ŝiri!»
Rezen komprenis, frapis la rudriston al la ŝultro, oportune eksidinte sur la tabulligno, komencis rakonti plu. Laŭ liaj vortoj estis, ke vojevodo Rĵevskij estas konvinkita pri senkulpeco de Silvestro Petroviĉ kaj Rjabov, sed pro malkuraĝeco silentas kaj esperas, ke la tuta afero solviĝos sen li...
— Tio estas vero! — kapjesis Ievlev. — Li estas elstara malkuraĝulo...
La inĝeniero rakontis ankoraŭ, ke la meritoj de Prozorovskij en Azovo, kiel li tie kaptadis ribelulojn, ne estas forgesitaj, kaj nur tial la kapitan-komodoro kaj la rudristo ankoraŭ ne estas liberigitaj. La eksa princo-voejvodo estas opiniata merita grandsinjoro kaj fidela cara servanto — pro tio estas la tuta prokrasto. Sed ĉio iras al bono: antaŭ nelonge, en proksimaj tagoj, Maria-n Nikitiŝna-n vizitis kolonelo Vilhelmo Noble — kun grandega respekto sciigis al ŝi, ke printempe oni atendas en Arĥangelsko iun personon, kaj tiu persono venos nepre. Ĝuste ĉi persono decidos la sorton de Prozorovskij, kaj kun li ankaŭ de la malliberuloj, ĉar aparte pri tio eĉ ne estas pri kio pensi.
Ili silentis iom. Silvestro Petroviĉ penseme alpremadis per la fingro la tabakon en la pipo. Rjabov leviĝis, prenis de li la lambastonon, komencis alfiksi sian bastonon.
— Printempo, probable, estas ekstere? — demandis Ievlev.
— Jes, jam estas varme! — respondis Rezen. — Do, kapitan-komodoro, mi kuracu vin...
Li pririgardis la kruron de Ievlev, balancis la kapon, faris pansadon. Ili ree ekparolis pri la fortreso, pri la ŝipoj, pri la floto. La inĝeniero rakontis, ke estas onidiro, kvazaŭ la svedoj ne forlasis sian ideon bruligi Arĥangelskon kaj intencas veni ĉi tien ree, ke la fortreson estas ordonite tutan vesti per ŝtono, meti ankoraŭ bateriojn, ke en la urbon venas ankoraŭ trupoj.
Foriris Rezen malfrue, kaj post lia foriro Silvestro Petroviĉ tute malgajiĝis. La rudristo aranĝis la lambastonon, mem provis ĝin — ĉu estas oportuna, paŝis tra la kamero, lamante, el angulo en angulon, diris gaje:
— Bonas la bastono, kun tia eĉ al vojevodo ne estas hontinde iri. Nu do, Silvestro Petroviĉ, provu...
Ievlev paŝis kun la lambastono, Rjabov laŭdis:
— Je Dio, irmaniero via estas nun alia!
Matene, kiam la avo-ŝlosisto estis hejtanta la fornon en la kamero, Ievlev subite demandis:
— Mi hodiaŭ nokte, Ivano Sabateiĉ, jen kion pensis: de kie vi sur Grumanto brullignon prenis? Jen kiom vi vivis tie, kaj pri malvarmo vi ne plendis. Ĉu tiom da ligno akvo alpelis?
— Kial ligno, — diris Rjabov. — Ni per ŝtono hejtis.
— Kia tia ŝtono?
— Metrio forpasinta trovis. Rojo tie glaciiĝis, li ĝin skrapis ial kaj foje alportis ŝtonon: nigran, perokule kiel glimo. Ni pensis, eble, tiu ŝtono estas fera, eble, el ĝi erco eliros? Kaj ni feron tre multe bezonis. Ni metis ĝin en la fornon por fandi, sed ĝi ekbrulis mem. Kaj tiel arde!
Ievlev levetiĝis sur la kubuto, demandis:
— Kaj ĉu multe tie estas da tia ŝtono?
— Multe. Metrio al rojoj iradis kun bastoneto, ĉiam frapadis. Poste sur felo per kudrilo brodis — kvazaŭ mapon pri la ŝtono.
— Kie do estas ĉi felo?
— Ja Dio ĝin scias, Silvestro Petroviĉ...
Ili ree manĝis la salaton, altrinkante ĝin per konifera infuzaĵo, ankoraŭ parolis pri Grumanto, kiel kaptiĝas en ties lagoj fiŝo salvelino, kiaj tie kreskas betuloj kaj salikoj...
— Ho, kiel malgrandaj! — rakontis Rjabov. — Duonarŝino, ne pli. Kaj en vento se kuŝiĝi apud tia betulo — ĝi bruas, je Dio bruas. Kiel la vera. Nu, tio estas tia afero, prefere ne aŭskulti. Tuj sopiro prenas... Da birdoj same estas multege. Kiam ili amasiĝas, ondojn ne eblas aŭdi. Jen gavioj, jen aŭkoj, jen urioj. Humila ja estas la birda popolo, senkolera. Tia amasego kolektiĝas — ne estas loko por neston fari; ili, kompatindaj, eĉ ovojn metas rekte sur ŝtonojn, senhejmaj... Kaj kiel kuraĝe flugas tiuj gavioj: la flugilojn ĝi kunmetas, kaj plonĝas per la kapo antaŭen, en la maron! Kaj jen elakviĝas kaj la flugilojn disetendas, kiel floro en kampo. Disetendis kaj balanciĝas sur ondo...
Li gaje ekridis, rememorante la vivon de la «birda popolo», eksidis kaŭre antaŭ la faŭko de la hejtata forno, kun apetito enspiris pipan fumon.