4. Sintakso kaj prozodio

Iun tagon Ievlev singarde, kun mildeco en la voĉo, demandis:

— Ivano Sabateiĉ, diru, ĉu vi estas legoscia?

Rjabov respondis ne tuj:

— Sed por kio mi ĝin bezonas?

Silvestro Petroviĉ silentis, sed pli proksime al la vespero, kiam la ŝlosisto alportis plenigitan lumilon, ekparolis rezolute:

— Jen kio, amiko kara: mi vin en multo obeas, kaj vi por mi ĉi tie estas kvazaŭ superulo. Tio estas vero. Sed en unu afero obeu vi min...

Rjabov ĉesis eltranĉi per la tranĉileto kuleron, kun miro ekrigardis al Ievlev:

— Pri kio vi parolas, Silvestro Petroviĉ?

— Divenu.

La rudristo pensis, ruze mallarĝigis la okulojn, demandis:

— Pri legoscio via. Estas tro komplike, mi pensas?

— Sensencaĵo! — diris Ievlev firme. — Anstataŭ ol tiel sidi, ni, frato, lernu...

Rjabov ŝultrolevis, glatigis la kreskintan en la malliberejo barbon, ekridis, ke por barbulo estas nekonvene legon lerni. Troviĝis libreto. Silvestro Petroviĉ ordonis dilui fulgon en akvo. La ŝlosisto alportis de supre kelkajn anserajn plumojn. Rjabov, sidante ĉe la forno, diligente skuis en flakono la estontan inkon.

Ili eksidis apude. Silvestro Petroviĉ kun delikata rideto ekrigardis al sia ŝvitiĝinta lernanto. Tiu milde ridetis responde.

En la lumilo kraketadis graso, de la forno venadis varmo, de la muro en la angulo malrapide, per gutoj, ruliĝadis akvo. En la vestiblo estis interparolantaj la gardistoj.

Per sensonaj paŝoj estis iranta la printempa nokto.

Rjabov, snufante, kvazaŭ pro troa malfacileco de laboro, estis ete desegnanta literojn. Liaj grandaj manoj ne povis regi la paperfolion, ĝi ĉifiĝadis, ŝiriĝadis, la diluita fulgo ofte surverŝadis la skribitan. La rudristo insultadis flustre, en la marista maniero, kiel dum ŝtormo.

— Sufiĉas por hodiaŭ! — diris Silvestro Petroviĉ.

La rudristo skribis ankoraŭ literon, leviĝis, unuglute eltrinkis ĉerpilon da akvo. Post kelkaj tagoj li sciis jam multajn literojn, por li iĝis pli facile venki la skribadon — la plumon li ne kunpremadis en la fingroj, la diluitan fulgon ne verŝadis, da akvo trinkis malpli...

— Hodiaŭ ni havos gramatikon! — prononcis Silvestro Petroviĉ kaj demandis: — Kio estas gramatiko?

Rjabov rigardis sen palpebrumi, kun miro.

— Gramatiko estas certa arto bona, kaj paroli kaj skribi instruanta. Kiaj estas partoj de gramatiko? Partoj de gramatiko estas...

Silvestro Petroviĉ levis la fingron:

— Ripetu: ortografio.

— Ortografio! — kun peno ripetis la rudristo.

— Etimologio.

— Etimologio...

— Sintakso.

— Sintakso...

— Prozodio.

La rudristo silentis, liaj okuloj ridis.

— Nu! — diris Ievlev. — Kial vi silentas? Prozodio...

— Do iru ĝi for, — diris Rjabov, — tiu prozodio. Kion mi kun ĝi faros?

Ili ree skribadis literojn, vortojn; finfine la rudristo desegnis sian nomon — Ivano Rjabov. Ievlev ordonis legi. Rjabov legis kaj miris.

— Prozodio! — grumblis li, desegnante literetojn. — Ĝi ne estas prozodio. Kiu estas princo aŭ bojaro, por tiu ankaŭ prozodio taŭgos, sed por ni eĉ sen ĝi estas naŭze. Rjabov Ivano — tio estas bona, sed prozodion ni, Silvestro Petroviĉ, tute ne bezonas...

Ievlev ne disputis. Atingos ili ankaŭ prozodion, kaj verbojn, kaj verbajn voĉojn. Ĉion ili atingos kun tempo.

En tiu nokto Silvestro Petroviĉ longe ne dormis — pensis: floto, maristoj, navigistoj, ŝipestroj... Kiel instrui ilin pri tiuj nekompreneblaj prozodioj? Kial ne en la rusa, ne per simplaj vortoj estas rakontita tio, kion bezonas scii miloj da homoj?

Kaj en krepusko de la humida kamero vidiĝis al li la vizaĝo de la rudristo, la moka brilo de la verdaj okuloj, aŭdiĝis la diritaj hodiaŭ vortoj: «Kiu estas princo aŭ bojaro, por tiu ankaŭ prozodio taŭgos, sed por ni eĉ sen ĝi estas naŭze!»

Li ridetis, ekdormante: «Por iu — sonĝo, por iu — realo, por iu — trezoro, por iu — nenio!» Jen kiel parolas ili, sed ĉi tie — prozodio...

Matene, frue Silvestro Petroviĉ prenis en la manon la plumon, desegnis la terglobon, la polusojn, la gradreton, ekparolis kiel eble plej simple. Rjabov aŭskultis atente, kapjesadis; estis videble, ke li ĉion komprenas kaj ke al li estas interese.

— Ĉi rondo nomiĝas ekvatoro aŭ egaligilo! — diris Ievlev. — Ĉu vi vidas, kie ĝi iras? Kaj ĝi dividas per si la tutan globon teran je du duonsferoj...

Post tagmanĝo ili ree okupiĝis pri geografio. Silvestro Petroviĉ malrapide klarigadis, kiel memorfiksis laŭ la lernolibro:

— Staton de teroj, se iu diligente deziras kompreni, tiam devas li scii gradojn de longitudo kaj latitudo. Latitudon, Ivano Sabateiĉ, kalkulas ni ĝis la alto de la poluso aŭ de la akso de la mondo, de la egaligilo al nordo kaj al sudo po naŭdek gradoj. Longitudon ni kalkulas de la meridiano, trairanta monton sur insulo Tenerifo, al oriento, dividante la rondon teran je tricent sesdek partoj, gradoj nomataj...

— Lerte! — diris Rjabov.

Kaj, elŝovinte la pinton de la lango, li mem komencis desegni la gradreton.

Vespere, fumante pipojn, ili rezonis pri la svedoj, kiel ili venos duan fojon. Rjabov longe aŭskultis sen interrompi, poste demandis:

— Kaj nian propran floton, sinjoro kapitan-komodoro, ĉu ni longe kaŝos? Aŭtune, kiam iris mi en la arestejon al vi, mi rigardis. Ne malbonaj ŝipoj, taŭgaj. Kaj kanonoj staras. Eliri renkonten al ili, kaj ekbatali vere?

Silvestro Petroviĉ respondis per demando:

— Ĉu ni venkos?

— Se al nia popolo oni pli da fido donus, tiam ankoraŭ ne tion kun ĝi fari eblus! Mi ja scias... Prave oni diras: kio por malbonulo estas ĝis la oreloj, tio por bravulo estas ĝis la genuoj...

Ievlev amare ridetis:

— Ni rezonas, sed mem estas en malliberejo. Ĉu multe oni nin demandos, kiam la afero komenciĝos...

Ili kuŝiĝis dormi malfrue kaj longe ne ekdormadis. Ievlev, kuŝante sur la dorso, per mallaŭta voĉo rakontadis malnovajn historiojn pri la granda vojo de la varengoj al la grekoj, pri la akva vojo inter la Nigra kaj la Balta maroj1. Rjabov aŭskultis, rigardante al la nigra malalta plafono. En la krepusko per malrapida vico estis pasantaj antaŭ la rigardo de la rudristo Askoldo kaj Diro, timigita Bizancia imperiestro Miĥaelo, ambasadoroj de imperiestro Bazilo, kun riĉaj donacoj elirintaj renkonten al la rusoj, la armitaj kompanioj de Olego, navigantaj mare, la ŝildo sur la pordego de Carurbo2...

— Vi atendu! — subite diris Rjabov. — Kie do estas ĝi, via Balta maro?

Silvestro Petroviĉ leviĝis, kliniĝinte super la tablo, desegnis mapon — la Nigran kaj la Baltan marojn. La rudristo varme spiris al lia nuko.

— Kaj en Italion niaj ŝipoj iradis! — diris Ievlev. — Vidu — jen ilia vojo estis. Nun aŭskultu pri Svjatoslavo. Li havis kaj bulgarajn militistojn, kaj hungarajn.

Post Svjatoslavo kaj liaj militiroj ili denove revenis al la Balta maro. Silvestro Petroviĉ rakontis pri Granda Novgorodo kaj ties ŝipoj, pri tio, kiel Novgorodaj taĉmentoj en antikvaj tempoj navigadis sur la Ladoga lago, kiel iradis al Svedio, al Danio, kiel havis sian Komercan korton sur insulo Gotlando en urbo Visby, kiel svedoj antaŭ sescent jaroj atakis rusajn ŝipojn en la Balta maro, kiel dana reĝo Sveno IV kaptis ĉe la muroj de Ŝlesvigo trajnon de rusaj ŝipoj kaj ĉiujn rusajn varojn disdonis kiel soldon al sia militistaro...

— Do kio rezultas? — demandis Rjabov, almontrante per la fingro la desegnaĵon sur la tablo. — Rezultas, ke ankaŭ Nevo estas nia?

— Ja kies, se ne nia? — arde respondis Ievlev. — Vidu, kiel la novgorodanoj iradis. Jen ilia vojo. Ĝuste ili gardis Nevon kiel propran okulon. Kaj tiuj ĉiam al la Neva buŝo rigardis — kiel fermi ĝin por ni. Ĉiuj ĉi tien rabi venadis, ho Dio, ne eblas kalkuli. Antaŭ duonmilo da jaroj reĝo sveda Sverker kaj lia episkopo Jeskil sur sesdek ŝipoj ekiris en la Baltan maron por rabado; tri Novgorodaj ŝipoj ilin frakasis. Eriko sveda Ladogon sieĝis, la popolo mem la domojn forbruligis kaj en la fortreso ŝlosiĝis kun urbestro Neĵata. Ili venkis la svedojn. En somero de la 1240-a jaro papo Gregorio alvokis al krucmilitiro al Rusujo, kaj svedoj venis en Nevon per multegaj ŝipoj. Princo Aleksandro Jaroslaviĉ la Neva tiel ilin frakasis, ke ili du ŝipojn da mortintaj nur plej nobelaj personoj veturigis malantaŭen...

Ili parolis ĝis aŭroro, rememoradis Ivanon la Teruran, Viŝneveckij-on, Adaŝev-on, antikvajn maraj militirojn. Ievlev detale, kiel sciis mem, rakontadis pri la uzurpintoj, pri internaj malpacoj, pri malamikoj kaj fremdlandaj aliancanoj, kiuj per ruzo kaj forto forprenadis la Baltan bordon disde Rusio, pri tio, kiel restis por Rusujo la sola eliro al maro, kiel caro Petro konkeris Azovon kaj por kio li tion faris.

Ili ekdormis, kiam la gardistoj en la vestiblo jam leviĝis sur la piedojn.



1. Komerca akva (mara kaj rivera) vojo de la Balta maro tra la Orienta Eŭropo al Bizancio en 10–13 jarcentoj (trad.)
2. Askoldo kaj Diro — princoj de Kievo en la 9-a jarcento, regis kune, militis kontraŭ Bizancio, dum ilia regado okazis la unua militiro al Carurbo (Konstantinopolo) en la jaro 860. Imperiestro Miĥaelo tiam regis Bizancion. Imperiestro Bazilo, reginta post Miĥaelo, sendis ambasadorojn al Rusujo, por ke la rusoj akceptu kristanismon. Laŭ iuj fontoj, Askoldo kaj Diro konvertiĝis al kristanismo; sed Rusujo entute iĝis kristana poste. Olego — reganto de Novgorodo, ekde la jaro 882 princo de Kievo (laŭ kronikoj, li mortigis Askoldon kaj Diron). Laŭ legendoj, en la jaro 907 li militiris al Carurbo; kiel signon de sia venko, li alnajlis sian ŝildon al la pordego de Carurbo. (trad.)