Ĉapitro sesa

Batalis ni firme — fieraj pri l' avoj,
La idoj, similaj al ni en la glor',
Pendigos kirasojn kun ŝildoj kaj glavoj
En avaj palacoj por plua memor'.
Jazikov

1. Sub aresto

Pasis printempaj, varmaj pluvoj, tondris super Arĥangelsko la unua en la nuna jaro fulmotondro, sed en la vivo de la malliberuloj nenio ŝanĝiĝis: same ili matenmanĝadis la damnitan salaton, same ilin vizitadis la «medicinisto» Jegoro Rezen, kiel povis kuracadis la vundojn de Silvestro Petroviĉ, samajn longajn, senfinajn konversaciojn faradis en vesperoj la rudristo kaj la kapitan-komodoro.

Sen novaĵoj Rezen ne venadis: foje li rakontis, ke li vidis ĉe Maria Nikitiŝna iun venintan el Moskvo homon, ĉi homo estas proksima al la ŝtata konsilio, el tie li eksciis, kvazaŭ la svedoj ree intencas almiliti Arĥangelskon kaj preparas por tiu celo grandajn fortojn — multajn ŝipojn, kanonojn, matrosojn, kaj ree serĉas piloton.

— Ĉu vere? — ne kredis Ievlev, sed enpensiĝis por longe.

Iom poste Jegoro rakontis, ke ĉe Vologdo, en arbaro, rajdistoj kaptis leŭtenanton Meĥonoŝin-on kune kun liaj arbaraj rabistoj-nobeloj, nun oni veturigas lin en Arĥangelskon, baldaŭ estos li ĉi tie, en la malliberejo. Kaj kun vojevodo Prozorovskij okazis eventoj enigmaj: ĉe tuta lia malsaneco li ne mortis, kiel oni atendis, sed resaniĝis, ĉesis muĝi kaj eĉ intencis fuĝi, sed ne sukcesis, princo Rĵevskij la eksan vojevodon kaptis kaj metis sub fortan areston en sia domo...

— Kial do en la domo, sed ne en la malliberejo? — demandis Ievlev.

— Kiu scias! — ŝultrolevis Rezen. — Princo Rĵevskij nenion deziras fari plene. Li faras iom, iomete. Li estas tre singarda, ĉi princo. Tamen el ĉio okazinta eblas fari kelkajn konkludojn...

— Kial diveni! — diris Ievlev. — Ni jam sufiĉe divenadis, sategas ni je divenoj. Ni prefere, inĝeniero, pri la afero parolu...

Kaj ili komencis diskuti preparadon de la Arĥangelskaj trupoj kaj de la citadelo al estonta batalo kontraŭ tiu sveda flotego, kiu estis atendata plej baldaŭ.

Sidante duope ĉe la ŝanceliĝema tablo, Rezen kaj la kapitan-komodoro longe disputadis inter si, desegnadis novajn remparojn, eskarpojn, kornicojn, lokigadis baraĵojn, per krucetoj markadis lokojn de sekuraj pulvejoj, tiaj, ke ili ne brulu, kiel okazis en la pasinta batalo. Ili alie metadis bateriojn sur la bordoj de Dvino, kalkuladis forton de pafado, novmaniere distribuadis kanonojn kaj kanonistojn, rememorante, kiel kiu sukcesis en la milita laboro en la pasinta arda batalo. Ili parolis, certe, ankaŭ pri ŝipoj, kiuj devos eliri en la maron, por kunpuŝiĝi kun la malamika floto en malproksimaj apudaĵoj de la urbo...

Rjabov, instalinte sin proksime de la disputantoj, ion faradis, ian etan laboron — riparadis al Ievlev truiĝintan boton, metadis flikaĵon sur sian kaftanon, silentadis kaj ĵetadis rigardojn al la inĝeniero kaj Silvestro Petroviĉ per bonkore mokaj okuloj.

— Kial vi ridas do? — demandis foje Ievlev.

— Ja estas tre gaje vidi, kiel vi en malliberejo, sub aresto sidante, kontraŭ la malamiko militas...

— Tio ne estas milito, tio estas ankoraŭ nur dispozicio! — kun konfuza subrido respondis Ievlev. — Pro angoro oni kion ajn komencas fari...

Li deŝovis de si paperfolion kaj por longe morne enpensiĝis, kaj la rudristo bedaŭris, ke per sia ŝerco li afliktis la kapitan-komodoron.

Meĥonoŝin kun liaj homoj vere estis alveturigita kaj enŝlosita en kameron apud Silvestro Petroviĉ kaj Rjabov. En la unua tago li kun siaj rabistoj — nobelidoj — bruis kaj batadis la pordon; poste, kiam la gardistoj, humiligante la leŭtenanton, rompis al li la ripon, li kvietiĝis, sed ne por longe. Tiam la gardistoj ekiris humiligi duan fojon...

— Ho Dio, damnitaj bestoj! — kun ĝemo diris Silvestro Petroviĉ. — Ili ja murdos lin...

La leŭtenanto ne plu aŭdiĝis entute.

En la sama semajno rajdistoj transportis en la malliberejon eksan vojevodon princon Prozorovskij-on. En lian kameron oni altrenis amboson kaj martelon; peze paŝante, venis la prizona forĝisto. Estis aŭdeble, kiel li nitas sur la bojaro piedajn kaj manajn katenojn, kiel plorĝemas la iam ĉiopova vojevodo, kiel moke krias al li kaj insultas la samaj kancelarianoj, kiuj en la proksima pasinteco timiĝis nur pro unu rigardo de bojaro Alekseo Petroviĉ.

La avo-ŝlosisto diris al Rjabov, ke la vojevodon estas ordonite teni en granda severeco kaj nutri nur per pano kaj akvo, ke oni atendas por li ĉian malbonon kaj grandan malhonoron...

Pri ĉiuj ĉi eventoj la rudristo kaj la kapitan-komodoro nur interrigardadis.