2. Nek malvarma, nek varmega
Matene al Ĥolmogoro sur riĉa barko, ornamita per tapiŝoj, venis laŭ Dvino vojevodo Rĵevskij. En la hodiaŭa nokto rajda kuriero alveturigis caran ukazon — renkonti sen ajna pompo, trupojn ne elirigi, per kanonoj ne pafi. La vojevodo konversaciis kun la kuriero, ordonis al la pafistaj regimentoj, senditaj por renkonto, tuj moviĝi al Arĥangelsko, kaj mem iris al Atanazio peti benon.
La maljunulo sidis sur la perono, varmiĝante sub la suno — en skufio, en rufiĝinta subsutano. Antaŭ li sur la malantaŭaj piedoj sidis hundido, per humilaj, dolĉaj okuletoj rigardis al la ĉefepiskopo, tiu estis karese riproĉanta ĝin:
— Tute vi, hundo, iĝis kapricema. Ĉu tio estas pensebla, ke hundo panon ne manĝas? Hieraŭ de kaĉo vi forturniĝis. Kaj la kaĉo estas dolĉa, kun mielo. Mi, eminenco, ĉi kaĉon ne sen plezuro gustumas, dum vi — hundo senrasa, sentaŭga, ne ellernis eĉ boji, sed de la kaĉo la nazon forturnas...
Vojevodo Rĵevskij staris silente, aŭskultis la konversacion de la eminenco kun la hundido, ne kredis, ke Atanazio ne vidas la gravan gaston. Finfine Atanazio levis la kapon, mallarĝiginte la okulojn demandis:
— Ĉu princo Bazilo Andrejeviĉ?
Rĵevskij humile riverencis. La okuloj de Atanazio brileris per malbonkora lumo, longe li silente rigardis al la vojevodo. Tiu aliris al la mano, la eminenco ne benis, ne proponis eksidi, ne demandis pri sano. Ĉiam fiksrigardis. Kaj la hundido rigardis al Rĵevskij iel ruze, poste alpremis la muzelon al la tero kaj malforte, alte bojetis.
— Iru, iru! — ordonis Atanazio al la hundo — Iru for!
La hundido ne obeis, ankoraŭ saltis, ree alpremiĝis al la tero per la antaŭaj piedoj, ekbojis mallerte. La servoknabo prenis ĝin sur la manojn, forportis.
— Do jen kia vi estas, vojevodo, — nelaŭte prononcis Atanazio. — Ne komprenas mi — ĉu juna aŭ maljuna...
— Ŝajne ne maljuna, — duonŝerce respondis Rĵevskij. — Kaj la juneco, eminenco, — same pro aferoj, kaj zorgoj, kaj pensoj — rapide malaperis...
— Prozorovskij estas multe pli maljuna ol vi.
— Ĉirkaŭ duoble.
— Kaj ĉu Ievlev Silvestro Petroviĉ estas pli juna?
— Samaĝa.
— Tiel, tiel! — la eminenco balancis la kapon. — Tiel. Ĉu ambaŭ en la malliberejo sidas? Kaj Prozorovskij kaj Ievlev? Kaj la rudristo same? Kaj Meĥonoŝin kun ili?
Rĵevskij silentis, ne komprenante, kion celas Atanazio.
— Ĉu vi ne scias, kiu pravas, kaj kiu kulpas? Ne komprenis?
— Ne mi juĝu, — modeste respondis la vojevodo. — Kiu pravas, kaj kiu kulpas — tion scias Dio kaj granda Siro.
— Kaj vi ne scias? — altvoĉe, kun raŭko demandis Atanazio. — Vi, Ievlev-on Silvestron de la junaĝo memorante, ne komprenis — ĉu li estas spiono kaj perfidulo, aŭ heroo, pri kiu Rusujo fieri devas? Ne esploris vi, kiu estas Prozorovskij? Pri Rjabov — la plej glorinda rudristo — ne trovis tempon la veron ekscii?
Rĵevskij suspiris, ridetis ĝentile:
— Ne tiel ĉio ĉi estas simpla, eminenco. Malklara afero, malfacila, dum longa tempo pensadis mi pri ĝi, kaj ne mi decidu...
— Tiel estas pli trankvile — ne vi decidu. Ĉu la Sanktan Skribon vi konas?
— Kristano mi estas! — iom ofendite respondis la vojevodo.
— Ĉu vi memoras pri tiuj, kiuj estas nek malvarmaj, nek varmegaj? Ĉu ne ilin la Sinjoro promesis elsputi el sia buŝo? Ho gento hipokrita, kion fari kun tiaj, kiel vi, se la Sinjoro dume nur promesas, kaj vi eĉ ne timas? Por kio vi estis sendita ĉi tien? Por malimpliki ĉi implikaĵon! Kaj vi malimplikis, vi scias ĉion, vi ne stulta al la mondo naskiĝis, sed vi rezonas interne, ke vi ne hastu, ke Romodanovskij estas unuflanke, kaj Apraksin — aliflanke, ke necesas scii, laŭ kies ordono fari, ke vi havas nur unu kapon. Ĉu mi ĝuste diras?
Rĵevskij ridetis pale, silentis: la damnita popo estas saĝa, kiel serpento, legis en la koro, batis svinge, trafe. Kaj ne endis kontraŭdiri al li, li des pli koleriĝos, kaj Petro Aleksejeviĉ al li kredas. Kaj, aŭskultante la malmildan voĉon de Atanazio, liajn krudajn kampulajn vortojn, li pensis — ĉu li liberigu tuj, senprokraste, momente el la prizono la kapitan-komodoron kun la rudristo, aŭ tio estos malbone antaŭ la veno mem de la caro?
— Rabistoj tagaj, bestoj malbenindaj, kion vi faras? — demandadis Atanazio. — La edzinon de la glora heroo Ievlev la rabobirdoj kancelarianoj timigas per malliberejo, timigas, ke orfigos la infanojn, ke tute mizerigos. Por kio? Por ke pri sia edzo ŝi depoziciu false, por ke la patron de siaj infanoj ŝi fordonu al pendigilo, por komplezon fari al iuj avaruloj kaj koruptuloj, al iuj poltronoj, perdintaj bravecon sian kaj kuraĝon! Kaj ĉu estis iam vi, nek malvarma, nek varmega, tia, kiel ceteraj veraj homoj rusaj estas? Kial vi rigardas? Ĉu vi pensas, malforta estas Atanazio, staras ĉe la rando de la tombo, ne faligos li min? Sed mi faligos! Mi nur tiun horon atendas en ĉi mondo. Tera estas homo Atanazio, kvankam en aspekto funebra. Estas peko, sed neniu min kaj vin aŭdos: en la hodiaŭa nokto mi ne dormis, ĉiam vidis, kiel mi vin antaŭ la Siro per insultaj kaj senhonorigaj vortoj skoldos, kiel ekkaĵolos vi, vojevodo, ekturniĝos, kaj mi al vi la gorĝon ŝiros! Ne timinda estas Prozorovskij — timinda estas Rĵevskij. Prozorovskij kun tempo sur pendigilo estos, kaj vi, serpento, bonstate vian teran vojon povas fini — en gloro kaj honoro. Do ne donos mi al vi tion. Ĉiun vian spiron mi el ĉi tie, el Ĥolmogoro, de Arĥangelsko aŭdis, ĉiun vian penson fian kaj malkuraĝan vidis. Iru for! Ne decas al mi ne voki vin al la tablo — vi estas vojevodo, mi estas humila kliriko, — sed la sango en mi ne estas tia. Ĵetos mi la lambastonon al vi ĉe homoj — estos pli malbone! Iru en vian restadejon, kaj prepariĝu al la caro paroli. Mi ja delonge scias, kion mi diros...
Rĵevskij tamen riverencis, humile suspiris, foriris. La monaĥo-servisto alportis en kaliko kuracilon — balzamon, senditan de Apraksin el Moskvo. Atanazio, grimacante, glutis, reĝustigis sur la kapo la skufion, ordonis doni al si «tiun damnitan hundon». La hundo kuŝis sur la dorso, la maljunulo gratadis al li la rozkoloran ventreton, demandadis:
— Kaj de kie vi tia malbela naskiĝis? Kaj kiuj estas viaj patro kaj patrino? Kaj kiu estas tiu stulta hundo, al kiu la ĉefepiskopo la ventron gratas?
Poste samloke sub la suno li dormetis iomete, pli poste, kiam de Dvino alkuris monaĥoj — li prenis la lambastonon, kaj, malforte paŝante, tute kaduka, sed kun severa brilo en la pupiloj, ekiris al la albordiĝejo — renkonti la caron. Krom Rĵevskij, ĉi tie estis neniu. Sur brilantaj akvoj de la larĝa rivero estis malrapide kaj gravaspekte per remiloj moviĝanta barko sub la cara standardo. Petro sen kaftano sidis sur la rando, rivera vento estis plenblovanta lian blankan tolan ĉemizon kun ronda holanda kolumo. Pro suno kaj vento lia vizaĝo estis malhela, deskvamiĝis haŭto sur la nazo, hele brilis la blankaj, egalaj dentoj. Desaltinte sur tabulojn de la albordiĝejo, li per rapidaj paŝoj aliris al Atanazio, fiksrigardis lin, sulkiĝis:
— Kiel vi maljuniĝis, patro! Kial tiel? Ĉu vi malsanas?
Li odoris je ŝvito, peĉo, kanabaj ŝnuroj. Atanazio silentis, pririgardante la caron, ĉirkaŭe bruis la sekvantaranoj — saltadis de la barko sur subfleksiĝantajn humidajn tabulojn de la albordiĝejo, elĵetadis bareletojn, kestojn, korbojn. Remistoj kun peno trenis pezan Golovin-on, li ridis, ke ili faligos lin en la akvon.
— Kaj ankaŭ vi, Siro, nun ne estas juna! — prononcis Atanazio. — Jen, hargrizo aperis...
Li subite plorsingultis, sed retenis sin kaj diris nur:
— Ĝisatendis mi vin.
Li malalte riverencis, petis:
— Honoru, Siro, gustumi mian panon kaj salon. Mi ĉiujn petas, krom sinjoro princo-vojevodo Rĵevskij. Li ĉe mia tablo ne sidos!
Rĵevskij terure paliĝis, Petro demandis obtuze:
— Ĉu vi stultumas, oldulo?
— Eĉ se tiel! — trankvile kaj eĉ majeste respondis Atanazio. — Nemulte ja restis stultumi, vi mem vidas, la pasinteco forpasis, ne plu mi ŝiros barbojn...
Petro ŝultrolevis, ekiris antaŭen. Aleksandro Daniloviĉ Menŝikov, surmetante dum irado kaftanon, tiris rigidiĝintan Rĵevskij-on je la maniko, demandis:
— Kio, Baĉjo? Ĉu vi sufiĉe hipokritis? Avertis mi vin, hundinidon, faru kun Ievlev bone. Vi ĉiam serĉis, kiel Teodoron Jurijeviĉ-on kaĵoli, ĉiam serĉis, kiel por ĉiuj komplezi. Do jen vi komplezis...
Kaj, atinginte Apraksin-on, li gaje interesiĝis:
— Ĉu Silvestron do oni liberigis?
Teodoro Matejeviĉ rapide ĵetis rigardon al Menŝikov, respondis:
— Oni diras, ke li fartas malbone, kaj plu estas en malliberejo. Pli rapide necesus, ja vere eĉ minuto kostas multe...
Jam subiris la suno, kiam Petro eliris el la bieno de la ĉefepiskopo. Li estis sola, sen ĉapo, en malbutonita kaftano, fumis pipon. Apud la pordego kun nekovritaj kapoj estis atendantaj la caron ferdekestro Semisadov, Jegoro kaj Ĥagajo Pustovojtov-oj, kaj maljuna Simono Borisoviĉ.
— Nu? — nelaŭte, base demandis Petro.
Kaj kriis:
— Mi scias, ĉion scias! Sufiĉas!
Poste ordonis:
— Voku ĉi tien Rĵevskij-on!
En densa mallumo de la senluna, senstela vespero la monaĥoj, servantaj al Atanazio, ekkuris serĉi la vojevodon. Petro sidis sur benko ĉe la pordego, silente snufadis per dolĉe odoranta forta tabako, aŭskultadis ebriiĝintan Jozefon Baĵenin-on, kiu fanfaronis pri tio, kiel rapide kaj en precizaj proporcioj li konstruis nun fregaton. Estis tre varme, kviete, ie bruis tondro, delonge estis prepariĝanta fulmotondro, sed ĝi neniel povis veni. El la pordego eliris Menŝikov, ŝanceliĝante diris:
— Nu, manĝigis nin la avo sate, jes, manĝigis. Vi, mijnheer1, fiŝon ne manĝas, sed lia fiŝo estas — o ho...
Petro ne respondis. Menŝikov ankoraŭ paŝis antaŭen, ekridis:
— Nenio videblas tute. Mijnheer, eble, mi jam mortis, ĉu? Eble, al mi ĉio ŝajnis?
— Hungara vino ĉiam tiel batas! — de la benko diris Petro. — Iru al la voĉo, eksidu.
Aleksandro Daniloviĉ eksidis, dolĉe oscedis, ree ekridis:
— Jen avo, kia avo! Kiel li pri Baĉjo Rĵevskij diris. Kaj draŝas, kaj draŝas! Mi tiel pensas — peli necesas Rĵevskij-on kiel hundon...
— Ĉu vi pensas? — morne demandis Petro.
— Kaj kio, mijnheer, kial ne peli? Vi en Voroneĵo, kaj en Moskvo, kaj ankoraŭ kiam ni al Pskovo veturis, ĉiam min skoldis, ke mi por Silvestro parolas. Sed rezultas — mi estis prava. Kaj Teodoro Matejeviĉ...
— Sufiĉas babili! — interrompis Petro.
Kaj li ree komencis konversacii kun Baĵenin.
Kiam oni trovis Rĵevskij-on kaj kondukis lin al Petro, tiu vokis lin en la domon de Atanazio, ŝlosis sin kun li en malproksima kvieta ĉelo kaj, ne eksidante, demandis:
— Vi por kio ĉi tien estis sendita?
— Princo-cezaro Teodoro Jurijeviĉ...
Petro kunpremis la dentojn, svingis la manon, batis la vojevodon per la grandega pugno al la vizaĝo. Tiu ŝanceliĝis, Petro kaptis lin je la kolumo de la kaftano, batis al la muro, globigante la okulojn ĵetis sur la plankon, piedbatis...
Poste, retrovinte spiradon, ordonis:
— Iru for kaj eĉ spuron ne lasu. Mi revenos al Moskvo, tie mi ankoraŭ pridemandos. Sed nun iru for de ĉi tie... Kanajlo...
Kaj li ordonis al Baĵenin prepariĝi veturi al la ŝipkonstruejo — rigardi la fregaton.