3. Kaftano kaj festeno

En Pentekosto1, nelonge antaŭ la tagmanĝa tempo malfermiĝis pordo, kun riverencoj, timigita eniris kancelariano Abrosimov, lispante, deklaris:

— Gratulon pro saviĝo, sinjoro kapitan-komodoro! La Siro baldaŭ en Ĥolmogoron alvenos. La vojevodo tien sin direktis — renkonti. Kaj vi, Silvestro Petroviĉ, kaj vi, Ivano Sabateiĉ, ne juĝu tro severe! Nia afero estas obei, vi mem scias, kio desupre estas ordonita, tio de ni estas plenumita. Kaj ĉu mi ne penis fari bone...

La ŝlosisto purigis la kameron, la kancelariano ordonis alporti betulajn branĉojn, freŝan kvason.

Kun la samaj novaĵoj alkuris Jegoro Rezen: oni diras, ke la Siro iras sur barko laŭ Dvino, kun li estas Menŝikov, Apraksin, Golovin, poste sekvas carido Alekseo kaj multaj trupoj. Oni aŭdis, ke la Siro pri la Arĥangelskaj aferoj estas kolera kaj ke li konversacios kun Atanazio, kaj pri kio — neniu scias.

— Ne scias obstino, kiel sonas tamburino! — kun subrido diris Rjabov. — Neniu scias! Ĉu vi kun ni matenmanĝos, sinjoro inĝeniero?

— Ho, la salato nun ne necesas! — ekkriis la «medicinisto». — Tute baldaŭ hejmen! Jes, hodiaŭ, morgaŭ...

— Kiam ni revenos, tiam ni diros — ni hejmen venis! — diris la rudristo. — Sed nun ne malaperu vane la manĝaĵo!

Kaj, kuntirinte la brovojn, li eksidis al la salato, kiel al malfacila laboro. Sed ĝi en tiu ĉi mateno tute ne iris en la gorĝon. Apude ekhurlis, ŝajnigante sin freneza, leŭtenanto Meĥonoŝin; ŝrikis, skrapante la pordon kaj elpetegante almenaŭ aĉan popeton — konfesi la pekojn, bojaro Prozorovskij, insultis la gardistoj. Rjabov, maĉante la salaton, nur balancis la kapon:

— Jen kiel! Ne vane oni diras: kiu vivi ne scipovis, tiu ankaŭ morti ne ellernos. Honto, je Dio...

— Eble, li antaŭ siajn okulojn vokos, en la palacon, — iom poste supozis Ievlev.

— Ĉu vokos? — dubis la rudristo.

— Kiel ne voki? Se li mem ĉi tien ne venis — li vokos.

— Ankaŭ anseron al nupto oni trenas, tamen por supo! — kun kolera subrido diris Rjabov.

Ili silentis longe.

Ree eniris kancelariano Abrosimov, jam ne riverencante; ordonis al la forĝisto kateni per ĉenoj ambaŭ malliberulojn — kaj Rjabov-on kaj Silvestron Petroviĉ-on. La rudristo ekinsultis. Abrosimov per laŭta voĉo vokis la gardistojn, ambaŭ malliberulojn ili tordis, faligis sur la teron, ĉenon en la muran ringon traigis Abrosimov mem. La kvason kaj la betulajn branĉojn oni forigis.

Pro rigida fera ringo al Silvestro Petroviĉ malfermiĝis la vundo, abunde verŝiĝis sango. La rudristo, disŝirinte per la dentoj la ĉemizon, penis stringi al li la kruron super la vundo, sed sango plu fluis. Estis videble, ke Ievlev malfortiĝas, ke fortoj forlasas lin. Konsolante Silvestron Petroviĉ-on kaj mem neniom kredante siajn vortojn, Rjabov diradis:

— Mankas al li tempo, sinjoro kapitan-komodoro. Vi ne afliktiĝu! Ĝuste pro tio ili nin katenis, ke li ne tuj ĉi tien ekiris. Lia afero estas cara — kien li deziras, tien li sin direktas. Nu, kaj la serviluloj — ili, kiel ĉiuj scias, ĉiam restas servilaj — ektimis, ke estis tro afablaj al ni, kaj en alian flankon turniĝis. Lasu, Silvestro Petroviĉ...

Dum la nokto Ievlev tute malfortiĝis: ankoraŭ unu vundo malfermiĝis sur la kruro. Rjabov, ĝis la mateno ne fermante la okulojn, penis tiel detiri la katenan braceleton, ke la fero ne penetru en la randojn de la vundo, sed Silvestro Petroviĉ ĵetiĝadis, la katenoj elglitadis el la manoj de la rudristo. Antaŭ mateniĝo, tute elturmentiĝinte, Rjabov diris al la ŝlosisto:

— Jen kio, maljunulo! Mi vin en la antaŭa tempo el akvo elprenis — servu nun al mi: kuracisto necesas. Vi mem vidas — sinjoro Ievlev tute malbone fartas, ne povas mi reteni la sangon. Se li mortos — de vi la caro demandos, vi respondos, kaj lia parolo estas mallonga, vi mem pri tio scias...

La ŝlosisto timigite eksvingis la manojn, lispis:

— Ivano Sabateiĉ, hodiaŭ tio neniel eblas. Rajdistoj ĉirkaŭ la malliberejo staras, — eĉ muso ne trairos! La kancelarianoj kvazaŭ freneziĝis: antaŭ nelonge al mi per knuto minacis, caran koleron jen kiel timas. Indulgu, ne petu, kiom da mia vivo restis, nuraj larmoj...

Kaj li foriris, riglinte la kameron kaj dufoje turninte ŝlosilon en la seruro.

Rjabov eksidis en angulo, kunpremis la dentojn.

Silvestro Petroviĉ tiel elturmentiĝis, ke eĉ la manon ne plu povis movi — tute malfortiĝis. Nun li deliris. La rudristo fiksaŭskultis lian klaran flustron, mallongajn ekkriojn kaj — komprenis: Ievlev komandas batalon. Tio, kion ne faris li en la vivo, estis fariĝanta nun en lia inflama cerbo: li viziis ŝipojn kaj al li ŝajnis, ke li kondukas en batalon rusan eskadron. La sekaj lipoj de Ievlev klare prononcadis vortojn de komandoj, apenaŭ aŭdeble li laŭdadis siajn kanonistojn, ŝipatakajn soldatojn kaj aglojn-matrosojn, kiuj grandan viktorion faris super la latrona malamiko.

Obtuze tintante per la katenoj, la rudristo aliris al la tabullito, malleviĝis antaŭ Ievlev sur la genuojn, malalte klinis la kapon. Apude sur la planko staris kruĉo kun akvo; Rjabov trempadis en akvo ĉifonon, malsekigadis per ĝi la sekiĝintajn lipojn de Silvestro Petroviĉ. Tiel pasis vespero, venis varma nokto.

Estis tute malfrue, jam kriis duaj virkokoj, kiam sur la ŝtuparo aŭdiĝis peza bruo de botoj kaj flava flamo de dense fulgantaj peĉaj torĉoj prilumis la humidajn volbojn de la kamero, la nigran pajlon, sur kiu senmove etendiĝis Ievlev, la kliniĝintan super sia kapitan-komodoro rudriston.

Caro Petro en verda Preobraĵenska kaftano, sen kapvesto, altega, aliris dense al la tabullito, demandis ordone:

— Ĉu li ekmalsanis?

— Li mortas! — respondis la rudristo, rigardante al Ievlev.

La caro kliniĝis al Silvestro Petroviĉ, prenis lian manon, vokis kuraciston. La truoj de la mallonga nazo de Petro tremis, la pupiloj de la globaj okuloj brilis kolere kaj hele, la buŝo sub la malmolaj vilaj lipharoj estis firme kunpremita. La kuracisto flankenigis la rudriston, soldatoj kun torĉoj aliris pli proksime.

Rjabov ekstaris de sur la genuoj, ekrigardis al la okuloj de Petro.

Ili longe rigardis unu al la alia, ambaŭ grandegaj, je kapo pli altaj ol ĉiuj sekvantoj, kaj subite la vizaĝo de Petro — sunbruna, kruda pro vento, severa — kvazaŭ nerimarkeble tremeris kaj por mallonga momento mildiĝis. Li je la ŝultroj altiris Rjabov-on al si, kaj, nenion dirante, kun mira kaj nevidita karesa esprimo de la okuloj, trifoje, pikinte per la malmolaj lipharoj, kisis al la lipoj; poste, kvazaŭ ekhontinte pro tiu sia ago, sed plu firme tenante la rudriston je la ŝultro, turnis sin al Ievlev, super kiu estis klopodanta la fremdlanda kuracisto.

— Was?2 — bruske demandis lin Petro.

Tiu trankvilige ekbalancis la kapon.

La timigita kaj pro tio mallerta prizona forĝisto per ĉizilo estis malfermanta la ĉenon, fulgis kaj krakadis la torĉoj; maljuniĝinta, kun ŝvelaĵoj sub la okuloj Apraksin estis diligente diluanta en kruĉeto konjakon kun akvo. Petro, plu tenante Rjabov-on je la ŝultro, kun maltrankvilo fiksrigardis al la vizaĝo de Ievlev. Plu farante per la muskolaj, nudaj, harkovritaj manoj sian laboron, la kuracisto rapide, severe, en la germana estis klariganta, ke, tute probable, kapitan-komodoro mortos, ĉar sango forlasis multajn ujojn, kvankam, tamen, malesperi ankoraŭ estas tro frue.

— Jen ankoraŭ — ĉeno! — kriis Petro al la forĝisto. — Sur la rudristo!

Tiu, timante la caron, la sekvantaron, la fulgantajn torĉojn, aliris al Rjabov, metis la ĉizilon, batis per la martelo. La ĉizilo kun grinco deglitis.

— Ne tiel vi faras! — kolere diris Petro. — Rekte metu, sed ne flanke, majstro! Kaj batu kun retiro!

La forĝisto mordis la lipon, batis ankoraŭ foje, la nito elsaltis. Petro mem deŝiris de la rudristo la ĉenojn kaj rapide, per la grandaj, en skrapvundoj, fingroj komencis malbutoni sur si la Preobraĵenskan kaftanon. Unu korna butono neniel povis malbutoniĝi, li tiris, deŝiris. Sekvantaranoj ĵetiĝis helpi, Petro kolere movis la ŝultron:

— Mi mem! Ne malhelpu!

— Vi mem, mijnheer, ĉiujn butonojn deŝiros! — grumble diris Menŝikov. — Atendu, ne hastu...

Li malfermis sur Petro la bukojn de la zono, dekroĉis la spadon de la portepeo. La caro deĵetis de la ŝultroj la kaftanon, etendis, ĉifinte, al Rjabov. Tiu, ne komprenante, ne prenis. De ĉiuj flankoj la sekvantaranoj sufloris:

— Al vi la kaftano, al vi, laŭ la moro!

— Prenu, kampulo, la caro de sia ŝultro per kaftano regalas!

— Prenu, surmetu...

Rjabov prenis la kaftanon, iu flanke siblis:

— Ekstaru sur la genuojn, kisu la fingrojn carajn, falu, riverencu...

— Monon! — ordonis Petro.

— Ĉi tie estas mono, mijnheer! — de malantaŭe diris Menŝikov kaj donis monujon.

Petro elŝutis ormonerojn sur la polmon, pensis dum malgranda tempo, poste etendis ĉion al Rjabov. La sekvantaranoj interflustris: ĉi-foje la Siro neniom avaris, ne ŝparis, kontraŭ la kutimo, oron. La rudristo prenis la monon, larĝe ridetis, diris al Petro:

— Kaj pro la ormoneroj dankon, Siro! Maldikiĝis mi iom pro ŝtata nutrado, nun, eble, mi ripozos.

La caro, ne aŭskultante, levinte la kapon, diris dise, laŭte, klare:

— Gratifikas ni vin, rudristo Rjabov Ivano filo de Sabateo, per nomo de la unua piloto kaj unua matroso de nia Rusia ŝipa floto, kaj de impostoj, tributoj, devoj kaj aliaj ceteraj depagoj estos vi kaj via genero por eterne liberaj...

Li returniĝis, kun subita furiozo en la voĉo ordonis al sekvantaranoj:

— Skribu, alie, okaze, vi forgesos!

Rjabov garde, por ne ŝiri ĉe la ŝultroj, estis surmetanta la kaftanon. Lia vizaĝo nun estis same pala, kiel de Ievlev, sur la frunto aperis ŝvito. Sekvantaranoj rigardis al li kun afablaj ridetoj, unu dikventrulo komencis helpi butoni.

— Mi mem sukcesos, ne infano! — depaŝinte de la sekvantarano, diris la rudristo.

Li riverencis al la caro per ĝiszona riverenco, senhaste rektigis la larĝajn ŝultrojn, trankvile ekrigardis en la brunajn, fajrerantajn okulojn de Petro, demandis:

— Ĉu panon kaj salon gustumi vi venos al mi, Siro?

Petro subridis:

— Ĉu vi min solan invitas aŭ kun la tuta kompanio?

Rjabov malrapide ĉirkaŭrigardis la sekvantaron, kvazaŭ kalkulante mense, poste diris:

— Nu, eblas! Ili eniros, mi pensas, la domo ne krevos...

Kaj post paŭzo aldonis:

— Kaj se ne eniros, ni eksteren eliros. Ĉe ni tio estas en la moro — en libera aero festenon primeti...

Venis soldatoj kun brankardo, garde kuŝigis sur ĝin Ievlev-on. En la vestiblo estis senĉesa bruego — tie per pioĉoj kaj hakiloj oni rompadis la mallarĝan pordon, detruante malnovajn brikojn, per rompostangoj deŝiradis feron, por traporti Silvestron Petroviĉ-on. La kuracisto ekiris post la kapitan-komodoro. Petro eksidis sur la tabulliton, etendis la longajn krurojn, apogis unu manon al la flanko, la alian — al la genuo, abrupte ordonis:

— Prozorovskij-on ĉi tien kaj ekzekutiston!

Li ekrigardis al Rjabov:

— Kaj vi, piloto, iru, kaj nin atendu! Ĉu vi sukcesos? Ni tagmanĝi venos!

— Ne la unuan fojon ni gastojn regalos! — subridis Rjabov. — Ja ni estas rusoj, ne fremdlandanoj...

Petro apenaŭ rimarkeble kuntiris la brovojn, sed Rjabov ne ekvidis tion. Per sia balanca, marista irmaniero li eliris en la vestiblon, per la okuloj trovis la tute rigidiĝintan pro timo maljunan ŝlosiston, ĵetis al li ĉervoncon por ke tiu ne malhonorigu sian maljunecon en la malliberejo. La maljunulo ekriverencis, eklispis. Rjabov leviĝis supren, per plena brusto enspiris freŝan, malvarmetan aeron kaj intencis interŝanĝi kelkajn vortojn kun la gardistoj, kiam subite de malsupre, el la subteraĵo li aŭdis longan, hurlan, teruran krion de Prozorovskij. Svinginte la manon, sufere sulkiĝinte, Rjabov haste eliris el la pordego kaj ekpaŝis al la domo en Muskoj.

Nemalproksime de la preĝejo de Sankta Paraskeva renkontiĝis al li Semisadov.

— Estos vi riĉa, mi vin ne rekonis!3 — diris per trankvila voĉo la ferdekestro. — Saluton, rudristo! Kio ĝi estas sur vi — ĉu kaftano nova?

— Jen, vidu, vestiĝis mi iomete! — respondis Rjabov.

— Bona kaftano! — palpante per la krudaj fingroj la drapon, diris Semisadov. — Impona kaftano! Bedaŭrinde, unu butono mankas — deŝiriĝis. Ankaŭ tia butono monon kostas. Ĉu kornaj?

— Verŝajne, kornaj.

— Mi por vi lignan eltranĉos, kaj per fulgo farbos. Vi alkudros, estos nerimarkeble...

Li subridis kaj aldonis:

— Jen kia kaftano! Rigardos mi al vi, rudristo, kaj mem en la malliberejon min petos meti, se tie oni per kaftanoj regalas...

— Ja tie oni tiel regalas...

Ili plenigis la pipojn, Semisadov lerte elbatis fajron.

— Do — ĉu al la hejmo vi iras? Liberigis oni vin?

— Ja ŝajne dume liberigis!

— Ĉu la caro?

— Li, Petro Aleksejeviĉ...

— Lerte vi elturniĝis! — diris la ferdekestro. — Ruze elturniĝis, rudristo. Ne senkaŭze oni ĉe ni diras: apud la caro — apud la morto. Se vi ne divenos ion — vi pereos. La ĉapo estas ĉi tie, sed la kapo perdiĝis...

Li ekridis:

— Ĉu mi prave diras?

— Ĝi estas vero! — konsentis la rudristo. — Speciale sen bonaj homoj. Aŭdis mi, ke ankaŭ vi al Ĥolmogoro veturis kun iuj aliaj?

— Okazis, ni veturis. Atanazio, la eminenco, sian serviston por ni sendis.

— Ĉu vi diris ion al la caro?

— Ne sukcesis! Li ekbruis al ni: scias mi, diras, ĉion mem scias...

— Kial do li sciis, sed sub aresto tenis?

— Estas lia, Sabateiĉ, volo. Mi tiel pensas — estas ankoraŭ bone, ke li liberigis...

— Kaj por kio nin teni necesis?

— Li, verŝajne, pli bone scias! — kun subrido diris Semisadov. — Mi diras — estas bone, ke li liberigis. Kiel Silvestro Petroviĉ fartas?

— Ne tre sana. Forportis oni lin.

— Li reviviĝos! — certe diris Semisadov. — Nun por li estos bone, nun oni lin honorigos. Oni diras, grandan rangon li ricevos. Al kiu estos malbone, Ivano Sabateiĉ, do tio estas Prozorovskij. Kaj al Rĵevskij nun estos ne dolĉa vivo. Pli malbone ne ekzistas.

— Se vi iĝis popo — servu ankaŭ funebrojn! — respondis Rjabov. — Al ĉiu la sian.

— Ja por ili estos certa funebro...

Ili parolis pri la svedoj. Semisadov rakontis, ke kvazaŭ krozis eskadro en la Blanka maro, sed ien foriris. Rjabov demandis:

— Ĉu hodiaŭ vi ĉi tie estos?

— Ĉi tie, en Arĥangelsko.

— Ĉu la vojon al mia domo vi ne forgesis?

— Ŝajne, ne forgesis.

— Kaj se ne forgesis — venu, festenon ni primetos. La caro per oro regalis, necesas festi...

— Kaj vere — ne peltmantelon kudri.

— Vere, ne peltmantelon. Mi jam forgesis, kiel festi kun facila koro. Venu, ferdekestro.

— Kaj mi venos. Ni gratulos vin, ke vi eliĝis.

— Min gratulos, aliajn rememoros, iun ankaŭ laŭdos pro fidela amikeco. Aferoj troviĝos. Nu, iros mi, tempas...

Li ĝis pikdoloro en la koro deziris iri hejmen al Muskoj, sed estis maldece hasti antaŭ la okuloj de Semisadov, ne vira estas afero hasti en sian domon, ne decas al viro kun hargrizo en la barbo salti kiel kapro al sia pordego. Kaj tial li ĝis la angulo mem iris malrapide, anaspaŝe, nur poste ekkuris, peze frapante per la botoj al la sekiĝinta tero. Ĉe sia barilpordeto la rudristo staris iomete — lin ne tenis la piedoj.

Poste li premis la riglilon, trairis la korton kaj leviĝis sur la peronon.



1. En la jaro 1702 — la 26-an de majo laŭ la Julia kalendaro, la 6-an de junio laŭ la Gregoria kalendaro (trad.).
2. Kio? (en la germana) (trad.).
3. Rusa ŝerca antaŭsigno, ke tiu, kiun oni ne rekonas, iĝos riĉa (trad.).