Ĉapitro oka

Kun amikoj ne estas ĝene, dum solulo eĉ ĉe kaĉo pereos.
Proverbo

1. En la Solovkia klostro

La 10-an de aŭgusto la floto ĵetis ankrojn ĉe la Zajca insulo1, Petro kun filo Aleksio, kun grafo Golovin, kun Menŝikov kaj regimentestroj veturis por preĝi en la klostron, super kiu senĉese zumadis sonorilado honore al la cara veno, kaj al Ievlev kaj Apraksin estis ordonite eliri en la maron kaj, dividinte la ŝipojn je du eskadroj, komenci longan ludan batalon. La ŝipojn oni dividadis per lotado, dirante kaj kaptante per la mano bastonon:

— Unu preno, dua preno, supra posteno, en ĉielo arko, en barko marko, sur muro korniko — nigra maniko, sonorilo — laŭta trilo: ŝipon al mi, ŝipon al vi, al kiu la ŝipo? Mia supro!

Bojaroj el la sekvantaro, klukante pro timo, ankoraŭ estis sidiĝantaj en gigojn — por iri al la bordo, kaj sur la ŝipoj de ambaŭ eskadroj jam estis komenciĝanta tiu streĉita agado, kiu ĉiam antaŭas grandajn manovrojn kaj batalon. La ŝipoj de Silvestro Petroviĉ hisis bluajn pobflagojn, la eskadro de Apraksin — blankajn. Ievlev en subadmirala uniformo, kun spado, en trikorna ĉapelo estis malrapide pasumanta sur la pobkastelo, Apraksin estis pririgardanta el sia flagŝipo mornajn bordojn de insuloj, tumulton sur la ŝipoj de la blua floto, mistere ridetadis kaj suspiradis: kontraŭ Ievlev eĉ lude batali estis malfacile.

Post la tutnokta diservo la batalo komenciĝis.

Kanona tondra pafado dum la tuta nokto perturbadis la klostron, malhelpis dormi, malkvietigadis monaĥojn. Fratoj el eksaj militistoj — frato armilisto, frato pulvisto, frato kanonisto longe post la noktomezo staris sur la monaĥeja muro, interinsultadis, vetis, kiu venkos — ĉu la bluaj aŭ la blankaj. Monaĥejaj lancistoj insultadis unu la alian per maldecaj voĉoj, la prioro dispelis ilin al la keloj per la bastono, dirante:

— Jen, damnitaj batalistoj, komencis militon!

Matene de la turo de la monaĥejo Petro per lorno pririgardadis manovrojn de la ŝipoj kaj ĝojadis pro ruzaĵoj de ambaŭ admiraloj. La maro hele brilis sub la suno, la ŝipoj moviĝis majeste, kvazaŭ cignoj, bele arĝentis rondaj fumoj de kanonaj pafoj, vento flirtigis grandegajn tukojn de trikoloraj flagoj, — la blua kaj la blanka flotoj sur la mastoj tamen portis la rusajn flagojn.

— Do, nun eĉ ne estas hontinde en la Balta maro aperi! — nehaste prononcis Teodoro Aleksejeviĉ. — Inde ni konstruis...

— Stultaĵojn vi babilas, — interrompis Petro. — Malmulte ankoraŭ, ho, malmulte...

— Oni, mijnheer, konstruas tro senhaste, sen penigi sin, — plendis Menŝikov. — Vere mi diras, ili ne urĝiĝas, kaj rapida rezulto ne videblas...

Petro turniĝis al Aleksandro Daniloviĉ, diris kun furiozo:

— Anstataŭe vi tre bone faras! Por kio, hunda ido, vi ankaŭ nun la monaĥejon priŝtelis? Ĉu al vi monaĥoj dormi malhelpas? Ĉiam al vi, diablo, estas malmulte! Kiom da fortoj mi aplikas, por ĉi monaĥojn laborigi, sed vi al ili senmonecon promesas kaj pro tio koruptaĵojn de ili prenas! Diablo avida, mi vian oron en vian nesatigeblan ventron enŝovos!

Svinginte, li batis Menŝikov-on per la lorno al la kapo kun tia forto, ke el la framo elsaltis unu vitro kaj, saltetante, ekruliĝis sur la ŝtonoj de la turo. Aleksandro Daniloviĉ kliniĝis, levis la vitron, grumblis:

— Prenu, mijnheer Piter. Se vi perdos — ree mi estos batita!

Kaj plendis al Golovin:

— En ĉiu afero estas mia kulpo, kaj kion mi bonan faras — tion neniu vidas...

— Jen kompatindulo! — kolere subridis Petro kaj ree komencis rigardi al la foraj ŝipoj.

La tutan tagon li pasigis sur la turo, nur por la tutnokta diservo iris en la katedralon kaj, dispuŝinte monaĥojn en la maldekstra ĥorejo, ekkantis kun ili per malalta, densa baso. Ĉi tie estis malvarme kaj humide, Petro Aleksejeviĉ kuntiriĝadis, poste subite detiris de la kapo de grafo Golovin la perukon, surmetis sur siajn buklojn kaj ree komencis kanti malaltan noton, ridinde malfermante la buŝon. Kaj kalva Golovin strabis al la caro kaj glatumadis per la manoj la frostiĝantan kalvon. En la monaĥeja refektorio kune kun monaĥoj Petro kun la sekvantaro vespermanĝis per fiŝa brasiksupo kaj ree ekiris sur la turon, angorante en atendado de sciigoj. Nokte li dormis maltrankvile, ofte ekstaradis, eksidadis sur la fenestrobreton, avide enspiradis maran aeron, demandadis:

— Daniloviĉ, ĉu vi dormas?

Tiu, levante la kapon de la leda vojaĝa kuseno, arogante respondis:

— Vi almenaŭ lasu min la okulojn fermi, mijnheer, je Dio jam mia cerbo iras promeni pro ĉi vivo. Tage vin min batas, nokte dormi ne permesas...

— Nu, dormu, dormu! — kulpe diris base Petro.

Kaj li iris en la najbaran kelon — paroli kun Golovin. Tiu ne dormis — sidis en silka ĉemizo kun la piedoj sur la benko, gratis la nudan grasan bruston, miris:

— Ĉu vi ne dormas, Siro? Sed indus! Vi, kara moŝto, estas juna, por vi dormo estas la plej grava afero. Antaŭ nelonge mi rigardis al vi — la okuloj estas ruĝaj, vi mem estas tute angora. Gardi sin necesas...

Petro suspiris infanece:

— Mankas dormo, Aleksejeviĉ! Mankas!

— Do vi blatojn kalkulu, — konsilis, komforte oscedante, Golovin. — Unu blato kaj du blatoj — tri blatoj. Tri blatoj — kaj al ili unu blato — kvar. Kvar kaj ankoraŭ blato — jen al vi kvin. Kun tio vi ekdormos. Mi en via aĝo neniam dekduon atingadis...

La caro subite koleriĝis:

— Dormi ĉiuj ŝatas. Elpensis diabloj pigraj: veturas en ĉareto en fora vojaĝo — ne dormas. Kaj kiam li al la loko venis — falis dormi. Tiel la tutan Rusion iu plenpova sinjoro tradormos. Nun mi ordonas: dormi en la vojo, kaj kiam vi ĝisveturis — plenumu la aferojn...

— Sur niaj vojoj ne multe eblas dormi...

— Sed vi ne timu! — malmilde diris Petro. — Per rimenoj fiksu sin en la kaleŝo, por ne elfali, kaj viajn blatojn kalkulu. Aferoj, Aleksejeviĉ, tro multas ĉe ni, sed ni dormas, kvazaŭ ĉiujn jam faris...

Li parolis kolere kaj vidis, ke Golovin en krepusko ridetas, tamen ne kun moko, sed kun malgajo kaj kun ia stranga, nekaraktera por li kortuŝiteco.

— Kio do estas ridinda? — abrupte demandis Petro.

— Ridinda? — miris Teodoro Aleksejeviĉ. — Tute ne, Siro. Jen mi aŭskultas vin kaj pensas — malfacile estas al vi, ĉu? Malfacile estas tiele noktojn travivi. Noktoj, ja ili estas longaj, ho, longaj...

Tiel pasis ankoraŭ kvar tagoj. En la kvina en la kelon, kiun estis okupanta Petro, eniris alta, rezolutaspekta, ŝvelinta pro kulaj pikoj oficiro kaj, riverencinte, elprenis el la manikroverso paperon. Per la mano de Ŝĉepotev estis skribitaj nur du vortoj: «Iri eblas».

Petro, feliĉe rigardante al la oficiro, ordonis doni al li kruĉeton da duoble forta vodko. La oficiro staris rekte, etendinte la larĝajn ŝultrojn, lia rigardo lumis per furioza adoro.

— Ĉi vodkon vi drinku je sukceso de iu konata de ni afero, — per firma juna voĉo prononcis Petro, — kaj trinku ĝis la fundo...

La oficiro, ne deŝirante la rigardon de Petro, forte alpremante la fingrojn, krucosignis sin kaj unuglute eltrinkis la tutan kruĉeton. Menŝikov donis al li kringon. Li la kringon garde kaŝis ĉe la sino, riverencis iel strange, flanke, kaj komencis fali. Aleksandro Daniloviĉ kun deĵoranta servosoldato kaptis lin.

— Kun tuta gardo kaj respekto kuŝigi! — ordonis Petro. — Li pri nenio kulpas, dum longa tempo ne dormis, brave plenumis sian devon...

Kaj li ordonis pafi per la monaĥeja tura kanono trifoje, por ke la floto ĵetu ankrojn.

Menŝikov ekiris sur la turon.

Petro kuratingis lin, tiris je la maniko, diris kun ravo en la voĉo:

— Jam hodiaŭ ni ekiros, ĉu vi aŭdas, Daniloviĉ!

— Ja mi vidas! — respondis Menŝikov per plu ofendita voĉo.

Miloj da mevoj ĵetiĝadis super la monaĥejaj muroj, kriadis, faladis vertikale en la akvon. Puŝante unu la alian per la ŝultroj, Petro kaj Menŝikov metis ŝargon en la tubon, ne unu, sed unu kaj duonan mezuron da pulvo, longe ŝovadis ŝtopilon per rusta truilo. Magra monaĥo kun longa barbo tenis en la mano bruletantan meĉon. Petro alŝutis pulvon en la fuzeon, la monaĥo-kanonisto demandis:

— Ĉu vi benas pafi, Siro?

— Mi benas! — subridis Petro.

La kanono pafis tri fojojn, la flagŝipo respondis per la konvencia signalo — du pafojn kaj poste ankoraŭ du. La blua floto ekiris al la insulo — preni la caron.

Adiaŭante, Petro diris al la arĥimandrito:

— Monaĥojn, patro, eĉ ne unu sur la bordon forliberigu! Tro longajn langojn ili havas, babilos ion, kio ne necesas. Kaj en la katedralo faru diservojn kvazaŭ ĉe mi, kaj se iu ekdubos — kun tiu estu pli severa. Ĉi tie, diru, estas la caro — via monaĥejo, vidu, estas vasta — preĝas kun asketoj, aŭ sur alian insuleton forveturis. Speciale gardu vin, patro, kontraŭ vantaj babilantoj, tia sola povas multajn pereigi...

Al la monaĥoj la manon por kiso li ne donis, kriis kolere:

— Tro frue vi adiaŭas! Mi iras en la maron ĝis la mateno, mi longe ĉe vi estos...

Post la tutnokta diservo li estis jam sur «Sanktaj Apostoloj», pridemandadis pri detaloj de la luda batalo, ridegis, retroklinante la kapon, mokadis ekscitiĝintajn Apraksin-on kaj Silvestron Petroviĉ-on. Ambaŭ admiraloj tiel sunbruniĝis dum ĉi tiuj tagoj en la maro, ke Menŝikov nomis ilin maŭroj. Pamburg, sidante apud Petro, diris al li en la germana flustre:

— Mi ne trovas vortojn, por esprimi mian plezuron pro servo sub komando de tiom bravaj admiraloj. Ili ankoraŭ ne estas tro spertaj kaj nemalmulte devos lerni en la mara arto, sed Dio dotis ilin per akra menso, kuraĝo, ruzo kaj volforto.

Varlan kapjesadis per la hirta peruko, trinkis bieron, laŭdadis matrosojn.

Petro kun malgaja rideto diris subite:

— Kaj mi sidas kaj rememoras junecon nian — Perejaslavlon, kaj kiel sinjoro Gordon tiam estis dronanta, vivu eterne la memoro pri li, bona estis batalisto...

Ĉiuj silentis iomete, poste la juneco reviviĝis, rekomenciĝis ridego, ŝercoj...

...Vespere de la 16-a de aŭgusto la eskadro ĵetis ankrojn antaŭ Usoljo Njuĥĉa. Parton de la ŝipoj Petro ordonis koncentri ĉe la monto Risludo, parton kondukis al la Varder-monto. Ĉi tie la floton jam atendis admiralo Crøys2, griza pro febro. Petro interkisiĝis kun li, diris, kapmontrinte al Apraksin kaj Silvestro Petroviĉ:

— Ili sukcesis, ĝisiris, ĉu, Kornelio Ivanoviĉ? Jen Teodoro, jen Silvestro, kaj kiel ŝipestro sur la eskadro estas Rjabov, rudristo.

Admiralo Crøys malrapide levis rigardon, korektis grandajn ringojn de la peruko, diris per voĉo nelaŭta, sed plena de kaŝita forto:

— Mi havas esperon, Siro, via sanktoleita moŝto, ke en proksima estonteco, kiam la ĉefaj partoj de la floto estos en la Balta maro, mi sukcesos servi al Rusio kune kun miaj junaj kunfratoj sinjoroj Ievlev kaj Apraksin. Mi esperas ankaŭ, ke multaj malbonaĵoj, bedaŭrinde aŭditaj de mi pri eksterlandanoj, svenos kun tempo...

— Nu, nu! — ne rigardante al Crøys, diris Petro. — Nu, ne indas. Ĉe ni, Kornelio Ivanoviĉ, al bona homo estas ĉio — kaj honoro, kaj rangoj, ni ne avaros...

Dum la tuta nokto verŝiĝadis abunda, brua pluvo; ĉe mateniĝo, ne atendante, kiam sekiĝos la tero, oni komencis elŝipigon. Matrosoj, soldatoj, kanonistoj, oficiroj, monaĥejaj servaj kampuloj, trostreĉante sin, kun terura peno eltrenadis el glueca tundra koto pezajn kverkajn afustojn, kanonajn tubojn, barelojn kun faruno, kun salita fiŝo, kun biskotoj, ŝarĝadis sur centojn da ĉaroj, metitaj ĉe la bordo mem, je kiu dispeciĝadis malklara mara akvo. La ĉaroj tuj dronadis ĝis la aksingoj mem, la ĉevaloj stertoris, glitante, faladis en koton. Menŝikov nudpieda (tiele estis pli facile), en kuspita pantalono, per propra mano punadis malsagacajn, neglektemajn, skoldis dekestrojn, poste subite ordonis konstrui lignotabulan pavimon. La elŝipigo estis haltigita, oni metis pastabulojn por ĉaroj, Petro, trostreĉante la gorĝon, malsata, kovrita de vilo, mem instalis ordon, — la afero ekiris pli glate. Ĉevaloj ĉesis fali, ĉaroj ĉesis droni. Nemalproksime de la nova tabula albordiĝejo, sur seka holmeto ĉarpentistoj sub gvido de Silvestro Petroviĉ faradis glitilojn kaj rulilojn por tiuj fregatoj, kiuj devis ekiri trene. Petro venis ankaŭ ĉi tien, per mezurilo mezuris rulilon; elmetinte antaŭen la malsupran makzelon, li pensis, poste kapjesis:

— Do taŭgas!

Lia grandega figuro en mallonga kaftano, en altbotoj, kun nigraj, pendantaj laŭlonge de la vizaĝo malsekaj haroj, jen aperadis sur ŝipoj apud elŝarĝataj holdoj, jen li iradis al la bordo, starante en gigo, jen, enfalante en koton super la genuoj, mezuradis per stango lokon por elŝipigo de trupoj. Same pasie, sinforgese kaj ĉe tio gaje, kun komplikaj diraĵoj kaj insultoj laboris Aleksandro Daniloviĉ. Renkontiĝante en tiu tago jen sur la bordo, jen sur ŝipoj, ili diris nenion unu al la alia, nur interrigardadis kaj kraĉadis, suĉante siajn pipojn.

Reveninte nelonge antaŭ tagmanĝo sur la flagŝipon, Petro lavis sin, ŝanĝis la subveston al la seka, vokis la barbiron. Fileĉjo, la kajut-vaĉanto, alportis al li sur pleto verdvitran glaseton da vodko kaj kringon kun karvio; li eltrinkis, frostosenteme, komforte skuis la ŝultrojn kaj eksidis skribi leteron al sia aliancano Aŭgusto II, reĝo pola.

«Ni nun troviĝas apud la limo malamika, — rapide, per kurbaj, rondaj literoj skribis Petro, — kaj intencas, certe, kun Dia helpo iun entreprenon komenci...»

La skribita frazo tre plaĉis al li per sia ruzeco, li kun plezuro legis ĝin al saĝa Golovin, elaŭskultis aprobon kaj, farinte friponajn okulojn, komencis skribi plu. En la kajuton, ne frapinte, eniris, same ordiĝinta, razita, en brokaĵa kaftano, en ŝuoj kun arĝentaj bukoj, Menŝikov, metis sur la tablon leteron de Ŝĉepotev.

— Kial vi tiel parade vestiĝis? — demandis Petro, pririgardante Aleksandron Daniloviĉ-on.

— Tial mi tiel vestiĝis, ke hodiaŭ estas la tago de mia naskiĝo! — abrupte respondis Menŝikov. — Se neniu memoras, do almenaŭ mi ne forgesis...

— Ĉu? — miris Petro.

Li kalkulis per la fingroj kaj kapjesis:

— Li ne mensogas, ĝuste!

— Jen, ĝuste!

— Legu la leteron de Ŝĉepotev.

Menŝikov malsigelis, legis kun peno, silabe:

«La vojo estas preta, kaj la albordiĝejo same, ankaŭ ĉaroj kaj ŝipoj sur Onego estas kolektitaj multe. Kaj da ĉaroj estas kolektite du mil, kaj ankoraŭ estos aldono, kaj kiom estas da ŝipoj kaj kun kia mezuro, pri tio estis sendita al via moŝto listo kun ĉi letero...»

— La liston legu! — ordonis Petro, plu skribante la leteron. Menŝikov kunpremis la lipojn, atendis. — Legu la liston! — komandis Petro.

Aleksandro Daniloviĉ legis.

— De Boriso Petroviĉ ankoraŭ estas letero al vi, mijnheer, — diris li, faldante la paperon. — Petas Ŝeremetev sendi al li Apraksin-on por helpo...

Petro kapjesis:

— Ŝeremetev vane ne petas. Probable, li vere estas necesa. Ni parolos hodiaŭ, rememorigu...

— Mi rememorigos.

Finskribinte al Aŭgusto kaj leginte la tutan leteron al Teodoro Aleksejeviĉ Golovin, kiu jam ekdormetis sur la benko ĉe la muro, Petro komencis leteron al Ŝeremetev.

«Ni kiom eble forte hastos», — skribis li, kaj plu en nebulaj, sed sendube kompreneblaj por Ŝeremetev esprimoj priskribis la malfacilan itineron de sia armeo.

— Ĉu kun kuriero? — demandis Menŝikov, sigelante per vakso la duan leteron.

— Kaj kun tia, ke li viva ne fordonu!

Li ankoraŭ ekrigardis al Menŝikov, diris karese:

— Kiam ni finos la aferojn — festos vian feston. Naskiĝon!

La pordo knaris, en la kajuton eniris la unua piloto Rjabov — malseka plene, kun grandega, ankoraŭ viva salmo en la mano, diris kun subrido:

— Petro Aleksejeviĉ, mi ĝin kaptis, sed la kuiristo ne prenas, — diras, ne manĝos vi fiŝon...

— Jen Daniloviĉ-on ĝojigu, — respondis Petro, — al li hodiaŭ estas festo. Ordonu al la kuiristo por tagmanĝo friti.

Rjabov eliris, Petro kriis post li:

— Vi kial vian knabon kaŝas? Konduku lin al la carido, ja pli gaje estos por ili duope...

La rudristo ne respondis — kvazaŭ ne aŭdis.

— Estas malfacile por la carido ludi, — prononcis Menŝikov, — ne tiom sana li estas nun.

Petro, globigante la okulojn, demandis per malbonkora voĉo:

— Vi de kie scias — ĉu sana aŭ ne sana? Ĉu vi estas kuracisto?

Sed tuj mildiĝis kaj ordonis:

— Iru rigardi, ke la tablo estu bone primetita...



1. Unu el la insuloj de la Solovkia arĥipelago (trad.)
2. Kornelius Crøys (en la norvega) aŭ Cornelis Cruijs (en la nederlanda), en Rusio ankaŭ nomata Kornelio Ivanoviĉ (1655–1727) — rusa admiralo de norvega deveno, la unua komandanto de la Balta floto (trad.)