2. En libera momento
Post tagmanĝo, dum kiu ili drinkis je sano de la glora sinjoro Menŝikov, sur la flagŝipo, en la admirala kajuto, ili por longe eksidis ĉe kruĉetoj da varmigita biero kun konjako kaj kajena pipro. Dense ekfumis pipoj, tuj komenciĝis disputo, ĉiuj trankvile lokiĝintaj ĉi tie komprenis, ke ne baldaŭ sukcesos ankoraŭ tiel sidi kaj konversacii, kiel nun pro la naskiĝtago de sinjoro Menŝikov. Kaj Petro estis trankvila, en kvieta, mokeme bonkora animstato pasumadis en la kajuto kaj raŭkete parolis:
— Mi neniom malaprobas alĥemiiston, strebantan transformi metalojn al oro, aŭ meĥanikiston, penantan trovi eternan moviĝon, pro tio, amikoj miaj, ke, serĉante tiom senekzemplajn kaj eksterordinarajn aferojn, ĉi doktuloj subite inventas multajn flankajn, sed multe utilajn aĵojn. Kaj tial, sinjoroj konsilio, ne ŝovu viajn longajn nazojn en okupojn de scienculoj, ne enmiksiĝu per siaj rimarkoj, sed ĉiel stimulu tiajn homojn, ĉar veraj frenezuloj faras malon, nomante ekzercojn de scienculoj deliraĵo.
— Sed mi ja, mijnheer... — komencis Menŝikov.
— Pri vi estas aparta parolo, monaĥa defendanto! — kun la sama bonanimeco en la voĉo interrompis Petro. — Kion vi antaŭ nelonge pri ili diris, pri monaĥoj, ke ili, vidu, tro premataj estas nun kaj en mizero siajn vivojn trenas. Vi, animo mia, memorfiksu firme: monaĥejajn enspezojn el vilaĝoj uzi endas por dioplaĉaj aferoj kaj por la ŝtato, sed ne por parazitoj. Al maljuna monaĥo necesas en preĝo nutro kaj vesto, sed niaj monaĥoj jen kiel grasiĝis. La pordo al la ĉielo estas kredo, fasto kaj preĝo, kaj mi...
Li paŭzis, ekrigardis rekte al Menŝikov kaj dise, kun moka forto prononcis:
— Kaj mi, Aleksandro Daniloviĉ, pardonu pro tio, purigos al la monaĥoj vojon al la paradizo per pano kaj akvo, sed ne per sterledoj kaj vinoj. Kaj ne respondu la paŝtisto al Dio, ke li malbone observis la perdiĝintajn ŝafojn!
Silvestro Petroviĉ, el malproksime ĵetante rigardojn al la caro, pensis: «Antaŭ nelonge, ankoraŭ en Perejaslavo, kaj en Arĥangelsko, kiam estis surakvigata tie la unua por li jaĥto, estis li tute juna, longbraka, longkrura knabo, sed nun li estas viro multsperta, travivinta jarojn de multlabora vivo».
Li kliniĝis al Apraksin, diris al li flustre:
— Kiom rapide pasis tempo ekde la tempo de nia juneco, Teodoro Matejeviĉ. Mi rigardas al mi mem, kaj ne povas kredi...
Apraksin pigre ridetis:
— Temo plej bona — konversacii pri tagoj de nerevenigeble forkurinta juneco. Malmulte da utilo, sed tamen tio pensiĝas...
Li alŝoviĝis al Silvestro Petroviĉ pli proksime, prenis lin ĉe la kubuto, ekparolis mallaŭte:
— Niajn unuajn laborojn ĉu vi memoras? Perejaslavon Zaleskan, venojn al Arĥangelsko, miron pri tiuj fortoj, kiujn ekvidis ni en dvinanoj-pomoroj; ĉu vi memoras, kiel ni konstruis en Vavĉugo kaj Solombalo ŝipojn? Kiom malfacile estis por ni mem — malspertaj, kiom penige, sed vidu — ni sukcesis...
— Ne de ni tio estis farita! — korektis Ievlev. — De la popolo.
— Ankaŭ ni, mi pensas, estas popolo, Silvestro...
— Por ni estas pli facile.
— Ial laŭ vi mi ne vidas, ke estus tiel facile! — ridante respondis Apraksin. — Vi apenaŭ la piedojn trenas... Ne, amiko mia bona, eble post tempopaso ankaŭ nin oni rememoros, ne vane vi kaj mi panon manĝis. Pensojn viajn mi scias: tre multaj homoj mortas, tre malfacile estas nian aferon fari. Ankaŭ nun — ni eliras al militiro por kuniĝo kun Ŝeremetev kaj Repnin. Ĉu multaj restos vivaj post la militiro? Sed kion fari? Ĉu ne finfari la komencitan? Pensu, sinjoro subadmiralo: ĉu la batalo sur Dvino kaj la savo de la floto nur per si mem estis farita? Ne, tio, kio sub la muroj de la Novdvina citadelo estis komencita, — al la Balta maro iras...
Ievlev silentis.
— Proksima estas la horo, kiam ekvidos ni standardon de kvar maroj. Proksima estas la tempo, kiam ni reprenos al ni ĉion nian. Kaj ke estas malfacile, do kiel alie fari? Kiel?
Petro aliris pli proksime, prenis ambaŭ je la oreloj, kunfrapis per la kapoj, demandis gaje:
— Pri kio vi flustras?
— Pri la samo, Siro! — respondis Apraksin. — Pri la nia, kion ni al ni reprenos...
Petro fiksrigardis Teodoron Matejeviĉ-on, diris, kvazaŭ daŭrigante komencitan penson:
— La fortuno tra ni kuras: beata estas tiu, kiuj kaptas ŝin je la haroj. Kion Karolo Dekdua implikis per obstino, tion ni devas malimpliki per saĝo. Kaj ĉar tio nun ne helpas, tiam ni malimplikos per forto kaj armilaro, eble kun Dia helpo ni kaptos la fortunon je la haroj. Tamen, ĉio ĉi estas alegorioj, sed jen estas la afero...
Kaj li denove komencis iradi tra la kajuto el angulo en angulon, snufante per la pipo kaj rezonante:
— El ĉio ĉi ni konkludas: la svedon bati eblas. Nun ni batas, batalante du kontraŭ unu, baldaŭ ni komencos venki ilin per egala nombro, tamen eble, ne baldaŭ, sed ĝuste nun tiel estas farate. Jen en julio frakasis ni svedajn ŝiparojn sur la Ĉuda kaj Ladoga lagoj, samtiam Ŝeremetev renversis Schlippenbach-on ĉe bieno Hummelshof. Tutan infanterion svedan li batis, el ses mil apenaŭ kvin centoj saviĝis; ĉiuj kanonoj, ĉiuj standardoj estas ĉe ni. Schlippenbach en granda konfuzo apenaŭ sukcesis fuĝi al Pernovo. Ievlev Silvestro, glora nia subadmiralo, eskadron de frato nia Karolo sub la muroj de la fortreso Novdvina same disbatis plene...
La pordo de la kajuto larĝe malfermiĝis. En malseka mantelo, en