4. Disronĝita la Nukseto!
Ĉe mateniĝo sur ambaŭ bordoj de la rivero estis senĉese tondrantaj kanonoj. Kuglegoj kun hurlo flugadis en la fortreson — detruadis krenelojn de la turoj, disŝiradis svedajn kanonistojn, bruligadis fortresajn konstruaĵojn. La rusaj artileriistoj, deĵetinte la kaftanojn, suprenfaldinte la manikojn, lerte laboris sian militan laboron, celadis skrupule, purigadis la tubojn, alportadis kuglegojn.
Petro kun pipo en la manoj, kunmetinte la manojn malantaŭ la dorso, pasumadis apud ardigitaj kanonaj tuboj, rigardis al fuzeoj — ĉu ili ne ekbrulis ĝis akcidento: du fojojn jam okazis malfeliĉoj — ŝargo estis elĵetita al kanonaj priservantoj. Difektitaj kanonoj estis anstataŭigataj per novaj, la malnovajn oni forruladis pli malproksimen — por refando.
La citadelo estis rebatanta furioze, Neva malvarma vento priblovadis la reĝan standardon kun leono. Estis kompreneble, ke la svedoj firme decidis ne kapitulaci, malgraŭ ĉiam kreskanta premo de la rusa armeo. Petro penseme diris al Ŝeremetev:
— Ne tiom ili estas kuraĝaj, Boriso Petroviĉ, sed nepre helpon atendas. Kaj ne alie, ol de la lago...
Ambaŭ fregatoj, «Sankta Spirito» kaj «Kuriero», senĉese krozis sur Ladogo, atendis svedan eskadron kun trupoj. Pamburg kaj Varlan rigardis per lornoj, vane serĉis renkonton kun la kontraŭulo; sur la lago ruliĝadis monotonaj ondoj, kaj vento fajfadis en ŝnuroj.
Nelonge antaŭ tagmezo subleŭtenanto Kalmukov rimarkis per lorno du jaĥtojn kaj skunon. Sur la fregatoj oni sonoris alarmon, meĉistoj kun brulantaj fuzeoj ekkuris al siaj kanonoj. Sed la svedaj ŝipoj ne akceptis batalon, rapide foriris kun favora vento.
En la sama tempo en Noteburgo ekbrulis granda incendio: ruĝa flamo subite elĵetiĝis apud la Flaga turo, poste leviĝis ankoraŭ du garboj kaj aŭdiĝis eksplodo de terura forto. Tuj kliniĝis kaj ekŝutiĝis la muro ĉe la Sonorila turo. Al la breĉo ekkuris svedoj — soldatoj, masonistoj, forĝistoj, — ektrenis trabajn fostojn kaj ferajn baraĵojn. Dum la kanonoj estis alĝustigantaj la pafadon, la svedoj fermis la breĉon malnete kaj komencis superŝuti ĝin per rezervitaj ŝtonoj. Poste sekvis ankoraŭ kelkaj eksplodoj, kaj la tutan citadelon kovris malrapide rampanta fulgo — odoraĉa kaj densa.
— Ĉu ne viktorio? — ronĝante la ungojn, demandis Petro. — Ĉu, sinjoro feldmarŝalo?
— Atendu, Siro! — malmilde rigardante al la fulmaj strioj, respondis la feldmarŝalo. — Por ĉio estas propra horo. Kaj facile ili ne cedos. Militi kontraŭ ili ne estas simple.
En krepusko ĉasistoj ekiris kapti malamikajn boatojn, kiuj staris sub la fortreso. Preobraĵenskano Kragov, kaj semenovskano Mordvinov, Jegorĉjo Pustovojtov kaj ankoraŭ dek du lertuloj sidiĝis en longan rapidan barkon, metis grandajn sakojn kun lano kaj, alirinte al la insulo de la alventa flanko, bruligis per pulvo unu sakon. Nigra, mordanta, odoraĉa fumo tuj forpelis svedojn de la remparo, la ĉasistoj ĵetiĝis al la boatoj, sed la boatoj evidentiĝis alforĝitaj per dikaj feraj ĉenoj. La svedoj, rekonsciiĝinte, komencis bati malsupren de la supro per mitrajlo. Jegorĉjo, Kragov, Mordvinov per hakiloj truadis la fundojn de la svedaj boatoj... El tiu atako ne revenis sep homoj.
Noteburgo brulegis.
Sed la flago kun leono plu flirtis.
— Vidu, ili neniel deziras foriri! — diris Rjabov al Ievlev. — Forte ili sidas, kuraĝaj diabloj...
— Sen ŝipoj ilin preni ne eblas! — respondis Silvestro Petroviĉ.
Kaj subridis:
— Ĉu vi memoras, kiel ili al ni sur Dvinon venis, latronoj? Probable, ne pensis tiam, ke ni ne nur ne enlasos ilin, sed eĉ por repreni nian propraĵon jen kien ĝisiros!
Fajroj de grandega incendio dum la tuta longa nokto reflektiĝadis en la nigra, glata akvo de Nevo, prilumadis tendojn kaj terkabanojn de la rusa armeo, barkojn, starantajn ĉe la bordo, sturmajn ŝtuparojn, metitajn sur ŝildojn de ŝipoj, kroĉilojn por ŝipatako, almetitajn al la ŝildoj. Soldatoj, destinitaj al la sturmo, portadis sur la barkojn sakojn kun kapra lano — bona defendo kontraŭ kugloj. Dum la tuta nokto la rusaj kanonoj senĉese detruadis la brulantan fortreson. Petro, senmove starante ĉe sia tendo, rigardis al la incendiejo, kunpremadis en la mano lornon, diris al Ŝeremetev kaj Repnin:
— Mensogas sinjoroj svedoj! Kio estas nia — tio estos nia. Nun estas videble — ne plu ripetiĝos Narvo. Ekde la mateno ni komencos fini ilian fortikaĵon, ĉu tiel, Boriso Petroviĉ?
La general-feldmarŝalo pensis, fiksrigardis la brulegantan Noteburgon, diris grave:
— Vere, Petro Aleksejeviĉ, ŝajne, ke estas tempo. Pli ol tridek kanonoj ĉe ni por refando estas destinitaj, ok mil kuglegoj ĝis hodiaŭ estis ĵetitaj, tri mil tripudaj bomboj, da pulvo, probable, kvin mil pudoj estis bruligitaj...
Dimanĉe la dek unuan de oktobro antaŭ mateniĝo Menŝikov raportis al la caro, ke de sinjorino Schlippenbach venis tamburisto-parlamentario kaj deziras vidi la feldmarŝalon...
— Ĉu de sinjorino? — miris Petro.
— Ŝajne de sinjorino...
— Voku ĉi tien! Kaj ne diru al li, kiu mi estas. Kapitano de bombarda roto de la Preobraĵenska regimento...
La tamburisto venis, riverencis, etendis leteron kun bela sigelo el ruĝa vakso. Petro malvolvis la paperon per la malpuraj manoj, Menŝikov lumis al li per peĉa torĉo. Ĉirkaŭe staris kanonistoj, la torĉo prilumis vergajn korbojn kun kuglegoj, tubon de kanono, razitajn, fulgitajn vizaĝojn de rusaj artileriistoj.
La edzino de la komandanto de Noteburgo Schlippenbach en sia nomo kaj en nomo de ĉiuj ceteraj edzinoj de svedaj oficiroj petis la rusan feldmarŝalon — permesi al ili, kompatindaj virinoj, eliri el la fortreso, kie ne eblas esti pro granda fajro kaj fumo...
— Plumon kaj paperon! — ordonis Petro.
Dum oni kuris por plumo, inko kaj papero, Petro ordonis regali la svedan tamburiston per vino kaj almanĝeto. Menŝikov submetis la dorson, Petro skribis per grandaj kurbaj literoj, ke al la feldmarŝalo li, kapitano, ne veturas, estante certa, ke sinjoro Ŝeremetev ne konsentos malĝojigi la svedajn damojn per disiĝo kun la edzoj; sed se ili bonvolos forlasi la fortreson, tiam ne alie, ol preninte kun si siajn karajn edzojn...
Subskribis Petro tiel: kapitano bombardista Petro Miĥajlov.
La tamburisto foriris, Petro diris al Menŝikov trankvile:
— Ili kapitulacu, sed ne ruzu kun ni. Damoj! Sufiĉe ili sidis en nia Oreŝko. Kaj ne taŭgas geedzojn disigi en malfacilaj por ili tempoj. Mi por la miaj ne estas vicpatro, kaj por la svedoj ne estas patro laŭsanga...
Al la kanonistoj, starintaj apude, plaĉis la vortoj de Petro, ili ekparolis kune, interrompante unu la alian per raŭkiĝintaj voĉoj:
— Ne, amiko kara, tiel ne taŭgos!
— Dum ni de Njuĥĉo iris — kiom da propraj homoj ni enterigis.
— Kaj en Liflando!
— Ĉu ĉe Narvo ili nin kompatis? Vunditojn pikmortigadis...
Petro tra dentoj ordonis:
— Komencu!
Kaj foriris en la tendon.
Oficiro-artileriisto ekstaris pli alte, svingis la spadon, kriis per alta voĉo:
— Kanonojn al batalo preparu!
Kanonado rekomenciĝis.
Pro muĝado de kanonoj tremis la tero. Nun ĉiuj, de soldato ĝis general-feldmarŝalo, sciis, ke komenciĝas sturmo. Kuglegoj truadis ŝtonajn murojn, ree kaj ree ekbruladis incendioj en la fortreso, tie pro furiozanta flamo degelis plumbaj tegmentoj. Ankoraŭ ne mateniĝis, kiam en pinoj, kie atendis pretaj al sturmo matrosoj kaj soldatoj de gvardio, batis tamburoj. La homoj ekkuris al la barkoj, tiuj per remiloj rapide ekiris al la fortreso. Iri estis facile, la vento blovis al la dorsoj.
La svedoj ne tuj komprenis la malfeliĉon. Sur la antaŭa barko iris Menŝikov, sur alia — Golicin. Repnin-on kaj Ŝeremetev-on Petro lasis ĉe si — sur la bordo; de tie per lornoj ili rigardis, kiel la sturmantoj starigas al la muroj ŝtuparojn, kiel ili surkuradis supren, kiel la svedoj, rekonsciiĝinte, ĵetadis ilin de naŭklafta alto sur ŝtonojn, kiel ili verŝadis al la sturmantoj bolakvon, disfanditan peĉon, plumbon...
Barkoj, boatoj, ŝipetoj surterigadis soldatojn, tiuj, ŝirmante sin per sakoj kun kapra lano, iris al la muro — sur korpoj de mortigitoj kaj ĵetitoj malsupren de svedaj lancistoj, kaj la ŝipoj revenadis por novaj kaj novaj helpotrupoj. La du fregatoj — «Sankta Spirito» kaj «Kuriero» — same veturigadis soldatojn kaj matrosojn. Pamburg estis en la komenco mem de sturmo kontuzita, surdiĝis kaj estis nenion komprenanta, subleŭtenanto Kalmukov kuŝigis lin en kajuto sur kusenojn, leviĝis sur la pobkastelon, kriis en ledan paroltubon:
— Staru sur la lokoj! Aŭskultu mian komandon! Ekde ĉi momento mi estas komandanto de la ŝipo! Se iu maristo, svedan pafadon ektiminte, sian militan aferon kaj devon forgesos — mi mortpafos sur la loko, kiel hundon...
Nobelo Spafariev jam en matrosa jako, en trikita ĉapo, movante la piedojn, staris nemalproksime, ete krucosignadis sin. La subleŭtenanto kriis al li:
— He, matroso Spafariev! Al laboro! Tuj!
Tiu estis ĵetita al la kanono, kie estis ordonite al li alporti kuglegojn, la kanonestro en furiozo batis lin per boto, la nobelido ekturniĝis turbe. Kun ŝriko super la kapo de la subleŭtenanto traflugis garbo da mitrajlo, la fregato estis alligiĝanta ĉe la insulo, la tuta babordo estis pafanta per kanonoj, ŝirmante siajn homojn. Apude renversiĝis granda barko, en boaton batis kuglego. Kadavroj estis malrapide flosantaj sur Nevo.
Kiam leviĝis nevarmiganta ruĝa suno, boatoj kaj barkoj alveturigis al la fortikaĵo ĉasistojn kun grenadoj. Kun brulantaj meĉoj en la dentoj la ĉasistoj rapidege leviĝadis laŭ fleksiĝantaj ŝtuparoj, elkaptadis el la sakoj grenadojn, demordadis, ĵetadis sur la murojn. Ŝeremetev malrapide krucosignis sin, malalte riverencis al Petro, reĝustigis sur si la zonon, la sabron, ekiris al la rivero...
— Vi gardu vin mem! — kun retenita tenero diris Petro. — Tie estas varmege...
La general-feldmarŝalo iris senhaste, malvarme kaj trankvile rigardante antaŭen per siaj rondaj aglaj okuloj. Rjabov donis al li boaton. Li eksidis, la boato ĵetiĝis antaŭen. Svedoj ekvidis la brilantan armaĵon de Boriso Petroviĉ — komencis pafi al li, li sidis senmove, turnadis la ringon sur la fingro. La trupoj sur la insulo renkontis lin per admira, longa raŭka «hu ra», li ekiris al la sturma ŝtuparo, prenis per la manoj en funelaj gantoj, kiel junulo rapide leviĝis supren — en la ardon mem de la miksbatalo...
Kaj malsupre la alveturigitaj kanonoj estis batantaj al la riparita de la svedoj breĉo per rekta pafado: ŝutiĝadis ŝtono, faladis traboj kaj fostoj, defaladis feraj baraĵoj.
Petro de la kabo vidis, kiel svedoj fuĝis de la batalaj turoj, kiel Menŝikov, kiuj jam antaŭlonge transiĝis sur la insulon, sen kaftano, en silka, kvazaŭ flamanta kolora ĉemizo, kun peza sabro en la mano — estis hakanta sur la muro. Iam kaj lin kaj la brilantan armaĵon de Ŝeremetev ŝirmadis fumo kaj fulgo, kaj tiam ŝajnis, ke ili ambaŭ pereis, sed alflugadis vento, kaj ree iĝadis videble, kiel batalas general-feldmarŝalo Ŝeremetev kaj bombardista leŭtenanto Menŝikov, kiel maldensiĝas ĉirkaŭ ili defendantoj de la citadelo kaj kiel ĉiam pli kaj pli multaj iĝas kaj sur turoj kaj sur muroj — rusaj soldatoj...
— Subadmiralo sinjoro Ievlev ekiris! — diris Petro, rigardante en la lornon. — Ĉu vi vidas, Nikito Ivanoviĉ?
Repnin, vundita en la komenco mem de la nuna sturmo de hazarda kuglo, kun peno prenis la lornon, ekrigardis: videblis, kiel Ievlev, lamante, en sia verda uniformo, kun alte levita spado, kuras al la breĉo en la muro kaj kiel kuras post li lavango de matrosoj en mallongaj jakoj kaj trikitaj ĉapoj sur unu orelo. Desupre al la maristoj oni pafis per mitrajlo, kelkaj homoj falis, sed la kapo de la sturmanta kolono jam eniĝis en la breĉon, ili batalis tie per tranĉiloj, sabroj, tranĉis kuntuŝiĝe, strangolis svedojn per nudaj manoj. Antaŭ Silvestro Petroviĉ estis la korto de la fortreso, sangokovritaj pavimŝtonoj, lasitaj svedaj armiloj, korpoj de mortigitoj...
Kaj sur la fortresa turo, super la pordego tiutempe aperis alta maljunulo kun flirtanta griza barbo. Li estis sola — ĝibeta, severa, osta, kun granda lorno en la mano. Longe, tre longe li rigardis en tiun lornon, kaj la ruĝa aŭtuna suno ludis sur lia kiraso, sur la ŝultroŝirmiloj, sur lamenoj de la helmo.
— Kiu estas? — demandis Petro.
— Amiko de nia feldmarŝalo! — subridis Repnin. — Frato de tiu Schlippenbach, kiun li ĉiam en Liflando peladis. Li ĉirkaŭrigardas. Rigardas — kaj ne kredas! Ne, sinjoro Schlippenbach, tio estas vero. Malbone al vi estas, tute malbone...
Mallevinte la lornon, la maljunulo ankoraŭ staris iom, poste svingis la longan brakon kaj tute ĝibetiĝis. Kaj sur la turo, kie ĵus flirtis la sveda flago kun leono, komencis malrapide leviĝi oblikve ŝirita blanka ĉifono...
— Viktorio! — mallaŭte diris Petro. — Finitaj estas la svedoj, Nikito Ivanoviĉ.
— Ĉi tie ili estas finitaj! — singarde respondis Repnin.
General-feldmarŝalo Ŝeremetev en tiu sama tempo, singarde paŝante per la kontuzita en la batalo kruro, estis malleviĝanta al la boato. Li estis same trankvila, kiel tiam, kiam Rjabov veturigis lin sur la insulon, nur lia vizaĝo malheliĝis pro fulgo kaj en ĉiuj moviĝoj videblis laco. Post li en la boaton eksidis Menŝikov kaj Silvestro Petroviĉ. Ĉiuj silentis. Rjabov forte premis la remilojn, komencis ĉirkaŭiri la fregatojn kaj amasiĝintajn ĉi tie barkojn. Jam nemalproksime de sia bordo Boriso Petroviĉ diris kun subrido:
— Laciĝis mi la sabron svingi. Pro malkutimo ĉiuj muskoloj doloras. Aŭ eble, maljuneco venis, — kiel vi pensas, Silvestro Petroviĉ? Maltrankvile ni vivas...
Silvestro Petroviĉ respondis, plenigante la pipon:
— Ja ni jam ne estas infanoj, sinjoro general-feldmarŝalo...
— Ne infanoj, ne infanoj, sed mi ĉirkaŭ dek du homojn hakis! — diris Menŝikov. — Min, fratoj, per nudaj manoj oni ne povas preni. Unu, mi vidas, kuras, okulojn elmetis, la spadaĉon jen kiel levis...
Ŝeremetev kun Ievlev interŝanĝis rigardojn, mallevis la okulojn.
La boato eniĝis en la malkrutan bordon.
Al la akvo, renkonten al la venintoj, elmetinte unu ŝultron antaŭen, svingante la manon, brilante, rapide iris Petro Aleksejeviĉ. Tamburistoj, viciĝinte, batis «malalarmon». Dekstre, iomete antaŭe, staris Ivaĉjo, la bastonetoj en liaj malgrandaj fortikaj manoj estis ekflugantaj facile, la brovoj estis kuntiritaj, la tuta aspekto diris: «Malfacila, sed grava estas nia laboro — tamburi!»
— Al sinjoroj venkintoj — vivu! — nelaŭte, sed kun forto kaj fiero prononcis Petro. — Vivu, amikoj miaj bonaj, filoj de la patrujo veraj!