5. Poste

Ĉe la cara tendo staris ĉaretoj, al Petro Aleksejeviĉ venis komercistoj — el Moskvo, el Arĥangelsko, el Vologdo, el Jaroslavlo. Unu riĉulo — seka, faltoplena, kun maldika barbo, — riverencante al Menŝikov, parolis:

— Ni ĝuste scias, sinjoro, ke svedaj komercistoj kolektis monon, nemalgrandan, kun kuriero sendis tiun monon al reĝo Karolo, por ke li ne cedu sian fortreson, kiu gardas eliron al la maro — ĉu Balta, kiel ĝi nomiĝas. Al la svedaj negocistoj ni havas per kio respondi. Riverencu al Petro Aleksejeviĉ, diru, ke ni venis al lia moŝto, diru, ke ni falas al liaj piedoj — ne juĝu tro severe, akceptu, kolektis ni po iomete, — mi pensas, taŭgos por militiro. Se ne hodiaŭ, do morgaŭ venos horo, ankaŭ ni kun profito per niaj varoj komercos...

Petro, gaja, juna, kvazaŭ en la longe pasintaj tagoj de la konstruado de la Perejaslavla luda floto, brilante per la brunaj okuloj, estis rapide skribanta, starante ĉe alta, farita el nerabotitaj tabuloj pupitro, leteron al Apraksin, parolante samtempe kun Boriso Petroviĉ Ŝeremetev...

«Mi deklaras al via moŝto, ke kun helpo de venkodonanta Dio, ĉi fortreso, post kruela, ekstrema, malfacila kaj sanga sturmo, kapitulacis...»

— Do kiun, Petro Aleksejeviĉ? — demandis Ŝeremetev. — La afero ne estas ŝerca. La citadelo estas detruita forte, multajn laborojn necesas komenci, kaj la svedo ne prokrastos ĝin rekonkeri...

— Kiun, se ne Daniloviĉ-on! — trankvile respondis Petro. — Li estu komandanto. Kun li eblas esti certa, li faros ĉion kiel necesas...

— Daniloviĉ-on — bone! — konsentis Ŝeremetev kaj komencis legi preparitan liston pri riparaj laboroj en la nove rekonkerita fortreso. Petro, aŭskultante kaj kuntirante la brovojn, skribis alian leteron al Moskvo — al Romodanovskij, riproĉis la princon-cezaron, ke tro malrapide tiu sendas apotekistojn kaj kuracistojn, pro kio iuj pli frue ol la destinita tempo mortis per malbona morto. Ne finskribinte, li diris al Ŝeremetev:

— Feron do ni kie tiom multe, sinjoro feldmarŝalo, povas trovi? Ankaŭ sen fero estos bone — ni enbatos fostojn peĉitajn, ili tenas bone...

Kaj li komencis skribi novan paperon — al kiu kiajn dekoraciojn doni pro la preno de la fortreso Noteburgo. De malantaŭe aliris Aleksandro Daniloviĉ, tuŝis la ŝultron de la caro, diris:

— Al via moŝto, Siro...

Petro, ne finskribinte la ukazon, turniĝis, rigardis al la negocistoj kaj forkondukis ilin por konversacio. Tuj aŭdiĝis lia baso:

— Mono estas arterioj de milito, sen ili kion fari? Vigliĝos nun komerco, vi riĉiĝos, sinjoroj negocistoj, alie aferoj iros. Pensadis ni, cerbumadis — havi alian havenon, sed Dio ne donis. Do, la nian ni senprokraste ricevos. Pri tio ne dubu, tamen ricevos ni ja ne senpage. Kaj ni al vi riverencas — petas: helpu per afero...

Riĉulo, pala pro emocio, tute bluiĝis, aŭdinte la vorton «petas», liaj lipoj kurbiĝis, la barbo skuiĝis:

— Ja Siro, ho Dio, ja vi...

— Drapon bonan necesas por la armeo liveri, — parolis Petro, — sed sen trompo. Antaŭ nelonge negocisto Ĵilin liveris putraĵon, pro tio ni lin pendumos. Ĉu vi aŭdas: bonan drapon! Ankoraŭ ĉaroj necesas sur feraj radoj, multaj. Ledon planduman, jufton por botoj, butonojn kornajn — kiu faros? Vi pensu, morgaŭ matene ni konversacios sen hasto...

La negocistaro ĵetiĝis al la mano por kisi. Petro, ne rigardante al ili, ŝovadis sian grandegan manegon — en inkaj makuloj, en rusto, en pulva fulgo, manegon ne de aŭtokrato de la tuta Rusujo, kiu devas odori je benzoo, — manegon de laboranto, kampulo, soldato...

En la tendo bruis generaloj, fluis vino, komenciĝis granda batalo kontraŭ «Ivaĉjo Ebria». La negocistoj — malnovritanoj-membruligantoj1 — anservice ekiris al la elirejo, por eviti pekon. Menŝikov kaptis unu el ili — la plej koleran aspekte, maldikan, elturmentitan per fastoj, — verŝis kalikon, ŝovis en la manon pecon da kuirita porkidaĵo:

— Drinku, oĉjo, je glorega nia Siro...

La negocisto por momento rigidiĝis, poste eltrinkis la tutan kalikon unuglute, almanĝis porkidaĵon, flustris:

— Ne mia peko, ne mia... Pardonu, Dio...

— Mensogas vi, oĉjo, ne trompos vi Dion! — timigis Menŝikov. — Brulos vi en peĉo pro tio, ke vi porkidaĵon manĝaĉis. Hodiaŭ kia estas tago?

En la caran tendon venis subleŭtenanto Kalmukov, trankvile, kun digno eksidis inter generaloj kaj koloneloj, komencis apetite manĝi grasan viandon. Petro ĵetis al li rigardon, demandis Menŝikov-on nelaŭte:

— Ĉu vi al via baptofilo, Daniloviĉ, oron por sinaranĝo donis, aŭ forgesis? Donu jam nun, poste pro klopodoj vi ree forgesos, ĉu ne?

Kaj li etendis la polmon.

Aleksandro Daniloviĉ malligis monujon, elŝutis sur la polmon de la caro manplenon da ormoneroj. Petro atendis ankoraŭ, ridante petis:

— Ĉu ne malmulte? Vi ne avaru, sinjoro leŭtenanto...

Kalmukov la monon akceptis trankvile, ligis en tukon, riverencis al la caro. Tiu brakumis lin je la ŝultro, komencis demandi flustre, kiel ĉio okazis sur la fregato. Luko Aleksandroviĉ laŭdis Pamburg-on — ke li, eĉ kontuzita grave, ne deziris forlasi la pobkastelon, — laŭdis la ŝipanaron, rapidecon de la ŝipo. La caro kapjesis, ree ekiris al sia pupitro — skribi. Ĉiam pli brue, pli gaje iĝadis en la tendo, plej multe bruis Menŝikov, rakontadis, kiel antaŭ nelonge generalo Cronhjort intencis doni helpon al la sieĝitoj kaj kio el tio rezultis. Oni lin interrompadis, li kriis ĉiam pli laŭte, ke kvazaŭ sen Menŝikov forirus la komandanto Eriko Schlippenbach, li — Menŝikov — tiun Erikon rimarkis kaj ne lasis al li fuĝi, timigis, svinginte la spadon, apenaŭ ne trapikis, sed tremis la mano, alie estus la oldulaĉo en la transmondo. Ŝeremetev aŭskultis, suspirante; Nikito Ivanoviĉ Repnin aŭskultis ĝoje, kun brilantaj okuloj: li ŝatis mensogadon de Menŝikov, kiel ŝatis fabelojn, kantojn pri prodoj, ne pensante — ĉu ĝi estas vero aŭ elpensaĵo.

— Mensogu pli! — same aŭskultante Daniloviĉ-on kaj trarigardante poŝtaĵojn, diris Petro. — Eriko! Vi apud tiu Eriko eĉ proksime ne estis. Ni ja vidis...

Li formetis legitajn leterojn de ambasadoroj el diversaj ŝtatoj kaj komencis skribi al Vinius: «Vere estis multe dura ĉi nukso, tamen, dank' al Dio, ĝi estis feliĉe disronĝita...»

— «Mensogu»! — el malproksime ofendite diris Menŝikov. — Ĉu vi, sinjoro bombardisto, el ĉi tie ĉion povis vidi? Kaj la lornon vi, Siro, rompis, kiam en la Solovkia klostro al la kapo iun personon regalis. Ĉi lorno estas nun nefidinda, per ĝi ne ĉio videblas...

— Kio necesas, tio estas videbla! — respondis Petro. — Kaj viaj ruzaĵoj sen lorno estas tre rimarkeblaj. Kiel vi hieraŭ kun la negocistoj afablis... Iu persono...

Li turnis la kapon, ekridegis, vokis al si Silvestron Petroviĉ-on. Ievlev aliris kun peco da ŝinko, — ekde la komenco de la batalo li ankoraŭ nenion manĝis.

Petro demandis:

— Ĉu eliris la svedoj?

— Intencas. Multaj, granda ŝipestro, pro vundoj malfortiĝis, iuj pro malsato. Siajn mortintojn ili ne havas fortojn sepulti inde...

Petro kapjesis, enpensiĝis por momento, mordetante la pinton de la plumo, poste diris nelaŭte, kvazaŭ ĝeniĝante pro siaj vortoj:

— Helpon necesas al ili doni, por ke malsatantoj estu manĝigitaj, soifantoj estu trinkigitaj. Hieraŭ ne ordonis mi iliajn edzinojn ellasi — petis ilia parlamentario, — sed kiel ja fari?

Kaj, pensinte, kuntirinte la brovojn, li ripetis la hieraŭan frazon:

— Mi por la miaj ne estas vicpatro, Silvestro.

Ievlev silentis.

— Kun ĝentileco nun necesas ellasi la edzinojn, ja ili sufiĉe suferis. Por ke galanteco estu, alie ne decas...

Silvestro Petroviĉ riverencis.

— Iru, laboru! Al la inoj svedaj vinon ordonu doni Rejnan aŭ hungaran, ĝi estos pli malkara. Vi mem pensu, kiel fari, por ke estu kaj kun ĝentileco kaj ne tro dolĉe. Alie ili opinios sin tro gravaj. Kaj revenu ĉi tien tuj, ni ripozos iomete de la Marsaj laboroj. Ordonu vodkon al soldatoj kaj matrosoj elruli, ja ili meritas, ili festenu libere...

Ievlev eliris, malleviĝis laŭ malkruta bordo al la akvo mem. Ĉi tie, sidante sur faldebla seĝo, jam atendis la komandanto de Noteburgo Schlippenbach; brilante per malamantaj okuloj, li tenis la helmon sur la genuoj, tamburis sur la platoj per la fingroj. Ladoga vento estis movanta liajn grizajn kun verdeto harojn, disblovanta la longan barbon.

— Sinjoro Schlippenbach ne povas ekstari kaŭze de vundo en la kruro, — diris sveda tradukisto. — Sinjoro Schlippenbach estas devigita aŭskulti punktojn de la kapitulaco sidante.

Sekretario Ŝafirov kaj leŭtenanto Ĵerlov komprenis, alportis por Ievlev benketon, ke li legu same sidante. Silvestro Petroviĉ malvolvis sub vento paperon, tusis, komencis legi kapitulacajn punktojn, skribitajn de Ŝeremetev kun korektoj de Petro:

— La tuta garnizono kun malsanuloj kaj vunditoj, kun ĉiuj apartenantaj al ĝi aĵoj forliberigita estos al Nienŝanco sur akvo aŭ sur seka vojo kun akompanantoj. Al la komandanto de Noteburgo, al ĉiuj oficiroj kaj soldatoj estas permesate eliri kun edzinoj kaj infanoj el tri breĉoj libere kaj sekure, kun levitaj standardoj, kun muziko, kun kvar feraj kanonoj, kun plena armilaro, kun necesa rezervo de pulvo kaj kun kugloj sub la vangoj...

Schlippenbach elaŭskultis tradukon, al li oni donis plumon, li subskribis la paperon super Ŝeremetev, lamante ekiris al boato. Rjabov de malantaŭe tuŝis la kubuton de Ievlev:

— Ĉu vi estas sana, sinjoro subadmiralo?

— Vivas ni pli-malpli, Ivano Sabateiĉ...

— Sed da homoj estis multe mortigite! — diris la piloto. — Ĝis ses cent. Oni fosas amastombejon... Ĉu doni al vi biskoton?

Li rompis duone grandegan sekalan biskoton kun elstarantaj aristoj, apetite mordis sian duonon. Ievlev same komencis maĉi, donante ordonojn, kiel veturigi al la svedoj en la fortreson provianton.

— Ankoraŭ nutri ilin, damnitajn! — diris Rjabov.

— Ni devas! — respondis Ievlev.

En la regimentoj sub pinoj ekbatis tamburoj — al vodko. Apud segitaj duone bareloj staris serĝentoj — vinon en ĉi tago oni ne avaris por ĉiuj. El la cara tendo aŭdiĝis gajaj krioj, sur kampeto antaŭ la cara standardo estis ludantaj klarionistoj. Aleksandro Daniloviĉ en sia hela, flamkolora ĉemizo elsaltis pave antaŭen, trairis per lerta danco. Gvardianoj akompanis la bombardan leŭtenanton per aproba ridego, per gajaj ekkrioj:

— Bonege!

— Ĉi tiu — scipovas!

— Faru, Daniloviĉ!

— Bruligu, sinjoro leŭtenanto! Ŝiru!

Post Menŝikov — pala pro drinkita vino, kun rigidiĝinta rigardo kaj hirtaj haroj — aperis la negocisto-membruliganto, ekiris dance kun artifikoj, per bravaj paŝoj. Aleksandro Daniloviĉ ŝovis la fingrojn en la buŝon, ekfajfis kiel arbara koboldo, ekturniĝis antaŭ la negocisto, komencis allogi per fingroj, ŝriki per diversaj voĉoj. Post ili du glate, sur firmaj piedoj, kun rideto aperis Nikito Ivanoviĉ Repnin, sub la piedojn de la dancantoj ĵetiĝis dancistoj-gvardianoj, ekturniĝis turbe sub rapidaj sonoj de la klarionoj:

Tara-bara-babiladis,
Grizaj lupoj eliradis,
Blankaj neĝoj elfaladis...

— Pli ofte, klarionistoj! — petegis Menŝikov. — Pli ofte, amikoj!

La membruliganto, piedfrapante la lokon per la kaproledaj botetoj, ŝrikis:

— Konsolu, Daniloviĉ! Ankoraŭ konsolu! Ĝis la morto mi ne forgesos! Konsolu, falko!

Kaj en la cara tendo oni kriis «vivu!» al feldmarŝalo Ŝeremetev, bombarda kapitano Petro Miĥajlov, Repnin, Pamburg, Varlan...

En krepusko Silvestro Petroviĉ ordonis ellasi la svedojn. En la fortreso obtuze ekbatis tamburoj, en la breĉo aperis standardisto en kiraso, post li iris Schlippenbach. Ĉiu soldato havis en la buŝo du kuglojn, portis fusilon, spadon, tornistron kun provizaĵoj. Da soldatoj kaj oficiroj eliris entute kvardek unu homo, post ili iris virinoj. Vunditojn ekportis sur brankardoj rusaj matrosoj.

— Ankoraŭ en gardoj estas ĉirkaŭ dek homoj! — prononcis Ŝeremetev. — La ceteraj estas mortigitaj. Ne eblas riproĉi — ili batalis bone...

Nokte Petro eksciis, ke generalo Cronhjort iras por helpo al la svedoj. Tuj en boato li kun Ŝeremetev kaj Silvestro Petroviĉ transnavigis Nevon kaj ordonis al la sveda majoro forigi la gardojn. La svedo ŝajnigis, ke li ne komprenas.

— Ligu lin! — ordonis Petro. — Tiam li komprenos!

La majoron oni ektrenis flanken, li kriis laŭte, stride, en la sveda al siaj gardistoj, ke tiuj ĵetu torĉojn en pulvejojn. Silvestro Petroviĉ batis svedan soldaton per la kapo al la ventro, kolonelo Chambers kaptis alian je la gorĝo. Sekretario Ŝafirov ŝovis la torĉojn en barelon kun akvo. En plena mallumo estiĝis tia silento, ke ĉiuj ekaŭdis susuradon de pluvo...

— Kanajloj! — anhelante, eldiris Petro. — Ili eksplodigus la fortikaĵon...

Matene okazis solena eniro de la feldmarŝalo kun generaloj kaj armeo en la fortreson. Trifoje pafis ĉiuj kanonoj — kaj la rusaj kaj la prenitaj de la svedoj, — trifoje krakis salvoj el ĉiuj fusiloj kaj muskedoj. Post diservo Menŝikov deklaris en la cara nomo la novan titolon de Noteburgo. Ĉi fortreson estis ordonite nomi Ŝluselburgo2 — kio signifas Ŝlosil-urbo, ĉar ekde nun estas malŝlosita pordego al la propraj originaj teroj.

Sub kantado de klarionoj kaj tambura batado feldmarŝalo Ŝeremetev leviĝis sur la okcidentan turon kaj, malalte riverencinte al la trupoj, pendigis la ŝlosilon de la fortreso sur feran hokon, enbatitan en ŝtonon...

Por nokto en la citadelo oni starigis gardojn, kaj dormi forveturis sur la bordon. Antaŭ ol eksidi en boaton, Ivaĉjo tiris la patron flanken, diris konfide al la orelo:

— Paĉjo, ĉi tie trans ŝotro restis ilia tamburo. Ja la mia estas truita, tute ĉifita...

— Do, prenu, vi meritis, — subridante respondis la piloto.

Ivaĉjo levis la svedan tamburon, ŝovis en la boaton sub la benkon, sur la bordo tuj ekkuris elprovi, pli malproksimen, al arbareto.

Dum la tuta nokto sur la bordoj de Nevo kaj en la citadelo brulis fajroj — grandaj kaj malgrandaj, sur ili bolis kaldronoj kun kuiraĵo. En la rusa armeo preskaŭ neniu dormis. Soldatoj, sidante sur arbostumpoj, sur kanonaj afustoj, sur hakitaj pinoj, rememoradis la batalon, montradis per la manoj, kiel kiu pikis per bajoneto, batis per kolbo, grimpis sur sturma ŝtuparo. Tiujn, kiuj estis en la ardo de la batalo, aŭskultis juna generacio, blondharaj knaboj. Ankoraŭ ne flarintaj pulvon, ili timigite interrigardadis, spertaj soldatoj rakontadis pli terure, ol estis en la realo, kvankam estis ja sufiĉe timinde...

En malfrua nokto Silvestro Petroviĉ kun Jegoro Pustovojtov, Rjabov, Rezen kaj Koĉnev ekiris sur boato en la fortreson — rigardi, kion en ĝi necesas fari. Rusaj fajroj per malstabila purpura brilo prilumadis forbrulintajn domojn de la garnizono, fandiĝintajn tegmentojn, amasojn de kuglegoj...

— Do, — diris Silvestro Petroviĉ, — ni kalkulu nunajn profitojn. Skribu, Rezen, liston — kion ni akiris.

Kaj li komencis dikti.

— Kanonoj gisitaj nombre cent sep. Mortiroj — unu. Haŭbizoj — sep...

Jegorĉjo el malproksime kriis:

— Sinjoro subadmiralo, rigardu...

— Kion rigardi do?

— Estas kion...

Ievlev aliris pli proksime, Jegorĉjo alte tenis torĉon. Fulganta flamo prilumis tubon de granda kanono, majstran gravuraĵon, malnovajn literojn...

— Nia kanono! — kaŝante emocion, diris Ievlev. — Gisaĵo estas antikva, ĉe caro Ivano Baziljeviĉ oni tiel laboris. Do, skribu, inĝeniero: kanono de rusa gisado, bona... Eble, iu Forĝisto super ĝi laboris...

Ili kalkulis kuglegojn — dek unu mil, pulvon — ducent sepdek bareloj, spadojn — tricent, kvin mil mangrenadoj, plumbon, salpetron, peĉon, kirasojn, fusilojn pli ol mil. Poste ĉiuj kune pririgardis la turojn, donante al ili novajn rusajn nomojn: tiu ĉi estu Ŝeremeteva, tiu ĉi — Repnina, tiu ĉi — Golovina.

Ĉe mateniĝo, ĉirkaŭirinte la fortresajn murojn kaj kaŝitajn pasejojn, arsenalojn kaj pulvejojn, ili revenis en la tendaron. La mateno estis malvarma, de Ladogo blovis penetra vento, sur Nevo kuris blankaj ŝaŭmaj ondetoj. En la boato Koĉnev diris:

— Kaj sur la bordo pendumiloj staras...

Silvestro Petroviĉ fiksrigardis, ekvidis: sur la tendara placo, viciĝinte po batalionoj, staris senmove gvardianoj de la Preobraĵenska kaj Semenovska regimentoj, soldatoj de Romanovskij, Gordon, van Bockhoven.

Monotone, morne, rule estis krakantaj tamburoj, fajfis fluto.

— Kio estas tie? — demandis Rjabov.

La boato tuŝis la malaltan bordon, Silvestro Petroviĉ malrapide ekiris al la placo, trapuŝiĝis inter laboruloj kaj trovis sin apud la pendumilo, antaŭ kiu en du spaliroj staris preobraĵenskanoj. Ĉiu el ili en la mano havis elastan vergon, kaj per tiuj vergoj la gvardianoj svinge kun retiro estis vipantaj nudan ĝis zono altan soldaton, kiu malrapide kaj lace iris kun la manoj, alligitaj al fusilo. Iom poste Silvestro Petroviĉ komprenis, ke la soldato ne iras mem — lin trenas du serĝentoj, kaj la vojo de la soldato kondukas al la pendumilo. Tiel sub ŝrikado de fluto kaj krakado de tamburo oni alkondukis lin al la malalta eŝafodo kaj starigis sur la genuojn. La nuda dorso de la soldato nigriĝis kaj ŝvelis, kaj en kelkaj lokoj estis kvazaŭ disŝirita, lia vizaĝo, sensanga, sekiĝinta, havis nenian esprimon, nur terure bluis la blankoj de la duonfermitaj okuloj...

— Kiu estas? — demandis Ievlev starintan apude mornan oficiron kun brulvundita vango.

La oficiro strabis al la subadmiralo, respondis, malfacile movante la lipojn, kripligitajn de la brulvundo:

— Ĉi kanajlo de atako fuĝis, el barko elsaltis kaj kaŝiĝis en arbaro, kaj en lia sako estis meĉoj, sinjoro subadmiralo. Sen meĉoj grenadaj ni restis...

Li silentis iom, forturniĝinte, poste aldonis:

— Estas ordonite pro ĉi latronaĵo ĉi perfidulon post vipado ekzekuti morte per pendumo kaj sen pekkonfeso, kaj ankaŭ sen eŭĥaristio, kun kraĉado al la vizaĝo...

Armea ekzekutisto, viro malrapidema kaj fortika, — deligis la kondamniton de la fusilo, levis de la genuoj, trifoje kraĉis en lian blankan, jam mortan vizaĝon kaj surĵetis sur lian kolon maŝon. La tamburoj ekbatis malakorde, la fluto ekfajfis. La ekzekutisto ĵetis rigardon al sekretario Ŝafirov — ĉu li diros subite malkondamnon. Ŝafirov, sidante sur ĉevalo, svingis blankan tukon. La ekzekutisto kraĉis al la polmoj, prenis finon de kanaba ŝnuro, per piedbato elbatis el sub la ekzekutato benkon. En subite estiĝinta silento aŭdiĝis komando, la gvardianoj kaj soldatoj levis la fusilojn por prezento.

Silvestro Petroviĉ, reveninte en sian tendon, eltrinkis kruĉeton da sbiteno, retenis tremon en si, intencis kuŝiĝi, sed ŝanĝis sian intencon, ekdeziris reveni al homoj. Kiam, elfuminte pipon, li eliris en la tendaron, sur la fortreso Ŝluselburgo — Ŝlosilurbo oni estis levantaj la rusan trikoloran flagon.

La soldatojn post la plenumo de la ekzekuta ceremonio oni reordigis kun la vizaĝoj al Nevo, artileriistoj ekstaris kun bruligitaj meĉoj ĉe siaj kanonoj. Sur la fregatoj «Sankta Spirito» kaj «Kuriero» oni same prepariĝis al pafado.

Aleksandro Daniloviĉ Menŝikov — bombardisto, leŭtenanto de la Preobraĵenska regimento, nuna gubernatoro kaj komandanto de Ŝluselburgo — per du manoj, egale komencis streĉi la ŝnuron, la grandega tuko malrapide ekrampis sur la nova flagstango de la Cara turo al la malvarma aŭtuna ĉielo.

Vento de Ladogo, puŝinte per ekblovo, malvolvis la flagon, laŭte klakigis ĝin super la kreneloj de la turo.

Petro, starante nemalproksime de sia tendo, enpremis meĉon en fuzeon. La kanono aĥis, post ĝi malakorde ektondris aliaj pafilegoj. Ŝeremetev nelaŭte diris al la caro:

— Bonan komencon al vi, sinjoro kapitano. La nia revenis al ni. Vere — estas disronĝita la Nukseto!

Kaj li fervore, laŭ malnova rusa kutimo, tuŝinte per la mano la ĉe-Nevan teron, riverencis al la rusa flago.



1. Malnovritanoj-membruligantoj — anoj de radikalaj malnovritanaj sektoj (ĉefe en la Rusa Nordo), kiuj de la 17-a ĝis la 19-a jarcento praktikis amasan sinmortigon per fajro. Ili eskapis la persekuton de la ŝtato kaj de la oficiala eklezio, rigardante la membruligon ne kiel pekan sinmortigon, sed kiel «purigan martiriĝon» kaj solan manieron savi la animon en la «regno de Antikristo» (trad.)
2. De germana Schlüsselburg; poste en la rusa tiu nomo transformiĝis al Ŝliselburgo (Шлиссельбург) (trad.)