Ĉapitro deka
1. Vento de la Balta maro
En aprilo trupoj de Ŝeremetev forlasis la tendaron, etendiĝintan sur la bordoj apud Oreŝko, kaj per fulmorapida marŝo ekiris tra marĉoj kaj arbaroj laŭlonge de Nevo. Sur la rivero iris barkoj, boatoj, fregatoj — veturigis kanonojn, kuglegojn, pulvon, provianton por la tuta multmilhoma rusa armeo. La soldatoj iris vigle — antaŭ la ekiro ili ricevis caran soldon, novajn bondrapajn kaftanojn, firmajn ŝuojn. En bivakoj oni kuiradis brasiksupon kun fiŝkapoj, donadis po glaseto da vodko. La terura marŝo de Njuĥĉo ĝis Ladogo instruis pri multaj aferoj.
Printempo estis malfrua, sed ĝi komenciĝis vigle: tuj komencis varmigi la suno, ektintis rojoj, subfalis kaj fordegelis neĝoj.
Antaŭ la armeo veturis sur nigra Dona virĉevalo Boriso Petroviĉ Ŝeremetev; mallevinte la kondukilojn, enpensiĝinte, li enspiradis per la tuta brusto pinan odoron. Apud li, piedingo ĉe piedingo, bele sidis en alta hispana selo Nikito Ivanoviĉ Repnin, fiksrigardadis antaŭen — en la densan arbaron, kie estis metantaj la vojon ariergardo el rajdistoj kaj gvardianoj kun laboruloj. Malantaŭe, inter aliaj generaloj, same rajde sur malhelbruna ĉevalino, lace dormetis caro Petro Aleksejeviĉ. Jam dum multaj tagoj lin turmentis febro, li tute flaviĝis, liaj lipoj sekiĝis kaj la vizaĝo kovriĝis per makuloj. Kortega kuracisto Blumentrost, veninta kun Petro el Moskvo, kuracadis lin per eliksiro de cezaro Rudolfo — el aloo, mirho, opopanakso kaj aliaj rezinoj. La eleksiro ne helpis, Blumentrost dismovadis la manojn:
— Tio signifas, Siro, ke la afero estas ne en la malsano, sed en malgajo, kiu estas en via animo...
Petro ne respondadis, postuladis aliajn kuracilojn, fervore glutadis ajnan aĉaĵon. Nenio kuracis bone.
Pasinte du trionojn de la vojo ĝis Nienŝanco, gardanta la maran buŝon de Nevo, Boriso Petroviĉ Ŝeremetev ordonis haltigi la armeton. Longa «ha-altu!» ekflugis super la gvardiaj regimentoj, super la divizio de princo Repnin, super la taĉmento de Chambers, super la regimentoj de Jakobo Bruce. La kavalerio estis elseliĝanta, la infanterio aranĝis sin por ripozo. La ferldmarŝalo ordonis kunvenigi konsilion. Petro, ĝemante, malfacile deĉevaliĝis, lin ĉirkaŭis generaloj. Repnin dismetis mapon. Post mallonga konsiliĝo estis decidite sendi antaŭen sur ŝipoj du mil homojn por rekognosko per batalo. Komandi la taĉmenton estis ordonite al subkolonelo Neidhardt kaj kapitano de la Preobraĵenska regimento Glebovskij. Kaj Ŝeremetev mem kun kavalerio nombre je kvin mil sabroj ekiris al Ustj-Iĵoro.
Por Petro, kiu restis ĉe la ĉefa armeo, oni sternis felton, li ekkuŝis ripozi sub la suno. Kviete, trankvile bruis maljunaj pinoj, tintadis rojo, odoris je degelantaj neĝoj, je pino, je pasintjara putraĵo. Aŭdeblis, kiel nemalproksime trankvile konversacias Ievlev, Rjabov kaj lokaj fiŝistoj — Onufrio Ĥudolejev kun knaboj Simono kaj Stefano — pri ŝanelo de rivero Nevo.
— Ne tiel! — diris Rjabov. — De la Transfiguriĝa monto mem la ŝipa vojo estas meze de la rivero, kaj ne pli ol kvindek klaftojn. Kaj ĉe la buŝo de Dubrovko estas malprofundaĵo — vi iradas sur platboatoj kaj ne mezuris. Ĝuste tie fregato surgrundiĝos...
Ievlev ekridis:
— Li pri ĉi afero estas spertulo — kiel surgrundigi...
La Ladogaj fiŝistoj ĉiuj kune ekdisputis:
— Ne estas malprofundaĵo! Ni kiom multe...
— Do ĉu ni vetu? — demandis Rjabov — Antaŭ nelonge pri Peolo vi same svingis la langojn, ke ne estas tie sablaĵoj, kaj reale kio troviĝis?
Petro suspiris, tiris sin. Li havis febron, lia rigardo estis malklara, li ofte lekadis la lipojn, kraĉadis flanken. La kortega kuracisto alportis trinkaĵon en glaso, la caro lipis, sen ne trinkis.
— Vi serĉus por mi, eble, oksikokon...
Malvarmajn, subneĝajn oksikokberojn li suĉis kun plezuro. Poste vokis Ievlev-on, demandis:
— Ĉu mesaĝistoj ne estis?
— Ne estis, Petro Aleksejeviĉ...
Petro por momento fermis la okulojn. Estis videble, ke li suferas. Apud li, kovrita per ŝtono kontraŭ vento, kuŝis la mapo, li ree malfaldis ĝin, komencis demandi la fiŝistojn, kie kio situas sur Nevo trans Nienŝanco. La fiŝistoj timide montradis: jen sur ĉi rivereto — kiel ĝi nomiĝas, ni ne scias, — apud Nevo estas granda ĝardeno de sveda majoro Konau. Ĉi tie estas vilaĝeto je kvin kortoj, fojon oni tie falĉas ĝis cent stakojn, grenon semas ĉirkaŭ dudek korbojn, ne pli. Ĉi tie — Bazila insulo nomiĝas ĉi loko — estas ĉaskastelo de sinjoro svedo Jakobo de la Gardie, el ĉi tie li kaj ursojn ĉasas, kaj lupojn, kaj alkojn. Bona ĉasado. Ĉi tie, sur la Tomasa insulo, estas bieno Birkenholm, granda, la barono tenas rusajn laborulojn ĝis du cent. Kaj vilaĝeto ĉe ĝi estas je ĉirkaŭ kvardek kortoj. Ĉi tie estas ja pli seke, sed ĉirkaŭe, probable, ĉie estas marĉegoj, seka loko ne troveblas. Nur eble Jänissaari estas iom pli seka... Ĉi tie estas bieno de Vralovicin, ĉi tie de Pervuŝin. Vojoj ne estas, nur padoj inter marĉoj...