4. Hanguto

La milita konsilio kunvenis sur roka bordo, sur nudaj, varmigitaj de la suno ŝtonoj. Generaloj kaj admiraloj sidis kun la vizaĝoj, turnitaj al la maro, mallarĝigadis la okulojn al brilo de la akvo sub la suno, fiksrigardadis malproksimajn, senmovajn svedajn ŝipojn. Petro, laciĝinte de disputoj, estis silente transŝutanta el unu mano en la alian ŝotron, kunŝovadis la brovojn, pensadis. Post longaj plendoj de brigadestro Volkov li tute koleriĝis, ĵetis la ŝtonetojn en la akvon, leviĝis:

— Sufiĉas, sinjoroj konsilio, babilaĵojn babili. Certe la svedoj komprenas, kien ni per la unuigita floto iras kaj por kio ni tion faras. Ĝuste tial ili ne lasas al ni trairi. Nu, sed ni tamen trairos. Antaŭ nelonge mi mezuris la duoninsulon en ties mallarĝo. Nur mil ducent klaftojn. Ne granda estas trenvojo. El vilaĝeto Njuĥĉo ĝis Ladogo estis pli malfacile, sed tamen ni liveris la fregatojn, — ĉu vi memoras, Silvestro?

Ievlev kapjesis — jes, mi memoras.

— Ni scias, kiel ĉi laboron labori. Ni elĵetiĝos sur tiun flankon subite-neatendite, batos al la malavano de la svedo, timigos per sabotado kaj movos la grandan floton. Tiam ili provu trovi. Kaj nun mi ordonas sterni lignan vojon por ŝipoj, senprokraste faligi pinojn, ĉarpentistojn, kiuj estas sur niaj ŝipoj, nomumi dekestroj, soldatojn kaj matrosojn ĉiujn per gigoj transporti ĉi tien...

Apraksin singarde rimarkis:

— Nur la svedoj ne eksciu, Siro. Loĝantoj lokaj...

— Loĝantoj, loĝantoj! — interrompis Petro. — La loĝantojn necesas atenti. Ili sidu en la domoj, neniun lasi eliri...

Kaj li ordonis:

— Jaguĵinskij, skribu: konstruos la trenvojon subadmiralo Ievlev...

En la sama nokto sur la duoninsulo, sur la granda tero, sur arbaraj insuletoj matrosoj kaj soldatoj komencis faligi arbojn. Lignofajrojn ili ne bruligis, manĝaĵon ne kuiris, nutris sin per biskotoj kaj per tio, kion oni liveradis de la ŝipoj. Senĉese ŝrikadis segiloj, centoj da hakiloj ronĝadis freŝajn trunkojn de pinoj. La trabojn per ŝnuregoj oni altrenadis al la loko de la trenvojo, kunigadis per lignonajloj; preparadis rulilojn en granda kvanto, por per tuj levi sur la trenvojon kelkajn ŝipojn. Sur la tuta longo de la ŝipa vojo Silvestro Petroviĉ ordonis enfosi vinĉojn, por faciligi la nekredeblan laboron de trenado de ŝipoj sen ĉevaloj.

Sed ĉe mateniĝo de la sekva tago Petro, subite elirinta el arboj, vokis Ievlev-on, kondukis lin post si al la okcidenta bordo de la duoninsulo. Kun la caro estis Apraksin, Weide, Golicin, ankoraŭ iuj nekonataj oficiroj.

— Kio estas? — demandis Silvestro Petroviĉ nelaŭte Apraksin-on.

Tiu respondis malgaje:

— Eksciis la svedoj pri via trenvojo. Oni diras, iu spiono raportis pri nia plano al ilia admiralo...

Petro paŝis rapide, ĝibetiĝinte, skuadis la kapon, koncentrite pensadis pri io. Kaj kiam ili eliris al la kviete plaŭdanta maro kaj ekvidis eskadron de subadmiralo Ehrenschiöld kun «Elefanto» ĉekape, Petro subite gajiĝis, plenigis la pipon per tabako, eksidis sur arbostumpon kaj, ruze palpebruminte al Apraksin, demandis:

— Ĉu vi vidas, Teodoro Matejeviĉ?

— Mi vidas, Siro. Ne lasos ili al ni transtreni la ŝipojn.

— Sed ĉu tio por ni estas tiom amara?

Apraksin pensis, interŝanĝis rigardojn kun Ievlev, respondis senhaste:

— Probable, ke tio eĉ estas profita por ni. Nun Wattrang iĝis multe pli malforta. Li disigis la floton — kaj ne tiom fortikas. Ĉu tiel, Silvestro Petroviĉ?

— Ĉi tie laborojn necesas plu daŭrigi, — diris Ievlev, — Ehrenschiöld esperu nin ĉe transtrenado kapti. Sed ni laboros nur por aspekto. Kaj koncerne de la eskadro de Wattrang, do ĝin, se okazos senventeco, sen ajna malutilo eblas ĉirkaŭiri pli altmare. Galeroj sukcese per remiloj tion faros...

Petro leviĝis, proksime aliris al Ievlev, per juna voĉo diris:

— Ehrenschiöld-on ni fermos en kaptilo. Kaptante, li mem iĝos kaptita. Tiele, fraĉjoj. Tiele, admiraloj, sinjoroj miaj karaj. Kaj nun devas ni la galeran floton iom firmigi per oficiroj. Pli da lertaj homoj tien direkti, ĉar la galera floto tion fari devos.


...En sufoka vespero la 25-an de julio general-admiralo Apraksin en akompano de Ievlev, komandanto de la avangardo general-leŭtenanto Weide, komandanto de la ariergardo princo Golicin, brigadestro Volkov kaj general-majoro Buturlin estis kontrole ĉirkaŭirantaj la ŝipan floton. De aliaj ŝipoj «Sanktan Antonion» atingis malklara «hu ra», tambura rulado, sonoj de signalaj fajfiloj. Estis kompreneble, ke sur pobkasteloj de ŝipoj de la rusa milita floto estis okazanta io solena, eĉ majesta kaj sendube koncernanta tiun militan laboron, kiu estis atendata de ĉiuj kun maltrankvilo, fiero kaj firma kredo pri nepre venka fino de la malfacilega militiro, honore plenumita de la tuta flotego de ŝipoj, fregatoj, transportiloj, brigantinoj, galeroj, brigoj, velgaleroj. Ĉio ĉi estis komprenebla sur «Sankta Antonio», sed kio nome estis okazanta sur aliaj ŝipoj — neniu bone sciis, kaj oficiroj kaj matrosoj dume nur avide fiksrigardadis kaj streĉite aŭskultadis, duonvoĉe, aŭ eĉ flustre farante supozojn kaj divenojn.

Je la deka horo de vespero tri velboatoj aliris la ĉefŝtuparon de «Antonio». Kapitan-komodoro Kalmukov en blankaj gantoj, kun skarpo sur la ŝultro renkontis la gastojn sub tambura rulado. Tuj kiam Teodoro Matejeviĉ surpaŝis la ferdekon de la ŝipo, sur la topmasto leviĝis standardo: «general-admiralo estas ĉi tie».

Facile portante sian korpulentan korpon, Teodoro Matejeviĉ, akompanata de generaloj kaj admiraloj, leviĝis sur la pobkastelon, kie jam liniiĝis la oficiroj, silentis iom kaj per hejma, ne solena, laca voĉo prononcis:

— Sinjoroj oficiroj! Laŭ supozo de la dispozicio la rezulto de la batalo estos decidita ne per velŝipoj de la ŝipa floto, sed per galeroj kaj velgaleroj, ĉar al vento ni ne esperas, sed bravaj remistoj sian devon fidele plenumos. Kaj ĉar sur galeroj kaj velgaleroj ni havas mankon de bonaj oficiroj, do mi petas vin jam nun dum kvin minutoj decidi, kiuj deziras iri sur la galeran floton por ĉi utila afero. Post kvin minutoj da tempo, laŭ mia demando, decidintoj iri al galeroj, bonvolu eliri el la linio je du paŝoj antaŭen...

Kaj, forturniĝinte al siaj generaloj kaj admiraloj, Apraksin komencis kun ili pri io mallaŭte konversacii. La oficiroj de «Sankta Antonio» staris senmove. Ĉiu el ili tuj decidis, kiel li devas agi, kaj ĉiuj nun atendis la lastan demandon de la general-admiralo.

Estis plena silento, nur aŭdiĝis egalmezura plaŭdado de la maro kaj iam subite ekkriadis mevo. De la bordo venadis odoro de putrantaj algoj. Rjabov rimarkis, ke sur Apraksin kaj sur aliaj generaloj kaj admiraloj estas metitaj ne ordinaraj uniformoj, sed kaftanoj el alka ledo — batala vesto, kiun oni portadis en la rusa floto anstataŭ pezaj maŝkirasoj kaj armaĵoj.

— Kvin minutoj pasis! — per la sama hejma voĉo diris la general-admiralo. — Kiu deziras transiri al la galera floto — du paŝojn antaŭen el la linio.

La oficiroj orde, sen sekundo da prokrasto, faris la ordonitajn du paŝojn kaj kun tondro almetis la kalkanumojn. Apraksin silentis iom, malfermis tabakujon, ŝovis en la nazotruon pinĉaĵon da tabako — li nun en maljuneco komencis flari tabakon, kiam maltrankvilis, kaj, turninte sin al Ievlev, diris:

— Jen, vidu, kiel! Nun estas nova zorgo — kiun lasi komandi «Antonion».

Poste li riverencis ĝiszone al ĉiuj starantaj senmove oficiroj:

— Dankon, sinjoroj flotaj oficiroj! Tiun ĉi vian servon mi bone memoras kaj ne forgesos en necesa tago.

Sur la pobkastelo tondris «hu ra».

Teodoro Matejeviĉ, vigligante sin kaj superante pezan lacon de la tuta militiro kaj de la lastaj malfacilaj tagoj, ekiris al la ŝtuparo. Sed la vojon al li sentime baris matrosoj; li trapuŝiĝadis inter ili, ŝajnige severe insultante:

— Iru, iru for de la vojo, for, vi min dispremos, stultuloj, ĉu vi ne vidas, ke estas maljuna via general-admiralo. Neniun mi prenos! Kaj ne algluiĝu, kaj la manojn ne tuŝu, jen kiaj rapiduloj! Mi scias, scias, sur ĉiuj ŝipoj oni la samon diras, sed sur galeroj ankaŭ sen vi homoj sufiĉas...

La matrosoj finfine disiĝis, premante unu la alian, tamburoj ĉe la ŝtuparo batis ruladon, la standardo de la general-admiralo ekrampis malsupren. En la velboato general-leŭtenanto Weide demandis Ievlev-on:

— Per kio klarigeblas, mia amiko, ĉio tio, kion ni ĉi tie ĵus observis?

— Ĝi klarigeblas nur per deziro fini la damnitan militon! — respondis Ievlev. — Nun tiel okazis, ke ne estas en la tuta floto matroso, nek soldato, kiuj ne komprenus, ke ne estos kvieto kaj por Sankt-Piterburgo, kaj por aliaj lokoj — de la Ladoga lago ĝis Arĥangelsko, de Pskovo ĝis Novgorodo, — ĝis ni faros viktorion super la sveda floto, kaj ju pli frue tio okazos, des pli bone...

Weide silentis, suĉante la pipon, kraĉadis en la akvon.

En la sama nokto Ivano Ivanoviĉ Rjabov sur kuriera boato venis sub komandon de kapitan-komodoro Zmajeviĉ en lian taĉmenton de velgaleroj kaj galeroj. Kalmukov ricevis nomumon en la duan taĉmenton de galeroj.

Ĉe Zmajeviĉ estis pasigantaj tempon du nekonataj oficiroj, morne aŭskultis rezonadon de la kapitan-komodoro.

— Ni vivas malfacile, kruele, — estis parolanta tiu. — Pli kruele ne eblas. Mi revenas de la maro en Paradizon1 — Sankt-Piterburgon por ripozo, unu aŭ du tagojn mi trasuferas, kaj pensas, ne, ĉe ni ja estas pli bone. Spiri estas pli libere, ja estas mara vento. En Sankt-Piterburgo nur katenoj tintas. Laŭ stratoj laborulojn oni pelas — en katenoj. Kaj vere — pro ĉi Paradizo el naŭ kortoj en Rusujo unu homon oni elprenas. Ne estas ŝerco. Kaj devas tiu homo veni kun sia ĉarpentista, aŭ lignaĵista, aŭ ia alia metia ekipaĵo. Kaj por dekestro estas ordonite havi kaj ĉizilon, kaj mortezilon, kaj skrapklingon, kaj borilon, kaj segilon. Kaj ĉio ĉi, sinjoroj miaj, estas kara, por ĉio pagi necesas, kaj ankaŭ panon ĝis la loko por laborulo aĉeti. Kie tion preni?

La gasta oficiro tiris sin, diris kun suspiro:

— Ho Dio! Kuriozaĵojn, monstrojn, raraĵojn ni kolektas, kaj ĉi tie estas milito, kaj ĉi tie estas Paradizo, kaj ĉi tie estas «vorto kaj afero»2! Kiam por la popolo estos pli facile?

Dum la konversacio ili vespermanĝis likvan kaĉon, almanĝis biskoton. La kaĉo odoris je putraĵo, la alia oficiro-gasto insultis:

— Je Dio, mi de la komenco mem de la Rusia ŝipa floto servas, sed ne memoras, ke oni bonan grion en la floto ricevus. Ĉiam humidan, kaj amaran, kaj putran. Penas, penegas sinjoroj komercistoj — helpas al ni la caran servon plenumi...

Forakompaninte la gastojn, Zmajeviĉ eksilentis por longe — fiksrigardis siluetojn de foraj svedaj ŝipoj, fiksaŭskultadis svedajn signalojn. Ĉi tie, sur la velgalero, matrosoj estis kuŝiĝantaj dormi, du voĉoj kantis kanton, nemalproksime oni akorde ridis, aŭskultante fabeliston.

Ivano Ivanoviĉ baldaŭ ekdormis en la kajuto sub varma ŝafa peltjako, kaj Zmajeviĉ turniĝadis, suspiradis kaj ree leviĝis laŭ la ŝtuparo sur la pruan trapasejon. Tie li pasigis la tutan mallongan nokton, fiksaŭskultante kaj fiksrigardante, pensante — ĉu estos ventomanko, aŭ leviĝos vento. Sed estis plena senventeco. Frumatene sur la velgaleron venis kuriero kun mallonga ordono. Zmajeviĉ elaŭskultis la leŭtenanton, kapjesis, malleviĝis en la kajuton, surmetis novan uniformon, strikte zonis sin, prenis en la manon trikornan ĉapelon, Ivano Ivanoviĉ, vekiĝinte, turnadis la kapon, demandadis:

— Kio? Kio? Ĉu komenciĝis?

Sur velgaleroj tamburoj batis ruladon, matrosoj sidiĝadis sur benkojn, kraĉadis sur la manojn, provadis remilojn. Ĵus leviĝinte, la suno komencis rosti, la akvo kuŝis kiel glata, malbrila spegulo, la svedaj ŝipoj, certe, ne povis ekmoviĝi de sia loko. Ĝuste al tio estis kalkulita la dispozicio de la milita konsilio.

— Ni traŝiriĝos en la Abajn3 ŝerojn pli altmare ol la svedoj, — diris Zmajeviĉ, — ĉu vi komprenis? Ni havas galerojn, ili — ŝipojn. Por ili ĉe tia senventeco restas unu afero: atendi kaj al Sankta Brigita preĝi.

Rjabov rigardis en lornon. La svedoj, rimarkinte moviĝon de la galera floto, irinta ekster atingebleco de iliaj kanonoj, mallevis remboatojn, penis treni siajn ŝipojn. Estis videble, kiel streĉiĝas fadenoj-ŝnuregoj, kiel remas svedaj matrosoj. Sed la pezaj ŝipoj staris senmove, kvazaŭ kunfanditaj kun la hele brilantaj, pezaj akvoj de la golfo.

— Laboru, fraĉjoj, laboru! — per raŭkiĝinta voĉo petadis Zmajeviĉ. — Laboru, amikoj, ne avaru! Ĉio nun estas en nia rapideco, kuraĝo, lerteco!

De la remistoj verŝiĝis ŝvito, galera knabo — kuiristo — ĵetiĝadis kun sitelo kaj kruĉo — trinkigadis homojn el siaj lertaj manoj. Ferdekestroj el kuvoj priverŝadis remestrojn per eksterŝipa varma, sala akvo. En la plej kvieta senventeco fore aŭdiĝis batoj de timbaloj, ululado de grandaj tamburoj, komandoj:

— Remilojn — akven! Remilojn — supren! Remilojn — akven! Remilojn...

La velgaleroj iris glate, per kolumno, kaj tiel rapide, ke eĉ en la plena nun senventeco la pobaj flagoj flirtis kvazaŭ en ŝtormo.

La svedoj provis pafi, sed la kuglegoj faladis tiom malproksime de la traŝiriĝinta rusa avangardo, ke post kelkaj salvoj admiralo Wattrang ordonis ĉesigi la pafadon.

Post tagmezo Zmajeviĉ diris al Ivano Ivanoviĉ:

— Jen li — sinjoro subadmiralo Ehrenschiöld. Atendas nin de la bordo, de la trenvojo. Tien li siajn kanonojn turnis. Do, sinjoro subadmiralo, ni salutos vin. Se ne hodiaŭ, do morgaŭ...

Tridek velgaleroj kaj galeroj de la rusa floto ĵetis ankrojn antaŭ la eskadro de la svedoj.

Remistoj sur la velgalero de Zmajeviĉ kuŝis sur la ferdeko kaj la benkoj, kvazaŭ mortintaj. Multaj havis la polmojn frotitaj ĝis sango, iuj brue, stertore spiregis, unu remestro ĉiam verŝadis sur sin akvon — sitelon post sitelo, plendis, ke la internaĵo bolas, brulas kiel fajro. Manĝi neniu povis...

— Malfacila estos afero! — diris Zmajeviĉ al Rjabov, kiam ili ĵetis la ankron. — Ehrenschiöld estas saĝa, nenion eblas diri, havas kapon sur la ŝultroj la subadmiralo. Ne eblas lin ĉirkaŭiri, diablon... Kaj de la trenvojo li nin atendis, kaj ĉi tien rigardis...

Ivano Ivanoviĉ, starante sur la trapasejo, atente fiksrigardis la situon de la eskadro de Ehrenschiöld. En mallarĝa fiordo la sveda subadmiralo tiel metis siajn ŝipojn, ke ili vere lasis nenian eblon ataki la malavanon. La flagŝipa «Elefanto» staris flanke al la rusaj velgaleroj, por pafi per ĉiuj kanonoj, kaj la galeroj staris prue por pafi per pruaj kanonoj. Malantaŭ la eskadro videblis dronigita barĝo kaj ankoraŭ ŝipo kun kanonoj, direktitaj al la loko de la supozata trenado de ŝipoj.

— Nu? — demandis Zmajeviĉ.

— Vere, estas malfacila afero! — konsentis Rjabov. — Kvazaŭ fortreso...

— Jen, fortreso. Ni devos ne alie ol per ŝipatako la viktorion elŝiri, kaj iliaj ŝiprandoj estas altaj. Havos ni malfeliĉon...

En krepusko al Zmajeviĉ sur boateto venis Kalmukov. Ili fumis pipojn, silentis, pensis. En la sveda eskadro brilis fajroj, de tie aŭdiĝis sonoj de klarionoj, kantado de trumpetoj. Poste Ehrenschiöld kunvenigis militan konsilion — videblis, kiel al lia ŝipo ekiris boatoj de ĉiuj ŝipoj de la eskadro.

— Estas mallarĝe — jen kio estas malfacila, — diris Kalmukov. — Per pli ol dudek galeroj en linio ne eblos ataki, kaj eĉ tiel estas tro malvaste — intertuŝe. Ankoraŭ la malavano ne estas sekura. Se ventomanko ĉesos, admiralo Wattrang nin per sia ŝipa floto tuj al la vosto atakos, tiam ni dancos. Kaj oni aŭdis, de Abo galera floto de subadmiralo Taube por ilia helpo ekiros, aŭ ekiris hodiaŭ. Estas unu espero — rapide Ehrenschiöld-on frakasi plene, por ke li ne sukcesu rekonsciiĝi, returniĝi kaj esti pretaj al aliaj hazardaĵoj. Ĉu mi ĝuste diras, sinjoro Zmajeviĉ?

La kapitan-komodoro kapjesis, konsentis:

— Alie ne eblas fari ĉi laboron...

Kaj li aldonis kun suspiro:

— Laboros ni morgaŭ, vere ŝvitos...

Matene la observisto sur la velgalero de Zmajeviĉ ekvidis la avangardon de la granda galera floto. Post la ŝipoj de generalo Weide iris galeroj, duongaleroj kaj velgaleroj de la centra eskadro sub granda flago de general-admiralo Apraksin kaj fine — la ariergardo de Golicin kun lia eskadro. La tuta galera rusa floto traŝiriĝis, uzinte tion, ke admiralo Wattrang, irante al kuniĝo kun admiralo Lillje, malfermis la galeran ŝanelon.

Sur la eskadro de Zmajeviĉ oni kriis «hu ra».

Artileriistoj de Weide svingadis trikitajn ĉapojn, skovelojn, sabrojn, la antaŭe kvieta fiordo ekzumis, kvazaŭ arbaro dum uragano. Knarado de galeraj remiloj en remilingoj, komandaj vortoj, kuraĝaj elkrioj en paroltubojn, frapoj de hokstangoj, tondrado de pezaj matrosaj botoj, metala grincado, insultado, ridado — ĉio samtempe kuniĝis en unuecan, potencan kaj gajigan vigliĝon, kia ĉiam fariĝas ĉe kuniĝo de grandaj militistaj amasoj. La plej granda parto de la laboro, anticipanta batalon, estis finita, kaj ĉiuj homoj sur ĉiuj ŝipoj de la floto komprenis tion, same, tamen, kiel ankaŭ sur la ŝipoj de Ehrenschiöld oni komprenis la venantan teruran danĝeron: tie estis granda silento. Ehrenschiöld ordonis al pastro de la eskadro fari diservon.

En la antaŭtagmanĝa tempo sur la galeron de Zmajeviĉ leviĝis la general-adjutanto de Petro Jaguĵinskij. Li estis en mallonga kaftano el alka ledo, kun spado, en blankaj gantoj. Lia bela vizaĝo estis pala, la okuloj ekscitite brilis.

— Ni devas komenci la aferon, — diris li, etendante la manon al la kapitan-komodoro. — Ĉu vi estas preta, Zmajeviĉ? Se preta, ordonu iri al «Elefanto» sub blanka flago.

Matrosoj levis la ankron, la remestroj ekpremis la remilojn. Jaguĵinskij, Zmajeviĉ kaj Rjabov staris en la prua trapasejo de la ŝipo. La galero ĉiam pli malproksime foriradis de la rektaj linioj de la rusa floto, ĉiam pli proksima iĝadis la sveda flagŝipo. Jen jam iĝis klare distingeblaj kanonaj malfermitaj paftruoj, jen eblis distingi amasiĝintajn ĉe la ŝtuparo svedajn oficirojn, jen iĝis videbla subadmiralo Ehrenschiöld mem — senkapvesta, en ore brodita uniformo. En distanco de unu ŝipa longo de «Elefanto» Zmajeviĉ ordonis levi la remilojn. Tuj estiĝis plena silento, tia silento, ke Rjabov aŭdis, kiel gutas akvo de la remiloj en la maron.

— Mi aŭskultas vin, rusoj! — laŭte, klare en la germana prononcis Ehrenschiöld.

Li staris antaŭ sia sekvantaro, liaj manoj estis kunmetitaj sur la brusto, lia malhela vizaĝo havis malmildan esprimon.

— Sinjoro subadmiralo Ehrenschiöld! — per laŭta voĉo, sed tre ĝentile ekparolis Jaguĵinskij. — Laŭ ordono de mia monarĥo mi havas honoron proponi al vi kapitulaci sen ajnaj kondiĉoj, transdoninte sin al arbitro de la venkinto. Vi mem bonvolas vidi, kia estas kontraŭulo antaŭ vi, kaj ne povas ne kompreni, kio atendas viajn ŝipojn okaze de batalo. Kia estos via respondo?

Centoj da svedoj staris sur trapasejoj de la galeroj, ĉirkaŭis «Elefanton», aŭskultis, penante ne diri eĉ unu vorton. Ehrenschiöld respondis senhaste, mallonge:

— Ne, ni ne kapitulacos.

Jaguĵinskij ŝajnigis, ke li ne distingis. Ehrenschiöld ripetis:

— Mia eskadro ne kapitulacos! — diris Ehrenschiöld. — Ĉu nun vi aŭdas?

La general-adjutanto kuntiris la brovojn, avertis:

— En batalo neniu petu pri indulgo!

Ehrenschiöld fiere levis la kapon, respondis laŭte:

— Mi neniam kaj de neniu petis indulgon!

Kaj, abrupte turniĝinte, malaperis en amaso de la sekvantaj oficiroj. Tuj sur «Elefanto» leviĝis topmastaj flagoj: «al batalo prepariĝi!»

Ekzakte je la dua horo posttagmeze sur la galero de Apraksin estis levita blua flago, signifanta komencon de batalo, kaj tuj pafis kanono. Kapitan-komodoro Zmajeviĉ svingis blankan tukon, kaj en la sama momento lia eskadro, pafante dum irado per ĉiuj siaj pruaj dudek tri kanonoj, impetis al la svedoj. Ehrenschiöld silentis, sed la faŭkoj de la svedaj kanonoj persiste rigardis al la rapidantaj rusaj galeroj kaj velgaleroj.

— Kial do li? — demandis Rjabov. — Ĉu li ne pafos?

— Li pafos! — per raŭkiĝinta voĉo respondis Zmajeviĉ. — Li atendas.

La svedoj ekbatis nur tiam, kiam la eskadro de Zmajeviĉ aliris je duona distanco de pistola pafo. Ili pafis per mitrajlo per ĉiuj kanonoj. En la morta senventeco de la varmega tago peza pulva fumo nebuligis la tutan fiordon. Zmajeviĉ tuj iĝis vundita kaj, kaptinte Rjabov-on je la ŝultro, siblis en lian orelon, kion kaj al kiu ordoni. El lia buŝo fluis sango, li kraĉadis ekster la ŝiprandon kaj ree raŭkadis al Ivano Ivanoviĉ, kiel agi. En acida pulva fetoro sur la ferdeko de la velgalero silente mortadis remestroj, ferdekestroj, artileriistoj. Rjabov ĵetiĝis al kanono, enigis ŝargon, enpremis meĉon. Li vidis, kiel la kuglego batis apud la ŝtuparo de «Elefanto», sed li tuj perdis la konscion kaj rekonsciiĝis ne baldaŭ, nur tiam, kia la eskadron de Zmajeviĉ jam estis ĉirkaŭirantaj galeroj de la centra eskadro, ordiĝintaj en du linioj.

— Jen, viva! — siblis apud Ivano Ivanoviĉ Zmajeviĉ. — Tio, frato, estas kontuzo, vi ne estas vundita, mi jam rigardis. Ĉu vi min aŭdas aŭ tute surdiĝis?

— Aŭdas! — per neobeanta lango respondis Rjabov.

— Jen, aŭdas. Kaj la batalon vidas?

— Vidas. La centro ekiris.

— Ja ekiris, sed ankaŭ ili en eltenos. Vidu, kiel oni al ili pafas. Ho, pafas...

Li ankoraŭ kraĉis ekster la randon, vokis al si per la fingro maljunan, fulgokovritan matroson, ordonis fari purigon — al batalo.

— Fini ni devos, — diris li flustre al Rjabov. — Ni dume iomete reviviĝos, retrovos spiron kaj ree komencos labori...

Sur la galero anstataŭ la pereintaj remestroj aperis novaj, venis juna ferdekestro, du kanonistoj. La mortintoj, kovritaj per flago, kuŝis apud la poba trapasejo. Sur boateto venis kuracisto, pansis Zmajeviĉ-on, ordonis al li trinki varmegan sbitenon, ne moviĝi, ne paroli. La kapitan-komodoro ne aŭskultis lin — rigardis al la maldekstra flanko de la svedoj, al galero «Trapan», kun kiu en ŝipatako kunkroĉiĝis velgaleroj de la dua linio de la centra eskadro. De ĉi tie videblis, kiel la defendantoj kaj la atakantoj amasiĝis ĉe unu rando de «Trapan», kiel la sveda galero komencis kliniĝi kaj kiel, ĉerpinte akvon, dronis. Fora mallonga kriego de la dronantoj atingis Ivanon Ivanoviĉ-on, li por momento fermis la okulojn, kaj kiam li ree ekrigardis en tiu direkto — la atakaj ŝipoj jam estis deirantaj kaj sur la loko de «Trapan» nur kvazaŭ bolis la maro.

La dua linio de la centra eskadro tiutempe per densa ordo iris al la fronto de la svedaj ŝipoj. Pafado de kanonoj de la kontraŭulo komencis malfortiĝi, eĉ «Elefanto», la flagŝipo de Ehrenschiöld, rebatadis malpli ofte kaj kvazaŭ sen deziro. Kaj la rusaj galeroj de la dua linio kaj la eskadro de Kalmukov, ankoraŭ ne estintaj en la batalo, per potenca pafado detruadis ŝnurarojn, dissplitadis pruajn trapasejojn de svedaj remŝipoj. Ekbrulis finfine ankaŭ «Elefanto» — densa rufa fumo ekrampis de la pobo, sur la pobferdeko aperis langoj de flamo.

De Apraksin al Zmajeviĉ venis sendito, ordonis senprokraste iri por helpo al la eskadro de Kalmukov. Nun Zmajeviĉ komandis ne dudek tri galerojn kaj velgalerojn, sed nur naŭdek, la kvar ne eblis konduki kun si en la batalon — estis mortigitaj kaj remestroj, kaj ferdekestroj, kaj ŝipatakaj soldatoj.

Elaŭskultinte la ordonon, la kapitan-komodoro ree svingis la tukon. Batis timbaloj, la remestroj ekpremis la remilojn. Ivano Ivanoviĉ almetiĝis al la kanono, direktadis ĝin, por pafi ĝuste. La velgalero per saltoj, facile iris rekte al «Elefanto», kvazaŭ intencis rami ĝin. Aliaj velgaleroj de Zmajeviĉ moviĝis apude, iliaj pruaj kanonoj pafadis al la flagŝipo de la svedoj. «Elefanto' ankoraŭ pafis per tri flankaj kanonoj, skuiĝante per la tuta korpo, kaj eksilentis por eterne. La galeroj de Kalmukov ĉirkaŭis la ŝipon de Ehrenschiöld, ŝipatakaj soldatoj kroĉiĝadis per hokoj al altaj ŝiprandoj, almetadis ŝtuparojn, sed la svedoj pafadis desupre per fusiloj, hakadis per sabroj, pikadis per mallongaj lancoj.

— Pafu! — ordonis Ivano Ivanoviĉ.

La kanono batis, mitrajlo kun ŝriko forbalais dekduon da matrosoj de «Elefanto», rufa soldato-preobraĵenskano finfine almetis ŝtuparon, la rusoj kure, lerte, rapide movante la manojn, ekgrimpis supren — hakbatali sur la pobkastelo. Ivano Ivanoviĉ vidis, kiel de alia galero de Kalmukov oni almetis ankoraŭ du ŝtuparojn, kiel la svedoj foriris de la ŝiprando, premataj de ŝipatakaj grupoj de preobraĵenskanoj, semenovskanoj, grenadistoj, Vologdanoj...

Kaj sur la ŝtuparo de la flagŝipo, kun spado en la mano, tuta kovrita per sango, brulvundita kaj elturmentita, ankoraŭ batalis subadmiralo Ehrenschiöld, batalis per lastaj fortoj, ne sciante, ke lia ŝipo jam estas kaptita, ke oficiroj de lia sekvantaro jam kapitulacis, ne sciante, ke rusa kapitan-komodoro Kalmukov jam deŝiris la silkan poban flagon de «Elefanto» — oran krucon sur blua kampo.

Je kvina horo posttagmeze sur la galero de Apraksin tamburoj batis «malalarmon». La batalo, daŭrinta tri horojn, finiĝis per plena venko de la rusaj maristoj. Sur la galeroj kaj velgaleroj klarionistoj, apoginte la flankojn per la manoj, ludis «ripozon». Matrosoj kaj ŝipestroj, soldatoj kaj generaloj, admiraloj kaj brigadestroj lavis sin per mara akvo, avide trinkis el ĉerpiloj, bandaĝis vundojn, rememoradis pereintojn heroojn, miradis kaj ĝojis pri tio, ke ili estas vivaj. La taga varmego ĉesis, de la maro ekblovis facila vento.

Ivano Ivanoviĉ sur sia ŝipo faris nomvokadon de la homoj, markadis en folio per krucoj pereintojn. Sub venteto, sterninte sub sin drelikon, spirante malglate, kun raŭko, dormis vundita Zmajeviĉ.

Rjabov eksidis sur benkon, suspiris, enpensiĝis. En liaj oreloj ankoraŭ estis zumado, la bruston premis pulva brulodoro. Kaj estis strange, ke la batalo finiĝis, ke la svedaj ŝipoj staras preskaŭ en la sama ordo, kiel antaŭ la komenco de la batalo, sed nun sur ili flirtas ne bluaj flagoj, sed aliaj — rusaj, de sankta Andreo, kaj ekde nun tiuj ŝipoj apartenas al la rusa Balta floto.



1. Paradizo — tiel nomadis Petro mem Sankt-Peterburgon en la komenco de ĝia konstruado. «Sankt-Piterburgo» ne estas tajperaro, en tiu tempo la nomo de la urbo estis tia laŭ la nederlanda formo de la nomo Petro — Pieter. Poste «Piter» iĝis popola nomo de Sankt-Peterburgo, kaj tiu nomo ĝisvivis la nunan tempon, kvankam la urbo ŝanĝis sian nomon laŭ la germana formo — Peter (trad.)
2. Vd. noton en la unua ĉapitro de la dua parto: tiuj vortoj estis signalo por aresto de homo, akuzata pri ŝtatperfido (trad.)
3. Abo (svede, nun finne Turku) — urbo kaj haveno sud-okcidente de Finnlando (trad.).