5. Survoje hejmen

Antaŭ krepusko de la sekva post la batalo tago Luko Aleksandroviĉ en bruldifektita, ŝvita kaj fulga kaftano, kun fermiĝantaj pro laco okuloj revenis al si sur «Sanktan Antonion». Kiam li eniris, Spafariev per speciala frizilo estis pufiganta por si la buklon sur la frunto. La kapitan-komodoro iom staris silente en la pordo de la kajuto, diris poste kun suspiro:

— Supozis mi dum la batalo: pereos Kalmukov, el tiu afero sekvos sola ĝojo — el palacoj paradizaj aŭ inferaj vidos mi nepre, kiel oni vin, matroso Spafariev, senkompate vipos. Kaj ne estos por vi en la mondo protektanto!

Servosoldato Spafariev reĝustigis la buklon sur la frunto, demetinte la dikan kruron, eldiris:

— Homo proponas, Dio disponas. Vi ne pereis en la batalo, kaj mi ne estos vipita.

Kaj li gratulis sinjoron Kalmukov-on pri la viktorio super la svedoj.

— Iru for al diablo! — koleriĝis Kalmukov.

La servosoldato prenis sian frizilon, turniĝis ankoraŭ antaŭ la spegulo, promesis:

— Probable, nun en Paradizo oni honore heroojn renkontos.

— Vin speciale!

— Kaj kial min ne honori? Ĉu mi laŭ mia volo en la batalo ne estis? Kaj kiu el tie vidas — kiu estis, kaj kiu ne estis, kiu pafis, kaj kiu en ĉagreno sian vicon atendis? Amorantinoj pri tio neniom estas informitaj...

— Ĉu vi foriros de ĉi tie? — kriis la kapitan-komodoro.

Spafariev finfine foriris. Kalmukov malvestis sin, lavis, kuŝiĝis, eĉ ekdormetis, sed bone ekdormi ne sukcesis. General-adjutanto Jaguĵinskij ordonis senprokraste prepari kajuton por general-admiralo Apraksin, por cara kaptito subadmiralo Ehrenschiöld, por subadmiralo Ievlev kaj aliaj ceteraj ranguloj.

— Kaj kion novan oni tie aŭdis? — oscedante, demandis Kalmukov.

— Nova estas tio, ke la tuta sveda floto foriris el ĉi lokoj al si — gardi Stokholmon kontraŭ nia elŝipiĝo.

Jaguĵinskij same oscedis, etendis antaŭen la fortikajn piedon en novmanieraj, kun kalkanumetoj ŝuoj, tiris sin per la tuta korpo, ekparolis per laca voĉo:

— Batite, tamen, estas multe da popolo. Hodiaŭ oni kalkulis: mortintaj cent dudek sep, kaj oficiroj el ili ok. Vunditaj tricent kvardek unu, kaj oficiroj el ili dek sep. Ĉe la svedoj mortintoj estis kalkulitaj tricent kvindek du. Pli ol tri cent estis kaptitaj...

Luko Aleksandroviĉ, ĝemante, surmetis la paradan uniformon, kunvokis oficirojn fari ordonojn. Dum oni preparis la kajutojn, venis nokto. La estraro plu ne venadis, anstataŭ ĝi venis Ivano Ivanoviĉ Rjabov, tiom fulga kaj ĉifona, ke Kalmukov unue eĉ ne rekonis la markadeton.

— Kio do pri niaj gastoj? — demandis Kalmukov. — Ni atendas, atendas.

— Ili venas, tuj estos ĉi tie...

Apraksin leviĝis sur la ŝipon la unua, post li du svedaj oficiroj kondukis Ehrenschiöld-on, post la kaptita subadmiralo iris Silvestro Petroviĉ Ievlev. Poste, lacaj, silente leviĝis Weide, Golicin, Volkov, Buturlin, kaptitaj svedoj: veselkapitano, rigardanta kiel bovo al ruĝa tuko, kun la brako sur skarpo, ankoraŭ oficiro sen kaftano, du leŭtenantoj — junaj, blondaj, timigitaj...

Sur la pobferdeko Apraksin ordonis al Kalmukov:

— Jen kio, kapitan-komodoro, sendu signalojn al la ŝipa floto — ankrojn levi, sekvi min. Kaj al la svedaj militŝipoj, super kiuj nun estras Sivers, same ordonu — sekvi nin kolumne.

— Jes!

Kaj per alia voĉo, tute maljunula, kun laca raŭko, Apraksin demandis:

— Nu? Ĉu vi militis? Viva vi estas, kapitan-komodoro?

Poste, pririgardante la stelan ĉielon, li aldonis:

— Sed ne baldaŭ ankoraŭ hejmen, ne, ne baldaŭ.

— Ĉu nun al Svedio? — demandis Luko Aleksandroviĉ.

— Ĉu tuj rekte al Svedio? Ne, fraĉjo, vi tro hastas, kiel mi vidas. Ne, ne tiel estos. Nia galera floto estas konsumita, ankoraŭ ripari necesas, kalfatri, kanonojn ŝanĝi. Ne, pri la sveda reĝlando ni ankoraŭ atendos. Ni simple vagos, homojn vidos, nin mem montros. Ni krozados, kiu devas, kapitan-komodoro, tiu rigardu — eliris la rusoj per floto post sia glora viktorio. Iuj gratos la nukojn, pensos, cerbumos. Nu kaj se ni iun saboton faros, do estu tiel...

Li suspiris, sidis iom sur la pobferdeko en sia larĝa malnova fotelo, poste foriris dormi.

Ĉe mateniĝo la ŝipa floto levis ankrojn kaj direktis sin en longan navigadon. Skoltoj kaj liveritaj sur «Sanktan Antonion» kaptitoj ekzakte konfirmis, ke la granda floto de admiralo Wattrang foriris al la Alanda maro por defendo de la bordoj de la reĝlando kontraŭ elŝipigo de rusaj trupoj. Kaptita apud Abo kapera ŝipo estis veturiganta poŝton; el la leteroj Silvestro Petroviĉ komprenis, ke en Svedio estis deklarita ĝenerala mobilizo, ke sur kajoj de multaj svedaj urboj oni metas baraĵojn kaj ke la venko ĉe Hanguto estas la kaŭzo de ĉiuj ĉi agoj.

La okan de aŭgusto la galeroj kaj velgaleroj de la rusa floto okupis la Alandajn insulojn. Pri tiu evento Petro sciigis Apraksin-on per mallonga letereto, sendita kun kuriero sur ŝerboato «Flundra», kaptita ĉe Hanguto.

Ŝipoj de la Rusia floto eliris en la Baltan maron. La Andreaj flagoj flirtis sub aŭtuna mara vento, rusaj ŝipoj insiste kaj persiste serĉis renkonton kun la kontraŭulo, serĉis batalon, serĉis okazon fini la svedan maran potencon. Sed la svedoj post Hanguto iĝis pli singardaj, nun ili foriris, kaŝiĝis, maskis sin. Nur de la bordoj sekrete per lornoj agentoj de la reĝlando kaj maraj oficiroj pririgardadis la rusan ŝipan floton, balancadis la kapojn, sulkigadis la vizaĝojn, kolere suspiradis: «aĥ, perdita tempo, perdita, nun ne eblas sufoki, nun estas malfrue, eliris Moskvio sur marojn!» Kaj penadis diveni, kie estas «Elefanto», kaptita de la rusoj, kie estas «Mortan», «Simpan». Sed estis malfacile inter multegaj ŝipoj laŭ konturoj rekoni siajn ŝipojn...

La rusoj retenadis kaperŝipojn — unu post alia, kaptadis negocistojn, kiuj veturigis en Svedion kanonojn, fusilojn, pulvon, aliajn militajn provizaĵojn. Silvestro Petroviĉ faradis por ĉi rompantoj de konvencioj severajn riproĉojn, la armilaro estis konfiskata. La negocistoj konfuziĝadis, insultadis la svedojn, ke tiuj ne donas bonajn eskortojn, proponadis al la moskvianoj komercon. Silvestro Petroviĉ respondadis seke:

— Por kio, sinjoroj negocistoj, vane svingi la langojn. Al ni kun varoj ni vin ĉiam bonvenigas, tion vi ĉiuj scias. Sed ĉar iris nun vi ne al ni, sed al nia kontraŭulo, vi mem solvu viajn malprofitojn. Eble, vi iĝos pli saĝaj...

En la mezo de aŭgusto la galera kaj la ŝipa flotoj kuniĝis proksime de Helsingforso1. Petro leviĝis laŭ la parada ŝtuparo de «Sankta Antonio» — gaja, maldikiĝinta, malpeza, tuta bronza pro sunbruno, tuj fermiĝis kun Jaguĵinskij kaj Apraksin — elpensi ordon de ceremonio de reveno kun venko en sian paradizon — Sankt-Piterburgon. Ievlev samloke raportis al li pri kanonoj, pulvo, muskedoj, prenitaj dum la krozado, Petro ludis per la brovo, ŝmacis per ĉibuko, kapjesis:

— Do, bone, amiko kara. Tiel ni ankaŭ poste faros... Kaj nun eksidu kun ni, necesas ceremoniaron elpensi — kiel ni revenos. Unuafoje, mi pensas, sur la maro ni tian viktorion atingis...

Ili elpensadis la ceremoniaron longe kaj gaje. Luko Aleksandroviĉ, fumante pipon, el sia kajuto tra maldika septo aŭdis laŭtan ridegon de la caro, ridon de Jaguĵinskij, grumbladon de Teodoro Matejeviĉ:

— Ho, tiaj solenaĵoj por ni estos ne pli facilaj, ol la ĝenerala batalo. Je Dio, Petro Aleksejeviĉ, kiom da tempo ni estas en la maro, necesas ja kviete hejme iom vivi. Sed jen vi por kvin tagoj dispoziciis la ceremonion. Festeno, kaj fajraĵo, kaj kunsido de la Senato, kaj ankoraŭ bruoj, kaj de dekoracioj surmetado...

Frue matene de la kvara de septembro Silvestro Petroviĉ, turmentiĝinte pro sufokeco en la kajuto, eliris por spiri sole per freŝa mara aero. Sed ĉi tie, kun taso da kafo, en surmetita sur la ŝultrojn mantelo, staris morna subadmiralo Ehrenschiöld. Ievlev deziris tuj foriri al la pobkastelo, Ehrenschiöld per sia ĝentila, egalmezura kaj malvarma voĉo petis oferi al li kelkajn minutojn de matena libertempo. Silvestro Petroviĉ malvarme riverencis.

— Ĉu ĉi fortreso nomiĝas Kronŝloto? — demandis Ehrenschiöld.

— Nomiĝas Kronŝloto, — konfirmis Ievlev. — Ĝuste ĉi tie via admiralo Anckarstierna havis kelkajn gravajn malvenkojn.

Ehrenschiöld faris malpaciencan geston per la mano — iomete da kafo elverŝiĝis el la taso.

— Poste estos Sankt-Piterburgo?

— Jes, estos Piterburgo.

Ili silentis.

Vento egale fajfetadis en rigiloj, la floto iris rapide, post la ŝipoj restadis blankaj, ŝaŭmaj surfoj.

— Ĉio ĉi similas al sonĝo! — subite tra la dentoj, kun kolero prononcis Ehrenschiöld. — Jes, jes, al tre malagrabla, malbona sonĝo. Mi memoras, memoras mem, ke ĉi tie estis nenia fortreso. Ĉi tie estis plata tero kaj lignodomoj, kelkaj ĥatoj, aŭ kiel tio nomiĝas ĉe vi? Sed nun ĉi tie estas Kronŝloto, kaj poste urbo Sankt-Piterburgo...

— Ĉi tie estas Rusio! — konfirmis Ievlev.

— Kaj ĉu en Svedio por vi same estos Rusio? — demandis kun kurba subrido Ehrenschiöld. — En Stokholmo, ekzemple?

Silvestro Petroviĉ strabis al Ehrenschiöld, al la taso da kafo, kiu tremis en liaj fingroj, poste komencis silente rigardi al la griza, obtuze bruanta maro...

— Ĉu vi ne respondas al mi?

— Mi ne havas, kion respondi. Stokholmo estas la ĉefurbo de la sveda reĝlando.

— Tamen mi mem de via monarĥo aŭdis, ke vi supozas fari tie grandan elŝipigon, kaj mi ankaŭ scias, ke en Svedio oni timas tion kaj preparas indan rebaton. Por kio vi bezonas ĉi elŝipigon?

— Por truddevigi pacon al via reĝo.

— Kaj poste?

— Kaj tio estas ĉio, herre subadmiralo.

— Sed rusaj flagoj super la ĉefurbo de la sveda reĝlando...

— Vi konfuzas, herre subadmiralo, — kun malbona rideto prononcis Ievlev. — Ĝuste en Svedio oni dum multaj jaroj paroladis kaj, eble, ankaŭ nun parolas pri svedaj flagoj super la grizharaj muroj de Kremlo. Tio estis via reĝo, kiu bonvolis nomumi gubernatoro de Moskvio iun Axel Sparre. Sed ni deziras alion, tute alion...

— Kion?

— Ni deziras pacon kaj trankvilan vivo. Nur pacon.

Ehrenschiöld silentis, malserene rigardante antaŭen. Kaj Silvestro Petroviĉ subite eksentis, ke paroli, probable, tute ne indis, ke Ehrenschiöld apartenas al tiuj homoj, kiuj ne deziras kaj ne scipovas kaj vidi, kaj aŭskulti, kaj kompreni, al tiuj homoj, pro kies kulpo ankoraŭ ne baldaŭ finiĝos sur ĉi peka tero tondrado de kanonoj, fajfado de mitrajlo, krakado de fusiloj, ĝemado de vunditoj.

— Ĉu vi deziras pacon? — subite demandis la svedo. — Sed ĉu ĝi ekzistas? Ĉu vi deziras justecon? Mi aŭdis ĉi tie, sur via ŝipo pri tio, ke ĉi akvoj kaj teroj, al kiuj ni iras kun via eskadro, delonge apartenas al viaj prauloj! Sed ĉu tio koncernas nin? La sveda prudento kaj la sveda forto, la sveda kuraĝo kaj pafado de la svedaj kanonoj — jen kio estas la plej granda kaj sola justeco, herre subadmiralo, ĉu vi ne konsentas kun mi?

Silvestro Petroviĉ kvazaŭ denove fiksrigardis la malhelan vizaĝon de Ehrenschiöld, liajn helajn brovojn, poste diris malgaje:

— Ne, mi ne konsentas kun vi, herre subadmiralo. Kaj pli — mi kompatas la svedan reĝlandon.

Ehrenschiöld fintrinkis sian malvarmiĝintan kafon, surmetis la tason, pli dense volvis sin en la mantelo:

— Ĉu kompatas?

— Jes. Ĝi povus resti granda regno.

Kaj, mallonge riverencinte, Silvestro Petroviĉ ekiris al la pobkastelo — spiri kaj pensi en soleco.

En krepusko la ŝipoj akceptis pilotojn. Vento fortiĝis, salaj ondoj kun bruo dispeciĝadis al la flanko de «Sankta Antonio». Ivano Ivanoviĉ ĉe la ŝnureskalo renkontis la patron, brakumiĝis kun li, flustre rapide demandis, kiel fartas panjo, ĉu estas sana Irena Silvestrovna...

— Sanaj, sanaj, kio al ili povas fariĝi! — per karesa baso respondis la piloto. — Ĉe ni ĉio estas en ordo. Ĉe vi, mi pensas, pli brue estis, ol sur la Bazila insulo...

Sur la pobferdeko apud la stirrado staris Apraksin kaj Ievlev — atendis eliron de la caro, kiu devis transiri al kaptita sveda velgalero, por sur ĝi solene eniri Nevon. Sur «Elefanto» devis iri subadmiralo Ehrenschiöld. Ivano Sabateiĉ riverencis al ambaŭ admiraloj, transdonis al Silvestro Petroviĉ riverencon de ties edzino kaj filinoj, surmetis la fortajn polmojn sur la mantenilojn de la grandega rado. La caro finfine aperis, rapide, kun la ŝultro antaŭen trapaŝis al la ŝtuparo. Post li oni trenis du liajn vojaĝajn kofretojn, post la kofretoj morne trairis admiralo Ehrenschiöld en akompano de sia sekvantaro.

— Ĉu svedo? — demandis Rjabov la filon.

— Li! — respondis Ivano Ivanoviĉ. — La ĉefa ĉe ili.

— Tro fiere li iras! — eldiris Rjabov. — Vi lin kaptis, sed orgojlon al li ne malgrandigis. Ĉiam vi, probable, regalas sinjoron svedon, ĉiam kun riverenco kaj kun danko. Kaj li la nazon tenas supren...

Apraksin estis silente ridetanta, ridetis ankaŭ Silvestro Petroviĉ. Aliris Kalmukov, parolis kun Rjabov pri ŝipa irado, pri veloj, pri ankra ŝiphalto ĉe Nevo. Ekfajfis fajfiloj, ekbatis alarmaj tamburoj, matrosoj ekgrimpis laŭ stajoj hisi velojn. La floto ekiris, kliniĝante sub vento, salaj, malvarmaj ŝprucoj leviĝadis ĝis la pobferdeko mem, Ivano Sabateiĉ nur snufadis. Ĉiam pli proksimaj iĝadis nun varmaj, flavaj, flagrantaj fajretoj de la juna urbo, etendiĝinta sur marĉaj bordoj de la larĝa rivero. Tie — kaj en malaltaj kabanoj sub ŝindaj kaj pajlaj tegmentoj, kaj en novmanieraj domoj, konstruitaj laŭ ordono de policestro Devier2 kun tri kaj ses fenestroj, kun unu aŭ du fornaj tuboj, kaj en palacoj de caraj favoratoj kun ŝtofaj tapetoj, kun unikaj kunmetitaj plankoj — ĉie atendis maristojn patrinoj, edzinoj, infanoj, fianĉinoj, amikoj, ĉie vaporis pirogoj — de sekalaj kun eperlanoj ĝis plej neordinaraj, grandegaj — kun nanoj, kaŝiĝintaj interne, kun fajraĵoj, kiuj devis ekbruli kaj disŝutiĝi per fajro, kiam oni eksidos en la palaco al festena tablo...

Neniu dormis en ĉi tiu nokto en la urbo Sankt-Piterburgo — nek en la Bazila, nek en la Admiraleja parto, nek en la Armila, nek en la Kantora, nek en la Monera stratoj, kie loĝis metiistoj, nek apud Karpovka, kie entute estis finiĝanta la urbo kaj staris barilo kontraŭ lupoj, kiuj de tempo al tempo penetradis la ĉefurbon kaj buĉadis brutojn, kaŭzante nemalgrandajn malprofitojn por urbanoj. Ne estis nun familio, kie oni ne atendus proksiman homon, kiu tiutempe aŭ de ŝipo, aŭ de galero, aŭ de fregato aŭ brigo avide fiksrigardis kurantajn renkonten lumojn de Peterburgaj antaŭurboj.

— Nu, kio do estas hejme? — demandis Apraksin la piloton.

— Ni vivas iel-tiel, sinjoro general-admiralo! — respondis Rjabov. — Vidu, urbeto nia lumas. Atendas navigantojn. Kun honoro oni renkontas, pafado multekanona estas deklarita, aliaj diversaj kuriozaĵoj...

— Kio, kio? — demandis Ievlev.

— Ja tiel diras homoj — kuriozaĵoj, nu kaj mi tiel diras...

Rjabov movis la stirradon, atente fiksrigardis la noktan obskuron, diris al Ievlev:

— Rigardu al la Bazila, Silvestro Petroviĉ. Tie iuj konataj de vi personoj lanternon svingas. Ĉu vi vidas? Jen — supren kaj malsupren. Ĉu ne vidas?

— Mi vidas! — per obtuza voĉo respondis Kalmukov. — Ne eblas ne vidi!

— Svingas, Ivano Sabateiĉ, sed ne al mi! — subridis Ievlev. — Al via markadeto...

— Kaj al vi, certe! Ankaŭ al vi...

— Nur eble — ankaŭ. Nia tempo estas for, Ivano Sabateiĉ, post paso de la juneco...

Ĉe la dekstra flanko, devancante la ŝipojn, kun tambura batado, kun ululado de timbaloj kaj basa kantado de trumpetoj, ekiris la kapaj galeroj de Petro. Peĉaj, fulgantaj sub vento torĉoj prilumis kaptitajn svedajn oficirojn, la malhelan pezan vizaĝon de Ehrenschiöld, la flagon de lia eskadro, klakantan en la Neva humida vasto. Sur la bordoj — kaj proksime, sur la Isaaka sonorilejo, kaj malproksime, en preĝejo de Sankta Nikolao sur Malsekaĵo, kaj en aliaj malgrandaj preĝejoj — gaje eksonoris sonoriloj, de fuortoj de la Petropaŭla fortreso akorde batis ĉiuj kanonoj — kaj pezaj kaj malpezaj. Super la svedaj kaptitaj ŝipoj eksplodis komplikaj raketoj, en la nigra humida ĉielo longe brulis skribaĵo: «kaptante kaptita». Sur Nevo, sur ties krutaj ondoj ekkuris al la ŝipoj, ĵetantaj ankrojn, gigoj, boatoj, ŝerboatoj, malgrandaj velŝipoj. De ĉie oni kriadis, svingadis trikornajn ĉapelojn, ĉapojn, peĉajn torĉojn.

Teodoro Matejeviĉ Apraksin leviĝis de sia malnova fotelo, suspiris, nelaŭte diris al Rjabov:

— Kaj ĉu ne veturigos vi min, amiko kara, Ivano Sabateiĉ, nerimarkeble en tiu bruo, sur via boateto al mia hejmo. Laciĝis mi nun dum la militiro, kaj la ostoj en mara humideco ial komencis dolori. Mi venos, oni hejtos por mi banejon, mi kuŝos, eble, Petro Aleksejeviĉ pri mi ne memoros...

— Kial ne? Mi veturigos! — promesis Rjabov. — Vi nur, Teodoro Matejeviĉ, iun mantelon pli malriĉan kaj pli truan surĵetu super la uniformo. Ja tro multas sur vi oro, kaj dekoracioj, kaj diversa brilaĵo. Oni rekonos — kaj vi ne sukcesos vin ŝvitbani...

— Ĝi estas vero...

Pli malriĉa mantelo troviĝis kaj duope — la unua piloto kun la general-admiralo — ili malleviĝis en la boateton. Rjabov veturigis Apraksin-on al lia palaco, poste direktis sin reen trans Nevon al la Bazila insulo. Kanonoj plu tondris — kaj apud la Admiraleja kolegio, kaj apud la Senato, kaj de la Triunua placo, kaj de la fuortoj de la fortreso. Fajraĵoj unu post alia, kaj iam eĉ po kelkaj kune krevadis en la nigra, senstela, kovrita de nuboj ĉielo, el tie ŝutiĝadis ora kaj arĝenta pluvo, faladis figuroj de virinoj, militaj armaĵoj el diverskolora flamo, aliaj nekompreneblaj kurbaĵoj, nomataj alegorioj.

Ĵetante rigardojn al tuta tiu pompo, Ivano Sabateiĉ transportis sin sur la Bazilan, alligis la boateton ĉe la Ievlev-a albordiĝejo, dolĉe tiris sin kaj ekiris laŭ ŝtupoj supren, kiam subite apud malnova betulo rimarkis senmove starantan Silvestron Petroviĉ-on.

— Kial vi al la tablo ne iras, sinjoro subadmiralo? — demandis la piloto. — Oni vin jam longe atendas, mi pensas. Kiam brui, se ne hodiaŭ. Estas pro kio! Kaj kiom da pirogoj estis bakite ĉe ni, kaj da viando kuirite...

Silvestro Petroviĉ plu silentis.

— Jen, silentas, pensas! — eldiris Rjabov. — Pri kio vi enpensiĝis do, sinjoro subadmiralo?

— Ja pri ni mi pensas. Jen rememoriĝis iu malproksima tago en la Novdvina citadelo, kiel konversaciis vi kaj mi, serĉante, per kio savi la unuajn ŝipojn de la Rusia floto. Probable, ankaŭ vi tiun tempon ne forgesis...

Rjabov silentis iom, poste prononcis senhaste, kun subrido:

— Ne, mi ne forgesis. Kaj ke ni hodiaŭ rememoras, do tio, probable, estas konvena. Multe ni tiam suferis — kampuloj, maraj laborantoj. Ne estas bone forgesi...

— Tio, eble, eĉ ne forgesiĝos! — kun morna trankvilo prononcis Ievlev.



1. Nun Helsinko (trad.)
2. Devier, aŭ António Manuel de Vieira (1674/1682–1745) — la unua policestro de Sankt-Peterburgo, deveninta el portugalaj baptitaj judoj; fakte kreinto de regula polico en Rusio kiel memstara ŝtatorgano.