Epilogo

Rusio eniris en Eŭropon, kiel surakvigita ŝipo, ĉe frapado de hakilo kaj ĉe tondrado de kanonoj.
Puŝkin

Pasis ankoraŭ kelkaj jaroj.

En malvarma printempa nokto Rjabov-on vekis nekonata soldato — kuriero el la Admiraleja kolegio — kun ordono sen prokrasto hasti al la loko.

Taisja, kolerante, ke eĉ nokte oni ne lasas la piloton kvieta, kolektis por li pakon, kiel ĉiam, forakompanante la edzon en la maron, staris iom ĉe la barilpordeto kaj revenis hejmen. Ivano Sabateiĉ, oscedetante post dormo, paŝadis post la soldato, demandante, kio tia okazis, ke li subite eknecesis tiom frue. La kuriero ne respondadis.

— Ĉu vi silentas? — interesiĝis la piloto. — Nu-nu, silentu, silentu, via posteno estas tia. Scias vi multe, sed babili ne estas permesite.

En malalta halo de la kolegio super amaso de maraj mapoj sidis en malbutonitaj kaftanoj general-admiralo Apraksin, admiraloj Crøys kaj Silvestro Petroviĉ Ievlev. La pordo al la najbara ĉambro estis malfermita, el tie aŭdiĝis voĉoj de caro Petro kaj de fama ŝipkonstruisto Teodozo Skljajev. Petro Aleksejeviĉ koleris, Skljajev estis praviganta sin pri io.

— Kial vi tiel longe iris? — demandis Apraksin moke. — Ĉu subite iĝis maljuna?

— Sed ja ankaŭ ne juna, sinjoro general-admiralo! — respondis Rjabov. — Foriris, forkuris nia juneco. Klabo el maljuna arbaro...

Apraksin ordonis al li eksidi kaj atendi Petron Aleksejeviĉ-on. La piloto eksidis nek proksime, nek malproksime — laŭ la rango. La general-admiralo ekparolis, turnante sin al Ievlev, evidente daŭrigante komencitan antaŭe konversacion:

— Ĉio ĉi estas vero, tiel ili ankaŭ antaŭe faradis, tiel ankaŭ poste faros, ĉar nia bono por ili estas kiel ponarda piko. Ne vane Bazilo Lukiĉ Dolgorukov siatempe al la Siro skribis, ke anglaj ambasadoroj en Kopenhago movadis la ĉielon kaj la teron, por deteni la danojn de milita unio kun ni kontraŭ la svedoj. Kaj iom poste Dolgorukov la Siron sciigis, ke kvazaŭ iu nobela persono estas sendita de la angloj en Svedion kun sekreta promeso, ke ĉion perditan de la svedoj sen peno kaj sen malprofito la angloj laŭ la ĝenerala paco al ili redonos kaj ke tie oni ne dubu post nia Poltava viktorio...

Ievlev interrompis kolere: promesi ili scipovas, sed ĉion por ke la milito ne finiĝu. Se ne estus la angloj kun iliaj promesoj al la svedoj, probable post Poltavo la svedoj tuj kvietiĝus.

— Ne povas ili toleri tion, ke Rusio sur sian maron eliris, — daŭrigis Apraksin. — La forpasinta sveda Karolo, kion ne faris mem, ne sukcesis, tion al la angla Georgo testamentis. Jes, Georgo estas pli lerta, ol la forpasinto, pli ruza. Do li ordonis al admiralo Norris vagi sur siaj ŝipoj, fari aĉaĵojn al ni, por ke ni, ektiminte, foriru el la Balta maro... Kiel oni diras, Norris kidnapon intencis?

— Por tielaj trukoj ĉe ili multaj majstroj troveblas, — respondis Ievlev. — Admiralo siro Bing laŭ ordono de reĝo Georgo sendis du fregatojn — unu al Dancigo, alian al Konigsbergo, — por kapti la svedan unuan ministron, kiu al la Alandaj insuloj iri intencis por paca intertraktado kun ni. Sed la sveda Hertz — mem ŝtelisto ne malpli bona ol la anglaj ŝtelistoj — ekiris el Revalo. Kaj tiuj restis kun longa nazo. Kaj siro John Norris kvazaŭ intencis niajn plenrajtajn ministrojn kapti, sed sukceson ne trovis, malfruis kun sia floto. Piratas sinjoroj anglaj maristoj...

Rjabov silentis, aŭskultis, movante la atentajn okulojn de Apraksin al Ievlev.

Apraksin, mallarĝigante la okulojn al fajreto de kandelo, diris penseme:

— Ja ni sukcesos, eliris en la nuna somero al la Balta maro per tuta nia granda floto. Tiam gratos sin Norris. Kiam ni eliris sur la maron — necesas navigi, tiel ankaŭ la Siro rezonas...

En la najbara ĉambro laŭte ekridis Petro, tra la halo trairis Teodozo Skljajev kun volvaĵo de desegnaĵoj, riverencis al la admiraloj, fermis post si la pordon. La admiraloj ekstaris. Petro per larĝaj paŝoj aliris al la kameno, per pinĉilo elprenis braĝon, komencis bruligi la pipon. Snufante dolĉan fumon, li demandis:

— Pri kio vi konversacias?

— Jen Silvestro Petroviĉ rakontis pri iuj ruzaĵoj, — respondis Apraksin. — Norris friponaĵojn en la Balta maro faras, piratas...

La caro, hirtigante la griziĝantajn lipharojn, kun pipo en la mano trapasis la halon, diris severe:

— Ni sur la Baltan maron eliris kaj sur ĝi firme staras. Kaj nek niaj infanoj, nek nepoj, nek pranepoj ĉi landon ne cedos, por ke la verŝita sango de niaj batalistoj ne riproĉu. Kaj nin ĉi piratoj ne timigu, ni ne estas timemaj. La svedon ni humiligis, li iĝis kvieta, sed kia estis — rememoru! Super la tuta Eŭropo staris. Kaj al la angla Georgo, same kiel al aliaj ceteraj potenculoj, pli ofte necesas rememorigi la malĝojan sorton de Karolo Dekdua.

Li proksime aliris al Rjabov, demandis per alia, gaja voĉo:

— Ĉu vi tute adaptiĝis en Piterburgo, piloto? Forgesis la gloran urbon Arĥangelskon?

— Li domon konstruis! — diris anstataŭ Rjabov vic-admiralo Ievlev. — Kaj ne lignan, sed kiel laŭ la reglamento estis ordonite — el briko, sub tegolo, en la fronto tri fenestroj. Legomĝardenon aranĝis, bovinon aĉetis, lakton manĝas...

— Ĉu la bovino, mi esperas, ne estas rabia1? — subridante, demandis la caro.

— Por nepoj, Petro Aleksejeviĉ, sen bovino neniel eblas. Kaj ke ne rabia, do tiuj tempoj, Siro, forpasis. Iam pro festo okazas, sed diboĉi kiel antaŭe — ne, estas malfacile!

— Jen, kia maljuna oldulo! — ridante per la okuloj, diris Petro. — Tamen post la viktorio ĉe Hanguto havis ni honoron vidi vin en gaja humoro. Forte vi bruis, sinjoro unua piloto...

— La filo tiam, Siro...

— Filo, filo! Dank' al Dio, ni komprenas, ni mem vian filon en afero vidis, tamen ne modestu, povas vi ankoraŭ montri vin, kia vi estas Arĥangelska rudristo.

— En tiuj tempoj — Hangutaj — mi pli juna estis...

— Pli juna? Sed ni tiel pensas, ke ankaŭ nun vi, piloto, ne estas maljuna, sed nur iom al la bordo algluiĝis. En maron necesas iri por pli longe, per sala kara por la koro vento spiri...

La rudristo staris senmove, liaj verdaj okuloj el sub la grizaj brovoj akre rigardis al la caro.

— Antaŭ nelonge en Moskvo faris ni naturan ekzamenon por niaj navigistoj, kiujn instruas flota leŭtenanto Rjabov Ivano filo de Ivano, — diris Petro. — Filo via, sinjoro unua piloto, estas homo ne nur flarinta pulvon kaj vidinta kanonan pafadon, sed ankoraŭ en sciencoj diligenta kaj aliajn instruas esti bonaj navigistoj. Navigacion platan, navigacion Merkatoran, sferan li ne nur mem perfekte ekposedis, sed ankaŭ aliajn instruas — pli bone ne eblas deziri. Ĉi leŭtenanto kun siaj disĉiploj multe nin ĝojigis, kaj faris ni decidon: navigistojn niajn eksterlanden por mara praktiko ne sendi. Ni havas propran floton, havas ankaŭ ŝipestrojn por ŝipoj. En ŝipkonstruejoj en urbo Arĥangelsko, same kiel en aliaj lokoj, ni konstruas ŝipojn. Ekde nun ni ilin el tie al la Balta maro transportos ĉiujare helpe de juna navigistoj. Utilo nemalgranda por junuloj-maristoj. Kaj al vi, piloto, ni ordonas navigi kun la navigistoj kiel mentoro, instrui ilin pri mara praktiko, pri tio instrui, kion ankaŭ ni en la antaŭaj jaroj estis prenita de vi.

Rjabov silentis. Sur lia kruda pro vento vizaĝo, kovrita de maldika reto da faltoj, aperis ruĝaj makuloj.

— Nun iros tri kvindekdukanonaj ŝipoj, — daŭrigis Petro, — «Gabrielo», «Arĥanĝelo Miĥaelo» kaj «Rafaelo». Kiel komodoron super la eskadro sendas ni sinjoron vic-admiralon Ievlev-on Silvestron Petroviĉ-on. Sur la vojo faros la eskadro viziton en la havenon Kopenhagon, por ke oni vidu tie ordon de nia floto kaj amikan nian rilaton al ĉi ŝtato...

Ĵetinte kelkajn brulŝtipojn en la kamenon, Petro alŝovelis braĝojn kaj staris iom, rigardante, kiel flamo vigle kaj gaje ekkuris sur la rezina brulligno. Poste li kapjesis al Rjabov:

— Tiele, piloto! Iru, prepariĝu por longa vojaĝo. Kiam vi revenos — mi vin demandos, kiel navigistoj iĝis veraj maristoj.

Rjabov eliris, kunpreninte la pakon de Taisja, kvazaŭ tuj intencis iri en la maron.

Petro eksidis en fotelon, etendis la longajn krurojn al la kameno, subridis:

— Ĉu vi vidis, kiel li ekkuris? Kvazaŭ vere tridek jarojn for. Kaj revenos li tute kiel junulo. Ja maro la animon ĝojigas.

Kaj li demandis:

— Kiujn kiel ŝipestroj sur la ŝipojn, Silvestro?

Ievlev rapide interrigardis kun Apraksin, tiu respondis:

— Mi pensas, Siro, ne iru kiel ŝipestroj angloj. Nun, dankon al Dio, ni ĝisvivis, havas ni ankaŭ proprajn maristojn — verajn, naturajn rusianojn.

Petro grumblis ne returniĝante:

— Skribu liston por rusoj.

— Skribita! — kun preteco respondis Apraksin. — Ĉiuj tri estas kapitan-leŭtenantoj. Sur la flagŝipo iros Jegoro Pustovojtov.

— Via petolulo Pustovojtov estas tro flamiĝema, ĉu ne?

— Li kvietiĝos! — milde diris Apraksin. — Ankoraŭ juna li estas, pro tio flamiĝema.

Kaj li aliris al Petro kun plumo kaj la listo. Admiralo Crøys, dume silentinta, rimarkis, tusetante:

— Tamen iuj fremdlandaj ŝipestroj havas sperton...

— Kaj admiraloj, kiel vi! — subite kriis Petro. — Ĉu vi forgesis, kiel «Viborgon» vi surgrundigis? Ĵus el la ekzilo revenis, kaj jam bojas! Ĉu mi Rees-on vian trolaŭditan, kiu la kontraŭulon lasis eskapi, reen al la floto revenigi? Sidu kaj silentu, alie mi vin por ĉiam el la servo elbatos!

Li kolere subskribis la paperojn, redonis al Apraksin, demandis — kio ankoraŭ necesas. Tiu diris rezolute:

— Koncerne ĉi unuan piloton, Siro. Rigardu ĉirkaŭe, kiom multaj homoj altajn rangojn atingis: Silvestro Petroviĉ estas vic-admiralo de la Rusia floto, mi estas general-admiralo, vi same estas vic-admiralo, Pamburg kaj Varlan estas subadmiraloj...

— Nu! Kion vi celas?

— Sed Rjabov kiel estis sur Dvino unua piloto, tiel ankaŭ sur Nevo plu iras kiel unua piloto...

Petro ekstaris, frapis Apraksin-on per la fleksita fingro al la frunto, diris bonanime:

— Vidu, kia malfeliĉo: maljuna vi estas, Teodoro Matejeviĉ, grizhara, tute kalva, sed saĝon eĉ ĝis nun ne akiris. En Rusujo ankoraŭ kiom granda multo estos de similaj al ni vic-admiraloj, general-admiraloj, subadmiraloj kaj aliaj ceteraj altranguloj. Sed la unua piloto, dum Rusujo vivas, por ĉiam en ĝia historio estos. Por tio li estas la unua! Ĉu vi komprenis, ŝtipkapulo?

— Kiel ne kompreni! — ne sen konfuziĝo respondis Apraksin.

— Kaj se komprenis, do ni veturu! Ne estas frue!

Jam venis tago, kiam ili kvarope eliris el la domo de la kolegio. Gvardianoj prezentis la armilojn, al la perono alveturis kariolo de Petro kaj kaleŝo de Apraksin.

— Eksidu kun mi! — ordonis Petro al Ievlev kaj palpebrume almontris Crøys-on. — Vidu, paŭtas...

Apraksin deveturis. Petro prenis la kondukilojn, svingis la knuton, la kariolo, kliniĝante sur kavoj, tondrante per feritaj radoj, rapide ekkuris laŭlonge de Nevo al la palaco. La bordo estis malkrute malleviĝanta al la akvo, Peterburgaj loĝantoj jam elpelis paŝtiĝi bovinojn. Per du antaŭaj kruroj samtempe estis saltanta ĉe la akvo mem ĉevalino kun ligitaj kruroj, ties ĉevalido estis trinkanta el la rivero. Dekstre super legomĝardenoj, super velkaj ĝardenetoj, super malaltaj domoj estis flugantaj kornikoj, laŭte, kartave grakadis. Trans Nevo, sur la Bazila, vento estis glate turnanta nigrajn muelilajn alojn, tie sur mueliloj oni segis tabulojn por la Admiralejo.

— Se vi estos kun vizito en la dana reĝlando, en urbo Kopenhago, — diris Petro al Ievlev, — kun honoro akceptu sur la ŝipon libron de nia forpasinta Ĥilkov; ĉi viro finis vivon sian en sveda kaptiteco kaj senĉese laboradis ĝis la morto mem. Vi akceptos ankaŭ restaĵojn de Andreo Jakovleviĉ, ni sepultos kun honoro ĉi tie en la tombejo de Aleksandro la Neva...

Li demandis, turniĝinte al Ievlev per la vizaĝo:

— Kiom da tempo vi hejme ne estis? Ĉu monaton, du?

— Pli multe, Siro. Kiam komenciĝis elŝipiĝo en Svedio de nia armeo, ekde tiam ne estis. Baldaŭ estos jaro...

— Nu, iru, iru hejmen, — distrite prononcis Petro. — Jam, eble, vi iĝos avo baldaŭ?

— Mi jam delonge estas avo! — kun rideto respondis Ievlev. — Du nepojn mi vidis, kaj la trian — nepinon — ankoraŭ ne sukcesis vidi, en navigado estis.

— Jen kio! — tute ne aŭskultante Ievlev-on, interrompis Petro. — Vi kiam en Arĥangelskon venos — mem rigardu, ĉu ili pretas la bonan amikon, la anglan latronon, akcepti. Kaj al gubernatoro Lodiĵenskij mi jam hodiaŭ ukazon preparos. Kun ĉi ukazo vi rajdos. Kaj skuu la gubernatoron, klarigu al li, kiel fari necesas...

Li haltigis sian kariolon ĉe nova duetaĝa palaco en la Somera ĝardeno apud Fontanko, ĵetis la kondukilojn al elkurinta servosoldato kaj, preninte Ievlev-on ĉe la kubuto, eniris kun li en la vestiblon, plu rezonante pri Arĥangelsko. En la manĝoĉambro Petro kriis:

— Brasiksupon varman, Velten, tuj!

Manĝante la varmegan brasiksupon, brulvundante sin, li kolere diktis al Ievlev memornoton al la gubernatoro en Arĥangelsko:

«...ke kontraŭ anglaj militaj ŝipoj havu singardon, kaj komercajn kortojn per palisaroj kaj bastionoj fortikigu kaj kanonojn metu, kaj komercajn ŝipojn metu en sekuran lokon...»

Subskribinte la paperon, Petro mem ekiris en la kabineton, alportis el tie ledan sakon, malfermis ĝin, montris al Silvestro Petroviĉ kopion de sekreta ordono de admiralo Norris por la eskadro. Per malmola ungo estis substrekitaj vortoj: «...en ajna tempo, kiam vi atingos iujn rusajn ŝipojn, vi devas uzi ĉiujn rimedojn, por kapti, dronigi, bruligi aŭ en ia alia maniero detrui ilin». Ĉi tie estis ankaŭ alia kopio — de letero de siro Stanhope al sama Norris. Silvestro Petroviĉ ree legis substrekitajn liniojn: «Ne restas deziri ion pli bonan, ol nur ke liaj ŝipoj kaj galeroj trafu sur vian vojon, kaj ne estas duboj, ke vi en ĝusta maniero traktos ilin...»

Ievlev finlegis. Petro, kuntirante la brovojn, kaŝis la paperojn en la sakon, ekparolis, paŝante en la ĉambro, profunde ŝovinte la manojn en la poŝojn de la kaftano:

— Dudek unu batalŝipojn kaj dek fregatojn li havas, nun ĉiuj ili estas en Svedio. Ili venigis sesdek komercajn ŝipojn kun varoj, por kio? Por ke kaj ni kaj la svedoj sensangiĝu, tiam la anglaj siroj kaj pajroj ĝojos kaj prenos en la manojn knuton, por komandi Eŭropon. Kaj tio ne estas novaĵo — rememoru la ambasadon de Ukraincev al Turkio, kiel tie sinjoro angla ambasadoro tiam insidis...

Li aliris al la tablo, apogis sin sur ĝi per ambaŭ manoj:

— Kaj notu por vi, Silvestro, kion ajn ili farus, kiel ajn ili ruzus, kiujn ajn ili trompus — la vortoj ĉiam estas samaj: pro Dia paco sur la tero, por bona komercado kaj profitoj, por amikeco kaj amo inter ŝtatoj... Hipokrituloj, bigotoj, kalumniantoj damnitaj.

Li forportis la sakon en la kabineton, estis aŭdeble, kiel grincis tie seruro, revenis, diris:

— Ni veturu! Mi montros al vi, kia ŝipo nun estis ekkonstruita...


Elirinte el la domo de la kolegio, Rjabov per nehastaj paŝoj direktis sin al la transportejo, kiu situis nemalproksime de la ligna preĝejeto de Sankta Isaako.

Ĉi tie ĉiam bolis vivo: boatoj navedis inter la Admiralejo, la Bazila, Apoteka, Tomasa insuloj, disveturigante oficistojn kaj metiistojn en la juna urbo. Oficiroj en manteloj kaj trikornaj ĉapoj, kun spadoj, soldatoj kaj matrosoj, vendistinoj kun korboj, popoj, komercistoj, fremdlandaj kuracistoj, ĉarpentistoj, masonistoj, junulinoj kaj maljunulinoj en ajna vetero kutime saltadis en ŝanceliĝemajn Nevajn boatojn, pagadis kopekojn kaj groŝojn pro transportado, la transportistoj lerte remadis per malpezaj remiloj, ĉirkaŭirante ŝipojn, starantaj ĉe la ankroj...

Hodiaŭ jam el malproksime Rjabov rimarkis, ke la kutima bildo ŝanĝiĝis: la tuta bordo ĉe la transportejo estis ĉirkaŭita de surĉevalaj dragonoj, kaj boatoj ne sulkis, kiel kutime, la akvoplenan riveron, sed iris ĉiuj kune, apude, peze ŝargitaj per iuj vilaj kaj ĉifonaj homoj.

— Ĉu bagnulojn oni veturigas? — demandis Rjabov-on eta maljunulino, fiksrigardante la boatojn.

— Bagnulojn, patrino, — respondis Rjabov.

— Ĉu multe?

— Ja, vidu, kiom da boatoj — verŝajne, sur ĉiuj estas bagnuloj...

La maljunulino balancis la kapon, viŝis larmon, komencis malnodi tukon, prepariĝante doni almozon. Oficiro, leviĝinte en piedingoj, per laŭta voĉo kriis:

— Eli-i-iru sur la bordon!

La unua boato batiĝis per la rando al tabula planko, la bagnuloj, bruante per ĉenoj, peze apogiĝante unu al alia, komencis transiri sur la albordiĝejon, el tie saltadis en likvan ĉebordan koton. La dragonoj disiris, la oficiro ree kriis:

— Elirigu, elirigu pli alte, ili tie atendu...

Rjabov ne sukcesis deiri de la vojo — la unuaj vicoj de la bagnuloj per rapidaj paŝoj jam estis irantaj preter li, tute proksime, tiel proksime, ke li eĉ aŭdis pezan spiradon de la homoj. Kaj tute proksime, apogante sin sur bastono, trairis grizbarba, grizhara homo kun elŝiritaj nazotruoj kaj seka, bruliganta brilo de la okuloj. Tiu brilo de la pupiloj, kaviĝintaj, kvazaŭ brulvunditaj vangoj, grandaj bukloj de haroj ion rememorigis al Rjabov, ion antaŭlongan, ion karan kaj proksiman. Li eĉ sufokiĝis kaj, mem ne aŭdante sian voĉon, kriis:

— Silentulo? Haltu, Silentulo!

La grizbarba bagnulo rapide turniĝis, deziris halti, sed oni puŝis lin al la dorso, kaj li ekpaŝis pluen, bruante per siaj ĉenoj, alte tenante la senĉapan buklan haron.

Rjabov, kvazaŭ juna, ĵetiĝis sekve, depuŝis soldaton, kaptis Silentulon je la maniko de kaduka, flikita kaftano. Tiu ree retrorigardis kaj per tre ĝoja, sed trankvila voĉo diris:

— Kaj mi pensis, ke misrekonis. Nu, saluton, rudristo...

— Pli rapide! — de sia ĉevalo kriis la oficiro. — Pasu-u!

La bagnuloj ĉiam eliradis kaj eliradis sur la bordon, paŝis rapide sub krioj kaj insultoj de eskortantoj, etendiĝis per longa griza rubando. Unu soldato deziris premi Rjabov-on flanken, sed ektimis lian rigardon kaj ekkuris laŭlonge de la kolumno, kvazaŭ okupita de alia, pli grava kaj urĝa afero.

— Do, renkontiĝis ni, — diris Silentulo dum irado, fiksrigardante la rudriston per atenta, karesa kaj ruza rigardo. — Jen, kiom multe da tempo pasis, sed ni estas plu vivaj. Sorto...

— Vere sorto! — penante adaptiĝi al la pezaj, sed egalaj paŝoj de Silentulo, ripetis la rudristo. — Ne mortis...

— Mi pensis, tiam ne postvivos vi. Forte vin la svedo karesis. Kaj ĝis nun mi memoras: tuŝis ni vin tiam — por sur ĉaron kuŝigi, kaj el vi ree sangego fluas, ho-o! Ni staras, pensas — ĉu vi mortos aŭ ne. Teodozo forpasinta kalkulis — dek sep vundoj estis...

Rjabov iris apude, rigardante flanken.

— Sed kial vi de mi forturniĝas? — demandis Silentulo. — Kial vi al mi ne rigardas?

— Tial ne rigardas, — kvazaŭ koncentrinte fortojn, respondis Rjabov, — tial mi al vi ne rigardas, ke jen eĉ nun mi estas viva kaj sana, sed vi estas katenita, kaj brulstampita, kaj la nazotruoj ĉe vi estas elŝiritaj, kaj la fingroj estas hakitaj. Sed ja por la homoj, por mi, por nia vero kaj justo vi kaj Teodozo Forĝisto mortan turmenton akceptis, kiam la petskribon veturigis al la caro...

Silentulo subridis, suspiris, balancis la kapon.

— Ne, amiko kara, — diris li karese, — ne, Ivano Sabateiĉ, ne pro tio oni min knutis senkompate, ne pro vi ŝiris la nazotruojn kaj la fingrojn hakis: tiutempe foriris mi, ho, lerte foriris, per via oro foriris kaj longe, kara, en la mondo promenis — diboĉis. Ho-o, kiel diboĉis!

Liaj okuloj ree brilis per seka fajro:

— Glore diboĉis, multaj min, probable, eĉ ĝis nun per bona vorto rememoras! Estis mi en foraj landoj, kaj ĉe Volgo-patrino, kaj ĉe Dono kvieta. Multaj niaj fratoj estas tie — kaj soldatoj fuĝintaj, kaj kozakoj, kaj laboruloj, kaj liberaj servutuloj, kaj mizeruloj...

Rapide, flustre li demandis:

— Pri Baĥmuta hetmano Bulavin ĉu vi aŭdis?

Kaj, ne atendante respondon, diris:

— Li mem ja nun ne estas viva. Li estis hetmano de la Plej Granda Dona Kozakaro. Nu, kia viro! Kun li mi estis dum la tuta tempo, ribeligadis mizerulojn. Sed perfidis oni nin... Kaj tiam mi ankoraŭ foje eskapis, saviĝis. Tiom mi vidis — por aliulo eĉ por tri vivoj sufiĉus...

Li enpensiĝis, poste kun mallaŭta furiozo en la voĉo demandis:

— Ĉu vi pensas, ke mi ne foriros? Tiel ĉi tie restos? Ses fojojn mi foriradis, foriros ankaŭ en la sepa. Pririgardi nur necesas, eskapi sen miso, alie oni la kapon forhakos. Ne, mi, amiko kara, foriros, ĝisdiboĉos mian vivon...

La dragona oficiro trote devancis la bagnulojn, kriis al Rjabov:

— Kial vi estas ĉi tie? He, flanken!

Li trarajdis pluen, svingis skurĝon al juna bagnulo, kiu peze trenis siajn ĉenojn, neniel povis atingi sian vicon.

Rjabov rapide serĉis en la poŝoj, trovis malgrandan monon, donis al Silentulo kune kun la pako, kiun kolektis Taisja. Tiu tuj prenis flanon, skuis sian buklan kapon, adiaŭis:

— Nu, rudristo, iru, alie misfortune skurĝos vin nia diablo. Eble, ni ne plu renkontiĝos. Niaj vojoj estas malsamaj. Sed tamen memoru: se iĝos neelteneble — fuĝu al Volgo.

Maĉante la flanon, li dum irado ĉirkaŭrigardis la ĉielon, la grizajn Nevajn akvojn, la arbaron, kiu dense nigris tuj post la preĝejeto de Sankta Isaako, prononcis kun miro:

— Jen, kien oni enpelis nin: Sankt-Piterburgo...

Kaj, levinte per la mano kun dehakitaj fingroj la ĉenojn, ne turniĝante plu al Rjabov, li rapide ekpaŝis kun siaj bagnuloj. La oficiro, turniĝante en la selo, trostreĉante la gorĝon, kriis:

— Turnu vin! La antaŭaj maldekstren, al la ŝipkonstruejo! Li-i-ven!

Kaj kvazaŭ estis nenia Silentulo, kvazaŭ ĉio ŝajnis — malaperis kaj dragonoj kaj bagnuloj, nur el malproksime ĉiam pli malforte aŭdiĝadis egalmezura tintado de ĉenoj.

«Al Silvestro Petroviĉ! — pensis Rjabov. — Ĉu iri, peti? Ja li estas parenco, propra! Aŭ al Apraksin? Al Petro Aleksejeviĉ mem?»

Hejme li rakontis al Taisja pri la renkontiĝo kun Silentulo. Ŝi elaŭskultis ne interrompante, viŝis larmojn, diris certe:

— Neniu helpos! Kaj ne bezonas li ilian pardonon! Li ne akceptos...

La piloto sidis sur la benko silente, ĝibetiĝinte, mallevinte la kapon. Taisja ekstaris, alportis el la kelo stofbotelon kun malvarma riba brando, tranĉis fumaĵitan fiŝon, vokis:

— Venu, Sabateiĉ, ripozu!

Kaj ŝi mem, per sia maldika, ĝis nun malpeza mano, verŝis por li grandan, pezan glason da brando. Li eltrinkis — ŝi verŝis ankoraŭ. Kaj demandis:

— Ĉu pli facile?

— Ne! — respondis li, frotante la bruston. — Doloras, Tainjo!


El Arĥangelsko la eskadro kun junaj navigistoj eliris la 7-an de junio de la jaro 1720. Sur la fortikaj remparoj de la Novdvina fortreso trifoje bojis kanonoj, salutante la ŝipojn, irantajn en foran navigadon. «Gabrielo» — la flagŝipo de la eskadro — respondis al la saluto same per tri pafoj. Vic-admiralo Ievlev, kapitan-leŭtenanto Pustovojtov kaj Rjabov kun junaj navigistoj kunvenis apud la ĉefmasto.

— Maldekstren je du gradoj! — ordonis Rjabov al la filo, starantan ĉe la stirrado.

Kaj klarigis:

— Malprofundaĵo estas ĉi tie, mi scias laŭ la malnovaj tempoj.

La okuloj de leŭtenanto Rjabov eklumis, li movis la stirradon, la junaj navigistoj ekinterflustris ĉirkaŭe — rememoris la historion de la heroaĵo de rudristo Ivano Sabateiĉ. La ŝipoj de la eskadro, kliniĝante sub plena vento, kuris al la Dvina buŝo. Ĉe la skansoj Ievlev ion nelaŭte diris al Pustovojtov, tiu ordonis mallevi la flagojn. La navigistoj liniiĝis kun la vizaĝoj al la dekstra ŝiprando, ekstaris atente. Silvestro Petroviĉ trairis laŭlonge de la linio, prononcis, akompanante per la okuloj la skansojn:

— Ĉi tie heroe pereis kapitano Krikov Atanazio Petroviĉ, ĉi tie li glore kun siaj soldatoj batalis kontraŭ la malamiko. Pri tio vi, estontaj flotaj oficiroj, rememori hodiaŭ devas.

Dum plej granda parto de la vespero kaj preskaŭ ĝis la noktomezo Ievlev en la salono rakontadis al la navigistoj pri la antaŭlonga batalo kontraŭ la svedoj sur Dvino. Li parolis tiel, kvazaŭ li tiam tute ne ĉeestis, sed la navigistoj konis la pasintecon de sia vic-admiralo kaj aŭskultis avide, iam ĵetante rigardojn al la rudristo, kiu fumis pipon, sidante flanke kaj iam enmetante iujn notojn.

— Multe da gloraj eventoj okazis post tiama malproksima tempo, — konkludis Silvestro Petroviĉ, — grandegaj viktorioj estis gajnitaj per la rusa armilaro. Memoras vi kaj Poltavon, kaj Hanguton, kaj la viziton de la Rusia floto de Kopenhago, kiam la honoro de komandado de la unuigita floto apartenis al nia Siro Petro Aleksejeviĉ. Sed tamen, sinjoroj navigistoj, devas vi memori ankaŭ ĉi nian Dvinan batalon, ĉar per ĝi komenciĝis nia moviĝo al la Balta maro, el ĉi tie ni ekiris en tiuj malproksimaj jaroj al Njuĥĉo, poste — trene al Ladogo. Ĝuste tiam ni certiĝis pri niaj fortoj. Se vi deziros pli detale ĉion ĉi ekscii — ni ankoraŭ konversacios en libera tempo. Kaj scii ĉion vi bezonas — ĉar kia flota oficiro povas fariĝi el homo, por kiu estas enua la glora pasinteco de la patroj kaj avoj, iliaj batalaj agoj, milita laboro. Kaj nun, sinjoroj miaj, necesas dormi, ni sidas tro malfrue, sed morgaŭ estos frua vekiĝo — laŭ la mara moro, kaj postuli de vi mi komencos kiel de veraj flotaj oficiroj.

La navigistoj leviĝis, sed tamen ne foriris. Ies timida voĉo demandis pri la preno de Noteburgo — kiel tio estis. Silvestro Petroviĉ kun subrido respondis, ke pri tio estas atestanto leŭtenanto Rjabov Ivano Ivanoviĉ, alnomata «Nerompebla decido». La rudristo ekridis en sia angulo. Ivano Ivanoviĉ, ruĝiĝinte, pinĉante la lipharojn, komencis ion diri, sed la rudristo interrompis, demandinte:

— Ĉu la tamburo dronis? Nur la frapiloj restis? Sed kiel ĝi dronis ja, kiam ĝi devas flosi?

— Sed kiomfoje mi, paĉjo, rakontis, — kaj kolerante kaj ridante, respondis Ivano Ivanoviĉ. — Oni trabatis ĝin al mi per sabro, tial ĝi dronis...

Silvestro Petroviĉ ridis, la rudristo viŝadis gajajn larmojn. Poste oni komencis rememori aliajn batalojn, ĉiuj el junaj navigistoj ion aŭdis, ĉe multaj patroj, fratoj, onkloj, avoj servis en la ŝipa aŭ en la galera flotoj, en artilerio, en gvardio, en infanterio, en grenadistoj.

Ekde la mateno komenciĝis ordinara flota vivo. Ievlev, Jegoro Pustovojtov, la juna Rjabov faradis ekzercadon kun la navigistoj, tiuj laboris kaj kiel matrosoj, kaj kiel kanonistoj, kaj kiel navigistoj: grimpadis sur mastojn, metadis kurson por la ŝipoj, kvazaŭ ŝargadis kaj pafadis per ŝipaj kanonoj, trovadis altojn de astroj.

En vesperaj horoj la navigistoj longe aŭskultadis la rudriston. Sidadis sur la pruferdeko, fumadis per pipoj, pririgardadis nubojn, ondojn, lernis aŭskulti voĉojn de ventoj. Samloke sidadis ankaŭ la vic-admiralo.

Dum preterpasado de Bornholmo la eskadron trafis kruela ŝtormo.

Jegoro Pustovojtov trankvile staris sur la pobferdeko, komandis la ŝipon. Silvestro Petroviĉ estis samtie, eĉ ne unu fojon enmiksiĝis ordonojn de la flagŝipo — al Jegoro eblis kalkuli. Rjabov, pipre ŝercante pri la marmalsanaj senspertaj navigistoj, rakontadis al ili pri tio, kio kaj por kio estas farata sur la ŝipo. Ili aŭskultis distrite, ĝemadis, sed ne kuŝiĝadis kaj, kiam la ŝtormo pasis, longe ne kredis kaj al la blua ĉielo, kaj al trankvila maro...

Kopenhago renkontis la rusan eskadron per saluta salvo. Tuj tondris respondaj salvoj, de la kajo deiris gigo de la dana havenestro. — Kiom multe da popolo eliris! — diris la rudristo, fiksrigardante per ankoraŭ akrevidaj okuloj la bordojn de la haveno Christianshavn, de kiuj aŭdiĝis salutaj krioj de danoj. — Preskaŭ la tuta urbo. Kaj ankoraŭ iuj kuras, nu-nu, kiom da popolo...

— Kaj kial ili ne kuru? — respondis Pustovojtov. — Ili, kompatindaj, preskaŭ unu solan esperon havas pri ni, alie la svedo ilin entute plene kaj komplete voros...

Sur la pobkastelo tamburoj mallonge batis «renkonton», Silvestro Petroviĉ en uniformo, kun spado, en trikorna ĉapelo, en blankaj striktaj gantoj aliris la paradan ŝtuparon. La dano — havenestro, maldika maljunulo en blua kaftano, en blankaj ŝtrumpoj, — ekvidinte la rusan vic-admiralon, paliĝis pro emocio, sed tuj, ekreginte sin, respondis al ĝentila demando pri sano de la reĝo kaj mem demandis, ĉu estas sana lia sanktoleita moŝto Siro Petro.

— Lia cara moŝto estas en bona sano! — respondis Ievlev kaj invitis la havenestron pasi en la admiralan apartamenton kaj ne neglekti regalon.

La tamburoj ree batis «paradon».

La havenestro eniris en la kajuton de Silvestro Petroviĉ. Ĉi tie en arĝenta karafo staris rusa vodko, kaviaro en same arĝenta kruĉeto, en korbo — sekalaj ŝipaj biskotoj.

— Je la sano de via moŝto! — prononcis Ievlev, levante glaseton.

— Je la sano de via Ekscelenco! — respondis la dano.

Ili tintigis la glasetojn. Tra la malfermitaj fenestroj venis sonoj de muziko de la bordo, malproksimaj ĝojaj voĉoj.

— Ĉu en la dana reĝlando nun estas festo? — demandis Silvestro Petroviĉ.

— Jes! — respondis la maljunulo. — Granda festo! La rusa eskadro vizitis la ĉefurbon de Danio. La veno de tiuj, kiuj helpos al ni deĵeti la svedan jugon, estas granda festo!

La fingroj de la havenestro facile ektremis, li metis la eltrinkitan glaseton sur la tablon, fiksaŭskultis: vento de la bordo ree alportis fragmenton de gaja kanto, sonojn de klarionoj.

— Tiel renkontas vin Kopenhago, — ree ekparolis la havenestro. — Antaŭ dek naŭ jaroj la sveda eskadro survoje al via urbo Arĥangelsko estis ĉi tie. Neniu dano aperis tiam en la haveno. Kaj mi grimpis sur la flagŝipon de la svedoj per ŝnureskalo, ebriaj matrosoj mokis min. Por humiligi mian patrujon, min akceptis ferdekestro... La afero estas ne en mi, sinjoro vic-admiralo, ho ne, la afero estas en mia ŝtato. Ĉiuj esperoj, ĉiuj atendoj, ĉiuj aspiroj de nia popolo estas ligitaj kun Rusio, kun proksimaj tagoj de ĝia plena kaj fina viktorio super la damnita ŝvela araneo — super Svedio. Dio helpu vin, kiel vi helpos al la dana reĝlando.

Momenta rideto, saĝa kaj subtila, apenaŭ tuŝis la lipojn de Silvestro Petroviĉ.

— Tamen en proksimaj tagoj la reĝlando dana subskribis pacan traktaton kun la svedoj, — prononcis li, — por kio?

— La floto de siro John Norris devigis senkuraĝulojn, — respondis la havenestro, — kaj la sama floto liveris en Kopenhagon anglajn sterlingajn pundojn, por konkeri avidulojn. La angla reĝo deziras daŭrigon de la milito de la rusoj kaj la svedoj kaj faras por tio ĉion, kion povas, sed ajna honesta homo en Danio atendas nur unu aferon: venkon de la rusoj...

Silvestro Petroviĉ riverencis.

— Hodiaŭ Kopenhago havos honoron akcepti gastojn, karajn por niaj koroj, — diris la havenestro. — Pordoj de ĉiuj domoj estos malfermitaj por via oficiroj kaj matrosoj. Nia urbestro ĝojos vidi vin ĉe si, sinjoro vic-admiralo.

— Sed kiel al tio rigardos la ambasadoro de Anglio? — demandis Ievlev.

La maljuna havenestro pensis nelonge, poste skuis la kapon, prononcis gaje:

— Eblas aĉeti avidulojn kaj timigi senkuraĝulojn, sed estas nepenseble forgesigi la popolon forgesi tiun bonon, kiun faris por ĝi la rusoj. En nia reĝlando ne estas eĉ unu homo, kiu ne scius, ke la rusa caro en la Alanda kongreso ne lasis al la svedoj disŝiri nian landon. Rusaj plenrajtaj ministroj pli zorgis pri nia estonteco, ol...

Li svingis la manon kaj ne findiris.

— Mia oficiro sciigos vian Ekscelencon, — diris poste la havenestro, — pri la tempo, kiam ĉio estos preta al akcepto de viaj ŝipanaroj. Ĝis revido, sinjoro vic-admiralo...

La oficiro leviĝis sur «Gabrielon» nur vespere. Ievlev kun subrido demandis la leŭtenanton, ĉu ne estas nun malfrue ellasi matrosojn en la urbon? Tiu, konfuziĝinte, respondis, ke li komprenas tutan maldececon de tiom longa prokrasto, sed Danio estas malgranda lando, kaj la ambasadoro de Anglio estas obstina homo...

La suno jam subiris, kiam sur ĉiuj tri ŝipoj de la rusa eskadro ekkantis klarionoj, sciigante la ŝipanarojn pri tio, ke ili povas veturi al Kopenhago. Matrosoj ekŝutiĝis en remboatojn. Super la kvieta maro larĝe kaj libere eksonis rusa kanto:

Strato, mia strato, larĝa mia strat',
Herbo, mia herbo, verda mia herb'!

Sur ponto Knippelsbro irantajn en ordo matrosojn renkontis junulinoj en blankaj vestoj, kun florkronoj sur la kapoj, kun grandaj floraj bukedoj. La matrosoj haltis, la junulinoj per altaj, ĉarmaj voĉoj kantis nekompreneblan kanteton. La maristoj staris, ne sciante, kion fari, tenante la trikornajn ĉapelojn en la manoj, kiel en preĝejo. Super la urbo estis malrapide leviĝanta plena luno, la junulinoj plu kantis kaj kantis. Poste antaŭen eliris viro kun ruĝa vizaĝo, en peruko, ĉe liaj flankoj ekstaris du knaboj kun torĉoj, la viro komencis kun hurlo laŭtlegi longan folion.

— Poeto! — klarigis la juna Rjabov al la patro.

— Videblas, ke po ete, — subridis la rudristo. — Drinkis li multe po ete dum sia vivo! Tuj kiam la poeto finis, kiam super la urbo, super liaj tegolaj tegmentoj, super turoj kaj ĝardenoj ekflugis raketoj, ekludis laŭta korna muziko, ekbatis timbaloj, timpanoj, ekkantis violonoj. La muzikistoj staris laŭlonge de la stratoj, pordoj de ĉiuj domoj estis malfermitaj, frizitaj daninoj en kufoj, ruĝvangaj, blankdentaj, riverencadis al la rusaj matrosoj, ridinte genufleksadis, danoj en festaj kaftanoj, en ŝtrumpoj kaj ŝuoj, kondukadis rusajn matrosojn en domojn al tabloj, drinkaĵo, almanĝaĵo, al bona, satiga manĝo. Rusaj matrosoj, ĝeniĝante, po unu eniradis en domon, tusetante en pugnon; ĉirkaŭrigardadis, divenadis, per kio vivas la mastro: unu estas botisto, jen lia ilaro sub la fenestro, alia estas forĝisto — videblas laŭ la manoj, laŭ leda antaŭtuko, kiu pendas en la vestiblo, tiu ĉi estas ĉarpentisto... Drinkinte unu aŭ du glasetojn, matroso kun tuta ĝentileco demandadis, montrante per la manoj: ĉu vi rabotas? La dano ĝoje kapjesadis, la matroso, fingromontrante al sia brusto, prenadis de la tablo panpecon, montradis: jen, mi semas, kampulo. Poste la mastrino, ĝeniĝante pro la gasto, kantis kanton de sia lando, la matroso kaŝe viŝadis larmojn, rememorante malproksiman panjon, kiel ankaŭ ŝi kantadis en la patrujo. La danino same viŝadis larmojn, — ankaŭ ŝia plej aĝa filo navigas kiel maristo, kaj la maro estas malica...

Rusaj matrosoj ne sufiĉis por ĉiuj, danoj kverelis, petis la rusan matroson sidi ankoraŭ en du domoj, — tie, ili diris, oni atendas, maljuna avo deziras rigardi, insultas, ke li mortos, ne vidinte, kaj iri li jam ne povas, la piedoj ne paŝas. Kaj la infanoj ploras — ili eksidis al la tablo, sed ruso mankas... Kial al iuj en ĉio fortunas, kaj aliaj en nenio havas bonŝancon? Ili femuraĵon rostis sur stango, sed la najbaro ne donas sian rusan gaston, ĉu tio taŭgas?

Rjabov kun la filo vizitis kvin domojn, kaj en la sesan ne iris, laciĝis. La dano, restinta sen rusa gasto, diris, ke se tiel, li nun hejmen ne iros, sed direktos sin al la rusa ŝipo, nun por li ne estos vivo hejme, li estas la lasta homo sur sia strato. Rjabov kompatis la bonan maljunuleton, vizitis ankaŭ lian familion, manĝis ankaŭ ĉi tie stufitan porkaĵon, drinkis glaseton je la mastrino, invitis al si en urbon Sankt-Piterburgon, sur la Bazilan insulon, en la propran domon.

— Ni same regalos, — diris li, — ĉu vere, Ivaĉjo? Ĉe ni, frato, estas specialaj pirogoj, tia afero, vi ne komprenos. Pi-ro-goj!

— Kuchen! — diris la juna Rjabov.

— Kuĥen! — konfirmis la rudristo kaj larĝe dismetis la manojn. — Jen, frato, kia kuĥen! Mia edzino estas majstrino, kiam ŝi bakos, vi aĥos! Kaj vi, kara, ne pensu, prepariĝu kaj venu. Per maro veturi ja ne estas tro longe, vi baldaŭ venos...

Al domoj venadis muzikistoj, ludadis solidajn, malrapidajn dancojn, en ĉambroj iĝis malvaste, oni dancis sur stratoj. Ĉe mateniĝo la gastoj de la rusaj ŝipoj, danaj matrosoj, metiistoj, komercistoj, daninoj kun filinoj, kun malgrandaj infanoj sur la manoj, gravmienaj ministroj de la reĝa kortego, pompe vestitaj ambasadoroj kaj senditoj, rezidentoj kaj edzinoj de altrangaj personoj en riĉaj kaleŝoj, rajde sur altaj ĉevaloj, — ĉiuj kunvenis sur la placo de Urbodomo: iuj por gaji, aliaj por rigardi, kiel oni gajas. Ĉi tie, sur la placo, flamis rezinaj torĉoj, danoj dancadis dancon kun saltetoj kaj sidiĝoj. Junulinoj kaptadis je la manoj rusajn matrosojn, tiradis en la rondon. Tiuj unue rezistis, poste, vigligataj de amikoj, iris en rondodanco.

— Kiu estas tiu, kiu staras tie flanke? — demandis Silvestro Petroviĉ la urbestron. — Jen, apud kaleŝo. Ĉiam sola. Kiu li estas?

La urbestro respondis kun suspiro:

— Siro Reger Ripley — la rezidento de la angla reĝlando...

— Reger Ripley? — preskaŭ trankvile redemandis Ievlev. — Ĉu li ne estis en Rusio?

— Li estis ĉie, — diris la urbestro. — En malproksimaj tempoj li vendadis kanonojn. Tamen, ankaŭ nun li vendis al la svedoj nemalmulte da pafarmiloj...

Silentinte iom, la urbestro ankoraŭ foje suspiris:

— Certe, ni ne devus inviti lin en la feston, sinjoro vic-admiralo, sed ne juĝu min severe: estas malfacile esti urbestro de ĉefurbo de malgranda reĝlando...


Kiam Silvestro Petroviĉ kun siaj oficiroj estis revenanta sur la ŝipon, lin atingis la havenestro. Estis jam tute hele, la tago promesis esti serena, la suno, ĵus leviĝinte, tuj komencis varmigi tegmentojn, murojn de domoj, ŝtonojn de pavimoj.

— Bona tago venas kaj portas bonajn informojn! — prononcis la havenestro. — Bonaj informoj, sinjoro vic-admiralo. Tre bonaj informoj...

La maljunulo, anhelante, haltis, viŝis la vizaĝon per tuko. Haltis ankaŭ Ievlev kun la oficiroj.

— Lia Ekscelenco admiralo Golovin en batalo ĉe Granhamn plene frakasis la svedan floton, — diris la havenestro. — Kvar svedaj ŝipoj kapitulacis, estis prenitaj pli ol cent kanonoj kaj ĉirkaŭ kvincent kaptitoj. Ĉi viktorio estis gajnita malgraŭ tio, ke apud la batalo krozis angla floto sub komando de siro John Norris. Vivu, sinjoroj!

— Vivu! — ekkriis la oficiroj. — Suprenĵetu la havenestron!

Fortikaj manoj subkaptis la maljunulon, la trikorna ĉapelo falis de lia kapo, poste falis ankaŭ la peruko.

— Mi dankas vin, sinjoroj! — ekkriadis li. — Mi tre dankas! Sed ĉi afero ne estas tro utila por mi...

La sciigo pri la nova viktorio tuj disflugis en ĉiuj tri ŝipoj de la eskadro. Matrosoj eksciis detalojn de la batalo, navigistoj dismetis marajn mapojn, divenante, kiel ĉio okazis. Jam estis sciate, kiel trafis la sveda eskadro en malvastaĵon inter malprofundaĵoj, kiel Golicin ordonis komenci ŝipatakon, kiel saviĝis la sveda admiralo. Oni diris ankaŭ pri la anglaj ŝipoj, kiuj ektimis fari helpon al siaj amikoj.

En la kajuto de Silvestro Petroviĉ sidis ĵus veninta ambasadoro Bazilo Lukiĉ Dolgorukov, matroso-barbiro estis razanta lian korpulentan, dikan vizaĝon kun tri mentonoj. La diplomato rakontis:

— La angla reĝo tro malŝparis por sia eskadro en la lokaj akvoj, li mem plendis, ke pli ol sescent mil pundojn al li kostis Norris, sed timas la reĝo nian dominadon sur maroj. Multaj fidelaj homoj diras, ke la svedoj estas pretaj por paco, sed nur la angloj ne lasas fariĝi al tiu paco, esperigas per helpo, iam eĉ timigas...

La barbiro foriris, Bazilo Lukiĉ dolĉe tiris sin, mallarĝigante la saĝajn okuletojn, prononcis:

— Ho, kiom facile estas en la animo, kiam mi troviĝas en propra hejmo, kvankam ĉi hejmo sur ŝanceliĝema akvo staras. Laciĝis mi, sinjoro vic-admiralo, tiel laciĝis, ke eĉ vortojn ne havas por priskribi. Iam kun forpasinta Izmajlov ni pri tio konversaciis: ne estas afero pli malfacila, ol la nia — diplomatio...

Je la kvara horo posttagmeze Silvestro Petroviĉ kun Dolgorukov eliris sur la bordon por renkonti ĉerkon kun restaĵoj de princo Andreo Jakovleviĉ Ĥilkov. Sur la albordiĝejo jam staris rusaj matrosoj en paradaj unuformoj kun prezentitaj fusiloj. La ponto kaj la kajoj de la haveno estis inunditaj de homamasoj de loĝantoj de Kopenhago. Laŭlonge de la tuta vojo, sur kiu devis sekvi la funebra procesio, viciĝis danaj soldaton en siaj mallongaj uniformaj jakoj, en lakitaj trikornaj ĉapeloj kun kokardoj.

— Jen, kiom da soldatoj ili starigis! — morne rimarkis Dolgorukov. — Por ajna okazo sinjoroj danaj ministroj zorgigis sin...

— La popolo ĉi tie honoris nin eksterordinare! — diris Ievlev. — Vere kun malfermita animo...

— Tio estis popolo, kaj tio estas ministroj, — interrompis kolere Dolgorukov. — Ministrojn oni ĉi tie per pundoj aĉetas...

La plumban ĉerkon kun la korpo de Andreo Jakovleviĉ Ĥilkov, suferinta en kaptiteco dum dek naŭ jaroj, oni veturigis sur kanona afusto, jungita per nigraj ĉevaloj. Rajdantoj en nigraj funebraj vestoj, en kaskoj kun nigraj plumoj, en nigraj armaĵoj estis akompanantaj la ĉerkon, tenante en la manoj po unu renversita estingiĝinta torĉo. Facila varma vento flirtigadis la plumaĵojn, flagetojn kaj standardojn, portis odoron de algoj, odoron de proksima maro.

Malrapide batadis tamburoj, solene kantis klarionoj, trumpetis trumpetoj.

Konsilisto de la ambasado — same en nigra vesto — portis sur velura kuseno volvaĵon, ligitan per ŝnureto kaj sigelitan per ruĝa sigelvakso. Tio estis la verko de la mortinta Ĥilkov, lia historio de Rusio. Ankoraŭ oni portis sur la kuseno plumon, flaviĝintan kaj rompitan, per kiu skribadis Andreo Jakovleviĉ, kaj simplan inkujon, kiu akompanadis lin en longaj vojaĝoj en svedaj prizonoj.

Kiam la pezan plumban ĉerkon oni levis sur la pobkastelon de «Gabrielo», Pustovojtov svingis tukon. Matrosoj akorde pafis per fusiloj, tondris kanonoj de la eskadro kaj ĉiuj danaj bordaj baterioj. Silvestro Petroviĉ kun Rjabov kovris la ĉerkon per la rusa flago, kvar matrosoj ekstaris kiel honora gardo.

— Jen ni hejmen preparis Andreĉjon, — diris Dolgorukov, reĝustigante faldojn de la flago. — Li vagis kaj turmentis sufiĉe...

Al Ievlev aliris la maljuna havenestro, ekparolis en la dana:

— Ricevis mi, sinjoro vic-admiralo, plej certajn informojn: la floto de admiralo Norris forlasis la akvojn de la Botnia golfo kaj nun krozas nemalproksime de niaj bordoj. Ĉu indas por vi foriri hodiaŭ? Li havas pli ol kvardek vimplojn, sub via komando estas nur tri ŝipoj. La vojoj de Dio estas nediveneblaj...

— La floto de Norris estas nemalproksime, sed ankaŭ nia Balta, mi pensas, ne dormas! — laŭte diris Dolgorukov. — Antaŭ nelonge mi estis proksime de la Alandaj insuloj: kaj batalŝipojn kaj aliajn ceterajn ŝipojn sub la Andreaj flagoj mi vidis per la propraj okuloj, kun plezuro admiris. Ne, sidi ĉi tie plu ne indas, ni gastis — kaj tempas reveni hejmen.

Vespere la rusa eskadro, uzinte favoran venton, levis la ankrojn kaj foriris en la maron. En la admirala kajuto Silvestro Petroviĉ kaj Dolgorukov ĉe kandela lumo estis ordigantaj foliojn de la manuskripto de forpasinta Ĥilkov kaj lace interparoladis. Estis aŭdeble, kiel sur la pruferdeko kantas matrosoj. Bazilo Lukiĉ diris reveme:

— Je Dio, kvazaŭ sonĝon mi vidas: kvazaŭ mi estas hejme.

— Ĝis la hejmo estas ankoraŭ ne proksime.

— Kiel ne proksime, kiam ili nian kanton kantas!

Kaj per alta voĉo li kunkantis:

Litkovrilo nia estu vent' sovaĝa...

Laŭ ĉi paĝoj videblas, kiel li, kompatinda, skribis! — diris Silvestro Petroviĉ. — Vidu, Bazilo Lukiĉ, — fulgo, fumaĵo, vidu, kiel makulita. Vakso gutis...

Gardeme tenante en la manoj paperan folion, Silvestro Petroviĉ legis laŭte:

«En la dudek sepa tago de junio ĉe urbo Poltavo de caro Petro Aleksejeviĉ, kiu mem persone tiam la armeon komandis, la reĝo sveda estis forpelita kaj liaj trupoj venkitaj, kie da ili pereis multe...»

Dolgorukov apogis sin per la mano, prepariĝis aŭskulti plu. Fenestroj al la galerio de la admirala kajuto estis malfermitaj, tie estis maltrankvile, peze turniĝantaj ondoj de la Balta maro. Silvestro Petroviĉ legadis foliojn unu post alia, egalmezure bruadis la maro, interkriadis vaĉantoj, batadis sonoriloj, matrosoj sub mallonga krakado de tamburoj ŝanĝadis la gardon ĉe la ĉerko de Ĥilkov.

«Kiom grandan perdon suferis tiam la svedaj trupoj, — legis Silvestro Petroviĉ, — kiuj jam ĉian potencon en l mondo neniom aprezis kaj ĉiujn reĝojn eltronigi havis fortojn...»

Bazilo Lukiĉ flustris mallaŭte:

— Estis, estis! Sed baldaŭ kio estos? Aĥ, ne orgojlu, ne orgojlu, vi krevos...

— Kio? — demandis Ievlev, ne distinginte.

— Ne gravas, amiko, legu plu, — diris Dolgorukov. — En la fremda lando estante sola, kutimiĝis mi paroli kun mi mem... Legu.

«Kaptitaj estis dek naŭ mil homoj, inter kiuj estis generalo feldmarŝalo Rehnskiöld, grafo Piper, generalo Lewenhaupt... En la sama jro en monato decembro la turka sultano Aĥmed laŭ instigo de la reĝo sveda, kiu sidis en Bendero...»

— Jen kiu la stultan turkon instruas, — ree interrompis Dolgorukov, — jen kiu al lia malico estas la unua indulganto.

Ievlev ree eklegis, Dolgorukov ankoraŭ foje interrompis:

— Ĉu vi mem en Svedio elŝipiĝis?

Silvestro Petroviĉ kapjesis:

— Kaj apud Stokholmo en urbeto Gryt kun trupo, kaj ankoraŭ en urbetoj Östhammar kaj Öregrund. Estis mi ankaŭ kun general-admiralo Apraksin je sep mejloj de Stokholmo mem, tie estis urbeto nomata Waxholm...

— Ĉu ne plaĉis al la svedoj?

— Kio do povus plaĉi! — ridetis Silvestro Petroviĉ. — Malprofitoj por ili je dek du milionoj.

— Kiel ekhurlis riĉuloj svedaj, — diris Bazilo Lukiĉ. — Kiel ĝemis. Sed ne gravas, baldaŭ estos la fino, baldaŭ. Se ne la angloj, ni antaŭ longe ĉion solvus...


Frumatene sur la flagŝipo la observanta matroso de la topo kriis:

— Ŝipoj ĉe la dekstra flanko!

Jegoro Pustovojtov rigardis per lorno kaj flustre insultis: transverse estis iranta forta eskadro. Silvestro Petroviĉ leviĝis sur la pobferdekon, prenis de Pustovojtov la lornon kaj tuj komprenis la danĝeron: la eskadro estis angla, tiu de admiralo Norris; en la okulario malrapide trapasis la avangardo, poste la centro, poste la finantaj ŝipoj de ariergardo. Estis videble, kiel anglaj matrosoj grimpas sur stajoj, kiel artileriistoj malfermas kanonajn truojn. Senhaste, retenante emocion, Silvestro Petroviĉ legis flagan signalon. La angloj proponis kapitulaci sen sangoverŝo.

— Ĉu respondi? — demandis Pustovojtov.

— Respondu, sinjoro ŝipestro: «Vidas klare».

Kajut-vaĉanto alportis al Silvestro Petroviĉ uniformon, spadon, portepeon. Vestante sin, Ievlev legis novajn signalojn de la angloj: «Al batalo havi plenan pretecon, Dia favoro estas kun ni!»

— Malfacila afero, — diris Jegoro. — Jen, kiom ili havas da vimploj.

— Malfacile, sed nenion eblas fari, — penseme respondis Silvestro Petroviĉ, fiksrigardante manovrojn de la anglaj ŝipoj: nun ili iris en batala ordo. — Nenion, frato Jegorĉjo, eblas fari! — ripetis Ievlev kaj per alia — firma, admirala voĉo ordonis levi topmastajn flagojn, signifantajn: «Al batalo pretas!»

Jegoro metis la manon sur la tenilon de la spado, kriis laŭte:

— Preparu la ŝipon al batalo! Batalan alarmon! Bramvelojn for, frontvelon kaj ĉefvelon brajli!

Rule, kun krakado ekbatis tamburoj, ekkantis signalaj klarionoj, ekfajfis ferdekestraj fajfiloj. De malantaŭe al Ievlev, anhelante, aliris Dolgorukov, demandis:

— Ĉu angloj?

— Ili, Bazilo Lukiĉ. Mi pensas, ni batalos.

— Ja kiel ne batali, se ili atakas! Kial vi al mi rigardas? Ne, amiko, nun mi estas ne diplomato, sed rusa homo, baptita Baĉjo kaj ofendon ne toleranta. Se batali — do batali!

Pustovojtov ree tondre kriis:

— Sinjoroj oficiroj, sur la pobferdekon al vic-admiralo!

La oficiroj kunvenis momente. Ĉiuj jam sukcesis vesti sin parade por la batalo: uniformoj kun brodaĵo, trikornaj ĉapeloj kun kokardoj, gantoj, spadoj. Silvestro Petroviĉ ĉirkaŭrigardis la junajn vizaĝojn, ekparolis, abrupte eldirante vortojn:

— Sinjoroj miaj, oficiroj de la Rusia ŝipa floto! Admiralo Norris ne povas toleri tion, ke ni reprenis al ni nian maron, pro tio iras li al nia eskadro kun batalo. Niaj nepoj scios, kiu komencis ĉi latronaĵon, kiu bonan pacon rompis, kiu sangon verŝis. Sed nia afero estas batali, kiel ni ĵuris. Pro tio mi ordonas: kanonan pafadon ne komenci ĝis proksimiĝo je pistola pafo. Ni pafos per kanonoj de ambaŭ flankoj, tratranĉos la ordon de la kontraŭulo, kunkroĉiĝos en ŝipatako, kaj se nia sorto estas perei, tiam ni iros al la fundo ne solaj, sed kun ĉi malbenitaj latronoj, por ke jam el la unua batalo komprenu ili, hundinidoj, kiom malfacile estas levi la manon kontraŭ la rusoj. Al la lokoj! Hu ra!

— Hu ra! — respondis la oficiroj.

— Hu ra! — ekflugis sur la pobkastelo, sur la meza ferdeko, sur la bateriaj ferdekoj.

La ŝipoj iris nun pli malrapide, kvazaŭ singarde, prepariĝante al decida batalo. Kanonistoj elprenadis ŝtopilojn el kanonaj trunkoj, kanonaj servistoj per rapidaj paŝoj portadis pulvujojn, kuglegojn, malsekigadis ŝvabrilojn, por estingi per fajrerojn, forigi disŝutitan pulvon, matrosoj priverŝadis la ferdekon per akvo prevente de incendio. Sub fajfoj de ferdekestroj, tambura batado, sub sonoj de kornoj kaj klarionoj matrosoj kun ŝipatakaj armiloj — kun haktranĉiloj, hakiloj, kun hokoj kaj stangoj — disiradis al siaj lokoj, topmatrosoj grimpadis sur stajoj, retenante pezajn sakojn kun grenadoj, muskedojn, fusilojn.

Rjabov per senhasta, balanciĝema irmaniero leviĝis sur la pobkastelon, per la ŝultro depuŝis matroson de la stirrado, diris al Pustovojtov:

— Dume mi staros ĉi tie, sinjoro kapitano.

Pustovojtov kapjesis, per rigardo observante meĉistojn, kiuj kure ekportis al la kanonoj brulantajn meĉojn en ŝoveliloj. Kanonestroj kliniĝis al la kanonoj, la meĉistoj rigidiĝis, atendante komandon. Kun solene emociitaj vizaĝoj senmove staris navigistoj, ĉiuj havis en la mano haktranĉilon por ŝipatako. Kune kun ili atendis komencon de la batalo la juna Rjabov, kunpremante en la polmo la tenilon de la spado.

Ankoraŭ foje batis tamburoj sur «Gabrielo», kaj estiĝis plena silento. La rusaj ŝipoj prepariĝis al batalo.

Tiutempe la angla eskadro, farinte larĝan arkon, kuŝiĝis al paralela kurso kaj nun proksimiĝis tiom, ke Silvestro Petroviĉ per nuda okulo legis mesaĝon de Norris al siaj maristoj: «Neniigi la rusajn ŝipojn!»

Ievlev balancis la kapon: «Jen amikoj!»

— Kion ili? — demandis Dolgorukov, alŝutante pulvon en la pistolon.

Silvestro Petroviĉ ne respondis, ree fiksrigardis la signalajn flagojn, kvazaŭ sen deziro rampantajn sur la brammasto de la angla flagŝipo.

— Kion ili? — ree demandis Dolgorukov, rigardante la palan vizaĝon de Ievlev.

— Ja tion, — malrapide prononcis Silvestro Petroviĉ, — tion ili subite skribas...

— Sed kion, kion ili skribas?

— Skribas — feliĉan navigadon.

— Ĉu al ni feliĉan navigadon?

— Jes ja, al ni, al la rusa eskadro...

— Ne kredu, sinjoro vic-admiralo, ili mensogas, latronoj, mi konas ilin, kiom da jaroj konas.

— Nun ili alie ne povas fari! — trankvile, kun kolera subrido ĉirkaŭrigardante la maron per la lorno, deklaris Ievlev. — Neniel ili povas fari alie, Bazilo Lukiĉ. Jen, rigardu!

Kaj li etendis al Dolgorukov sian lornon.

Bazilo Lukiĉ rigardis en tiu direkto, kien almontris Ievlev, kaj alpremiĝis per la tuta korpo al la pobrando: sur la horizonto, post la ŝipoj de la eskadro de Norris klare desegniĝis alia, grandega eskadro, ne eskadro — floto. Tio estis ĝuste tiu Balta floto, kiun Dolgorukov antaŭ nelonge vidis apud la Alandaj insuloj, li rekonis la centkanonan flagŝipon, kie tenis sian flagon general-admiralo Apraksin.

— Niaj! — per feliĉa voĉo diris Pustovojtov. — La niaj venas! Kaj forto, kia fortego! Mi la Baltan floton tiele vidas la unuan fojon.

Silvestro Petroviĉ ordonis bati malalarmon.

Sur «Gabrielo» ree ekbatis tamburoj. La angla eskadro de Norris, hisinte la velojn, turniĝis laŭ vento kaj komencis rapide foriri al la oriento.

— Nu, bravuloj! — diris Rjabov. — Kiaj kuraĝuloj! Rigardu, kiel ili fuĝas. Nun por longe, nun ili ektimis forte...

Li ekridegis, frapis per la kalkanumo al la ferdeko, kriis al la filo:

— Ivano Ivanoviĉ, ĉu vi vidas?

— Ni rigardas! — demalsupre respondis la leŭtenanto.

Tiutempe sur la flagŝipo de la Balta floto gaje, base bojis kanono kaj tuj leviĝis signalo: «Sekvu min kolumne!»

Pustovojtov respondis: «Vidas klare!»

— Teodoro Matejeviĉ mem, — kun plezuro diris Ievlev. — Lia vimplo! Nu, saĝulo general-admiralo, li scias, kie iri...

Kaj, turniĝinte al Pustovojtov, li ordonis:

— Komandu, sinjoro ŝipestro, faru manovron, ni iros post ili.

— Sinjoroj oficiroj, al mastoj! — per raŭkiĝinta sub vento, kruda kaj ĝoja voĉo tondris Pustovojtov. — Malbrajli frontvelon kaj ĉefvelon! Al turniĝo al plena vento! Brasu la velojn!

La veloj pleniĝis per vento, «Gabrielo», farinte larĝan duoncirklon, iomete kliniĝante, en akompano de du aliaj ŝipoj, lasante post si blankan ŝaŭman spuron, ekiris al proksimiĝo kun la Balta floto. Kaj sur la mezferdeko tiutempe, amasiĝinte ĉe la dekstra ŝiprando, la junaj navigistoj, ekscititaj de la ĵus travivita, sentante sin jam preskaŭ flarintaj pulvon, rekonis la konatajn ŝipojn kaj per sonoraj junulaj voĉoj disputis:

— «Hanguto»!

— Ne, «Astraĥano»!

— Kaj jen — «Narvo»!

— «Narvo» la sesa iras, sed tio estas «Moskvo»!

— Ĝuste, «Moskvo»!

— La lasta iras «Nova Kronŝloto»!

— Ne, «Volgo»...

La juna Rjabov aŭskultis, kiel disputas la navigistoj, montris ekzakte, kie estas kiu ŝipo, poste ekiris al la pobferdeko. Tie, apogante sin sur promenbastono, apud Ivano Sabateiĉ staris vic-admiralo Ievlev, kaj ambaŭ ili silente admiris grandecon kaj potencon de la iranta sub plenaj veloj, ornamita per flagoj — Balta floto. Ŝipoj kaj fregatoj, galiotoj kaj jaĥtoj kliniĝadis sub freŝa forta vento, ŝaŭmaj ondoj leviĝadis super la maro, blindiga lumo de la suna tago gaje ludis en plej etaj akvaj ŝprucoj, sur vimploj kaj flagoj, sur kupro de batalaj kanonoj, sur veloj, ŝajnintaj gisitaj el pura arĝento.


Arĥangelsko — Polarnoje — Leningrado

1944–1954


1. Aludo al drinkado («lakto de rabia bovino» — alkoholo) (trad.)