Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

Ĵ —

La 14a el la literoj de Esperanto. Ĝiaj preferataj askiigoj estas jx kaj ^j.

Angle: latin letter j with circumflex
Ruse: йот с крышей, жи с крышей

1996-01-05


ĵet*o

Mat.: F estas ĵeto el aro A al aro B, simbole

F: A→B, 

se ĝi estas tia rilato super A kaj B, ke al neniu a∈A respondas pli ol unu b∈B.

Anstataŭ aFb oni kutimas skribi b=F(a) — t.n. funkcia skribo; a estas argumento, kaj b estas la bildo de a (laŭ F); simetrie, a estas fontaĵo de b. Tion oni ĝeneraligas al aroj: por A′⊆A, ĝia bildo estas tia B′⊆B, ke por ĉiu b∈B′ ekzistas a∈A′ kies bildo estas b, t.e. b=F(a).

Rilate al F, A estas la fonta aro (kp domajno) kaj B estas la cela aro (celaro, variejo).

Kp disĵeto, retroĵeto, surĵeto; funkcio, morfio, predikato, operacio, operatoro, transformo, funkcionalo.

Rim. Por indiki, ke temas pri surĵeto, oni uzu la prepozicion sur: «ĵeto el (de) A sur B-on».

Noto. Matematikistoj uzas por tiu nocio la vortojn «bildigo», «mapo» aŭ ĝeneraligas la terminon funkcio.

Angle: map(ping)
France: application
Germane: Abbildung
Ruse: отображение

1996-01-05


ĵeton·o

Abstrakta nekopiebla objekto, kiun kunagantoj transdonas unu al alia por sinkronigi atingon al ope uzata risurco. Ekzemplojn vd en stafetringo kaj Petri-reto. Simile en grupvaro, kie je ĉiu momento nur unu programisto povas ŝanĝi programdosieron; la aliaj dume povas nur legi la koncernajn programpecojn; por fari siajn modifojn, ili antaŭe devas akiri koncernan ĵetonon.

Angle: token
Ruse: маркер, фишка

2000-06-18


ĵoker·o [PIV1, Jel] —

Elemento de ŝablono, identigebla kun ajna datumano de koncerna tipo — ekz-e la steleto kaj la demandosigno en dosiernomaj serĉoŝablonoj de MS-DOS.

Angle: wildcard character, match-all pattern
France: joker
Ruse: джокерный символ

1996-01-05


ĵoker·vort·o

Neformala speco de sintaksa variablo, vorto sen propra signifo, uzata por montri ke ajna alia vorto (precipe, nomo) povus esti uzata en ĝia loko. Ekz-e la sekva frazo uzas «um», «ajn» kiel ĵokervortojn:

Por ŝanĝi la nomon de dosiero UM al AJN diru:
mv UM AJN
Oftaj naciaj ĵokervortoj estas
angle
foo, bar
france
toto, titi, tata, tutu
ruse
тата; ляля; зюзю.
(Oni ankaŭ proponis la radikon zoz laŭ la ĵokervorto zozo el rakonto pri «la 17a regulo» de la Fundamento, vd «La Verda Pigo» de Louis Beaucaire.)

Angle: wildcard
Ruse: джокер

1997-02-07


ĵus(aĵ)o

Senpera antaŭanto; en Paskalo k.a. programlingvoj, operacioprafunkcio ant, liveranta la ĵusaĵon de sia argumento.

Angle: predecessor, Pred
Ruse: непосредственный предшественник

1996-01-05


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion