Sekretoj de la marestaĵoj

Maristo konfesas al sia amikino, kiu sidas sur liaj genuoj:

— Mi tatuigis al mi submarŝipon sur la ventro.

— Jes, mi jam sentas la periskopon.

Paĉjo kaj panjo loĝas en unu ĉambro kun sepjara fileto. Iun posttagmezon paĉjo eksentas paĉjajn dezirojn, kaj panjo estas preta ludi sian rolon, sed la fileto ĝenas ilin. Fine paĉjo proponas:

— Ferĉjo, iru al la fenestro, rigardu eksteren dum dudek minutoj kaj kalkulu la preterpasantojn kun cilindraj ĉapeloj. Por ĉiu vi poste ricevos cent stelojn.

Ferĉjo iras al la fenestro. Malantaŭ li paĉjo tuj renversas panjon sur sofon, kaj ili silente sed vigle geiĝas.

Ferĉjo rigardas eksteren kaj baldaŭ mallaŭte rikanas:

— Tiu fikludo estos multekosta por ili. Jen proksimiĝas la dua funebrantaro.

Ĉe l' freŝa faro

Baniko surprizas Krukon kuŝanta nuda sur s-ino Baniko. Li terure ekkoleras kaj piedbatas Krukon sur la postaĵon. Kruko riproĉas:

— Vi mem kulpas, se vi puŝas min enen.

— Prefere mi prenu du piloloj — en mia familio ofte naskiĝas ĝemeloj.

Por peko senkonscia puno nenia

Ĉe bankedo maljuna koketulino sidas apud episkopo. Ŝia tre, tre profunda dekoltaĵo estas ornamita per ora krucifikso. Ŝi kliniĝas al sia najbaro kaj afekte demandas:

— Episkopa moŝto, ĉu vi kredas, ke Jesuo suferas, kiam li kuŝas sur la brusto de eleganta virino?

Li episkopo milde respondas, rigardante ŝiajn velkajn logaĵojn:

— Ne, certe ne, sinjorino. Jam dum sia agonio Jesuo pardonis ambaŭ kompatindulojn, kiuj pendis dekstre kaj maldekstre de li.

Al pec' pecon algluas

Timema junulo eniras apotekon, kie deĵoras bela, matura farmacihelpantino. Li estas embarasita:

— Mi dezirus, he, mi ŝatus havi, he, manteleton.

Ŝi tuj komprenas, donas al li kondomon kaj aldiras kun frandema rigardo:

— Mi estos libera je la oka. Se vi volas, ni povus tiam aranĝi al la manteleto peltan kolumeton.

Ĉu socialismo konstruiĝas?

En totalisma reĝimo oni pesas la linrikolton. Katastrofo! Mankas 200 gramoj da lino. La vilaĝestro scias, ke oni pafmortigos lin, se li ne trovos ie la 200 gramojn. Li subite memoras pri la bela blanka barbo de la maljuna Trebinto.

— Kamarado Trebinto, vi devas oferi vian barbon por la komunumo.

Vole nevole Trebinto lasas fortondi sian belan barbon, kaj la linrikolto estas savita.

Post du monatoj la vilaĝanaro kolektas kolombajn ovojn por la registaro. Katastrofo! Mankas du ovoj.

Aŭdinte tion la maljuna Trebinto decidas forkuri el la vilaĝo.

Specimene

Instruistino klarigas, kio estas rimo. Ŝi donas ekzemplon el la Fundamenta Krestomatio.

«Sciuro malgranda kuradis en rado
Kaj homojn amuzis per sia kurado»

— Joĉjo, ĉu vi povas inventi alian rimitan frazon?

«Ekpluvegis, kiam mi ludis tenison,
Kaj akvo atingis jam mian femuron»

— Sed «femuron» tute ne rimas!

— Jes, se pluvus unu horon pli, mi havus la ĝustan rimon.

La pafado daŭris tre longe

La granda filo de Kruko devas lerni en alia universitata urbo. La patro konsilas al li.

— Kiam vi bezonos monon por viaj eksterstudaj plezuroj, ne ŝoku vian patrinon en viaj leteroj. Petu simple monon por viaj «ĉaselspezoj».

Ĉiumonate la filo de Kruko sendas sian faktureton: por ĉaselspezoj mil stelojn. Sed foje gesinjoroj Kruko ricevas jenan konton: por ĉaselspezoj mil stelojn, kaj por riparo de la pafilo tri mil stelojn.

Bervalajxo
(por vicprezidanto)

Mi premas la manon je cia vico.

Ni devas diri ĝin

Statistiko:

Kion faras la viroj post amorado?

 10% ekdormas
 5%  ekfumas
 85% leviĝas, rapide vestas sin kaj revenas hejmen.

Mi iras dormi tute laca

Ĉe stelulineto sonoras telefono.

— Fraŭlino, vi rendevuis kun sinjoro doktoro Klestero por venonta mardo. Bedaŭrinde li devas forvojaĝi kaj petas vin veni hodiaŭ posttagmeze.

— Ne, mi jam renkontis impresarion hodiaŭ matene; poste mi vizitos mian domposedanton, por ke li malaltigu la luprezon de mia loĝejo. Mi ne povas senvestiĝi la tutan tagon.

Fino bona, ĉio bona

S-ino Baniko telefonas al kuracisto meze de nokto.

— Ĉu vi povas rapide veni, sinjoro doktoro? Nia fileto glutis tutan pakon da kondomoj.

La kuracisto ne estas kontenta, ke oni vekis lin tiom malfrue. Tamen li vestas sin kaj preparas sian stomakpumpilon. Tiam resonoras la telefono. Estas denove s-ino Baniko:

— Sinjoro doktoro, vi ne bezonas veni. Mia edzo ĵus retrovis unu kondomon en tirkesto.

La forto de l' vero

Sinjoro eniras hotelon kun juna virino.

— Ni deziras belan ĉambron kun granda lito. Mia edzino ŝatus, ke tiu ĉambro havu ankaŭ banujon. Ĉu ne, karulino? Respondas la karulino:

— Jes, sinjoro.

Mi estas ankoraŭ por amo kapabla

En kinejo f-ino Baniko kliniĝas al sia patrino:

— Panjo, mia najbaro fingrumas miajn femurojn.

— Ho! kia fiulo! Tuj ni interŝanĝu niajn sidlokojn.

Post kvin minutoj s-ino Baniko kliniĝas al la najbaro kaj flustras kun invita rideto:

— Nu, sinjoro, ne paŭtu do dum la tuta filmo.

Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj

Juna orfino estas edukata de sia onklo, paroĥestro de malgranda montara vilaĝo. Malgraŭ la pia medio, en kiu ŝi vivas, ŝin altiras amo al pluraj junuloj el la ĉirkaŭo, kaj post kelkaj kaŝaj renkontiĝoj ŝi gravediĝas. Neniu volas esti la patro.

Ŝi konfidas sian zorgon al la vilaĝa kuracisto. Tiu spertoplena, bonkora homo kompatas ŝin kaj promesas, ke li ĉiel helpos.

La paroĥestro jam ne estas tre juna, kaj pro siaj malfortaj okuloj li ne rimarkas la rondiĝon de la ventro de sia nevino. Kelkajn tagojn antaŭ la akuŝo la kuracisto vizitas la pastron:

— Sinjoro paroĥestro, vi ne aspektas tre sana. Ĉu mi rajtas ekzameni vin?

— Volonte.

Li kuracisto diligente esploras la virtan korpon de la verto ĝis la piedfingroj. Ĉe la diketa ventro lia frunto sulkiĝas super la stetoskopo.

— Sinjoro paroĥestro, apenaŭ tio estas kredebla, sed vi estas graveda.

— Kion vi fantazias, sinjoro doktoro?

— Jes, tio estas raregaĵo. La obstetriko mencias nur sep aŭ ok tiajn kazojn de vira gravedeco. Sed ne timu. Post anestezo mi facile akuŝigos vin, kaj vi povos edukigi la idon en malproksima regiono.

La sensperta paroĥestro lasas sin konvinki. Tri tagojn poste la nevino naskas belan knabon en la domo de la kuracisto, kiu tuj rapidas al la paroĥestro. La gravedan pastron li kloroformas, kaj poste venigas la novenaskiton.

Kiam la paroĥestro rekonsciiĝas kaj vidas la infanon, li ekkrias:

— Tio estas frukto de mia peko. Sed mi ne pekis sola. La ĝendarmejestro estas la patro de tiu ido.

Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj

Juĝisto demandas atestanton:

— Nu, junulo, ĉu vi vidis ion?

— Jes, sinjoro juĝisto, kiel farbisto mi hazarde staris sur mia ŝtupetaro antaŭ la domo, kiam la ulo enbatis la pordon sur la unua etaĝo. Ĉion mi vidis tra la fenestro.

— Kion vi vidis?

— Li impetis en la ĉambron kaj renversis la junulinon sur la liton.

— Kaj poste?

— Li forŝiris ŝian korsaĵon.

— Kaj poste?

— Li senkalsonigis ŝin.

— Kaj poste?

— Li kuŝiĝis sur ŝin.

— Kaj poste?

— Poste mi vidis nenion, ĉar la ŝtupetaro subite rompiĝis.

— Kial ĝi rompiĝis?

— Ĉar tiutempe sur ĝi staris naŭ kamaradoj.

La dorna karesilo

Instruistino: — Kiel reproduktas sin erinacoj?

Lernanto : — Tre, tre singardeme.

La movado

Baniko suspektas, ke lia edzino trompas lin, dum li laboras en sia oficejo. Kruko donas al li konsilon:

— Metu sub la liton poton da lakto. Ligu al la somiero kuleron super la poto. Vespere, se vi trovos spurojn de lakto sur la kulero, tio estos pruvo de via kokriteco.

La sekvan tagon Kruko renkontas Banikon kaj demandas lin:

— Nu, kion vi trovis sub la lito?

— Poton plenan da freŝa butero.

Gaje kanti povas ambaŭ ni

Iun vesperon fama kantisto subite raŭkiĝas. Timante pri sia multevalora voĉo, li rapidas al amiko kuracisto. Ties edzino malfermas la pordon. Per apenaŭ aŭdebla voĉo la kantisto demandas.

— Ĉu via edzo estas hejme?

— Ne, — ĝoje respondas la virino, entirante lin. — Ni tuj profitu la okazon.

Bela birdo!

Profesoro pri natursciencoj ekzamenas studentojn. El kesto li prenas pajloŝtopitajn birdojn kaj, kaŝante ilin enmane, montras nur ties voston.

— Kiel nomiĝas tiu birdo?

— Merlo.

— Ne, ĝi estas pigo.

La profesoro montras la voston de alia birdo al la ekzamenato:

— Kaj kio estas tio?

— Nu, certe, rubekolo.

— Tute ne, ĝi estas najtingalo. Vi scias nenion. Mi devas doni al vi tre malbonan noton. Kiel vi nomiĝas?

La studento malfermas sian pantalonfendon kaj diras al la profesoro:

— Divenu.

En sonĝo

Baniko konfidencas sian maltrankvilon al Kruko:

— De kelka tempo mia edzino laŭte krias ĉiunokte en sonĝoj: «Ne, Henriko, ne!»

— Tio ne estas grava.

— Mia antaŭnomo estas Filibuso.

— Mi asertas, ke tio ne estas grava tiom longe, dum ŝi ne krias: «Jes, Henriko, jes!».

Privilegia vojo

Bela kamparanino konsultas unuafoje kuraciston. Ĉar ŝi havas febron, li donas al ŝi termometron, por ke ŝi mezuru sian temperaturon. Sed ŝi unuafoje vidas tian ilon.

— Metu ĝin en vian buŝon, sinjorino.

— Ne, tio ne estas higiena. Mi ne povas suĉi ion, kion multaj fremduloj antaŭe enbuŝigis.

— Do vi povas meti ĝin sub vian akselon.

— Sinjoro doktoro, mi estas tro tikliĝema.

— Restas do nur la rektuma vojo. Turnu vin, suprenlevu la jupon kaj klinu vin antaŭen.

La kamparanino prezentas al la kuracisto sian pufan pugon kaj atendas unu minuton. Subite ŝi ekkrias:

— Vi eraras, sinjoro doktoro. Vi enigis la termometron en la malĝustan truon.

— Estas vi, kiu eraras, sinjorino. Tio ne estas la termometro.

Policano vidas en parko junulon, kiu fosas truon en tero. Li suspekteme demandas:

— Kion vi faras?

— Nu, kiel vi vidas, mi fosas trueton.

— Sed kial vi fosas?

— Ĉar mi havas ĉi tie rendevuon kun amikino.

— Kaj vi bezonas truon por tiu amikino?

— Jes, ŝi havas ĝibon.

Abismoj

Plonĝante en naĝejon, junulino perdas sian naĝkalsoneton. Ŝi estas embarasita pro abundaj ĉeestantoj. Ŝi diskrete eliĝas el akvo, kaptas avertilon starantan en angulo kaj foriras, tenante la tabulon antaŭ la subventro.

Eksonas ĝenerala ridego. La junulino rimarkas la surskribon sur la tabulo: «Rezervita por sinjoroj». Ŝi turnas la avertilon, sed ĉiuj ridas eĉ pli laŭte, legante: «Profundo: 1 m 80».

La gaja migranto

De la loĝejo sur la tria etaĝo s-ino Baniko devas subenporti rubujon en la korton. Baniko, kiu razas sin en la banĉambro, subite aŭdas krion kaj bruon en la korto. Li forlasas la banĉambron, descendas laŭ la ŝtuparo kaj vidas strangan spektaklon: s-ino Baniko tiom maloportune stumblis, ke falis antaŭen, kaj ŝia kapo trafis en la rubujon. Ŝi forte baraktas. Preterpasanta vagabondo tuj kaptis la okazon kaj aktive okupiĝas inter ŝiaj tiom loge nudigitaj femuroj.

— Fia porko! — ekkrias Baniko. — kion vi faras?

La trampo trankvile respondas, sen lasi sian ludon:

— Nu, eble la forĵetita kapo jam ne plaĉas al vi, sed mi trovas la postaĵon ankoraŭ bone uzebla.

La sama afero, sed kun la kapo al tero

Dorisa estas frivola bervalanino. Ŝi profitas junularan E-kongreson en Bervalo, por intime konatiĝi kun viroj el multaj landoj. Por la viroj estas nun modo porti sur la brusto, ĉe kolĉeno, metalan komencliteron de la antaŭnomo.

Amikino trafas Dorisan kuŝanta sola inter rokoj, iom malproksime de la bervala plaĝo. Sur la nuda brusto de Dorisa ŝi vidas ruĝan W-forman spuron.

— Kio estas tio?

— Ha, mi ĵus pasigis agrablan horon kun juna impetega usonano, William.

Sekvatage la amikino retrovas Dorisan en la sama soleca loko. Denove estas videbla W-forma postsigno sur ties ventra haŭto.

— Nu, mi vidas, ke William ĵus revizitis vin.

— Ne, ĉi-foje mi konatiĝis kun juna franco, Marcel.

Bervalajxo
(por ŝipano)

Tra la malgranda kilsono la fakulo ne sukcesis trovi la pruon.

Per kio ni amuzu nin?

— Sinjoro doktoro, kion mi faru, por ne havi infanon de mia fianĉo?

— Maĉu gumon, fraŭlino.

— Ĉu antaŭ aŭ post la seksumado?

— Anstataŭ.

Enirante la skriboĉambron de sia edzo, la edzino de fama akademiano trovas lin tenanta sian sekretariinon sur la genuoj. Ŝi ekkrias:

— Mi estas surprizita.

— Ne, — rebatas la puristo. — Diru pli ĝuste: «Mi miras», ĉar surprizita estas mi.

Abunde kaj redunde

Viro renkontas iaman instruiston.

— Ĉu vi rekonas min? Mi estas Prusto, via lernanto antaŭ dudek jaroj.

— Ne.

— Nun mi estas patro de dek du infanoj.

— Ha! nun mi memoras pri vi. Prusto, kiu neniam atentis.

Ne ekzistas terno sen nazo

Baniko vespere revenas hejmen kaj diras al sia edzino:

— Mi estas maltrankvila. Jam de du semajnoj, kiam mi eliras el mia oficejo, iu nekonato preterpasas kaj rikanas: «Kokrito, fia kokrito».

— Karulo, — respondas s-ino Baniko. — Vi scias, ke mi amas vin. Ne atentu la stultaĵojn de nekonata ŝercemulo.

La sekvan tagon, kiam Baniko forlasas la oficejon, la nekonato flustras al li:

— Denuncanto, fia denuncanto.

Renkontante ĝibulon, pederasto ekkrias:

— Ha, kia bela brusto!

Mastro en vojo — servantoj en ĝojo

Riĉulo, revenante de vojaĝo, vidas en la salono sian serviston trinkanta konjakon kaj fumanta cigaron. Li skoldas la serviston:

— Mian konjakon, miajn cigarojn! Kial ne mian edzinon?

— Sinjoro, bedaŭrinde ne mi, sed la ŝoforo gajnis ŝin ĉe pokerludo.

En la radio okazas la konata ludo je duobligo aŭ ĉionperdo. La demandato gajnas por ĉiu bona respondo certan monsumon. Post ĉiu demando li rajtas retiriĝi de la ludo. Se li ludas plu, li aŭ gajnas la duoblon respondante ĝuste, aŭ perdas ĉion respondante malĝuste.

Pastro, kiu volis gajni monon, por ripari sian preĝejon, anoncis sin al la ludo, kaj ĝis nun sukcese respondis ĉiujn demandojn. La ludestro diras al li:

— Pastra moŝto, ĝis nun vi gajnis 20 mil stelojn. Ĉu vi volas ludi plu?

La pastro longe hezitas kaj fine decidiĝas:

— Jes.

— Jen la sekva demando: «Kion diris sankta Jozefo, kiam eksciis, ke Maria estas graveda?»

La pastro cerbumas, ŝvitas, angoras. Li koleras kontraŭ si mem, ke li daŭrigis la ludon, kaj fine murmuras:

— Kial mi idioto antaŭe ne retiriĝis?

— Jes, pastra moŝto, jes! La respondo estas ĝusta. Vi gajnis 40 mil stelojn!

En juneco logas, en maljuneco tedas

60-jarulo surprizas junulon, kiu eliras el lia dormoĉambro, butonumante sian pantalonfendon. Sur la litrando sidas la samaĝa edzino kun embarasita mieno.

La 60-jarulo diras al la junulo per riproĉa voĉo:

— Mi ne komprenas, ke tion faris vi, kiu ne estas devigita.

Unu vidvino

Juna vidvino ne plu povas elteni sian truditan ĉastecon. Ĝis nun ŝi rezistis al la invitoj de sia najbaro, kiu bonvolus ŝin konsoli. Sed hodiaŭ vespere ŝi sentas sin tiom sola, tiom malforta, kaj plie baldaŭ fulmotondros...

Kiam ŝi frapas la pordon de la najbaro, tiu tuj komprenas, ke la frukto estas matura. Post kelkaj minutoj la vidvino estas en liaj brakoj, kaj ŝi ne protestas, kiam li komencas senvestigi ŝin. Vidante lian nudan korpon, ŝi rememoras pri la mortinta edzo, kaj genuiĝante antaŭ la glora viraĵo de la najbaro, ŝi prenas ĝin per ambaŭ manoj, proksimigas ĝin al sia vango kaj plorĝemas:

— Ho! Kial vi forlasis min tiom frue? Nun mi estas sola en la vivo. Ĉiunokte mi pensas pri la ĝuoj, kiujn vi donis al mi. Mi memoras niajn frenezajn amorludojn...

La vidvino plorsingultas kaj lamentas plu:

— Mi estas tiom juna, kaj vi estas en alia mondo...

Tiam la najbaro ekkrias malpacience:

— Ha! ne. Ĉu vi venis por fiki aŭ por telefoni?

Espero katolika

Du kanonikoj babilas:

— Ĉu vi kredas, ke ni spertos antaŭ nia morto la edziĝorajton de la katolikaj pastroj?

— Se ne ni mem, do almenaŭ niaj infanoj.

Por ĉiu faro estas horo

Sur placo de Bervalo savarmeanoj provas konverti gapulojn. Linda junulino, vestita per uniformo, predikas:

— Gefratoj, kiu konas la estonton? Hodiaŭ mi estas en la brakoj de mia edzo, morgaŭ mi eble estos en la brakoj de la Sinjoro.

Ŝercemulo demandas:

— Ĉu vi estos libera postmorgaŭ?

Le phénomène congrès

Okazas en Bervalo Esperanta junulara kongreso.

F-ino Kruko revenis je la dua matene de la interkona vespero. Dum la matenmanĝo ŝia patro demandas, ĉu la kunveno estis interesa.

— Ne, paĉjo, ĝi estis enuiga.

— Kial do vi revenis tiom malfrue?

— Tial ke mi dum longa tempo ne sukcesis retrovi mian kalsoneton.

Remaĉi — jen plej simple kaj facile

Du amikinoj deziras gajni monon per siaj logaĵoj. Ili turnas sin al luksa bordelo kaj petas la estrinon dungi ilin por kelkaj horoj ĉiun posttagmezon. La parigistino rimarkigas:

— Fraŭlinoj, tio ne estas tiom facila, kiom vi pensas. Mi direktas modelan firmaon, kaj li klientoj plendus, se mi proponus al ili senspertajn amatorinojn. Ĉiuj deĵorantinoj en tiu domo devis komence fari tre severan ekzamenon. Ili nun konas perfekte la teorion kaj la praktikon de ĉiaj voluptoj.

— Ankaŭ ni estas pretaj prepari tiun ekzamenon.

— Bone, jen lernolibroj. Lernu ilin parkere.

Ambaŭ amikinoj diligente laboras, studas tage kaj nokte, faras praktikajn ekzercojn. Iam kandidatino, ne vidante sian kunulinon, maltrankvile demandas la bordelestrinon:

— Ĉu vi scias, kie estas mia amikino?

— Ha! la kompatindulino hieraŭ sufokiĝis ĉe la buŝa ekzameno.

Baniko fanfaronas:

— En mia vivo mi jam faris multajn kokritojn.

S-ino Baniko modeste diras:

— Sed mi faris nur unu.

El la Biblio

Sinjoro paroĥestro, diras pedelo, post kiam mi pasigis la hieraŭan vesperon kun amikoj, mi konstatis, ke iu ŝtelis mian oran poŝhorloĝon.

Post pripenso la pastro konsilas:

— Invitu viajn amikojn kaj legu al ili la 20an ĉapitron de la Eliro. Kiam vi citos la okan ordonon de Dio: «Ne ŝtelu», certe akuzos sin vole nevole la ŝtelinto.

Post du tagoj la pedelo ĝoje diras al la paroĥestro:

— Fine mi retrovis mian horloĝon.

— Do, ĉu vi vidas, kiel efikas la legado de la Biblio?

— Jes, kiam mi venis al la sepa ordono: «Ne adultu», mi subite rememoris, ke mi forgesis mian horloĝon sur la noktotablo de la sakristianino.

Sen ...aco ne futuro

Instruisto demandas la infanojn, kion ili plej ŝatas. Iuj respondas: vojaĝojn, aliaj: libertempon, k.t.p. La juna Kruko respondas:

— Mi plej ŝatas nudan virinon.

La instruisto punas lin kaj ordonas ripeti la maldecan respondon al sia patro.

Sekvatage la instruisto demandas la junan Krukidon:

— Nu, kion diris via patro?

— Li diris, ke nia instruisto estas verŝajne invertito.

Inicado matematika

Kruko rakontas al Baniko, ke hieraŭ li ekzamenis tri junulinojn, kiuj kandidatis al posteno de sekretariino en lia oficejo.

— Mi demandis ĉiun el ili, kiom estas 1 plus 1. La unua diris: 2. La dua: 11. La tria hezitis: eble 2, eble 11.

— Kaj kiun vi elektis kiel sekretariinon?

— Tiun, kiu havas la plej belajn krurojn.

Muzika terminaro

Malgranda teatra trupo turneas, ludante ĉiutage la saman opereton en alia urbo. Post la unua vesperprezento ĉarma junulo frapas la pordon de la aktorino, kiu ludas la rolon de la markizino.

— Fraŭlino, mi estas la saksofonisto de la orkestro, kiu havis la honoron akompani vian belegan voĉon hodiaŭ vespere. Mi alportis al vi pralinojn. Ĉu mi rajtas inviti vin al manĝo?

Ili pasigas agrablan vesperon, babilas, drinkas, kaj, ĉar la aktorino estas cedema, ambaŭ baldaŭ ĝuas en hotelĉambro frenezigan nokton.

La sekvan tagon, post la spektaklo en najbara urbo, juna muzikisto frapas la pordon de la kantistino:

— Fraŭlino, mi estas la saksofonisto de la orkestro. Mi estis fiera povi akompani vin, kaj mi alportis al vi pralinojn.

La aktorino, surprizite, tamen akceptas la pralinojn, la inviton al vespermanĝo kaj al la lito de la saksofonisto.

Tio daŭras tri semajnojn. En ĉiu urbo la sama scenaro.

Post la lasta prezento de la turneo junulo frapas la pordon de la loĝio.

— Eniru.

— Bonan vesperon, fraŭlino.

— Bonan vesperon. Vi verŝajne estas la saksofonisto de la orkestro.

— Jes, fraŭlino.

— Kaj vi certe portas al mi pralinojn.

— He, fraŭlino, jes pralinojn.

— Kaj kial vi volas donaci al mi pralinojn?

— Nu, fraŭlino, la reĝisoro de via trupo disdonis al ni la partiturojn. Kaj sur tiu saksofona iu skribis krajone: «Se vi volas pasigi agrablegan nokton kun la markizino, donacu al ŝi pralinojn. Ŝi fikas diine».

— Sinjoro instruisto, nun mi komprenas, kio estas ĉapelita lit-ero!

La interrompita kanto

Nigre vestita viro eniras bordelon. Li diras al la estrino:

— Hieraŭ kliento, kiu intencis viziti vian institucion, subite mortis sur la sojlo.

— Jes. Malgaja afero.

— Kun kiu pensionulino li havis kutime rilatojn?

— Kun Arleta.

— Bonvolu konduki min al la ĉambro de Arleta. Mi estas lia notario, kaj mi devas plenumi lian lastan volon.

Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda

Lastmomente grafino Mambolino rimarkas, ke 13 personoj ĉeestos ŝian vesperan kunvenon. Ĉar ŝi estas superstiĉa, ŝi petas sian junan servistinon Rista surmeti belan robon kaj ludi la rolon de gastino. Oni vespermanĝas, dancas, amuzas sin ĝis malfrua horo.

Sekvatage la grafino demandas la servistinon:

— Rista, ĉu oni hieraŭ vespere traktis vin kiel sinjorinon?

La naiva junulino ruĝiĝas, mallevas la okulojn kaj respondas:

— Jes, dufoje en la biblioteko, kaj unufoje en la vintroĝardeno.

...tial mi prenis broson kaj purigis la veston

S-ino Kruko estas tre ĵaluza. Ĉiun vesperon ŝi kontrolas la jakon de la edzo. Ĉe la kolumo ŝi ĉiufoje malkovras fremdajn harojn, kaj ŝi priblekas la malfidelulon.

Por kvietigi ŝin, Kruko aĉetas broson, kaj fiere revenas hejmen kun virga jako. Lia edzino longe esploras la kolumon, la ŝultrojn, la dorson, kaj fine ekploras:

— Via fieco atingis sian kulminon. Ĝis nun vi trompadis min kun blondaj, brunaj kaj ruĝaj virinaĉoj. Hodiaŭ vi trompis min kun kalvulino!

Kie estas mielo...

Blovas varmega mediteranea vento. Kun siaj amikoj Baniko ludas kartojn kaj drinkas en ombra ĉambro. Kruko subite ekstaras, por iri al necesejo. Li devas trapasi la dormoĉambron, en kiu s-ino Baniko siestas tute nuda. Post kvin minutoj li revenas kaj diras:

— Baniko, vi ĉiam asertis, ke via edzino estas vera blondulino.

— Jes, estas vere.

— Ne, mi ĵus konstatis, ke ŝi estas malsupre tute nigra.

— Vi nur volas ŝerci, Kruko.

— Ne.

— Ni kontrolu, — ekkrias la kartludantoj.

Piedpinte ĉiuj eniras la dormoĉambron kaj konstatas, ke Kruko diris la veron. Tiam Baniko proksimiĝas al sia dormanta edzino kaj, kunfrapante la manojn, krietas:

— Huŝ! huŝ! forflugu, fiaj muŝoj!

Kiu pli frue venas, pli frue muelas

Baniko: — Mi estas feliĉa, de kiam mi vizitas la vesperkursojn de la popoluniversitato. Mi scias nun pli ol vi. Ĉu vi ekzemple konas Marjorie Boulton?

Kruko: — Ne.

Baniko: — Ŝi estas fama poetino. Ĉu vi eble jam aŭdis pri generalo Sébert?

Kruko: — Ne.

Baniko: — Li estas mecenato de la internacia lingvo. Ĉu vi konas Lanti?

Kruko: — Mi konas nek Marjorie Sébert, nek generalon Lanti, nek vian Boulton. Sed ĉu vi mem konas Karlon Vostul?

Baniko: — Ne.

Kruko: — Nu, tio estas la junulo, kiu ĉiuvespere vizitas vian edzinon, dum vi vizitas la vesperkursojn.

Veterano?

Tri maljunuloj sidas sur benko de la bervala parko kaj priparolas siajn zorgojn:

— Al mi, — balbutas la unua, 72-jara. — malbone funkcias la okuloj.

La dua, 81-jara, bedaŭras, ke liaj kruroj jam ne estas tiom elastaj, kiom antaŭ la unua mondmilito.

— Ha! — ĝemas la tria, 93-jara. — mi ne povas plendi pri mia korpo, sed ĉiutage malfortiĝas mia memoro. Hodiaŭ matene, kiam Olga, mia juna servistino, trairis la ĉambron, mi diris al ŝi: «Tuj senvestiĝu, por ke ni amoru». Kaj ŝi respondis: «Sinjoro, ni ambaŭ ja ĵus ellitiĝis».

La tombofosisto de Bervalo ne perlaboras multe da mono. Por vesti sin kaj sian familion, li prenas la malnovajn rubandojn, kiuj iam ornamis funebrajn bukedojn kaj kronojn. Lia edzino kunkudras ilin kun ĉifonoj. Kaj ĉiudimanĉe la loĝantaro de Bervalo povas legi sur la brusto de la patrino: «Al miaj karaj malaperintoj», sur la pantalonfendo de la patro: «Ripozu en paco», sur la postaĵo de la juna filo: «Tiom malgranda kaj jam forrabita» kaj sur la ventro de la filino: «Kun profunda danko de la bervala fajrosoldataro».

Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro,
Kial tia senmoveco?

Viro estas nekredeble mallaborema. Dum li ripozas en kuŝoseĝo, preterpasas amiko, kiu provas konvinki lin pri la boneco de diligenta vivo:

— Mi ja komprenas, ke vi mem ne ŝatas havi metion. Sed vi povus almenaŭ fondi familion. Viaj infanoj tiam perlaborus ankaŭ viajn vivrimedojn. Ĉu tio estas tiom malfacila?

— Ne, — diras la pigrulo post oscedo. — Ĉu vi scias, kie mi povus trovi gravedan virinon?

Marĉandado aĉeti ne devigas

Kruko atendas sian edzinon antaŭ magazeno, en kiu ŝi aĉetas diversajn aĵojn. Sur la trotuaro proksimiĝas prostituitino, kiu proponas al li horon da plezuro. Ŝerce Kruko marĉandas:

— Kiom tio kostas?

— Du mil stelojn.

— Mi povas doni nur tricent.

La ĉiesulino sakras pri lia avareco kaj foriras. Post kvin minutoj ĉe la brako de sia edzino Kruko pasas preter la voluptovendistino. Ŝi laŭte rikanas:

— Nu, ĉu vi vidas, kion vi trovis por tricent steloj?

Verdaj Donkiĥotoj

De drogisto juna sinjorino petas klorofilan sapon. La vendisto bedaŭras:

— Nun ni ne havas klorofilan sapon, sinjorino.

— Tio ege ĝenas min, ĉar mi nepre bezonas ĝin por mia intima higieno.

— Morgaŭ ni ricevos denove tiun specon.

— Morgaŭ mi ne povos veni, sed mi sendos mian amikon. Lin vi facile rekonos: li estas granda, nigrahara viro kun verdaj lipharoj.

Belartaj konkursoj

En klaso de la edukejo Nia Sinjorino de Bervalo la lernantinoj devas skribi disertaĵon, kiu traktu samtempe jenajn kvar temojn: religio, sociaj klasoj, amo kaj mistero.

La instruistino miras, kiam la juna Marina sciigas post du minutoj, ke ŝi jam finskribis sian taskon. Jen la disertaĵo: «Dio mia, — diris la baronino. — Mi estas graveda, sed mi ne scias, de kiu».

Ŝipisto la bela

De du monatoj vivas sur insuleto ŝiprompiĝuloj, ses virinoj kaj unu viro. Ili organizis, ke la viro prizorgas ĉiunokte po unu virino laŭvice. Dimanĉo estas lia ripoztago.

Iam la ŝiprompiĝuloj ekvidas junan viron, proksimiĝantan al la insulo en boateto. La konsolanto de la virinoj jam ĝojas, ke alia viro dividos kun li la amortaskon, sed li baldaŭ rimarkas, ke la novveninto havas akutan voĉon kaj virineskajn manierojn. Pederasto!

— Fek! — protestas la kompatindulo. — ankaŭ miaj dimanĉoj estas fuŝotaj!

— Sinjoro doktoro, ĉu post la apendicita operacio la cikatro estos videbla?

— Tio dependas de vi, sinjorino.

Libro de amo

En angulo de salono sinjoro rigardas albumon kun multaj desegnaĵoj kaj fotoj de belaj, apenaŭ vestitaj, amorvekaj virinoj. Lia velka edzino, kroĉetante en alia angulo, rimarkigas per akra voĉo:

— Se vi legus ne tiom multe, vi povus iom pli ofte pensi pri mi.

Li malgaje suspiras, levante la okulojn al ŝi:

— Vi eraras, karulino. Pri vi mi ĵus pensis, rigardante la libron.

Aktualaj problemoj

Kosmonaŭto rakontas, kion li vidis sur malproksima, ĝis nun ne esplorita planedo:

— La homoj iel similas nin. Sed la virinoj havas la mamojn surdorse.

— Ja maloportunas por mamnutri.

— Eble, sed tre oportunas por danci.

Plu!



Ĉi tiujn paĝojn aranĝis Sergej Verŝinin