Heroldo

Libro pri Bervalo eldonita

Aro da juraj procesoj estas antaŭvidita

La mondkonata Eldonejo TK en ĉi tiuj tagoj eldonis libron pri la ĉiutaga vivo de bervalanoj.

La verkinto estas 46-jara franco, Louis Beaucaire nun loĝanta en Berlino, kie li estras la francan librejon.

Li lernis Esperanton kiel gimnaziano dum la milito, kiam la lingvo estis ankaŭ en Francujo malpermesita de la naziaj okupantoj.

La libro estas lia debuto kiel aŭtoro, sed tamen oni povas supozi, ke ni povas atendi pli de lia mano estonte.




Ĉi tiujn paĝojn aranĝis Sergej Verŝinin