Ŝi kliniĝas por venki

Baniko havas bluaĵon sub okulo.

— Kio okazis al vi? — demandas Kruko. Ĉu akcidento?

— Ne. Butona afero.

— Ĉu butona afero?

— Jes, hieraŭ mi rimarkis, ke butono mankas al mia pantalonfendo. Ĉar mia edzino forvojaĝis, mi iris al nia pordistino. Ŝi klarigis, ke tio estas facila afero, ke mi eĉ ne bezonos demeti la pantalonon. Ŝi prenis kudrilon, fadenon, kaj post du minutoj la butono estis alkudrita. Ŝi faris nodon kaj estis ĝuste detranĉanta la finon de la fadeno per la dentoj, kiam ŝia edzo revenis hejmen.

Por kapti ezokon, bongustigu la hokon

Krukon mirigas la brila aspekto de Baniko.

— Ĉu vi gajnis en la bervala loterio?

— Ne, mi inventis pomadon, kiu enspezigis al mi kvar milionojn da steloj.

— Kian pomadon?

— Ŝmirita per ĝi, kaco gustas kiel banano.

Post ses monatoj Kruko siavice venas en luksa aŭto al la bervala haveno, kie milde luliĝas lia ĵus akirita jaĥto. Hazarde sur la kajo promenas Baniko.

— Nu, Kruko, ĉu vi gajnis en la bervala loterio?

— Ne, mi inventis pomadon.

— Ĉu pomadon? Fiulo, ĉu vi ŝtelis mian pomadon?

— Ne, tute ne. La mia estas alispeca. Kiam oni ŝmiras bananojn per ĝi, ili gustas, kiel kaco.

Preĝaro por katolikoj (De Beaufront)

Preĝo de junulino:

— Sankta Virgulino, kiu estis koncipinta senpeke, faru, ke mi peku senkoncipe.

Ĉinio batalanta

Nova maristo venas al la ŝipestro.

— Sinjoro kapitano, ni marveturas jam de tri semajnoj. Mi ne povas tiom longe malhavi virinon. Mi sentas, ke mi iom post iom freneziĝas.

— Ne estas problemo. Faru, kiel viaj kamaradoj. Prenu la ĉinan kuiriston. Mi mem kutimiĝis al li.

— Ĉu kuŝi kun viro? Mi hontus pri tio. Se vi almenaŭ povus garantii al mi, ke la afero restos sekreta, eble...

— Estas malfacile, ĉar almenaŭ sep personoj konos la sekreton.

— Sep?

— Jes: vi, mi, la ĉina kuiristo, kaj la kvar ŝipanoj, kiuj devos teni lin.

En kupeo pluraj personoj, kiuj aĉetis la lastan numeron de Heroldo de Bervalo, okaze okupiĝas pri la sama krucvortenigmo. Iu sinjoro demandas sian edzinon:

— Kiu kvarlitera vorto finiĝanta per IĈO signifas: «Kavaĵeto kelkfoje apartenanta al Virgulino»?

Post pripenso ŝi respondas:

— Estas certe NIĈO.

Tiam en angulo de la kupeo, maljuna pastro abrupte petas:

— Ĉu iu povus prunti al mi viŝgumon?

El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras

Oni invitis onklon Arturo al la unua komunio de Mizeta malgraŭ lia konata kruda parolmaniero. Li promesis, ke li escepte dece kondutos, kaj efektive dum la tagmanĝo liaj diroj estas mirige konvenaj. Oni surtabligas plurajn specojn de vino, kaj ĉe la deserto onklo Arturo, forgesinte siajn promesojn, estas tute ebria. Li subite demandas sian nevinon:

— Mizeta, ĉu vi konas la diferencon inter krucifikso kaj ĉurovoj?

Mizeta turnas sin al sia patrino:

— Panjo, kio estas krucifikso?

Nobela peko

Gontrano, nobela junulo, falsete sciigas al la grafino:

— Patrino, mi amas.

— Ha! espereble iun el la mondumo.

— Ne, patrino.

— Ĉu eble la instruistinon de la popollernejo?

— Ne, patrino.

— Mi ne kuraĝas kredi, ke vi amas tiun fian poŝtistinon.

— Ne, patrino. Mi amas la forĝiston.

— Sed, kompatindulo, ĉu vi ne scias, ke li estas komunisto?

Kruko renkontas amikon, kiun li jam ne vidis de dek jaroj.

— Kia bona surprizo? Antono, kiel vi fartas?

— Kara amiko, nomu min Toni. Post kiam mi fariĝis tre riĉa, Toni sonas pli distingite ol Antono en la mondumo. Nun mi ĝuas kvietan vivon. Mi gajnis multe da mono kaj aĉetis grandan domon apud la maro. Matene mi banas min kaj poste mi sterniĝas sur mia teraso. Posttagmeze mi denove naĝas en la maro, antaŭ ol grimpi sur mian terason. Kaj nokte, kiam la vetero estas bela, mi dormas sur mia teraso.

— Belega vivo! — ekkrias Kruko.

Vespere li rakontas al sia edzino:

— Hodiaŭ mi renkontis Antonon. Ĉu vi memoras pri Antono? Li estas nun tiom riĉa, ke li kaj lia edzino Tereza ŝanĝis la nomojn. Laŭdire oni agas tiel en la mondumo. Nun li nomiĝas Toni kaj ŝi — Teraso.

La filo de Kruko soldatiĝis. Lia patrino skribas al li, ke ŝi deziras ricevi foton de li. Kaj ŝi aldiras: «Sendu do foton ankaŭ al via avino».

La juna Kruko estas embarasita, ĉar li posedas nur unu foton faritan dum la rekrutekzameno. Sur ĝi oni vidas lin tute nuda. Li havas tamen ideon: li detranĉas la kapan parton kaj sendas ĝin al sia patrino. Ĉar li scias, ke lia avino havas tre malbonajn okulojn kaj vidas preskaŭ nenion, li sendas la ceteron al la maljunulino, kiu ekblekas, skuante la kapon:

— Ha! li ne ŝanĝiĝis: ĉiam nerazita kaj kun kravato pendanta ne rekte.

La Dia komedio

La papo mortis kaj venas al la paradizo.

— Kiu vi estas? — demandas sankta Petro.

— Mi estas la papo.

— Mi ne konas.

— Mi estas via posteulo sur la tero.

— Atendu momenton, mi devas informiĝi.

Li iras al la Patro, kiu neniam aŭdis pri la papo. Ankaŭ la Filo ne scias, pri kiu temas. Subite ekkrias la Sankta Spirito:

— Li estas tiu ulo, kiu disvastigas klaĉojn pri mi kaj Maria!

Depost tempo nememorebla

Oni demandas centjarulon:

— Ĉu vi amis virinojn?

— Jes, ĉiel. Ilin mi kisis, ilin mi karesis, ilin mi... Ha! bedaŭrinde mi tute forgesis la trian manieron.

Triumfo de medicino

Kruko havis gravan akcidenton. Post plurmonata restado en malsanulejo li revenas hejmen. Amikoj vizitas lin.

— Ĉu estas vere, ke oni devis kastri vin?

— Jes, sed la kirurgo faris mirindaĵon. Li greftis al mi kokokolon.

La amikoj miras:

— Kaj ĉu tio funkcias normale?

— Tute normale. La dimensioj estas samaj, la haŭto glitas, k.t.p.

— Tio estas apenaŭ kredebla.

— Jes, la sola maloportunaĵo de tiu kokokolo estas jena: kiam mi promenas kaj renkontas kokinon, mia surogato tuj levas la kapon kaj blekas: kokeriko!

Poton taksu laŭ sono

Kruko pasigas kelkajn tagojn ĉe sia amiko, la farmisto Lentisko. La abundeco de la lasta vespermanĝo tute perturbis lian intestaron, kaj vekas lin meze de la nokto. Ne havante tempon por lumigi kandelon, li kuras el sia ĉambro tra longa koridoro, malsuprengalopas la ŝtuparon kaj venas en la malhelan kuirejon. Li scias, ke li ne plu povos atingi la necesejon funde de la ĝardeno. Li blinde palpas en la mallumo kaj trovas kaserolon. Ha! kiel utilega iafoje estas simpla kaserolo.

Liberiĝinte de sia koliko, Kruko, kun la kaserolo en la mano, malrapide revenas en mallumo al sia ĉambro. Palpe li kaŝas la kaserolon en ŝranko kaj rekuŝiĝas trankvile. Morgaŭ li forportos la kaserolon.

Matene Kruko leviĝas, iras al la ŝranko kaj malkovras kun teruro, ke li uzis en la nokto ne kaserolon, sed kribrileton.

Nova Ezopo

Juna zebrino ĵus forkuris el menaĝerio. Ŝi rifuĝas hazarde en stalon, kaj virĉevalo rigardas ŝin per mirigitaj okuloj.

— Kion vi faras en la vivo? — ŝi demandas sinĝene.

— Demetu vian piĵamon, kaj mi montros tion al vi.

Virino falis de la dekunua etaĝo sur straton. Ĉar ŝi ĵus estis en sia banĉambro, ŝi estas tute nuda. Pudora pasanto metas sian ĉapelon sur la subventron de la kadavro. Proksimiĝas multaj helpemuloj, sed policano venas kaj ordonas:

— Ne tuŝu ŝin. Ni unue eltiru la viron.

Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon

— Sinjorino Kruko, vi aspektas tre laca. Kio estas al vi?

— Pro la malsano de mia edzo mi ne povas dormi.

— Oni tamen diris al mi, ke vi dungis noktan flegistinon.

— Jes, ĝuste pro tiu juna ulino mi ne povas dormi.

Duonvoĉe

En drinkejo sinjoro ekvidas sinjorinon, kiu staras sola ĉe angulo de la bufedo. Li proksimiĝas kaj flustras al ŝi:

— Ĉu mi rajtas regali vin per iu trinkaĵo?

Ŝi krias laŭte:

— Kion? Ĉu kuŝi kun mi?

La kelneroj kaj gastoj rigardas la sinjoron kun malaproba mieno. Li estas tre konfuzita, kaj denove flustras:

— Sinjorino, vi certe miskomprenis min.

Ŝi krias eĉ pli laŭte:

— Kio? Kun edziĝinta viro! En hotelo!

Konfuzegita, li reiras al sia loko, dum la ĉeestantoj murmuras minacojn.

Post momento la sinjorino proksimiĝas al li kaj diras:

— Bonvolu senkulpigi min. Mi estas profesorino pri psikologio, kaj mi nur studas la reagojn de la publiko.

Tiam li blekas:

— Kiom? Ĉu tri mil stelojn?

Magia rondo

Kun revolvero enmane bandito perforte eniras dormoĉambron de Baniko. La geedzoj ĵus prepariĝis al enlitiĝo. Per kreto la bandito desegnas cirklon sur la planko kaj minace ordonas al Baniko:

— Vi staru en la cirklo. Se vi eliros el ĝi, mi pafmortigos vin.

Poste la bandito kaptas s-inon Baniko, puŝas ŝin sur la liton kaj perfortas antaŭ la okuloj de la edzo. Kvarfoje li atencas ŝin, kaj frumatene forkuras el la dormoĉambro. Tiam Baniko ekridegas. Lia edzino miras:

— Mi ne komprenas, kial tia teruraĵo tiom gajigas vin.

— Jes, mi eliris du fojojn el la cirklo, sed li eĉ ne rimarkis.

Bervalajxo
(por restoraciistino)

La kaĉo ŝveliĝas, kiam vi pikas en la poton.

Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo

Li ĵus konatiĝis kun ŝi sur strato. Nun ili estas en hotela ĉambro. Kiam ŝi senvestiĝas, li timas, ke ŝi estas neplenaĝa.

— Kiom vi aĝas?

— 13 jarojn.

— Rapide revestu vin kaj foriru.

— Kial? Ĉu ankaŭ vi estas superstiĉa?

— S-ro Régulo Pérez eble forestas dum la somero. Tiam Karmena estos utila al ni kiel interpretistino dum niaj ferioj en Tenerifo.

La sepjara Jelino pelas bovinon sur strato. La paroĥestro, preterpasante, demandas ŝin:

— Kien do vi iras, etulino?

— Mi kondukas nian bovinon al virbovo, sinjoro paroĥestro.

La pastro indignas, ke junan animon povos endanĝerigi tia spektaklo.

— Ĉu do via patro ne povus okupiĝi pri tio?

— Ne, sinjoro paroĥestro. Tion devas fari virbovo.

La nepoj vin benos

Juna naivulino ĵus pasigis ĉe onklo Kruko la unuan edziĝonokton. Matene informiĝas Kruko:

— Nu, ĉu mi povas esperi baldaŭ esti praonklo?

— Jes, respondas ls simplanimulino, mi havos kvin ĝemelojn.

Ĉu li?

En hotelon venas invertito vestita tiel, ke skribado de la gastoslipo embarasas la pordiston. Ĉe la rubriko «sekso» la pordisto demandas:

— Ĉu vira?

— Jes, — miaŭas la ulo. — sed ne fanatike.

Bervalajxo
(por konciliano)

Vidante la pacan kapon, la virta geologo demandis sin, ĉu la pastro malhelpos lian kisadon.

Du malsanoj

La paroĥestro de Bervalo devas vojaĝi al episkopa urbo. Vespere, promenante en mallarĝaj stratoj malantaŭ la katedralo, li estas tentata de publikulino. Lia karno iĝas malforta, kaj li pekas.

Post dek tagoj li rimarkas, ke tiu kulpo ne restis sen sekvo. Li decidas konsulti maljunan, kompreneman kuraciston.

— Sinjoro paroĥestro, vi havas belegan blenoragion. Mi tuj preskribos al vi efikan kuracilon.

— Sed, sinjoro doktoro, mi ne povos prezenti vian recepton al la apotekisto. Li estas fanatika kontraŭklerikalulo, kaj li mokos min.

— Nur diru al li, ke vi suferas karbunklon.

La apotekisto tuj komprenas, pri kio temas. Kun ruza mieno li demandas:

— Nu, sinjoro paroĥestro, kiel do vin atakis tiu karbunklo?

— Tute okaze mi renkontis amikon. Tiu amiko invitis min al manĝo. Okaze en la menuo estis kuniklaĵo. La kuniklo verŝajne havis karbunklon.

La apotekisto donas la preskribitan kuracilon kaj aldonas skatoleton da kondomoj, dirante:

— Sinjoro paroĥestro, se okaze vi denove renkontos amikon, kiu okaze invitos vin al manĝo, dum kiu estos okaze surtabligita kuniklaĵo, kiu povus okaze havi karbunklon, surmetu do antaŭe tion sur la pinton de via ... forko.

Por la bervala hospitalo estas serĉataj novaj flegistinoj. Profesoro pridemandas kandidatinojn:

— Fraŭlino, kiu organo povas senlace dilatiĝi dudek sinsekvajn fojojn?

— Fi, sinjoro profesoro, mi estas senpeka junulino, kaj mi ne rajtas respondi tiajn ŝokajn demandojn.

— Fraŭlino, unue temas pri la pupilo, due ni ne bezonas vin, kiel flegistinon, kaj trie mi povas antaŭdiri al vi grandajn disreviĝojn en la vivo.

Lasu nin venki la baron

Bervalanino iras al kuracisto.

— Sinjoro doktoro, mi ŝatus havi infanon, kaj mi ne sukcesas.

— Sinjorino, bonvolu senvestiĝi kaj kuŝiĝi ĉi tie.

— Sed, sinjoro doktoro, mi preferus, ke la infano estu de mia edzo.

La naŭzo

Oni ĵus eltiris el la bervala golfo viron, kiu estis dronanta. Nun li kuŝas sur la plaĝo, kaj pluraj homoj provas revivigi la sveninton. Uzata estas la buŝalbuŝa tekniko. La policestro de Bervalo, inteligenta oficisto (kia estas cetere ĉiu policano), rimarkigas:

— Tia procedo ne taŭgas, ĉar liaj dentoj estas forte kunpremitaj. Ni prefere enblovu al li aeron tra la anuso. Por tio oni bezonas nur ŝalmon.

Ŝalmo estas enigita en la postaĵon de la savoto, kaj dek helpemuloj siavice plenblovas la inteston de la kompatindulo. Ankaŭ Kruko estas petata malplenigi siajn pulmojn por tiu nobla tasko. Li komence eligas la ŝalmon, turnas ĝin kaj enigas la alian pinton en la postaĵon.

— Kial vi faris tion? — demandas la policestro.

— Mi nur zorgas pri higieno. Mi ne volas meti mian buŝon al objekto jam suĉita de multaj fremduloj.

Parolado kun fraŭlino ripozanta

Kruko sukcesis delogi sian sekretariinon. Nun, anhelante pro la ĵusa barakto, ili kuŝas sur ŝia lito kaj ripozas momenton. Kruko sentas konsciencriproĉojn. Li murmuras:

— Ho, kiel mi kuraĝos prezentiĝi antaŭ mia familio, antaŭ miaj amikoj, post kiam mi pekis du fojojn?

— Ĉu du fojojn?

— Jes, kompreneble — ĉu vi ne deziras, ke ni tuj rekomencu?

Excelsior!

Policano vizitas maljunulinon, kiu plendis, ke viro promenas ĉiutage tute nuda en loĝejo situanta sur la alia flanko de la strato.

— Jes, sinjoro policano, li eĉ senhonte plenumas sian edzan devon antaŭ miaj okuloj.

La policano proksimiĝas al la fenestro.

— Sinjorino, mi vidas nenion.

— Atendu. Se vi metos seĝon sur la tablon, kaj se vi grimpos sur la seĝon, vi povos vidi ĉion.

Aviadisto ĵus klarigis al la pasaĝeraro:

— Ni flugas dek mil futojn alte, dekstre vi vidas la Alpojn, maldekstre insuleton. Post dekdu minutoj ni surteriĝos en Bervalo.

Li tute forgesas malŝalti la mikrofonon kaj diras plu al la dua piloto:

— Ĉu vi scias, kiom mi nun ŝatus? Malvarman viskion kaj varman virinon.

Timante, ke la konversacio fariĝos ankoraŭ pli ŝoka, la stevardino impetas al la pilotejo, sed maljuna pasaĝerino haltigas ŝin kaj diras kun maliceta mieno:

— Fraŭlino, vi forgesis la viskion.

Kien la poezio?

Kruko freneze enamiĝis al nova, juna, belega instruistino de bervala lernejo. Li ofte sendas al ŝi amleterojn kaj brulajn poemojn, sed vane. Ŝi ne volas lasi sin delogi. Ŝi eĉ tiel malpacienciĝas, ke foje kolere krias al li sur la strato:

— Sinjoro, per viaj versaĵoj mi viŝas mian postaĵon.

Tuj Kruko reprenas sian Parnasan Gvidlibron kaj skribas al la belulino:

«Amleteroj miaj ne paniku;
Ofte viŝo estas tre bonfara.
Tiu viŝpapero komuniku
Mian venon al la tru' najbara.»*

* Tiu poemo des pli efikis la malmolkorulinon, ke ĝi estas kantebla laŭ la fama melodio de Menu de Ménil (16.7.1860 — 28.3.1930).

Nun ne saltu for!

En litvagono juna paro ĝuas sian edziĝovojaĝon, dediĉante sin al voluptaj ludoj. Dum la dolĉa plenumado de geedzaj devoj, ŝi balbutas per svena voĉo:

— Karulo, faru al mi infanon.

— Jes.

— Ni nomu lin Deziderato.

— Jes.

Ĝuste en la momento, kiam ili atingas la kulminon de la feliĉego, la trajno ial subite haltas, kaj la viro estas abrupte ĵetita sur la vagonan plankon. La edzino ekkrias:

— Karulo, ĉu vi kontuziĝis?

— Ne, mia amatino, sed Deziderato frakasis sian kapon kontraŭ la fenestron.

Eroj

Vespere sensperta junulino promenas tra la kamparo kun sia fianĉo. Li kisas kaj karesas ŝin. Post momento li devas iom malproksimiĝi, por malpezigi sian vezikon. En la luna lumo la tremanta virgulino vidas tion, kio baldaŭ faros ŝin virino. Plorante, ŝi konfesas al la fianĉo:

— Bonvolu min senkulpigi, sed mi ĵus nevole vidis la amplekson de via viraĵo. Ni ne povas geedziĝi, ĉar tia monstraĵo neniam adaptiĝos al mia delikata juvelo.

La junulo provas konsoli la naivulinon:

— Ne timu, karulino. Antaŭe mi rabotigos ĝin.

Post kelkaj semajnoj venas la edziĝo kaj la edziĝonokto. Subite la ĝukrioj de la juna edziniĝinto sonoregas tra la tuta domo, kaj la gastoj iom miras, kiam aŭdas ŝin laŭte ĝemi:

— Ho, karulo, realguu la rabotaĵojn.

F-ino Kruko iras kun sia patrino al kuracisto.

— Bonvolu senvestiĝi, fraŭlino.

— Sed, sinjoro doktoro, estas mi kiu malsanas, — diras la patrino.

— Nu, bone, sinjorino. Montru al mi vian langon.

— Mi scivolas, ĉu ili nun interpaciĝis, ĉar li svingas la blankan flagon.

Vagabondo kaj sinjorino

Vagulo sonorigas ĉe la pordo de Baniko:

— Mi malsatas.

Gesinjoroj Baniko estas bonkoraj. La vagulo estas invitita al la vespermanĝo. Li estas granda viro kun muskola korpo, kaj li manĝas, manĝas, manĝegas. Li dezirus preni ankoraŭ dekan pecon da fromaĝo, sed Baniko sciigas, ke li estas laca kaj oni retiriĝu por la nokta dormo.

Gesinjoroj Baniko havas nur unu liton, kaj s-ino Baniko devas kuŝi inter la du viroj. Ŝin forte emociis la aspekto de la atleta vagulo. Nun lia senpera kontakto en varma lito ege ardigas ŝian voluptaman korpon, kaj ŝi sopiras al frenezaj, malpermesitaj noktaj ĝuoj. Kiam ŝi aŭdas la ronkadon de sia edzo, ŝi puŝas la kunkuŝanton per la kubuto kaj flustras:

— Nu, ek! Ne hezitu, li dormas.

La vagulo tuj ekstaras, kuras en la kuirejon kaj manĝas la tutan fromaĝon.

Kontakto

Kruko proksimiĝas al heĝo por kontentigi la naturan bezonon. Dum li malbutonas sian pantalonfendon, li vidas la junan Dorisa, kiu jam ofte komplezis al multaj viroj de Bervalo.

Kaŭrante sur la alia flanko de la heĝo, ankaŭ ŝi aŭdigas murmuron de la ĉarma kaskadeto. La ĉeesto de Kruko neniom ĝenas ŝin, kaj ŝi diras al li afable:

— Je via sano, sinjoro Kruko.

— Je via sano, etulino. Ĉu vi ne volus, ke ni tintigu niajn ... glasojn?

Virino ĉe landlimo

En trajno vigle interparolas du belaj fraŭlinoj. Ili aĉetis multajn nilonajn ŝtrumpojn, kiuj estas pli malmultekostaj eksterlande. Sed baldaŭ la trajno venos al la landlimo, kaj la junulinoj timas la doganon. En la sama kupeo sidas gajmiena, dika pastro, kiu trankvile legas sian brevieron.

— Bonvolu pardoni nin, pastra moŝto. Ĉu vi ne povus helpi nin?

— Kiel do?

— Kaŝante kelkajn nilonajn ŝtrumpojn sub via sutano.

— Sed kion mi diru, se la doganistoj demandos min? Mi ne rajtas mensogi.

— Vi certe trovos lertan respondon.

Li akceptas. La trajno venas al la landlimo. Doganisto priserĉas la vojaĝantojn. Subite li demandas la ekleziulon:

— Kion do vi tenas sub via sutano?

La pastro respondas trankvile:

— Ion dolĉan por la femuroj de la sinjorinoj.

La doganisto ekridas, frapas la ŝultron de la pastro kaj eliras el la kupeo, dirante:

— Vi almenaŭ estas ŝercema friponeto.

La grafino Mambolino organizas kunvenon, al kiu ŝi invitis la tutan mondumanaron de Bervalo. Ĉar la dekoracio estas por ŝi grava afero, ŝi nepre bezonas ruĝan papagon, kies koloro harmoniu kun la salonaj tapetoj kaj ŝia nova robo. La grafino venigas lakeon:

— Burniro, trovu ruĝan papagon por hodiaŭa vespero.

Burniro vane serĉas ruĝan papagon en la magazenoj de la urbo. Fine birdovendisto konsilas al li:

— En la bordelo de la Haveno-strato, No 7, estas ruĝa papago. Eble vi povus liu ĝin por unu tago.

Efektive Burniro revenas en la domon de la grafino kun bela ruĝa papago.

Vespere la luksa birdo tronas en la granda salono. Ekvidante la grafinon, ĝi grakas:

— Ha, la bordelestrino estas nova.

La grafino svenas, kaj la ĉeestantaj sinjorinoj rapidas al ŝi. La papago laŭte blekas:

— Tiujn putinojn mi ne konas.

La protesta klukado de la mondumaninoj altiras la sinjorojn el apuda salono. Vidante ilin, la papago ekkrias:

— Ha! Sed la bordelaj gastoj estas ĉiam la samaj.

— Sinjoro prezidanto, mi denove varbis anon por nia grupo... Jes... Jes... Kompreneble «aktiva membro».

Ĉia dono estas bono

Soldatoj skribas al fama dikmama stelulino, por peti de ŝi memoraĵon. Ŝi sendas unu el siaj mamzonoj. Post kelkaj tagoj ŝi ricevas leteron de la soldatoj: «Dankon pro via donaco. Ni ege ĝojis pri la belega hamako».

Situacio sen eliro

Tri mikroboj en stomako ĵus aŭdis maltrankviligajn sciigojn. La posedanto de la stomako intencas preni laksigilon.

— Terure, — diras la unua mikrobo. — Mi tuj forkuru en la inteston.

— Ankaŭ mi, — diras la dua.

Kaj ili forlasas la stomakon. La tria mikrobo estas kuraĝa. Ĝi preferas atendi, ĉar la stomako estas vera paradizo. Tamen, post unu horo sonas alarmo. Ĝi aŭdis la vorton «apoteko». Tiam ankaŭ ĝi malfermas la stomakan pordon. Sur la alia flanko ĝi retrovas siajn du kunulojn.

— Nu, kion vi ankoraŭ faras ĉi tie?

— Ve, ni maltrafis la fekaĵon de la 3h 17, nun ni atendas tiun de la 4h 23.

Ne ĉesu, ne ĉesu!

Elegantan sinjorinon de jam kelka aĝo atakas bandito en dezerta kvartalo.

— La monon!

— Mi havas nenion en mia mansaketo.

Li puŝas la virinon al muro kaj longe priserĉas ŝin. Ĉie li serĉas tre maldiskrete. Kiam li ĉesigas la esploradon, nenion trovinte, ŝi balbutas:

— Ho, daŭrigu. Mi subskribos al vi ĉekon.

Bervalajxo
(por sportisto)

Post tenispaŭzo plaĉas reko el elektemulo

Por ĉiam netuŝebla

La restoracio Bonsupo en Bervalo estas mondfama pro sia higieno. Fremda gasto demandas kelneron:

— Ĉu estas vere, ke vi ne rajtas tuŝi ion ajn per la fingroj?

— Estas vere. Rigardu.

La kelnero havas ŝnureton ĉirkaŭ la kolo. Li tiras la finon de la ŝnureto el la brustopoŝo. Al ĝi estas ligita kulereto.

— Per tiu kulereto mi donas al vi ĉion, kion vi volos: salon, pipron k.t.p.

La kelnero havas ĉirkaŭ la kolo alian ŝnureton, kies ekstremaĵo estas kaŝita en la pantalonfendo.

— Por kio utilas tiu ŝnureto? — demandas la gasto.

— Sinjoro, kiam mi iras al necesejo, ĉar mi rajtas tuŝi nenion per la manoj, mi eltiras mian «kranon» per la ŝnureto.

— Sed kiel vi remetas ĝin en la pantalonon, ne tuŝante ĝin?

— Sinjoro, por tio mi uzas mian kulereton.

Kruko manĝas en luksa restoracio kun belega blondulino ĵus trafita sur la strato. Ĉe apuda tablo sidas eleganta virino, kiu ridetas al li. Post duonhoro ŝi donas al kelnero papereton por Kruko. Sur ĝi ŝi notis: «La junulino, kun kiu vi manĝas, estas nur mia ĉambristino. Krome ŝi surhavas robon de mi».

Kruko redonas la papereton al la kelnero, skribinte: «Trankviliĝu. Ŝi ne surhavos ĝin longe».

Kiu frapas, al tiu oni malfermas

Jam de pluraj tagoj hotelestro provas delogi novan servistinon. La koketulino ne volas cedi. La voluptemo frenezigas lin. Iun nokton li supreniras al ŝia subtegmenta ĉambro kaj diskrete frapas la pordon:

— Manjo, mi petas, enlasu min.

— Ne.

Pasas momento. Li frapas pli forte. Ŝi tuj malŝlosas la pordon, kiam aŭdas la sezamon:

— Manjo, ĉu vi divenas, per kio mi frapas vian pordon?

Jam teni min ne povas mi facile

Juna lernanto sidas sur la unua benko de la klaso. Li anoncas sin per fingroklako:

— Fraŭlino, mi vidas viajn genuojn.

La juna instruistino estas koketa sed severa.

— Tuj eliru sur la korton por horduono.

En la sekva tago la knabeto subite deklaras:

— Fraŭlino, mi vidas viajn nigrajn ĵartelojn.

— Vi estas senhonta infano. Tuj foriru kaj restu unu tagon hejme.

Post kelkaj tagoj la juna lernanto sidiĝas, sed baldaŭ ekstaras kaj eliras el la klaso. La instruistino vokas lin:

— Kien vi iras, Beĉjo?

— Pro ĉio, kion mi ĵus vidis, mi prenas dusemajnan libertempon.

Veku, ho veku, veku konstante

Kruko ferias en malgranda vilaĝo. Promenante tra la stratoj, li miras pri la granda nombro de infanoj videblaj ĉie en la vilaĝo. Li demandas drinkejmastron:

— Diru al mi, kial la ĉi tiea loĝantaro estas tiom naskema?

— Tute simple. Nur pro la trajno de 6h 05.

— Mi ne komprenas.

— Ĉiutage la trajno je 6h 05 vekas ĉiujn loĝantojn. Estas tro frue por ellitiĝi kaj tro malfrue por reekdormi. Kio do restas, por okupiĝi en la lito?

La feino

— Vi estas por mi feino. Via loĝejo aspektas kiel fea kastelo. Nia amo estas kvazaŭ fe-rakonto.

— Ĉu vi estus feliĉa ferii ĉe mi?

— Jes, tutan semajnon inter viaj fe-muroj.

Ŝipestro rakontas

En drinkejo apud la bervala haveno sidas malgaja junulino. Proksimiĝas maristo:

— Kio estas al vi, fraŭlino?

— Ve, mi venis de malproksime por migri al Aŭstralio, sed mi ne havas monon.

— Mi povas helpi vin. Venu sur mian ŝipon, kaj mi kaŝos vin.

Du fojojn ĉiutage la maristo vizitas la belan vojaĝantinon kaŝitan en la holdo, por alporti al ŝi manĝaĵon. Jam dekomence li komprenigis ŝin, ke lia helpo estas ne tute neprofitema. Ŝi ne rezistas, ĉar scias, ke ŝi devas iel pagi la maran veturon, kaj cetere iom da amorado rompas la monotonecon de ŝia izolejo.

Post du semajnoj en la holdo subite aperas la ŝipestro.

— Kion vi faras ĉi tie?

— Kompatu min, sinjoro kapitano. Mi deziras iri ĝis Aŭstralio.

— Kion vi fantazias? Al Aŭstralio! Ĉu vi ne scias, ke mia pramŝipo veturas ok fojojn ĉiutage de la okcidenta Bervalo al la orienta Bervalo kaj reen?

Facila vento

Fraŭlino konsultas maljunan kuraciston:

— Sinjoro doktoro, jam de tri monatoj mi estas maltrankvila. Mi timas, ke mi estas graveda.

Li esploras ŝin.

— Ne, fraŭlino. Trankviliĝu. Vi suferas pro iom da nervozeco. Vi havas nur aeron en la abdomeno.

Post tri pluaj monatoj la ventro de la fraŭlino konsiderinde rondiĝas. Ŝi reiras al la kuracisto.

— Kredu min, fraŭlino. Vi havas nur aeron en la ventro.

Post tri monatoj la fraŭlino naskas belegan bebon.

Iam ŝi promenas, puŝante sian infanĉareton sur la trotuaro. Preterpasas la maljuna kuracisto, kiu intertempe tute forgesis ŝin. Li rigardas en la ĉareton.

— Ho! kiel ĉarma estas tiu infano! Kiel do nomiĝas tiu bela knabeto?

Ŝi laŭte krias al li:

— Li nomiĝas Furzo!

La verda koro

Instruistino volas provi la imagopovon de la lernantoj. Ŝi prenas sian naztukon kaj svingas ĝin. Ŝi demandas la knabojn laŭvice:

— Kion vi imagas ĉe tio?

Iu respondas, ke li pensas pri velŝipo, alia — pri adiaŭantoj, alia — pri sekiĝantaj tukoj.

— Bone, bone. Kaj vi, Krukido, pri kio vi pensas?

— Pri nudaj virinoj.

— Kiel do vi povas pensi pri tio?

— Mi ĉiam nur revas pri nudaj virinoj.

Nova, naiva servistino laboras ĉe Baniko. De sia oficejo Baniko telefonas hejmen:

— Diru al sinjorino Baniko, ke mi venos hodiaŭ pli malfrue. Ŝi trankvile enlitiĝu, atendante min.

— Bone, sinjoro. Mi sciigos la sinjorinon. Sed kiun mi anoncu?

Farita ne refariĝos

Milionulo Ŝimalok enmigris en Bervalon. Iam li aperas en unuaranga kliniko kaj klarigas al la ĉefkuracisto:

— Doktoro, mi deziras vi kastri mi.

— Sinjoro, tio estas grava afero, kaj mi ne scias, ĉu...

— Mi mono havi, mi povi pagi, mi volas vi mi kastri.

Post longa hezito la kirurgo cedas al la peto de Ŝimalok kaj operacias lin. Post la anestezo Ŝimalok vekiĝas en dulita ĉambro. Lia kunulo demandas:

— Ĉu ankaŭ vi igis vin cirkumcidi?

— Cirkumcidi! Jen la vorto mi vane serĉi du monatoj en Plena Vortaro.

Kie maldike, tie rompiĝas

Alia riĉa homo venas en la saman klinikon:

— Sinjoro doktoro, mi deziras, ke vi detranĉu unu centimetron de mia vira organo.

La kuracisto jam aŭdis tiom da strangaj deziroj, ke li akceptas. Du tagojn post la operacio la paciento petas:

— Sinjoro doktoro, fortranĉu ankoraŭ unu centimetron.

La kirurgo obeas. Sed li miras, kiam la ulo poste diras al li:

— Nun bonvolu rekudri la unuan centimetron al la ceteraĵo.

— Mi tute ne komprenas, kion vi volas.

— Tio estas tamen facile komprenebla. Kiam mi bezonas mian membron, mi konstatas, ke ĝi ĉiam kurbiĝas en la mezo.

Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara

Tri amikoj komparas la logaĵojn de siaj respektivaj edzinoj.

— La mia havas rondajn mamojn, kiel pomoj.

— Mi multe ŝatas la pirformajn mamojn de la mia.

— Ha! mi estas pli enviinda ol vi ambaŭ. La mamoj de mia edzino estas tiom molaj, ke mi povas doni al ili ajnajn fruktoformojn.

Dubo gardas kontraŭ risko

Kruko donas konsilojn al sia granda filo:

— Se vi iam iros al publikulino, atentu la venereajn malsanojn. Kunportu citronon kaj per ĝi surŝprucu ŝian... vi ja komprenas min. Tio mortigas ĉiajn mikrobojn, bacilojn, bakteriojn kaj virusojn.

La juna Krukido profitas la patran instruon kaj, pleniginte siajn poŝojn per citronoj vagas tra malbonfama kvartalo de Bervalo. Post momento li estas en ĉambro de deĵoranta stratulino. Ŝi atendas sur lito, ke li bonvolu uzi ŝian gastamon. Tiam li tranĉas citronon kaj elpremas ĝin super la danĝera parto. Ŝi jam vidis tiom da stranguloj en sia kariero, ke apenaŭ miras. Por esti sekura, li tranĉas duan citronon. Ŝpruc! ankoraŭ kelkajn gutojn. Ĉe la tria citrono la horizontalulino ribelas:

— Nu, knabego, ĉu vi venis por fiki aŭ por sorbi ostrojn?

Bervalajxo
(por cisterciano)

Frapisto ne penetru en tiun tendon: ĝi estas rezervita al paca skermo.

Jen fluis riveret' antaŭ mi

Kruko kaj Baniko sidas jam de longe en drinkejo. Proksimiĝas nekonata ŝercemulo.

— Mi vetas kun vi ducent stelojn, ke mi povas mordi mian dekstran okulon.

— Neeble, — diras Baniko.

Li vetas. La nekonato demetas sian vitran okulon kaj mordas ĝin.

— Nun mi vetas ducent stelojn, ke mi povas mordi la alian okulon.

— Neeble, — diras Kruko.

Li vetas. La nekonato demetas sian protezan dentaron kaj per ĝi mordas la maldekstran okulon.

— Ek al nova veto. Mi povas pisi sur vin ne malsekigante vin.

— Mi estas scivola, — diras Kruko. — Mi kontrolos, ĉu tiu sinjoro vere ne malsekigas vin.

La nekonato komencas malplenigi sian vezikon, kaj flava likvaĵo ŝprucas sur la krurumojn kaj la ŝuojn de Baniko.

Subite Baniko kriegas:

— Haltu! haltu! Fia porko, mi estas jam tute malseka.

Kruko riproĉas la nekonaton:

— Kial vi faris tion?

La nekonato kviete respondas, rebutonante sian pantalonon:

— Mi kompatis. Mi ne volis, ke vi perdu ĉiujn vetojn.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante

Kruko estas ebria. Ĉiufoje, kiam li estas ebria, li estas amorema. Ĉar s-ino Kruko jam dormas, li vekas ŝin, por plenumi la geedzan devon. Ŝi malvolonte helpas lin:

— Ne, ne tiel. Iom pli supren. Ha! vi dolorigas min. Atentu do. Iom pli malsupren. Aŭ! vi ŝiris haron. Ne, tio estas mia femuro. Iom dekstren.

Fine Kruko blekas malpacience:

— Mil diabloj! Tuj mi faros truon tie, kie mi troviĝas.

Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron

S-ino Kruko plendas al kuracisto, ke ŝia edzo jam ne estas tiom arda, kia li estis antaŭ kelkaj jaroj.

— Metu tiujn tablojdojn en lian manĝaĵon, kaj baldaŭ vi rimarkos ĉe via edzo novan impetemon.

Post du semajnoj la kuracisto renkontas s-inon Kruko surstrate.

— Nu, sinjorino, ĉu la medikamento helpis?

— Ha! sinjoro doktoro, ĉar mia edzo havas malbonan kutimon legi gazeton ĉetable, mi metis al li, nerimarkite, kvar tablojdojn en la supon. Poste li formetis la gazeton kaj rigardis min per frandemaj okuloj. Poste li diris al mi: «Ne restu do kontraŭ mi. Venu sidiĝi apud mi». Kaj poste, ha! sinjoro doktoro, li renversis min sur la tablon kaj li min... Ho! sinjoro doktoro, mi ruĝiĝas rememorante pri tio.

— Tamen vi ja deziris tion, sinjorino.

— Jes ja, sen ne en restoracio.

Servokapabla

Rekrutoj staras nudaj antaŭ la ekzamenantaro. Militista kuracisto demandas junan bervalanon:

— Kion signifas tiu ENTO tatuita sur via vira organo?

— Mi estas fervora esperantisto, sinjoro kapitano, kaj en certaj gloraj momentoj miaj amikinoj povas tie legi la vorton ESPERANTO.

Post horo la kuracisto denove vidas fortikan bervalanon kun generilo ornamita per ENTO.

— Ha, ha, ankaŭ ĉe vi oni povas iafoje legi ESPERANTO, ĉu ne?

— Ne, sinjoro kapitano, — fiere diras la rekruto. — Ĉe mi estas legebla EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO!

Bervalajxo
(por balotantino)

Ĉe elektoj ritaj ŝi miras mian sperton.

Elingita glavo

Knabo rigardas aŭtomobiliston, kiu ŝvitante ŝanĝas radon de sia veturilo. Li tedas lin per siaj stultaj rimarkoj:

— Mia paĉjo havas du aŭtojn, kaj ĉe ĉiu li havas du vicradojn. Ha! inteligenta estas mia paĉjo. Por esti sekura, mia paĉjo havas ankaŭ du krikojn. Kaj mia paĉjo havas du...

La tedata aŭtomobilisto, kiu ĵus finis sian riparon kaj urinas en angulo, turnas sin al la knabo kaj kolere krias:

— Ĉu ankaŭ da tio via paĉjo havas du?

— Jes, — aplombe respondas la knabo. — Unu malgrandan, kiel la via, por pisi, kaj unu grandegan, kiam li postkuras la servistinon.

Plu!



Ĉi tiujn paĝojn aranĝis Sergej Verŝinin