[ Antaŭa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Parto dua

19
Margarita

Sekvu min, leganto! Kiu diris al vi, ke en la mondo ne ekzistas vera, fidela, eterna amo? Oni fortranĉu la fian langon de la mensogulo!

Sekvu min, leganto, sekvu nur min, kaj mi montros al vi tian amon!

Ne! La majstro eraris, amare dirante al Ivaĉjo en la kliniko, je la plej profunda nokta horo, ke ŝi lin forgesis. Tio ne povis esti. Certe, ŝi lin ne forgesis.

Antaŭ ĉio ni malkaŝu la sekreton, kiun la majstro rifuzis komuniki al Ivaĉjo. La nomo de lia amatino estis Margarita Nikolavna. Ĉio, kion la majstro diris pri ŝi al la kompatinda poeto, estis pura vero. Li ĝuste ŝin priskribis. Ŝi estis bela kaj inteligenta. Al tio necesas aldoni la sekvan. Tutcerte multaj virinoj fordonus ĉion ajn por ŝanĝi sian vivon kontraŭ tiu de Margarita Nikolavna. La seninfana tridekjara Margarita estis edzino de eminenta fakisto, kiu, cetere, estis aŭtoro de landskale grava eltrovo. Li estis juna, bela, bonkora, honesta, li adoris sian edzinon. Margarita Nikolavna kun sia edzo okupis la tutan supran etaĝon de ĉarma ĝardenhava palaceto ĉe unu el la stratetoj apud Arbat'. Rava loko! Ĉiu povas konvinkiĝi pri tio, sufiĉas ja viziti la ĝardenon. Oni sin turnu al mi, mi diros la adreson kaj montros la vojon — la domo ankoraŭ ekzistas.

Margarita Nikolavna ne havis monzorgojn. Margarita Nikolavna povis aĉeti ĉion, kio al ŝi plaĉis. Inter la konatoj de ŝia edzo estis interesaj homoj. Margarita Nikolavna neniam tuŝis primuson. Margarita Nikolavna ne konis la hororojn de plurfamilia loĝejo. Resume … ŝi estis feliĉa, ĉu? Eĉ ne unu minuton! De kiam, deknaŭjara, ŝi edziniĝis kaj ekloĝis en la palaceto, ŝi ne konis feliĉon. Ho dioj, dioj miaj! Kio do mankis al tiu virino?! Kion volis tiu virino, en kies okuloj ĉiam brulis ia enigma flameto, kion volis tiu je unu okulo strabeta sorĉistino, kiu en la memorinda printempo sin ornamis per la mimozoj? Mi ne scias. Mi ne estas informita. Evidente, ŝi diris la veron, ŝi bezonis lin, la majstron, kiun neniel povis anstataŭi la pseŭdogotika palaceto nek ĝia aparta ĝardeno nek la mono. Ŝi lin amis, ŝi diris la veron. Eĉ mi, la verfidela rakontanto sed homo fremda, sentas mian koron kunpremiĝi ĉe la penso pri tio, kion spertis Margarita, kiam ŝi venis je la sekva tago en la dometon de la majstro — feliĉe, ne sukcesinte interparoli kun sia edzo, ĉar tiu ne revenis je la antaŭfiksita tempo — kaj tie eksciis, ke la majstro malaperis.

Ŝi faris ĉion serĉante lian spuron, kaj memkomprene ŝi trovis nenion. Tiam ŝi revenis en la palaceton kaj plu loĝis tie.

— Jes, jes ja, tia sama eraro! — diradis Margarita vintre, sidante ĉe la kameno kaj rigardante en la fajron, — kial mi tiam, nokte, lin forlasis? Kial? Ja tio estis frenezaĵo! Mi revenis je la sekva tago, honeste, kiel mi promesis, sed estis tro malfrue. Jes, kiel la malfeliĉa Levio Mateo, mi venis tro malfrue!

Ĉiuj tiaj paroloj, evidente, estis sensencaj, ĉar fakte: kio estus ŝanĝita, se en tiu nokto ŝi estus restinta ĉe la majstro? Ĉu ŝi lin savus? Ridinde! — ni ekkrius, sed ni tion ne diru antaŭ la malesperiĝinta virino.

En tiaj turmentoj Margarita Nikolavna travivis la tutan vintron ĝis la printempo. Je la tago, kiam okazis la tuta absurda pandemonio, kaŭzita de la apero de la nigra magiisto en Moskvo, kiam iĝis forpelita reen al Kievo la onklo de Berlioz, kiam oni arestis la libroteniston kaj pasis amaso da aliaj, plej stultaj kaj nekompreneblaj aferoj, ŝi vekiĝis preskaŭ je la tagmezo en sia dormoĉambro havanta orielon en la turo de la palaceto.

Vekiĝinte Margarita ne ekploris, malkiel ŝi ofte faris, ĉar ĉi-matene ŝi vekiĝis kun la antaŭsento ke hodiaŭ, finfine, io okazos. Perceptinte tiun antaŭsenton, ŝi kovis kaj flegis ĝin en sia animo, zorgante, ke ĝi ŝin ne forlasu.

— Mi kredas! — solene flustris Margarita, — mi kredas! Io okazos! Ĝi nepre devas okazi, ĉar kial, pro kio mi estu kondamnita al la dumviva turmento? Mi konfesas ke mi mensogis kaj vivis duan vivon, kaŝitan disde la homoj, sed tio ne estas ja tiom kruele puninda. Io nepre okazos, ĉar nenio povas daŭri eterne. Kaj krome, mia sonĝo estis aŭgura, pri tio mi certas.

Tiel ŝi flustris, rigardante sur la puncajn kurtenojn kiuj sorbis la sunlumon, ekscitite sin vestante, kombante antaŭ la triparta spegulo la mallongajn frizitajn harojn.

La sonĝo, kiun en tiu nokto havis Margarita, vere estis neordinara. Ĉi tie necesas diri, ke dum siaj vintraj turmentoj ŝi neniam sonĝis pri la majstro. Nokte li ŝin ellasadis, kaj ŝi suferis nur dum la tagoj. Tiun fojon li tamen aperis en ŝia sonĝo.

En la sonĝo ŝi vidis nekonatan pejzaĝon — senesperan, mornan, sub malserena ĉielo de frua printempo. Ŝi vidis tiun distaŭzitan, flosantan ĉielaĉon, kaj sub ĝi silentan aron de kampokorvoj. Ia tuberoza ligna pontetaĉo; sub ĝi, malklara printempa rojo; malgajaj, magraj, duonnudaj arboj, izola orfa tremolo; pli malproksime — inter arboj, trans legomĝardeno — traba kromdometo, ĉu aparta kuirejo, ĉu banejo, ĉu la diablo scias kio. Ĉio ĉirkaŭe estis iel malviva kaj tiom morna, ke oni sentis la emon tuj sin pendumi sur la tremolo. Ne estis eĉ unu ventobloveto, nek malpleja nubomovo, nek homo aŭ besto. Tute infera loko por vivulo!

Kaj jen, imagu, larĝe malfermiĝas la pordo de la dometo kaj li aperas. Iom malproksime, tamen li estas klare videbla. La vestoj tute ĉifoniĝis kaj estas nerekoneblaj. La haroj malordaj. Ne razite. La okuloj malsanulaj, angoraj. Li vokas ŝin, gestas al ŝi per la mano. Sufokiĝante en la malviva aero, Margarita ekkuris al li tra la terbula tereno kaj vekiĝis.

«Tiu sonĝo allasas nur du interpretojn» rezonis Margarita Nikolavna. «Se li mortis, lia voko signifas ke li venis por min forkonduki, do, ke baldaŭ mi mortos. Tio estus tre bona, ĉar tiam miaj turmentoj finiĝus. Aŭ li vivas, tiam la sonĝo povas signifi nur tion, ke li rememorigas al mi pri si! Li volas diri, ke ni ankoraŭ revidos unu la alian. Jes, tre baldaŭ ni renkontiĝos!» En la sama ekscitiĝo Margarita sin vestis, persvadante sin, ke fakte ĉio aranĝiĝas tre feliĉe kaj ke tiajn feliĉajn momentojn oni nepre kaptu kaj profitu. La edzo forveturis oficvojaĝi por plenaj tri tagoj. Por tri diurnoj ŝi estas lasita al si mem, neniu malhelpos ŝin pensi pri io ajn, revi pri tio, kio al ŝi plaĉas. Ĉiuj kvin ĉambroj en la supra etaĝo, la tuta loĝejo kiun en Moskvo envius dekmiloj da homoj, estas je ŝia dispono.

Tamen, havante la tutajn tri tagojn da plena libero, en la tuta luksa loĝejo Margarita elektis lokon pli ol modestan. Trinkinte teon ŝi iris en la malluman kameron, kie oni tenis valizojn kaj kie, en du ŝrankoj, estis diversaj malnovaĵoj. Ŝi kaŭris, eltiris la malsupran keston de la unua ŝranko, kaj el sub amaso de silkaj detranĉaĵoj ŝi prenis tion solan, kion ŝi opiniis valora en ŝia nuna vivo: Margarita tenis en la manoj malnovan albumon kun bindaĵo el bruna ledo; en ĝi estis foto de la majstro, la ŝparkasa libreto je lia nomo kun la depono je dekmil rubloj, petaloj de sekiĝinta rozo platigitaj inter folioj de maldika papero, kaj fragmento de bindita tajpaĵo kun forbrulinta malsupra rando.

Reveninte kun tiuj riĉaĵoj en sian dormoĉambron, Margarita metis la foton sur la tripartan spegulon kaj dum proksimume horo ŝi sidis tenante sur la genuoj la kajeron difektitan de la fajro, kaj relegante tion, kio post la bruligo havis nek komencon nek finon: … «la mallumego, veninta de la maro, kovris la de l' prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia, abismo malleviĝis de la ĉielo kaj kaŝis la flugilhavajn diojn super la hipodromo, la Haŝmonidan palacon kun ties kreneloj, la bazarojn, la karavanejojn, la stratetojn, la basenojn … Perdiĝis Jerŝalaim, la granda urbo, kvazaŭ ĝi neniam ekzistis en la mondo …»

Margarita deziris plu legi, sed plue estis nenio, krom la malglata karba franĝo.

Viŝante la larmojn, ŝi forlasis la kajeron, metis la kubutojn sur la spegultablon kaj, spegulate, ŝi longtempe sidis, sendeturne rigardante la foton. Poste ŝiaj larmoj sekiĝis. Margarita zorge repakis sian trezoron kaj post kelkaj minutoj ĝi ree kuŝis sub la amaso de silkaj ĉifonoj kaj en la senluma kamero ektintetis la ŝlosata seruro.

En la antaŭĉambro Margarita Nikolavna surmetis sian mantelon forironte por promeni. La belulino Nataŝa, ŝia mastrumistino, ŝin demandis, kion prepari kiel ĉefmanĝaĵon; kaj ricevinte la respondon, ke tio estas egala, por sin amuzi ŝi ekkonversaciis kun sia mastrino kaj komencis rakonti ion tute nekredeblan, ekzemple, ke hieraŭ en teatro prestidigitisto prezentis tiajn trukojn, ke ĉiuj mirĝemis, al ĉiuj li senpage disdonadis po du flakonojn da eksterlanda parfumo kaj ŝtrumpojn, kaj poste, kiam la spektaklo finiĝis, la publiko eliris sur la straton kaj ek! — ĉiuj estis nudaj! Margarita sinkis sur la seĝon en la antaŭĉambro kaj ekridis.

— Nataŝa, ĉu vi ne hontas? — diris Margarita, — ja vi ne estas malklera, vi estas inteligenta junulino; en la atendovicoj oni babilas ĉiajn absurdaĵojn, kaj vi ilin ripetas!

Nataŝa rozkoloriĝis kaj arde obĵetis, ke oni neniel mensogis, ke ŝi mem hodiaŭ vidis en la nutrovendejo ĉe Arbat' civitaninon, kiu venis en ŝuoj, sed kiam ŝi estis paganta ĉe la kaso, ŝiaj ŝuoj malaperis kaj restis nur la ŝtrumpoj. La okulojn ŝi elorbitigis, sur la kalkano vidiĝis truo. Nu, la ŝuoj estis magiaj, ĝuste de tiu spektaklo.

— Kaj tiel ŝi foriris, ĉu?

— Tiel ŝi foriris! — ekkriis Nataŝa, plu ruĝiĝante pro tio, ke oni al ŝi ne kredas. — Ja hieraŭ, Margarita Nikolavna, la milicio arestis centon da homoj. La civitaninoj post la spektaklo en nuraj kalsonetoj kuris sur Tverskaja.

— Nu, tion certe al vi Darja rakontis, — diris Margarita, — mi jam antaŭ longe rimarkis, ke ŝi estas terura blagulino.

La amuza interparolo finiĝis per agrabla surprizo por Nataŝa. Margarita Nikolavna iris en la dormoĉambron kaj revenis de tie tenante en la manoj paron da ŝtrumpoj kaj flakonon da Kolonja akvo. Ŝi diris al Nataŝa, ke ankaŭ ŝi volas prezenti trukon, donacis al Nataŝa la ŝtrumpojn kaj la boteleton, kaj aldonis, ke ŝi havas nur unu peton, ke Nataŝa ne kuru sur ŝtrumpoj laŭ Tverskaja kaj ne aŭskultu la historiojn de Darja. Sin interkisinte la mastrino kaj la servistino disiĝis.

Komforte dors'apoginte sin sur la mola seĝo en trolebuso, Margarita Nikolavna veturis laŭ Arbat' kaj jen pensis pri sia afero, jen aŭskultis tion, pri kio flustre interparolis la du civitanoj sidantaj antaŭ ŝi.

Tiuj fojfoje singardeme rigardis ĉirkaŭen, ĉu iu aŭdas ilin, kaj plu flustris ian sensencaĵon. La unu, karnodika fortikulo kun viglaj porkaj okuloj, sidanta ĉe la fenestro, duonvoĉe rakontis al sia malgranda najbaro, ke oni devis kovri la ĉerkon per nigra tuko …

— Nekredeble, — mirante flustris la malgranda, — tio estas senprecedenca … Do, kion faris Ĵeldibin?

Tra la unutona zumo de la trolebuso vortoj venadis de la fenestro:

— Kriminalistoj … skandalo … nu, pura mistiko!

El tiaj forŝiriĝintaj parolpecetoj Margarita iom post iom kunmetis ion koheran. La civitanoj interflustris pri iu mortinto (la nomon ili ne menciis) kies kapo hodiaŭ matene iĝis ŝtelita el la ĉerko! Do, tial tiu Ĵeldibin nun tiel klopodas. Kaj ankaŭ ceteraj interflustrantoj, kiuj veturas per la trolebuso, havas ian rilaton al la priŝtelita mortinto.

— Ĉu ni ankoraŭ havos tempon por trovi florojn? — zorgis la malgranda. — Vi diris, ke la kremacio estos je la dua, ĉu?

Finfine Margaritan tedis tiu mistera babilado pri la kapo ŝtelita el ĉerko, kaj ŝi ekĝojis, ke jam tempas eliri.

Post kelkaj minutoj ŝi sidis sur benko ĉe la Kremla murego, lokinte sin tiel, ke ŝi vidis la Maneĝon.

Rigardante per la duonfermitaj okuloj kontraŭ la brilaj sunradioj, ŝi rememoris sian hodiaŭan sonĝon, rememoris kiel, antaŭ ekzakte unu jaro, je la sama tago kaj je la sama horo, ŝi sidis kun li sur tiu sama benko. Ĝuste kiel tiam apud ŝi kuŝis sur la benko la nigra mansaketo. Hodiaŭ li ne estis ĉi tie, kaj tamen kun li senvoĉe interparolis Margarita: «Se vi estas ekzilita, kial vi nenion sciigas pri vi? Ja iel oni sukcesas sciigi. Ĉu vi ĉesis min ami? Ne, ial mi tion ne kredas. Do, vi estas ekzilita kaj mortis … Tiam, mi petas, lasu min, finfine donu al mi la liberon vivi kaj spiri la aeron». Margarita mem respondis al si anstataŭante lin: «Vi estas libera … Ĉu mi vin tenas?», poste obĵetis al li: «Ne, tio ne estas respondo! Vi foriru el mia memoro, tiam mi liberiĝos».

Homoj pasis preter Margarita. Viro ĵetis rigardon sur la bone vestitan virinon, logate de ŝiaj belo kaj soleco. Li tusis kaj eksidis sur la pli malproksiman ekstremon de ŝia benko. Sin kuraĝiginte li ekparolis:

— Definitive, hodiaŭ estas bonega vetero …

Sed ŝi tiel sombre lin rigardis, ke li ekstaris kaj foriris.

«Nu, jen estas ekzemplo», en siaj pensoj plu parolis Margarita al tiu, kiu ŝin obsedis, «kial do mi forpelis tiun viron? Mi enuas, kaj en tiu amindumulo estas nenio malbona, eble nur la stulta vorto definitive. Kial mi, kvazaŭ strigo, sidas sola sub la murego? Kial mi estas eksigita el la vivo?»

Melankolie ŝi mallevis la kapon. Sed subite tiu sama, la matena ondo de atendo kaj ekscito, ŝin puŝis kontraŭ la brusto. «Jes, okazos!» La ondo puŝis ŝin denove, kaj tiam ŝi komprenis, ke ĝi estas son'ondo. Tra la urbobruo pli kaj pli klare aŭdiĝis proksimiĝantaj tamburbatoj kaj falsetaj trumpetsonoj.

Unue aperis miliciano paŝe rajdanta preter la ĝardenkrado, poste pied'iris tri aliaj. Ilin sekvis malrapide veturanta kamiono kun muzikistoj. Poste aperis brile nova funebra veturilo, sur ĝi ĉerko tute kovrita per florkronoj; ĉe la anguloj de la ŝarĝoplato staris kvar homoj: tri viroj kaj unu virino.

Eĉ malgraŭ la distanco Margarita rimarkis, ke la homoj, starantaj sur la ĉerkveturilo por honori la mortinton en ties lasta vojo, havas strange embarasitan vizaĝon. Precipe rimarkebla tio estis ĉe la civitanino, kiu staris ĉe la pli proksima malantaŭa angulo de la ĉerkveturilo. Ŝiaj dikaj vangoj ŝajnis ŝveligataj el interne de iu pika sekreto, en ŝiaj engrasiĝintaj okuloj ludis suspektindaj fajreroj. Ŝi mienis tiel, kvazaŭ ŝia pacienco tuj krevos, ŝi palpebrumos kaj diros: «Ĉu vi vidis ion similan? Nu pura mistiko!» Same embarasite aspektis ankaŭ la ceteraj akompanantoj, proksimume tricent homoj, kiuj malrapide pied'iris post la funebra aŭtomobilo.

Margarita postrigardis la procesion, aŭskultante silentiĝi en la foro la melankolian turkan tamburon, ripetantan siajn «bum, bum, bum», kaj pensis: «Kia stranga entombigo … Kaj kiel preme sonas tiu bum! Ah, vere, al la diablo mi ofertus mian animon por ekscii almenaŭ tion, ĉu li vivas aŭ ne! Interese, kiu do povus esti la homo, kiun oni entombigas kun tiel mirindaj vizaĝoj?»

Berlioz M.A., — aŭdiĝis apude iom naza vira voĉo, — la prezidanto de Massolit.

Margarita Nikolavna sin turnis kaj vidis sur sia benko civitanon; evidente, li senbrue alsidiĝis kiam ŝi observis la procesion kaj, supozeble, distrite ŝi voĉdiris sian lastan demandon.

Dume la procesio malrapidiĝis, verŝajne, haltigate de semaforo.

— Jes, — diris la nekonata civitano, — stranga estas ilia animstato. Ili akompanas mortinton, sed pensas nur pri tio, kie do promenas lia kapo!

— Kial, lia kapo? — demandis Margarita kaj atente rigardis sian neatenditan najbaron. Tiu aspektis kiel viro malalta, flame rufa, kun elstara kojnodento, li surhavis amelitan ĉemizon, bonkvalitan striitan vestokompleton, lakledajn ŝuojn kaj bulĉapelon. La kravato estis akre bunta. Estis bizare, ke el lia brustpoŝo, kie la viroj kutime portas tuketon aŭ fontoplumon, montriĝis ĉirkaŭronĝita koka osto.

— Nu, bonvolu vidi, — klarigis la rufulo, — hodiaŭ matene el la Gribojedova salonego la kapon de la mortinto oni forŝtelis.

— Tamen kiel ĉi tio povis okazi? — malgraŭvole demandis Margarita kaj rememoris la trolebusan interflustradon.

— La diablo scias, kiel! — senĝene respondis la rufulo, — cetere, mi konjektas, ke ne estus senutila demandi pri tio Behemoton. Terure lerte oni ĝin elŝtelis. Tia skandalego! Kaj la precipa enigmo estas, kiu kaj kial povus ĝin bezoni, tiun kapon!

Margarita Nikolavna estis plena je sia zorgo, kaj tamen ŝin frapis la strangaj blagoj de la nekonata civitano.

— Atendu, — subite ŝi kriis, — kiu Berlioz? Ĉu tiu de la hodiaŭaj gazetoj?

— Nu certe, certe …

— Do, ili estas literaturistoj, kiuj akompanas la ĉerkon? — demandis Margarita kaj subite nudigis la dentojn.

— Memkomprene, literaturistoj!

— Kaj vi konas ilin vizaĝe, ĉu?

— Ĉiujn, — respondis la rufulo.

— Diru, — demandis Margarita, kaj ŝia voĉo iĝis obtuza, — ĉu estas inter ili la kritikisto Latunskij?

— Kiel li povus foresti? — respondis la rufulo, — jen li staras, la lasta en la kvara vico.

— Ĉu la blondulo? — ŝi demandis streĉante la okulojn.

— Cindre blonda li estas. Jen, li levis la okulojn al la ĉielo.

— Tiu simila al dominikano, ĉu?

— Jes, ĝuste!

Margarita ĉesis demandi, fikse rigardante al Latunskij.

— Mi vidas, — ridetante ekparolis la rufulo, — ke vi malamas tiun Latunskijon.

— Estas ankoraŭ iuj, kiujn mi malamas, — tradente respondis Margarita, — sed paroli pri tio ne estas interese.

Dume la procesio ekiris pluen, post la pied'irantoj treniĝis aŭtomobiloj, plejparte vakaj.

— Nu jes, certe, kio estu interesa pri tio, Margarita Nikolavna!

Margarita surpriziĝis:

— Ĉu vi min konas?

Anstataŭ respondi la rufulo salute svinglevis sian bulĉapelon.

«Perfekte rabista fizionomio!» pensis Margarita atente rigardante sian stratan interparolanton.

— Tamen mi vin ne konas, — ŝi diris seke.

— Nu, kiel vi povus min koni! Cetere, mi estas sendita al vi ofice.

Margarita paliĝis kaj ŝanceliĝis malantaŭen.

— Endus tuj komenci per tio, — ŝi diris, — anstataŭ babili sensencaĵojn pri fortranĉita kapo! Vi volas min aresti, ĉu?

— Nenion similan! — ekkriis la rufulo. — Stranga pensmaniero: se oni iun alparolas, do nepre por aresti! Simple, mi havas al vi aferon.

— Mi nenion komprenas, kian aferon?

La rufulo rigardis ĉirkaŭen kaj diris sekreteme:

— Mi estas sendita por inviti vin por la hodiaŭa vespero.

— Vi deliras, kien inviti?

— Al tre eminenta alilanda nobelo, — impone diris la rufulo, duonferminte unu okulon.

Margarita ekkoleregis:

— Jen nova homspeco: strata parigisto. — Ŝi ekstaris kaj paŝis for.

— Belan taskon mi havas! — ofendite ekkriis la rufulo, kaj postgrumblis en ŝian dorson: — Stulta ino!

— Kanajlo! — ŝi replikis sin returninte, kaj ekaŭdis de malantaŭ si la voĉon de la rufulo:

— La mallumego, veninta de la maro, kovris la de l' prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia … Perdiĝis Jerŝalaim, la granda urbo, kvazaŭ ĝi neniam ekzistis en la mondo … Do, perdiĝu vi mem kun via ĉirkaŭbrulinta papero kaj sekigita rozo! Plu sidu ĉi tie kaj petegu lin, ke li lasu vin spiri kaj vivi libera, ke li foriru el la memoro!

La vizaĝo de Margarita blankiĝis, ŝi revenis al la benko. La rufulo rigardis ŝin per duonfermitaj okuloj.

— Mi nenion komprenas, — ŝi mallaŭte ekparolis, — nu, pri la folioj oni povis iel ekscii … penetri, spioni … Nataŝa estas subaĉetita, ĉu? Sed kiel vi povis ekscii miajn pensojn? — la vizaĝo de Margarita dolore kuntiriĝis kaj ŝi demandis: — Diru al mi, kiu vi estas? El kiu organizo?

— Jen tedaĵo, — grumblis la rufulo kaj pli laŭte li diris: — pardonu, ja mi ne klarigis al vi, ke tute ne temas pri ia ajn organizo! Bonvolu sidiĝi.

Ŝi obeeme sin sidigis, tamen demandis ankoraŭ unu fojon:

— Kiu vi estas?

— Nu bone, mia nomo estas Azazello, tio tutegale ja nenion al vi diras.

— Vi diros al mi, ĉu, kiel vi eksciis pri la folioj kaj pri miaj pensoj?

— Ne, — seke respondis Azazello.

— Sed pri li, ĉu ion ajn vi scias? — ŝi flustris pete.

— Nu, ni supozu, ke jes.

— Mi petegas, diru almenaŭ tion, ĉu li vivas? Ne turmentu.

— Nu, vivas li, vivas, — respondis Azazello nevolonte.

— Dio!

— Sen emocioj kaj ŝrikoj, mi petas, — malsereniĝinte diris Azazello.

— Pardonu, pardonu, — murmuris la nun obeema Margarita, — mi, vere, koleriĝis kontraŭ vi. Sed konsentu, kiam sur la strato oni ien invitas virinon … Mi ne havas antaŭjuĝojn, tion vi kredu, — ŝi malgaje ridetis, — sed mi konas neniajn alilandanojn, havas nenian deziron rilati kun ili … Krome, mia edzo … Tio estas mia dramo, mi vivas kun homo kiun mi ne amas, sed ruinigi lian vivon, tion mi opinias malnobla. De li mi spertis nenion krom la bonon …

Malgraŭ evidenta enuo Azazello finaŭskultis tiun malkoheran paroladon kaj malmilde diris:

— Bonvolu unu minuton silenti.

Margarita obeeme silentiĝis.

— Mi invitas vin al alilandano tute sendanĝera. Kaj eĉ ne unu animo scios pri tiu vizito. Ĉi tion, — la voĉo de Azazello iĝis ironia, — mi al vi garantias.

— Sed kial li min bezonas? — kaĵole demandis Margarita.

— Tion vi ekscios pli malfrue.

— Mi komprenas … mi devos min al li doni, — diris Margarita penseme.

Azazello orgojle snufis kaj respondis jene:

— Estu certa, ĉiu ajn virino en la mondo revus pri tio, — la fizionomion de Azazello tordis rikano, — sed mi vin seniluziigos: tio ne okazos.

— Kiu do estas tiu eksterordinara alilandano?! — en sia perplekso Margarita ekkriis tiom laŭte, ke al ŝi turniĝis la rigardoj de homoj pasantaj preter la benko, — kaj per kio vizito al li povas min interesi?

Azazello sin klinis al ŝi kaj signifoplene flustris:

— Nu, la intereso estas tre granda … Vi profitos la okazon …

— Kio? — ekkriis Margarita, kaj ŝiaj okuloj rondiĝis, — ĉu mi ĝuste vin komprenis, vi aludas, ke tie mi povos ion ekscii pri li?

Azazello silente kapjesis.

— Konsentite! — impulse ekkriis Margarita kaj kaptis la manon de Azazello, — mi iros ien ajn!

Azazello elspiris aeron, kvazaŭ liberigite je peza ŝarĝo, retroĵetis sin al la benk'apogilo, kovrante per sia dorso la vorton Annjo sur ĝi entranĉitan, kaj ekparolis ironie:

— Malfacila gento, la virinoj! — li ŝovis la manojn en la poŝojn kaj etendis la gambojn antaŭen. — Kial al mi estas komisiita tiu tasko? Behemoto devus ĝin havi, li estas ĉarmulo …

Margarita diris, torde kaj mizere ridetante:

— Ĉesu min mistifiki kaj turmenti per viaj enigmoj … Mi estas malfeliĉa homo, kaj vi tion profitas. Mi lasas impliki min en strangan historion, sed mi ĵuras — nur tial, ke vi logis min per la vortoj pri li! Mi havas kapturnon pro ĉiuj ĉi malkompreneblaĵoj …

— Sen dramoj, bonvolu sen dramoj, — grimacis Azazello, — ankaŭ mian situacion endas kompreni. Pugni administriston sur la muzelon, aŭ malsuprigi onklon el la loĝejo, aŭ iun pafmurdi, aŭ simila bagatelaĵo, tio estas mia fako; sed interparoli kun enamiĝinta virino — ne, grandan dankon. Jam duonhoron mi vin prilaboras. Do, ĉu vi venos?

— Mi venos, — simple respondis Margarita.

— Tiam bonvolu ricevi, — diris Azazello. Li elpoŝigis rondan oran skatoleton kaj prezentis ĝin al Margarita: — kaŝu do, ŝovu ĝin ien, ja oni nin rigardas. Vi ĝin bezonos, Margarita Nikolavna. Dum la lasta duonjaro vi rimarkeble maljuniĝis pro la aflikto. (Ŝi ekruĝiĝis sed diris nenion, kaj Azazello plu parolis.) Hodiaŭ nokte, ĝuste je la duono post la naŭa, bonvolu malvesti vin ĝisnude kaj enfroti tiun ŝmiraĵon sur la vizaĝo kaj sur la tuta korpo. Poste faru kion vi volas sed ne foriru de la telefono. Je la deka mi telefonos al vi kaj diros ĉion necesan. Vi ne bezonos zorgi pri io ajn, oni vin transportos ĝis la loko kaj vi suferos nenian maloportunon. Ĉu klare?

Margarita kelkan tempon silentis, poste diris:

— Klare. La skatoleto estas el pura oro, tio estas evidenta pro ĝia pezo. Nu, mi tre bone komprenas, ke oni min aĉetas kaj implikas en plej dubindan aferon kiu al mi kare kostos.

— Kion do vi ankoraŭ diras? — sufokate de incitiĝo Azazello preskaŭ siblis, — ĉu ĉio rekomenciĝas?

— Ne, atendu!

— Redonu al mi la pomadon.

Ŝi pli forte premis en la mano la skatoleton kaj daŭrigis:

— Ne, atendu … Mi konscias, kion mi riskas. Mi riskas ĉion pro li, ĉar alian esperon mi ne havas en la mondo. Sed mi volas al vi diri, ke se vi min pereigos, hontu! Jes, hontu! Mi estas pereonta por la amo! — kaj batinte sian bruston ŝi ekrigardis al la suno.

— Redonu, — furioze siblis Azazello, — redonu ĝin, kaj al la diablo la tutan aferon. Oni sendu Behemoton.

— Ho ne! — ekkriis Margarita, mirigante la pasantojn, — mi konsentas ĉion, konsentas plenumi la komedion pri la enfrotado de la ŝmiraĵo, konsentas iri al la diablo sur la kornojn. Mi ne redonos!

— Ba! — subite blekis Azazello, kaj ekgapis al la ĝardenkrado, ien montrante per la fingro.

Margarita sin turnis kien li montris sed vidis nenion atentindan. Ŝi returniĝis al Azazello por postuli klarigon pri tiu ekstravaganca «Ba!», sed fari tion ŝi ne povis: ŝia mistera interparolanto estis malaperinta. Per rapida movo Margarita ŝovis sian manon en la mansakon, kien antaŭ la ekkrio ŝi metis la skatoleton, kaj konvinkiĝis ke plu ĝi estas tie. Sen mediti pri io ajn Margarita haste kuris for el la Aleksandra ĝardeno.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Notoj pri ĉap. 19

oriel∙o

«Speco de elstara fenestro, precipe ĉe supra etaĝo» [PIV].


Margarita

la tradicia rusa formo Margarita etimologie estas pli ĝusta ol la neoficiala PIVa Margareta ({Latine Margarita} el {Greke Margaritó:}); cetere, oni rajtas rigardi Margaritan kiel neasimilitan rusaĵon.

Nikolavna: ina patronomo (Nikolaidino; oficiale plena forno: {Ruse Николаевна}).


pejzaĝo

ĝi pensigas pri la kutimaj lokoj de ekzilo aŭ punlaboro. Tipologie [Gasparov] komparis tiun pejzaĝon kun la situo de la kliniko de Stravinskij (domo, rivero, arbaro), kun Getsemano kie pereas Jehudo el Kirjat (ĉap. 26) kaj kun la de Voland promesita restadejo el ĉap. 32; %kp 10.6.


Nataŝa

rusa karesformo de la innomo Natalia.


Maneĝo {Ruse Манеж} —

konstruaĵo (nun uzata kiel ekspoziciejo) apartigita disde la Moskva Kremlo per la Aleksandra Ĝardeno. La benko de Margarita situas en tiu ĝardeno (kp la lastan frazon de la ĉapitro).


Berlioz M.A.

postmetitaj komencliteroj estas tipa kancelariaĵo.


dominikano

«Monaĥo de la ordeno, kiu organizis la inkvizicion» [PIV]; en la originalo {Rusa патер}, transskribo de la {Latina pater}, kio ruslingve signifas Rom-Katolika ekleziulo. «Dominikano» estas elektita pro pluraj asociaĵoj, koheraj kun la reminiscencoj de la romano (albigensoj; la Inkvizicio; Tomaso la Akvinano, malkovrinta la ekziston de sorĉistinoj). – Ĉi tie probable temas pri tonsursimila kalvaĵo kaj eble pri la surtuto.


Azazello

per la duobla l kaj per la fina o Bulgakov donas al tiu nomo iom latinidan mienon (iuj ankaŭ komparas ĝin al «ĉiĉerono», speciale atentante lian rolon ĉe la flanko de Margarita), kvankam restas facile videbla ĝia deveno el Azazel ([Biblio] Levidoj 16) – la malica kaproaspekta dio (laŭvorte, kaprodio) de la dezerto, al kiu, ĝis la reformo de Joŝia (621 a.K.), la hebreoj oferadis kapron. Kp lian «veran aspekton» en ĉap. 32.


ruinigi lian vivon

en la 1930-aj jaroj havi rilatojn kun alilandano, eĉ per la edzino, estus danĝera por la kariero kaj eĉ por la vivo de altrangulo kia estis la edzo de Margarita.


Annjo {Ruse Нюра} —

popola karesformo de la nomo «Anna» (en aliaj ĉapitroj aperas alia karesformo, {Ruse Аннушка}, tradukita per «Anjo»).


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]