[ Antaŭa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

20
La pomado de Azazello

La luno en la klara vespera ĉielo pendis plena, videbla tra la branĉoj de la acero. La tilioj kaj akacioj en la ĝardeno desegnis sur la tero komplikan makultapiŝon. La triparta orielfenestro, aperta sed kurtenita, helis per intensega elektra lumo. En la dormoĉambro de Margarita ĉiuj lampoj estis ŝaltitaj kaj evidentigis plej kompletan malordon. Sur la litkovrilo estis disĵetitaj ĉemizoj, ŝtrumpoj kaj subvestoj, ĉifitaj vestaĵoj kuŝis sur la planko apud nervoze dispremita cigaredpako. Ŝuoj staris sur la noktotablo apud duonplena kaftaso kaj cindrujo, en kiu fumis cigaredstumpo; sur seĝ'apogilo pendis nigra vesperrobo. En la ĉambro odoris je parfumo, la odoro de ardigita gladilo penetris el alia ejo.

Margarita sidis antaŭ la spegulo, sur la nuda korpo ŝi havis nur banmantelon kaj nigrajn ŝamajn ŝuojn. La ora bracelethorloĝo kuŝis antaŭ ŝi apud la skatoleto de Azazello, kaj Margarita eĉ por momento ne forturnis sian rigardon de la ciferplato. Fojfoje ŝajnis al ŝi, ke la horloĝo difektiĝis kaj ke la montriloj haltis. Tamen ili ja moviĝis, kvankam tre malrapide, kvazaŭ gluiĝante, kaj fine la longa montrilo falis sur la dudek naŭan minuton post la naŭa. La koro de Margarita faris fortan puŝon, tiel ke ŝi ne tuj povis preni la skatoleton. Ŝi superregis sin, malfermis la skatoleton kaj vidis tie grasan flavetan ŝmiraĵon. Al ŝi ŝajnis, ke ĝi odoras je marĉoŝlimo. Per fingropinto ŝi metis iom da ĝi sur la manplaton, ĉe kio pli forte ekodoris je arbaro kaj marĉoherboj, poste per la manplato ŝi komencis enfroti la pomadon sur la frunto kaj vangoj. La pomado facile ŝmiriĝis kaj ŝajnis tuj forvaporiĝi. Post kelkaj ŝmiroj Margarita rigardis en la spegulon kaj lasis la skatoleton fali sur la vitron de la horloĝo, pro kio ĉi tiu vualiĝis per fendoreto. Ŝi fermis la okulojn, poste rigardis ankoraŭ unu fojon kaj eksplodis per furioza ridego.

La brovoj, antaŭe plukitaj per la pinĉilo ĝis fadena larĝo, nun plidensiĝis kaj formis regulajn nigrajn arkojn super la verdiĝintaj okuloj. Reglatiĝis la mallarĝa vertikala sulketo, fendinta la nazradikon tiam, en oktobro, kiam malaperis la majstro. Forviŝiĝis la flavetaj ombroj ĉe la tempioj kaj la du apenaŭ videblaj malgrandaj faltoretoj ĉe la eksteraj okulanguloj. La haŭto de ŝiaj vangoj akiris egalan rozan tonon, la frunto iĝis blanka kaj pura, la konstanta frizaĵo malfriziĝis. La tridekjaran Margaritan rigardis el la spegulo nature krispa virino kiu povis aĝi dudek jarojn, nereteneble rideganta, nudiganta la dentojn.

Satridinte, Margarita per unu movo elsaltis el la banmantelo, abunde ĉerpis la malpezan grasan pomadon kaj per fortaj ŝmiroj ĝin enfrotis sur la korpon. La haŭto tuj rozkoloriĝis kaj ekbrulis. Je unu momento ĉesis, kvazaŭ nadlon oni forprenis el la cerbo, la obtuza doloro en ŝia tempio, kiun ŝi sentis la tutan vesperon de post la renkonto en la Aleksandra ĝardeno, fortikiĝis la muskoloj de la brakoj kaj gamboj, poste ŝia korpo perdis la pezon.

Ŝi eksaltis kaj nealte ŝvebis en la aero super la tapiŝo, poste ŝi malrapide resinkis.

— Jen kia kremo! Jen kia kremo! — ravite ekkriis Margarita sin ĵetante en la fotelon.

La enfrotado ŝanĝis ne nur ŝian aspekton. Nun en ŝia tuto, en ĉiu ŝia fibro bolis ĝojo kiun ŝi perceptis kvazaŭ bobeletojn pikpikantajn ŝian tutan korpon. Margarita sin sentis libera, libera je ĉio. Krome, ŝi klare konsciis, ke okazis ja ĝuste tio, pri kio de la mateno parolis ŝia antaŭsento, ke la palaceton kaj sian antaŭan vivon ŝi forlasas por ĉiam. Sed de la antaŭa vivo tamen disiĝis unu penso, ke endus plenumi nur unu lastan devon antaŭ la komenco de io nova, neordinara, puŝanta ŝin supren en la aeron. Nuda, kiel ŝi estis, el la dormoĉambro ŝi kuris en la kabineton de sia edzo, ĉiupaŝe ŝvebante en la aero; ŝaltinte la lumon ŝi impetis al la skribotablo. Sur paperfolieto elŝirita el la notbloko ŝi per krajono, rapide kaj grandlitere skribis la mesaĝon:

«Pardonu min kaj kiel eble plej baldaŭ forgesu. Mi forlasas vin por ĉiam. Ne serĉu min, tio estus vana. Mi iĝis sorĉistino pro aflikto kaj malfeliĉoj min trafintaj. Jam tempas. Adiaŭ. Margarita.»

Tute faciliginte sian animon, Margarita flugis en la dormoĉambron, kaj post ŝi tuj enkuris Nataŝa ŝarĝite je vestaĵoj. Kaj je la sekva momento ĉion, kion ŝi portis, lignan vest'arkon kun robo, puntotukojn, bluajn silkajn ŝuojn kun streĉiloj kaj zoneton — ĉion ĉi ŝi lasis fali sur la plankon kaj mirsvingis la liberiĝintajn manojn.

— Ĉu bela? — laŭte kriis Margarita per raŭkiĝinta voĉo.

— Kiel do? — flustris Nataŝa kaj paŝis malantaŭen, — kiel vi tion faras, Margarita Nikolavna?

— Tio estas la kremo! La kremo, la kremo! — respondis Margarita, almontrante la brilegan oran skatoleton kaj turnante sin antaŭ la spegulo.

Nataŝa, forgesinte pri la ĉifita robo sur la planko, kuris al la spegulo kaj per brule avidaj okuloj fikse rigardis la reston de la ŝmiraĵo. Ŝiaj lipoj ion flustris. Ŝi sin returnis al Margarita kaj eligis kun iel pia admiro:

— La haŭto! Kia haŭto, ĉu? Margarita Nikolavna, ja ĝi lumas, via haŭto. — Ĉi tiam ŝi rekonsciiĝis, kuris al la robo, ĝin levis kaj komencis elskui.

— Lasu! Lasu! — kriis al ŝi Margarita, — lasu ĉion al la diablo! Aŭ ne, prenu ĝin por memoro. Mi diras ja, prenu por memoro. Ĉion prenu, kio estas en la ĉambro.

Stuporiĝinte, Nataŝa kelkan tempon senmove rigardis al Margarita, poste sin ĵetis al ŝi sur la kolon, ŝin kisis kaj kriis:

— Satena! Ĝi lumas! Satena! Kaj la brovoj, la brovoj!

— Prenu la tutan ĉifonaron, prenu la parfumojn, kaŝu ĉion en vian ŝrankokeston, — kriis Margarita, — tamen la juvelaĵojn ne tuŝu, por ke oni vin ne akuzu pri ŝtelo.

Nataŝa amasigis bulon el tio, kio troviĝis ĉe ŝia mano — roboj, ŝuoj, ŝtrumpoj kaj subvestoj — kaj kuris for el la dormoĉambro.

Je tiu momento de la kontraŭa flanko de la strateto, el malfermita fenestro, ŝprucis tondra virtuozvalso kaj aŭdiĝis ronrono de aŭtomobilo veturinta al la pordego.

— Tuj telefonos Azazello! — ekkriis Margarita aŭskultante la valson ŝaŭmi en la strateto, — li tuj telefonos! Kaj la alilandano estas sendanĝera! Jes, nun mi komprenas, li estas sendanĝera!

La aŭtomobilo ekbruis forveturante de la pordego. Klakis la stratpordo kaj de sur la pavimeroj de la vojeto aŭdiĝis paŝoj.

«Venas Nikolao Ivaniĉ, mi rekonas la paŝadon», pensis Margarita, «mi faru adiaŭe ion tre interesan kaj amuzan».

Margarita ŝirtiris la kurtenon flanken kaj sidigis sin sur la fenestrobreton profile, per la manoj ŝi ĉirkaŭprenis la genuojn. La luna lumo lekis ŝian dekstran flankon. Margarita levis la vizaĝon al la luno kaj faris meditan, poezian mienon. La paŝoj klakis ankoraŭ unu aŭ du fojojn, poste subite ĉesis. Ankoraŭ kelkan tempon Margarita admiris la lunon, poste ŝi bonedukite suspiris, turnis la kapon al la ĝardeno kaj efektive vidis Nikolaon Ivaniĉ, la loĝanton de la ter'etaĝo. La luno verŝis sur lin helan lumon. Li sidis sur la benko kaj ĉio atestis, ke li sinkis sur ĝin tute subite. La nazumo sur lia vizaĝo oblikviĝis, sian tekon li premis per ambaŭ manoj.

— Ah, bonan vesperon, Nikolao Ivaniĉ, — per melankolia voĉo diris Margarita, — bonan vesperon! Vi havis kunsidon, ĉu?

Nikolao Ivaniĉ ne respondis al tio.

— Kaj mi, — daŭrigis Margarita elŝovante sin plie en la ĝardenon, — mi, kiel vi vidas, sidas sola, enuas, rigardas la lunon kaj aŭskultas la valson.

Per la maldekstra mano ŝi tuŝis sian tempion, ordigante harfasketon, poste kolere diris:

— Tio estas malĝentila, Nikolao Ivaniĉ! Finfine mi estas ja sinjorino! Kaj estas impertinentaĵo ne respondi, kiam oni vin alparolas!

Nikolao Ivaniĉ, klare videbla en la lunlumo ĝis la lasta butoneto de sia griza veŝto, ĝis la malpleja hareto de sia blonda, pinte tondita mentonbarbo, subite prezentis sovaĝan rikanon, leviĝis de la benko kaj, evidente, pro sia ekstrema embaraso, anstataŭ levi la ĉapelon eksvingis la tekon flanken kaj fleksis la gambojn kvazaŭ preparante sin al kaŭrdanco.

— Aĥ, kia vi estas enuiga ulo, Nikolao Ivaniĉ, — daŭrigis Margarita, — kaj ĝenerale vi ĉiuj tiel min tedas, ke mi eĉ ne povas tion al vi esprimi, kaj mi estas tiom feliĉa, ke mi vin adiaŭas! La diablo vin prenu!

Ĉi tiam malantaŭ ŝia dorso en la dormoĉambro ekstridis la telefono. Forgesinte pri Nikolao Ivaniĉ, Margarita impetis de la fenestrobreto kaj deŝiris la aŭdilon.

— Parolas Azazello, — diris la voĉo en la aŭdilo.

— Kara, kara Azazello! — ekkriis Margarita.

— Tempas! Elflugu, — diris Azazello en la aŭdilo, kaj laŭ lia tono estis evidenta, ke al li agrablas la sincera, ĝoja impulso de Margarita, — kiam vi flugos super la stratpordego, kriu «Nevidebla!». Poste iom flugadu super la urbo, por vin kutimigi, kaj poste — suden, for el la urbo, kaj rekte al la rivero. Oni vin atendas!

Margarita rependigis la aŭdilon, kaj je la sama momento aŭdis, ke en la najbara ĉambro io ligne eklamis kaj komencis frapi al la pordo. Ŝi larĝe malfermis la pordon, kaj la ŝvabrilo, renversite kun la broso supre, dancetante flugis en la dormoĉambron. Per la ekstremo de la tenilo ĝi tamburis ruladon sur la planko, ĝi kalcitris kaj strebis al la fenestro. Margarita ravite jelpis kaj salte ekrajdis la balailon. Nur ĉi tiam ŝi rimarkis, ke en la pelmelo ŝi forgesis sin vesti. Ŝi galopis al la lito, kaptis la unuan trafintan en la manon, iun bluan ĉemizon. Ĝin svinginte, kvazaŭ standardon, ŝi elflugis tra la fenestro. Kaj la valso super la ĝardeno ektondris eĉ pli laŭte.

De la fenestro Margarita glitis malsupren kaj ekvidis Nikolaon Ivaniĉ sur la benko. Li kvazaŭ stuporiĝis sur ĝi kaj tute konsternite aŭskultis la kriojn kaj la pumpumadon venantajn de la lumplena dormoĉambro de la supraj loĝantoj.

— Adiaŭ, Nikolao Ivaniĉ! — kriis Margarita dancetante antaŭ li.

Nikolao Ivaniĉ mirĝemis kaj ekrampis sur la benko, konvulsie palpante ĝin per la manoj kaj faliginte teren sian tekon.

— Adiaŭ por ĉiam! Mi forflugas, — superkriis la valson Margarita. Ĉi tiam ŝi komprenis, ke la ĉemizon ŝi neniel bezonas, kaj, malice ridegante, ŝi ĵetis ĝin sur la kapon de Nikolao Ivaniĉ. Blindigite, li falis de la benko sur la pavimbrikojn de la vojeto.

Margarita sin turnis por ĵeti lastan rigardon sur la domon, kie ŝi tiom longe suferis, kaj en la flame hela fenestro ŝi vidis la misforman pro mirego vizaĝon de Nataŝa.

— Adiaŭ, Nataŝa! — kriis Margarita kaj fiksis la balailon supren, — nevidebla, nevidebla, — ŝi kriis ankoraŭ pli laŭte, kaj inter la branĉoj de la acero, vipintaj ŝin sur la vizaĝon, super la pordego ŝi elflugis en la strateton. Post ŝin impetis la tute furioziĝinta valso.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Noto pri ĉap. 20

kaŭrdanco {Ruse присядка} —

vira paŝo en rusaj kaj ukrajnaj popolaj dancoj: la dancanto kaŭre ekstensas jen unu, jen la alian kruron.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]