[ Antaŭa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

21
La flugo

Nevidebla kaj libera! Nevidebla kaj libera! Iom fluginte laŭ sia strateto, Margarita deturnis la balailon kaj rajdis en alian, kiu orte krucis la unuan. Tiun kurban, longan strateton kun ĝiaj ruiniĝantaj kaj reflikitaj fasadoj, kun la kaduka pordo de la petrolbutiko kie oni vendas kerosenon per mezurkrucoj kaj kontraŭinsektajn rimedojn en flakonoj, ŝi trapasis en unu momento kaj tiam komprenis, ke kvankam absolute libera kaj nevidebla, ŝi tamen eĉ en la delico bezonas almenaŭ iom da prudento. Nur iel mirakle ŝi sukcesis ekbremsi kaj tiel eviti mortan kunpuŝiĝon kontraŭ malnova, oblikviĝinta stratlanterno ĉe la angulo. Ĝin preterpasinte, ŝi pli firme ĉirkaŭprenis la balailon kaj iom malrapidigis sian flugon, atentante la elektrodratojn kaj la anoncŝildojn pendigitajn super la trotuaro.

La tria strateto kondukis rekte al la strato Arbat'. Margarita jam facile regis la balailon, ŝi komprenis, ke ĝi obeas eĉ malplejan ektuŝon de ŝia mano aŭ gambo, kaj ke, flugante super la urbo, oni devas esti tre atenta kaj ne tro ekstravaganci. Krome, ankoraŭ en la strateto ŝi konstatis, ke tute certe la pasantoj ne vidas la flugantinon. Neniu levis la kapon, neniu kriis «rigardu, rigardu!», neniu ĵetiĝis flanken, ŝrikis, svenis aŭ ridegaĉis.

Margarita flugis senbrue, tre malrapide kaj nealte, proksimume je la nivelo de la dua etaĝo. Kaj tamen, tuj antaŭ la turno al la blindige luma Arbat', ŝi iomete eraris kaj per la ŝultro puŝiĝis kontraŭ lumanta disko sur kiu estis pentrita sago. Tio ŝin kolerigis. Ŝi haltigis la obeeman balailon, iomete deflugis flanken, poste subite atakis la diskon kaj per la ekstremo de la tenilo ĝin frakasis. La rompopecoj tinte ŝutiĝis malsupren, la pasantoj dissaltis, ie oni ekfajfis kaj Margarita, plenuminte tiun senutilan faron, ekridegis. «Ĉe Arbat' mi devos esti ankoraŭ pli atenta» ŝi pensis, «tie pendas tiom da ajnaĵoj, ke oni apenaŭ povos sin malimpliki». Ŝi plonĝis sub la dratan araneaĵon. Sub Margarita flosis la tegmentoj de trolebusoj, aŭtobusoj, personaj aŭtomobiloj, kaj de supre ŝajnis al ŝi, ke laŭ la trotuaroj fluas kaskedriveroj. De tiuj riveroj kelkloke forbranĉiĝis rojoj perdiĝantaj en la fajraj faŭkoj de la noktaj vendejoj.

«Fi, kia kaĉo!» incitite pensis Margarita, «tie oni apenaŭ povas moviĝeti». Ŝi flugis trans Arbat', leviĝis pli alten, al la kvaraj etaĝoj, kaj preter la blindige brilaj lumtuboj de la strat'angula teatrejo ŝi rajdis en mallarĝan strateton kun altaj domegoj. Ĉiuj fenestroj estis malfermitaj kaj el ĉiu fenestro aŭdiĝis radiomuziko. Pro pura esploremo Margarita ŝovis la kapon en unu el ili. Ŝi vidis kuirejon. Du primusoj blekis sur la fornoplato, apude staris du virinoj, ĉiu kun kulero en la mano, kaj kvereletis.

— Oni malŝaltu la lumon kiam oni forlasas la necesejon, jen kion mi diru al vi, Pelagia Petrovna, — diris unu virino, antaŭ kiu vaporis kaserolo kun ia kuiraĵo, — alie ni postulos vian elloĝejigon!

— Vi prefere zorgu pri viaj propraj aferoj, — respondis la alia.

— Ambaŭ zorgu pri viaj propraj aferoj, — sonore diris Margarita, trans la fenestrobreto rajdante en la kuirejon. La du kverelantinoj sin turnis al la voĉo kaj senmoviĝis kun la malpura kulero en la mano. Margarita atentoplene etendis inter ili sian manon, turnis la fermilojn de la du primusoj kaj ili estingiĝis. La virinoj mirkrietis kaj malfermis la buŝon. Sed Margarita jam enuis en la kuirejo, do ŝi elflugis en la strateton.

Ĉe ties fino ŝian atenton kaptis la luksa volumenego de oketaĝa, evidente ĵus konstruita domo. Margarita flugis malsupren kaj, surteriĝinte, ŝi konstatis, ke la fasado de la domo estas kovrita per nigra marmoro, ke la pordo estas larĝega, ke malantaŭ ĝi vidiĝas la orgalona kaskedo kaj la butonoj de pordisto, ke super la pordo estas ore skribite: «Domo de Dramlit».

Kuntirinte la palpebrojn Margarita ekzamenis la skribaĵon kaj penis kompreni, kion povus signifi la vorto Dramlit. Tenante la balailon subbrake ŝi eniris, depuŝinte per la pordo la mirigitan pordiston; apud la lifto, sur la muro, ŝi vidis grandegan nigran tabulon, sur kiu en blankaj literoj estis listigitaj la numeroj de la apartamentoj kaj la familinomoj de la loĝantoj. La skribaĵo «Domo de la dramverkistoj kaj literaturistoj», kiu kronis la liston, elŝiris el ŝia brusto ferocan batalkrion sufokitan. Ŝi iom altiĝis kaj voreme komencis legi la familinomojn: Ĥustov, Dufratskij, Kvant, Banajlov, Latunskij …

— Latunskij! — ekkriegis Margarita. — Latunskij! Ja tio estas li! La pereiginto de la majstro.

La pordisto ĉe la enirejo, elorbitiginte la okulojn kaj eĉ saltetante pro mirego, gapis sur la nigran tabulon penante kompreni la miraklon: kial subite ekkriĉis la listo de la loĝantoj. Dume Margarita jam rapidis supren en la ŝtuparejo, iel ekstaze ripetante:

— Latunskij — okdek kvar! Latunskij — okdek kvar …

Jen maldekstre la 82-a, dekstre la 83-a, pli alte maldekstre la 84-a! Ĉi tie. Kaj jen la ŝildeto: O.L.Latunskij.

Ŝi desaltis de la balailo, ŝiajn brulajn piedojn agrable malvarmigis la ŝtona ŝtuparplaceto. Ŝi sonorigis unu fojon, kaj refoje. Neniu malfermis. Margarita pli forte premis la butonon, ŝi mem aŭdis la sonoradegon kiun ŝi estigis en la loĝejo de Latunskij. Jes, ĝis la lasta ekspiro devas danki al la forpasinto Berlioz la loĝanto de la apartamento n-ro 84 en la oka etaĝo pro tio, ke la prezidanto de Massolit pereis sub la tramo kaj pro tio, ke la funebra kunsido estis fiksita ĝuste por tiu vespero. Sub feliĉa stelo naskiĝis la kritikisto Latunskij. Ĝi savis lin kontraŭ la renkonto kun Margarita, kiu je tiu vendredo iĝis sorĉistino!

Neniu malfermis. Tiam ŝi impetis malsupren nombrante la etaĝojn, tra la pordo elflugis en la straton kaj, rigardante supren, denombris kaj kontrolis la etaĝojn por trovi la fenestrojn de Latunskij. Sendube, tiuj devis esti la kvin senlumaj fenestroj ĉe la angulo de la oka etaĝo. Konvinkiĝinte pri tio, Margarita flugis supren kaj post kelkaj sekundoj ŝi tra malfermita fenestro pasis en malhelan ĉambron, en kiu arĝente briletis luna vojeto. Margarita kuris sur la vojeto kaj palpserĉis la ŝaltilon. Post unu minuto la tuta apartamento estis lumplena. La balailo staris en la angulo. Kontrolinte, ke neniu estas en la loĝejo, Margarita malfermis la ŝtuparan pordon kaj rigardis sur la ŝildeton: ŝi ne eraris.

Ho jes, oni raportas, ke la kritikiston Latunskij ĝis nun paligas la rememoro pri tiu terura vespero, ĝis nun li kun pia adoro prononcas la nomon de Berlioz. Neniu scias, kia sombra kaj hida krimego estus markinta tiun vesperon: elirante el la kuirejo Margarita tenis en la mano pezan martelon.

La nuda kaj nevidebla flugulino sin persvadis penante sin bridi, ŝiaj manoj tremis pro malpacienco. Zorge celinte, ŝi ekmartelis sur la klavojn de la fortepiano, kaj tra la tuta apartamento pasis la unua plorhurlo. Despere kriis la neniel kulpa salona instrumento de Becker. Trafaladis ĝiaj klavoj, rompaĵoj de la eburaj platetoj disŝprucadis en ĉiuj direktoj. La muzikilo muĝis, zumis, stertoris, sonoris. Revolverpafe klakinte rompiĝis la supra polurita sontabulo. Malfacile spirante Margarita ŝiris kaj martelis la kordojn. Fine, laciĝinte, ŝi haltis kaj lasis sin fali en brakseĝon por retrovi la spiron.

En la banĉambro terure blekis la akvo, same en la kuirejo. «Ĝi ŝajnas jam flui sur la plankon», pensis Margarita, kaj voĉe ŝi aldonis:

— Tamen ne por sidaĉi mi venis ĉi tien.

El la kuirejo la akvo jam torentis en la koridoron. Plaŭdante en ĝi per la nudaj piedoj ŝi portadis plenajn sitelojn da akvo en la kabineton de la kritikisto kaj verŝis ĝin en la tirkestojn de la skribotablo. Poste, disrompinte per la martelo la pordojn de la libroŝranko en tiu sama kabineto, ŝi impetis en la dormoĉambron. Frakasinte la spegulŝrankon, ŝi eltiris la vestokompleton de la kritikisto kaj dronigis ĝin en la banujo. La grandan inkujon, forrabitan el la kabineto, ŝi malplenigis en la dike pufigitan dulokan liton en la dormoĉambro. La detruado farata de Margarita kaŭzis al ŝi brulan delicon, sed samtempe en ŝi persistis la impreso ke la rezultoj estas iaj magraj. Tial ŝi komencis ruinigi ĉion kio trafis sub ŝian manon. Ŝi frakasis la potojn de gumaj fig'arbetoj en la fortepiana ĉambro. Ne finite tion ŝi revenis en la dormoĉambron kaj per kuireja tranĉilo dispecigis la littukojn, frakasis la vitritajn fotografaĵojn. Lacon ŝi ne sentis, nur ŝvito rojis sur ŝia korpo.

Tiutempe en la apartamento n-ro 82, sub la loĝejo de Latunskij, la mastrumistino de la dramverkisto Kvant trinkis teon en la kuirejo, mirante pri la pumado, kurado kaj tintado aŭdataj de supre. Levinte la okulojn al la plafono ŝi subite vidis ĝin ŝanĝi sian blankan koloron je ia malvive blueta. La makulo videble larĝiĝis, kaj subite sur ĝi ŝvelis gutoj. Kelkajn du minutojn la mastrumistino perplekse sidis mirante pri la fenomeno, ĝis fine komenciĝis vera pluvo kaj la gutoj ekfrapfrapis sur la plankon. Tiam ŝi salte leviĝis, metis pelvon sub la akvostrion, sed tio neniom helpis, ĉar la pluvo plilarĝiĝis kaj verŝiĝis sur la gasfornelon kaj sur la tablon kun la vazaro. Ekkriinte la mastrumistino kuris el la apartamento sur la ŝtuparon, kaj post unu momento en la loĝejo de Latunskij komenciĝis sonorado.

— Ah ha, oni jam sonorigas … Tempas ekvoji, — diris Margarita. Ŝi ekrajdis la balailon aŭdante la invoĉon krii en la serurtruon:

— Malfermu, malfermu! Dunjo, malfermu! Ĉu de vi likas la akvo? Ĉe ni estas superverŝo.

Margarita leviĝis je unu metro supren kaj frapis la lustron. Du lampoj eksplodis, al ĉiuj flankoj ŝprucis kristalpendaĵoj. La krioj ĉe la serurtruo ĉesis, de sur la ŝtuparo aŭdiĝis paŝobruo. Margarita elŝvebis tra la fenestro, ekstere ŝi levis la martelon kaj frapis la vitron. Ĝi singultis kaj laŭlonge de la marmortegita muro kaskade ŝutiĝis rompopecoj. Margarita rajdis al la sekva fenestro. Profunde malsupre sur la trotuaro ekhastis homoj, unu el la du aŭtomobiloj parkitaj ĉe la enirejo hupis kaj forveturis. Fininte pri la fenestroj de Latunskij, Margarita flugis al la najbara apartamento. La batoj plioftiĝis, la strateton plenigis tintado kaj krakado. El la unua enirejo elkuris la pordisto, kelkan tempon li perplekse rigardis supren, evidente, ne tuj decidinte kion li faru, poste li ŝovis la fajfilon en sian buŝon kaj furioze ekfajfis. Aŭdante la fajfadon, Margarita kun aparta plezuro disfrakasis la lastan fenestron en la oka etaĝo, sin mallevis al la sepa kaj komencis disbati ankaŭ ties vitrojn.

Lacigite de la longa nenifarado malantaŭ la spegula enirejpordo, la pordisto metis en la fajfadon sian tutan animon, kvazaŭ kontrapunkte ŝin akompanante. Dum la paŭzoj, kiam ŝi flugis de unu fenestro al la sekva, li enspiris, kaj ĉe ĉiu martelbato li, ŝveligante la vangojn, trilegis borante la noktan aeron ĝis la ĉielo.

Lia penado, kombinite kun la penado de la furioza Margarita, havis konsiderindajn rezultojn. En la domo estiĝis paniko. La ankoraŭ nedifektitaj fenestroj abrupte malfermiĝadis, en ili aperadis kaj tuj sin kaŝis homaj kapoj, kaj male, la apertajn fenestrojn oni haste fermadis. En la kontraŭaj domoj sur la luma fono de la fenestroj aperis nigraj siluetoj de homoj penantaj kompreni, kial sen ajna kaŭzo rompiĝas vitroj en la nova konstruaĵo de Dramlit.

En la strateto gapuloj amasiĝis antaŭ la domo de Dramlit, kaj interne sur ĉiuj ŝtuparoj, nenion komprenante, sensence tumultis loĝantoj. La mastrumistino de Kvant kriadis al la hastantaj sur la ŝtuparo pri sia superverŝo, baldaŭ al ŝi aliĝis la mastrumistino de Ĥustov el la apartamento n-ro 80, situanta sub la loĝejo de Kvant. Ĉe la Ĥustovoj pluvis de la plafono kaj en la kuirejo, kaj en la necesejo. Fine en la kuirejo de Kvant grandega gipsoplato falis de la plafono kaj tute disfrakasis la malpuran vazaron, post kio el la ĉeloj de la elpendiĝinta malseka lataro verŝiĝis torentoj. Tiam sur la ŝtuparo de la unua enirejo komenciĝis kriegado. Flugante preter la antaŭlasta fenestro de la kvara etaĝo Margarita rigardis internen kaj vidis viron, kiu en la paniko estis surmetinta gasmaskon. Frapinte per la martelo sur lian fenestrovitron ŝi lin fortimigis, kaj li malaperis el la ĉambro.

Kaj subite la barbara detruado ĉesis. Glitinte al la tria etaĝo, Margarita rigardis en la malhelan flankan fenestron ŝirmitan per maldika kurteneto. En la ĉambro lumetis malforta tablolampo. En infana lito kun retaj flankoj sidis kvarjara knabo timigite aŭskultante la tumultobruon. Adoltoj ne estis en la ĉambro. Evidente, ĉiuj elkuris sur la ŝtuparon.

— Ili frakasas vitrojn, — diris la infano, kaj vokis: — Panjo!

Neniu respondis, tiam li diris:

— Panjo, mi timas.

Margarita deŝovis la kurteneton kaj enflugis tra la fenestro.

— Mi timas, — ripetis la knabo tremante.

— Ne timu, ne timu, mia etulo, — diris Margarita penante mildigi sian rabistan, pro la vento raŭkiĝintan voĉon,- tio estas bubaĉoj, bubaĉoj frakasas la vitrojn.

— Ĉu per la katapulto? — demandis la knabo ĉesante tremi.

— Jes, per la katapulto, — konfirmis Margarita, — nun dormu.

— Tio estas Sitnik, — diris la knabo, — li havas katapulton.

— Nu jes, certe li!

La knabo ruzete rigardis flanken kaj demandis:

— Kie vi estas, onklino?

— Nenie, — respondis Margarita, — mi estas via sonĝo.

— Mi tion divenis, — diris la infano.

— Kuŝigu vin, — ordonis Margarita, — metu la manon sub la vangon, kaj mi plu sonĝiĝos.

— Nu, bone, sonĝiĝu, sonĝiĝu, — konsentis la knabo, sin kuŝigis kaj ŝovis la manon sub la vangon.

— Mi rakontos al vi fabelon, — diris Margarita metante sian brulan manon sur la mallonge pritonditan kapeton. — En la mondo estis onklino. Ŝi ne havis infanon kaj ĝenerale ŝi ne havis feliĉon. Unue ŝi longe ploradis kaj poste ŝi iĝis malica … — Margarita eksilentis, demetis la manon — la knabo dormis.

Ŝi senbrue metis la martelon sur la fenestrobreton kaj elflugis tra la fenestro. Antaŭ la domo estis pelmelo. Sur la asfalta trotuaro kovrita per vitrorompaĵoj kuradis kaj ion kriadis homoj. Inter ili tie ĉi kaj tie for oni jam distingis milicianojn. Subite ektintis sonorilo kaj de Arbat' en la strateton ruliĝis ruĝa fajrobrigada aŭtomobilo kun eskalo …

Sed la plua jam ne interesis Margaritan. Zorge celinte por tuŝi nenian elektrodraton, ŝi ĉirkaŭpremis la balailon kaj post unu momento estis super la misŝanca domo. Sub ŝi la strateto oblikviĝis kaj sinkis inter la domojn. Anstataŭ ĝi sub ŝiaj piedoj vidiĝis amaso da tegmentoj, divers'angule distranĉita de lumaj vojetoj. La tuto subite ŝoviĝis flanken, la lumvicoj konfuziĝis kaj kunfluis.

Ŝi faris ankoraŭ unu ektiron kaj la tuta tegmentaro foriĝis englutite de la tero, anstataŭ ĝi malsupre disfluis lago da tremaj elektraj lumoj, la lago subite ekstaris vertikale, poste ĝi reaperis super ŝia kapo, kaj sub ŝiaj piedoj ekbrilis la luno. Kompreninte ke ŝi renversiĝis, Margarita sin rerektigis kaj ĵetinte rigardon malantaŭen ŝi konstatis, ke ankaŭ la lumlago jam forestas, ke tie restis nur roza rebrilo super la horizonto. Ankaŭ ĝi malaperis post sekundo, kaj Margarita vidis sin sola kun la luno fluganta super ŝi maldekstre. Jam antaŭ longe ŝiaj haroj faske leviĝis, kaj la luna lumo sible ĉirkaŭblovis ŝian korpon. Laŭ tio, kiel du vicoj de disaj lumoj kunfandiĝis en du kontinuajn flamstriojn, laŭ tio, kiel rapide ili foriĝis malantaŭen, Margarita divenis, ke ŝi flugas kun monstre granda rapidego, kaj ekmiris ke tio neniel ĝenas ŝian spiradon.

Post kelkaj sekundoj profunde malsupre, en la tera nigro, ekhelis nova elektroluma lago, ĝi glitis sub la piedojn de la flugantino sed tuj kirliĝis kaj sinkis sub la teron. Post kelkaj sekundoj la fenomeno ripetiĝis.

— Urboj! Urboj! — kriis Margarita.

Post tio du aŭ tri fojojn ŝi vidis sub si iajn malhele briletantajn sabrojn kuŝi en velure nigraj apertaj ujoj, kaj komprenis, ke ili estas riveroj.

Plurfoje ŝi levis la kapon maldekstren por admiri la lunon, kiu freneze rapidege impetante super ŝi reen al Moskvo, samtempe iel mirinde restis senmova, tiel ke sur ĝi Margarita klare vidis enigman malhelan figuron, ĉu drakon, ĉu la fabelan Ĝiban Ĉevaleton, kies pinta kapo rigardis al la forlasita urbo.

Nun Margaritan frapis la penso, ke ŝi, propre, malpravas tiom arde rapidigante la balailon. Ke tiel ŝi senigas sin je la eblo ion ajn bone vidi kaj plene ĝui la flugon. Io sugestis al ŝi, ke tie, kien ŝi flugas, oni povas ŝin iomete atendi, ke tial ŝi ne bezonas enuigi sin per tiom rapida kaj alta flugado.

Margarita turnis suben la broson de la balailo, tiel ke ĝia tenilo leviĝis malantaŭ ŝia dorso, kaj, tre malrapidiginte sian iron, ŝi glisis al la tero. Tiu moviĝado, simila al deglito sur ia aera luĝo, faris al ŝi la plej grandan plezuron. La tero leviĝis al Margarita, kaj en ĝia ĵus senforma, nigra denso montriĝis ĝiaj misteroj kaj ĉarmoj lunnoktaj. La tero estis venanta al Margarita, ŝin jam ĉirkaŭblovis la odoro de la verdantaj praarbaroj. Ŝi flugis tuj super la nebulstrioj de rosmalseka herbejo, poste super lageto. Sub ŝi ĥoris ranoj kaj ial tre emociige aŭdiĝis la obtuza bruo de fora trajno. Baldaŭ ŝi ĝin ekvidis. Ĝi rampis malrapide, kvazaŭ raŭpo, ŝutante fajrerojn en la aeron. Margarita ĝin devancis, superflugis ankoraŭ unu akvospegulon, kiun, sub ŝiaj piedoj, transflosis dua luno, poste ŝi ankoraŭ plimalaltiĝis kaj glisis preskaŭ tuŝante per la piedoj la pintojn de gigantaj pinoj.

Kreskanta bruo de disŝirata aero aŭdiĝis malantaŭe, kaj iom post iom al tiu ŝirbruo de obusa flugo aliĝis ina ridego, sonoranta je multaj kilometroj ĉirkaŭen. Margarita turnis la kapon kaj vidis malhelan, komplikforman objekton kiu ŝin sekvis. Proksimiĝante al Margarita ĝi konturiĝis pli klare kaj ŝi vidis ke iu flugas rajde. Kaj fine ĝi estis klare videbla: malrapidigante sian flugon apudiĝis Nataŝa.

Tute nuda, kun flirtantaj haroj, ŝi flugrajdis dikan eksporkon, kiu premtenis tekon inter siaj antaŭaj hufetoj, kaj per la malantaŭaj furioze draŝis la aeron. Fojfoje ekbriletante sub lunradio, nazumo falinta de la muzelo flugis apud la rajdobesto, ligite al la ekstremo de sia ŝnureto, kaj sur la okulojn de la eksporko senĉese glitadis ĉapelo. Margarita rigardis pli atente, rekonis en la eksporko sian najbaron Nikolao Ivaniĉ, kaj tiam ŝia ridego ektondris super la arbaro, miksiĝante kun la ridego de Nataŝa.

— Natanjo, bubino! — altege voĉis Margarita, — ĉu vi ŝmiris lin per la kremo?

Animo mia! — vekante per siaj ekkrioj la dormantan pinarbaron respondis Nataŝa, — mia reĝino franca, ja ankaŭ al li mi ŝmiris la kalvaĵon, ankaŭ al li!

— Princino! — plorvoĉe blekis la eksporko galopante sub sia amazono.

— Kara animo mia! Margarita Nikolavna! — kriis Nataŝa rajdante apud Margarita, — mi konfesas, mi prenis iom da kremo! Ja ankaŭ ni volas vivi kaj flugi! Pardonu min, moŝta sinjorino, sed mi je nenia prezo iros reen! Aĥ, kiom estas bone, Margarita Nikolavna! Li proponon al mi faris, — per la fingro Nataŝa plurfoje puŝis la konfuzite snufantan eksporkon en ties kolon, — proponon! Kiel vi min nomis, diru?

— Diino, — hurladis tiu, — ne povas mi tiel rapide flugi! Mi riskas perdi gravajn paperojn. Natalia Prokofjevna, mi protestas.

— Hej, iru al la diablo kun viaj paperoj! — aŭdace ridegante kriis Nataŝa.

— Kion vi diras, Natalia Prokofjevna! Se oni nin aŭdus! — petege blekis la eksporko.

Galope flugante apud Margarita, Nataŝa sen reteni la ridon rakontis al ŝi, kio okazis en la palaceto post ol Margarita Nikolavna forflugis trans la pordegon.

Nataŝa konfesis, ke ŝi ne plu tuŝis iun ajn el la donacitaj aĵoj, sed ke ŝi tuj formetis siajn vestojn, impetis al la kremo kaj rapide sin ŝmiris. Ĝi efikis ŝin ekzakte tiel, kiel ŝian mastrinon. Dum Nataŝa, ridegante pro ĝojo, admiris antaŭ la spegulo sian sorĉan belon, la pordo malfermiĝis kaj aperis Nikolao Ivaniĉ. Li estis ekscitita, en la manoj li tenis la subrobon de Margarita Nikolavna kaj siajn proprajn ĉapelon kaj tekon. Ĉe la vido de Nataŝa li stuporiĝis. Iom reakirinte la memregadon, kankre ruĝa, li deklaris, ke li opiniis sia devo levi la subrobeton, persone ĝin alporti …

— Ja kion li ankoraŭ diradis, la aĉulo, — ridegante ŝrikis Nataŝa, — al kio li forlogis! Kiom da mono li promesis. Diris, ke Klaŭdia Petrovna nenion scios. Ĉu ne ĝuste, ĉu mi mensogas? — kriis Nataŝa al la eksporko, kiu konfuzite forturnadis la muzelon.

Petolante en la dormoĉambro, Nataŝa metis iom da kremo sur la kalvaĵon de Nikolao Ivaniĉ, kaj haltis kvazaŭ alforĝite al la loko. La vizaĝo de la honorinda malsupra loĝanto kuntiriĝis en porkan rostron, hufetoj elkreskis sur liaj piedoj kaj manoj. Nikolao Ivaniĉ vidis sin en la spegulo, furioze kaj sovaĝe ekhurlis, sed estis jam malfrue. Post kelkaj sekundoj, rajdate, li flugis for el Moskvo ien al la diablo, ploregante pro malespero.

— Mi postulas restituon de miaj normalaj personaĵoj, — subite stertoris kaj ekgruntis la eksporko, duone furioze, duone petege, — mi rifuzas flugi al kontraŭleĝa fi-kunveno. Margarita Nikolavna, estas via devo bridi vian mastrumistinon!

— Ah, nun mi estas mastrumistino, ĉu? Ĉu mastrumistino? — ekkriadis Nataŝa pinĉante la orelon de la eksporko. — Tamen antaŭ nelonge mi estis diino, ĉu? Kiel vi min nomis?

— Venera! — plorvoĉe respondis la eksporko flugante super rojo murmuranta inter ŝtonoj, kaj per la hufoj susure tuŝetante avelajn arbedojn.

— Venera! Venera! — triumfe kriis Nataŝa surkoksiginte unu manon kaj la alian etendante al la luno. — Margarita! Reĝino! Elpetu por mi, ke oni lasu min sorĉistino. Oni ĉion faros laŭ via vorto, vi havas potencon!

Kaj Margarita respondis:

— Bone, mi promesas!

— Dankon! — voĉegis Nataŝa, kaj subite ŝi kriis bruske kaj iel melankolie: — Hej! Hej! Pli rapide! Ek, vigliĝu! — Per siaj kalkanoj ŝi spronis la flankojn de la eksporko, kaviĝintajn en la freneza galopo, ĝi impetis tiel, ke denove ekkrakis la disŝirata aero, kaj post unu momento Nataŝa ŝanĝiĝis en nigran punkton malproksime antaŭ Margarita, poste ŝi tute malaperis kaj la bruo de ŝia flugo aerdisiĝis.

Margarita plu flugis same malrapide super nuda kaj nekonata tereno, super montetoj, sur kiuj dise elstaris eratikaj blokegoj kaj izolaj gigantaj pinoj. Margarita flugis kaj pensis, ke verŝajne ŝi estas tre malproksime de Moskvo. La balailo ne plu superis la pintojn de la pinoj, ĝi glisis inter iliaj trunkoj, kies unu flankon arĝentizis la luno. La facilmova ombro de la flugantino glitis sur la tero antaŭe, ĉar la luno nun lumis sur ŝian dorson.

Margarita sentis la proksimecon de akvo kaj komprenis, ke la celo apudas. La pinoj disiĝis kaj ŝi malabrupte glisis al kreta krutaĵo. Transe, malsupre en la ombro, kuŝis rivero. Nebulo pendis kroĉite je la arbustoj ĉe la piedo de la vertikala krutaĵo, kaj la alia bordo estis plata kaj malalta. Tie, sub soleca grupo de iaj arboj larĝbranĉaraj, flagris flameto de lignofajro kaj moviĝis figuretoj. Al Margarita ŝajnis, ke de tie venas juka zumo de gajaĉa muziko. Pli malproksime, kiom povis atingi la rigardo, sur la arĝentizita ebenaĵo videblis nenia loĝejo, nenia ajn spuro de homoj.

Ŝi saltis de la krutaĵo malsupren. La akvo logis ŝin post la aera rajdo. Ĵetinte for la balailon, ŝi kursaltis en la riveron kap'antaŭe, ŝia malpeza korpo, kvazaŭ sago, truis la akvon, kaj la ŝpruckolono leviĝis preskaŭ ĝis la luno. La akvo estis varma, kiel en banejo, kaj malplonĝinte el la likva abismo ŝi satnaĝis tute sola en la nokta rivero.

Apude estis neniu, sed iom malproksime, malantaŭ la arbedoj, de kie aŭdiĝis snufado kaj plaŭdo, devis esti alia bananto.

Margarita elkuris sur la bordon. Ŝia korpo ardis post la bano. Ŝi sentis nenian lacon kaj gaje dancetis sur la malseka herbo. Subite ŝi ĉesis danci kaj aŭskultis. La snufado proksimiĝis, kaj el la salikaj arbedoj montriĝis nuda dikulo kun nigra silka cilindro ŝovita sur la nukon. Liaj piedoj kotis per ŝlimo, tiel ke li ŝajnis surhavi nigrajn botetojn. Juĝante laŭ liaj hikado kaj bruaj elspiregoj, li estis nemalmulte drinkinta, kion, cetere, konfirmis ankaŭ tio, ke la rivero subite ekodoris je konjako.

Rimarkinte Margaritan, la dikulo fikse ŝin rigardis, poste ĝoje kriegis:

— Kio? Ĉu ŝin mi vidas? Claudine, ja estas vi, la gaja vidvino! Ĉu ankaŭ vi estas ĉi tie? — kaj li avancis por ŝin saluti.

Margarita paŝis malantaŭen kaj dignoplene respondis:

— Iru for al la diablopatrino. Kian Klaŭdinon vi trovis ĉi tie? Rigardu bone al kiu vi parolas, — kaj post momenta pripenso ŝi finis sian diron per longa nepresebla sakraĵo. La tuto efikis la frivolan dikulon malebriige.

— Oj! — li ekkrietis kaj ekskuiĝis, — pardonu grand'anime, tre serena reĝino Margot! Mi eraris. Pri ĉio kulpas la konjako, estu ĝi malbenita! — la dikulo metis sin sur unu genuon, per larĝa gesto forprenis sian cilindron flanken, sin klinis kaj ekbabilis, miksante frazojn rusajn kaj francajn, ian sensencaĵon pri sangverŝa edziĝfesto, pri sia Pariza amiko Guessard, kaj pri la konjako, pri sia afilktego pro la bedaŭrinda eraro.

— Prefere surmetu pantalonon, vi hundina filo, — mildiĝante diris Margarita.

Vidante, ke ŝi ne plu koleras, la dikulo ĝoje ridetaĉis kaj ravite raportis, ke nur tial li nunmomente estas sen pantalono, ke pro sia distriĝemo li lasis ĝin ĉe la rivero Jenisejo, kie li antaŭ nelonge sin banis, sed ke tuj li tien flugos, ĉar feliĉe tio estas tute apude; kaj poste, sin rekomendinte al ŝiaj favoro kaj protekto, li malproksimiĝis dors'antaŭe, ĝis li glitstumblis kaj renversiĝis en la akvon. Tamen eĉ falante li plu konservis sur la vizaĝo kadrita per malgrandaj vangoharoj rideton de ravo kaj sindonemo.

Margarita stride ekfajfis, ekrajdis la alflugintan balailon, sin transportis sur la alian bordon. Ĝin ne atingis la ombro de la kreta altaĵo, la tuta bordo estis inundata de lunlumo.

Apenaŭ ŝi tuŝis la malsekan herbon, tuj la muziko el sub la arboj eksonis pli laŭte, kaj pli gaje ŝprucis la fajrera garbo de la lignofajro. Sub la salikoj, sub ties branĉoj prezentantaj delikatajn, lanugajn amentojn klare videblajn en la lunlumo, dikmuzelaj ranoj sidis en du vicoj kaj per lignaj ŝalmetoj ludis, kaŭĉuke aerŝveliĝante, bravuran marŝon. Lumineskaj putrolignaĵoj, fiksitaj antaŭ la muzikistoj sur la salikaj vergoj, prilumis la notojn, sur la ranaj muzeloj ludis la flagra lumo de la lignofajro.

La marŝo estis plenumata honore al Margarita. La akcepto al ŝi farita estis plej solena. La diafanaj niksinoj interrompis sian surriveran rondodancon, ŝin bonvenigis svingante akvoherbojn, kaj aŭdeble ĝis malproksima foro ĝemsonis super la verdeta, dezerta bordo iliaj salutoj. Nudaj sorĉistinoj, elkurinte de malantaŭ la salikoj, viciĝis en unu linion kaj faris profundajn kortegajn riverencojn. Iu kapropiedulo impetis al Margarita, adorkisis ŝian manon, larĝe sternis sur la herbo silkan tukon, demandis, ĉu agrabla estis la bano de la reĝino, ŝin invitis iom kuŝi kaj ripozi.

Tiel ŝi faris. La kapropieda prezentis al ŝi pokalon da ĉampano, ŝi trinkis kaj ŝia koro varmiĝis. Demandinte, kie estas Nataŝa, ŝi ricevis la respondon, ke Nataŝa jam sin banis kaj forflugis sur sia eksporko antaŭen en Moskvon por sciigi, ke Margarita baldaŭ venos, kaj por helpi prepari ŝian tualeton.

Incidento intervenis dum la mallonga restado de Margarita sub la salikoj. Siblo disŝiris la aeron, kaj nigra korpo, evidente maltrafinte sian celon, falis en la akvon. Post kelkaj momentoj antaŭ Margarita staris tiu sama dika vangharulo, kiu tiom malprospere sin prezentis sur la alia bordo. Verŝajne li sukcesis jam viziti Jenisejon, ĉar nun li surhavis frakan kompleton, sed estis malseka de la kapo ĝis la piedoj. La konjako duafoje lin misservis: volante alteriĝi li trafis en la akvon. Tamen sian rideton li ne perdis ankaŭ en tiu ĉagrena okazo, kaj ridante Margarita allasis lin kisi ŝian manon.

Poste ĉiuj komencis sin prepari al foriro. La niksinoj finis sian dancon en la lunlumo kaj en ĝi dissolviĝis. La kapropieda respekte demandis Margaritan, kiel ŝi venis al la rivero; informite, ke ŝi alrajdis sur balailo, li diris:

— Ho, kial do, tio estas ja maloportuna! — kaj en unu momento kunmetinte el du branĉetoj ian dubindan telefonon li postulis, ke oni tuj sendu aŭtomobilon, kio fakte plenumiĝis, kaj efektive antaŭ ol pasis unu minuto. Sur la insulon malleviĝis izabela kabrioleto, tamen ĉe la stirrado sidis ne ordinara ŝoforo sed nigra longbeka kampokorvo kun laktola kaskedo kaj grandmanumaj gantoj. La insuleto dezertiĝis. En la lumflamado dissolviĝis la forflugintaj sorĉistinoj. La lignofajro estis estingiĝanta, kaj griza cindro kovris la karbiĝintajn ŝtipojn.

La vangharulo kaj la kapropieda helpis Margaritan suriri la veturilon, kaj ŝi sidigis sin sur la larĝa malantaŭa benko. La aŭtomobilo ekblekis, saltis, leviĝis preskaŭ ĝis la luno, la insulo malaperis, malaperis la rivero. Plenrapide Margarita estis revenanta al Moskvo.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

Notoj pri ĉap. 21

Becker /beker/ —

Peterburga fortepiana fabriko fondita en 1841 de Jakobo Becker.


Dunjo

karesformo de la ina nomo Eŭdokia ({Ruse Дуня, Евдокия}); {orig. Дуся} /dusja/, alia karesformo de tiu sama nomo.


onklino

en la rusa, tiel la infanoj alparolas ĉiun nekonatan virinon ({R} Где ты, тётя?} {Angle But where are you, aunty?} {Germane Wo bist du denn, Tante?} – sed {France Où tu es, madame?}).


Ĝiba Ĉevaleto

sorĉa ĉevaleto el la samtitola versfabelo de P. P. Jerŝov.


ŝi flugrajdis dikan eksporkon

kp [Faŭsto] pĝ 159:

Alvenas sola Baŭb' maljuna;
Sur ina ŝi rajdas pork' imuna

(versoj 3962-3 de la originalo).


animo mia

karesa alparolo ({Ruse душенька} {France mon âme, ma chère âme} {Itale anima mia} ktp).


personaĵoj

apartaĵoj, personaj trajtoj de individuo.


eratika

{Geologio} Translokiĝinta de glacio aŭ alia naturforto, k tiel atinginta lokon nature malegalan al la originala; eratika bloko (ŝtonbloko, troviĝanta en regiono de alispeca ŝtono) [PIV].

{Ruse валун}.


Claudine /klodin'/ {france} —

innomo, PIVe Klaŭdino (fremda nomo por ruso).


tre serena reĝino Margot

{orig. светлая} (t.e. «luma, hela, malsombra, serena»). Figursence la adjektivo estas uzata precipe en la tagnomoj de la Paska semajno; kiel titolvorto ĝi devus esti superlativa. Krom en tiu lasta romano, la nekutima kombinaĵo nur unu fojon aperas en la prozo de Bulgakov: sur la unua paĝo la «Blanka Gvardio»: «Panjo, serena reĝino, kie vi estas?»).

Margot /margo'/ —

franca karesformo de Marguerite (Margarita), kiu pensigas pri samnoma romano de A.Dumas (kp ankaŭ aludojn pri Montekristo kaj %26.8).


Guessard /gesar'/ {F} —

laŭ [Janovskaja], temas pri Guessard kiu eldonis en Parizo, 1842, leterojn de Margerite de Valois; sekve, la sagverŝa edziĝfesto estas la Bartolomea nokto.


izabela {Neo} — ĉevalkoloro, pale flava kun nigraj vosto kaj kolhararo. {France isabelle} {Itale isabella} {Pole izabelowy, bu{\l}any) {Rus буланый} {Angle dun} {Germane falb}.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]