Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
06-aŭg-2023
vlutermano

Dennis Grunert:


Unuavide ŝajnas, kvazaŭ la regantoj perdis la saĝon. Nur tiel por multaj homoj klariĝas la nekredeblaj misefikoj de politikistoj kaj komunikiloj ekde 2020, lige kun la kovid-epidemio kaj de la klimata historio kaj la senkompromiseco de la Okcidento kontraŭ Ruslando. Efektive la mondo, tia kian ni konis antaŭ la jaro 2020, malaperis, kaj ni pendolas de unu krizo al la venonta. Ankaŭ tiu “antaŭdiro” de la MEF-fondinto Klaus Schwab realiĝis. La komunikiloj disvastigas panikon kaj histerion, dum la civitanaj liberecoj estas ĉiam pli limigataj.

En tiu ĉi artikolo ni apogas la tezon, ke la kaŭzo de tiuj okazaĵoj troveblas en profunda krizo de la kapitalisma produktadmaniero, kiu montriĝis interalie en la granda monda ekonomia krizo de 2007 ĝis 2009. La okcidenta kapitalismo ĝis hodiaŭ ne resaniĝis de tiu krizo. Laŭ marksisma kompreno tiu ĉi krizo redukteblas al la leĝo de la tendenca falo de la profitkvoto1. Ĉar en la kapitalismo, la unuopaj kapitaloj produktas nur por akiri profiton, tute ne por kontentigi sociajn bezonojn. Kontentigi sociajn bezonoj estas, por tiel diri, nur flanka efiko de la produktado. Se tiu profito definitive malaperas, tiam la tuta kapitalisma sociordo kolapsos. Estas tute ebla ke la okcidenta kapitalismo proksimiĝas al tiu punkto.

Kion do precize signifas la leĝo de la tendenca falo de la profitkvoto? Kapitalisto, kiu fondas novan industrian entreprenon, devas dividi sian kapitalon en du malsamajn partojn. Parton por akiri maŝinojn, konstruaĵojn, krudmaterialojn, helpmaterialojn kaj tiel plu. La valoro de tiu ĉi parto en la pruduktadprocezo eniras en la valoron de la fina produkto kaj do konserviĝas. Pro tio oni nomas ĝin konstanta kapitalo.

La dua parto de la kapitalo elspezendas por aĉeti laborforton. Tiu ĉi parto pligrandiĝas je la plusvaloro produktata de la pluslaboro de la laboristoj [la valoro pli alta ol ilia salajro, -vl]. Pro tio oni nomas ĝin varia kapitalo. Laŭ marksisma kompreno, nur la varo laborforto kapablas krei valoron kaj plusvaloron.

La kvoton inter konstanta kaj varia kapitalo oni nomas la organan konsiston de la kapitalo. Ju pli evoluinta estas entrepreno, industrisektoro aŭ lando, des pli alta estas la organa konsito de la kapitalo, do tiu parto de la kapitalo elspezata por akiri maŝinojn ktp (la konstanta kapitalo).

Se la organa konsisto de la kapitalo kreskas, tiam la mezuma profitkvoto malkreskas.

Tamen ekzistas – tute prava – argumento kontraŭ tiu ĉi teorio. La kapitalismo ekzistas de pli ol 200 jaroj. Se la leĝo de la tendenca falo de la profitkvoto efikas, kial do tiu ĉi produktadmaniero daŭre ekzistas?

Karlo Markso parolis konscie pri la tendenca falo de la profitkvoto. Li ja indentigis plurajn kaŭzojn, kiuj kontraŭefikas ĝin, kiuj povas bremsi ĝin aŭ eĉ ĝin inversigi, nome:

  1. Kreskigo de la plusvalor-kvoto, do de la ekspluat-grado de la laboristoj;

  2. Malkresko de la prezoj de la konstanta kapitalo;

  3. Etendo de la kapitalisma produktado;

Evidentas, ke la profitkvoto kreskas speciale tiam, kiam pluraj el tiuj faktoroj kuniĝas. Tiukaze povas okazi, ke la profitkvoto subite altiĝegas, ke multa ĝis tiam ne uzata kapitalo investiĝas kaj tiel por iom da tempo zorgas por memportanta fazo de kapitalisma alta konjunkturo. Ĝis fine la leĝo de la tendenca falo de la profitkvoto ree trudiĝas.

Efektive en la historio pruveblas tiuj fazoj. Ili daŭras proksimume 20 jarojn en kresko kaj 20 kromajn jarojn en malkresko. Tiuj ĉi longaj ondoj de la kapitalisma evoluo ekzistas aldone al la kutima konjunkturciklo de 5 ĝis 10 jaroj kun sia ĉiam sama sinsekvo de revigliĝo, alta konjunkturo [boom, haŭso -vl], troproduktado, kaj krizo. Ili trudiĝas ĝuste tra tiuj ĉi “kutimaj” cikloj, kaj pli precize tiel, ke en etendiĝa fazo la ciklaj periodoj de alta konjunkturo daŭras pli longe kaj pli intense, la ciklaj troproduktaj krizoj pli mallonge kaj malpli profunde. Inverse, en la longaj ondoj tendencaj al stagnado, la periodoj de alta konjunkturo aperas malpli febraj kaj pli mallongaj, la periodoj de la cikla troproduktado, male, pli longaj kaj pli profundaj.

En la historio de la kapitalismo ĝis nun okazis kvin tiaj fazoj, kiuj konsistas ĉiu el longa ondo kun etendema tendenco, sekvata de longa ondo kun depresia tendenco.

  1. Periodo de la longa industria revolucio (1789 ĝis 1848)

  2. Kapitalismo de libera konkurenco (1848 ĝis 1895)

  3. Klasika imperiismo (1895 ĝis 1945)

  4. Malfrua kapitalismo (1945 ĝis 1989)

  5. Novliberalismo (ekde 1989)

Entute do okazis dek longaj ondoj de la kapitalisma evoluo. Tiajn longajn ondojn kun etendiĝa karaktero estis ĉiam estigitaj de geografiaj, geologiaj kaj politikaj faktoroj. Tiuj estis specifaj, kaj tute ne estas garantiita ke refoje okazos tiom multaj faktoroj por lanĉi novan longan ondon kun etenda tendenco. La transiro en novan longan ondon kun stagna tendenco, male, estas kaŭzata de la – en la leĝo de la tendenca falo de la profitkvoto priskribita – kreskado de la organa konsisto de la kapitalo.

La kapitalismo baziĝas sur la elsuĉado de viva homa laborforto. Per la kreskanta organa konsisto de la kapitalo pro la aŭtomatigo, ĝi subfosas siajn proprajn fundamentojn. Ĉi tie ni atingis la absolutan internan limon de la kapitalisma produktadmaniero: La kapitalismo estas malkongrua kun plene aŭtomata produktado en industrio kaj kampkulturo, ĉar tiam kreado de plusvaloro kaj kapital-pliigo ne plu okazas. Alie ol en la socialismo: Kiam ĉiuj industri-entreprenoj estas traktataj kvazaŭ unusola giganta konzerno, tiam la kompliaj, de Markso malkovritaj leĝoj de la kapitalisma plusvalor-produktado jam ne efikas, kaj tiu limo tie ne havas efikon. Tie tiam ne plu okazas produktado de plusvaloro, sed produktado de uzvaloroj.

La Great Reset tute ne estas konspirteorio, kion ŝtatfidelaj maldekstruloj kaj komunikiloj asertas. Ĝi estas la angla titolo de libro aperinta en 2020: Covid-19 – La granda novstarto, de la MEF-fondinto Klaus Schwab kaj Thierry Malleret. En tiu libro ili prezentas – volvitan per lingvaĵoj de merkata varbado – programon por eliri el la ĝenerala krizo de la kapitalismo per pli akra ekspluatado. Realsalajro estu draste malaltigotaj, la ŝtatoj kaj la meztavolo vere prirabataj, ekzemple pretekste de savo de la klimato. Kreskigita plusvalor-kvoto estu antaŭkondiĉo por nova kapitalisma alta konjunkturo. Tamen: Ĉe ĉiu longa ondo kun etenda tendenco, sur tutmonda nivelo, okazis ankaŭ amasa etendo de la kapitalisma dunglaboro. Laste tio okazis en 1989, kiam la antaŭe socialismaj ŝtatoj malfermiĝis al la mondmerkato kaj proponis siajn laboristojn al la internacia kapitalo por ekspluatado.

Tia etendo nun tute ne videblas ĉe la horizonto. Tute male, Schwab kaj Malleret mem deiras de la tezo, ke sekve al la kvara Industria Revolucio en mallonga tempo 40 elcentoj de ĉiuj laborlokoj malaperos. Jam hodiaŭ en ĉiuj okcidentaj socioj malkaŝa kaj kaŝa senlaboreco estas giganta socia problemo. Sub tiaj cirkonstancoj ne mirigas, ke furoras maltusismo kaj eŭgeniko, nur supraĵe kamuflitaj kiel ekologiismo, transhumismo kaj radikala transseksa-ideologio. En la reganta klaso oni diskutas projektojn por reduktado de la tutmonda loĝantaro. La alstrebata loĝantaro de la Tero iras de 2 miliardoj ĝis 300 milionoj. Kaj tio ne unuavice pro ekonomiaj kialoj, sed precipe ĉar la plej multaj homoj de tiu ĉi Tero simple ne plu estas bezonataj kiel ekspluatendaj laborfortoj.

Supozeble pro la struktura krizo de la okcidenta kapitalismo la miliarduloj velas kun kurso al nova produktadmaniero, kie ili regos die, laŭ Jens Zimmer ĉe RT DE la 16-an de Novembro 2020. Jam hodiaŭ ombraj bankoj kiel Blackrock kaj K-o en la kerno de la okcidenta industrio starigis gigantan monopolon kaj konscie reduktis la konkurencon.

Se tiu ĉi tendenco fariĝos daŭrema, tiam iam jam ne okazos varproduktado, sed produktoj estos ŝovataj de unu monopolfabriko en la alian. La homoj estos prizorgataj de grandparte aŭtomatigitaj fabrikoj per nutraĵoj kaj aliaj konsumaĵoj. Jam ne okazos profitproduktado. Sed tiuj ĉi produktoj estos distribuotaj laŭ la volo de la potenculoj, al iu tre multe, al la aliaj malmulte ĝis nenio. Tiu ĉi oligarĥa arbitreco trudiĝos per privata sekurec-taĉmento, al kiu la ŝtataj sekurec-organoj jam hodiaŭ degeneras kun alta rapido.

Tio ĉi tiam estus nova feŭdismo, ĉar la oligarĥoj regas ekskluzive pere de perforto, dum ekonomiaj leĝoj de la kapitalismo jam ne ludos rolon. Tiu ĉi produktadmaniero ankaŭ nomeblus pervertita formo de socialismo.

La malmultaj homoj, kiuj tiam ankoraŭ rajtos vivi, estus servistoj, kiuj servas al la oligarĥoj. La novaj di-reĝoj vivos en nekredebla lukso. La malplena Tero fariĝos ludejo de la Ora Junularo, do de la gene plejbonigitaj posteuloj de tiuj oligarĥoj, kiuj – laŭ sia temperamento – aŭ praviĝos en batalo por transvivado aŭ povas tute senĝene ĝui la natur-belaĵojn.

Tamen: La monstraj planoj de la okcidentaj oligarhoj povas sukcesi nur se la plej gravaj ŝtataj antagonistoj de la Okcidento estos elŝaltitaj. Tio koncernas precipe Ĉinujoj kaj Ruslandon. La Okcidento do devas ĉiapreze venki tiujn du landojn kaj neniigi ties ŝtatecon. Nur se ne ekzistas tutmonda alternativo, la homoj devige klinos sin al la oligarĥoj.

Sen tia venko, Ĉinujo pli frue ol malfrue fariĝos centro de la monda ekonomio. Ĉar ĝuste ĉar la ĉina kapitalismo estas malpli evoluinta kaj havas malpli altan kapital-koncentriĝon, ĝi estas pli vigla ol la okcidenta. La organa konsisto de la kapitalo estas tie pli malalta, la profitoj kaj investoj tie estas pli altaj. Ankaŭ la konkurenco inter la unuopaj kapitaloj ludas ankoraŭ pli altan rolon ol en la Okcidento. Ĝis nun, ĉe longaj ondoj kun etenda tendenco ĉiam okazis tutmonda etendo de la dunglaboro, kaj per tio ankaŭ la profitoj kreskis. Tio siavice forte kreskigis la investojn.

Tia evoluo efektive povus okazi sekve al la industriigo en Okcident- kaj Sud-Azio kaj en Afriko. Tiu ĉi industriigo estas subtenata de ondo da malmultekostaj rusaj krudmaterialoj, kiuj fluas en tiujn landojn. La organa konsito de la kapitalo estas tie eĉ pli malalta ol en Ĉinujo kaj laŭ tio la nombro de la bezonataj laborfortoj pli alta. Sur tutmonda nivelo do povus ripetiĝi situacio tia, kiu en la malfrua kapitalismo (1945 is 1989) efikis en la Okcidento: Forte kreskantaj kapitalprofitoj estus akompanataj de kreskanta bonstato de la laboristoj de Afriko kaj Azio, kio kaŭzos malpliigon de sociaj streĉitecoj.

Dum Ĉinlando fariĝas centro de alta teĥniko de la monda ekonomio kaj ĝiaj kapitalistoj per tio ĉerpas konsiderindajn profitojn, la kapitalistoj kaj laboristoj de la aliaj landoj de Azio kaj Afriko profitos precipe de la industria konstru-konjunkturo. Kiam tiu ĉi mem-portanta konjunkturo estos atingita, tiam certe daŭros jardekojn ĝis kiam la sistemo trafos en krizon.

Nova kapitalisma konjunkturo supozeble eblas nur kun Ĉinujo kiel centro de la monda ekonomio. La mondo do staras antaŭ la decido: aŭ “normala” kapitalisma ekspluatado aŭ malutopia novfeŭdismo, kie malmultaj miliarduloj regos diece.

Kiu el tiuj vojoj trudiĝas, estas ankoraŭ tute ne decidite. Tamen la reganta klaso en Usono certe ne pretas allasi sian propran malkreskon. Por tiun eviti, ĝi supozeble eniros ekstreme altajn riskojn. Kroma problemo estas la fakto, ke la eŭropa loĝantaro en ambaŭ alternativoj fariĝos perdanto.

Kiel ajn: sub la nuntempaj kondiĉoj la transiro al socialismo ne staras sur la tagordo. Tamen la antaŭkondiĉoj por ĝi estus multe pli favoraj ol en 1917 aŭ en 1945, kaj tio ne nur por pli bonaj eblecoj de ekonomia planado.2 En la okcidenta kapitalismo la Industrio 4.0 signifas trolaboron por malmultaj kaj senlaborecon por multaj. En la socialismo per la sama teĥnologio penseblus labortempoj de eble du horoj aŭ malpli tage por ĉiuj homoj. La okcidentaj miliarduloj, per la Industrio 4.0 kaj la cifereca teĥnologio, transformas la Teron en inferon. Sed tiu ĉi teĥnologio uzeblas ankaŭ por fari ĝin paradizo.

Dennis GRUNERT.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2023-08-06, el https://rtde.site/meinung/177060-abstieg-westens-aufstieg-chinas-versuch/

1Vidu, en Esperanto: Karlo Markso: La tiel nomata tendenca falo de la profitkvoto. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano.Kun antaŭparolo de Ralph Dumain. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 100 paĝoj, 2020, ISBN 978-2-36960-248-4 (= MAS-libro n-ro 256). -vl

2Vidu pri tio Paul Cockshott kaj Allin Cottrell: Socialismo fareblas. Alternativoj el la komputilo por socialisma planado kaj rekta demokratio. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2336 paĝoj, ISBN 978-2-36960- 009-1 (= MAS-libro n-ro 114). -vl